• Login
  • Antologio
  • Videoj/Videos
  • Butiko/Shop
  • Esperanto Links

Kanada Antologio Blog

Kanada Antologio

Legalese

“This is a private blog for the translators and proofreaders of the Canadian Anthology of Canadian Literature in Esperanto. A key for permission to assist in this work may be granted by Wallace George du Temple at wallydutemple@telus.net. Some original and translated works in Esperanto that are cleared for public reading will be placed above and made available to you by clicking on the circle entitled ‘Verkoj’.” Works located here are NOT available for public copying, printing, forwarding, or any other use without premission from the site owner. For more information about Esperanto courses, events, conferences, organizations and websites please click on the ‘current affairs’ button.”

La Heridaĵo — Traduko de Bruce Arthur Ringuet (Philippe Panneton, 1895–1960)

Philippe Panneton naskiĝis en 1895 en Tri-Rivero, Kebekio. Li studis medicinon ĉe Universitato Laval kaj en Montrealo, kie li ricevis sian diplomon en 1920. Li vojaĝis por postdiploma studado al Parizo, kie li estis libera de la literaturaj limoj de la Katolika indekso, kiu estis longa listo de libroj kiujn malpermesas en Kebekio la Katolika Eklezio. Li revenis al Kebekio, kie li praktikis medicinon en Montrealo, kaj en 1935 li profesoriĝis ĉe la Universitato de Montrealo. Li ankaŭ deĵoris kiel la prezidento de la Akademio Franc-Kanada (l’Académie canadienne-française) de 1947 ĝis 1953. En 1956, li elektiĝis esti ambasadoro al Portugalio, kaj li mortis en Lisbono en 1960.

Ringuet (tiu nomo estis la familia nomo de lia patrino antaŭ edziniĝo) eldonis sian unuan libron en 1924, kun titolo Littératures…à la manière de…. Tiun libron li verkis kunlabore kun Louis Francœur, kaj ĝi enhavas verkaĵojn kiuj moke imitas ŝatatajn franc-kanadajn verkistojn de tiu tempo, inkluzive je Lionel Groulx, Camille Roy kaj Henri Bourassa. Oni forte riproĉis lin pro tio ke li ŝajne aparte malestimis al Abbé Groulx, sed malgraŭ tio, li gajnis la premion David.

En 1938, Ringuet eldonis sian unuan romanon, Trente Arpents (“Tridek akroj”). Ĝi estas la historio de la sukceso kaj sekva malsukceso de unu kampara familio. Kvankam la historio okazas en la tradicia kampara ejo de Kebekia “romano de la tero,” la vidpunkto de Ringuet etendas preter la limoj de ĉi tiu stilo de literaturo. Li uzis realismon por klarigi pliĝuste la vivon de kampara kebekia terkultivisto. Li gajnis alian premion David, kaj la anglalingva traduko gajnis la premion de la Reganto Ĝenerala.

La plipostaj fikciaj verkoj de Ringuet ofte esploras la malkontentecon, kiun frontas liaj roluloj en ties urbaj ĉirkaŭaĵoj. Li neniam regajnis la grandan sukceson de sia unua romano, sed Ringuet tamen honoriĝis per la premio de la Akademio franca (Prix de l’Académie française) en 1953, la premio Duvernay en 1955, kaj la medalo Lorne Pierce en 1959.

Verkita de Lee Skallerup.

 

La Heridaĵo: verkita de Ringuet en la franca,
tradukita en la anglan de Morna Scott Stoddart kaj esperantigis de Bruce Arthur

 

La viro haltis minute ĉe la voj-kruciĝo, klare konfuzite. Li devis decidi: ĉu iri rekte laŭ la ŝoseo kaj eventuale perdiĝi en la arbedaro videbla ĉe la horizonto, trembrilante pro la varmego de la tago; ĉu turni sin al la maldekstro kaj iri laŭ la polva vojo kiu zigzagas inter pluraj montetoj, kie oni senarbigis la teron, kaj kiu ŝajne finiĝis ĉe la bazo de deklivo, sur kiu aro de pin-arboj dormas sub la suno. Ankaŭ tie, ĉe la dekstra flanko de la voj-kruciĝo, estis malalta domo malantaŭ vico de aceraj arboj — unu ties muron kovris malplaĉ-aspektaj reklamaĵoj.

La viro decidis grimpi la deklivon al alloga ombro sub la retejo de arbobranĉoj. Li iris oblikve, piedirante peze, lace. Li iris trans la tapiŝon de pinaj pingloj ĝis sabla altaĵo; preter tie, la tero iris malsupren.

Lia nova kompleto kaj bril-kolora ĉemizo videbligis fortikan korpon kaj kvadratajn ŝultrojn. Antaŭ la fono de la ĉielo, liaj ŝultroj aspektis iomete simile al fortika ligna jungilo por porti pezaĵon. Li estis metinta sian pakaĵon sur la teron.

Li rigardis la pejzaĝon; antaŭ li, eble estis la terpeco kiun li serĉas. Haltinte, li ĝuas la ombron kaj la malvarman printempan venton — kiam li grimpis, la eka varmego estis apenaŭ tolerebla.

La tero antaŭ li estis ond-forma. Ĝi deklivis krute malsupren. Estis kelkaj malgrandaj valoj, kaj preter ili, estis profunda mallarĝa valo. Ĉe la alia flanko, la tero deklivis supren, ondon post ondo, ĝis monteto tiel alta ke li ne povis vidi super ĝi. Se li volus rigardi super tiu, li devus iri malproksime al la dekstro.

Ĉe la voj-kruciĝo sub li, virkoko en la bruteja korto komencis bleki kiel eble plej laŭte. Tiu triumfa kanto de kontentigita amo aŭdigis ties ĝojon super la tuta mondo, la tero, la sunlumo, la printempa tago. Momente ĝi plenigis la tutan pejzaĝon, sekve ĝi ĉesis, kvankam la virkoko ŝokiĝis ke ĝi atingis nenion. Paco revenis, nevenkita, majesta, finfina. La susuro de la branĉoj, la venteto kiu tuŝis nur la pintojn de la pinoj, tute ĝis la ĉielo, sajnis esti nur parto de ĉi tiu sensoneco.

Sur la verando de la domo aperis momente virino en kitelo. Tiam preskaŭ tuj aperis viro kun ŝi. Ŝirmante la okulojn kontraŭ la suno, ili rigardis la viron sur la malgranda monteto, kie kutime estas nenio. Post tio, ili malaperis.

Irante iomete laŭ la altaĵo, la vojaĝanto rimarkis ion: estas griza ponto trans la profunda valo. La rivero certe estas tie. Li levis sian pakaĵon kaj piediris malsupren. Antaŭ ol eniri la butikon, li hezitis. Tiam, skuante la ŝultrojn, li puŝe malfermis la pordon. La virino en la kitelo iris malantaŭ la grasa vend-tablo, kie en vitra elmontrilo estas kelkaj bombonoj kaj pakaĵetoj de maĉ-tabako.

