Oratoraĵo kaj veremeco / novelo de Leacock

Oratoraĵo kaj veremeco

(aŭ Tio, kion ili vere pensas)

Tradukis Stephan Brault

 

Veraj pensoj de eminenta gasto dum la kvindeka datrevena bankedo de ajna societo

 

Sinjoro Prezidanto kaj Sinjoroj, el ĉiuj surteraj malagrablaĵoj la plej malplaĉa sendube estas eliri dum malvarma nokto kiel tiu ĉi por partopreni dekdu-pladan vespermanĝon, sciante ke mi devos paroladi aldone al ĉio. Kredu min; tio estas la nuda vero. Fininte la fiŝaĵon, mi estus povinta reiri hejmen plene sata. Mi tion ĵuras per la nomo de mia patrino. Ne pli ol tion mi manĝas kutime. Kaj fininte la ceteron de la manĝaĵoj, mi sentis kaj ankoraŭ sentas min kvazaŭ trobalastita aerŝipo. Eĉ pli deprime: konscii, ke mi devas plenumi oratoraĵon por gratuli tiun societaĉon pri ĝia kvindeka datreveno torturis kaj deprimis min dum la tuta manĝo. Mi senprokraste konfesu, ke mi ne estas la brila kaj ĉiampreta elokventulo por kiu vi prenas min. Tio estas nur fantaziaĵo. Se vi povus vidi la malpacon, kiu regas en mia hejmo, kiam mi punverkas oratoraĵon, vi estus tuj konvinkitaj prie.

 

Mi kompromitos min eĉ pli kaj tute malfermos mian koron al vi. Kiel anasaro tia travivis kvindek jarojn estas nekompreneble. Se ĉiuj viaj bankedoj similas al tiu ĉi, Dio helpu vin. Ĉiamaniere, mi havas nur tre malprecizan ideon, pri kio estas tiu societo kaj kion ĝi celas. Ĉi tiun posttagmezon, mi provis elfosi vian statuton, sed kapitulacis. Rekonante kelkajn vizaĝojn ĉirkaŭ la tablo, mi supozas, ke iaspecaj fikomercaj kialoj necesigas aniĝi. Oni priflaras monon tie ĉi, estu certaj prie, alie kelkaj el vi simple vaporiĝus. Kompreneble, la Prezidanto kaj la oficialuloj sidantaj apud mi venas simple pro vantemaĉo. Mensaj malgrandeguloj, Sinjoroj, jen tio, kio ili estas. Klare konstatigis tion ilia konversacio dum la manĝado. Mi ne volas ŝajnigi min acida, sed verdire flatas ilin sidaĉi ĉi tie kun du aŭ tri bluaj rubandoj alpinglitaj al la ĵaketoj. Nu, miaflanke, estas finite. Ne antaŭ kvindek jaroj, se plaĉas al la Ĉielo, evento tia revenu. Kaj mi esperas – ho, mi ja esperas – esti tiam sekure ŝirmita sub ses futoj da tero.

 

Veraj pensoj de politikisto post vizito al aŭtuna ekspozicio de agrikultura societo

 

Sinjoroj, la ĉiujara aŭtuna foiro de la Agrikultura Asocio de la konteo de Skedink jam revenas. Mi senhezite povas diri, ke el ĉiuj tedaĵoj plenumendaj de mi kiel Estro de tiu ĉi Ŝtato, mia vizito al via aŭtuna foiro estas la plej deprima.

