Ho Donu al mi vastan koron!
Kompozicio en versoj,
originala E- verko de Teo Jung
en kvar partoj, 1967.
Letero de Teo Jung
Ĉi tiun versajon mi dediĉis antaŭ du jaroj al la Orjubilea Kongreso de Esperanto en Tokio, kaj ĝi estas publikigita en „ La Revuo Orienta’ kai en “Oomoto”. Intertempe
reviziinte kaj pliampleksiginte ĝin, mi decidis eldoni ĝin en brosura formo kai proponi ĝxin al miaj geamikoj kaj al la tuta samideanaro, okaze de la 75-a datreveno de mia naskiĝo, la 21-an de decembro 1967.
lu leginto de la versaĵo kvazaŭ riproĉis al mi, ke mi donis al ĝi la titolon “Preĝo, pro la simileco kun la Zamenhota titolo „Preĝo sub la Verda Standardo”; aliaj tamen opiniis, ke mia „versa kompozicio” povus esti bonvena alplenigaĵo al la poemo de D-ro Zamenhof. Cetere ĝi pli estas retorika deziresprimo ol efektiva preĝo, kaj oni povus ĝin titoli ankaŭ „Amdeklaro al la Mondo’ Himno al la Vivo’, aŭ simile.
Unu samideano, al kiu mi estis sendinta la unuan, ankoraŭ nur rudimentan manuskripton de „Preĝo”, metis ĝin en la programon de Zamenhofa Vespero, kaj tie ĝi laŭdire rikoltis la aplaŭdon de la auskultantaro.
Intence mi nomis ĉi tiun versaĵon ne poemo, sed kompozicio en versoj; intence mi elektis por ĝi klasikan formon, uzis en ĝi nur „virinajn” kaj ekskluzive „purajn” versofinajn rimojn, kaj laŭeble evitis adasismojn kai neologismojn.
Al kluboj, kiuj same kiel la supre menciita samideano opinios la „Preĝon” konvena por esti deklamata okaze de Zamenhota festo aŭ de alia esperantista soleno, servu Ĉi-sekve kelkaj sugestoi:
Pro tio, ke la versaĵo konsistas el kvar partoj, deklamigu aŭ laŭtlegigu ĝin de kvar personoj, se eble, alterne de vira kaj virina membro de via klubo, por eviti monotonecon. La kursive presitajn versojn ripetu ĉiuj deklamantoj kune. Estas konsilinde, ke ĉiu el la kvar personoi, kiam parolonte sole, antaŭenpaŝu el la vico kaj, fininte sian parton, ree envicigu sin. (La tri vortojn de l’antaŭlasta verso de la unua parto akcentu sur la
unua silabo.)
T.J.
Parto 1
Ho donu al mi mil okulojn!
Kun nuraj du en nia Mond’ mirinda
Mi sentas min migranto kvazaŭ blinda.
Ho donu al mi mil okulojn!
Per sola nur rigardo, ĝu-senbride
Mi volus I’ Universon gluti vide:
La stelojn, kiuj sen hezit’, sen laco
Pafiĝas celocerte tra la spaco,
Sin mem ĉasante laù eternaj rondoj,
Al ni sendante sur trakosmaj ondoj
Trans la eonojn sian lumsaluton.
Okule volus kapti mi la tuton
De I’ animaloj, plantoj, fruktoj, floroj,
De rasoj, genroj, specoj kaj koloroj;
Ĉion surteran, kio spiras, vivas,
Kio la membrojn movas kaj aktivas.
Min logas or’ de I’ Suno, Lun-argento,
Juveloj de la nokta firmamento;
La ruĝa roz’ en valo virge-verda,
Altaĵoj bluaj en distanc’ sinperda;
Modestaj fontoj kaŝe fluetantaj,
Majestaj montoj ĉielpenetrantaj.
