La vivo de John Smith / novelo de Leacock

La vivo de John Smith

(1910) Tradukis Stephan Brault kaj notoj de W du T

 

La vivo de gravuloj akaparas grandan parton de nia literaturo. Gravuloj estas ja mirindaĵoj. Ĉiu el ili trairas sian jarcenton grandpaŝe, lasante makulojn ĉie sur ĝi, elŝirante senzorge la datojn per siaj galoŝoj. Neeblas estigi revolucion aŭ novan religion, aŭ ian ajn nacian vekiĝon, sen ke unu el ili aperu, ekregu la aferon kaj vendu biletojn ĉe la eniro por sia propra avantaĝo. Kaj kiam ili forpasas, longa ĉeno de duarangaj parencoj postlasas malpuraĵaĉojn sur la antaŭaj seĝvicoj de kvin jardekoj de historio.

 

Sendube, vivoj tiaj estas interesegaj. Tamen, mi devas konfesi ribelsenton pri tiu situacio, kaj foje ekkaptas min la ideo, ke ankaŭ ordinaruloj rajtas havi biografiojn proprajn. Por ilustri tiun opinion, permesu min skizi la vivon de John Smith, homo kiu estis nek bona nek grava, sed simple kutima laŭnorma ulo kiel vi kaj mi kaj la ceteraj.

 

De sia plejfrua infanaĝo, John Smith distingiĝis per absolute nenio. La mirinda frumatureco de la knabo ne altiris la atenton de liaj guvernistoj. Libroj ne estis pasio de lia junaĝo, kaj neniu saĝa oldulo metis la manon sur lia kapo kaj aŭguris, ke – bone aŭskultu miajn parolojn – tiu knabo iam estos iu grava. La patro ne kutimis kontempli sian filon kun sento de preskaŭa admirego. Tutmale! Lia patro pasigis sian tutan tempon demandante sin, ĉu Johnny agadas kiel malbeninda kreteno, ĉar li ne povas alie aŭ pro trosenĝeneco. Alivorte, Smith estis ekzakte kiel vi kaj mi kaj la ceteraj.

 

En la atletikaj konkuroj, pri kiuj fieris la gejunuloj de lia tempo, Smith, malkiel ia ajn gravulo, ne superis siajn kunulojn. Li estis aĉa ĉevalrajdisto, sketisto, naĝisto kaj pafisto, kaj fuŝĉiofaristo ĝenerale, ekzakte kiel ni ĉiuj.

 

Ankaŭ ne la forta personeco de la knabo kompensis siajn fizikajn difektojn, kiel oni legas nevarie en biografioj. Tute ne. Li timis sian patron. Li timis sian instruiston. Li timis hundojn. Li timis pafilojn. Li timis fulmotondron. Li timis inferon. Li timis knabinojn.

 

Oni ne konstatis, kiam elektis profesion la junulo, tian alvokiĝon pri vivdaŭra verko kian oni trovas ĉe famuloj. Li ne volis iĝi avokato – oni studu juron. Li ne volis iĝi kuracisto – oni studu medicinon. Li ne volis iĝi negocisto – oni konu negocon. Li ne volis iĝi instruisto – tro da tiuj li estis vidinta. Se elekti libere, li estus ŝatinta iĝi Robinsono Kruso aŭ la Princo de Kimrio. Lia patro malakceptis ambaŭ, kaj perforte karierigis lin en vestaĵbutiko.

 

Tia estis la junaĝo de John Smith. Ĉe ĝia fino, nenio en la aspekto de la juna viro notindigis genion. Ajna observanto ne estus povinta vidi spritecon kaŝitan malantaŭ la larĝa vizaĝo, la diklipa buŝo, la longa dekliva frunto, kaj la azenaj oreloj, kiuj grimpis alte laŭ la ĉiam-tondita kapo. Li certe neniel estus povinta. Nenia kaŝiĝis tie.

 

Mallonge post sia profesia komenco en la vestaĵnegoca mondo, Smith estis trafita unuafoje de tiuj teruraj krizoj, kiuj baldaŭ fariĝos bedaŭrinde oftaj. Tio okazis malfrue iun nokton, dum li reiris hejmen post gajega vespero de kantado kaj varma etoso kun kelkaj entuziasmaj ekskunlernantoj. La simptomoj estis stranga ondado de la trotuaro, dancado de la stratlampoj, kaj ruza tien-kaj-reenirado de la domoj, tiel ke li bezonis akrajn okulojn por retrovi sian vojon. Manifestiĝis ĉe li forta malinklino trinki akvon dum la daŭro de la krizo, kiu montras sendube, ke temis pri formo de hidrofobio. Ekde tiam, tiuj kompatovekaj epizodoj fariĝis kronikaj ĉe la povra Smith. Ili povis okazi kiam ajn, sed specife la sabatajn noktojn, la unuan de la monato kaj la Dankfeston. Lin ĉiam trafis fortega krizo de hidrofobio la kristnaksan antaŭtagon, kaj post balottagoj, estis terure.

