Ora disko de la kosmosondiloj Voyager
Sonoj de la Tero.
Kopio de la ora disko kiu estas en la germana muzeo pri teĥnologio ĉe Berlino.
—————————————————————-
En 2017 estas kvardek jaroj ek de la forflugo en la spacon de la usona kosmoŝipo ‘Vojaĝanto’. En la kosmoŝipo estis ‘Oraj Diskoj’. La Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager (angle Voyager Golden Record) estas gramafon-diskoj, kiujn alportas la kosmosondiloj ‘Vojaĝanto’, lanĉitaj en 1977 kaj kiuj atingos en 40.000 jaroj la ĉirkaŭaĵon de la plej proksima stelo.
La suba mesaĝo estis deponita en Esperanto kaj la angla de Aŭstralia ambasadoro – lokita ĉe UN – Ralph Harry Lindsay.
“ Amikoj, mi parolas al vi el la planedo Tero. Mi reprezentas la landon
Aŭstralion, la insulan kontinenton en la suda hemisfero de nia planedo. Ni strebas
vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo, labori kun ili por la komuna bono de ĉiu homa estaĵo. Mi salutas ĉiun, kiu komprenas. Adiaŭ. ”
Ĉar la kosmosondiloj estas tre etaj komparitaj kun la grandeco de la spaco ekstertera, la ebleco ke ajna civilizo kiu povas vojaĝi tra la spaco trovu la kosmosondilojn estas tre eta, ĉar post iom da tempo la kosmosondiloj ĉesos elsendi ajnan elektromagnetan radiadon. La plej granda eblo ke ajna ekster-tera civilizo trovos la kosmosondilojn estas, kiam la kosmosondilo Voyager 1 pasos proksime al la plej proksima stelo de nia sunsistemo, tio okazos en 40.000 jaroj.
Carl Sagan diris ke “la kosmoveturilo, kaj la disko, nur estas troveblaj de civilizoj kiuj kapablas vojaĝi tra la interstela spaco. Sed la lanĉado de tiu ĉi “botelo” ene de la “kosma oceano” diras al ni ion esperigan pri la vivo en tiu ĉi planedo”.[ Pro tio ĉi, la disko estas vidata kiel tempa kapsulo aŭ kiel nur simbolaĵo anstataŭ vidi ĝin kiel seriozan provon kontaktiĝi kun ajna ekster-tera estaĵo.
La diskoj enhavas 116 fotojn (unu el ili estas por kalibrado), kiuj montras plurajn terajn viv-estaĵojn kaj la homan socion. Pluraj imagoj havas unu aŭ pliajn indikojn, kiuj klarigas la skalon de tempo, grandeco aŭ maso. Kelkaj bildoj ankaû havas indikojn pri la ĥemia komponaĵo. Ĉiuj mezurunuoj uzitaj en la fotoj estas difinitaj en la unuaj bildoj per la fizikaj referencoj en ili. Simfoniojn, kantojn, operojn oni ankaŭ registris kaj sendis.
Kosmoesploro estas la scienca esploro per vojaĝado en la kosmo, kiu estas la regiono ekster la atmosfero de la Tero, kaj al aliaj planedoj.
Homoj estas esploremaj. Ili havas emon esplori. Homoj estas inventemaj. Ili emas inventi. La pasinteco montras ke la emo esplori kaj inventi povas gvidi al neatenditaj konsekvencoj. Pensu pri la eltrovo, post esplorado de Europanoj, de la Nova Mondo, la Amerikoj. Pensu pri inventoj kiuj nuntempe estas kauxzoj de aliaj problemoj.
Demando: Ĉu devus esti morala devo provi plani ke esploroj kaj inventoj ne kaŭzos terurajn malbonojn? Ĉu vi povas mencii kelkajn esplorojn aŭ inventojn, kiuj gvidis al katastrofoj evitindaj? Bonvolu fari viajn komentojn aŭ opiniojn je la ‘aktuala renkontejo’.
|