Alban Michael, La Lasta Parolanto Mortis!
Nutka Insulo kaj markolo situas ĉe la nordokcidenta bordo de Insulo Vankuvera en Brita Kolumbio, Kanado. Inter 1774 kaj 1778 alvenis esploraj ŝtataj komisiitoj de Hispanio kaj Anglio. Soldatoj remis borden de grandvelaj galionoj. Por la indiĝenaj enloĝantoj tio estis kvazaŭ sperti la alvenon de eksteranoj el kosmoŝipoj.
La 18-an de marto 2016 mortis Alban Michael 89 jaraĝa. Li estis la lasta parolanto de sia genta, patrina lingvo, la Nuĉatlaĥ. Kial li kaj liaj samkulturanoj perdis kapablon paroli la lingvon de sia loĝloko?
La Eŭropanoj venis kiel kultura bombo en la nordpacifikon. Ili dezire volis pligrandigi emperiojn, venis akapare de la urda mondo de militoj, de filosofiaj kaj relegiaj debatoj, de Jean-Jacques Rousseau, Voltaire, Erasmus, Locke, Newton kaj Galileo. Ili venis de mondo de amaskomunikado pere de skribitaj lingvoj kiuj por pli ol 300 jaroj uitiligis la inventon de la Gutenberga presilo. Surpaperaj simboloj donis signifon de sia surtera vivo de agronomia kaj beletra civilizacio.
La Nutka popolo loĝis, pensis kaj legis ene de la surtera vivo mem. La ĉasista scio kaj la kolektada spertoj samtempe floris per la enloĝa, natura media terklarigilo de signifo. Neskribita lingvo estis ĉie ĉirkaŭe sentebla, kaj parolis tersimbole en ventoj, montoj, arboj, orkoj, salmoj, sezonoj, sonoj de alkoj, ursoj, pumoj, kaj agloj. Tradiciaj perbuŝaj rakontoj instruis pri la mondo. Ili vagis laŭsezone inter vilaĝoj por fiŝkapti aŭ ĉasi. Kulture ili regis sin per heredaj dinastioj kaj klanoj kaj kreis ĉiuaspekte indan kulturon de muziko, danco, kantoj, kanuegoj, vestaĵoj multspecaj kaj arkitekturo de lignaj domoj kaj gravuritaj praparencaj totemoj. La vivsinteno al la naturaj mondaĵoj kial agalaj partneroj en la tiea vivmedio egalis antaŭtempe al la mondernaj sentoj de profundaj ekologoj. Ĉiu vivo estas sankta kaj estas valora en si mem ene de la interplektita interdependeco.
Plej parte la Eŭropanoj sentis sin superaj. Agrikultura, scienca, fikshejma, urbeca, civililazio alteriĝas ĉe ĉasista, vagema socio kies indecoj kaj manieroj estas nekompreneblaj. Pri la pensmanieroj de homoj kiuj sole kaj komune kolektas kaj ĉasas la Eŭropanoj estis antaŭ generacioj forgesintaj.Taksante la indiĝenojn kiel nekulturitaj sovaĝuloj oni ĉiumaniere malpermesis la pluan praktikadon de ilia kulturo. Forigo de la denaska lingvo estis la unua inter la doktrinoj de kultura genecido. Anstataŭigo de indiĝena ‘sankta naturismo’ per Kristanismo estis la dua.
Mi priploras la morton de Alban Michael. Mi hontas pri mia ligiteco al la historio de miaj setlanaj prapatroj kiuj starigis sistemon por detrui indiĝenan kulturon. Kiel Esperantisto kiu laboris en indiĝena lernejo kie Nancy Philip, Saliŝa pliaĝulo, instruis sian lingvon al nova generacio miaj sentoj estas profunde angoraj. La strebo renversi la kulpigajn sekvojn de la agoj de niaj parencoj ne sukcesas.