NOTO :

La suba teksto estis prenita el http://web.archive.org/web/20071008104853/http://www.er.uqam.ca/nobel/k33440/kr1.html , kie ĝi aperas en NHA (Nova helpalfabeto). Mi transigis ĝin al la norma Esperanta ortografio: mi anstataŭigis

ĉiun wa-on per ŭa,
ĉiun kh-on per ĥ,
ĉiun zh-on per ĵ,
ĉiun sh-on per ŝ,
ĉiun ch-on per ĉ,
ĉiun au-on per aŭ,
ĉiun j-on per ĝ,
kaj fine ĉiun y-on per j,

krom en kelkaj kazoj, kie mi vidis, ke tiuj anstataŭigoj ne taŭgas (en francaj aŭ anglaj vortoj).

ATENTU, ke mi NE relegis la tekston kaj ne kontrolis, ĉu ĉiuj faritaj anstataŭigoj ĝustas. Verŝajne malĝustas pluraj — en francaj aŭ anglaj vortoj kaj nomoj, ekzemple. Krome, ofte majuskloj estis malprave anstataŭigitaj per minuskloj. Mi pardonpetas pro tio.

La lingvaĵo de tiuj rakontoj multrilate lamas. Tiujn tradukojn oni devos funde revizii, nepre samtempe komparante ilin kun la originaloj.

Same gravus kompari tiun retan tekston kun la papera originalo. Mi havas paperan kopion de la originalo, multobligita de frato Durette mem. Se oni decidos uzi iujn el tiuj tekstoj por la Kanada antologio, mi volonte ciferigos la koncernajn rakontojn.

Francisko Lorrain, 15an de novembro 2014
francisko.lorrain@mac.com
———————————————————
OK KEBEKIAJ KAJ KANADA RAKONTOJ
VERKITA KAJ TRADUKITAJ DE LA FRATO PAUL DURETTE (1900–1972)
“Ek de pluraj jaroj, tiuj rakontoj, en tirkesto, pacience atendis la tagon kiam ili vidos la lumon. Finfine, jen ili. Ĉiuj devenas el kanadaj verkistoj. unu en esperanto kaj la ailiaj, el la franca kaj la angla lingvoj. Mi esperas ke tiuj rakontoj interesos vin.”
Paul Durette, Sankt-Sulpicio, Kebekio, 1972.
©Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj.
———————————————
La Frato Paul Durette naskiĝis en Kebekio (Le Bic apud Rimusko kaj la riverego Sankt’-Laŭrenco).En Montrealo, la Fratoj de Karitato ricevis lin kiel ano de tiu-ĉi kumununo en 1916. Poste, li instruis la belartojn (li estis pentristo kaj muzikisto) en multaj lernejoj, precipe en Montrealo kaj Sorelo (50 Km de Montrealo). Li lernis per si mem esperanton en 1959 kaj kiam li emeritiĝis, li devenis klopodan kaj zorgan esperantiston en tiu lando kaj en la mondo : li instruis la lingvon, korespondis kun multajn esperantistojn (laŭ li, la korespondo estis apostoleco), partoprenis al multajn ĉeestojn de la Montreala Klubo kaj naciaj kongresoj ; en fine, li verkis rakontoj kaj tradukis aliajn.
———————————————
ENHAVO
1. Mia amiko Tip, originalulo de Paul Durette (1900-1972).
2. La arbo de la revoj de Marius Barbeau (1883-1969) (el L’Arbre des rêves).
3. Karkaĵu de Marius Barbeau (el L’Arbre des rêves).
4. La herbo de la erarigo de Lionel Groulx (1878-1967) (el Les rapaillages).
5. Forvendi la varojn de Gregory Clark (1892- ) (el Canada Wide Features).
6.Charles Roux de la Frato Marie-Victorin (Conrad Kirouac, 1885-1944) (el Les récits laurentiens).
7. La avertilo de Félix Leclerc(1914-1988) (el Adagio).
8. La ensorĉita kanoto de Jeanne Daigle (1919- ) (el La Chasse-Galerie).
———————————————
MIA AMIKO TIP, ORIGINALULO
de Paul Durette
— Bona tagon, kara Paŭlo. Delonge mi ne vidis vin. mi profitas la okazon longe atenditan, kiel oni diras dum spacialaj kaj komplimentaj paroladoj… Vi scias, en tiuj paroladoj… Kion mi volis diri? Mi ne plu scias…
— Vere, mia malnova Tip, vi ne ŝanĝis via manieron, tute ne. Vi do diris al mi, ke vi profitis la okazon por sciigi min…
— jen, rekaptante miajn ideojn : vi malplenumis vian promeson. ĉu vi memoras? Iam vi promesis verki romanon…
— aŭskultu amiko mia, mi atendis vian ĉeeston antaŭ ol komenci. Vi estas mia inspirfonto, kiel en la lerneja tempo. Mi asertas tion sen vin flati. Se vi volas, ni tuj komecos. Ni revenos ĝis antaŭ multaj jaroj. Tiam, estis feliĉa tempo, kiam ambaŭ ni vizitadis la lernejon. Vi min helpos en ordo priskribi ĉiujn malnovajn memoraĵojn. Mi kronikos ĉapitron post ĉapitro… kaj…
— ĉu vi kredas ke tio fariĝos leginda libro? Mi ne opinias…
— Mia kara Tip, vi estas pesimisto.
— Tute ne, aldonis li, palpebruminte, mi estas kemiisto. Plie, ĉu vi volas bonan konsilon? Ne skribu antaŭ parolon aŭ enkodukon al via libro. Neniu legas tion. Kaj tio oscedigas. Se vi sukcesas malfermigi la buŝon, via libro fermiĝos antaŭ ol esti legita. Tamen, mi deziras al vi bonŝancon. Mi devas foriri, ĉar mi ankoraŭ me elektis mian hotelon. Sendube vi scias ke mi venis tien ĉi por la kongreso.
— Kiam do, mi revidos vin?
— Morgaŭ, se plaĉas al vi. — montrante la straton kondukante al la hotelo, li demandis : ĉu estas la bona vojo por tien iri? Ĝis la revido!
Kaj li estis for, la maldika homo kun blonda hararo, larĝa buŝo kaj okulvitroj sur la nazo. Iom senpensema, tiu kara amiko, kaj iafoje ne singardam ĉar li vortojn en la poŝo ne serĉas. Estas lia karaktero, vole—nevole. Sed, bona kaj gaja knabego, vere, li estas. Kaj mi pensis ke baldaŭ ni parolos pri la pasinta tempo. jes ja, ekzistas momentoj, kiam ni denove fariĝas infanoj. Kaj ili eble estas la plej feliĉaj el nia vivo, ĉar permesas al ni vivi la realecon de la mirindaĵoj, kiuj estas malpermesitaj al ni plenkreskuloj.
La mogaŭan tagon mi renkontis Tip-on antaŭ mia domo.
— Bonan matenon! Paŭlo. ĉu mi diris al vi la kialon de mia ĉeesto en via urbo? Mi alvenis ĉi tien por la landa esperanta kongreso. Bona afero ke tiu kongreso koincidas kun mia libertempo. Do mi povos renkonti vin ofte ĉi tie kaj ĉe la kunvenoj.
— jes, mi multe ŝatos tion. Kara Tip, vi ne diris al mi kiam vi esperantiĝis?
— Antaŭ dekduo da jaroj mi ektrovis malnovan lernolibron, kaj kaŭze de mia
sciavido, mi tralegis la libron, kaj eĉ tralernis ĝin. Poste, mi membriĝis al nia klubo, kaj varbis kelkajn samlaborantojn. Mi eĉ varbis mian katinon “Bibi”. Tiu ŝatinda besto lernigis al mi la akcenton : MI-aŭ…
— Haltu! Ni ŝercu pri Esperanto, mi petas.
— ĉu vi scias ke mi jam verkis poemon? ĉu estus permesite al mi reklami mian verkon? jes? jen :
Vatitaj paŝetoj, piedoj leĝeraj,
jen mia mata, okuloj konfidaj.
ŝi haltas, rigardas la miajn okulojn,
hezitas, balancas mistere la koksojn,
atente atendas la signon sidiĝI
sur miaj genuoj, por iom ripozi
komforte, senzorge. Per mano tenera
flataĵojn mi donos al kapo la via.
Sur felo blankega mi faros kareson.
Ripozu ĉi tie ; vi trafis la celon
nur kie vi povas ronroni, dormeti,
aminda katino, temp’ estas por ĝui.
— Mia Tip. unue mi pensis ke vi parolis pri belulino en via poemo. Certe vi povus tion fari, ĉu ne?
— Kompreneble, sed mi jam havas bopatrinon…kaj paroli pri belulino ne estas permisita en mia domo. Kion vi pensas pri mia versaĵo?
— Mi opinias ke vi uzas novajn vortojn, kiel la nuntempaj poetoj. Oni permesas tion al grandaj verkistoj aŭ grandaj poetoj. Sed…
— ĉu vi diriske mi ne estas impona poeto? Atendu ĝis du aŭ tri jaroj, kaj mi aŭdigos al vi tutan poemaron.
— Kompreneble mi atendos. ĉu vi edziĝis antaŭ longe?
— jes, kiam mi esperantiĝis. “Virina rideto pli kaptas ol reto”… Fakte, mi edziĝis al esperantistino, parolema kiel mi. Nia prezidanto de la Esperanta Klubo, parolis pri tiu knabino al mi, kaj li diris ke ĉiu “li” devas havi sian “ŝi”. Poste, kiam mi renkontis mian estontan edzinon, ŝi tiom plaĉis al mi ke mi preskaŭ ŝpinis kvazaŭ kato pro kontentiĝo. Tial, nia prezidanto fariĝis “edzperanto”. Do, dekomence estis nur du babilemuloj en la familio, sed nun helpe de la infanoj, okazas babilkoncerto iuvespere. Kial vi ne vizitus min? Sendube mia familio memorigos al vi la
babiladon en nia antaŭa lernejo.
— Venontan jaron, probable mi iros viziti vin. Ne forgesu doni al mi vian adreson.
— Kaj nun, Paŭlo, aŭskultu min : Ne skribu la jenon en via libro : Forinrinte por mia edziĝvojago, mi forgesis aĉeti bileton por mia edzino. je mia granda bedaŭro, mi ankoraŭ ne kredis ke “du botoj faras la paron”.
———————————————
Post la malfermo de la Kongreso, mi lin denove renkontis.
— Kara Tip, ĝis nun ni ne parolis multe pri nia tempo en la lernejo. Bonvolu rakonti ion al mi. Tio plezurigos min, kaj mi ŝatas vian manieron vivigi la pasintaĵon.
— Bone, unue, mi deziras scii iom pri vi. Kemiisto mi estas kaj vi?
— Mi estas instruisto.
— Komprenenble, mi antaŭvidis ion similan ; sed kial vi ne fariĝis advokato aŭ diplomato?
— ĉu vi scias ke instruado estas grava afero? La plej grava por niaj gejunuloj? Eble, mi parolis pri aliaj profesioj kiam ni vizitadis la lernejon, sed post la studo, mi elektis instruadon. Sed, mia karulo, ĉu vi preferus rememori la pasintecon? La temo estus multe pli agrabla.
— Nu, bone, laŭ via plaĉo. ĉu vi deziras ke mi parolu pri Oskaro, jes?… Do, streĉu vian atenton kaj aŭskultu min. ĉu vi memoras kiam la ĝardenisto invitis nin, dum nia libertempo, por rikolti terpomojn? Kompreneble, “La Pipokavaliroj” (tiuj, kiuj estis 16-jaraj) iris, se tiel diri, kiel unu sola homo, kun permeso fumi dum la labortempo. Alveninte sur la kampon, johano diris al mi :
— Tip, vidu la bufeton apud via piedo. Mi opinias ke ĝi neniam vidis tiom da pipoj dum sia tuta vivo… Mi havas planon. Gardu ĝin antaŭ viaj okuloj.
— Kaj la petolema johano alproksmiĝis al Oskaro. ĉi tiu kunulo estis originala Tipo, sed li ne elpensis filozofian ŝtonon aŭ tabakon, kvankam ke li ĝin fumis.
— Oskaro, mia kara amiko, ĉu vi donus al mi iom da tabako? Mi aŭdis ke ĝi estas forta, eĉ akra. Mi volas ĝin ekprovi.
— Vi estas la unua knabo, kiu min petas hodiaŭ. jen mia tabakujo. Sendube vi malsaniĝos, se vi fumos tro rapide.
— Tion ni vidos poste, diris johano, reveninte ĉe mi kun la saketo.
— Kio okazas kun vi? ĉu vi volas malsanaĝi? Mi diris.
— Ne, mi ne fumos tiun ĉi tabakaĉon. Kliniĝinte, li ekkaptis la bufeton kaj enfermis ĝin en la tabakujon.
— Baldaŭ ni ridegos!
Stranga loko por bufeto, enloĝi tabakujon. Kion ĝi opiniis tie, dumtempe? ĝi ne diris al mi.
— jen, Oskaro, dankon! lin doninte la tabaksaketon. Post malpli ol unu minuto la sciigaĵo disvastiĝis. La tento ne plu estis ĉe la terpomoj, tute ne. Post kelkaj minutoj johano flustris :
— Rigardu, li pretigas sian pipon.
Efektive, Oskaro ŝtopis ĝin. subite li ekridis : Vi ŝecemuloj, volis lerte trompi min. jen, viaj branĉaĵoj. Kio estas tio? Ne pecoj da branĉaĵoj estis tie, sed la piedetoj de la bufeto. ĉiuj ridegis. Sed Oskaro havis la lastan vorton :
— Ne ridu tiom laŭte! Vi preskaŭ sufokigis tiun kompatindan besteton…
———————————————
ĝuante belan vesperon, antaŭ la vespera kunveno, mi promesis en la ĝardeno kun libro enmane. Subite Tip alproksimiĝas kaj demandas :
— Kion do, vi legas?
— La libron “La lastaj Tagoj de Pompejo.”
— Pro kia malsano li mortis?
— Kaŭze de erupcio, mia amiko. Vi surprizas min. Mi konstatas ke vi ne legis multe da libroj.
— Kontraŭe, pri tio, vi tute eraras. ĉi tie, en mia poŝo, mi konservas multajn elkopiaĵojn de mi skribitaj el mia legaĵoj. Notu bone ke mi legas nur romanoj bone skribitajn, modernajn kaj laŭmodajn. Ne ofendiĝu pri tio. jen miaj notoj. Mi legos ilin al vi : aŭskultu :
Malfermiĝinte, la pordo fermis al li a buŝon.
La paroloj eliris flue tra lia plumo.
Li ricevis pafon rekte en la visaĝon, kaj la kuglo rompis lian vertebraron.
Per unu mano ŝi karesis lian hararon, kaj per la alia ŝi diris al li…
Sur la sidilo, la dorso de la kondukisto estis mirigita, aŭdi tiom plori.
Li ronkis, kiel nur pôvas ronki senmalicaj koroj.
SUB granda taŭzita barbo tiu maljuna militisto kaŝis senteman koron.
Lia mieno estis granda : du grandegaj okuloj sencese turniĝis ĉiuflaken INTER potenca nazo.
La okuloj estis samkoloraj, iom krispaj.
Sub grandaj kaj palaj okuloj lia dekliva frunto malkaŝis la malvolon pri morala delikateco.
La pomverda koloro de ŝia robo, ornamita per lilifloroj, estis ĉiel blua.
Lia visaĝo estis pala kvazaŭ dura ovo.
Kaj la aŭtomobiloj preterpasis sen turni la kapon.
Ili surhavis blondajn harplektaĵojn kaj grizajn robojn tranĉitajn el la sama ŝtofo.
La maljunulo estis unubrakulo. Li premis korege la infanon en siaj brakoj.
Oni flaras la odorojn de ĉiaj koloroj.
Baldaŭ la ŝipo forvelis je kelkaj mejloj de la du kadavroj, kies unu estis vivoplena.
Kiom estis la mirkonsterno de la hotelmastro, kiam li ekvidis apud la lito stertorantan kadavron de la kompatindulo.
Kion vi ja dirus, se via edzo mortigus vin? ĉu vi lin ne akuzu pro lia barbareco?
La porko havas sian nomon rajte, ĉar ĝi estas tia.
Danielo ne respondis. Estis la unua fojo ke li tiel parolis al sia patro.
La konatuloj kunvenitaj verspere apud la fajrejo, malplenigis siajn tasojn da kafo senparole, kaj retiriĝis post unu horo da tiu senmalica interparolado.
La soldatoj de Sinjoro de G. nombris sesdek ĉevalojn, ktp, ktp.
— Nun, Paŭlo, ĉu vi estas kontenta pri miaj citaĵoj? Ne koleru, mi petas.
Se vi povus fari ion por vi, mi volante blankigus vian barilon per verda farbo…
———————————————
— Saluton! Mi havas unu vorton por diri, kaj mi esprimiĝos per parolado.
— Atentu, amiko, vi venis por nova ĉapitro de mia libro… Kaj se vi malŝparas la tempon per bagateloj, neniam mi povos komenci.
— Unue, ne konfuzu miajn ideojn. jen kion mi havas hodiaŭ por diri pri la antaŭa tempo. aŭskultu, mim petas. Estis en aŭtuno. En tiu sezono la basbalo jan ne plu furoris. Estis korbopilko kiu okupigis nian libertempon. ĉia ludo daŭras sian sezonon. ĉio lacigas, ĉio rompiĝas, kaj ĉiuj pri tio babilas… jen la pripensoj, kiujn mi faris dum la unua korbopilkludo, vidita de mi.
ĉu vi jam enpensis, ke la pilko finus en korbon? “Sic transit…” interesa estas vidi la manieron ĵeti ĝi en la korbon. Se oni lasus nin trankvilaj… multe da kudantoj estas iam persistegataj maltrafigi la celon. Vere, estas same en la vivo : duono de homoj persistegiĝas kontraŭagi la alian duonon… por malebligi ĝin fali en la korbon. Tamen helpe de la kunuloj kaj de la cirkonstancoj, oni fine loĝigas la haŭton… El kia materialo estas farita la pilkego?
— El ledo.
— La haŭto el ledo, kiel dirus la sportaj redaktoroj… Oni finfine, mi diris, loĝigas ĝin en la ferrondon, ĉu ne? Estas traira loĝejo, tio vidiĝas… Estas proksimume kiel la paperkorbo de la lernejo. Nur spertaj ludantoj povos trafi tiun korbon. Iam la instruisto, vidinte pecojn da paperaĉo dise ĉirkaŭ ĝi, diris : “Se tio daŭrigus, miaj knaboj, vi ĵetos la paperaĉojn el la korbon…”
La ludantoj ĉiam celas tien, kun pli malpli sa sukceso. ĉu vi vidis kiel lidas? Momenton ili tenas la pilkon, kaj tuj ĵetas ĝin aeren. Aliaj kaptas ĝin kaj agas same, dume ĉiuj kuras kirle… Mi opiniis ke tiu ĉi ludo estis malfacilege komprenebla. Tiel pensinte, mia amiko Marko alproksimiĝis.
— Bonan tagon, Tip, li diris, vi ĉi tie similas al eksploristo starante antaŭ nova tero.
— Ne. Do, estas vi. Klarigu, mi petas, kiel ĝi funkcias…
— La korbo? ĉu vi ne vidaske ĝi estas senfundigita.
— Mi vidas tion, kiel taglumon. ĝi ne estus oportuna por kunporti terpomojn… Bonvolu komprenigi al mi ĉi tiun ludon. Estis tio, kion mi volis demandi al vi.
— Amiko mia, faru kiel mi : atentu dum kvin minutoj, kaj pripensu iomete, kaj vi komprenos ĉion… ĝis revido!
— Mi konfesas, Paŭlo, ke mi ne multe komprenis tiun unuan ludaĵon. Ho ve! Kelkfoje la inteligento ne havas la rapidecon de la ludantoj…
———————————————
— Malnova Paŭlo, amiko mia, mi pardonpetas, se mi alvenas malfrue. Vi ja scias ke mi dormas malrapide…
— Mia Tip, rakontu al mi, mi petas, kiel komencisla muzikistaro en nia lernejo. Pro tio ke vi mem estis en tiu grupo, vi povas rememori la tutan aferon pli bone ol mi.
— Antaŭe, atendu momenton. Mi kolektos miajn pensojn…
Post tempeto li diris :
— Do, en tiu tempo, la lernantoj venis al la muziĉambro por lerni fluton, ar de la suzafono ĝis la fluteto ĉio, laŭ ili, nomiĝis fluto. Ni havis tre malnovajn instrumentojn, kiuj la lernejestro heredis antaŭ nelonge. jen la interparoloj aŭditaj de mi. ĉu vi permesas al mi aldoni iomete? Tiel vi povis diri : li mensogas maŝine…
— Kiel oni ludas ĉi grandegan instrumenton, S-ro Muzikestro, montrante suzafonon? Kiel on prenas ĝin?
