Etaj Konsideroj
Gaina virina subvesto
Alloga laŭ mia atesto!
——————————-
Galantulo
Kun nazo de
Gavialo
Evitu!
——————————
Kiam lumo malaperas
De la ĉambro
Ĉu mi pridemandu
La mallumon?
Kaj por kiu celo?
—————————-
Se mia amato
Ne vekas min
Per kiseto
Jam trian fojon
En semajno
Ĉu devas mi
Zorgegi?