“Cu vi povus diri al mi, ĉu la bieno de la mortinta Baptiste Langelier proksimas al ĉi tie?”

“Kion?”

“Ili diris ke la terpeco posedita de la mortinta Baptiste Langelier troviĝas ie, proksime al ĉi tie.”

“Ho, la bieno de Baptiste Langelier.”

“Jes, la bieno de Baptiste Langelier.”

Li estis ripetinta iliajn vortojn maŝine, kiel viro kutimiĝinta al la manieroj de ĉi tiuj simplaj homoj.

“Nu,” ŝi diris plu, “ĉu vi demandas pri la bieno de Baptiste Langelier?”

Li ne respondis.

La virino malaperis malantaŭ tre polva litokovrilo, kiu pendas kvazaŭ kurteno antaŭ la pordospaco.

Post minuto alvenis viro, kiu rigardis la nekonaton scivoleme. Tiu dua viro demandis denove, ŝajne tute ne senpacience. “Mi volas scii, kie estas la bieno de Baptiste Langelier.”

“Ĉu Baptiste Langelier? Sed li mortis. Li mortis antaŭ iom da tempo.”

“Jes, mi scias. Sed mi demandas pri lia bieno.”

“Bone, mi informas vin. Iru per la maldekstra vojo ĉe la bazo de la monteto. Ĝi estas sufiĉe facile trovebla. Ĝi estas la tria loko post kie la vojo duiĝas.”

“Bone. Dankegon.”

Post kiam li iris malsupren laŭ la vojo, la viro kaj virino restis ĉe la fenestro malantaŭ la kurteno.

“Eble vere estas li,” diris la virino.

“Li aspektas kiel li,” respondis la viro.

 

Ja estis li.

Ekde kiam la maljuna Baptiste Langelier mortis eke en Februaro, ĉiuj demandis sin, kiu heredos la bienon. Li estis fraŭlo, kaj neniu sciis parencojn loke aŭ aliloke. Dum iom da tempo, neniu aŭdis ion ajn. Tiam iu de Saint-Alphonse trovis kiu estas la heredanto; estis raporto ke vere estas heredanto, urbano kun la nomo Langelier — eble kuzo.

La informo pliboniĝis! Iom post iom, la afero diskoniĝis. La viro estas filo de la maljuna viro; estis vere. Sed la maljuna viro neniam edziĝis, ili flustris. Ne, li estas la filo de virino kiun la viro edzinigis antaŭ dudek kvin jaroj, laŭ aliaj homoj, kiuj certis. Ili eĉ parolis pri detaloj: ŝi estis virino de Montrealo, kaj ili kunloĝis dum nur kelkaj semajnoj, kiam li laboras en municia fabriko en 1916. La sola fakto pri kiu ĉiuj akordiĝis estis ke la filo edukiĝis de la monaĥinoj, kvazaŭ orfo aŭ bastardo.

Kio ajn estis la vero, Albert Langelier komencis loĝi tie. Li ekposedis la domon; li havis la ŝlosilon. Li ekposedis la bienajn konstruaĵojn, memfide kiel la posedanto de la bieno. Li ekposedis la bienon kvazaŭ li komprenis nenion pri ĝi, hezite, malcerte. Kaj la unuan tagon, li malfermis ĉiujn fenestrojn, eĉ en la salono.

Dum kelkaj tagoj, la proksimuloj estis zorgemaj kaj amikaj. Ja, la domo estis malplena, de ĉiuj iris por rigardi nokte, kaj se la maljuna Langelier revenus, li devus serĉi longe por trovi iujn posedaĵojn, ĉar ili ne estis ĉe sia kutima loko.

Dun iom da tempo, la familio Vadenais ne kuraĝis uzi sian tabak-falĉomaŝinon, kaj Patrino Caron, la virino en la angula domo, komencis kaŝi la grandan sap-bolilon en la kelo.

Alia proksimulo, sinjoro Langlois, venis larĝe ridetante por redoni la sterk-sternmaŝinon. Li estis teninta ĝin en sia brutejo por preventi ke oni ŝtelus ĝin.

Same revenis maljuna ĉevalo, kaj ankaŭ du bovinoj kaj porko, kiujn iuj helpemuloj prizorgis por ke ili ne mortus pro malvarmo kaj malsato. Ili devis elspezi por nutri ilin. La novulo malridetis sed ne disputis; li pagis la koston. Ŝajnis iomete strange al li.

Pri la kokoj, ŝajnis ke la vulpoj manĝis ilin, ĉar neniu sciis al kie ili iris.

 

Ĉe Grands-Pins, la grundo estas malbona kaj ne taŭgas al ordinara ter-kultivado, do dum longa tempo ĝi estis preskaŭ forlasita. Nur post kiam oni komencis kultivi tabakon, homoj venis kaj loĝis tie, homoj kiel malriĉaj kiel la grundo. Ili vivis malfacile kaj malriĉe, sed pliposte pli facile. Tabak-kreskigado povis vivteni familiojn, eĉ ĉe Grands-Pins.

La maljuna Langelier estis inter la unuaj kiuj provis ĝin. Li ne plu estis juna, kaj li antaŭvidis nur kelkajn jarojn de paco kiel rekompenco pro sia pena laborado, do li ne devis elspezi multe. Li konstruis bonan sekigilon, kutima kvadrata konstruaĵo kun du fornoj hejtataj de ekstere. Li kontentigis sin per la kelkmil plantidoj kiujn li komencis kreskigi de semeroj endome sur sia malnova fera forno en la malviglaj tagoj de februaro. Sed kiam estis la tempo por planti ilin ekstere, li dungis dum kelkaj tagoj la filon de proksimulo aŭ preterpasantan laboriston. Li faris same en la laborplena sezono de falĉado.

Li fieris pri sia tabako. Ĝi estis raso kiun li konservis dum jaroj. Li posedeme kolektis sian semaron. Kiel ĉiuj aliaj, li kovris sep aŭ ok plantojn per ligitaj paperaj sakoj ĝis ili maturiĝis. Sed li havis siajn proprajn ideojn. Ekzemple, li neniam kolektis semaron krom se estas orienta vento.

En la kuirejo Albert Langelier trovis la longajn skatolojn por la plantidoj, sed ĉiuj estis mortaj. Estis nenio krom polva grundo morta, kun kelkaj velkintaj fadenoj — la sola restaĵo de la fama raso de la maljuna viro.

La forno estis rusta pro la vintro, kaj ĉirkaŭ ĝi estis multaj malplenaj ladvazoj. Li piedbatis ilin for kaj alprenis siajn proprajn ladvazojn — plenajn.

Envenante per la malantaŭa pordo, la kutima enirejo, oni iras tra la kuirejo en ian salonon, en kiu estis nenio krom du ĉevalharaj seĝoj kiuj perdas sian remburaĵon, kaj kaduka ŝranko. Malnova kalendaro sur la muro ankoraŭ montris la februaran paĝon kiun la maljuna viro ne povis forŝiri.

