Esperanto Formiĝis Kosme Esperanto parole spruĉeteris gaje el ama buŝo de Ludoviko Zamenhof. Morfoligiaj partikloj dissemiĝis vente, helplingva pandemio, babiliga aerosolo por interkompreniĝo popola, kaj el nazoj gutetoj disflugis, kaj enspiriĝis kaj elspiriĝis dum homoj kantis belsone, freŝe, kaj gutis vortoj dolĉe, fluge, en arioj de operoj, Odiseadis poeme, originale, traduke De arkipelagoj kaj […]
Saltanta Muso, tradicia rakonto de NordAmerikaj Indiĝenoj: Aŭtoro nekonata. Reverkita de Ŭali du Temple Fojo estis muso. Li estis okupata muso, serĉante ĉie nazo al grundo kun vangoharoj kiuj tusis herbojn kaj rigardis ĉion.. Li estis okupata kiel ĉiuj musoj per musoj aferoj. Sed iom post iom li aŭdis strangan sonon. Li levis sian kapon, […]
Pandemia Defio Kanota Pandemio paralizis Kanadon komence de 2020. Mia frato kaj mi komencis surporti maskojn, kaj obei la ordonojn de la Ministerio de Sano pri homa distancigo, pri lavado de manoj, kaj evito de homamasoj. La magazenoj estis fermitaj, kaj restaŭracioj, eĉ bier-trinkejoj! Foje ni rigardis unu la alian silente. Kvankam mi ĉesis […]
Korako, nigra Mesaĝisto de la Malpleno Ĉu Korak’, la fulga fluganto de la Malpleno Ekaperas al vi, paŝe saltas kriĉe nigre? El sferoj kie ĉio estas senforma peno Estiĝi el spacspiraloj por vivi malpigre. Ĉu Korak’, nigra Mesaĝisto de la Malpleno Provokas vin pri viaj internaj psikaj timoj, Provokas vin pri memkreita demonda […]
Kastoro, Avataro por Konstruantoj Kastoroj, famaj farantoj de besta regno Instruas pri multporda akva doma desegno, Konservi alternativon, tiel malfermata Estu ĉiam eliro preta, kaj ne blokata. Loĝejoj en kaj el akvo, ŝajne amfibiaj, Preskaŭ flosantaj por familioj senfobiaj. Montras fortan emocion de la familio. Geedza paro teama, alta harmonio. Patrino kaj […]
Linko, Indiana Fonto de Sekretoj Se volas trovi sekreton, imagu linkon Kato sekretema; hartufigas orelpinton Granda Silento, klarvidulo tempe kaj space Malkaŝanto de mensaj bildoj montre kaj trance Sekvu sub la firmamento suprojn de indiko La ĉeeston; per viaj oreloj sentu per mimiko En nigra nokto atentu, tenu ilin pinte! Ofertu tobakon kaj […]
La Kvar Sferoj ‘Biosfero’ sumo de ĉiuj vivebligantoj Suno, grundo, akvo, ĉeloj, plantoj, kaj vivuloj Vivaj endoj de la krepusko de vivo ara ‘Biosfero’ heredaĵo de planedo rara. ‘Biosfero’ la fundamento por tera vivo ‘Etnosfero’ la sumo de ĉiuj ideoj Imagoj, intuicioj, mitoj kaj memoroj, Homa sperto ekde la krepusko de konscio. […]
FRATO MEFITO Mefito la avataro de paŝa memfido. Korpa sinteno mova ne estas la perfido. Vosta svingo kaj promeno jenas memrespekto. Memsento sen egoismo estas sendifekto. Mefito montras, ne necesas ĉikani, vundi Ataki, turmenti, balsfemi aŭ superforti, Kiam ĉiuj fibroj same vibre resonancas Ĉar via vivo sendube, senperturbe dancas. Konu vin mem […]
Progreskaptiloj Paŝsana homo Inventas transportilojn Aŭtojn kaj liftojn. Malmuskoliga progres’. Iru gimnastikejon! Midĝli inventis La freonan fridujon. Ĉiela truo! For ozona ŝirmilo Nin hantas haŭta kancer’! Piŝta motoro Karbona haladzo tro Olea epok’ Varmiĝas la klimato Detrua progresilo! DoDoTo venen’ Insekticido aĉa Mortas la birdoj Raĉel Karson verkas la La ‘Silentan […]
