Oni Fermiŝ Monaĥinejon
Apud muro, vindrinkantoj
Sidas, ebrie parolemaj.
Parolas la unua,
“Ĉu vi aŭdiŝ tion?”
Respondas la dua,
“Ĉu mi audiŝ kion?”
“Pro manko oni fermiŝ la monaĥinejon”
“Pro manko de kio?”
“Pro manko de monaĥoj, idioto!”
“Sed vi diriŝ oni fermiŝ monaĥinejon.”
“Monaĥoj fifine alportiŝ pomojn
de la Fruktoĝardeno,- monaĥinejon.”
“Kio okaŝis al ili?”
“Ŝerpentoj ilin manĝiŝ.”
“Ĉu ŝerpentoj manĝiŝ pomojn?”
“Manĝis monaĥojn kaj monaĥinojn
Sed lange, langvore, ame ĉirkaŭvolviŝ ŝciodezire la pomojn.”
“Tiel ŝerpentoj eŝtoŝ ŝanktaj, aŭ ŝcipovaj?”
“Mi pensas ke la Kobro iĝoŝ
Larĝkape Ĉionŝcia
Kaj korpe englutoŝ ankaŭ nin.”
“Poŝte amiko, kiam mi finpoemoŝ
Po unu, po unu, mi eme poeme poemoŝ
La vinon.”