Kanarioj Estis Aŭgurantoj

Kanarioj Estis Aŭgurantoj

 

 

Ĉu vi aŭdis pri kantantaj kanarioj

Kiujn la ministoj en minejojn portas

Averti pri asfiksio de spirgasoj

Mortigaj se spasme en la plumojn glutas?

Kiaj strangaj partneroj sed ne volontaj –

Kanarioj flavaj, kaj polvaj ministoj

Devas fulge fosi, ministoj karbaj

Volas forflugi, kaptaj kanarioj

Libere sori sur ventondoj, flugi

Al amato ien alte super arboj.

Kante ĉerpi, kaj sen kaĝe amdeklari.

Ministoj karbaj ne volas sufoki sin

En toksaj haladzoj borantaj subtere

Devigas birdetoj asfiksie mortigi sin

Por sekure, ili manlaboru lukre.

Kaj nun, kaj nun kiajn aŭgurojn?

Ĉu ni mortigas ekosistemojn?

Ĉu ni atentas, Ĉu ni atentas?

Kio atendas, Kio atendas?

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.