El Konsiloj de la Indiĝenaj Saĝoj
de Ŭali du Temple
Se renkontas korakon al kialo ne strebu.
Vin vizitas transformiga estulo, akceptu.
El nigra nenio venos feliĉa hazardo.
Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo.
Restu pigre, milde kiel senagaca mielo.
Korako jen koloro de la nigra ĉielo.
Ĝi la malluman mondon nefizikan travivis
Ĉe rando de la tempo alie konsciiĝis,
Kie potencoj aliformiĝas nefizikaj.
Fluganta ĝi sinkronis kun la scioj mistikaj.
Dumnokte aŭskultis apud silentfluga strigo.
Atendis blinde por alĥemia aperigo
De sekretoj por estuloj akva, tera, fluga.
Korako havas sekretojn por vekiĝo homa.
Sed li, trompanto, certe rivelos ŝercoblikve
Meditu ritme dum muziko spurĉetas akve.
Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo.
El nigra nenio venos feliĉa hazardo.