Silento Horora
Kiam dolorigas miajn orelojn
La akre tranĉiga bruo de tertrema sireno
Kiajn sentojn revenigos
La kia silento post kiaj kolapsoj,
Ĉu dolorigos miajn orelojn
La manko de vivosignoj?
Ĉu plej eta krio
Esperigos miajn orelojn?
Silento oni diras estas ora
Sed post tertremo horora!