— Baldaŭ, oni elprenos ĝin por la muzeo…
— Tiu longa fluto, vidu. La ludinto devis blovi fortege por tiel longigi ĝin.
— Ne mia knabo, estas tiele farita. Tio estas tenortrombono.
— Kio estas tiu ĉi granda pipo?
— Estas saksofono.
— jes, mi jam aŭdis ĝin dum populara muzIko, per la radio. ĝi havas nenion en la kapo, kial?
— Kompreneble ĝi havas malplenan kapon. La sonoj trapasas tien kaj ili sonas pli laŭte tra malplena kapo.
Ekde la komenco la muzikestro varbis 40 membrojn, kaj venigis nin por la dua leciono.
— Unue, li diris,mi lernigos al vi notkantojn. Mi nun lernos la G kleon kaj diversajn notojn. jen la unuaj notoj : A, B. C.
— Sinjoro, ĉu ni devos denove lerni la abocolibron?…
Kun la kreskado de la tempo, ni lernis la notojn. Poste la muzikestro elektis blovnintrumenton por ĉiu. Dum la unuaj minutoj strangaj sonegoj muĝis en la ĉambro. Estis babela turo, aŭ babela teruro, se tiel oni povas diri.
Levante sian bastonon, la mastro kriis :
— Haltu! Mi petas. Nun vi ludos unuope. Rigardu atente vian kajeron. Karlo, la gamon!
— jen la gumo, Sinjoro…
— Ne, ne la gumo sed la gamo… Ludu Bo A Co.
— Mi ne konas la kanteton de “Boaco” ; ĉu oni ĝin ludas en Laplando?
— Nun, vi ludu samtempe. ĉiuj el vi ludu kune. Atente rigardu vian kajeron. Ni komencu : unu! Du! Ek!
Post kelkaj taktoj ĉio haltis per perfekta malakordo…
— Sinjoro, kial li ne ludis, ĉi tiu knabo?
— Li havis silentajn taktojn.
— Ne, li parolis kun sia amiko. Sinjoro, kiam mi estos 20-jara, mi eniros la parizan Observatorion! Kaj Tip ekridis.
— Haltu! Tip. Mi gratulas al vi pro via famtazio. Sed kionm vi volisdiri uzante “observatorion” anstataŭ “konservatorion”?
— Mi tuj klarigos tion al vi. ĉu vi memoras pri la juna artisto kaj lia fratino, kiam ili koncertis en ia urbo antaŭ longe? La ĉeestantoj estis admiregitaj. La mirinda violonĉelisto, nur 15-jara, ludis tiom bele ke la aŭskultantaro aplaŭdis ne kontraŭ stareble. Reveninte hejmen post la koncerto kun pensoplena kapo, mi revis pri muziko. Malantaŭ mi neatenditaj vortoj interrompis mian revon. Iiu diris : “Vere, ĉi tiu knabo estas granda artisto.” Alia respondis : “Ne estas mirinde, li studis en la pariza “observatorio”. Nu, mia animo estis suprenĵetita inter la steloj… Vere, bona muziko plialtigas… ĉu vi komprenas?
— Vi ja havas pli da fantazio ol abirurienta pediko. Permesu al mi demandi, el kie vi ĉerpas viajn ideojn?
— El mia cerbo. Pli ĝuste en mia vulkana kapo. Iu jam diris tion pri granda verkisto. ĉu vi opinias ke mia kapo estas kiel vulkano?
— jes, ja! Mi pacience atendos la balbaŭan erupcion…
———————————————
La Kongreso estis finita. en mia ĉambro Tip kaj mi interparolis. Estis nia lasta vespere kaj iom malfruiĝis.
— ĉu vi rememoras, Paŭlo, kiam mola neĝo falis abunde? Eble ne, vi sidis ĉiam en via ĉambro kun viaj libroj, eĉ vi ne rigardis tra la fenestro dum la lecionoj. Vi ne estis kiel ni. Multaj lernantoj emis vidi eksteren kaj malantaŭen. Nia instruisto iam ditris ke la antaŭa parto de la ĉambro devus ĉirkaŭi la ejon : tiam ĉiuj rigardus precize la bonan lokon. Ni revenu al nia temo : la mola neĝo. La sekvintan tagon, oni marŝis tre malfacile, unu pason antaŭen kaj du malantaŭen.
— Kiel do, vi iris al la lernejo?
— Kankre.
— ĉu vi venis ofte tiamaniere?
— Ni ne parolu pri tio, mi petas. La neĝo, mi antaŭe diris, estis mola. ĉu vi vidis la arbojn en la parko? Estis belega sed multpeza por ili. Tiom da neĝo ne estis bona po ilia sano, ĉar multaj branĉoj rompiĝis. Kompatindaj arboj… Kaj mi kredis en tiu tempo ; kompatindaj lernantoj troŝarĝitaj de laboro…
— Nun mi konstatas ke vi estas iom laca, ĉar ne parolas pri gajaj temoj.
— Mia oldulo, ĉu vi konas la proverbon : “Parolo estas arĝento, kiam silento dormiĝas”? aŭ aliaj vortoj, mi ne plu scias…
Tiam okazis io komika. Horloĝo batis la dekduan kaj en la nokto tenorkato ekserenadis.
— jen kato anstataŭ koko… Kiom pasas la tempo… Kiam ni denove renkontiĝas post jaroj da disiĝo, ni havas multe por rakonti. Bedaŭrinde morgaŭ matene mi reiros hejmen. Angla verkisto diris ion pri foriro… Mi ne bone memoras…
— ĉu estas : “La dolĉa malĝojo de disiĝo”?
— Vi pravas. ĉu vi venos viziti min, iun belan tagon?
— Sendube mi plenumos vian deziron. Estis afable de vi, ke vi vizitis min. Permesu ke mi eldiru al vi mian dankecon.
— ĉu via libro estos sufiĉe longa? Se ne, venontan jaron ni aldonos unu aŭ du aliajn ĉapitrojn. ĝis revido. jen mia mano…
— ĝis revido, fartu bone, kaj multajn salutojn al familio.
———————————————

LA ARBO DE LA REVOj
de Marius Barbeau.
Unu vintran vesperon, antaŭ tre longe, du huronoj (1) vojiris sur neĝplena vojo ; ili elvenis el Kebeko kaj reiris al Lorette, ilia nova vilaĝo ; ili transiris tiun senĝojan kaj malgajan abenaĵojn, kromnomitan La Dezerto.
Hurukaj, la pli aĝa, pro lia rango, marŝis antaŭen malvigle kaj lacege. Tamen, apenaŭ li sentis sian laciĝon kaj ŝarĝon de sia aĝo, ĉar lia animo ardis tiel, kiel la steloj de la firmamento. En sia brakoj li kunportis trezoron : la vaksostatueton, kiun li premis sur la koron, la Infano jesuo, kiu devos ornamloĝadi la sanktan Kripon de la kapelo Lorette. Lia kunulo, Karkaĵu, juna kaj lerta senpacienciĝis pro la malrapida irado de la maljunulo.
— Kial vi volas rapidigi min, Karaĵu? Vi forgesas, ke mi estas maljunulo.
Karkaĵu kies cerbo malklariĝis pro la fajrakvo, peze balancis la kapon.
— Mi devas kuri, li respondis, mi devas kuri aŭ alie mi ekfalus. Plue, estas amikoj, kiuj atendas min sur la monteto. jen, trinku iom da fajrakvo, ĝi vin kontentigos.
La maljuna ĉefo nur ŝultrotiris pro abomeno.
— Malbenita sentu la diablo-spirito! Fajrakvo estas peko-makulita.
Karkaĵu murmuris nekomprenablajn vortojn. Neniam li povis kompreni la pekon. Kial, diable, la fajrakvo estus peko, se ĝi tiel bone gustas? Kial do la ĉefo riproĉas, ĉiam dirante al li, ke tiu trinkaĵo kunportas la honton kaj la peston al la tribo? Li svingis la kapon kaj sin profundiĝis en malgajan kaj ĉagrenan humoron, kutiman ĉe li.
— En la komenco, li revis. La franca guberniestro Onontio zorgis pri la alianco kun la sovaĝuloj. Tiam ni estis potencaj. Niaj militistoj disvastigis teruron ĉe la irokezoj (2). Kiam nia ĉefo, per sia tomahako (batal-hakilo), frapis arbon, ĉiuj folioj defalis kaj kovris lateron. Lia brako estis timinda.
La maljunulo sin returnis kaj diris al li :
— Tiu tempo jam forpasis, mia filo. ĝi neniam revenos! Rigardu vin, rigardu min, ni estas malestimindaj postrestaĵoj de unu granda gento.
— jes, de unu granda gente, grumblis la junulo. ĉiuj vastaj ebenaĵoj, ĉirkaŭ la internaj maroj, estis aparto de nia heredaĵo. Al la lagoj ni donis nomojn, kiujn eĉ ankoraŭ hodiaŭ ili havas : Ontario, la Grandiozaj Akvoj, Erie, La Kruela Leono. jes, tio tute estas en la pasinteco. Nia vilaĝeto Lorette, sur la monteto, entenas ĉion, kio postrestis el nia gento, kiu nombris tiel multe kiel la marsableroj.
Intertempe la du indianoj silente vojiris. La juna viro ne povis vere kompreni, kiel lia gento estis dekumita, venkita, por ĉiam perdita. La sola konsolo por ĉiuj, kiuj povis ĝin pagi al si, estis la bakanalo, kaj la sola amuzaĵo estis la kruĉo, la brando-kruĉo. Li denove kuraĝiĝis, pensinte, ke li posedas multe da brando por amuziĝi kun siaj amikoj, dum tiu nokta festo. Renversinte la kapon, li glutis gorĝoplenon, aŭdiĝis akran sibladon, kaj dancis furioze sur la neĝo. Skandaliĝinte pro la malpieco de sia nevo, dum tiu memorinda nokto — estis la antaŭtago de Kristnasko — la maljuna Hurukaj premis al sia koro la statueton de la Infano jesuo. Liaj pensoj turnis sin al la ursulinoj de Kebeko. Tiun ĉi vaksan statueton modlis tiuj bonaj monaĥinoj, vestinte ĝin per delikata tolo, ornaminte ĝin per florformaj silk-kaj orfadenoj. Kiom li estas dankema, ke ili bonvolu konfidi al li tiun trezoron, por ke li ĝin portu sen manko al la misia kapelo. ĉu li meritis tiom da honoro?
Kuraginte son per nova apostola fervoro, li enterprenis denove konverti Karkaĵu-on.
— Tiun ĉi nokton, mia filo, ni celebros Kristnaskon ; ni iru ambaŭ preĝi ĉe la sankta Kripo!
Sed Karkaĵu amare ridetis.
—Kial preĝo? Estas nur la maljunuloj kiuj rifuĝas en la preĝadon. Estus pli bone drinki kaj ĝui la vivon.
— Malbenita estas la diablo de via kruĉo, diris Hurukaj. ĉi nokte la Infano naskiĝas por nia savo.
— Kiu estis tiu Infano? demandis Karkaĵu.
La maljuna Hurukaj respondis per kolereta voĉo :
— Nia Savinto, la filo de Sankta Virgulino.
— Nia savinto, diris Karkaĵu, kraĉante kaj ŝanceliĝante — ŝercaĵo! Li mem ne kapablis min savi.
— Estas via kulpo, diris la maljunulo.
Karkaĵu kruele ; eksentis la misakcepton. Trafite per subita furiozo li ekiris preter la maljunulo, kaj spreniris la monteton kurante kun la kruĉo subbrake.
— Nia savinte! li spite kriis . Nu, lasu Lin savin vin!
Kaj forlasinte Hurukaj malantaŭ si, li fuĝis.
Konsternite kaj lacege, la maljuna viro sidiĝis ĉe la piedo de ulmo por repreni la spiradon. Li ploris pro la senbrideco de la nova generacio. La fajrakvo sin ligis kun la demono por pereigi sian racon. Por konsoliĝi, li ekkantis kantikon, kiun Patro ĝean de Brébeuf komponis por la huronaj neofitoj. En tiu sovaĝa arbaro, li kantis plenvoĉo tiun kantikon, ĉar li memoris ke baldaŭ estos la Noktomeza Meso. Li tenis la statueton de la jesu-Infano en siaj brakoj kaj dolĉe lin ludadis. Antaŭ ol la kantiko finiĝis, li ekdormis ĉe la arbopiedo.
En sia sonĝo, vidiĝis al li juna virino, bela kiel azuro. ŝia robo kun longa trenaĵo, ore kaj ruĝe brilis per mil fajreroj. ŝi ridetis per ruĝeta buŝo, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ du noktaj steloj. Timante ke tie ĉi vidiĝas maskovestita sireno, la maljuna indiano sin krucosignis.
— Hurukaj, ŝi diris, vi estas sanktulo kaj vi estas kara al mia koro.
— ŝia voĉo kantis kiel la printempaj birdoj.
— Kial mi estus kara al vi? demandis Hurukaj.
— Mi estas maljuna ruĝhaŭtulo kaj malbona ĉasisto. Vi, vi estas blanka kaj juna, tiel juna kiel mia nepino.
— jes, mi amas vin, hurukaj. vi estas ĉefo laŭ mia koro. La ĉielpordoj malfermos por vi.
Tiam la Virgulino, ĉar estis ŝi, prenis el la brakoj de hurukaj, la satueton de la jesu-Infano kaj premis ĝin sur sian koron. Tuj la Infano viviĝis. Glora haloo brilis ĉirkaŭ lia kapo. Patrino kaj Infano ridetis al Hurukaj, kiu ĉe iliaj piedoj, adorkliniĝis en granda ekstazo. En la ĉeesto de tiuj ĉielaj estaĵoj, li, mizera loganto de tiu ĉi tero, eksentis en si invadon de profunda kaj dolĉa paco.
Post kelke da tempo, la Virgulino malaperis en la nokto, kaj la statueto denove ripozis sur la brusto de la maljunulo. Tiu statueto manfarita de la monaĥinoj, kaj kiu estis antaŭ momento nur ordinara pupo, fariĝis, ho miraklo! Vivanta, ridetanta Dia Infano! La statueto perdis sian strangan kaj pruntan mienon, tiun pupan mienon. Nun estis infano kiu similis al ĉiuj infanoj de Lorette, kun sia nigra kaj hirta harao, siaj malhelaj okuloj kaj bruna zizaĝkoloro. Lia robo ne plu estis el brodita tolo, kun la kolora ĉielarko, sed ŝajnis farita el kapriol-felo garnita per lepor-felo.
Hurukaj treege ĝojegis : li premis la dian donacon sur sian koron. Li ekdiris per viglaj paŝoj direkte al la kapelo. Dume la stellumo indikis al li la vojon, kaj marŝante, li ĉam kantis fervorajn prehgojn. La haloo de la di-Infano sciigis al la enloĝantoj de Lorette la alvenon de la vojiritoj tra la densa arbaro.
Apud bukedo de ruĝaj salikoj, vekiĝinta kokido aŭdigis krieton. Hurukaj nun komprenis, ĉar la saĝo, la saĝo kiu antaŭiris la morton, malkaŝis al li la misterojn. Li komprenis ke tiu kanto diris : “Rapidu, baldaŭ estos nektomezo”. Iomete pli malproksime, apud abio, korvo grakis : “Kao.. Kial tiu lumo? Estas nepre ankoraŭ nokto, kao, kao, kao…”
— Mi ja scias tion, mi, kaj vi devus tion scii, ankaŭ vi. Estas la infano, la lumo kiun vi vidas. Li venas savi Kanadon, la landon kiun ni jam perdis en la mano de la blanka homo.
Eksaltinte el neĝamaso, leporo trairis la padon. Blindigita pro la lumo, li haltis kaj ekkriis : “Kompatu min, ĉasisto, ne mortigu min!”
— Kiu parolas pri mortigi vin dum tiu memorinda vespero, respondis la maljunulo, Paco sur la tero. La jesu-Infano venas por savi nin ĉiujn! Ne timu!
La vizono, la lutro, la vulpo, ĉiuj eliris el siaj vintraj ŝirmejo, kaj haltis apud la vojeto por rigardi la maljunan huroron, kiu marŝis lerte tenante la gloran Infanon en siaj brakoj, ripetante : “Paco sur la tero, paco sur la tero.”
Proksime de la kastor-baraĵo, kie la kaptilistoj travintris, la femalo kaj la kovitaro, unu kastoro elŝoviĝis la kapon scivole kaj malkviete. “Kiu do tuŝetas nin tiel proksime? ĉu oni volas nin pereigi?” Sed la maljuna ĉasisto havis sur la lipoj nur pacvortojn.
— Returnu al via kovitaro, li diris, la Infano venas sur la teron por plibonigi la sorton de homoj kaj ankaŭ de bestoj. ĉe la alta montetpiedo kapreolo eksaltis el malantaŭ acerarbo, stelo inter la kornaro.
— Mi venas, mi scias, ĝi diris.
— Kion do vi scias, Lerta-Piedoj? demandis tiu, kiu portis la Infanon.
— La kokido, la korvo, la vizono, la lutro, la kastoro, ĉiuj al mi tion diris. Iliaj paroloj kuradas tiel rapide kiel la vento sur la tero… Ili rediras ke la Infano estas naskita… Gloria… Gloria
Meze de la monteto, la urso alvenis el stumpo kaj grumblis — “Kiu estas tie?” Dum tempeto Hurukaj haltis, timante pro la sekureco de la Infano. Sed li tuj rememoris ke en tiu ĉi vesperone estas tempo por timi. “Estu milda”, li diris, “jen la Mastro, la via kaj la mia. Kantu lian laŭdon kiel la aliaj, se vi volas esti savita.” Kaj la urso returnis leki sian piedon, dume Hurukaj pluiris sian vojon.
Li tramarŝis la riveron almonte la akvofalo. La vento balais la neĝon sur la riveron kaj la poluso-stelo speguliĝis same kiel la steloj de la lakta vojo, tiuj steletoj kiuj indikas la vojon al la migrantaj animoj de la mortintoj. elĉerpita pro laciĝo kaj emocio, la maljuna viro rigardis la stelojn kiuj speguliĝis sur ola glacio ĉe siaj piedoj, kaj sin demandis ĉu li mem jam faris la lastan vojaĝon al transmondo. Sed ne! La infano dume ripozis en liaj brakoj kaj la tuta tribo atendis tiun Infanon kiel Savinton!
Ekkontrolante sin li klopodis hasti la paŝadon por atingi la preĝejon kiu staris tute proksime. La centra pordo tute malfermiĝis kaj ondoj de lumo bonvenigis lin. Kantante Alleluja, alleluja, hurukaj eniris la kapelon ĵus je noktemezo, en la horo de la naskiĝo de jesuo okazonta antaŭ tre longtempe. ĉiuj fideluloj kapkliniĝis, dume la maljune indiano aliris la altaron kvazaŭ mago elveninta el Oriento. Genue falante apud la Kripo li enmietis la Infanon murmurante : “Mi trovis lin ĉe la Arbo de la Revoj.”
La lumoj de la Kripo brilis sur la anĝela figuro de la Infano, per brilo tiel fajrera kiel la eksteraj steloj. Kun la huroroj de Lorette, Hurukaj kantis la kantikon de Patro ĝean de Brébeuf. Estis lia lasta kanto. Dum li ankoraŭ genuiĝis proksime al la altaro, li eligis sian animon kun la lasta elspiro. Kiel siaj praŭloj li vojiris la laktan vojon, la luman vojon, kiu kondukis la animojn al ĉielo.
Piednotoj :
(1) Huronoj : indianoj, kiuj loĝadis en Kebekio kaj Ontario, aliancanoj de la francoj ekde 1608.
(2) Irokezoj : indianoj, kiuj loĝadis en norda regiono de usono, apud la Grandaj Lagoj : malamikoj de la huronoj, kiujn ili venkis en 1649. Tiam, parto de la hurona tribo fondis la vilaĝon Lorette, proksime al Kebeko.
(3) Sankta ĝean de Brébeuf : katolika misiisto, jezuito, tradukis en la huroran lingvon plurajn sanktajn kantojn el la franca ; mortigita de la irokezoj en 1649.
———————————————
KARKAĴU (1)
de Marius Barbeau
Vidante la beletan vilaĝon ĝeune-Lorette (juna-Loreto) kaj ties ripozeman loĝanteron de Huronoj (2), kiuj fabrikas neĝoŝuojn, briditajn mokasenojn, korbojn el bonodora fojno, oni ne povas dubi pri tio, ke tiu urbeto aŭtane estis rifuĝejo de la malica kaj potenca spirito, de la Granda Serpento. Do komenco de la kolonio ĝi tenis la loĝantaron en granda maltrankvilo kaj faris la malesperon de la misiistoj. Kvankam la memoro de tiu demono kaj de liaj heroaĵoj jam malaperis, kelkaj maljunuloj povis aŭtaŭ nelonge rediri la legendon de la Granda Serpento aŭ de Karkaĵu.