Altiras min la maro flate-glata
Kaj la de venta vipo batfosata;
Printempa freŝo, riĉo de somero,
La pomp’ aútuna, vintra frostsevero;
Kion naturo en vari’ ekscita
Kaj kion majstro kreis, dibenita:
Senmanke harmonia art’ helena,
Gotika pio, renesanc’ serena;
Sublimaj verkoj de la pentro, cizo:
Misterridetoj de la Mona-Lizo,
Venus’ el Milo, dioj kaj demonoj,
Adam-kaj-Evoj, Majoj kaj Madonoj
Ĉi dio logas, ĉio min inspiras
Kaj dion vidkaresi mi deziras:
La piramidojn, templojn, Taĝ-Mahalojn,
Belfridojn kaj mistikajn katedralojn,
Sporthalojn, varpalacojn, nubskrapulojn
Ho donu, donu al mi mil okulojn!
parto 2
Ho donu al mi mil orelojn!
Plenas I’ aer’ de ravaj melodioj,
De sonoj, tonoj, kantoj, simfonioj.
Ho donu al mi mil orelojn!
Ĉu kun sopir’ la najtingalo flutas,
Tra verdaj kronoj la zefir’ liutas,
Sur brandetar’, kie krepusko nestas,
Brigadoj da cikadoj orgi-festas,
Ĉu koko krisalutas la aŭroron,
Alaŭd’ al vivo trile himnas gloron,
Ĉu gild’ pasera sur forum’ ĵargonas,
Ulul’ noktua en mallum’ fordronas,
Ĉu sonas klarion’ de elefanto,
Sovaga bleko de dezertloganto,
De ŝafa grego pia la kantiko,
Por mi ĉi dio estas mirmuziko.
La sonorila vok’ al ĉi-regalo,
Tambura urĝ’ obtuza tra ĝangalo,
Naiva skalo de paŝtista fluto,
Tintila serenad’ de sata bruto, –
La frapo onda kontraŭ mur’ rokara,
Rulado tondra tra l’ obskur’ nubara,
Dum hajltorentoj sur tegmentoj klakas,
Sub ŝtormopugnoj arboj fale krakas,
Potenca muĝ’ orgena, altenfluga,
Koncerto Bethovena, animpluga,
Fanfaro festa de la Olimpiko, –
La tuta Mond’ gravedas de muziko.
Ĉu verva marŝ’ aŭ valso lule-mola,
Oper-ario aŭ kantet’ popola,
Ĉu melodi’ lirika, koron-fanda,
Aŭ ritmo ekzotika skue-skanda,
Maŝina ĥor’ susura en fabriko
Aŭ la rumor’ murmura de l’ trafiko,
Ĉu carma de infano vortbarakto,
De orator’ persvado-katarakto
Aŭ dolĉa parolflu’ de amatino,
Kun nuraj du oreloj, je la fino
Ne eblas aŭd-digesti ĉiujn belojn.
Ho donu, donu al mi mil orelojn!
parto 3
Mil fortajn brakojn al mi donu
Kaj cerbon dotu per radia lumo!
Titanaj taskoj krias je plenumo.
Mil fortajn brakojn al mi donu!
Ĉiuminute ie en la Mondo
Atendas helpsignalo je respondo,
Ĉiumomente ie sur la Tero
Plorplendas frato-homo en mizero.
Ie senhejmigito frostotremas;
le patrino malespere ĝemas
Apud liteto de la solinfano,
Dum ĝin konsumas febro kaj malsano.
le sub astro, kiu forne ardas,
La kampoj, sekaj, morne elrigardas,
Kaj ie ili dronas en diluvo
De barel-verŝoj da mondfina pluvo.
le ribela ter’ ekgrumblas raŭke,
Skuiĝas en koler’, sin fendas faŭke;
Infer’ elsputas fajron, cindrojn ŝutas,
Glutas la hejmojn, vivojn ekzekutas.
le dum uragana ondoŝvelo
Sur rif’ rompiĝas oceankastelo;
Aviadil’ eksplode falas ie
Kaj trajnoj frakasiĝas kolizie,
Kaj – akcidento jam senasekura
Milito buĉas por banked’ terura:
Ragu’ el homa karn’, garnita oste;
Viktima ve’ milvoĉe eĥas toste.
Ho ke mi povu sekvi ĉiun vokon,
Alflugi ĉiun katastrofo-lokon
Kaj brakojn movi urĝe kaj efike!
