Amkulero, ĉizita el ligno ( tradicio de Kimrio )
Ĉu vi amas arbojn?
Se jes, arbo alportos
Amon al vi per
romantika AMKULERO
Ĉizita el ligno
kun simboloj de
amkvalitoj kaj intencoj de
svatanto.
Tial, sopiranta amanto
vi pensu pri arbo,
el la multaj, kiujn vi amas
de koloroj, teksturoj kaj aromoj
de tiuj laŭdataj de poetoj,
La arbo de vivo,
la arbo de saĝo
la arbo de scio
la arbo de amo
de libereco kaj eterneco,
sed plejparte de la sezonoj
printempo,somero,aŭtuno kaj vintro.
Memoru ties amdonacon
de ombro,de ŝirmejo,de frukto
de ligno por totemoj indiĝenaj
por skulptaĵoj de famuloj – tuŝŝtonoj,
gardostarantoj, savgigantoj,
parencaro kaj memoro.
De grundaj biomoj per fungaj radikaj retoj
ili kreas kanopeojn por nestado de birdoj.
ili nutras multajn estaĵojn.
ili manĝas karbondioksidon el la atmosfero
transformante ĝin en branĉojn, radikojn, trunkojn-
resanigantoj de la planedo
ekosistemgardistoj
donante oksigenon, stabiligante grundon,
produktante akvociklon
Vi fotu ilin.
Vi pentru ilin.
Vi parolu kun ili
Vi laŭdu ilin
Vi plantu ilin
Vi brakumu ilin
Tiam certe alvenos
amo de svatanto
Ligna amkulero
kun amkuleraj simboloj-
ĉizita hufumo por bonŝanco,
kruco por kredo
sonoriloj por geedziĝo,
koroj por amo,
radoj por subteno,
seruroj por sekureco
ankroj por hejmo
pilkoj por kvanto da bedoj-
Amkulero!