LUTRO ROLMODELO Lutro de indiĝena popolo, avataro, Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro, Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj, La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj. Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde, Glitas ili gracie kun familio garde. Prizorgeme, atente, ame lutroj gepatras, Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas. Lutro estas […]
IRIGACIO ( Tankao ) Eŭfrata river’! Sumero, Babilono Kulturkojnskribo Akvumi sekan grundon! Plugi, semi, kalkuli. Irigacio! Salto al civilaci’ Agrikulturas – Rikoltoj kreskas ĝis la Mara salo invadas! Pli da nutraĵoj Pli da bestoj kaj homoj Novaj homleĝoj Kreska komerca lert’ sed Venis latenta falo! La salŝtoneroj De intaj oceanoj […]
LUTRO ROLMODELO Lutro de indiĝena popolo, avataro, Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro, Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj, La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj. Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde, Glitas ili gracie kun familio garde. Lutroj prizorgeme, atente, ame gepatras, Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas. Lutro estas […]
Mortletero Skizita Nigre Pri: Ĝisela Braŭn. Kiam juna mi svatis amikinojn distance Maloportune por tuŝi dum en ritmo dance, Manskribis amleterojn pere de Esperanto La lingvo Internacia kiel edzperanto. Anticipa promeno plezuris al poŝtkesto. Ĉu de Olga, Ĝisela, Ann aŭ Kloklo pri festo, Detaloj pri rendevuoj sed kongresprivataj Ĉu fotoj kun […]
El Konsiloj de la Indiĝenaj Saĝoj de Ŭali du Temple Se renkontas korakon al kialo ne strebu. Vin vizitas transformiga estulo, akceptu. El nigra nenio venos feliĉa hazardo. Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo. Restu pigre, milde kiel senagaca mielo. Korako jen koloro de la nigra ĉielo. Ĝi la malluman mondon […]
Miaj Tri Nimfoj ‘Kara Kvieteco’ aspektis teda diino Silente enuigis senvorte, senfine. Volis sidi, mediti, filosofii profunde ‘Kara Kvieteco’ ne mia inklino. ‘Fara Moveco’ ŝajnis agrabla amiko Ni agis, ni pagis, ni ĉion preparis Vendis, aĉetis, tre sprite plenumis Farendaĵojn, komisiojn per bela apliko Dum vorticoj, metiaj, profesiaj, rapidas Pensis mi atendi por ‘Kara Kvieteco’ […]
Kanarioj Estis Aŭgurantoj Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj Kiujn la ministoj en minejojn portas Averti pri asfiksio de spirgasoj Mortigaj se spasme en la plumojn glutas? Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj – Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj Devas fulge fosi, ministoj karbaj Volas forflugi, kaptaj kanarioj Libere sori sur ventondoj, flugi […]
La Praloĝantoj Kiam tero tremblis Movo pruvo eblis Ili flosas dorse De Testudinsulo
Raŭpoj fluas Meksikion Sezone serĉas pasporton! Raŭpoj fluas Meksikion. Necesas burokratio. Fari pupajn stadiformojn Metamorfozajn kontrolojn.
Bunta papilio pensas Migri suden Meksikion. Pandemio!Kvaranteno?
Prepare por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022 mi rakontu al vi pri la simbolo kaj emblemo de Kanado, la kastoro. La registaro elektis la kastoron en 1957 ne pro ĝia merito kiel konstruanto de mondoj sed pro tio ke ĝiaj feloj, ŝatataj en Europo por felto por ĉapeloj de altranguloj. La […]