Mi volus helpi, cerbe kaj fizike,
Ke sin dezerto en ĝardenon ŝanĝu,
Ne plu inundo fruktan grundon manĝu,
Ke ĉiu havu sian panon, veston
Kaj ĉiu trovu firman, ŝirman neston.
Ke forpelita estu manko, krizo
El transsorĉita Ter’ – jam Paradizo.
Ho ke pri fort’ Herkula mi disponu!
Mil brakoin kaj lumcerbon al mi donu!
parto 4
Ho donu al mi vastan koron,
Ke ne nur propran rondon ĝi entenu,
Sed ame la Tutmondan ĉirkaŭprenu!
Ho donu al mi vastan koron!
Travibras nian Teron varmaj sentoj,
Kora inklin’, amikaj sentimentoj;
Ke ankaŭ la malico restis viva,
La heredaĵo de hom’ primitiva,
Ĝi estas vero, ĝin ni ne ignoru,
Sed mem por noblaj celoj nur laboru.
Vi, filo de dezerto broge-brula,
Vi el kaban’ benita, verdinsula,
Vi, kiun naskis bordo pacifika,
Vi el igluo, vi el kral’ afrika,
Ĉu nigra, bruna, pala la pigmento,
Ni estas unu sama ama gento.
Similas niaj zorgoj, penoj, ŝvitoj,
La ĝojoj, emocioj kaj ekscitoj;
Similatakte niaj koroj batas,
Simile ili amas kaj kompatas.
La Tero – nia kuna hejma halo,
Feliĉo nia, fato kaj fatalo,
Areno de laboro kaj de lukto,
Edeno de abunda venkofrukto.
Egale super ni la Sun’ paradas
Kaj, nokte, astraj lustroj lumkaskadas.
Ni estas geamikoj, samhejmanoj,
Ec pli: gefratoj, samfamilianoj.
Sed ne sin donu nia am’ ĉioma
Ĝis elderpiĝo nur al frato homa:
Gastigas la komuna domo nia
Loĝanton ja de tipo plej varia.
Ĉu la statur’ mamuta aŭ nur rana,
Struktur’ fortika aŭ nur filigrana,
Ĉu tima la animo aŭ kuraĝa,
Temperamento milda aŭ sovaĝa,
Ĉiu laŭ propra ritmo kontribuas
Al la Estado: vivas, spertas, ĝuas,
Kaj ĉiu laŭ la propra karaktero
Proponas sin al nia konsidero.
Ke amo do en ĉies brusto ĝermu,
Ke ĉies koro larĝe sin malfermu
Al ĝoj’ kaj ĝenoj, ludo kaj luktado
De ĉiu animalo-kamarado!
Ho amu! Ĉu ne estas ja aminda
La kreitaro? Ĉu ne brakuminda,
Kio sur nia globo vivi ŝancas,
En polvo rampas, en aer’ balancas?
Kio sur arboj gimnastikas gnome,
En kava fundo kasas sin fantome?
Kio la akvon krozas en zigzago,
Tra l’ stepo kuras kiel fluga sago?
Jen la gazel’ – rapido kaj gracio!
Petola komikulo – la simio;
Leono _ digna, reĝo senrivala;
Aglo – bananta en sunlum’ kristala;
Kaj, subĉiele aŭ post ŝirma pordo,
La tuta ov- kaj laktodona hordo;
Ĉeval’ nobela, kato velurfela
Kaj hundo, homamiko plej fidela.
Sed ne subtaksu simplon kaj modeston:
Azeno havas forton kaj honeston;
Nek korpan la nanecon malestimu,
Nek ŝajnan malbelecon tuŝi timu!
Ĉu ne senlace la abel’ fervoras?
Ĉu ne eĉ verm’ utilajn truojn boras?
Ĉu ne el rampa raŭpa malgracio
Leviĝos delikata papilio?
La araneo arte teksas retojn,
Termito arkitektas minaretojn;
Montriĝas eĉ amebo unuĉela
Sub mikroskopo majstroverk’ modela.
La Mond’ miloblan amon ja meritas;
Per ĉio, kio spiras, ĝi invitas
Al amo milmilfoie ĉiun horon.
Ho donu al mi mondampleksan koron!