Karkaĵu estis iam la nomo de hurono en Lorette ; la sovaĝuloj tiam havis bestnomojn — siajn totemojn. Tiu Karkaĵu estis drinkulo, diboĉulo, kaj li promokis la parolojn de la misiistoj. Pagano, li malamis la katolikojn, precipe tiujn de sia gento kiuj konvertiĝis. Tun kiu nomis Karkaĵu — Otsatout, algonkine (2) — oni diris ruzulo, malhonestulo. Krome li ĝuis en Lorette egan reputacion. Parolante france, granda irmaniero, artifike ruzega, li fariĝis interpretisto de la instanco de la Nova-Francujo.
En tiu tempo, la supernaturaj vizioj oftiĝis inter la novaj kristanoj. ĉu oni ne rakontis ke Hurukaj, maljuna sovaĝulo estis atetanto de mirakla apero? ĉe arbopiedo, poste nomita La Arbo de la Revoj, li iam vidis dibelan Sinjorinon. La kredantoj de Lorette iris al tiu arbopiedo por tie vidi la blankan Sinjorinon. Sed, ĉar iliaj koroj estis malpuraj, ŝi ne aperis al ili. “Hurukaj mensogis”, ili murmuris, seniluziiĝinte. “Li nur vidis blankan virinon ; ŝi mokis lin.”
Karkaĵu, serĉante aventuron, tien iris siavice, kun lia malplena kruĉo en la mano.
Kial malplena?
Por ke ĝi miraklo pleniĝu! Se la sinjorino vere estas ĉielulino, ŝi senpene ekzorĉus lian kruĉon. Samkiel magia botelo, ĝi enhavus tiom da brando, kiom oni dezirus ; ĝi estus ciam ĝiskole plena.
— Mi ja vidos, ĉu la Arbo de la Revoj estas tiom potenca, kiel oni diras, rediris li al tiuj, kiuj volonte aŭskultis.
La bonaj kristanoj maledifitaj, tiam diris :
— Frato, vi pekas per la lango ; vin povus ja trafi malfeliĉo!
Ridinte pro la avertoj, Otsatout, kun la kruĉo iris rekte al la arbo de la Revoj, en la valon kiu apartigas la altebenaĵon Kebekon de la monteto de Lorette.
Kial maltrankviliĝi pri la avertoj, li kiu estis peranto de la gento, li kiu parolis france, kaj kiu frekventis la blankulojn? Li estis ruza kiel “carcaĵou”. Carcaĵou-Otsatout, tiel estas lia nomo! La “carkaĵou” estas peltbesto strange forta malgraŭ sia malgrandeco, kaj tiel ruza ke ĝi forprenas logaĵojn el kaptiloj sen spurlaso. La ĉasistoj diris pri li : “Ruza kiel Otsatout, la malbona spirito”. Tio flatis lian vantemon.
Tiel fanfarononte, unu nokton, li eksidis apud la piedo de la Arbo de la Revoj. Tie li fumis gipsan kalumeton, atendante la dormon. Anstataŭ preĝi la Virgulinon, kiel Hurukaj ŝin preĝis, li sin allasis al plena revado pri la sorto de sia nacio. Li pensadis : La Nigraj-roboj (3) denuncas la pekon. Kio estas la peko, la malbono? ĉu estas pesto, variolo, malbonaj ventoj, kiu malkvietigas la spiriton?
Ononthio, la franca guberniestro de la unua tempo klopodis pri nia amikeco. Ni estis potencaj ; niaj batalantoj terurigis niajn malamikojn, la irokezojn ; nia kuraĝo estis nevenkebla. Kiam hurono tendumis ĉe unu riverbordo, neniu aŭdacus malklarigi la akvofluon. La granda ĉefo, kiam li frapis arbon per sia tamahako, la branĉoj tremblis kiel dum uragano, kaj falis teren ; lia brako estis forta. Nia lando estis grandega, apud la grandegaj akvoj : lagoj Onatriju (Ontario) kaj jenriĉ (Erie) ankoraŭ havas la nomojn kiujn ni donis al ili : unu signifas : Bel-Lago kaj la alia la Pantero (4). Sed, tio tute jam pasis, oni detruis niajn vilaĝojn kaj ni perdis niajn bienojn. Reduktitaj je la ekstremo, ni konsumiĝas en vilaĝeto granda kiel la mano, ni kiuj estis tiel nombraj kiel ĉielsteloj… Antaŭ la alveno de la Nigraj-Roboj niaj praŭloj estis paganoj. Ili ne konis Dion, nur la diablon ; oni ja diras tion. La diablo kaj mi similiĝas ; pro tio oni diras : Karkaĵu esalas la diablon!
Dum Karkaĵu revadis pri la malfeliĉo de sia gento, surde bruo ekaŭdiĝis, dume forta vento balais la nordan arbaron. La uragano ebenigis la rokojn. Multpeza maso, sed vivanta, nivelis la vojon kaj alvenis al li. ĝi estis teruregita. Fulmo ŝprucis el du ardaj okulegoj. La Granda Serpento vidiĝis kun fajra kolhararo sur burbita kolo. Verda vaporo eliris el ĝia nazo ; ĝia forloga kapo blanciĝis.
Otsatout provis fuĝi en la mallumo, sed la monstro baris al li la vojon.
La korpego de la monstro spriralvolviĝis ; ĝia haŭto-skvamoj rebrilis kvazaŭ kuporajklingoj. Per ĝia buŝego tute malfermita, ĝi volis ĉion engluri ; ĝia lango estis harpono el ruĝa fero, kaj ĝia sprirado haladzis sulfuron.
— Mi malamas la huronan genton! subite ekkriis la monstro. Mi malamas ĝin, ĉar ĝi ricevis la bapton. Mi malbenas ĝin : neniam ĝi kreskos. Sed vi, Karkaĵu, mi amas vin kiel fraton ; vi estas mia amiko.
— Koran dankon! respondis Karkaĵu, la dentoj klakante en la buŝo.
— Mildigu vian voĉon ; mi ne estas surda! Iom formovu! Sed, kiu vi estas?
— La Potenca Spirito de via gento! Mia voĉo estas tondro, miaj palpebroj elĵetas fulmadon kaj miaj pulmoj blovas tempeston. Apenaŭ mi spiras, tuj la akvoj de la lagoj tumultas ; la montoj inklinas kvazaŭ herbo dum vento. Mia ventro plugas la teron ; ĝi fosas la riverojn. Vidu, tie, la truon kien mi jam enfalis ; ĝi ŝanĝiĝis je akvofalo ; kaj la faŭko piede de la akvofalo, jes ja, estis tra ĝi ke mi supreniris ĝis ĉi tie.
— Konsentu favoron al mi, petegis Karkaĵu.
— Kiun favoron?
— Moderigu iomete vian voĉon.
La Serpento tuj mallaŭtigis sian voĉon, ĝin mildigis je birdkanto. Senterruriĝante, Karkaĵu ekdiris :
— Laŭ la Nigra-Robo, la Granda Spirito de niaj praŭloj estis la inkarnigita diablo. Al si le povas proprigi niaj animoj. Ne estas vi kiun mi venis vidi ĉi tie, ĉe la Arbo de la Revoj, sed la blanka Sinjorino.
— Vi suprizas min, Karkaĵu. Mi neniam taksis vin kiel altarknabon. La Virgulino ne estas via patronino. aŭskultu min! Mi estas la Malamiko de la kristanaro, se mi ne retenus min, mi neiigus ĉiujn, eĉ tiujn de via gento. Por vi, mi estos dolĉanima kiel leporo.
— Via sovaĝaspekto terurigas min. Kial vi daŭras esti serpento?
— Ne gravas! diris la monstro. Se vi volas, mi ŝanĝos vin en lacerton, ranon aŭ bufon.
— Vi estas tro afabla. Lasu min tiel kiel mi estas! Sed vi, klopodu fariĝi malpli timiga!
— Mi ne malkonsentas. Se plaĉas al vi, mi fariĝos blanka urso, sovaĝa kato, aŭ sonserpento. aŭ ankoraŭ homo kiel vi.
— Fariĝu homo! tiamaniere ni plibone povus babili.
La Serpento malaperis kaj tute malgranda maljunulo ekvidiĝis ĉe sia loko, malica rideto sur la lipoj kaj akravidaj okuloj kiel tiuj de tigro.
— aŭskultu min! diris la nano.
— Parolu laŭplaĉe, diris Karkaĵu, ekpreninte sian kruĉon.
— Vi estas mallaborema, kvazaŭ kankro, daŭrigis la nano. Vi neniam laboras.
— Kio!! rebatis Karkaĵu, ankaŭ vi, predikas al mi kiel la Nigra-Robo. Estas nekredeble, la diablo ne plu estas la diablo!
— Vi estas vantema, kaj tamen vi ne posedas sufiĉe por kaŝi vian nudecon. Rigardu! Mi donas al vi silkon por vesti vin, arĝentajn bendojn por viaj brakoj, grandan medalon de la Reĝo pore via brusto, kaj futojn da “ŭampum” (5) por via koliero. Vi povos, kiel ĉefo, prezentiĝi al la granda Ononthio (vic-reĝo).
— Bone, ekkriis Karkaĵu, enmetinte ravite siajn manojn en tiun neatenditan riĉaĵon.
— Vi estas malriĉa kiel rato ; jen monujo kiu neniam malpleniĝos.
— La magia monujo, diris Karkaĵu, entendinte la manon, por tuj preni ĉion.
— Tuj kiam la granda ĉefo aŭdos tinti la oron en la monujo, li donos al vi sian filinon kiel edziĝon. Kontraŭe mi tordos al li la kolon, kiel al anserino.
— Vi estas komplezema! diris Karkaĵu, malmulte li aprecis la kolon de sia bopatro.
— Vi, vi estas tiom drinkemulo, ke vi povus drinki vian ombron.
— Al kiu vi diras tion? Rigardu mian kruĉon, malplena ĝi estas.
— Prenu tiun botelon, kiu neniam malpleniĝos.
— ĝi estas ensorĉita! diris Karkaĵu, sin ĵetante sur ĝin.Mi ĝin volas!
— Paciencu, mia filo! diris la nano. La nigra-Robo volas peli vin el la vilaĝo ; vi nur estas libervivulo. Sed, li atentu! Li ne scias al kiu li alfrontas. Mi sendos mustelojn por strangoli liajn kokinojn, musojn por formanĝi liajn provizojn, kaj ratojn por ŝiri liajn libraĉojn kaj liajn vestaĉojn. ĉiunokte, virkatoj, tri mejlojn en la ĉirkaŭaĵo, faros sorĉ-sabaton sub lia tegmento. Ne kapabla fermi la okulojn li ekforiros.
— Se li ne dormas nokte, li reprenos tion dumtage, diris Karkaĵu. Por sin liberigi de li, vi pli bone provu alian manieron.
— Ne ŝovu vian nazon en fremdan poton! kolere respondis la nano. Mi fariĝos lupfantomo, kaj gvatos lin ĉe la kapelsojlo. La vilaĝ-hundoj tage jelpos, kaj nokte blekos kiel demonposedatoj.
— Vi estas la patro de la inventaĵoj! asertis Otsatout. Sed diru al mi : kiom kostos tiuj tutaĵoj : la galanterio, la monujo , la botelo, la knabino?
— Ne multe, ni certigas vin. ĉu vi estas tiom riĉa ke vi embarasas pri la elekto?
— Nu, la prezo!
— La prezo, ha! unu aĵo ne vendota kontraŭ brandbotelo, alie vi jam ĝin vendus!
— ĉu mi devus ĵure promesi drinki ĝismorte!
— ĉu vi ne havas ion por mi kion vi memoras?
— Ha! mi forgesis : mian animon.
— Via animo, jes, estas la prezo.
Karkaĵu, hezitante, demandis :
— Kie mi kuŝos, post mia morto ?
— En mia paradizo, mia filo! Tie vi ne bezonos lankovrilon.
— Semi estos soifa, ĉu estos brandoĉe vi?
— Kia ridinda demando! Mi gardas tiom da drinkuloj, ke mi devas gardi ilin mortebriaj. Alie, estus infero.
— Diable! Tie oni devus lukse vivi!
— Kompreneble, la lukso ne mankas!
— Do, mia patro, mi iros adori vin inter viaj elektitoj.
— Fakte, vi venos, vi ne povos tion maltrafi. Sed, pacience atendu, ni devos antaŭe plenumi iujn formalaĵojn. Aferoj estas aferoj.
— ĉu ankoraŭ ĉio ne estas en ordo? Al mi la riĉaĵon, al vi la animon…
— Supozu, ke vi fripone strebus trompi min.
— Trompi vin! ĉu tio estas kredebla?
Metante la fingron sur la nazlodon, la nano moke diris :
— Ruza kiel “carcajou”. Estas tio kion oni kredas. Maljuniĝante, vi eble volus konvertiĝi ; sed atentu, mia karulo. Mi certe scios revenĝi min. Sur via mortlito mi komencos per tiradi la piedfingrojn viajn. Poste mi venĝos min sur via familio, sur la enloĝantaj de la vilaĝo ; ili ne havos pacon eĉ dum unu horo.ĉiumatene ni enriros la Orinewenrak-on (riveron) ĉe la falpiedo, kaj siblos mian malamon. Via gento, de longe malbenita, stagnos tiel, kiel ĝi nun estas, sen kreskante, kaj sen malkreskante.
Kraĉante siajn koleretojn en la riveron, la nano daŭrigis :
— La sango en la vejnoj de la venonta generacio estos kvazaŭ kraĉaĵo en tiu ĉi rivero.
— Kial vi koleras? miris Karkaĵu.
— Estas ja kaŭzo. Mi neniam submetiĝos. Mi kazerno estos la truo ĉe la piedo de la akvofalo. Mi restados tie por rememorigi al vi nian kontrakton! Via animo kontraŭ orokaj brando.
Poste, kraĉinte denove en la riveron, la nano malaperis kvazaŭ vaporelĵeto, lasante piedpremisignon sur unu ŝoneto. La vizio jam finiĝis.
Matene, Karkaĵu vekiĝis tute transsorĉita, ankoraŭ kapturniĝinte, sub la Arbo de la Revoj.
Cetere, la monujo kaj la sorĉa botelo…? Nu, ili ja estis ĉi tie, apud la piedoj de Karkaĵu. Li ne povis deziri plis malbone.
Ekde tiu tago, tiu, tiu korupta hurono estis la plej riĉa homo kaj la plej enviita de si a gento. Ofte, dum ok tagoj, li donis diboĉfestenojn. La brando fluis abunde kaj tie, la malĉasto ardis per cent faĵroj. La olduloj, kiel ĉiam murmuris. Iam ili havis siajn ŝancojn… Ili flustris inter si kaj rakontis, ke Karkaĵu ektrovis trezoron, ke li estis spiono dungita per la angloj, kajke li fiskaptadis per du hokfadenoj en malklaraj akvoj, aŭ ankoraŭ, ke livendis sian animon al la demono. Tiu klaĉado ne gravis, ĉar dume la plezuro daŭrigis kaj la junularo ĝuis je la kostopago de Karkaĵu.
La oficiroj de la Kebek-citadelo estis duoninformitaj pri la ĝojfestenoj. Plezuravide ili aliris al Karkaĵu, por partopreni liajn festenegojn. Ili gastadis, kaj ili plenŝtopiĝis per brando ; ili ĝue ekzaltiĝis tiel, ke finfine, ili seniĝis je kokardoj, festoparadaj spronoj, eĉ je ilia nomo de bona familio. Tiele pluraj imponaj nomoj fariĝis heredaĵo de familioj de Lorette kaj de la ĉirkaŭaĵo.
Tiel longe, ĝis kiam la Granda Serpento loĝis en sia kaverno, estis nur amuzaĵoj, diboĉoj kaj manĝegado en Lorette, ĉiuvespere, dekope, la homoj el Kebeko kaj de la ĉirkaŭaĵo venis amuziĝi. Karkaĵu, granda sinjoro, gastigis tiun vizitantojn kaj donis al ili abundan trinkaĵon. Kion ajn la misiisto provis prediki, nenio efikis. Drinkado kaj diboĉo en la vilaĝeto superrigis ĉiujn.
Unu belan vesperon, kiam oni ankoraŭ drinkis pli ol kutime, kiam ĉiuj estis ebriaj, Karkaĵu, dum sia ebrieco, rememoris la parolojn de la misiisto. Dum tiu varma aŭgusta nokto, alrevenis al lia membro la vortpentra bildo de la jezuito pri la infero. Se li svitis sangon kaj akvon hodiaŭ, kio do estus kiam li estos en infero, en la loĝejo de la Granda Serpento… La misiisto ofte parolis pri brulanta fajro, simila al tiu, kiu la pasintan printempôn, forbrulis la arbaron supre de Lorette. Tiu infera fajro, flamigante ekde la komenco de la mondo, neniam estingos, bruligos ĉiam, ĉiam…
Ebrie per brando kaj ŝviteginte, Karkaĵu, antaŭ siaj okuloj rigardadis la inferon de la misiisto. ĉirkaŭ li la kun estantaro kantis, dancadis, drinkadis, petoladis, li pensis ironie pri la ĉielo, pri la ĉielo premesita per la Nigra-Robo al tiuj, kiuj observas la predikadon de la Granda-Manitu (Dio). Kiom da belaĵoj kaj bonaĵoj troviĝus en tiu mirinda lando! Sed tio ne estos por li, Karkaĵu : li lektis inferon, farinte interkonsenton kun la Granda Serpento.
La lastaj diboĉoloj jam foriris. Karkaĵu sterniĝis sur la lito, ankoraŭ ebria, kaj pli kaj pli maltrankvila pro la obsedo de la infero. Estos ja tien, vole nevole, je li iros post la morto! Li afliktiĝis kaj lamantis… Subite li ekpensis : Kiam la tempo venos, se li fariĝus kristano, li elglitiĝus el la Granda Serpento. Tiu ideo ekĝermis kaj obsedis lin. jes, li fariĝus kristano. jen bona ludinda ŝerco al la kavernmonstro. Li ellitiĝis kaj iris direkte al la loĝejo de la Granda Serpento. Serĉante sianvojon en la mallumo, penege, li alvenus al la kaverennirejo.
Elirante, oni ne scias el kie, la Granda Serpento strariĝis antaŭ li, en sia tute malbeleco, kun fajra kolhararo kaj kurbigita kolo ; verda vaporo elĵetiĝis el ĝiaj naztruoj, la kapo desgnis en la aero sorĉan balancadon aĉe malbelan.
Longa tremado trairis la korpon de Karkaĵu, kaj tuj lin malebreigas. Li tremadis per siaj tutaj membroj.
— Vi serĉis min, sinjoro Karkaĵu, jem mi. ĉiam mi staris, ĉiam je la dispono de miaj amikoj, li diris ridante. ĉu vi ankoraŭ havas favoron por peti? Kion? Tamen vi ne malhavas nomon. Via spirado fetoras brandon. Koncerce viaj geamikoj, mi scias ke oni ne petegas ilin por veni festadi ĉe vi. Kion di vi volas?
— Unue, fariĝu homo, por ke ni pli komforte parolu pri aferoj.
— Ej! vi volas priparoli aferojn! Tamen, mi kutimas esti serpento kiam mi parolas pri gravaj aferoj. Parolu do, timemulaĉo!
La kompatinda Karkaĵu, pli morta ol viva, ne plu ekdeziris anonci siajn projekton, fariĝa kristano. Sobriĝita kaj nun lucida, li opinias ke li jam perdis la ludbatalon. Argumenti kun tiu monstro… estis pli bone esti skalpita kaj tuj morti.
— Kiel viro kiuj deziras priduskuti, Karkaĵu, mi ja trovas vin sen argumentoj, diras la Granda Serpento, subite mildiginta, ĉu vi opinias alie? Se vi ne volas paroli, mi ne sentos ĉagrenon kontraŭ vi. Ni diru ke estas amika vizito, kion vi faras al mi, kaj ni ne plu parolu pri tio. Tamen, estonte, kiam vi ebriiĝos, ne tro rememoru la rakontojn de la Nigra-Robo pri la ĉielo kaj la infero. Ne forgesu, ni estas kunuloj por ĉiam.
La Granda Serpento, meze de blindigaj fulmadoj kaj de surdigaj krakadoj, malaperis kiel li jam venis.
Karkaĵu reiris hejmen. Ekde tiu tago lia diboĉo kaj drinkado ne konis limojn. Liaj sarkasmoj pri la misiisto kaj la kristanoj fariĝis blasfemoj. La Granda Serpento regis super li kaj super Lorette.