Estis du dormĉambroj ĉe la alta etaĝo, kaj Albert elektis la pli malgrandan ĉar ĝi estis malpli malluma. La maljuna viro ŝajne dormis tie, ĉar sur la lito estis ĉifa litotuko kaj pendante ĝis la polva planko estis malpura litkovrilo. La novulo pensis ke li eble sentus sin pli komforta en ĉi tie ĉambro, kie videble iu alia jam loĝis.

Senpense li serĉis tra la mebloj, malfermante unu tirkeston post la alia. Granda pina ŝranko okupis tutan muron. Li ekrigardis en ĝin; estis rompita glaso, krusto de ŝima pano, kaj sub araneaĵoj ĉe la angulo estis malnova numero de la Almanako de la Popolo. Ankaŭ estis ia tuketo, per kiu li viŝis la bretojn antaŭ ol formeti siajn ekipaĵojn. Tiam li rimarkis pecon de papero, kiu etendiĝis el fendo. Li elprenis ĝin kaj komencis legi. Ĝi estis ero de letero.

“…ĉe Montrealo, mi ne povis vidi vin. Mi restis kun amikoj. Sed tio plaĉus al mi, ĉar mi bezonis vidi vin. Plaĉus al mi aŭskulti vin kaj fari kiel Violette faris, anstataŭ foriri tiel, kiel mi foriris. Sed se vi faros tion, kion vi promesis, estos bone. Mi iris al la Fratinoj por….”

La letero estis ŝirita tie ĉi.

“ne tro malbone. Sed mi sukcesis aĉeti….”

“pantalonon, kaj ĉapelon….”

“sencigi….”

Li rigardis la dorson, sed la malseketo fluigis la inkon tiel, ke li ne povis legi la vortojn.

Sidante ĉe la fino de la lito kun la letero en la manoj, li relegis ĝin kaj ekdemandis sin: ĉu la letero temis pri li, kiu estis infano, malfeliĉa infano, tenata en orfejo, kiu estis la sola loko kiun li memoris de sia infan-aĝo?

Li ne povis memori, ĉu li iam ajn vidis sian patrinon, kaj la Fratinoj certigis ke li sciis, ke ŝi lasis neniom por li, ke neniu helpis la monaĥinejon pagi la koston vivteni lin.

Ekrigardinte la paperon denove, li ĵetis ĝin sur la plankon per la senzorga maniero de fraŭlo. Sed ne, li ne faru tion, ĉar ĉi tio estis lia hejmo — lia domo. Li ŝovis la paperon en la poŝon de sia ĉemizo.

Ĉu utilas sin demandi? Kial elpreni la fantomojn el la pasinteco kiam li eĉ ne rekonus iliajn vizaĝojn? Tuj antaŭe, li instinkte rigardis la murojn en la salono, serĉante fotojn kiuj montros la vizaĝon de lia patro. De ĉi tiu patro li ricevis nur du donacojn, sed ili estis rimarkindaj. La unua donaco estis la vivo, sed tio estis vivo kiun neniu deziris. Kiam li konsciiĝis pri tio, ĝi multe doloris al li, doloris al li tiom, ke li neniam komencis sian propran vivon, sian veran vivon, la rezulton de siaj propraj manoj — eble ŝancele komence sed sekve pli memfide kaj irante antaŭen. La dua donaco estis ĉi tiu heredaĵo neantaŭvidita. Komence, li rifuzis kredi, ĉar li certis pri sia malbonŝanco. Li eksciis pri ĝi en la mezo de la sezono, kiam li estis senlabora, atendante ĝis la glacio malaperos kaj la ŝipoj rekomencos vojaĝi, tiel ke li povos denove labori kiel ŝip-ŝarĝisto. Ĉiujare estis same; li gajnis grandan laborpagon somere sed elspezis ĉiom tuj. La aŭtunon li rigardis dum la fina ŝipo foriris laŭ la rivero, kaj en lia poŝo estis nur la mono de la laborpago de la pasinta semajno.

Kiam li heredis okcent dolarojn kiel sola pago en marto, li pensis ke li estis riĉa. Li ankaŭ heredis bienon ie, ĉe Grands-Pins, tre malproksime. Tio estis la sensenca parto de la afero. Li certe neniam vidos tiun bienon.

Post unu aŭ du tagoj, li elspezis cent dolarojn sen bedaŭri ĝin. Estis bona laŭta festo, kaj li memoros ĝin ĝis la fino de la vivo. Post tio, amiko ofertis al li eblon entrepreni produkti kontraŭleĝan alkoholaĵon, kune kun alia viro. Ili bezonis nur iom da mono por aĉeti la provizojn. Post tio ili enspezos multege. Tute glite-glate!

Sed kiam ili komencis produkti, la polico alvenis kaj kaptis la distilejon kiu faras la krimon.

Tiam Albert pensis pri la bieno ĉe Grands-Pins. Ĝi estas tiel malproksima, kiel la luno de la tero. Neniu trovos lin tie. Li iros tien por eviti la policon.

Li nur devos vivi, vivteni sin, same kiel iu ajn alia. Tio ne estas malfacila. Ĉi tiuj kamparanoj povas vivteni sin, do certe povos fari tion li, lerta urbano. Ĉiu diris, ke li certe ne estas stultulo. Lia patro, kiun li neniam konis, tiel estis kiel Providenco al li, aperante ĝustatempe, kaj al tiu li estu dankema, preskaŭ religie.

Krome, li ankoraŭ pensis ke li estas feliĉa.

De sia heredaĵo, li ankoraŭ havis preskaŭ tricent dolarojn — li ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por perdi ĉi tiun monon per vetludado aŭ malŝparado. Li neniam antaŭe havis tiom da mono ĉe iu tempopunkto. Li ofte tuŝis la zonon, kie la rulaĵo de monobiletoj estis komfortiga bulo.

Sed lia konfido perfidis lin en ĉi tiu nekonata regiono. Iel kaprica estis la tero kiu sensonigis liajn pied-peŝojn; iel misteria estis la arbedaro kiu kaŝis la riveron; iel maltrankviliga estis la ĉirkaŭanta spaco kiu ŝajne izoligis lin. Por regajni sian konfidon, li klopodis kultivi sian bienon, la plej konkretan parton de sia posedaĵo.

Li aĉetis plantidojn de la proksimuloj, kaj li aŭskultis iliajn longajn klarigojn kun mieno de viro kiu scias pli ol li ŝajnis scii. La trian tagon, li estis en la kampoj kun la ĉevalo jungita, kaj li rigardis malantaŭen en la direkto al la domo. Tie li vidis iun kiu rigardas en la direkto al li. Momente li timis. Sed ne, ne estis malbone. Estis nur virino. Ĉu virino?

“Saluton!” ŝi kriis.

“Saluton!” li respondis.

