Mortletero Skizita Nigre Pri: Ĝisela Braŭn. Kiam juna mi svatis amikinojn distance Maloportune por tuŝi dum en ritmo dance, Manskribis amleterojn pere de Esperanto La lingvo Internacia kiel edzperanto. Anticipa promeno plezuris al poŝtkesto. Ĉu de Olga, Ĝisela, Ann aŭ Kloklo pri festo, Detaloj pri rendevuoj sed kongresprivataj Ĉu fotoj kun […]
El Konsiloj de la Indiĝenaj Saĝoj de Ŭali du Temple Se renkontas korakon al kialo ne strebu. Vin vizitas transformiga estulo, akceptu. El nigra nenio venos feliĉa hazardo. Estu silenta, ne cerbe enketu per ardo. Restu pigre, milde kiel senagaca mielo. Korako jen koloro de la nigra ĉielo. Ĝi la malluman mondon […]
Miaj Tri Nimfoj ‘Kara Kvieteco’ aspektis teda diino Silente enuigis senvorte, senfine. Volis sidi, mediti, filosofii profunde ‘Kara Kvieteco’ ne mia inklino. ‘Fara Moveco’ ŝajnis agrabla amiko Ni agis, ni pagis, ni ĉion preparis Vendis, aĉetis, tre sprite plenumis Farendaĵojn, komisiojn per bela apliko Dum vorticoj, metiaj, profesiaj, rapidas Pensis mi atendi por ‘Kara Kvieteco’ […]
Kanarioj Estis Aŭgurantoj Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj Kiujn la ministoj en minejojn portas Averti pri asfiksio de spirgasoj Mortigaj se spasme en la plumojn glutas? Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj – Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj Devas fulge fosi, ministoj karbaj Volas forflugi, kaptaj kanarioj Libere sori sur ventondoj, flugi […]