La monstro estis vera plago. Lia spirado malpurigis la aeron kaj infestis la pulmojn. La jezuitoj ne plu povis toleri tion, kaj decidis finigi lian sorĉaĵon, sed tio ne estis facila. Ili apelaciis al ekzorco. jes, ja, ekzorco, jen la granda rimedo. En tiu tempo, oni ekzorcis ĉion : variolo, raŭpoj, lokustoj kaj lupfantomoj, eĉ la kuloj… La misiisto, unu belan dimanĉon sciigis ke li ekzorcos la Grandan Serpenton.
Antaŭ aŭroro, la ĉasistoj viciĝis en procesion. Iliaj pafiloj ŝargitaj ĝis la faŭko, pafipretaj, ili postsekvis la pastron al la klifo, antaŭ la akvofalo. Sed la virinoj kaj la infanoj restadis en la domoj, pordoj kaj ŝutroj fermitaj. neniam lasu vidi la diablon al virino, alie ŝi fariĝos centoble pli malbona ol li.
La misiisto, aspergilo enmane, benis la kurligintan akvon, kaj en la nomo de la Virgulino minacordonis la Serpenton foriri antaŭ la sunleviĝo.
La monstro kiu de longatempe, faris bonan rikolton, nepre ne deziris ke oni elpelu lin. Sed elekto ne ekzistis por li, pli potenca ol li ordonis. Li eliris la kavernon, kaj elĵetis haladzajn vaporojn, kiuj blindigis plurajn sovaĝojn, precipe tiujn, kiuj havis malfortan okulojn. La pastro laŭte recitis prehgojn latine el granda libro, ornamita per rubandoj de ĉiaj koloroj.
Nekapabla rezisti la ekzorcon, ponege, la Serpento eliris sian kavernon. Li grimpis la krutan menteton direkte al la vilaĝo kaj rampis malrapide norde, laŭ la vojeto. Pasante antaŭ la kapelo, li siblis, poste malaperis en la arbaron de Tantaré lago, inter la Laurentides montoj, postlasante malantaŭ li profundan spuron kiel rivereton. ĝis nun, neniam oni sukcesis superŝuti tiun rivereton.
ĉu estas la fino de la Granda Serpento? Ankoraŭ ne!
La mestizoj kredas ke li restadas en la Sankta-jozefo Lago. Ili pretendas vidi lin de tempo al tempo. Ne nur tie, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj lagoj ; ankaŭ en la salakvo de la maro. ĉu oni ne vidis lin antaŭ nelonge malproksime de la insuloj Antikosti kaj Terre-Neuve (Tero-Nova)?
Kompreneble, tio ne estis la Granda Serpento, la malnova dio de la huronoj!
Kiu scias? ĉiu, libere povas pensi kiel ajn li volos. Sed ĉiuj enloĝantoj de Lorette estas fieraj fine sin liberigi de la Granda Serpento, ĉar ili bone scias kion li estas kapabla.
Hodiaŭ, oni ne plu pafsalutas je la honoro de la imponaj vizitantoj ; oni ne plu donas al ili la nomojn de famekonataj praŭloj, kiel Ektagiĝo, Purpura-ĉielo aŭ Li-Kuras-Sur-La-Nubo. Por ĉiam, la bona malnova tempo finiĝis. Por gajni sian vivopanon, oni elfaras korbojn per bonodora fojno, raketojn kaj broditajn mokasenojn. aŭ ankoraŭ sin dediĉas al ĉiaj ajn metioj. Oni forgesis Karkaĵu-on kies historio restas nefinita. Tamen, oni bone scias ke la Granda Serpento restadis longatempe en la kaverno sub la akvofalo.
ĉu oni konkludas ke Karkaĵu malsukcesigis la ruzaĵon de la Maliculo, ke li pentis je la lasta momento kaj mortis kiel bona kristano? — Neeble sciigi pri tio.
La antaŭdiro de la monstro efektiviĝis : la loĝantaro de Lorette, ĝis hodiaŭ, neniam pligrandiĝis.
Piednotoj :
(1)Karkaĵu (france Carcajou), aŭ Otsatout (Otsatu) estas nordamerika melo.
(2)Huronoj, algonkino (france Algonquins) : Tribanoj de ruĝhaŭtuloj en orienta Kanado, precipe Kebekio.
(3)Nigra-Robo: misiisto.
(4)Pantero : amerika pumo.
(5)Ŭampum : surfadenigitaj bidoj aŭ perloj.
———————————————

LA HERBO DE LA ERARIGO
de Lionel Groulx
Ni tuj klarigu por la nasciantoj, ke la arbo de la erarigo estas tute ne la tabako de la diablo (verbasoun thapsus). Vi konas ĝin, ĉu ne? Tiun longan greson, herbaĵo kun larĝaj kaj vilaj folioj, kun floroj sulfurkoloraj, kiu kreskas en la grasa tero malnantaŭ la staloj, kaj kiuj, unu belan matenon, oni vidas tranĉitan ternivele, rikoltitan nokte per la diablo. Ne, la herbo de la erarigo ne estas la tabako de la diablo.
ĉu la herbo de la erarigo tiam estas la herbo de la bufo (serracenia purpura), tiu kreskaĵo kun pli malgranda tigo ol la tabako de la diablo, kiu kreskas sur la levado de fosaĵoj, kaj kies nigra grajno, kiam matura, tiel similas al grajno de nigra tritiko, ke oni povus erari. Maĉante tiujn grajnojn, sendube mi ne devas instrui vin pri tio — la bufo faras sian provizon de veneno, terura veneno. Kiam la bufo kolere vomas ĝin. Ne, la herbo de la erarigo ne estas la herbo de la bufo.
Finfine, ĉu la herbo de la erarigo estas la herbo de la pulo (rhus toxicodendron)? Vi scias, tiu malgranda perfida herbo kiu kaŝiĝas sub la milio, en la fragoj, sub la ombro de frambujoj aŭ ĉerizujoj por pli bone ekataki la krurojn de la infanoj kiuj iras nudpiede, herbo kiu nin malfeliĉigis dum nia junaĝo, kaj kaŭzis jukojn kiuj ankoraŭ doloras, kaj el kiuj oni saniĝis — ĉu vi memoras? — nur eltirante unu plantaĵon de tiu malbenita herbo por sekigi ĝin per la suno dum naŭ tagoj.
Ne, la herbo de la erarigo, tio ne estas nek la herbo de la pulo, nek la herbo de la bufo, nek la tabako de la diablo. Do, kio ĝi estas, vi min demandas? Vi ne scias? Nu, ankaŭ ne mi. La herbo de la erarigo, Dio mia! estas… estas… estas la herbo de la erarigo. ĉio kio estas certa, estas ke ĝi vere ekzistas, aŭ almenaŭ ĝi ankoraŭ ekzistis aŭtan dudek kvin aŭ tridek jaroj kiam mia avino ankoraŭ vivis.
Mia avino, kiu iam vidis erarlumojn, kiu preskaŭ vidis lupfantomojn kaj kiu scipovis, nur por si mem, specialan botanikon, bone konis, mi certas vin la herbon dela erarigo. Kiam ni ekiris al la arbaro, al la framboj aŭ morusoj, ŝi malofte forgesis aŭdigi al ni tiun emfazan averton : “Precipe, infanoj, gardu vin bone, ke vi ne tretu sur la herbon de la erarigo”! Nur tiuj misteraj vortoj, ĉu mi konfesos al vi? Difektis nian espereblan ĝojon ; ili antaŭtempe ruinigis niajn plej belajn ekskursojn. Mi rememorigis nin, kun tremadoj sur la dorso, la rakontojn kiujn avino jam rakontis pri tio. Kiam unu lanfasketo streĉita sur ambaŭ pojnoj, ni pruntedonis niajn brakojn, anstataŭ debobelinon, kaj la bona maljunulino buligis sian lanfadenon. Kaj ne necesas diri al vi ke estis veraj rakontoj, rakontoj pri okazintaĵoj. Iam estis la maljuna Lucien Griĉon — vi sendube aŭdis pri li en tiu tempo — maljuna ĉasisto kiu konis ĉiujn arbojn de la arbaro per ilia propra nomo. kiu povis iri, okuloj fermitaj, de la malsupra kanaletoĝis la Granda-Pinto de la bienlimo. Nu! unu belan tagon, kiam la maljunulo tretis la herbon de erarigo, li tiel perdis sian vojon, ke li restis du tagojn perdita en la arbaro nekapabla sin orienti. Unu favorato de aventuro, tiu estis precipe paĉjo Gilbert Landro. Paĉjo Gilbert, ni devas tion diri, havis reputacion ne “kraĉi en la brandon”. Li drinkis “ion”, li diris, por sin konsoli de la morto de sia mortinta edzino. ĉu ekzistis mistera simileco inter tiu “ion” kaj la herbo de la erarigo? ĉiaokaze, ke en tiuj okazoj, la herbo de erarigo certe erarigis sian homon per pli granda malico.
Tuj kiam oni metis la piedon sur la herbon de erarigo, rakontis mia avino — Kaj se oni estis nudpiede, ne necesas diri ke la herbo agis fulmorapide — oni sentis senddifinitan malsaneton, la kapo fariĝis peza, poste venis stomakdoloro kun vomado. “Nepra malsano, diris la maljunulino, kiun la bona Dio sendas por puni ilin, tio estas, la bubaĉojn kiuj fumas kaŝe de la gepatroj”. Tio ne estas ĉio. Baldaŭ, ĉirkaŭ vi, la arboj ekturniĝis kaj ekdancadis kiel aro de sorĉitoj. Vi mem ankaŭ turnis, iris antaŭen, iris malantaŭen, maldekstren, dekstren, por fine alveni ĉe la saman lokon. Tiam la malfeliĉulo, falis teren, ekkaptis lin subita dormemo, sed speciala dormemo kiu pezis kiel ebrieco. La morgaŭo kaj kalekfoje eĉ la postmorgaŭo. Oni tiel ja vidis, oni stariĝis, la hararo taŭzita kaj plektita, ŝajne perla koboldoj, kaj oni sentis dolorojn en ĉiuj membroj same kiel sentas iu kiu kuŝis sur rompitaj stukaĵoj. Kaj estis ne multe da rimedoj kontraŭ la herbo de erarigo. El la erarlumoj, la lupfantomoj, en ektrema okazo oni povis sin forsavi. Pri la eralumo, ekzemple. estas simpla afero. Oni nur devas enpuŝi sian poŝttranĉilon sur unu foston de la barilo ; kaj dum la erarlumo venas promeni ĉirkaŭ la fosto, vi profitas la okazon por fuĝi. Kiam estas lupfantomo, vi brave atakegas lin, kaj provas vundi lin per roketo aŭ per via tranĉilo, kaj se la sango eliras, dum la tempo tion diri, vi liberigas lin. Estis tiamaniere ke mia avo liberigis iun, unu vintran vesperon , en la suprenirejo de Sankta-Francisko. Sed, kiam oni estis kaptita de la herbo de erarigo, esti neeble elfuĝi. Oni estis kaptita, vere kaptita, je kia ajn kosto, oni devis subiĝi antaŭ ĝi. jen estis tio, kion avino rakontis.
———————————————
Nu, mi vere kredas, miaj amikoj, ke unu fojon en mia vivo, mi spertis la aventuron de la herbo de la erarigo. jen estas ĝi :
Unu belan vesperon, reveninte el la lernejo, miaj gepatroj, kiel kutime, sendis min por venigi la bovinojn el sur la alia kampo, ĉe la fino de la bieno. Estis ĉirkaŭ la fino de septembro. Mia plej aĝa fratino, doninte al mi varman ŝmirpanon, diris : “Rapidu, ĉu ne!” Inter ni, mi iom kredas ke tiun vesperon la kara fratino atendis sian amanton. ĉar mi jam rimarkis ke en tiuj cirkonstancoj, dezirante melki pli frue la bovinojn, ŝi metis sur mian panon dikan tavolon de konfitaĵo. Tamen panjo jam donis al mi korbon de freŝa viando por trandoni al la ĉampeaŭ familio, ĉar la antaŭan tagon ni buĉis porkon. Sed, la korbo pezias. En ĝi, se plaĉas al vi scii, estis unu korleto, unu peco da ŝultro, kaj pecoj de sangkolbaso por ĉiu membro de la familio. Mi eliris, sed iom malrapide. Eĉ, ĉe kurbo de la vojo, kiam la domo ne plu vidiĝis, mi tute simple sidiĝis sur la bordon de la rivero, por une ripozi, kaj poste — ĉu vi divenas? — por nombri la pecojn de la sangokolbaso. Panjo jam certigis min ke estis ses el ili. Sed, se kazarde, troviĝus sep? Do, miaj amikoj, okazis ke estis sep. Mi do konfesas min al vi malkaŝe : estas tiel bela kratago sur la rando de la vojo, ĉe la aliaflanko de la bieno de la Sankta-Denis, kie mi neniam preterpasas, eĉ post tridek jaroj, sen ke revenu sub mian langon, mi ne scias kian malproksimam guston de freŝa sangkolbaso.
Sed mi devis rapidi. do, nur la tempo eniri ĉe la Campeaŭ kaj eliri kun tiuj vortoj : “Multan dankon kaj multe da salutoj ĉe vi” ; ĵus la tempo por pluki kelkajn kratagfruktojn, tie ĉe kaj tie, por ĵeti kelkajn ŝtonojn al la preterflugantaj sturnoj kiuj returnis en la varmajn landojn ; kaj mi estis sur la alia bieno. Mi atente aŭskultis. Malproksime, konfuza murmuro alvenis al mi. La bovinoj, kiel ĉiam estis en la arbaro ĉe la farmlimo. Ek! al la limo!
Tamen, irante, mi kondimentis mian pecon de sangkolbaso per kvar aŭ kvin pomoj el sub negreftita arbo, per kelkaj longaj nuksoj kiujn mi rompis inter du ŝtonoj, al tio mi eĉ aldonis alizojn kiuj elmontris siajn nigrajn berarojn sur la flavaj kaj ruĝaj folioj ĉe la rando de la arbaro. Ho ve! Mia malfeliĉo ankaŭ volis ke mi iru apud frakseno sur kiu grimpis savaĝa vinberujo. Kaj, supre, preskaŭ ĉe la fino de la arbo mi ekvidis avidan turdon kufeliĉege frandis la vitberojn. Estis al mi tentege. “Mi tien grimpos”, mi diris al mi. dirite, farite! Ho, grimpi, vera volupto tute infana! Oni estas malgrabnda, oni volas leviĝi, oni volas vidi. Apenaŭ la bubego eliras el la lulilo kaj ekkomencas uzadi siajn krurojn, ke tuj li ekkomencas grimpi. Kiom da fojoj niaj afliktitaj patrinoj diris al la najbarino aŭ al la baptopatrino vizitanta : “Ho! la ne tolereblaj infanoj! Ili ĉien granpadas”. Efektive, mi preskaŭ ĉien grimpis : sur la supren de la staloj por elnestigi la birdojn kaj rompi nian nazon. Ni grimpaĉis precipe en la pomujojn kaj prunujojn dum la sezono de la verdaj fruktoj. La emo al la verdaj fruktoj kaj al la grimpado! Du pasioj kiuj bone kuniĝas! Bona Dio! Kiom multe ni manĝis da tiuj verdaj prunetoj kaj da tiuj verdaj pometo, malgraŭ la minacoj pri teruraj misdigestoj, per kiuj niaj prudentaj patrinoj klopodis nin teruri!
Tiun versperon, tio ŝajnis multe pli alta ol. kutime. Cetere, kiel urĝi? Tie ĉi mi aŭdis, je kelkaj akreoj, la tintadojn normalajn de la sonorilo kiun la “Blanka” bovino resonigis je ĉiu buŝego de herbo. Do, la bovinoj ja devis reveni, ĉar, ĉe ni, kiam la bovinaj aliris al aŭ revenis el la kampo, estis ĉiam la “Blanka” kiu aŭteneniris, poste, post la unua, venis la dua ; post la dua venis la tria, kaj tiel plu, ĝis la “Nigra” kiu fine sekvis. Do, nenio grava, sekve mi povis manĝi la vitberojn, kaj la pli aĝa fratino povis pacienci.
Cetere, el la supro de mia frakseno, kaj inter la verdaj folioj de la vito, mi ja ekvidis fascinan vidindaĵon per miaj infanaj okuloj. La suno kuŝiĝis malantaŭ la fino de la arbareto. La supro de la arbaro kiu jam flaviĝis pro la unuaj frostoj, radiis kiel granda kampo de spikoj. Longaj oraj radioj filtriĝis ankaŭ en la kampoj tra la cedraj ligno-stangoj de transversaj bariloj. ĉie, sur la najbaraj bienoj, la brutaroj malsupreniris el la altaj paŝtejoj kaj sin salutis de flanko al la alia per longaj bovblekoj. Nenio pli multe plaĉis al mi, en tiu aĝo, ol la melankolio de la aŭtunaj stoplejoj, la dezerto de la kampoj, malprenigitaj de la rikolto, kie ŝvebas la mil kaj unu memoraĵoj de la tempo de la rikolto kaj de la tempo de la fojnado. Estis, tie, sub tiu sovaĝa pirarbo, kie ni tagmanĝis ĉiufoje kiam ni prifalĉis kaj engarbejigis la rikolton el la granda kampo de la montetoj. Iom pli malproksime, ĉe unu ŝveliĝo de la griza tero, mi ja rekonis la tombon de nia maljuna Bruno, la maljuna dudek kvin jaraĝa ĉevalo, parenco de la “Griza”, kiu iun post tagemezon, por tiel diri, subite mortis sur la batalkampo pro la arda suno, post kiam mia frato per la granda rastilo rastis kampon de ruĝaj trifolioj. El mia “birdoŝtupetaro”, mi ankoraŭ vidis balanciĝi, sed tute velkitan, la merizarban branĉon kiun ni, la infanoj, enŝovis, kiel maŭzeleon, sur la tombon de la maljuna servisto. Iom pli malproksime, mi ekvidis tutan vicon de ĉeriarboj ĉe la rando de la monteto de la framboj. Estis tie, unu tagmezon, la viroj apogitaj sur siaj forkegoj kaj la patro sur unu rastilo de la rikoltmaŝino, kie ni recitis la anĝeluson. Tiun tagon la okcidenta vento kunportis distingeble la vibradojn de la sankta sonorilo kune kun la apudan kanton de la griloj kaj de la cikadoj. Kaj mi memoras ke, super la vico de ĉerizarboj, la preĝejturo tranĉita per la mezo, ekaperis en la moviĝanta kurteno de la foliaro, kiel arĝenta kruco kiu pendis de la aero.
Dume, malproksime, la suno daŭre malsupreniris. “Ek! mi rulfalados, mi diris al mi mem. Kaj la konsciencriproĉo inundis min kun aŭtaŭvido de punkorektado. Per kelkaj saltegoj mi atingis la randon de la arbaro. La manoj fermitaj kiel paroltubo mi vokis : “Hej! Hej-Hej! ĉu venas la “Blanka” Nenia sono de sonorilo, nenia bruo. el la arbaro alvenis nur forta odoro, ankoraŭ pli forta per la falanta vesperroso, odoro de sekaj folioj kaj de putranta ligno, kun malforta odoro de rezino kaj akra aromo de filiko. En la arbaro, jam estis malhele, tre malhele. Subite sensenca teruro premis min : Mi ĵus pensis pri la herbo de la erarigo!…
Kaj tiuj simptomoj, tiu malsaneto kiujn mi sentis, ĉu ili ne stis la rezulto de la terura herbo! Mi sentis ke mia kapo pezis, ke la koro ne estis en bona ordo, kaj pli atakojn de vomado. Antaŭ mi, la arboj dancadis, dancadis, oni povus diri kiel infera rondodanco. Kaj ĉie ĉi kune kun strangaj naŭzoj, kie miksiĝis nekonsciaj rememoraĵoj pri sankolbasoj, sovaĝaj pomoj, kratago-fruktoj, longaj nuksoj, alizoj kaj sovaĝaj vitberoj. Mi ja provis serĉi mian vojon, sed tiuj acerarboj, tiuj ŝtonoj, tiuj herboj, tiu ĉirkaŭbarilo, ĉio tio ĉi prefere apartenis al la Granda-Pinto. je kelkaj paŝoj, mi falis, preskaŭ mortebria, kun malvarma ŝvito. Mi ĵus havis la tempon vidi la unuan stelon kiel fruzraketon brileti tra la larmoj de miaj okulharoj : mi kredis aŭdi malproksime malprecizan sorĉosabaton de korvoj olupitaj sidi surbranĉe, pli proksime, kantojn de griloj sub la herbo kaj mokeman “Bonan Vresperon” de unu kaprimulgo. Poste estis granda silento, absoluta senmoveco. La herbo de erarigo plenumis sian efikon. (NOTO : Kaprimulgo ordinare nomiĝas france : “bois-pourri” (putra ligno) pro la onomatopeo de la krio.)