 

Pri unu incidento de sia vivo, eble, Smith pensis kun iom da sopiro ( bedauxro ). Apenaŭ enirinte virecon, li renkontis la plej belan knabinon de la tuta mondo. Ŝi malsamis ĉiujn aliajn knabinojn. Ŝi havis pli profundan naturon, ol la aliaj. Pri tio, Smith tuj konvinkiĝis. Ŝi kapablis senti kaj kompreni aĵojn (aferojn), kiuj eskapis al ordinaruloj: ŝi kapablis kompreni lin. Ŝi posedis bonegan humursenton, kaj sagacan komprenivon pri ŝercoj. Unu vesperon, li rakontis al ŝi la ses ŝercojn de sia tuta repertuaro, kaj ŝi trovis ilin nerezisteblaj. Ŝia simpla ĉeesto sentigis al Smith, kvazaŭ li ĵus englutis sunsubiron. Kiam unuafoje liaj fingroj tuŝetis ŝiajn, tremetego trakuris lian korpon dekape ĝispiede. Li rapide malkovris, ke se li firme tenas ŝian manon en sian, la tremetego intensiĝas, kaj se li sidiĝas apud ŝi sur sofo, klinante la kapon al ŝia orelo, kaj ĉirkaŭante ŝian talion per sia brako unu fojon kaj duono, li havigas al si ion, kion oni povus priskribi nur kiel unuaklasan altpotencan korekspansion. Plenigis Smith-on la ideo, ke ŝi ĉiam estu flanke de li. Li do faris al ŝi proponon, laŭ kiu ili vivos en la sama loĝejo. Ŝi flegos persone liajn vestaĵojn kaj manĝojn. Kompense, ŝi estos loĝata senkoste; servistino prizorgos la lavitaĵojn; ŝi ricevos proksimume sepdek kvin cendojn da poŝmono monate, kaj Smith iĝos ŝia porĉiama sklavo.


Angla / fingers in one / pepado en la alia?

After Smith had been this woman’s slave for some time, baby fingers stole across his life, then another set of them, and then more and more till the house was full of them. The woman’s mother began to steal across his life too, and every time she came Smith had hydrophobia frightfully. Strangely enough there was no little prattler that was taken from his life and became a saddened, hallowed memory to him. Oh, no! The little Smiths were not that kind of prattler. The whole nine grew up into tall, lank boys with massive mouths and great sweeping ears like their father’s, and no talent for anything.

Esperanta / la testo estas Bela sed ne preciza laux vortoj.

Estinte la sklavo de tiu virino kelktempe, Smith ekaŭdis la pepadon de unu bebo, kaj de alia, kaj de ankoraŭ alia, ĝis vera ĥoro resonis en la domo. Tiam ekkontrapunktis la basvoĉo de lia bopatrino, kaj liaj hidrofobiaj krizoj multobliĝis. Sufiĉe strange, neniu ĥoristeto estis revokita ĉielen de la anĝeloj, kaj fariĝis bedaŭrita sed sankta memoraĵo. Ho, ne! La Smithidoj ne estis tiaj ĥoristetoj. Ĉiu el la naŭ iĝis altstatura, magra knabo kun diklipaj buŝoj kaj azenaj oreloj, ĉiu tute sentalenta.


 

La vivo de Smith neniam alvenis al iu el tiuj gravaj turnopunktoj rimarkeblaj en la biografoj de famuloj. Ja alportis sortoŝanĝojn la pasantaj jaroj. En sia laborejo, li iris supren, de la rubando-kontoro al la kolumo-kontoro, de la kolumo-kontoro al la pantalono-kontoro, kaj de la pantalono-kontoro al la sekcio de la ŝikaj ĉemizoj. Poste, vidante lin maljuniĝi kaj fariĝi malpli efika, oni malsuprenigis lin de la sekcio de la ŝikaj ĉemizoj al la pantalono-kontoro (kaj tiel plu) finrevene al la rubando-kontoro. Kiam oni taksis lin tute kadukiĝinta, oni maldungis lin kaj anstataŭigis lin per junulo kun eksterordinare larĝa rideto kaj sablokolora hararo, kiu kapablis fari ĉion, kion faris Smith kontraŭ nur la duono de ties salajro. Tiel resumiĝas la komercista kariero de John Smith; ĝi ne egalvaloras tiun de Gladstone, sed ĝi ne malsimilas la vian.

 

Smith postvivis tiun peripetion kvin jarojn. Liaj filoj prizorgis lin hejme. Kontraŭvole kaj grumblante. En lia maljunaĝo, la vigleco de lia menso kaj la intereso de lia anekdotaro ne ravis ĉiujn, kiuj venis viziti lin. Li rakontadis sep anekdotojn kaj memoradis ses ŝercojn. La anekdotoj, longaj implikaĵoj, ĉiuj temis pri li mem, kaj la ŝercoj estis pri vojaĝanta komizo kaj metodisma pastro. Ne vere gravis; neniu venis viziti lin.

 

Je sesdek kvin jaroj, Smith malsaniĝis. Recivinte taŭgan kuracadon, li mortis. Oni metis super lin tomboŝtonon kun mano montranta la nord-nordokcidenton.

But I doubt if he ever got there. He was too like us.

Sed mi dubas ke iam ajn li iris tien. Li Estis tro kiel vi kaj mi.

Sed eĉ pri tiu ircelo mi havas dubojn. Li estis tro kiel vi kaj mi.

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.