Vintraj distraĵoj (1910) Tradukis Stephan Brault En la profunda mallumo de la vintro, kiam la intensa malvarmo igas preferinda resti hejme, la Amikema Familio kutimas sendi invitojn por Plaĉa Vespero. Estas dum tiaj kunvenoj, ke tiun plezuregfonton, la hejman vintran ludon, oni senbridigas. Estas tiam, ke la eluzita kartaro kaj la mutaj domeno-tabuletoj […]
Miaj aventuroj en la mondo de spiritismo (1919) Tradukis Stephan Brault Mi ne skribas tiujn kelkajn liniojn kun la intenco konvinki aŭ konverti iun ajn. Ni, adeptoj de la spiritismo – aŭ spiritistoj, ni uzas ambaŭ terminojn aŭ neniun – neniam insistas, por ke oni kredu nin. Se oni ja tion faras, bone. Se […]
Sergej la superhomo Rusa romano (Tradukite helpe de ŝukorno) (1916) Noto de la eldonisto, aŭ apoteoza panegiro fare de profesia entuziasmulo Prezentonte rusan romanon, ni ne bezonas pardonpeti la legantojn. Neniel estas dubinde, ke la estonteco de la tutmonda literaturo fasoniĝas en Rusujo. La nomoj de Torstoj aŭ Turgenjumo aŭ Dostojevs…kiu? estas jam vaste […]
Pri la danĝero prunti alumetojn (1910) Tradukis Stephan Brault Onipovus kredi, ke la surstrata prunto de alumeto estas simpla afero. Tamen, ĉiuj kiuj iam provis plenumi ĝin firme asertos la malon, kaj estos pretaj atesti perĵure la verecon de mia ĵusa sperto. Mi staris sur stratangulo, tenante cigaron, kiun mi evidente intencis ekbruligi. Mankis […]
Pri kolektado (1910) Tradukis Stephan Brault Kiel multaj el miaj homaj gefratoj, min fojfoje ekkaptas la deziro starigi kolektadon. Komence, estis pri poŝtmarkoj. Mi ricevis leteron de amiko elmigrinta al Sud-Afriko. Sur la koverto estis algluita triangula poŝtmarko, kaj ekvidinte ĝin, mi pensis: «Poŝtmarkkolektado… Kia bona ideo! Mi dediĉos mian tutan vivon al ĝi». Mi aĉetis albumon […]
Prelegas hodiaŭ… (Pri la profesio de preleganto) (1922) Tradukis Stephan Brault Leacock faris multajn prelegturneojn kiel humuristo. En sia libro My Discovery of England (Mia malkovro de Anglujo), li rakontas pri sia sperto. Ne nur dum mia turneo tra Anglujo sed ankaŭ dum multaj jaroj mi havis la okazon oratori kaj prelegi en […]
Oratoraĵo kaj veremeco (aŭ Tio, kion ili vere pensas) Tradukis Stephan Brault Veraj pensoj de eminenta gasto dum la kvindeka datrevena bankedo de ajna societo Sinjoro Prezidanto kaj Sinjoroj, el ĉiuj surteraj malagrablaĵoj la plej malplaĉa sendube estas eliri dum malvarma nokto kiel tiu ĉi por partopreni dekdu-pladan vespermanĝon, sciante ke mi devos […]
Modela dialogo (per kiu oni montras kiel sanigi la diletantan prestidigitiston je sia manio pri ludkartaj lertaĵoj) (1910) Tradukis Stephan Brault La diletanta prestidigitisto, ruze ekkaptinte la kartaron fine de vespero de visto, demandas: «Ĉu vi iam vidis kartlertaĵojn? Jen unu, kiu gapigos vin.Prenu karton.» «Ne, dankon. Mi ne bezonas karton.» […]