———————————————
En la domo dum tiu tempo, vi bone imagas, ke la larmo grandigis minuton post minuto. Precipe la pli aĝa fratino iris kaj revenis malkviete, rigardis direkte al la vilaĝo kaj direkte al la arbaro, kaj en si mem diris : “Kion li ankoraŭ faras, la eta bubaĉo?” Mia avino montriĝis pli malkvieta ol ĉiuj. La malfeliĉa maljunulino ne miskomprenis pri la kaŭzoj de tiu malfruo. Sed, por ne tro timigi nian patrinon, ŝi kontentiĝis per tiuj paroloj : “Kondiĉe ke malfeliĉo ne okazis.” Tuj kiam la viroj envenis por vespermanĝi, per kelkaj vortoj, avino klarigis al ili la situacion. La pli aĝan fraton, oni tuj sendis al la arbaro, akompanita de “Kriket”, nia maljuna spanielo.
Tie malsupre, en la arbaro de la golfeto de ulmoj, estis la granda trankvilo de la naturo kaj de la nokto. La steloj lokigis svarmon la lucioloj en la hararo de la arbaro. La arboj ne plu dancis, la korvoj jam mutiĝis ; la griloj kantis pli mallaŭte per ne veki la dormanton ; nur la kaprimulgo aplroksimiĝis, daŭrigante sian unusonan “bonan vesperon”, dume la aero ĉiam parfumiĝis per la odoraj de sekaj folioj kaj per la aromo de rezino kaj la filiko.
“Kriket”, la nazego gluita sur la tero, tuj trovis la spurarojn. Baldaŭ la dormanto moviĝis : io malseka kaj vila frotis lian vizaĝon. Estis la brava hundo kiu, senceremonie, lekis sian junan mastron, karesis lin per grandaj svingoj de vosto. la doemanto malfermis la okulojn. Malprecize, li rekonis la spanielon kajla grandan fraton. Sammomente, tintado de sonorilo enriri en liajn orelojn. Estis la “Blanka” kiu revenis el la kampo, antaŭenmarĉante, kaj tiel plu, ĝis la “Nigra” kiu finigis la vicon. La granda frato demandis kaj demandis kiel enketa juĝisto. Sed neeble eltiri la plej etan respondon el la dormanto. La dormemo regis lin. Dum la tuta irado sur la vojo li revenis hejmen ŝancelpaŝante, eĉ, kelkajn fojojn, porteta de la granda frato.
Hejme, la demandoj rekomencis kiel eble plej bele, sed sen sukceso. La vino, pli sagaca, alproksimiĝis al la dormanto kaj forprenis liajn ŝuojn. Malkviete si ekzamenis ilin. Inter la kunmetitaj ledaj tavoloj de la plandumo, subite ŝi vidis… — divenu? — simple kaj nure, trunketon de herbo, kaj pro la iom forta tigo kaj ovalaj folioj kun iomete de brunaĵo, sendube, unu malklerulo nomus ĝin vulgaran ruĝan trifolion. Sed la avino ne kalkulis nek unu nek du. La kapo de la maljunulino jam estis aplomba.
— Per unu manturno, ŝi flugigis la rondan kovrilon de la forno kaj tien ekĵetis la finherbon. Tio estis ja la herbo ed la erarigo!
Kiam vi iros en la arbaro, amikoj, atentu bone ke vi ne tretu ĝin.
———————————————
FORVENDI LA VAROjN
de Gregory Clark

Dum la garaĝistoj de la vojflanka servejo tute dispecigis mian karburilmontaĵon penante trovi la ĝenaĵon kiu kaŭzis ĝiajn frenezajn ekskuojn, mi iris eksteren, konversi kun la lokuloj. Rigardi mekanistojn dispartigi motoron nervozigas min.
Estis du viroj sidantaj sur la malalta rando de la garaĝfenestro. unu estis juna viro, kiu vartis ŝnurligitan kartonaĵon. La alia estis maljuneta kun kaduka valizo apud siaj piedoj.
Plej parte la trafiko iris supren. Sed kiam ajn iu malsupreniranto turniĝis al la benzinpumpilo, ambaŭ viroj stariĝis kaj eldemandis pri veturo. Ili estis irontaj suden.
“Se vi estas sentimedaj ĉi tie”, mi diris, kiam ili residis post la tria aŭ la kvara maltrafo, “Vi povos veturi kun mi, kiam mia aŭto estos preta.”
Ili varme dankis min, kaj mi sidis kun ili sur la fenestrobreto.
“Kiom da distanco vi estas ironta?” mi demandis.
“Nu, mi ĵus iros tri mejlojn,” diris la junulo kun la kartonaĵo. “Mi havas farmbienon tie. Mia ĉaro estas difektita en mia remizo.”
“Kaj vi? Mi demandis la mezaĝulon.
“Nu, ne precizan distancon,” li diris. “Mi serĉas kian ajn laboron. Do, mi haltiĝos ĉe unu el la urboj ad la vojo kaj esploros.”
La junulo ridis.
“Vi havas du problempasaĝerojn,” li diris.
“ĉu vu ankaŭ serĉas laboron?” mi demandis.
“Ne,” li diris. “Sed vidu tiun kartonaĵon! ĝi estas plena de ovoj. Vi ne bezonas freŝajn ovojn, ĉu ?”
“jes ja, mi povus aĉeti du aŭ tri dekduojn,” mi diris. “Kio estas la problemo?”
“Mi iris tra tri nordaj urboj ĉi tiun matenon,” diris la junulo, “provante vendi tiujn ovojn. Sed ĉiu sufiĉajn havis, aŭ ilia vendisto provizas ilin. Mi ne forvendis eĉ unu dekduon hodiaŭ.”
Kaj li iomete piedfrapis la kartonaĵon.
“ĉu via farmbienno estas ĉe tiu ĉi vojo?” Mi pridemandis. ĉar vere, la trafiko estis tute vivaca, kvankam tio ĉi estis dua vojo.
“jes, tamen…”
“ĉu vi elmetis afison “freŝaj ovoj”? mi informiĝis. “Intersemajne vi devus fari…”
“Mi havas pli bone ol afiŝo elmetita,” diris la junulo. “Mi havas belan gruzan enirejon kaj budeton. Tie mia fratino staras por servi la publikon. Sed vi vidos mian problemon, kiam vi kunprenos min.”
“Mia domo,” li diris, “staras ĉe la montpiedo apud S kurbo. Mi loĝas dekstraflanke. La trafiko venante malsupren ne vidas mian budon antaŭ ol ili preskaŭ preterpasas. Kaj suprenirantuloj ne volas malakceli kaj transiri la vojon pro tiu farenda suprenkurbo antaŭe.”
“ĉu vi povas movigi la budon for de la montpiedo?” mi kontrolis.
“Ne, tie estas kruta rando,” diris la junulo.
La mezaĝulo levis sian manon.
“ŝajnas al mi,” li diris, “estos laboro por mi.”
Li siavice oni atente rigardis.
“Atendu, mi vidu la ĉirkaŭaĵon”, li ridetis. “Tamen mi estas sufiĉe aĝa nun por devi vivteni min per mia cerbo. Mi supozas, eble mi povos helpi tiun ĉi junulon.”
Mi ankoraŭ serĉis kion li cerbumis, kiam la garaĝuloj sciigis min ke mia aŭto estios remuntita kaj preta.
Mi enmetis miajn novajn amikojn kun iliaj pakaĵoj.
Tri mejlojn antaŭen laŭ la vojo ni alvenis al la S turno kaj la monteto.
“Malrapide”, vokis la pli aĝa viro dela malantaŭa seĝo.
Malrapide mi alproksimiĝis al la montetrando. Dekstraflanke kampo fi niĝis en arbustaro kun arbetoj ĉe la barilangulo.
“Bonege!” ekkriis la mezaĝa viro.
Malrapide mi glitumis la S turnon. Kiam ni turnis laŭ la fundoturno, ekaperis dekstre neta gruzeiro, tiel larĝa kiel oni vidas da ili ĉe la ordinaraj garaĝoj, kaj ĉe la fino, eta budo kun ventotablo, kie knabino prezidis.
Elstare sur la bundo, kaj same sur alia blanka afiŝo ĉe la plej malproksima fino, vidiĝis la vortoj : “Freŝj ovoj”.
¨us kiam mi turnis al la gruzo, aŭto bolidante malsupren de malantaŭ avertis min per ekblovego de sia korno.
“Vi vidas?” diris la junulo. “Tiel ili preterpasas.”
La alia viro elveturiĝis, valizo kaj ĉio.
“jen”, li diris, “pruntu al mi vian kaskedon.”
La junulo portis durpintan kaskedon de neklarifikebla koloro.
“Vi atendu tie ĉi,” diris la mezaĝulo, “kaj vidu tion, kio okazos.”
Li metis sian valizon en la budon, kaj tiam rapide remarŝis supren sur la monteton, kaj malaperis je la S turno.
“Nu!” diris mi.
Mi parkis mian aŭton malantaŭ la budo, kaj la junulo donis la pakaĵon tra la vendotablon al la knabino.
Kvar aŭ kvin aŭtoj kaj unu aŭ du ŝaĝaŭtoj rapidis malsupren kaj preterpasis urĝe.
Tiam aŭto venis malrapide kaj ne urĝe. ĝi bremsis vidante nin, kaj turnis sur la gruzon.
“Bonan tagon!” diris la juna farmisto alirante.
“Hum,” aŭdiĝis la motoristo, “ĉu vi povas diri de estas rapideckaptilo tie sur la monteto?”
“Rapideckaptilo?” demandis la junulo.
“Nu, mi ĵus alvenis la monteton, diris la aŭtisto, “kiam mi vidis viron starante en arbeteĵo, tie, kun halthorloĝo en la mano.”
Alia aŭtomobilo alvenis, iom malrapide, malsupren. ĝi preteriris.
Sed la sekvanta aŭto parkis malantaŭ la unua.
“Ne, mi ne scias pri tio,” diris la juna farmisto.
“Mi ĵus kapris lin okulangule,” diris la unua mortoristo. “Li havis poŝorloĝon enmane kaj notlibreton, mi opinias.”
La novveninte elveturiĝis, kaj venis al ni.
“ĉu vi povas diri al mi,” li demandis, “se estas policano ĉe la fino de la monteto, tie transe?”
———————————————
— Mi vendis ses dekduojn al la unua kaj kvar al la dua.
Ili ja haltis tie ĉi, do ili profitu la okazon por aĉeti iom.
Precipe kiam estis inoj. ĉi tiuj kutime elveturiĝis por ĝui la elmontron de ovoj, boteloj, hejmfarita acersukero, kaj ladskatoloj plenaj da mielo, super kiuj la timema knabino prezidis malnataŭ la vendotablo.
Mi restis unu horon kaj duonon, ĝis la alveno de la pli aĝa viro por lunĉi.
Ili vendis dudek dekduojn da ovoj, ses potojn da siropo kaj kvar dufuntsktolojn da mielo (lastjara).
“Ni havas ne okupatan ĉambron,” diris la junulo al la mezaĝa viro.
“Tio estas tute laŭ mia gusto,” diris la mezaĝulo. “Mi sidas sur ŝtonego tie en la arbetaĵo. Kaj ĉio, kion mi faras, estas strariĝi kiam aŭto alvenas, kaj rigardi mian manon, kvazaŭ mi havus horloĝon en ĝi.”
La trafiko ree senatente preterflugis.
Ili venigis min laŭ la vojeto al la farmdomo por lundi.
“Efektive,” mi diris, “tio estas kvazaŭ trompo, ĉu ne?”
“Mi opinias, ke tio nomiĝas, laŭ la nuntempa diro : “Forvendo la varojn,” diris la mezaĝulo, manĝante.
———————————————
CHARLES ROUX (KARLO RU)
de la Frato Marie-Victorin E.C.
Altkreska, tre altkreska kun largaj ŝultroj. Sub la pajlo de vasta kaj konustrunka ĉapelo, angula vizaĝo, strekita per inkoloraj kaj fortikaj lipharoj, kaj, sub hirtaj brovoj, la malkvieta fajro de iom kaŝitaj nigraj okuloj. ŝelkoj, ikse tajlitaj el nura peco de bovledo kaj surmetitaj sur ĉemizo el domteksaĵo, krudaj botoj firmtenitaj sub la genuoj per ŝnuretoj, tia, Charles (Karlo) montriĝas al mi, tra la nebulo de miaj infanmemoroj.
Charles Roux ne havis ĉiujn siajn menseblecojn!… Almenaŭ tio estis la unuvoĉa aserto de la homoj de Sankta-Norberto.
La renteto kiun li enspezis ĉiumonate en Sankta-Kristoforo, ebligis lin pensii ĉe Médée Lavigne, nia vidalvida najbaro, kiu cedis al li la duonon de sia subtegmento. Forta kiel bovo, Charles volonte helpis je farmaj laboroj kiam la faraĵo urĝis, kaj tiam estis plezuro vidi lin faligi, per timinda falĉilo, la altan fojnon el la fekunda tero. Sed, pli ofte al alie, li nur restis en sia subtegmento, sidante ĉe malgranda tablo, antaŭ mallarĝa luko, la kapo inter la manoj, absorbiĝita per la legado de iu malnova libro.
Kiom ofte, mia amiko Fred kaj mi mem, ni ŝtelpaŝe grimpis la sen-marelan ŝtuparon kiu kondukis al Charles Roux! Ni spertis intencan scivolon vidi lin, tiele, sub la milda kaŝiteco de la pajloĉapelo, senmova kvazaŭ statuo, la brovoj kuntiritaj, nur momente moviĝante por transturni paĝon. Nek Fred nek mi estis intelektuloj : la suno, la riveretoj kaj la arbetaĵoj absorbis nian tutan cerban agemecon. Ni neniam sukcesis kompreni kial, neniel devigita, la kompatindulo sin kondamnis al senĉesa studado de senfinaj lecionoj… Evidente, la homoj el la ĉirkaŭaĵoj pravis… Charles estis freneza!… jen plia pruvo : apud lia lito, kuŝis granda blua kesto, preskaŭ ĉiam malfermita, kiu superbordiĝis de libroj!…
Mi hontinde konfesas, ke ni ne ĉiam limigis al kaŝe levi la subtegmentan klappordon kaj gvati la sendanĝeran kutimaĉon de la kompatinda Charles. Tiu instigilo de malico, pri kiu la bona Coppé (Kope) malkaŝis la spurojn ĝis en la koro de la dolĉega fratino de la Karitato.
— Vi scias, la etfratino de la Karitato kiu ridis, inter la kurtenoj de hospitalo, rigardinte aliflanken de la strato, sur la scenejo de pupteatro, ĝinjolon svingi sian bravan bienulon kiu tute simple venis peti la luprezon? Tiu instigilo de malico, mi diras, vigligis niajn junajn korojn kaj incitis nin! Kaj kiom ofte, antaŭ olkuraĝe forkuri rapidpaŝe, ĉu ni ne alĵetis, per la eta aperturo de la klapporodo, la gravan insulton : « Charles! La frenezulo! »
Tiam, rapide malsuprenirante la ŝtuparon, ni aŭdis pezajn paŝojn kaj kolerajn grumbladojn, sed la frenezulo ne postkuris nin. Li nek plendis al niaj respektivaj gepatroj. Tial ni ĉiam rekomencis.
Kiam Charles sufiĉe legis, li malfermis la malnovan kaj dorfenditan antifonaron kiu ĉiam kuŝis sur la apogilo de la luko. Per la laŭta kaj raŭka voĉo kiun lia tuta korpo antaŭvidigis, li senorde kantis ekleziajn kontojn : enirkantoj, himnoj kaj psalmoj.
Kiam, vespere, senfoliigita branĉeto en la mano, ni revenis kun la bovinoj tra la nekulturaĵoj, fragmentoj el halelujoj kaj paragrafetoj de psalmoj alvenis al ni super la garbejtegmentoj kaj la blanka tapiŝo de la trifolio-kampoj. Sen sciante kial, ni trovis senfinan ĉarmon je tiu simpla harmonio de la ĉanto, kiu tiom admirinde envolvis la ardajn poemojn de la paŝtista-Reĝo ; forpuŝante per la brako la cedrajn branĉojn kiuj frapis mian vizaĝon, instinkte, ankaŭ mi, zumkatis longajn Amen-ojn kaj miskonsistajn strofojn el la “Ave Maris Stella”!…
Reveninte hejmen, ni ne ĉesis aŭdi la nelacigeblan kantiston. En la iompostioma silento, kiun la vespero vastigas super la kamparon, la akra voĉo de Charles disŝutis la notgrapelojn de la Kjrie-oj, la gajajn legnotojn de la paskaj ebriecoj ; ĝi atingis la tretitajn plektobarilojn kie la knabinetoj, la kapo ripozante ĉe la flaruĝa felo de la bovinoj, eltiris la lakton inter siaj malsekaj fingroj ; ĝi libere eniris tra la malfermitaj pordojkaj fenestroj, portante ekleziajn pensojn al la avinoj kiuj labortis je la ŝpinradoj, kaj al la junaj virinoj klinitaj super la luliloj. Poste, malaperis la suno malantaŭ la verda monteamaso. La blueta ombro rapide invadis la teron… ĉiam kadrigita en sia luko, Charles senpaŭse kantis por si mem. Li kantis, ĉar lia animo estis vundita per nekuracebla vundo, kaj ĉar tiu genia muziko, venita el la profundo de la mezepoko, fluis en li kiel balzamo, kaj al li parolis kiel al kunulino. Hodiaŭ, kiam la voĉo de Charles Roux por ĉiam estingiĝis, diru, bonuloj el Sankta-Norberto, ĉu io ne mankas en la mildeco de la somervesperoj, en la vojo de la kampara preĝejo?…
ĝis tiam, mi neniam tre alproksimiĝis al la frenezulo. Mi baldaŭ havos okazon konatiĝi pli imtime kun li. Iam, fakte, ni krediske li foriris enspezi sian renton. Do, ni decidis, pro manko de aliaj amuzaĵoj, iri viziti la bluan keston. je tiu aĝo, la interkonsiliĝoj estas mallongaj kiel la travivaĵo kaj la saĝeco! Nur per kvar paŝegoj, ni estis en la subtegmento, kapriolante, hurlante, ĵetiĝante sur la koloran duonkovrilon streĉitan sur la malriĉa lito el blanka ligno ; dume, la pajlomatraco, plenumita per maizglumoj, bruis kiel segejoj! La kesto estis fermita, sed la pendseruro, malfermita, pendis de la kupra krampo. Por ĉio, kio rilatis al la vivmaniero de Sankta-Norberto, por la teorio kaj la praktiko de la riveretoj, ni konsentis al Fred majstrecon de nediskutebla supereco… Ha! sed, ekzemple, por la vizito de biblioteko, neaŭdita afero en la kutima vivo de la paroĥo, nia supera instruiteco (mi tiam konis la malicojn pri la pasintaj participoj kaj pri la regulo de tri) donis al mi la unuan rolon! Do, mi serioze klarigis al mia amiko Fred, la misterojn de la blua kesto.
Kiom ĝi entenis, tie interne, da strangaj ellaboraĵoj, da aĵaĉoj kaj da eksmodaj tutledaj libraĉoj, odorante la polvon kaj la XVIII-an jarcenton! Tite-Livio najbaris kun la malnova Rollin ; la libretoj de Berquin, kvarto-formato, premiĝis ĉe la latina vortaro, precipe estis malnova eldono de la “Studadaj de l’Naturo” per tiu ŝatinda Bernardin de Saint-Pierre, kies unu el la volumoj, per si mem alfermiĝis je paĝo de “Paŭlo kaj Virĝinia”. Mi eksidis sur la randon de la kesto kaj laŭte eklegis, por la fiozofia instruo de Fred, kiu respekte foliumis, mirigita, dikan matematikan volumon de Baillargé.
“Kiu volus vivi, mia filo, se li konus la estontecon? Nur unu antaŭvidita malbono nin donus tiom da vanaj maltrankviloj? La vidado de certa malbono venenigus ĉiujn tagojn kiuj antaŭigus ĝin. Oni eĉ ne devas tro funde esplori tion, kion ĉirkaŭas nin, kaj la ĉielo, kiu al ni donas pripenson por antaŭkalkuli niajn bezonaĵojn, donis al ni la bezonaĵojn por limigi nian pripensemon…”
Bruo de paŝoj en la ŝtuparo! Rapidege kiel fulmo, Fred ĵetis la “Baillargé-on” ventrokuŝe sub la liton, ekĵetis sin tra la lukon, kuris sur la tegmento kaj glitiĝis per la tigo de la fulmoŝirmilo. Mi volas sekvi, sed mi hezitas dum kelkaj sekundoj, ĉiam tenante, stulte, la Bernardin-on inter la fingroj!… Dika, malvarma mano ekkaptis mian pojnon! Mi estas nesavebla!… Voĉo kiun mi tre bone konis tondrokriis :
— Kion vi faras ĉi tie?
— ! ! !
— Parolu, mi ne manĝas infanojn!
