LUTRO ROLMODELO Lutro de indiĝena popolo, avataro, Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro, Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj, La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj. Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde, Glitas ili gracie kun familio garde. Prizorgeme, atente, ame lutroj gepatras, Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas. Lutro estas […]
IRIGACIO ( Tankao ) Eŭfrata river’! Sumero, Babilono Kulturkojnskribo Akvumi sekan grundon! Plugi, semi, kalkuli. Irigacio! Salto al civilaci’ Agrikulturas – Rikoltoj kreskas ĝis la Mara salo invadas! Pli da nutraĵoj Pli da bestoj kaj homoj Novaj homleĝoj Kreska komerca lert’ sed Venis latenta falo! La salŝtoneroj De intaj oceanoj […]
LUTRO ROLMODELO Lutro de indiĝena popolo, avataro, Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro, Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj, La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj. Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde, Glitas ili gracie kun familio garde. Lutroj prizorgeme, atente, ame gepatras, Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas. Lutro estas […]
Mortletero Skizita Nigre Pri: Ĝisela Braŭn. Kiam juna mi svatis amikinojn distance Maloportune por tuŝi dum en ritmo dance, Manskribis amleterojn pere de Esperanto La lingvo Internacia kiel edzperanto. Anticipa promeno plezuris al poŝtkesto. Ĉu de Olga, Ĝisela, Ann aŭ Kloklo pri festo, Detaloj pri rendevuoj sed kongresprivataj Ĉu fotoj kun […]
El Konsiloj de la Indiĝenaj Saĝoj de Ŭali du Temple Se renkontas korakon al kialo ne strebu. Vin vizitas transformiga estulo, akceptu. El nigra nenio venos feliĉa hazardo. Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo. Restu pigre, milde kiel senagaca mielo. Korako jen koloro de la nigra ĉielo. Ĝi la malluman mondon […]
Miaj Tri Nimfoj ‘Kara Kvieteco’ aspektis teda diino Silente enuigis senvorte, senfine. Volis sidi, mediti, filosofii profunde ‘Kara Kvieteco’ ne mia inklino. ‘Fara Moveco’ ŝajnis agrabla amiko Ni agis, ni pagis, ni ĉion preparis Vendis, aĉetis, tre sprite plenumis Farendaĵojn, komisiojn per bela apliko Dum vorticoj, metiaj, profesiaj, rapidas Pensis mi atendi por ‘Kara Kvieteco’ […]
Kanarioj Estis Aŭgurantoj Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj Kiujn la ministoj en minejojn portas Averti pri asfiksio de spirgasoj Mortigaj se spasme en la plumojn glutas? Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj – Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj Devas fulge fosi, ministoj karbaj Volas forflugi, kaptaj kanarioj Libere sori sur ventondoj, flugi […]
La Praloĝantoj Kiam tero tremblis Movo pruvo eblis Ili flosas dorse De Testudinsulo
Raŭpoj fluas Meksikion Sezone serĉas pasporton! Raŭpoj fluas Meksikion. Necesas burokratio. Fari pupajn stadiformojn Metamorfozajn kontrolojn.
Bunta papilio pensas Migri suden Meksikion. Pandemio!Kvaranteno?
Prepare por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022 mi rakontu al vi pri la simbolo kaj emblemo de Kanado, la kastoro. La registaro elektis la kastoron en 1957 ne pro ĝia merito kiel konstruanto de mondoj sed pro tio ke ĝiaj feloj, ŝatataj en Europo por felto por ĉapeloj de altranguloj. La […]
Pano kaj Pandemio “Mia mio, pandemio! ‘Kovid la deknaŭa!’ Skua ŝoko por kompano. “Alvenas la Diabla!” Krias voĉ’ infana! “Panon! panjo, pandemio! Preĝu, preĝu por la Pano. Baku, baku, baku! Hejmen venu ame. Panjo, panon, ĉiutagan! Ni alpreĝu Dion. Ni petegu ĉiutagan! Pano kreas amon Knedu paston, Por la vivo. Pano venkos Blokos pandemion!” […]
Tertrema sireno dolorigis miajn orelojn Pereiga silento krias proteste Miaj okuloj tra polvo serĉas vivosignojn Miaj brakoj levas manojn geste Atendas por plej eta krio aŭde Sed falas muroj ankoraŭ plaŭde Silento oni diras estas ora Sed post tertremo ja horora
Nova Paradigmo Necesas / Monda Koncepto de Interdependeco / Profunda Ekologio Vi ekkomprenas tion, kio vere estas la plej frustriga parto de mia vivo kiel aktivisto, kaj tio estas, ke ni festis, kion ni pensis, estis venkoj – haltante damaĝojn, kaj haltigante la tut-tranĉadon de arbaroj kaj haltigo de la uzo de flosantaj […]
Fluganta Rivero en Brazilo Aviadila rigardo al la pluvarbaro Amazona montras vaporamason kiu fluas aere kiel rivero portante akvon al aliaj partoj de Sudameriko. La arbaroj de la Amazona Baseno liberigas akvan vaporon en la atmosferon per transpirado kaj ĉi tiu humideco estas deponita en aliaj lokoj en formo de pluvakvo, formante virtualan riveron. […]
Kiam mia patro mortis june, Panjo mia Dion sentis pune. Paĉa vivo daŭrigenda indis. Morto, koron kaj fidon disfendis.
Sento de Rekon’ Kafdrinkas en aerodrom’ Atendi flugon hejmen Aŭdas ritmon de metronom’ Ĉu karulo apudvenen? Ridetas la person’ Tremon sang’ atestas Varmo de la ton’ Voĉo neaŭdeblas Sento de rekon’ Emo apudesti Preter la rezon’ Temo animfesti Koro ardgravitas Alestas nekonato Tamen rekonatas El vualo de pasinto ‘Pensi ja […]
Printempo. La sezono kiam La verdaj lipoj de fruktarboj Montras siajn ruĝetajn Langojn
Ganto Perdita Ne ploru pro La perdita ganto Ĉe pluva pavimo Kies lanan stomakon Eltiras patrina muso Kies koro instinkte Sekvas kosman Urĝon fari Generan neston. Ne ploru tro!
Priskribo: “Kanada Artisto kaj Verkisto: Emily Carr studis en San Francisco en 1889-95, kaj en 1899 ŝi vojaĝis al Anglio, kie ŝi estis implikita kun la grupo St. Ives kaj kun la privata lernejo de Hubert von Herkomer. Ŝi vivis en Francio en 1910 kie la laboro de ‘la Fauves’ influis la kolorismon de ŝia […]