Alban Michael, La Lasta Parolanto Mortis! Nutka Insulo kaj markolo situas ĉe la nordokcidenta bordo de Insulo Vankuvera en Brita Kolumbio, Kanado. Inter 1774 kaj 1778 alvenis esploraj ŝtataj komisiitoj de Hispanio kaj Anglio. Soldatoj remis borden de grandvelaj galionoj. Por la indiĝenaj enloĝantoj tio estis kvazaŭ sperti la alvenon de eksteranoj el kosmoŝipoj. La […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                      Oni Fermiŝ Monaĥinejon   Apud muro, vindrinkantoj Sidas, ebrie parolemaj. Parolas la unua, “Ĉu vi aŭdiŝ tion?” Respondas la dua, “Ĉu mi audiŝ kion?” “Pro manko oni fermiŝ la monaĥinejon” “Pro manko de kio?” “Pro manko de monaĥoj, idioto!” “Sed vi diriŝ oni fermiŝ monaĥinejon.” “Monaĥoj fifine alportiŝ pomojn de la Fruktoĝardeno,- monaĥinejon.” “Kio […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Mi vidis La novan lunon En delikata La nove aperanta Ungeto De mia Nepeto ——————————– Traduko: I saw the new moon In the delicate Newly appearing Little fingernailet Of my Wee grandson.
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Kiam mia patro mortis june Patrino sentis La Dion pune Ŝia edzina vivo endis Dio ŝian vivon fendis
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Etaj Konsideroj Gaina virina subvesto Alloga laŭ mia atesto! ——————————- Galantulo Kun nazo de Gavialo Evitu! —————————— Kiam lumo malaperas De la ĉambro Ĉu mi pridemandu La mallumon? Kaj por kiu celo? —————————- Se mia amato Ne vekas min Per kiseto Jam trian fojon En semajno Ĉu devas mi Zorgegi?
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Kiam la aŭto riparejo gapas Atendante ĉiajn veterilojn Kun stanggaŭĝoj pretaj, Ĉu mi memoros la kampojn De la rajdantaj gaŭĉoj Kie kuretis infanoj post hundidoj?
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Silento Horora   Kiam dolorigas miajn orelojn La akre tranĉiga bruo de tertrema sireno Kiajn sentojn revenigos La kia silento post kiaj kolapsoj, Ĉu dolorigos miajn orelojn La manko de vivosignoj? Ĉu plej eta krio Esperigos miajn orelojn?   Silento oni diras estas ora Sed post tertremo horora!
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Tagnokte Mi ofte havas samajn ideojn. Ĉu arboj maltrankviliĝas Kiam la samaj ventoj trablovas Iliajn verdajn kapojn Tagnokte?
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    La Maratono de Espero de Terry Fox Terrance ( Terry ) Stanley Fox, naskiĝis la 28-an de julio 1958 en Winnepeg, Manitobo. Li estis la dua filo en familio de kvar gefiloj. Liaj prapatroj estis farmistoj kaj laborantoj ĉe la fervojoj. Li lernis de ili pri obstineco kaj la forteco necesa por la sukcesa vivo. […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    La David Suzuki Fondaĵo En 1989, radio-programo titolita, “Estas Afero de Plua Ekzistado”, David Suzuki gajnis premiojn en Norda Ameriko kaj sonorigis averton pri estontaj katastrofoj en la tergloba klimato, kaj en la natura medio de la terglobo. 17,000 leteroj de subtenantoj venis al li en kelkaj monatoj. Grupo de homoj persvadis David Suzuki kaj Tara Cullis […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    Du elektronikaj kluboj de ‘Rotary’ nun ekzistas kiuj komunike funkcias pere de Esperanto, la E-klubo de ‘Rotary’ – Esperanto-Italio, kaj la E-klubo de Rotary -Esperanto-Brazilo. Ili funkcias per retejoj kaj vidkonferencoj bazita je sistemo kiu havas la nomon, ‘zoom’. La Rotaria Klubo de Esperanto de Brazilo simile kiel aliaj kluboj de ‘Rotary’ laboras por likvidi […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                      Terapio Per La Helpo de Bestoj En la institucioj por maljunuloj, ekzistas indico ke dorlotbesta terapio povas: redukti depresion kaj sangopremon; redukti agacemon; redukti incitiĝemon; kaj pliigi socian interagon. Por homoj