— Mi… mi… mi rigardis viajn librojn, Sinjoro Charles!
— Ha! Vi rigardis miajn librojn!… vi rigardis miajn librojn!…
Sen liberlasi min, li sidiĝis je sia kutima loko. Mi estis gorĝoseka kaj mi tremis kiel birdo permita en la mano de infano!… Laŭ la onidiroj, Charles havis, iafoje, terurajn kolerojn!… surprizege, tamen, li diris al mi per voĉo kiun mi ne konis, ĉar li strebis eligi ĝin dolĉan kaj kareseman :
— Kial vi venas insulti min en la ŝtuparo kiel sensciaj etuloj el ĉi tie?ĉu mi malutilis al vi?…
— Ne! Ne! Sinjoro Charles!…
— La homaj el ĉi tie diris al vi ke mi estas freneza, ĉu ne?…
Li kliniĝis iomete al mi kvazaŭ por pli bone legi en mian penson. Mi hezitis, sed, finfine, mi malkaŝeme respondis :
— jes, Sinjoro Charles!
Li ankoraŭ longe rigardis min, kaj subite, du dikaj larmoj malklarigis liajn nigrajn okulojn . Mi ankoraŭ neniam vidis viron plori, kaj mi naive rigardis la larmojn kiel defendajn armilojn, privilegio de nia aĝo! Cetere, Charles Roux ja estis la lasta homo en la mondo kiun mi kredis plorema! Pro tio, kaj ĉar mi ankaŭ sentis la tutan maljustecon de mia konduto, mi ekploris. Tiam, evidentiĝis tre klare al mi ke Charles ne estis frenezulo, sed io alia kiun, tamen, mi ne tre bone malkonfuzis. Mi nun komprenas ke li estis estulo, elklasigita per iu ajn sekreta malfeliĉo, kaj plie, malsategulo pri scio, nerebonigebla revemulo, perdiĝita inter simplaj homoj tre okupitaj pri la vivo, ili kaj iliaj infanoj, nekapablaj kompreni sin, ĉar komplete indiferentaj pri la polvo de la pasintaĵo kaj pri la fantasmagorioj de la venonteco.
Mi petis pardonon al Charles, ni pacigis sur la apogilo de la fenestro, subla okuloj de la hirundoj, kaj, ek de tiam, ni estis amikoj.
———————————————
Kelkaj jaroj forpasis. mi revenis al Sankta-Norberto, famobrila kaj kreskita. Mi ne plu estis la antaŭa infano, kaj ankaŭ mi, ho ve! Havis librojn en la fundo de mia kofro!
ĉu vi memoras, mia fratino, pri nia alveno al la domo de la avo? Oni ne plu mokis min! Vi estis fraŭlino! Mi! Mi ne plu aŭdacis nudpiediri kiel antaŭ nelonge, por tuj komenci longan kuradon sur la irejo! nur por saluti la regionon.
Onklino Phonsine (Fonsin’) diris :
— Charles Roux scias ke vi alvenis! Li venos viziti tiun ĉi vesperon. Pretigu viajn respondojn! Li havas por vi multajn demandojn, pri la luno kaj la steloj!
Ni fieriĝis, ĉar vere, kaj tiom gajga la afero ŝajnas al ni hodiaŭ, vi kaj mi, fratineto, ni estis, en la vilaĝo, la aŭtoritataj reprezentantoj de la dia kaj homa scienco… Oni demandis al ni pri ĉio ; pri la antaŭdestinismo kaj la purgatorio, pri la politiko kaj la milito en Transvalo, pri la luno kaj la antaŭvido de la vetero. Ni devis deklari nian opinion pri ĉio, kaj laŭ niaj decidoj, ĉiuj submetiĝis! kiom nia stelo malleveĝis depost tiu epoko!…
La plej respekta, la plej scimalsatega el ĉiuj niaj disĉiploj, nekontraŭdireble estis Charles Roux. Kiel onklino Phonsine antaŭdiris, li alvenis, tiun vesperon kun sia dika jako sur la brako kaj sia granda pajlo-ĉapelo. tuj, li havis okulojn nur por ni!… Tra la fumo kaj la gajaj diraĵoj, Charles, kiu ne fumis kaj neniam ridis, disvolvis tutan tro evidentan diplomatecon por malhelpi la konversacion fali en la banalaĵojn kie la vespergastoj nepre ŝatis ĝin. Mi devis paroli pri literaturo, mi, kiu en tiu fura julio nur revis pri trutoj kaj framboj! Mi devis paroli pri la geometrio, mi kiu venis antaŭ la freneza kapricio de la diversforma ka fantazia naturo, antaŭ la ĉarmaj sinuoj de la bovinirejoj kaj de la riveretoj en la arbaroj! Vere, estas teda profesio, tiu de oraklo, kiam oni estas dek ses jara.
De geometrio al astronomio estas nur unu paso, kaj Charles Roux lertemove orientis nin de la hipotenuza kvradrato al la kvradrato de Pegazo. Ni devis doni ciferojn, konsternigigajn ciferojn kun longaj vostoj da nuloj! Mirigante, Aimé Paquin aŭskultis nin, kaj forgesis ekflamigi sian pipon ; onklo Dieudonné balancis la kapon kaj brue kraĉis por klarigi siajn pensojn ; pri Médée Lavigne, kiu obeis al kutimaĉo kiel pensiulo, li saĝmiene ridetis kaj sekrete faris al ni signojn de kompreno. Nia avino, la manoj sur la genuoj, silente balanciĝis sur sia seĝo, kaj granda admiro por tiom da kapableco estislegeblaen la balancado de ŝia kufo.
Charles Roux evidente ĝuis pri sia triumfo super ĉiuj, tiuj sensciuloj, al kiuj, tiun vesperon, li elpagis, nur per unu trafo, iliajn mokojn kaj malŝaton. Por ke tiu venko estu kompleta, kaj por havi nin nur por li mem, li preskaŭ kontraŭvole elkondukis nin al la perono, por ke ni montru al li la ĉefajn konstelaciojn.
ĉu vi memoras, mia fratino, kiom bela tiu vespero estis? La jultego de la steloj tremblilis, palpebrumadis por nin paroli, por nin aŭdigi sian misteran kaj malproksiman lingvon? La rabaro, proksime, nin minacis per sia densa ombro, sed tiom preksime de la domo, kaj ŝirmitaj per la bonoj, grandaj kaj lumaj okuloj de la fenestroj, ni ne timis! Ni ĝuoplene flaris la noktan freŝecon, dume la griloj kantis en la herbo kaj dume Charles Roux, la manoj sub siaj ŝelkoj, malpacience atendis sian lecionon.
Mia fratino, ni ne timas konfesi nian kulpon kaj ni petas pardonon al la majstro de la steloj! Ni pekis! Sed, ni estis tro kompromitaj por retroiri! Ni trovis plezuron, finfine, ludi la rolon de “Pic de la Mirandole”! Kial miri, se tiu vespero, por plaĉi al tiu kvindek-jara infano, ni imagis, kun la plej granda libereco, sur la perono, fantazian mapon de la ĉielo!… Mi hodiaŭ rimorsas, pensante ke Charles Roux, ĝis la fino de sia vivo, rigardis la Aglon de Altairo kiel Sirius, kaj Kasiopeon kiel la Malgranda ursino!
Tamen, io povas pravigi tiun sciencan malhonestecon, kaj, kiom oni bone pripensas, mi donas al mi mem, preskaŭ kompletan absolvon. Estas la konvinko ke mi enfaligis en tiun vunditan animon, la almozon de unu horo de vera ĝojo. Cetere, dum mallonga tempo, ni plenigis per sia amikeco tiun konpatindan kaj forlasitan koron!…
——————————————————————————————————————————————————————–
LA AVERTILO
de Félix Leclerc
Akra vento froteluzis la kamparon.
La forgesitaj aven-tigoj en anguloj de bariloj kaj la maloftaj fojntrunketoj starante en la novembra prujno daŭrigis frostotremi kaj kapkliniĝi.
La marvarmeco siblante transpasis.
En la ĝardenaleoj, en la spurlasitaj signoj de la veturiloj, glacifolioj brilis.
Genue sur la remizplanko, najloj enbuŝe, barba viro, martelo enmane, najlis tabuletojn sur palisetdorso. Li finpretigis unu avertilon.
Lia martelo kuŝigis elstaritajn najlojn, li akrigis la parton kiu iros en la teron kaj atendis. Estis la 4-a horo. Malproksime, sur la vojo, nigraj punktoj balancante dikiĝis ; estis gelernantoj kiuj hejmen revenis. La viro atendis sian filineton. Kiam ŝI alproksimiĝis, li vokis en la vento :
— Deniza, vi venu helpi min. antaŭe iru porti vian sakon.
Kaj la etulino malaperis en la domon. ŝi preskaŭ tuj eliris, buterpano enmane.
La viro alpaŝis al ŝranko supre de la stablo, prenis malgrandan poton da nigra farbo, malŝtopis ĝin, trempis penikon en ĝin kaj diris al la knabineto :
— Vi vidas tiun ĉi tabulon? La etulino jesis.
— ĝi estas avertilo, kiun mi volas ki en mia arbareto, ĉar oni ŝtelas mian lignon, li daŭrigis : skribu sur ĝin : “malpermese transpasi”. ĉu? Per belaj grandaj literoj.
Kaj la knabino manĝis sian buterpanon, ekprenis la penikon, rempis ĝin en la nigran farbon kaj atente, kiel lernantino, obeis.
Kiam la literoj bone viciĝis, la viro resendis sian filinon domen, prenis la avertilon, la martelon, enŝteliĝis malantaŭ siajn konstruaĵojn kaj elŝteliĝis direkte al sia najbara.
Alveninte al la ĉirkaŭbarita kulturejo, apud la farmlimo, li haltis, irkaŭen rigardis. Neniu. Tuj per granda rapidaj frapoj, li najlis sian avertilon en vojeto kiu estis tie. La laboro finita, li cedopaŝe iris, kunpreminte la dentojn, la ĉapelo sur la brovoj, ludante kun la martelo per la mano. Li eniris hejmen.
La vespermalheleco jam venis. Oni vespermanĝis per lumilo en ĉiuj domoj. Estis la tagfino.
ĉe la barbulo oni senparole manĝis, sed ĉe la najbaro, la filo sciigis al sia patro tion, kion li ekvidis en la vojeto.
— Mi ĵus laŭiris la ĉirkaŭbaritan kulturejon, ludante al la arbaro. Mi vidis ion ; tio plezurigos vin.
— Kion vi vidis?
— Unu avertilon. ri grizajn tabuletojn sur la fronto de paliseto ; nigrajn ojn sur ĝi, nia do
— Kio skribita?
— “Malpermese transpasi”.
— ĉu li dispremis ĝin teren?
— Ne.
— Vi ne ĵetis ŝlimon sur ĝin?
— Ne.
— “Malpermese transpasi?” Li? Li tion faris? Li deklaris al mi militon? Li pensas ke ĉiu matene, mi ĉirkaŭiros por porti mian lakton?
Kaj la filo respondis nenion. La patro daŭrigis :
— Mi komprenas. Ek de kelkaj jaroj oni ne plu interparolas ; oni rigardas nin kiel du tondroj ; lastatempe, oni ekkomencis insultojn. Li deziras fine atingi je batoj? Mi estas preta. Kiel veturil-rado mi premegos lin. Mi malamas lin, ĉu vi komprenas? Mi malamas lin, tiu majbaro.
Kaj la filo amare respondis :
— Vi, malamon lernigas al mi!
— ĝi estas la mia, tiu batalo. forestu, sed vi timas. Mi estis edukita distreti muŝojn, kiuj somere manĝis la mian korpon ; paf! teren! fronte al via botet-plandumo. Li ĝin intencis, li elpagos.
Estis absoluta nokto. Nigra, sen lumeto, kiu ŝtopas la okulojn kaj igas malkvieta ; komplica nokto kiu pliardigas malamon kaj malebligas dormon ; nokto en la koro de la du najbaroj. unu karesis sian malamon, la alia vigligis la sian. Rankoro enŝoviĝis kun sia kompanio de demonoj, ennestiĝis en la animo de la insultita kaj konsilis lin malnoblaĵojn.Cetere, silento kaj vento enmiksiĝis. Vivi fariĝis plago. La minutoj gluitiĝis en la tempo, kaj ne plu decidis forpasi. Unu post la alia, bonaj sentoj, virto, principoj kaj memoraĵoj sin dronis en tiun puŝegan ondon, kiu nomiĝas malamo. La patro kaj la filo, sen unumplua vorto, disiĝis. Malrapide, la filo supreniris en sian ĉambron. La patro restis en la nigreco, por maldormi sola kontraŭ la forno. Per la flanka dratreto, la fajro eliris la langon kaj grimacis signojn. La homo revis…
———————————————
La filo rakontas tion, kio poste okazis :
En mia ĉambro, mi ne tuj ekdormis. Ordinare, tuj kiam mi kuŝas, tuj mi ekdormas ; sed tiun vesperon mi estis maltrankvila, malkontenta ; la kovriloj pezis sur la dorso ; la muroj de la ĉambro estis malbelaj ; eĉ miaj karaj terkulturistaj vestaĉoj naŭzis min.
Mi provis forgesi la vertilon, rememori la ferojn, mian tempon en la mezlernejo, miajn amikojn ; ŝajnis al mi ke mi estas sola en la mondo, malproksima de la vero kaj de la amo, perdiĝinta en la decembra nokto.
La patro ankoraŭ, ne dormis ; mi aŭdis lin moviĝi en sia ĉambro, sin ruli, oscedi kaj spiregi ; frazfinoj elglitiĝis malsupre de lia pordo : “Tamen, mi trapasos, hundo!” Vortoj kiel tiuj ĉi. Ne, mi ne estis feliĉa. Mi kredis mian junecon pli forta ol la malamo, kaj mia juneco ekdeziris plori kiel venkito, kiel malpravulo. Fine, pezeco premegis min ; miaj muskoloj malstretiĝis ; unu post la alia, miaj pensoj estingis kvazaŭ kandeloj kun elĉerpitaj meĉoj kaj mi ekdormis.
Hejme, mi kutimis ellitiĝi tre frue, antaŭ la sunleviĝo, por zorgi pri la bestoj ; tiamaniere, ni havis tempon por malvarmigi la lakton de niaj bovinoj, por la matena liverado. ĉirkaŭ la kvina hoiro, la patro frapis ĉe mia ĉambro, estis lia kutimo.
Tiun matenon, li ne venis. Mi vekiĝis abrupte en mia lito ; mi transpasis la horon, kaj tio neniam antaŭe okazis al mi. Estis ĉirkaŭ la naŭa aŭ deka horo antaŭtagmeze, mi opiniis, ĉar la suno batis en mian fenestron ; mi vidis ĝin, tute bela kaj gaja tra mia malnova verda rulkurteno. Kontentige en mia ĉambro, kaj tiu bela lumo ekstere, koloro de julio, redonis al mi mian junecon kaj mian kuraĝon. Fine, la nokto estis bona, la pasinteco estis en la neniaĵo.
Tuj el la lito. Mi faris tri paŝojn, streĉiĝis rapide ; mi kredas ke mi ridis : postemi malstreĉis la rulkurtenom de la fenestro kiu supren eksaltis. Tiam mi ja vidis aĵon, kiun mi neniam vidis en mia vido, kaj ke neniam mi volas revidi. Ne, neniam.
Ne estis suno ekstere, nek estis antaŭtagmezo. Estis fajro! La garbejo de nia najbaro brulis (Garbejo : En Kanado ni kutimas diri “garbejo”-n por la tuta konstruaĵo kie sin vidas teretage, la stalon por la bestoj kaj la remizon por la maŝinaro. La alia etaĝo estas por la fojno, pajlo kaj greno. En la plafono de la stalo estas truoj por ĵeti la nutraĵon al la bestoj).
Estis la kvara horo matene. Kion mi faris? Mi rigardis, frotis la okulojn ; per dikfingro, mi tuŝis la vitron kiel por forviŝi malbonan bildon. Mi rondiris ĉirkaŭ mian seĝon, mi ne trovis mian veston. La plej abomena supozo dancis en mia cerbo ; paĉjo do, bruligis por sin venĝi?
Dum unu minuto, mi elreviĝis el mia nokto, el miaj revoj ; mia cerbo estis lavita kiel sapo kiu ĵus forlasis akvon ; kaj la realeco estis je tia : la garbejo de sinjoro Georges estis forglutata per granda ruĝflava fajro : kaj ŝajnis al mi vidi la bestojn en la stalo, la piedoj en sia staltrogo, okulo blanka, la nazego malfermita, helpkriegi, provante rompi sian ĉenon. Rapide, mi eliris en la koridoron ; sen frapi, mi malfermis la pordon ĉe mia patro. Li sidiĝis en sia lito, tre trankvila, la okuloj bele malfermitaj, kaj rigardis bruli la garbejon de sia malamiko.
— Venu, tiam mi diris al li.
Kaj mi timis ke li respondu : “Ke la hundo brulu!” Sed ne. Li ne diris eĉ unu vorton, nek ekscitis sin. Li levprenis siajn ŝtrumpojn kaj siajn ŝuojn, kaj sian ĉemison kaj ĉion, kaj rapide vestis sin. Mi estis tre kortuŝita, ĉar mi ĵus rekonis la viron, kiun mi jam perdis kaj kiun mi amis. Mi estis kontenta konstati ke lia kompatemo estis pli forta ol lia rankoro. Samtempe, ni eliris kurante. Odoris je fajro ekstere, estis sinistre dum tiu malvarmego.
La patro, sen paroli, sekvis min ; kaj mi kuris sur la glacifoliojn en la ĝarden-aleoj, rezoluta barakti en la fajro, se necese.
En unu salto, mi interkrurigis la barilon kaj refalis dupiede apud la avertilon ; inter du lumstrioj, mi videtis ĝin, sed apenaŭ videblan pro la arbetaĵoj kiuj kaŝis ĝin. ĝi ne naŭzis kiel en la antaŭan tagon ; plie, ĝi kompatigis min.
Ankaŭ la patro saltis ; mi mem, mi antaŭeniris je kelkajfutoj. Subite, mi aŭdis lin fali ventrokuŝe malantaŭ mi, la vizaĝo en la prujna herbo. Mi returnen iris, prenis lin per la akseloj, helpis lin. Poste, subite starante, li tre serioze diris :
— Estis nenio. ni daŭrigu. Estis la avertilo. Ekiru.
Li puŝis min en la dorso ; mi ĉiam rememoras lian vizaĝon kiam li diris al mi : “Ekiru”. Mi konstatis ke li estis fortika.
Mi havis tie, en miaj manoj, la formon de lia dika ĉarpentaĵo, kaj miaj okuloj ĵus vidis la belan formon de lia animo.
Kuradante, ni denove reforiris.
Miaflanke, mia ideo estis senprokraste iri al la domo, vidi la homojn kaj ricevi ordonojn por fari la plej urĝan. Mi vidis en la fenestro de la kuirejo sinjoro Georges, starante, kiu rigardis la ardejon, senmove kvazaŭ statuo, ŝirmante sian knabineton sub sia antaŭtuko. Mi min returnis ; mia patro ne plu estis kun mi. Tiam mi alproksimiĝis al la fajro, la vizaĝo en la kubuto por forigi la varmecon. Mi rondiris la garbejon, kaj malantaŭe, kie la fajro estis malpli forta, bestoj eliris muĝante kaj urĝante, el la pordo kiu rigardis la herbejon. Mi antaŭeniris inter la bestoj kaj sukcesis eniri en la garbejon.
Dekstre de la brutejo, estis sinjoro Georges, kiu malligis la bovinojn ; mi vidis lin tra la fumo ; kaj maldekstre, mia patro, kiu malligis la bestojn sur la maldekstra flanko ; miaflanke, mi gvidis la bestojn eksteren kriante per mia tutaforto. La fajro krakis super niaj kapoj. Sinjoro Georges estis nerva ; tiel li frapis la bestojn kaj direktigis ilin al la elirejo. Subite, mi vidis la du virojn renkontiĝi preskaŭ frunto ĉe frunto, ĉe la kolo de la lasta elironta bovino ; ili estis tre proksimaj unu la alia. Mi vidis ilin, kiel du gigantoj kiuj ĉesis la batalon, unuiĝinte, miksante siajn fortojn por savi de la morto, bestojn, amikoj de la homo ; bestojn sendefendajn, kiuj staras tie, frenezitaj, muĝante sian malĝojon, sian deziregon de la vivo, kaj precipe sian malfortecon. Mi vidis la kuraĝon de du viroj, sed tio kion mi vidis la plej bela, tiun nokton, mi vidis la malamon de tiuj du najbaroj fandiĝi kvazaŭ vakso. Inter ili, okazis tio, kion ambaŭ solaj, ili kunportos en la vivo, agoj kiuj bruligas la emon abomeni kiun ajn. Kaj mi diris en mi mem : Bonvenon al vi, malfeliĉo, kvankam vi faras la plej malbela sur la tero. Malfeliĉo, estu bonvena, faru al ni malbonon, purigu nin.