Li haltigis la ĉevalon kaj grimpis supren en la direkto al la domo dum la virino malrapide venis malsupren por renkonti lin. Ŝi atendis kliniĝante kontraŭ la barilo.

“Bonan tagon. Mi estas Butch.”

“Bonan tagon.”

“Mi venis por informi vin, ke kiam la maljuna viro vivas, mi ĉiu-matene purigis por li.”

“Ho.”

“Jes, mi purigis la domon por li. Mi balais la lokon, mi lavis la telerojn kaj la vestaĵojn. Li donis al mi du dolarojn monate.”

“Bone.” Konfuzite, Albert rigardis al Butch.

Por li, estas nur du specoj de virino: putinoj kaj bonaj virinoj. La unua speco portis silkajn ŝtrumpojn kaj lip-kolorigaĵon kaj elmontris la formon de sia korpo. Oni povis inviti ilin. Ili sciis kiel respondi kaj povis ridi kaj babili kaj partopreni la festadon kiam laboristoj ricevis siajn laborpagojn. Sed la bonaj virinoj dediĉis sin al siaj hejmoj, siaj gefiloj, sia dom-laboro, siaj edzoj. Ili eliris nur dimanĉe por iri al la preĝejo, kaj ili neniam trinkis alkoholon.

Ĉi tio estis tre simpla klasigo. Sed la juna virino antaŭ li ne apartenis al unu aŭ alia klaso. Ŝi estis juna kaj ridetis kiel la unua klaso, kaj ŝi estis pli maldika ol kamparanoj kutime ŝatas. Sed ŝiaj lipoj estis nefarbitaj kaj aspektis palaj, ŝiaj haroj estis kiel nature, kaj ŝiajn krurojn kovris ordinaraj katunaj ŝtrumpoj.

“Kiu vi diris ke vi estas?”

“Mi diris tion al vi. Mi estas Butch.”

“Butch kiu?”

Ŝi rigardis lin surprizite. Ĉu “Butch” ne sufiĉas?

“Mi loĝas ĉe la familio Vaillancourt. Ĝi estas la tria domo tiudirekten malsupren, la verda domo.”

“Do sinjoro Vaillancourt estas via . . .”

“Ne, li ne estas parenco. Ili akceptis min kiam mi estis malgranda.”

“Viaj gepatroj, de kie ili estas?”

“Ĉu miaj gepatroj?”

Ŝi skuis la ŝultrojn, surprizite. Pasis longa tempo post kiam iu ajn demandis tian demandon. “Mi nur loĝas kun la familio Vaillancourt. Mia nomo estas Saint-Ange — Marie Saint-Ange. Sed ĉiuj nomas min Butch.”

“Bone. Auskultu, Marie. Se vi faros same por mi, kiel por mia patro, mi pagos al vi du dolarojn monate, eble plimulte. Vi ne aspektas malbona. Vi scipovas vian laboron.”

“Certe jes.”

“Kaj eble vi scias pri tabako.”

Li ŝercas, sed ŝi respondis serioze. “Jes, mi scias ĉion pri tabako. Ĝi estas preskaŭ la sola rikoltaĵo en ĉi tiu regiono. Mi ĉiam helpis, precipe dum la tempo de plantado.”

Ŝi klare ne komprenis kion li subdiris. Ja, pensis li, ŝi estas nur simpla kamparano.

Post kiam li estis tie dum semajno, lin vizitis peranto kiu vendas terkultivajn maŝinojn. Li estis granda viro kun okulvitroj; li ŝajnis mallerta ĉe la unua renkontiĝo, sed efektive li estis tre lerta aferisto.

Li kutimiĝis al traktado kun kamparanoj, kaj li adaptis al iliaj manieroj. Li parolis kiel ili kaj komprenis iliajn dubojn. Li neniam povus imponi ilin per parolado kiu nur suspektigus ilin. Li aparte atentis ne paroli pri mono ĝis la fina momento, post kiam li ekzamenis — aŭ ŝajnigis ke li ekzamenis — la teron, la maŝinojn, la tabakajn plantidojn.

Sed ĉi-foje li sciis ke li traktas alian specon de kliento. Precipe, li sentis ion tre malofte: disponeblan mono, kaj ĉe plimalofte: iun kiu pretas elspezi tiun monon.

Kune ili kontrolis la restantajn ekipaĵojn de Baptiste: la malnovan maŝinan sterk-sternilo kaj la malnov-modan plantilon.

“Estas nekredeble,” ripetis la peranto. “Estis nekredeble ke la maljuna Langelier povis kreskigi tian bonan tabakon per ĉi tia malnova ekipaĵo, nur senutila malnovaĵo. Ĉio kune apenaŭ havas iun ajn valoron. Ĉiujare kiam mi venis en ĉi tiu direkto, mi vizitis lin. Li estis bona maljunulo, bonega maljuna Kanadano, sed malnov-moda. Ĉu komprenas vi? Tre malnov-moda. Mi kompatis lin, mi bedaŭris pri li.”

“Certe. Vi bedaŭris ke vi ne povis vendi ion ajn al li.”

“Nu, jes, tio estas mia okupo. Sed estis io alia.”

Li aspektis misteria kaj li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ĉiu planto aŭskultas. Sed neniu estis sur la vojo. La solaj vivantoj en la tuta pejzaĝo estis la agemaj nigraj sturnoj super la kampoj; la aero plenas je la stranga pezeco kiu venas printempe el la graveda grundo kaj resanigas la muskolojn de la terkultivistoj.

“Jes, estis io alia. Ĉu vi scias ke la homoj ĉi tie ĉiam enviis la maljunulon Langelier?”

“Ĉu enviaj? Kial? Li ne faris malbonon al aliaj, mi supozas.”

“Certe ne. Sed mi intencis informi vin. La tabako de la maljuna Langelier, lia propra tabako, ne estas la ordinara varo. Mi vizitas tabakajn bienojn de post dudek jaroj, kaj mi vidis multe da tabako, bonan kaj malpli bonan: granda ruĝa kaj malgranda ruĝa kaj malgranda blua, la comstock de Viskonsino kaj la canelle de Kebekio. Sed mi neniam vidis tabakon, kian havis la maljuna Langelier….” Li fajfis inter siaj malpuraj dentoj.

“Ĉu li ricevis bonan prezon por ĝi?”demandis Albert.

“Jes, junulo, vi tute pravas. Se la maljunulo volus, li riĉiĝus post kelkaj jaroj, sed li ne povis ŝanĝi siajn metodojn. Li daŭris uzi siajn malnovajn maŝinojn. Ekzemple, lia falĉomaŝino, ĝi disŝiris la plantojn, estis malbonege. Ĝi malbonigis ilin antaŭ la vendo. Sed li lasis por vi ion, ĉu jes? Ĉu ion bonan….?” Li flustris mallaŭte.

“…la semon…de sia propra tabako.”

Tiutempe, ili atingis la finon de la kampo, kie la tero deklivis krute malsupren inter sovaĝaj frambaj arbustoj kaj lilioj apud la rivereto ĝis tie, kie ĝi eniris la riveron.

