LUTRO ROLMODELO

LUTRO ROLMODELO

 

Lutro de indiĝena popolo, avataro,

Instruanto de virtoj por vilaĝa idaro,

Pri ecoj inaj kaj viraj por pariĝoj belaj,

La glatajn korpajn atentu, movoj instrucelaj.

 

Ĝoje ludas pare lutroj akve, aere, grunde,

Glitas ili gracie kun familio garde.

Prizorgeme, atente, ame lutroj gepatras,

Kvankam age ĉio ŝajne tohuvabohuas.

 

Lutro estas personigo de multitaskado.

Lutro  estas mentoro de movema vartado.

Lutro aventurema, respondeca estulo,

Longa, fleksebla, enketema vivulo.

 

Lutro korpe kaj spirite diras optimismu,

Komunuman la vivadon pace kunpartumu.

Balancu psikan sangon, instinktas la libido.

Glorigu atingojn aliulajn por la tribo.

 

Vi faru tiel kaj lerte via vivo lutros,

Neniam via agtagordo malgaje putros.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.