Prepare por la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022 mi rakontu al vi pri la simbolo kaj emblemo de Kanado, la kastoro. La registaro elektis la kastoron en 1957 ne pro ĝia merito kiel konstruanto de mondoj sed pro tio ke ĝiaj feloj, ŝatataj en Europo por felto por ĉapeloj de altranguloj. La bestkapta okupo kreis la unuan koloniistan industrion de Kanado. Francaj kaj anglaj koloniantoj sekvis la riverojn de la norda duono de NordAmeriko ĝis preskaŭ ĉiuj kastoroj estis mortigitaj por modvestaĵoj de la emperio.
La Indiĝenaj popoloj alte taksas la kastoron.
Jen rakonto kiu emas esti poeme sentata.
Mi volas agi por ke mi estu homkastoro!
La kastoro havas rakonton
Nia plentuto
estas niaj rakontoj plej internaj
kiuj diras kian ni estas
per tio, kion ni faras.
sen niaj rakontoj
ni estas nenio.
Laŭ la Indiĝena popolo ‘Aniŝnaabe’
La kastoro faris ekonomion laŭ la konsento de
la animalaj kaj plantaj nacioj!
La kastoro
vivas kiel krea ago
ene de naturo
rilatata al ĉiuj vivuloj
animalaj kaj plantaj,
afableco kaj prizorgo
kun ĉiuj parencoj de la tuto
vivanta kun la celo daurigi
la vivojn de aliaj.
La Kreado de la Kastoro
En lando de riveroj kaj lagoj
de Kanado
Kastoro
la unua enĝeniero,
la unua hidrologo,
la unua arbaristo
Neniu krom homoj tiel efikas
al la natura mondo de Kanado.
En la Indiĝena mondo de la ‘Aniŝnaabe’
la kastoro praktikis
la politikon kaj etikon de saĝeco
Tion montras sia kunvivmaniero kaj rilato
al aliaj vivoformoj
‘amikamak’ aŭ kastoro
konstruas loĝejojn, kanalojn, baraĵojn,
baraĵoj kiuj kreas profundajn lagetojn
por vintraj mondoj, hejmoj sub glacio
kiuj malebligas senakvecon
eĉ somere,
baraĵoj kiuj faras marĉojn
kie alkoj kaj cervoj povas
manĝi kaj protekti siajn idojn
kaj koton por sinbani kontraŭ
insektoj,
baraĵoj kiuj malfermas la landon
al sunbrilo tra la arbobranĉoj
kies radioj kreas varmajn loĝlokojn,
agrablajn kreskejojn
por apudakva mondo
baraĵojn kiuj faras post si
rivermondojn de gruzlitoj
por ke fiŝoj deponu ovojn,
kie naskitaj fiŝidoj povas kreski
kaj gepatraj fiŝoj povas morti
por ke birdoj kaj ursoj havu nutraĵon.
‘AmikKastoro alportas la akvon
‘Amikkastoro kunportas pli da vivo
‘Amikkastoro laboras diligente kun
ĉiuj aliaj bestoj
Amikastoro estas mondofaranto
Amikkastoro alportas la akvon
Amikkastoro alportas pli da vivo
Amikastoro laboras senĉese kun
la animalaj nacioj por krei mondojn
de kunvivado
Amikkastoro kreas kunvivejojn por aliaj
vivestuloj
estuloj kiuj purigas la akvon
faras komunumojn por ke estu
balanco kaj harmoniaj kreskejoj
de temperturoj kaj abundo
de mikro-organismoj.
Mi volas agi por ke mi estu homkastoro.