La Maratono de Espero de Terry Fox
Terrance ( Terry ) Stanley Fox, naskiĝis la 28-an de julio 1958 en Winnepeg, Manitobo. Li estis la dua filo en familio de kvar gefiloj. Liaj prapatroj estis farmistoj kaj laborantoj ĉe la fervojoj. Li lernis de ili pri obstineco kaj la forteco necesa por la sukcesa vivo. Kiam li estis ok-jara, la familio translokiĝis al Port Coquitlam en Brita Kolumbio ĉe la Pacifika marbordo.
Terry fariĝis sportisto kaj en la jaro 1976 de sia lernejo gajnis la titolon, “ Elstara Atleto De La Jaro” kune kun sia plej bona amiko Doug Alward. Sed en 1977 li komencis senti dolorojn en sia dekstra genuo. Li ne volis iri al la kuracisto ĝis fino de la studjaro. Opiniante ke la problemo estas pro troa sportado, li studis ĝis kiam li ne plu povis toeri la doloregojn.
Kiam li finfine vizitis kuracistojn, post kelkaj ekzamenoj, oni kunvokis la familion kaj lian amikon Doug por anonci ke li havas tumoron – kanceron, ke oni devas tuj operacii por amputi la kruron.
Imagu la ŝokon por Terry, por lia familio, por Doug. Imagu la malaperon de espero por la estonteco kiun Terry havis kiel semoj en sia koro. Ĉu vivo frue finiĝas sen espero pri ia sukceso?
La hirurgoj amputis lian muskolecan kruron super la genuo. La kuracistoj diris ke liaj esperoj postvivi estas nur kvindek procentoj. Liaj revoj esti profesia atleto disiĝis je la aĝo de 18 jaroj. Hadikapita. Handikapulo. Lia vivo ŝanĝiĝis de esper-plena estonteco al batalado por havi estontecon….
Ses semajnojn post la amputado Terry kuraĝe ekstaris helpe de aparato kaj baldaŭ komencis multe promeni. Ofte lia ĉambro plenplenis de geamikoj kaj parencoj. Komencis kreski en la koro de Terry defion por konkeri. Li pensis denove kuri kaj ĉi-foje maratonon por bona celo.
Tamen, li unue devis sekvi monataj vizitoj al hospitalo pro kemia terapio. Lia hararo ekfalis kaj li sentis pliajn dolorojn.
Dum 14 monatoj li lamiris tra la stratoj de sia urbo de Port Coquitlam.Dum li alkutimigis sin al la artefarita kruro, ekipita per speciala rimenligaĵo por helpi lin kuri, li ankoraŭ studis, levis pezojn…kaj vivadis…
Krom li, neniu komence interesiĝis pri lia ideo kuri trans Kanadon por gajni monon por la Kanada Fondaĵo por la Kuracado de Kancero. Finfine, li anoncis la ideon dum komonuma danco kie li enspezis 3500.00 dolarojn por la komenco de la kampanjo. Terry bone preparis sin kurinte pli ol 5000 kilometrojn dum 14 monatoj.
La 12-an de aprilo 1980 li komencis la plej grandan batalon. En St Johns, Novlando, baninte la artefaritan kruron en la malvarmegaj akvoj de la Atlantika Oceano, esperante denove malsekigi ĝin en la akvoj de la Pacifika, okmiloj da kilometroj okcidenten, li ekkomencis la aventuron.
La celo de Terry Fox estis kuri 50 kilometrojn tage ĝis kiam li transkuris Kanadon de marbordo al marbordo. Pro la malvarmegaj ventoj, pluvo kaj neĝo, li povis atingi nur 42 kilometrojn. Li kuris sur la neĝo, sur la glitigaj vojoj. Kelkfoje li falis. Ĉiam li sin levis.La vortegaj ventoj ne venkis lin. Obstine li kuradis.
Kun la amiko veturante apude, kaj kun la subteno de la bonkoraj homoj de Novlando kiuj ofte invitis ilin manĝi kun si, Terry estis esperplena kaj feliĉa. En multaj vilaĝoj kaj urbetoj oni organizis festojn kaj donis donacojn al Terry, sed li deziris ke oni donacu monon al la Kancera Societo.
Lia kamioneto veturas precize – unu mejlon – atingeblan celon por Terry, kaj atendas. Post tuttago de kurado Terry manĝegis. Liaj plej ŝatataj manĝaĵoj estis ananasa itala pasteĉo, faboj, rizo, kaj arakidabutero – kaj ĵeleo-sandviĉoj. Poste li dormis en la kamioneto.
La suno nur ekbriletis super la horizonto kiam Terry komencis la matenan kuradon. Ĝis kiam li atingis 708 kilometroj ĉio bone progresis. La gazetaro komencis raporti pri lia progreso. La televidaj kanaloj petis intervjuojn. Ĉiutage li kuris 42 kilometrojn. La stratoj estis tutplenaj de homoj kiuj deziris vidi Terry, kaj tiuj homoj kontribuis al la Kancero-Societo.
Ĉar Terry kuris sur la granda Trans-Kanada Aŭtovojo, li devis multe zorgi pri la grandaj kamionoj kaj la trafiko. La danĝeroj ofte minacis. Foje ia forta post-vento faligis lin.
Post kiam Terry transiris la golfon inter Novlando kaj Nova Skotio preskaŭ okazis tragedio. Teamo de CBC ( Kanada Dissenda Kompanio ) filmis lin kiam granda kamiono frapis la kamionon de CBC kaj ĝin detruis. Feliĉe neniu homo mortis sed tri raportistoj estis vunditaj.
