Mortletero Skizita Nigre
Pri: Ĝisela Braŭn.
Kiam juna mi svatis amikinojn distance
Maloportune por tuŝi dum en ritmo dance,
Manskribis amleterojn pere de Esperanto
La lingvo Internacia kiel edzperanto.
Anticipa promeno plezuris al poŝtkesto.
Ĉu de Olga, Ĝisela, Ann aŭ Kloklo pri festo,
Detaloj pri rendevuoj sed kongresprivataj
Ĉu fotoj kun la notoj pri agoj amrilataj.
La leterkesto sidis sur apudvoja fosto,
El ligno de arbaro, Kanada sovaĝforsto.
Narcisoj flavaj kreske ridetis primavere.
Koro kaj miaj sonĝoj imagis prisomere,
Kiam instruisto havas vagan libertempon.
Mi jam faris planon, atendas ŝian konsenton.
Tegmenton, plankon kaj porton havis tiu kesto
Por ambirdoj vere estus hejmaloga nesto.
La pordon mi malfermis, koverton vidis unu.
Adreso Frankfurta, pri mia Ĝisela sunu.
Sed strange preslitere vortoj majuskle aferas.
Nomo sen pluman kaligrafion; pensoj sferas.
Dikrando enkadrigas la etikedsurfacon.
La koloro nigra aĉplenigas ties spacon.
Fingroj impete sed nevole disŝire servas,
Elpaki kion ŝia frato prov-advokatas.
Kondolencoj kaj detaloj pri tre aĉa murdo.
Frenezulo mortpafis Ĝiselon sur la strato.
Ŝi hejmon celis post koncerto,’Brahms’ Rekviemo.
Maniulo murdis ŝin por groŝa tantiemo.
Polico trovis inter roboj de ŝi koncertaj
Kortuŝan taglibron, notoj al mi apertaj.
“Mi iras nun al mia koncerto plej ŝatata,
Konfesas pri mia sonĝo rave sopirata,
Tuŝapude kunesti en ‘Elsinor’ Danlando,
Amindumi sur arĝenta sablo, tia strando.
Tranokti kun vi en mia lito, kaj sopiru,
Ke vi restu kaj neniam per trajno foriru.”