“Se vi volas gajni monon, kaj mi parolas pri granda mono, vi bezonas bonajn ilojn. Vi scias tion. Vi estas de la urbo. La grandaj fabrikistoj estas tiuj, kiuj vendas la plej bonajn ilojn, la plej novajn maŝinojn, ĉu jes?” Kiom ajn ili kostas al vi, ili ŝparas al vi monon, ankaŭ tempon — ili repagas sian aĉet-prezon.”

Resume, li konvinkis al Albert aĉeti ĉiujn bezonatajn novajn maŝinojn. La pag-kondiĉoj estis bonaj: cent dolarojn nun, la ceteron pliposte.

La plantidoj kreskis bone. Laŭ la konsilo de la peranto, kaj ĉar li lerte uzas ilojn, li konstruis varm-bedon. Li pasigis feliĉajn tagojn tie sub la varma printempa suno, kaj li sentis sin kvazaŭ li malfaldiĝas same kiel la delikataj plantidoj. Li miris dum ili kreskis, dum li rigardis la verdajn punktetojn ŝveliĝi, apenaŭ kredante ke ili foliiĝos, iĝos larĝaj folioj kiuj etendiĝos kiel malavara mano.

Kelkfoje kiam li estis sur la flanko de la monteto riparante siajn barilojn laŭ la deklivo apud la nigraj abioj, li levis la kapon kaj vidis nigran nubon ĉe la horizonto. Tiam li iris rapide hejmen al la varm-bedo kaj levis la kadron por ke la plantidoj havu aeron — li timegis ke ili trovarmiĝos antaŭ la ŝtormo.

Li ankoraŭ estis urbulo, kaj li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al iuj aferoj. Unu afero estas ke li ĉiam surpriziĝas pri la truketoj, bonaj kaj malbonaj, de la naturo: la obstina militado de la herbaĉoj; la ŝtormoj, kiam la tamburado de la tondro kaŝis la voĉon de la vento; la hajlo kies sonon li lernis malami kiam li konsciiĝis kiel ĝi estas danĝero al estontaj rikoltoj. La alia nova afero estas la grandeco de la tero, kie lia ombro kovris nur sensignifan parteton, eĉ vespere kiam la malalta suno longigis la ombron ĝis ĝi estis ebena nigra giganto sur la tero.

Kiel urbano, li leviĝis malfrue. Kompreneble nun li leviĝis antaŭ la sesa horo, sed ĉiufoje estis nova sento esti aktiva je tiu frua horo, kaj precipe, senti tiel libera, tiel energi-plena. Aliflanke li nepre surpriziĝis vidi ke siaj proksimuloj jam laboras antaŭ ol li en la mola, klara lumo de la mateno.

Butch kutime alvenis je proksimume la naŭa. Li avidis esti kun alia homo, do li rigardis, kaj kiam ajn li vidis ke ŝi alvenis, li iris al la domo.

“Marie, ĉu vi vidis mian fosilon?”

Ŝi saltis kiam ajn ŝi aŭdis la nomon, kiun ŝi preskaŭ estis forgesinta, sed kiun li insistis uzi.

“Ne diru al mi ke vi forgesis ion alian. Ĉiuokaze, vi estas ĉi tie. Ĉu vi volas ke mi faros kafon por vi? Ĉu vi matenmanĝis?”

“Mi manĝis ĉi-matene.”

“Bone. Revenu post unu-du minutoj, kaj mi donos al vi ion varmegan.”

Ŝi komencis kredi ke ĉi tiu forgesemo vere temas pri malsato. Ŝi eĉ pli surpriziĝis ke li estis tiel bon-konduta, tute ne aŭdaca. Ŝi saltetis kiam ajn li aperis, imagante ke ŝi sentos du brakojn ĉirkaŭ sia talio kaj ke ŝi devos defendi sin iom. La maljunulo estis sufiĉe malbona! Sed ne, sinjoro Albert, kiel ŝi ankoraŭ nomis lin (estis granda amuzo al la proksimuloj), havis aliajn pensojn en la menso. Li apenaŭ eĉ vokis por deziri al ŝi bonan nokton kiam li finis labori kaj sidas sur la verando fumante sian pipon kaj ludante kun sia hundo. Li estis adoptinta hundon. Kaj kia hundo!

Li trovis ĝin iun matenon ĉe la pordo, spireganta, malpurega kaj kovrata de puloj. Kaj ĝi malbonodoris kiel mefito, kiel finfina trajto. De kie li venis? Verŝajne de malproksime. Facilis elpensi, kiel la tragedio okazis. Li verŝajne forpelis unu el tiuj malbonodoraj bestoj, kaj la mefito defendis sin kiel kutime. Unu ŝpruco kaj la hundo forkuris kiel frenezulo, sufokiĝante, provante forigi la netolereblan odoron de siaj haroj, rulante sin en la koto, kurante en la akvo, sed nepovante fuĝi la hontan, malbonan odoron.

Albert devis forpeli lin ĉar la odoro estis tro malbona. La malfeliĉa besto restis en la valeto apud la rivereto, pasigante horojn en akvo klopodante purigi sin, kaj sekve nepre revenis al la domo. Finfine ili nutris lin kaj sekve akceptis lin.

La viro neniam antaŭe rilatis kun bestoj, sed li kaj ĉi tiu besto estis bonaj amikoj. Tio ŝajnis tiel stranga al li, ke li klopodis klarigi ĝin al Butch, kiu estas la sola homo kun kiu li havis la eblon paroli.

“La kamparo ja estas stranga. Jes, estas strange, kiel homoj povas ŝanĝiĝi.”

“Certe, oni ne povas esti la sama en la kamparo kiel en la urbo.”

“Vi bone diris ĝin. Kiu pensus, ke mi havos hundon? Kaj li eĉ ne estas bela hundo.”

“Estas la vero. Li ne estas tre bela.”

“Ne, ne bela. Sed plu, li ne estas stulta. Vespere kiam mi sidas kaj fumas sur la verando, mi parolas kun li. Homoj bezonas iun, kun kiu paroli.”

Butch estis okupata, pendigante la lavitajn tolaĵojn, kiujn ŝi ĵus finis blankigi. Ŝi plenigis la draton kiu etendiĝas de la malantaŭa konstruaĵo ĝis juna salika arbo. Ŝi kliniĝis super la malnova korbo por levi tolaĵon, kaj tenis ĝin per etendita brako, kiel flago dum ŝi alfiksis la tuk-pinĉilojn kiujn ŝi prenis el la poŝo de sia antaŭtuko.

Ŝi staris tie kun la suno malantaŭ ŝi, tiel ke ŝia formo videblis sur la blanka litotuko. La vento movis ŝiajn harojn kiel nimbo, kaj la suno videbligis ŝiajn maldikajn krurojn sub la malfortikaj jupoj.