Provante eviti la grandajn kamionojn kaj eblan akcidenton, li nun decidis kuri laŭ malofte frekventataj vojoj apud la maro de Nova Skotio. Liaj gepatroj akompanis lin ĝis kiam li atingis Springhill la 23-an de majo, kaj kilometro 1558, 41 tagojn post la komenco en Novlando. Li kuris strange, malgracie. Iuj, kiuj vidis lin ploris, alaij ekzaltis pro admiro.
Li kuris trans la Insulon ‘Princo-Edvardo’ de Charlottetown. Li kuris trans la provincon, Novbrunsviko. Multaj personoj bonvenigis lin surstarte: dum la pluvoj, dum la sunaj tagoj, ili atendis lin.
Kiam li estis ankoraŭ malproksime de Ontario, la homoj de Toronto kaj Otavo komencis kolekti monon. En junio doloroj ĝenis lin, kaaj li denove komencis perdi pezon. Estis mekanika problemo kun la artfarita kruro.
Terry transkuris la provincon de Kebekio. Li haltis en Lachute por unu tago de ripozo kiam donacoj sumiĝis ĝis unu miliono ĉe kilometro 3000. Celebro.
Nun estante frua laŭ sia tempo-tabelo Terry devis kuri nur duon-tagojn por enirir ĉefurbon, Otavo ĝustatempe. Tiele, li atingis Otavon la 30-an de junio ĝuste antaŭ la datreveno de la konfederacio de kanado en 1867.
En Otavo, ĉefurbo de Kanado, la ĉefministro de Kanado, Pierre Elliot Trudeau, bonvenigis Terry Fox ĉe la Fedreacia parlamnetejo. La Guberniestron de kanado, Edvardo Schreyer, prezentis al Terry la Ordenon de Kanado. Terry estis la plej juna ricevanto de tiu nacia honoro.
Forlasante Otavon, li estis feliĉa kaj pozitiva. Neniam antaŭe li ricevis tiom grandan bonvenon, kaj li neniam imagis ke la homoj tiom interesiĝus pri lia trans-kanada kurado, lia Maratono De Espero.
Terry kuris kaj kuradis ĝis li atingis Toronto en provinco, Ontario. Pli ol dekmil personoj plenigis la placon apud la Toronta Urbo-Domo dum granda bonveno. Parolante pri la batalo venki kanceron kaj pri sia handikapo, kaj pri siaj spertoj survoje, Terry staris antaŭ 10,000 homoj. Oni kolektis 40,000 dolarojn dum tiu meztaga kunveno. Unu viro kriis, “ Via akcepto en Toronto estas pli granda ol tiu, kiun ricevis eĉ la reĝino de Anglujo.” Kaj virino disris, “ Mia filo havas kanceron. Tery, vi kuras por mia filo, kaj ŝi malplenigis sian monujon.
La kurado-stilo de Terry estis “doloriga por rigardi. Li paŝis per la maldekstra gambo, taim tordas la tutan korpon por ĵeti la artfaritan kruron antaŭen. Estas paŝo, svingo kaj salteto. Kiam Terry kuris el Toronto miloj da homoj akompane kuris kun li.
Nun laŭplane li intencis kuri rekte norden. Li kuris la urbo Barrie kaj poste al Gravenhurst kie li celebris sian 22-an naskiĝtagon. Li manĝis kukon kun Darrell kaj Doug. En urbo Sudbury li atingis 4100 kilometrojn. Li kuris la urbeto, French River, jam 4240 kilometrojn, la mezo-punkto!
Kelkajn tagojn poste, la 16an de aŭgusto, Terry atingis la urbon Sault Ste. Marie. Tie grupo de negocistoj de aŭtokompanio donacis rul-domon al Terry por ke li estu pli komforta. Kvar tagojn poste, dum la kurado, li tordis al si la maleolon kaj li devis reiri al Sault Ste. Marie al hospitalo kie li restis dum du tagoj. Li suferis de inflamitaj tendenoj. Poste, ĉio iris bone ĝis la 29-a de aŭgusto kiam Terry komencis tusi, sed li daŭre kuradis cele al la urbo Thunder Bay. Dum du tagoj pli li ankoaraŭ kuris, sed ĉe kilometro 5362 li ne plu povis.
Denove li estas en hospitalo, la 2-an de septembro. Temas pri malordo de la pulmoj. Une oni pensas ke temas pri nur gripo. Tamen, la kuracistoj devas finfine deklari ke nun la kancero estas en la pulmoj de Terry. Jen alvenis tragedia fino. Terry devas reiri al Brita Kolumbio por keia terapio kaj eble, operacio.
Homoj ploris, eĉ maturaj viroj ploradis. Tamen, eĉ se la “Maratono De Espero” finiĝis por Terry Fox, ĝi daŭris en la koroj de la Kanadanoj. La tuta nacio sentis kompaton kaj doloron.
Estas malfacile ilustri, por klarigi pri la grandega distanco de Maratono de Espero de Terry Fox. Kiam oni diras 5,373 kilometroj – estas nur vortoj, sed kion tio signifas? Eĉ la mapo de lia kuro ne adekvate spegulas la grandeco de lia defio kiu triumfis ĉar homoj sentis lian optimismon.
La vojo de Terry Fox per kamparaj vojoj, kun ŝanĝoj de direktoj por viziti pli da urboj kovras pli grandan parton de la mapo se li estis irinta rekte. Li estis povinta kuri de Nova Brunsviko al Maine, tra meza-Usono, al Las Vegas ĝis Hollywood Hills, Kalifornio. Tio estas la sama distanco – 5,373 kilometroj.
Kiel rezultato de la Maratono de Esperanto de Terry Fox ĉiujare estas en pli ol 50 landoj oficialaj ‘Terry Fox’ kuroj por kolekti monon por trovi la kuracon por kancero. Ĝis hodiaŭ pli ol 500 millionojn da dolaroj estas kolektita por la Kanceraj Institutoj.