ĉe la sunleviĝo, la fajro elfinis manĝi la restaĵojn de la grandaj traboj. ĉio estis fordetruita, disrompita, kvazaŭ enŝlimiĝita sub la tero. La garbejo jam fariĝis cindroj.
En la korto, la tuta vilaĝanoj ĉirkaŭiris per grupoj. Oni puŝis sledojn, veturilojn ; ĉevaloj henis kaj freneze baŭmis nesciante kien oni ilin pelis. La najbaroj partigis inter si la bestojn de sinjoro Georges, atendante la konstruadon de alia garbejo, kiun deĵoraĵo helpos konstruigi.
Iom post iom, ĉiu kutimiĝis al la malfeliĉo ; ĉiu sciis ke sinjoro Georges fakte renversis sian lumigilon en la fojno ; ĉiu rakontis la tragedion al la alia, kiu jam ĝin sciis.
Dum parto de la tago, vizitantoj paŝis kaj repaŝis ; rigardemaj homoj malakcelis sian aŭton sur la vojo, poste daŭrigis. Inspektistoj, kun ledaj dosieroj venis kalkuli la perdojn ; kaj fine, ĉion kaj ĉion. Mi vidis sinjoron Georges nur unu fojon dum tiu ĉi tago ; li estis konsternigita kaj sin kaŝis kiel malfeliĉa infano kiu demandas al la silento kial la vivo estas tiel stulta kelkafoje.
ĉirkaŭ la tria horo postagmeze, mi vidis lin, ambaŭ manoj en la poŝoj, la surtuto ĝis kole butonita, alproksimiĝi al sia garbejo, movi la rubaĵojn kun la piedfino, kraĉi en la cindrojn, malfelice ĉirkaŭen rigardi, poste aliri al nia ĉirkaŭbarita kulturejo apud la farmbieno.
Mi estis sur la rando de la grenejo, ĉe ni, kaj mi vidis lin kliniĝi, levpreni la avertilon, spliti ĝin fortike sur siajn genuojn, kaj forĵeti ĝin al la arbetaĵojn kiel oni ĵetas putraĵon.
Tiu sola tago pripensigis min multe pli pri la vivo ol dum monatoj en la mezlernejo, kaj mi min diris : “Se iun tagon mi amos iun, mi volas lin koni en la malfeliĉo ; li elprovos min, kaj mi elprovos lin.”
Tiun vesperon, antaŭ la vespermanĝo ĉe ni, la patro kaj mi, aŭdis frapi sur la pordon de la kuirejo. Estis la filineto de sinjoro Georges kiu alvenis, tute ĝenata, fari gravan komision. Per mallevitaj okuloj, ŝi alparolis al mia patro.
— Paĉjo sendas min por diri al vi ke la vojeto estas libera, la avertilo ne pluvidiĝas.
Mia patro diris :
— Kiel estas ĉe vi?
— Posttagmeze, paĉjo ploris, respondis la knabino.
— jes? Diru al li ke ni helpos lin.
— Venontan dimanĉon, ĉu oni povos havi vian veturilon por iri al la meso?
— Diru al li ke li havos ĝin.
Poste, li proponis al la knabino ĉeesti la vespermanĝon. ŝi ĝentile diris dankon, bonan vesperon, kaj senbrue foriris.
Tiam la patro parolis, trankvile, kvazaŭ li estus sola en la kuirejo.
— La fajro, oni scias ke ĝi estas terura ; ĝi manĝas ĉion. Mi vidis ĝin, mi scias. Nun, ne garbejo, li havas nenion plu, la bonulo. Kiom da martelfrapoj en unu garbejo, ŝvitoj, akra ferlado kiun oni lokas folion post folio, kalkuloj, malfacilaĵoj en ĉiu angulo ; unu garbejo, tio multe suferis se ĝi povus paroli! Poste alvenas fajro : Pfff… du horoj, finita. Ne, mi ne parolis al li, tiun ĉi matenon, supre de la bestoj ; ni vidis nin, ja, sed neniu vorto, ni tamen interkompreniĝis. Niaj kvar manoj renkontiĝos sur la kolbrido de la sama besto, la lasta kiu postrestis. Mi ne povas dirti tion kio okazis, sed estis dolĉa, profunda sento en ni kiel printempa mateno kiam la tegmentoj degutitas pro la suno. Se mi povus doni feliĉon al li, des pli bone ; mi nenion faris eksterordinaran.
Mi ne pensis pri la fojnejo kiu malfirmiĝis supere de nia kapo ; mi ĝuste pensis ke estis mia garbejo, la mia, kiu bruladis ; mi iris, estas ĉio. ĉiu besto kiun mi savis estis kiel mia grego, la mia, kiun mi savis. Vi aŭdis ilin muĝi? Estas tia. Oni petegas. La fajro ; ne estis ĝia afero sufoki ilin ; ne estis ĝia afero forgluti la vintran fojnon, forgluti la tabulojn unu post la alia, veneni la provianton, krevi la avensakojn, ĉirkaŭbari la veturilojn, fari malbonon ; nenio faronta. Estas pro tio ke ni iris por mortigi la plagon kiu brulis la laboron de unu homo ; homo kiel ni, kiu ja donis sian vivon pro la tero ; kiu scias kio estas malvarmo, varmo, malsato, malriĉeco, lukto ; unu homo kiu, tie, vidis antaŭ li, la pezecon de sia ekzistado sin forsavi en la aeron, transkuri, fugi malproksimen, malaperi en fumnubojn. Mi ne tien iri kun miaj malamoj, kun mia kalkulema cerbo, kun mendaĵoj en mia poŝo ; mi iris tien libere, kiel volontulo, frato ; kiel malriĉulo kiu vidas suferi alian malriĉulon ; homo kiu vidas malfortiĝi alian homon.
Se mi ne havis animon, mi ĵus reendormiĝis en mia ĉambro, ŝtopante miajn okulojn per miaj kovriloj, por ke la lumo ne tedu min. Mi iris por helpi. Helpi ĝojigas ; mi estas ĝojoplena. Mi estas kontenta riski tion.
Sed, li, li riskis sian vivon multe pli ol mi, li, Georges. Vi ne vidis lin, vi, enŝoviĝi en la stallokon de sia ĉevalidino ; ĝi vulpe agis, tute nerva ; li grimpis kaj staris en ĝia rako ; li perforte eltiris ĝian kolbridon, plie li batalis kontraŭ ĝi, li elirigis ĝin luktante, puŝante ĝin sur la bruston, kiel oni puŝas sur muro. Kiam oni vidas tion, la historietoj pri avertilo estas malproksimaj. Estas viro, li!
ĉiaokaze, la malfeliĉo pasis ; ĝi bruligis garbejon ; ĝi ankaŭ bruligis alianaĵon. Vi scias tion, kion mi volas diri. Li fariĝos bona najbaro. Tiu, kiu sendas la fajron scias kion li faras. Tio intime unuigas la homojn. Mi opinias ke ni estis du decaj homoj kiuj manpremis kvazaŭe en la purgatorio, kiel du pecoj de fero kuniĝas en arda karbo. La ĉefaĵo, la vertilo mortis. Mi havas pasrajton. Mi estas liberigita homo.
———————————————

LA ENSORĉITA KANOTO
(La Chasse-galerie)
de Jeanne Daigle
jen la plej ja nekredebla el niaj legendoj :
Kiam mia praonklo rakontis al ni la legendon pri la CHASSE-GALERIE, li ĉiam komencis dirante :
— Kun trankvila konscienco, se tio, kion mi vin rakontos hontigus iel ajn la veron, via onklino fuŝi sian proksiman panan kuiritaĵon!
Post tiu firme esprimita eldiro, oni povis vidi la okulojn de nia maljuna kanadano, une sin direkti malrapide al sia edzino, poste al ĉiuj el ni. Por iom permesi al la supernaturo saturi nian fantazion, li zorge plenŝtopis sian pipon, kaj poste komencis ĉiam senvarie :
— Mi bone diros al vi, miaj geknaboj, ke en tiu tempo, la arbarlaboristoj, junuloj senbridaj, rimarkiĝis pro sia krudeco. Precipe en lignejo de la Assiniboine(o) (rivero meze de Kanado). Via praavo, mia unue-naskita frato, estis tie en 99 (1799) kiel, se tiel diri, ĝenerala zorgisto. En tiu tempo, li hazarde estis kuiristo de tiu baroko. Lin ĵus atakis paralizo, sekve de ĉevala kalcitro. ĝi estas a epoko kiam oni trinkis alkololon el ĝamaiko kaj brandon “blanketon” kiel oni diris, preskaŭ per akva glaso, sen ŝanceli.
La nura vorto de tiuj alkoholaĵoj sufiĉis por starigi ĉe ni ĝojtremon, ĉar grandegan aplombon oni bezonis por viziti la CHASSE-GALERIE.
— Tiu vespero, daŭrigis mia onklo, estis la Novjara antaŭtago. Mia mortinta patro, via praavo, jam preparis frandegan noktan festeneton. (Estis kutime tiel adiaŭi la jaron). La kaldrono de la gravaj tagoj superbordiĝis per ŝpicaj porkiedoj, kaj la grasaj kaj oraj pasteĉoj plenigis la fornon. Blanka tuko beligis la tablon, kaj la viroj, atendante la noktan festenon, devis kontentiĝi per panbuloj trempitaj en skota viskio. Ekestis preskaŭ la sepa vespero. La hakistoj, preskaŭ la tutan posttagmezon, jam forŝovelis la neĝon kiu minacis surŝuti la barakon. Grupe sidantaj, ili fumis kanadan tabakon, plibonigita per glaseto de temp’ al tempo. La fumo nebuligis la vastan kuirejbarakon, kiam, subite, la podo malfermiĝas kaj aperis Liboire (Libu-er).
— Ej, ĉu ne Liboire! diris mia patro.
— Tute mi, respondis la alveninto.
— Sidiĝu ĉi tien, apud ni, alvokis iu.
— Li estas tute la portreto mem de lia patro mortinta, patro Amable, voĉis aliaj.
— Vere bela viro! fortika kanadano, pludiris amiko de Amable, kiu fumis kaj trinkis pli ol ĉiuj, damludante en malproksima angulo.
— Ci aspektas furioza, rimarkigis la kuiristhelpanto Grand-Nazo Perron, viŝante glason.
— Kompreneble, estas ververe, tiam ekdiris mia patro, rigardante la ekcititan Liboire.
— Ne estas sen kaŭzo, simple respondis Liboire. Kie ‘stas ĵozon, la damnita ĉifon’?… kurba dorso?
— Li ŝovelas neĝon ekstere. ĉu ci ne vidis lin? demandis tiuj, kiuj damludis.
Sen saluti nek danki, Liboire eliris. ĉar liaj manieroj kutime estis tre tre ĝentilaj, oni miris pro tiu senĝeno, kaj Perron kies kuriozemo estis tiom longa kiom lia nazo decidis ĉeesti la spektaklon.
— Al vi, ĉion mi sciigos, kiam mi revenos. Li diris por sin senkulpigi, forlasante sian laboron.
Farinte apenaŭ kelkajn paŝojn en la bele ŝovelitan vojon, direkte al la stalo, li aŭdis kverelan bruon, ne edifan. Ili reciproke interŝanĝis la blasfemojn kaj la sakrojn, pro kiuj via praavo multfoje krucosignis dum lia restado en la arbaro. Estis, mi rediras, escepto por li, restadi en tiu medio.
— Mil trompetoj! kriegis Liboire. Eliru la remizon por ke mi satkraĉu cin! Mi ne permesas ke ci kokrigu min, tiamaniere. Mian amantinon ci ne kunedziĝos je Epifanio, aŭ mia nomo estas porko!
— Cia belulino, ridaĉis la alia, ŝirmita en la remizo, antaŭ ol ci revidos ŝin, ni estos revenintaj de nia edziĝvojaĝo. ci postrestos tie ĉi ĝis marto, sed mi foriros morgaŭ kun la poŝtisto.
Liboire spiregis kiel nova blovbalgo. tuj li rampuŝis la stalpordon, kaj liaj spiregadoj evidentigis ĉiufoje ke li baldaŭ rompos ĝin. Tio ja efektiviĝis, ĉar ĝi frakasiĝis sur Grandnazo Perron, kiu estis apude.
Kaj estis li, kiu rakontis al via praavo, mia mortinta patro, la jenon :
— Ha! ‘stas tiele! sufokiĝis Liboire, kiu jam postkuris la alian ĝisla stalfono. Kun tiu ĉi rumbareleto, la veturilpelto, kaj la varmeco de la tri ĉevalinoj kiuj loĝadas ĉi tie, ci kalkulas daŭrigi tion ĝis la forirhoro? Ci eraregas, damnito! Neniam! ĉu vi komprenas?
Kaj Liboire konfirmis siajn asertojn per pugnobatoj, kiuj certe sufiĉus mortigi sian rivalon se ne pro subita savhelpo de Perron.
— Estis tiam, knaboj miaj, kaj mi aldonas ke mi senhezite pravigas Liboire-on, diris mia onklo, ke la hipokriteco kaj malicego de ĵozon malkaŝiĝis. Li konfesis ke li forprenis la leterojn de kompatinda Liboire ĉiufoje kiam li alportis la poŝtaĵon al la vilaĝo, kaj li anstataŭis aliajn leterojn plenplenajn de insidaj malicaĵoj, por mortigi la amon ĉe la koro de la bela ĵozefin’. Dank’ al tiu fia agmaniero ĵozon skcesis ke ĵozefin’ edziniĝu kun li.
ĵozefin’, afabla grandstatura brunulino, havis okulojn plej malhelajn kaj plej kavajn en la tuta regiono. Ili beligis ŝian malbelecon. Pri tio, ŝi ne konsciis antaŭ ol ŝi estis dekdujara.ŝia patro ĉiam diris ke pro tiuj okuloj. “ŝi estas la plej bela knabino en la mondo”, Liboire kiu tiam sidis sur sama lernejbenko, ekde tiu tempo jam certiĝis pri tio.
— Nun, ci venos kun mi, al Saint-Esprit-d’en-Bas (vilaĝo en Kebekio) — Estis la vilaĝo de ĵozefin’.
Malgraŭ lia duonsenkonsciiĝo, ĵozon tuj ekstaris.
— ĉu ci estas freneza? Saint-Esprit-d’en-bas… ĉirkaŭ 400 mejlojn malproksime de ĉi tie… Ni ne povos reveni tien ĉi por labori tuj post morgaŭ.
— Mi ne demandis cin, ĉu tio estas farebla aŭ ne, mi diras al ci, ke ni iros!
— Kial do? demandis la alia, subite elebriiĝita.
— Por ke ĵozefin’ diru antaŭ mi, ĉu jes aŭ ne, cin ŝi preferas. Kaj ci, findiris Liboire, kaptante Grandnazon ĉe la kolhaŭto, pro cia entrudiĝa scivolo ci venos kun vi!
Per unu ekfajfo, Liboire, subite aperigis kvin fortikulojn el unu granda kanoto, kiun Perron rekonis kiel kanoton de CHASSE-GALERIE. Antaŭe ĝi estis profunde kaŝita sub la neĝo laŭlonge de la barako. Grandnazo Perron identigis la virojn kiel tiuj de la najbara lignejo, kaj samtempe komprenis ke tiuj ĉi viroj intencis vizitadi la CHASSE-GALERIE-on! Kion ajn alie li povus kredi? Sciante ke la vojo estas netrairebla, kaj “Saint-Esprit” estas malproksima, kaj oni uzus naŭ semajnojn por ĝin atingi.
— La CHASSE-GALERIE!!! La CHASSE-GALERIE!!! rediris kaj rediris Grandnazo Perron, ĉiufoje palegiĝante pli kaj pli.
— Vi ne pripensis tion, viroj! Vi riskos la savon de viaj animoj pro iu uni?…
— Sebvizaĝoj! ekfuriozis Liboire, starante antaŭ la kompatinda terurigita viro.
— Oni ja konstatas ke ci havas akvonen la sango. Vole nevole ci enveturiĝos kun ni en la ŝelkanoto, kaj ni veturos pagaje! unue, estas postulate ke ni estu parnombraj. Sen ci, ni estus nur sep. Oni kalkulis sur Noe, la maljuna barbulo, sed, kiel vi scias, li estas iom blasfemula, kaj, vi scias ke ĉe la CHASSE-GALERIE, tion oni ne devas…
— Ni ne devas?… informiĝis Grandnazo por gajni tempon.
— Ne! per CHASSE-GALERIE ni povas veturi tri cent mejlojn hore, kondice ke oni ne prononcu la nomon de Dio dum la irado, kaj ke oni ne trafu la krucon de preĝejturo dumvoje. Kun la barbulo tio estus riska. Sed kun ci, Grandnazo, ĉio iros glate.
Grandnazo, pli kaj pli sentis sin malfortiĝi. Des pli, ke ĵozon, duonkonscia pro la brando kaj la batado, apenaŭ povis spiri. Do, neniu por plu kontraŭdiri Liboire.
— ĉu ni forestos longatempe? aŭdacis Perron.
— Pleje sep aŭ ok horojn. Ni reestos tie ĉi, postmorgaŭ por komenci al laboron.
— Kion ni ne devos prononci? ankoraŭ demandis Grandnazo Perron, esperante, ke tiel interparolante, iu finfine elvenu el la barako.
Sed Liboire ne estis sencerbulo, li komprenis. Tuj, dum malpli da tempo ol tiu por nombri ĝis du, ĵozon, Grandanazo, la kvin fortikuloj kaj li mem sidiĝis en la granda konoto, kiu ŝajnis longegiĝi pro la teruro de Perron.
— Ripetu tion, kion ni ne devas prononci, li kriaĉis.
Tiel solene kiel triba ĉefo, tiam Liboire ripetis malrapide :
— Per CHASSE-GALERIE, oni veturos po 3000 mejloj hore, kondiĉe : unue, ke oni estu en para nombro : du, kvar, ses, kaj ok ; due, ke oni kapablu manuzi pagajon ; trie, ke oni ne prononcu la dian nomon nek tiun de lia malamiko, la diablo, dum la tuta vojiro ; kvare, ke oni ne trinku brandon dumvoje, nek alkroĉiĝu al preĝejkruco. Por pli bone pensi pri tio, kion vi ne devas diri : ne parolu! Streĉu la okulojn kaj fiksu ilin ĉi tien!!
Li montris la antaŭan pinton de la kanoto.
— Pripensi, Liboire, pripensu ankoraŭ iom, antaŭ ol foriri, lamentis Grandnazo Perron.
— ĉio estas prinpensita, rekuraĝigis Liboire. Mia avo faris la vojaĝon per la CHASSE-GALERIE almenaŭ dek unu fojojn en lia juneco kaj li mortis naŭdek sesjara!!! Nu, nun rediru ĉion, kunekunmi…
— Ne… ne ĵurpromesu al la diablo, diris denove Grandnazo.
— Estu sentima, mia Perron, nenio gravas, kondiĉe ke ci bone atentu pri via lango kaj via pagajo. Tiel estu kun ĉiuj el vi, ĉu ne?
Tion dirinte, Liboire fajfis tra la fingroj tiel forte, ke liu surdigis siajn kunulojn. Grandnazo nazenspiris, ĝemetis, neniu tion atentis. En tiu momento la kompatinda viro rememoris ke li disdividis sian salajron al tri flosigistoj (draveurs) en la pasinta vintro, por malebligi ilin forvojaĝi tiele, sub la demona protekto, en la granda kanoto de la flosigistoj… La kresona voĉo de Liboire skandis :
— Ripetu post mi, malrapide kaj la “r”-j bele vibrigitaj :
— Satano, reĝo de la inferoj, sekurigu nin. Nin subtenu aeree je 300 mejloĵore, ĉi tie ĝis tie, mi promesas al vi ke ni ne prononcu la nomon de via kaj nia mastro, la bona Dio, nek vian, kaj liveru al vi niajn animojn, sed ni faru tion, aŭ, se ni tuŝu krucon dumla veturado. Nin veturu do tien, kien ni volas iri, kaj nin revenigu same ĉi tien, en la lignejon, se vi akceptas nian kontrakton.
Abra kadabra, abra kadabri, abra kadabram!