Albeert rigardis ŝin dum minuto, kaj pretis diri spritaĵon. Sed li nur diris, “Jes, mi parolas al mia hundo. Mi parolas pri la urbo, kaj ankaŭ pri mi mem. Mi ne diras ke li komprenas min, sed li aspektas kvazaŭ li komprenas.”

“Sed vi certe kelkfoje sol-sentas, kvankam vi havas lin, ĉu jes?”

“Kelkfoje, sed mi kutimiĝas al ĝi.”

“Ne estas bona vivo por viro, tiel loĝi tute sola sur bieno.” Ŝi diris tion sen ia intenco.

“Nu, mi ne certas, ĉu mi restos sur la tero. Se aferoj okazas bone, mi supozas ke mi atendos iam, kaj mi vendos ĝin je la taŭga tempo.”

“Ĉu vendi vian bienon? Nu, mi supozas ke hodiaŭ estas iuj, kiuj vendus sian bienon.”

 

Tamen li komencis adapti sin al sia stranga nova vivo. Plej kontentigis lin, pruvi al ĉi tiuj kamparanoj ke urbulo kapablas terkultivi. Ja, li petis la vendiston klarigi siajn maŝinojn, kaj li memoris ĉion diritan. Kaj kiam li malofte vizitis aliajn, li aŭskultis ĉiun vorton pri la tero aŭ tabak-kultivado aŭ la sekva farendaĵo sur la bieno.

Plej plaĉa al li estis la malreguleco de lia vivo. Kelkfoje li havis ripoz-tagon ĉar pluvis; kelkfoje li devis labori de la frua mateno ĝis la malfrua nokto, precipe dum la sezono de transplantado. Tio estis tre malfacila.

Li dungis unu viron, kaj li dungis ankaŭ Butch, ĉar li sciis ke ŝi estis forta kaj povis persisti. Fakte ŝi estis unu el tre malmultaj virinoj en la distrikto kiu povis planti tuttage kune kun la viroj.

Li pasigis tri zorgajn tagojn sur la kondukista seĝo, kun sia dorso kontraŭ la akvujo, kiun varmigis la suno. Malantaŭ li, sur du malgrandaj seĝoj, apud la grundo, sidis Jeremy Beland kaj Butch, tenante surgenue la skatolojn de plantidoj. La klingoj ĉe la antaŭo malfermis sulkon; ili metis tie plantidon kaj tenis ĝin dum apenaŭ sekundo, buŝ-pleno da akvo fluis el la akvujo por ĝi, kaj sekve la klingoj ĉe la malantaŭ kovris la sulkon. Ili devis labori rapide, kaj la laboro lacigis la dorson. Sed ĉi tiel ili plantis mil ducent plantidojn la unuan tagon kaj mil kvarcent la duan, kaj sescent la trian antaŭ ol pluvis.

Ĉio devis esti farata rapide. Sed li sentis sin strange malkomforta. Li devis atente rigardi la ĉevalojn por gvidi ilin rekte antaŭen dum la du plantis malantaŭ li. Ili estis avidaj laborantoj kaj diris malmulte. Sed de la komenco Jeremy diris kelkajn incitetajn komentojn per sia vulgara sed amika maniero, kaj Butch respondis tute sen sinĝeno.

Tiam la suno leviĝis alte, lacigante ilin per sia brula spiro. Ili agis kvazaŭ maŝinoj. De tempo al tempo, la plantistoj ŝtelis buŝplenon da akvo celita por la plantidoj — ili trinkis ĝin de la manplato kun la glueca grundo ankoraŭ sur la mano.

Ili ripozis meztage post kiam ili manĝis apud la rivero. En la prema meztaga varmego, la rivero aspektis kiel fandita stano. Albert proponis bani, kaj la alia viro komence malakceptis — eble la ideo surprizis lin, eble li intencis paroli kun Butch — kaj sekve sekvis lin al la akvo. Ili glitis en la rivereton inter la fragmitoj, kaj la vitra lumo brilis sur iliaj malmolaj fortikaj viraj korpoj. Butch intertempe profunde dormis.

Sed kiam la fina tago alvenis, antaŭ ol la ŝtormo komenciĝis, la vetero tre malfaciliĝis. Ili povis senti ke ŝtormo venos, do ili rapidis planti. La ĉielo estis tiel peza, ke la ŝvit-gutoj falis kiel pluvo en la sulkon. Kaj, sendube instigite de la elektro en la aero, Jeremy denove komencis turmenteti la junulinon, kaj tuŝis ŝiajn genuojn kiam ajn ŝiaj manoj estis okupitaj.

Antaŭ ili, la dorso de Albert iĝis strange malmola kaj streĉita.

Kelkaj tagoj pliposte, li rimarkis tranĉ-vundon sur la frunto de Butch.

“Ho, Marie, ĉu vi batalis?”

Ŝi daŭris labori senvorte.

“Mi supozas ke vi estis festanta. Kio estas tio?”

“Estas nenio,” diris ŝi per mallaŭta griza voĉo. Li sentis, ke io stranga okazas.

“Ĉu vi stumblis?”

Ĉi-foje ŝi turnis sin kaj rekte rigardis lin per siaj grandaj pezaj okuloj.

“Ne, mi ne stumblis. Ĉi tion faris Jean-Jacques.”

“Ĉu Jean-Jacques?”

“Jes, unu el la filoj Vaillancourt, tiu kiu havas proksimume dek ses jarojn.”

“Kial li faris tion? Ĉu li frenezas?”

“Ni luktis.”

“Diru al mi pri tio.”

Li insistis, plimulte pro deziro daŭrigi la konversacion ol pro scivolemo. Li sentis tion de tempo al tempo — li bezonis esti kun aliaj homoj. Ĉagrenis lin ke li ĉiam estis sola kun la malvarma sensoneco de la naturo.

“Do vi luktis,” li diris denove. “Mi pensas ke tiu Jean-Jacques estas bona junulo kiu atingos multe. Ŝajnas ke vi ŝatas amatojn kiuj estas junaj.”

“Li ne estas mia amato. Li estas malbonulo. Li ĵetis tason al mia kapo. Tio minacis mian vivon.”

“Kion vi faris al li antaŭ tio?”

“Li komencis la aferon. Mi ne permesis al li kisi min en la laktodomo hieraŭ, do li diris malbonaĵon al mi. Mi ne faris malbonon al iu ajn. Mi ne deziras ion ajn krom ke homoj ne faros malbonon al mi. Li diris ke mi intence lasis la bovidon iri en la tabakon. Kaj kiam mi diris, ke estis li kiu ellasis la bovidon, kaj ke iu alia vidis tion, li komencis puŝi min. Kaj li komencis turmenti min per malbonaj nomoj.”

“Kiujn nomojn diris li?”

