El la Kvakera Esperantisto, numero 73, Somero 1972, p-oj 16-18
‘Uliso’ de Alfred, Lord Tennyson 1853
en la traduko de OSWALD JONES
———————————————–
Por kio mi, jam nenifara reĝo,
Ĉe dorma sojlo, inter nudaj rokoj
Apud edzino same aĝa sidu
Kaj donu leĝojn al sovaĝa gento,
Kiu avaras, dormas, manĝas, spitas?
Mi jam ne povas hejme resti, volas
Trinki vivon ĝis la lasta gut’: ĉiam mi
Multe ĝuis. Multe ploris, kaj sola,
Kaj kun kamaradoj – kaj surtere kaj
Sur muĝa maro, kiam la Hiadoj
La Pluvaj, regis inter nuboj flugaj.
Mi jam fariĝis nomo: mi, vaganto
Eterna, avidkora, multon vidis
Kaj konis – urbojn, morojn, regionojn,
Kortegojn – samrangulo inter ĉiuj.
Mi ĝoje vetbatalis kontraŭ fratoj,
Sur venta ebenaĵ’ de l’ fora Trojo.
De ĉio travivita mi fariĝis
Parto; sed ĉiu sperto estas ark’
Tra kiu lumas tiu nekonata
Mondo for, kies rando vualiĝas
Kun ĉiu paŝo preter atingeblo.
Ho! Tedas fari finon kaj rezigni,
Jam rusti skvame, ne pro uzo brili;
Kvazaŭ spirado estus vivo! Vivo
Eĉ plura ne sufiĉus, kaj el mia
Malmulto restas; ĉiu hor’ savita
El tiu dorm’ eterna povos ion
Novan alporti. Aĉe estus vere
Dum du-tri jaroj ŝpari kaj avari –
Kun griza pacienco, dum l’animo
Impetas sekvi scion kiel stelon
Falantan, trans la limon de atingo!
Jen mia filo Telemako,
Al li mi lasas sceptron kaj l’insulon;
Mildigi pacience kaj prudente
Ĉi brutan rason, kaj po etaj gradoj
Eduki ĝin al bono kaj utilo.
Li virte okupiĝos en la sfero
De ĉiutagaj devoj, kaj skrupule
Plenumos servojn de kompata flego
Kaj deca rito al la domaj Dioj:
Mi iros do – li faru siajn devojn,
Kaj mi la miajn!
En haven’ la ŝipo
Jam streĉas siajn velojn, kaj embuskas
La vasta sombra maro. Ho ŝipanoj,
Animoj, kiuj kun mi kunlaboris,
Suferis, strebis vigle kaj konkorde,
Kaj ĉiam ride, gaje renkontadis
Tondron kaj sunon kun libera koro
Kaj hela frunto – vi kaj mi maljunas;
Grandaĝo havas tamen dignajn penojn!
La mort’ sigelas ĉion, sed ankoraŭ
Io fareblas – ia nobla verko
Deca por homoj, kiuj kun la Dioj
Luktadis! Trans la rif’ la lumoj brilas,
La longa tago velkas, tede grimpas
La luno, kaj la mar’ multvoĉe ĝemas.
Venu amikoj! Restas tempo serĉi
Pli novan mondon. Puŝu for la ŝipon,
Siduĝu orde kaj kun ritma takto
Batu la sulkajn ondojn, ĉar ni tenas
Firme la celon, antaŭ morto voji,
Trans sunsubiron kaj la lokon, kie
La steloj dronas en la okcidento.
L’abismoj eble glutos nin, kaj eble
Ni trafos la insulojn de l’Feliĉo
Kaj jam revidos Aĥilon gloran.
Ni multon perdis, tamen multe restas,
Kaj ni mem, kvankam ne plu tiu forto,
Kiu skuadis teron kaj ĉielon,
Restadas tamen en esenco samaj:
Konkorda bando de heroaj koroj,
Lezita de la tempo kaj fatalo,
Sed forta en la volo strebi, serĉi
La celon, kaj obstini ĝis la trovo.