1/ Kiam mi pense ploras
En la miaj plej psikaj mallumaj horoj,
kiam potenciale fluas larmploroj
Savas min ia sento de aparteno
Instinka rememoro de vivfesteno
de vivo planta, homa, kaj animala,
ĉu graco el galaksio blindiga
ke la mondo estas pli grava ol mi mem
ke birdoj kantos, floroj dancos en maten’
Necesas ne strebi sed akcepti la fakt’
per kosmogenezo vivas atoma pakt’