Ŝi neniam antaŭe parolis pri si ĉi tiel. Ŝi antaŭ longe lernis teni siajn problemojn en si, ĵeti ilin unu post la alia sur grandan amason en iun malluman angulon de sia memoro, tiel malluma ke ŝi malofte vidis aŭ sentis ilin. Nun la demandoj de Albert malfermis fenestron al tiu malluma angulo, kaj ŝia tuta amaso de problemoj klare videbliĝis, larmigante ŝiajn okulojn kaj bruligante ŝian koron.

“Kion diris li al vi, Marie?”

“Li nomis min per malbonaj nomoj. Li diris ke mi ne havas valoron, ke mi ne havas gepatrojn.”

“Ho, kion diris vi?”

“Nenion mi diris.”

Ili ĉesis paroli. Marie turnis sin al la forno, kie la pizoj kuiriĝas por la supo. Sed li aŭdis ŝin ploreti iomete de tempo al tempo. Tiutempe, la hundo vekiĝis, etendis sin kaj oscedis, montrante sian helan rozan langon, nigran palaton kaj brilajn blankajn dentojn.

“Venu ĉi tien, Patira.”

“Kial vi nomis lin Patira?”

“Kial? Mi informos vin, Marie. Tio estas nomo kiun mi vidis en libro.”

“Ĉu vi legis libron?”

“Jes, mi trovis ĝin sur benko ie. Estis en ĝi malbonŝanca viro, kiel mi. Lia nomo estis Patira. Li ĉiam havis problemojn. Tiu hundo, kiam mi lin trovis, estis tute sola, sen patro aŭ patrino. Do mi nomis lin Patira.”

“Sed ĉi tiu Patira estas malsama. Li estas bonŝanca nuntempe!”

“Eble. Kion vi pensis, Patira? Via vivo nun ne estas malbona, ĉu? Se ĝi daŭros. Sed se vi estas kiel mi, vi tute ne havos bonŝancon.”

Marie rigardis lin, kaj ŝi sentis ion en sia koro, ion varman kaj mildan, senton de frateco. Ŝi dorlotis la kapon de la hundo kaj diris, “Bona hundo.”

 

Kaj nun longa seka tempo venis al la tero. La ĉielo estis daŭra kaj kruela je ties majesto. Ĉiun vesperon, kiam la granda suno subiris, la horizonto aspektis kiel fajro kiu prognozis ke sekvos alia mortiga tago.

Tuttage, miloj da griloj faris senĉesan pepadon. Tio komenciĝis matene kaj daŭris ĝis la malfrua nokto, sub la mola lumo de la steloj. La varmego, kiu bakis la kampojn, premis malsupren por rompi la malfortan rikolton de homoj.

Komence, la riveretoj daŭris flui, kantante senzorge kaj gaje, fidante ke la pluvo baldaŭ revenos por kovri la ŝtonan river-fundon. Sed ilia matena muziko malfortiĝis ĝis ĝi estis nur murmuro. Kie estis malprofoundaj lagetoj, tie nun estis nur koto kun pli kaj pli da fendoj.

Komence la tabako kreskis bone en la brula varmego. La radikoj etendiĝis malsupren kaj trovis akvon en la suba tavolo de grundo. Sed la varmego etendiĝis en la sablan grundon, daŭre sekigante ĝin. La plantidoj baraktis; la radiketoj serĉis la malsekecon kiun ili sentis. Baldaŭ restis nenio trovebla, nenio krom bakita krusto kiu malrapide polviĝis.

Tiam la tigoj malfortiĝis, kaj la folioj — ilia verdeco malaperis kaj la randoj ruliĝis. Ĉiutage ili pendis plimulte, lacaj, senesperaj, mortantaj.

Komence la kamparanoj atendis. Sekve ili batalis. Sur la kampoj je la sunleviĝo, ili plenigis sitelojn en la rivero kaj donis buŝplenon da akvo al ĉiu planto. La akvo malaperis tuj, kvazaŭ oni verŝis ĝin en kribrilon. Sed la suno leviĝis alte kaj venkis ilin. Kiam la akvo tuŝis la grundon, la akvo tuj vaporiĝis kaj leviĝis en la direkto al la suno. La tuta familio laboris kiel eble plej rapide. Tiam, kiam la tagmeza suno klare venkis, la terkultivisto staris en la mezo de sia kampo, turnis la ŝvitaj frunton en la direkto al la kupra ĉielo, rigardante la veteron, serĉante eĉ venteton kiu eble sud-orientiĝos.

Kelkfoje la aero ŝajnis densa, plena je la malsekeco kiun deziris la soifanta tero, vapora kiel kaldrono. Unu nubo aperis ĉe la horizonto, komence malklara kaj malgranda, sed baldaŭ kovrante la ĉielon. La terkultivistoj venis el la domoj, viroj, virinoj kaj infanoj, rigardante la promesan ŝtormon. Ili rigardis dum ĝi etendis siajn flugilojn kiel ia granda birdo en la ĉielo, esperante ke ĝi venos al ili kaj al ilia rikolto. La pluvo falis ĉe la horizonto, aliloke, nepre aliloke. Lastminute savanta pluvo venis, precize kiam la mortinta tero ĵus senesperiĝis, bona granda pluvo — sed ne ĉe Grands-Pins. Tio okazis ĉe Saint-Sulpice, kie la grundo estas plibona kaj pluvo malpli bezonata.

Albert rezignis kaj ĝuis fari nenion. Komence, kiel la aliaj, li klopodis savi sian rikolton. Li laboris sub la batanta suno, portante akvon kiun la ĉielo rifuzis provizi, sed li rezignis. La proksimuloj havis ses, ok aŭ dek en sia familio; li estis ununura.

Li estis seniluziigita. Lin plenigis trankvila certa malŝato, ke li ne povis fari ion ajn. Nun li komencis konsciiĝi ke la naturo ne estas simpla; ĝi estis libro, kiun li ne povis legi.

Komence li imagis ke lerta urbulo facile sukcesos, se ĉi tiuj kamparanoj povas sukcesi. Li sciis nenion pri ili krom iliajn trankvilajn, stult-aspektajn vizaĝojn. Nun li sciis ke la viro en la kampoj devas scii plimulte, devas kompreni pli malfacilajn aferojn, ol la viro en fabriko. Kaj li devas scii, esti pli pacienca, pli sagaca, pli respondeca.

Tiam inside aperis en la distrikto, malica vento. Kaj super la mensoj de ties loĝantoj aperis alia speco de vento kun efikoj similaj al tiu vento kiu eltiris la malfortiĝintajn plantidojn, kies velkintaj radikoj ne povis teni la grundon.

Albert antaŭe diris al iuj el ili, ke li neniam havis bonŝancon. Aliaj malŝatis lin — ili estis malproksimaj parencoj de la maljuna Baptiste kiuj esperis heredi. Du el ili preskaŭ ekposedis la bienon, aŭ aĉetis ĝin per bagatela prezo.