 

Lasu min diri, Sinjoroj, unu fojon por ĉiam, ke mi nenion scias pri agrikulturo kaj nenion volas lerni pri ĝi. Miaj gepatroj estis sufiĉe riĉaj por doni al mi racian urban edukadon. Kontraŭe al kelkaj ĉeestantoj, kiuj vantis pri la fakto, mi ne estis devigita ŝoveli sterkaĉon por diplomiĝi ĉe la mezlernejo. Parenteze, ĉu ili ja diplomiĝis? Aŭdinte ilin parolaĉi, oni tion povas ja pridubi …

 

Tiun posttagmezon, Sinjoroj, vi akompanis min en ĉiu angulo de via brutarekspozicio. Mi paŝis preter kaj tra preskaŭ kvaronmejlon de porkoj. Kiel oni nomas ilin, mi ne memoras – Tamworth… Berkshire? Ĉiamaniere, ĉio kion mi povas diri estas: Pu! Nenion pli. Kelkaj el vi komprenos sufiĉe rapide. La vorto, ja sencpeza, taŭge resumas ĉion, kion mi pensas pri via agrikultura ekspozicio, kaj nenio estas aldonenda.

 

Ne, mi eraras. Ja unu parto de via ekspozicio ricevis mian varman aprobon. Vi estis sufiĉe afablaj por montri al mi la amuzejon de via evento. Lasu min diri al vi, Sinjoroj, ke troviĝis pli da interesaĵoj en tiu sekcio, ol en ĉiuj aliaj. Vi pardonpetis, se mi bone memoras, kiam ni alvenis al la granda tendo de la Siriaj Dancistinoj. Ho, kredu min, Sinjoroj, vi ne bezonis pardonpeti. Sirio estas lando al kiu mi dediĉas mian plej profundan admiron. Cetere, mi intencas iam feriadi tie. Kaj kredu min, Sinjoroj, kiam mi iros – tion mi diras kun la plej substrekanta emfazo – mi ĉiumaniere evitos la kompanion de kretenoj kiel la oficialuloj de via agrikultura societo.

 

Kaj nun, Sinjoroj, mi ĵus ricevis falsan telegramon antaŭpreparitan, kiu urĝe revenigas min al la ĉefurbo. Mi devas forlasi vin senprokraste. Mi konkludas tiele: se mi estus sciinta kiel oni sentas sin post trinko de duonsitelo da dolĉa cidro, mi neniam estus veninta.

 

Veraj pensoj de loka politikisto alparolanta sufragetan societon

 

Sinjorinoj, laŭ mia plej sincera kaj rokofirma konvinko, vi estas bandaĉo de sorĉistinoj. Mi uzas la vorton tute intence, kaj konsideras ĝin laŭvorte trafa. Enskribu en la protokolo de tiu kunsido, ke mi ege kaj tute opozicias inan voĉdonrajton, ĝis vi sukcesos havigi ĝin al vi. Post tiu malfeliĉa tago, mi ĝin favoros. Miaj motivoj por bremsi ĉiumaniere tian frenezaĵon estas tiaj, kiaj vi ne kapablus kompreni. Male, ĉiuj viroj – krom la kelkaj, kiujn mi vidas ĉi tie – konas ilin instinkte.

 

Ĉar eblas, malgraŭ ĉio, ke vi sukcesos akiri la rajton voĉdoni danke al la bruego, kiun vi faradas, ŝajnis al mi preferinde veni. Aldone, mi pretas konfesi, mi scivolis pri kiel vi aspektas.

 

Tiuteme, elrevigita mi estas. Persone, mi preferas virinojn pli grasetajn, kaj pli belajn, ankaŭ. Rigardante la ĉeestantaron, mi vidas ja unu aŭ du, kiuj ne tro malbelas, sed se ĉion konsideri, ili estas malmultaj. Nu, ne gravas: mian personan kaj fortan favoron nun kaj por ĉiam meritas nur tia virino, kia scipovas kuiradi, fliki vestaĵojn, paroli nur kiam alparolata, kaj doni al mi la admiregon, al kiu mi alkutimiĝis.

 

Konklude, lasu min ripeti, tamen, ke mi tre simpatias al via movado tiugrade: se iam vi sukcesos akapari la rajton voĉdoni – kaj laŭ ĉiuj antaŭsignoj, vi ja sukcesos, malbenitaj estu vi – mi volas viajn balotojn, ĉies senescepte.

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.