Nin veturigu aere preter la montoj, tiam!
je tiuj vortoj, la kanoto supreniris oblikve 300 futojn super la kampadejon. Grandnazo, kiun Liboire lokis apurd si, ĉe la pruo, imagis al si esti barb-haro, tiom malpezan li sentis sin. Li pagajis kuraĝe, kvankam fariĝinte kontraŭvole demonposedaĵo de la CHASSE-GALERIE. Subite li revis ke liaj oreloj eble frostus sen la lutra felĉapo, kiun Liboire, foriante, kapvestis lin. Kiel tiu konkuranto, kiu veturis super la arboj altaj aŭ malaltaj. Pinoj, abioj, acerarboj pro tio ekkrakis. La luno, kredante je la alveno de nigra-nova planedo, klopodis lumigi kiel eble plej bone la ĉielan volbon. Kun prujnaj lipharoj, varmaj manoj pro la pagajado, ŝvitaj vizaĝoj pro tiom da emocio, ĵozon kaj Grandnazo pli kaj pli konvinkiĝis ke ili foriris je domona rapideco. Ambaŭ konsterniĝis pro la trosenĝenado de Liboire, kiu laŭtege kriis : “Pli rapide, pli rapide!”
Malsupre, la tero aspektis kiel nigran punkton same al tiuj, kiuj ĉirkaŭas la nazon de dek kvin-jara junulo. Longatempon ni aerveturis tiele, kun aera ondo sube, kiam subite, lucioloj preterflugis sub la kanoto. Estis la domlumoj de la transpiritaj vilaĝoj. Preĝejpintoj enmiksiĝis kiel piptuboj el arĝenta gipso. Aiiiiip! ĉio rapidege foriĝis… kiel barilfostoj aŭ tiuj de reflektoroj de la venontaj ĉoforoj je 80 mejloj hore. Aliaj lignejoj, aliaj vilaĝoj tiele forŝoviĝis, pli kaj pli rapide. La hakistoj de la CHASSE-GALERIE, lertaj kvazaŭ bando de diabloj, forflugigis sian kanoton kiu postlasis minacan bruantan trenaĵon de fajreroj.
Liboire kondukis kiel vera ŝipestro. Instinkte, li elserĉis la pli taŭgajn serpentumadojn por atingi, kiel eble plej baldaŭ “Saint-Esprit-d’en-Bas”-on. Sed li neniam diris la vilaĝnomojn. ĵozon kiesebrieco montriĝis denove, la rapideco de la kanoto senkulpigas lin, post momento ekkantis la arion de la CHASSE-GALERIE. ĉiuj kanotistoj gaje kaj plenvoĉe kantis ĥore la rekantaĵon, sed la povra ĵozon baldaŭ, deviskanti rekanteton iom malpli agrablan. ĉar Liboire volis leone eniri “Saint-Esprit”-on, do, li, per pagajbatoj devigis sian amkonkuranton, ĵozon, kanti laŭ la ario : “C’est l’aviron qui nous mène”, t.e. “La pagajo nin kondukas” — la sekvontajn vortojn, kiujn li laŭmezure diktis :
jen mi, ĵozon, trompanto mi fariĝis!
jen mi ĵozon ; povra ĵozefin’!
Rekantaĵo : La pagajo nin kondukas, nin kondukas,
La pagajo kondukas al cel’!
Ho mia kor’, en ĝi estas tormento!
Maltrankvile, ĝi estas vera dorno!
Rek. :
Mi ŝtelis vin el la forta Liboire!
Mia amrozo, vi nun estas sufero.
Rek. :
Por sin venĝi, kaj pli bone sukcesi
Liboire nun, certe min venkos.
Per alia movo de sia pagajo, Liboire jen malaltigis nin ĝis la supro de la ulmo apud la komuna magazeno. Ni preskaŭ tuŝis ĝiajn suprajn branĉojn.
— Mi timotremis kiel mustelo, daŭrigis Grandnazo, je la ideo ke ni povus alkroĉi la preĝejturon antaŭ ni. La magazeno senhomiĝis kvazaŭ renversita dantabulo. ĉiuj serĉis la meteoron kiu trairis la horizonton. ŝajnas ke neniu aŭdis la kanton kiun Liboire devigis ĵozon kanti denove, kaj kiun ĉiuj rekantis aŭore, plenvoĉo, nur por la profito de la steloj. Se ĵozon malforiĝis ĝis li nur balbutis, kontraŭe la CHASSE-GALERIE prenis sur sin la devon rajtigi la aŭtoron.
Laca pro la pagado antaŭen kaj malantaŭen por nin tiele stabiligi en la spaco, Liboire decidis venigi la venton per sia pagajpinto. Li ordonis al ĝi blovveturi nin ĉirkaŭ la paroaŭo dek fojojn, je plenrapideco kaj je nekredebla alteco. Salutante lastfoje la malproksiman murmuron de la vilaĝanoj, Liboire kun liaj kunuloj suprensaltis ĝis la plej malproksimaj planedoj. Poste, revokinte la helpon de Belzebudo, li denove nin malsuprenigis vertikale per la same rapideco kiel ĉe la foriro.
Finfine, ni alteriĝis en neĝamason sur la renversita kanoto, kiu inversiĝis duonsekundon antaŭ ol tuŝi la neĝon.
— aŭskultu, ditis Liboire, restarigante sin la unuan el tiu malkomforta sidmaniero.
— Neniu ek vi drinku malmodere, li ne prononcu unu nek alian de la nepermesitaj nomoj, kaj li estu preta, per unu signo, reveni al la lignejo. Kontraŭe, post batado helpe de miaj pugnoj, mi transdonos lin al tiu, kiu ne bezonas nek flosistojn, nek hakistojn nek hejtlignon por sin varmigi kaj varmigi siajn amikojn!
Post tiu religie aŭskultita renegata parolaĉo, sekvante Liboire-on kiel marionetojn funkciantajn per komuna fadeno, ni atingis la vojon. Nia kanoto kuŝis surflanke tiel, kiel ni ĝin restarigis post nia alveno en la neĝon. Alta neĝamaso kaŝis ĝin de tro scivola pasanto. Restis da irado, nur du mejlojn, kiuj malproksimigis nin de la vilaĝo.
Kiam ni tien eniris, la jam fermita magazeno ne ŝajnis maltrankvileta supermezure pro nia trairo. La domoj vidigis briletajn kandelojn ; ŝajne, ĉiuj amuziĝis, laŭ la agitiĝitaj ombroj.
Pro streĉita rigardo kaj malafabla vizaĝo, Liboire, ĉion ĉi ne vidis. Per egalaj kaj firmaj paŝoj li martelis la lignan trotuaron, kovritan per malmola neĝo, kaj nin kondukis ĉe Euĉer Roiro (Euŝer Rojro), la patro de ĵozefin’. Kredante al la alveno de ĵozon, Euĉer mem malfermis la pordon.
— Kiel!… Sed ne estas… Ne estas ĵozon?…
— Estas li, sed ne li sola, diris Liboire.
— Mi ekrimarkas tion… konstatis patro Roisreaŭ per malafablaj okuloj, maldikaj lipoj ankoraŭ pli maldikaj. Mi opiniis ke ci transpasis en usonon, Liboire…
— Mi neniam havis tiun intencon.
— Tamen…
— jes, estis tio, kion ĵozon skribis al ĵozefin’, sed li venas por konfesi tiun malveron, impetege parolis nia kondukisto.
— ĉu via filino estas ĉi tie? li demandis per subita dolĉa voĉo.
— ĵozefin’!… ĵozefin’! alvokis s-ro Roireaŭ, malsupreniru, nokto-kunvenantoj!
— Noktokunvenantoj! ŝi rediris eĥe malsuprenirante la ŝtuparon, kokete vestita poer roza tafrobo kaj blankaj butonitaj botetoj, estas ĵozon?
— jes! sed ne sola! skandis Liboire.
Grandnazo kaj ĵozon tremetis kiel plumojn elirintajn matracon. La scivolemo de Perron pligrandiĝis pli kaj pli. Tiam, estis por li kiel ekfrapo, vidante sin izolita per solida pojnoforto. Estis unu el la fortikuloj de la kanoto, kiu jam ricevis ordonon de Liboire, malpermesi al Perron vidi plu. Tiu ĉi ĉiam esprimis, oni diras, sian bedaŭron mankante tio, kion, laŭ sia opinio, devus esti la plej bela batado, en sia vivo.
— ĉu Liboire edziĝis al ĵozefin’? ni tiam demandis al nia praonklo.
— Kaŭze de tio, kion restis de ĵozon, kiam Liboire antaŭen ĵetis lin eksteren kiel malplenan korbon sur la peronon de la Roireaŭ, mi pensas ke ŝi pli bone edziniĝu al Liboire. Poste, ŝi tion faris, ĉar Grandnazo fariĝis baptopatro de la dek-sesa infano…
— Kaj ĵozon, diru, kio al li okazis?
— Nu, ŝajnas ke la hakistoj atendis lin longan tempon, preme siudante sur la perono de patro Roireaŭ. Poste, ili fine alvenis ĉe patro Antim’ Lapré, kiu donis vesper-festenon por la sesdek tri gejunuloj el sia familio : gefiloj kaj pragefiloj. Parenteze, tie mi konatiĝis kun via onklino, subdiris mia onklo. ja belega knabino en tiu tempo!
—Ni ne kuraĝis levi la okulojn al nia onklino, kaŭze de “en tiu tempo!”
— Do, mia onklo, vi estis ĉe Sinjoro Lapré?
— jes, ja, ĉar estis li, mia baptopatro, kiu edukis min.
— Ha…?
— Por reveni al mia rakonto, estis do en sia dono, ke Liboire reatingis siajn kunulojn. Li fiere paradis flanke de sia beleta ĵozefin’. Li vigle svingodancis kun ŝi, kaj superis ĉiujn, pro sia facilmoveco dum la “piqué” (akcentita) aŭ “trot de ĉeval” (ĉevaltroto) kaj la “ailes de pigeon” (kolombflugiloj), pasintjaraj dancoj. Mi acertas al vi ke la amanto al premis sian belulinon iom forte, precipe kiam li antaŭiris la malfeliĉan ĵozon, kiu apenaŭ povis sin rektigi, tiom doloris sia tuta korpo pro sia aventuro. ĉiuj dancadoj pasiĝis sen ke li partoprenis. Mi, kiu parolas al vi, kapablis danci la “simple” (simpluto), la “voleuse” (la ŝtelitisno).
Fine, la forirhoro sonis. Ducent minutoj jam forpasis, dume la CHASSE-GALERIE amuziĝis en nia domo. ĉiuj el la plej belaj fraŭlinoj el la vilaĝo jam troviĝis tie. je la kvina matene, Grandnazo Perron rekomencis tremi pro malkvieto. Lia kuraĝo fariĝis granda, kiam li alprokmiĝis kaj ektiris la manikon de Liboire. Felice, tiu ĉi finis kisi sian ĵozefin’. Li kompletigis, se mi bone rememoras, sian dudek-duan kison.
— Estis ĵozon kiu kalkulis…
— Nu!… jes!… li diris. Ni foriru.. ni foriru… Li eĉ ne plu klopodis atentigi la aliajn pri la foriro.
ĵozon, kompreneble, ne havis la samajn kialojn tie restadi. Nek Grandnazo… Tiu ĉi antaŭvidis la malafablan mienon kaj la senĝentilecjan gestadojn de la provozora kuiristo, mia mortinta patro.
Grandnazo fortege klopodis elirigi siajn kunulojn el la domo. Li elkondukis ilin unu post la alia per la malantaŭa kuireja pordo. Li profitis la okazon, post kiam ĵozefin’ devis foriri por, sin hararanĝi, por venigi Liboire, kiu ne trinkis eĉ guteton, sed tamen, estis la plej ebria! Postrestis apenaŭ tempo, eĉ por CHASSE-GALERIE, reveni al la arbaro antaŭ taglumo. Tie, en la Novjara tago, la estro volis ĉiujn siajn hakistojn sur lia posteno.
Sendube, komprenante ke ĝi tute eraris pri la sorĉa kanoto, la luno tiris siajn kurtenojn kaj estingis sian lumon. ĉiuj el la pagajistoj pli malpli ebrietaj, lace sidiĝis ĉe iliaj sidlokoj kaj atendis la ordonon de Liboire, kiu estis pli malatenta ol kutime.
— Ni tuj rimarkis tion, klarigis al mi Grandnazo. Post la “abrakadabra”, anstataŭ flugi firme kaj rekte, ni zigzagis em la aero kaj mi atente kaj konsterne rigardis ĉiujn preĝeturojn. ŝajnis ke ni ofte direktiĝis al ili.
Ni ĵus alvenis je tri mejloj de nia barako kiam terura blasfemo ekaŭdiĝis. ĝi haltigis nian spiron. Estis ĵozon, kiu klopodis depost la returniro, trovi eblecon sin venĝi. Senrimede, fine li ne hezitis plu inter infero kaj la malsukceso de sia amo.
Rapidege, kiel fulmo, Liboire eltiris sian pagajon kaj trafis lian kapon.
Ouipp… kri… kra… kruk!… La incitegita viro jam grundigis nin sur garbejturon. Kredante nin sur preĝejturo ni krucosignis, se necesus. Mi estis sub la impreso ke ni flamiĝis en abia arbaro, vere posedaĵo de Belzebudo, kiam mi vekiĝis, la sekvontan tagon, je la sepa, antaŭ la forno de la barako.
— Kaj, daŭrigis Grandnazo, ĉiuj hakistoj de la lignejo amusiĝis, kaj ĉirkaŭante min, demandis, ĉu la brando bone varmigas en neĝamaso…
Liboire, laŭ mia opinio, havis la singardemon alteriĝi apud la kompania garbejo, kie ni laboris, kaj rekovris nin per veturilfeloj ĉiam haveblaj en la remizo. Mia submastro, ĉiam kredis ke ni drinkis tro multe da rumo kaj alkoholo kies provizo troviĝis tie sub la subtegmento. Neniu el ni kontraŭdiris lin. Ne eĉ ĵozon kiu, neniam pardonis al Liboire kaj faris al li bruegan muzikaĉon je la reveno de lia edziĝvojaĝo.
— ĉu tute vere, ĉio… mia onklo? Mi tiam timeme demandis.
— Same kiel estas veraj ĉiuj legendoj el ĉiuj landoj, li sentenceme konkludis.
———————————————

  1. Pingback: stromectol 12mg
  2. Pingback: modafinil provigil
  3. Pingback: quineprox 60mg
  4. Pingback: gabapentin 700 mg
  5. Pingback: lasix 5
  6. Pingback: zithromax cost
  7. Pingback: stromectol cvs
  8. Pingback: provigil 200 mg
  9. Pingback: priligy online usa
  10. Pingback: buy plaquenil
  11. Pingback: buy neurontin uk
  12. Pingback: buy generic lasix
  13. Pingback: buy amoxil 250mg
  14. Pingback: safe cialis online
  15. Pingback: cialis brand name
  16. Pingback: propecia uses
  17. Pingback: acyclovir pecanty
  18. Pingback: cialis 20mg uk
  19. Pingback: cialis side
  20. Pingback: cialis viagra
  21. Pingback: blogery_i_dorogi
  22. Pingback: coreg carvedilol
  23. Pingback: amitriptyline 50mg
  24. Pingback: cialis 10mg india
  25. Pingback: podolsk-region.ru
  26. Pingback: chelovek-iz-90-h
  27. Pingback: cost of viagra
  28. Pingback: sildenafil dose
  29. Pingback: cialis 5mg dosage
  30. Pingback: what dose viagra
  31. Pingback: fildena.com
  32. Pingback: top
  33. Pingback: site
  34. Pingback: Ukrainskie-serialy
  35. Pingback: soft tablet
  36. Pingback: soft tablet
  37. Pingback: video
  38. Pingback: topvideos
  39. Pingback: kinoteatrzarya.ru
  40. Pingback: ivermectin cvs
  41. Pingback: psy2022
  42. Pingback: psy
  43. Pingback: news news news
  44. Pingback: soft tablet
  45. Pingback: 4569987
  46. Pingback: Zakhar Berkut hd
  47. Pingback: 100mg viagra pill
  48. Pingback: indian viagra
  49. Pingback: buy cialis 100mg
  50. Pingback: buy cialis jelly
  51. Pingback: stromectol pill
  52. Pingback: cialis prn mexico
  53. Pingback: novartis plaquenil
  54. Pingback: paxil and wine
  55. Pingback: trimix with cialis
  56. Pingback: cvs propecia cost
  57. Pingback: viagra boots
  58. Pingback: diflucan buy
  59. Pingback: clomid pain
  60. Pingback: viagra gold 800 mg
  61. Pingback: clotrimazole otc
  62. Pingback: 150 mg viagra
  63. Pingback: cialis reviews
  64. Pingback: expired albuterol
  65. Pingback: terbinafine uk
  66. Pingback: viagra pill cutter
  67. Pingback: cost of cialis
  68. Pingback: jmfwlemm
  69. Pingback: estradiol pills
  70. Pingback: iqsuagww
  71. Pingback: erythromycin cheap
  72. Pingback: permethrin prices
  73. Pingback: venlafaxine cost
  74. Pingback: warfarin online
  75. Pingback: clozapine coupon
  76. Pingback: cheap cefuroxime
  77. Pingback: anastrozole canada
  78. Pingback: leflunomide usa
  79. Pingback: pioglitazone pills
  80. Pingback: zyprexa tablet
  81. Pingback: zyloprim tablets
  82. Pingback: zovirax pills
  83. Pingback: zocor purchase
  84. Pingback: check this
  85. Pingback: wellbutrin cost
  86. Pingback: voltaren tablet
  87. Pingback: verapamil canada
  88. Pingback: valtrex pharmacy
  89. Pingback: tenormin cheap
  90. Pingback: spiriva purchase
  91. Pingback: sildenafil pfizer
  92. Pingback: rogaine 5% cost
  93. Pingback: risperdal cheap
  94. Pingback: how to buy remeron
  95. Pingback: reglan 10mg online
  96. Pingback: pyridium purchase
  97. Pingback: prevacid australia
  98. Pingback: mestinon pharmacy
  99. Pingback: meclizine price
  100. Pingback: luvox tablets
  101. Pingback: lopressor canada
  102. Pingback: click reference
  103. Pingback: buy geodon 20mg
  104. Pingback: how to buy flomax
  105. Pingback: dramamine pharmacy
  106. Pingback: differin prices
  107. Pingback: depakote generic
  108. Pingback: coreg cost
  109. Pingback: Buy generic viagra
  110. Pingback: cleocin 150mg usa
  111. Pingback: my homework now
  112. Pingback: my homework help
  113. Pingback: Brand viagra
  114. Pingback: cbd oil sale
  115. Pingback: viagra 50mg online
  116. Pingback: payday loans utah
  117. Pingback: car insurances
  118. Pingback: real money casino
  119. Pingback: lipitor viagra
  120. Pingback: real casino
  121. Pingback: casino slot
  122. Pingback: casino real money
  123. Pingback: casinos online
  124. Pingback: casino
  125. Pingback: online slots
  126. Pingback: online casinos usa
  127. Pingback: claritin for sale
  128. Pingback: cipro australia
  129. Pingback: celexa usa
  130. Pingback: celebrex 100mg nz
  131. Pingback: catapres canada
  132. Pingback: order casodex
  133. Pingback: amoxycillin1st.com
  134. Pingback: buspar 10mg usa
  135. Pingback: Biaxin 500 mg cost
  136. Pingback: baclofen 25mg cost
  137. Pingback: avapro 300 mg usa
  138. Pingback: atarax 25 mg nz
  139. Pingback: allegra 180 mg uk
  140. Pingback: actos 30 mg pills
  141. Pingback: www.bee-rich.com
  142. Pingback: levitra 40 mg uk
  143. Pingback: grassfed.us
  144. Pingback: buszcentrum.com
  145. Pingback: cialis dose
  146. Pingback: Cialis 10 mg otc
  147. Pingback: Cialis 40mg price
  148. Pingback: Cialis 10mg cost
  149. Pingback: Cialis 10mg usa
  150. Pingback: buy viagra pills
  151. Pingback: viagra pills
  152. Pingback: sildenafil
  153. Pingback: viagra online usa
  154. Pingback: viagra online
  155. Pingback: sildenafil 20 mg
  156. Pingback: 20 cialis
  157. Pingback: cialis 5 mg
  158. Pingback: buy cialis
  159. Pingback: generic for cialis
  160. Pingback: Bovada
  161. Pingback: online gambling
  162. Pingback: Phenq Reviews
  163. Pingback: viagra pills
  164. Pingback: online gambling
  165. Pingback: stay lucky casino
  166. Pingback: quick cash loans
  167. Pingback: pay day loans
  168. Pingback: casino slots
  169. Pingback: levitra online
  170. Pingback: levitra pills
  171. Pingback: online vardenafil
  172. Pingback: Buy cialis online
  173. Pingback: Cialis in usa
  174. Pingback: online pharmacy
  175. Pingback: ed medication
  176. Pingback: viagra 50mg
  177. Pingback: viagra 50mg
  178. Pingback: prices of cialis
  179. Pingback: cialis 5mg
  180. Pingback: cialis price
  181. Pingback: generic ventolin
  182. Pingback: generic cialis
  183. Pingback: cialis daily cost
  184. Pingback: cialis 20 mg
  185. Pingback: cialis 20mg price

Comments are closed.