kiuj severe perdas memorkapablon ekzistas indico ke la ĉeesto de kompana besto povas pliigi sociajn kondutojn kiel ekzemple – ekestas pli da ridetoj, […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                      Ora disko de la kosmosondiloj Voyager Sonoj de la Tero. Kopio de la ora disko kiu estas en la germana muzeo pri teĥnologio ĉe Berlino. —————————————————————- En 2017 estas kvardek jaroj ek de la forflugo en la spacon de la usona kosmoŝipo ‘Vojaĝanto’. En la kosmoŝipo estis ‘Oraj Diskoj’. La Oraj diskoj de la kosmosondiloj […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    NOREK 1a/ 1981, Insulo Galiano,B.C. Alice kaj Bill Maier, Galiano Lodge ( La ideo pri NOREK naskigxis dum kunveno kiu diskutis pri Internacia Mara Parko ) Oni povas nomi tiun la unua aux fonda konferencode NOREK  ) 2a/ 1982, 2-3a de oktobro, Fort Warden, WA 3a/ 1983,  meze de oktobro, Fort Warden,WA. 4a/ 1984, 19 […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                      Makso Kaj Disleksio Makso Miro ne povis lerni kiel legi. Kiel dekdu jara knabo la elementa lerneja temo de legoscio estis koŝmaro. Kiam Makso estis malgranda knabo en porinfana lernejo, neniu iam pensis pri la malsano kiun oni poste nomis disleksion. Sed li havis ĝin, malbonan kazon de ĝi. Neniu sciis tiutempe, ke tia malordo […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                        Ludema Lutro Mia nomo estas Wally du Temple. Kiam pli juna mi multe kanotis trans la vastaj spacoj de Kanado kaj grupe kaj individue- sole. Mi estis instruisto de teatraj artoj kaj literaturo vintre, sed kanuis somere. Dum mia vivo mi amikiĝis kun popoloj de indiĝenaj triboj. Mi poste iris kaj instruis en […]
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    En ĝardeno kion faras vi brasiko? Ignoras limakojn ĉar vi kaŝas kapon? En verda osteca ŝelo de testudo? Ĉu por aktori faris vi karapacon?   Kaj gratas la grundon por demeti ovojn El sino via, de ventro tro volupta. Finu nun viajn teatrajn surscenigojn! Idoj pretas rampi por marnaĝo nupta.
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    La Florbrasiko   La florbrasiko plenigas palan cerbon Per sekretaj la seksvivoj de ĉiaj Plantoj ; pri fruktiĝaj klaĉoj plej diversaj. Skribas kuratore en karnecan lobon Notas verdajn fantaziojn, fiorgiaj Volvas node en pensigaj vegetkodoj Sekuro de amoroj en grizaj faldoj, Pro mitozosporaj perfid-fungoj fiaj. Nesekse reproduktiĝantaj spionoj. Sub grunda policanaro de ĝardenoj.  
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                    La Karoto Ĉu ni punu seksvoremajn la karotojn Kiuj fikas arde teron sen permesojn Firme, rigide, per daŭraj plonĝaj agoj Dum ĉiaj la someraj varmegaj tagoj Ili emas terpatrinon plezurigi Neniam pensas reagon pridemandi. Ĉu ni boris bone? Ĉu ni faru plie? La Terpatrinon homoj perfortas scie. Senkulpa karoto laŭnaturas pie.
                                                                                                    
                                                                                                
                                            
                                                      La Cepo   La cepo amas sin ĉirkaŭbrake Premas amore ĉiutavole. Diafane ĝia haŭto urĝas. Pli profunde,pli profunde volas La cepo vokalumas sensone Dum O,o,oj,oj etumas globe Ĝis travidebla koro plej amata Aperas kiel punkto ‘Omega’. Se Evo manĝis biblie cepon Ĉu estus pli da homaj ploroj Pli da amoroj aŭ homaj gloroj?
                                                                                                    
                                                                                                
                                             
                            