La vivo de John Smith (1910) Tradukis Stephan Brault kaj notoj de W du T La vivo de gravuloj akaparas grandan parton de nia literaturo. Gravuloj estas ja mirindaĵoj. Ĉiu el ili trairas sian jarcenton grandpaŝe, lasante makulojn ĉie sur ĝi, elŝirante senzorge la datojn per siaj galoŝoj. Neeblas estigi revolucion aŭ novan religion, […]
Magia venĝo (1910) Tradukis Stephan Brault «Kaj nun, Gesinjoroj», anoncis la prestidigitisto, «montrinte, ke tiu tuko estas tute senartifika, mi tuj eltiros de sub ĝi akvarieton plenan de orfiŝoj… Ek!» El ĉie en la halo resonis ekkrioj: «Ho, mirinde! Kiel do li faras?» Sed la Ĉioscianto sidanta antaŭe klarigis per murmurego al […]
La Kristnasko de Hoodoo McFiggin (1910) Tradukis Stephan Brault Tiu ferakonto pri sankta Nikolao – oni ĉesu disvastigi stultaĵojn tiajn! Estas perfida, malnobla trompo, kaj ju pli baldaŭ oni rivelos la veron pri ĝi, des pli bone por la tuta socio. La gepatroj, kiuj leviĝas meznokte kaj, profitante de la mallumo, donacaĉas dekcendan […]
La kompatinda sorto de Melpomenus Jones: (1910) Tradukis Stephen Brault Iuj – nek vi nek mi, danke al nia ŝtalsimila aplombo – sed iuj havas egan malfacilecon adiaŭi kiam ili vizitas amikojn aŭ pasigas vesperon ĉe ili. Proksimiĝas la momento kiam la vizitanto sentas, ke li nun dece rajtas foriri; li leviĝas subite kaj […]
BELA ĜO Margaret Marshall Saunders CBE (13an de majo 1861 – 15an de februaro 1947) estis fekunda kanada verkisto de infanaj rakontoj kaj amromanoj, prelegisto kaj protektanto pri rajtoj de bestoj. Ŝi estis aktiva membro de la Loka Konsilantaro de Virinojde Halifax. Saunders naskiĝis en la vilaĝo Milton, Nov-Skotio, kvankam ŝi pasigis la plej grandan […]
Sento de Rekon’ Kafdrinkas en aerodrom’ Atendi flugon hejmen Aŭdas ritmon de metronom’ Ĉu karulo apudvenen? Ridetas la person’ Tremon sang’ atestas Varmo de la ton’ Voĉo neaŭdeblas Sento de rekon’ Emo apudesti Preter la rezon’ Temo animfesti Koro ardgravitas Alestas nekonato Tamen rekonatas El vualo de pasinto ‘Pensi ja […]
Printempo. La sezono kiam La verdaj lipoj de fruktarboj Montras siajn ruĝetajn Langojn
Ganto Perdita Ne ploru pro La perdita ganto Ĉe pluva pavimo Kies lanan stomakon Eltiras patrina muso Kies koro instinkte Sekvas kosman Urĝon fari Generan neston. Ne ploru tro!
Priskribo: “Kanada Artisto kaj Verkisto: Emily Carr studis en San Francisco en 1889-95, kaj en 1899 ŝi vojaĝis al Anglio, kie ŝi estis implikita kun la grupo St. Ives kaj kun la privata lernejo de Hubert von Herkomer. Ŝi vivis en Francio en 1910 kie la laboro de ‘la Fauves’ influis la kolorismon de ŝia […]
“Tre Gaja Kristnasko” de Morley Callaghan: tradukis Betty Salt Morley Callaghan naskiĝis en Toronto, en la jaro 1903. Li finstudis ĉe kolegio St Michael, studis juron ĉe Osgoode Hall, kaj fariĝis advokato en 1928. En la sama jaro aperis lia unua romanom, ‘Stranga Fuĝanto’ . En tiu tempo li estis rekonita kiel verkisto de etrakontoj, […]
There is no excerpt because this is a protected post.
There is no excerpt because this is a protected post.