Ili decidis ke Albert estis kiel Jona. La longa sekeco estis pro li. De kie venis li? Kaj la sensenca kredo je magio, kiu kaŝas en la kamparo, dormas en la mallumaj valoj, sekretaj arbaroj kaj suspektaj koroj, aperis, kiel tio nepre aperas kiam estas katastrofo. Ili preĝis sen rezulto. Ili kantis por la speciala Di-servo kontraŭ la sekeco, ili pagis por meso post meso, ĉio sen rezulto. Certe estis io, kio malhelpis tiujn rimedojn. Pro malespero, homoj ŝanĝiĝis, ili iĝis kiel antaŭ tre longe, tio estas, tima kaj kolera besto, preta forkuri kaj kaŝi sin, aŭ mordi.

La malica belo de la ĉielo ŝajne velkigis ĉiun ĝojon en iliaj koroj. Ili estis kutime simplaj kaj bonkoraj homoj, ŝercemaj anstataŭ koleremaj. Sed ili sentis siajn spiritojn plipeziĝi kiam ajn ŝtormo pendis super iliaj kampoj sed ne ellasis pluvon.

Komence ili montris sian senton nur per malkomforta, suspekta sinteno. Albert, kiu ne konis ĉi tiujn homojn, sentis sin pli kaj pli kiel eksterulo inter ili. Ili ankoraŭ diris, “Bonan matenon” al li kiam ili renkontiĝis sur la vojoj. Sed se li turnis sin post kiam li preterpasis aron da terkultivistoj, li vidis ke ili fiksrigardas lin kaj flustras.

Estis Butch kiu klarigis la aferon al li.

Unu matenon, ŝi ne alvenis. Kiam li revenis post malvigla klopodado helpi siajn mortantajn plantojn en la kampoj, li trovis nek la junulinon, nek la kafon kiun ŝi ĉiam faras por li je tiu horo.

La sekvan tagon ŝi aperis kaj donis al li lian manĝon je malĝoja senvorteco.

“Mi pensas ke mi ne povos veni plu, sinjoro Albert,” diris ŝi.

“Kial ne, Marie?”

“Mi nur ne povas veni.”

“Ĉu vi malsanas?”

“Ne, mi ne malsanas.”

“Do, kial?”

Ŝi komencis lavi la telerojn, kun sia dorso al li. Ŝi kliniĝis super la lav-pelvo kaj li povis vidi nur siajn ŝultrojn kaj la grandan flavan har-bulon kaj molajn orajn haretojn sur la dorso de ŝia kolo. Li forgesis sin momente, rigardante ŝin. Li estis sola tre longe. Tiam li memoris la nuntempon, la aktualan problemon.

“Kial vi ne volas reveni? Ĉu mi ne pagas sufiĉe?”

“Ne estas pro tio. Tio donas al mi iom da mono; ĝi estas la sola mono kiun mi ricevas. La familio Vaillancourt ne donas al mi monon; mi nur laboras por ricevi manĝojn kaj loĝejon.”

“Do kio estas la kialo?”

Ĉi tiun fojon, ŝi turnis sin kun malsekaj okuloj. Li apenaŭ rekonis ŝian vizagon. La brileco mankis kaj li unuafoje rimarkis, kiel brila kaj bela estis ŝia rideto antaŭe.

“Ili estas malbonoj, sinjoro Allbert. Malbonaj homoj, mi diras al vi. Ili diras…. Ili diras….”

“Kion ili diras?”

“Ili diris ke vi estas malbonŝanca, ke vi alprenis vian malbonŝancon en la paroĥon. Ili diras…. Ili diras ke ne pluvoj ĝis vi foriros.”

“Do, tio estas tio. Jes.”

Tra la malferma pordo envenis Patira, kaj li kuŝis ĉe la piedoj de sia mastro. Albert kliniĝis kaj li dorlotis la hundon maŝine.

“Bona hundo. Bona hundo.”

“Kaj tiam la familio Vaillancourt diris, ke mi ne venu ĉi tien.”

Ekstere la timegiga venk-kanto de la griloj anoncis alian tagon de varmego, alian tagon de malvenko.

“Tio ne estas senca,” respondis Albert. Li ridis, sed ĝi estis surfaca rido, kiel ondeto sur senfunda lago.

“Mi scias, ke mi neniam estis bonŝanca. Sed Marie, tio estas sensenca, ĉu jes?”

Butch hezitis. Ŝi komencis traloti sian lav-tukon por eviti rigardi lian vizaĝon. “Mi ne scias. Vere, mi ne scias. Sed same, ĉi tia vetero estas stranga. Oni neniam antaŭe spertis ĉi tian veteron. Maleblas scii.”

La afero daŭris kelkajn tagojn. La proksimuloj komencis ŝiri la foliojn de la plantoj kiuj pluvivas. Ĉi tio estas malfacila laboro. Oni devas kliniĝi tuttage, forprenante la senutilajn ŝosojn kiuj malhelpas la kreskon kaj etendiĝon de la bonoj folioj.

Sed kiam Albert klopodis trovi helpantojn, li trovis neniun. Iuj diris ke ili jam havas laboron. Aliaj nur rigardis lin, kaj kiam li ne foriris, ili turnis la dorsojn al li.

Tiam li ricevis leteron de la vendisto, kiu diris ke li devas pagi pro la maŝinoj kiuj li aĉetis. Sed kiam li subskribis, li kredis ke li ne devos pagi ĝis la fino de la rikoltado, ĝis la rikolto vendiĝos, ĝis li ricevos la monon, kiam ajn.

Unu vesperon, estis alia vespero kiam la aero estis kiel glueca, amara aĵo. Li sentis, ke estas la fino. Li iris trans la kampo kie la flaviĝantaj tigoj staris laŭ vicoj, kvazaŭ velkintaj oferaĵoj sur etaj tomboj. Li iris rekte malsupren, senrigarde, paŝe premante la tabakon, kiu susuris kvazaŭ silko sub la piedoj.

Ĉe la fundo de la valo, li rigardis la riveron dormi trankvile. Ĝi estis tre malgranda rivero, kun riverbordoj tro grandaj. Li haltis kaj manĝis manplenon da framboj maŝine. Sang-ruĝa suno subiras en maro de nebulo. Ĝiaj finaj radioj atingis la herbejojn — ili ne estis ĉi-sezone verdaj kiel kutime, sed sufiĉa flavaj, pretaj esti forbruligitaj. La aero estis malseka, kaj ŝvito fluis de lia frunto, kaj li sentis la salon en la okuloj. Patira staris, spiregante, kaj la soifa tero trinkis lian salivon.

 

Ili reiris supren al la domo en la mallumo, la mastro kun alta kapo kaj la hundo sekvante. Ili sidis sur la portiko ĝis estis tre mallume.

Tiam Albert ekbruligis sian port-lampon. Li iris de pordo al pordo, fermante ĉiun pordon malantaŭ si kaj fermante ĉiujn fenestrokovrilojn. Li faris pakaĵon de vestaĵoj kiel tiu, kiun li alprenis, ne pligranda, ne malpligranda. Kiam estis nigre mallume, li enlitiĝis. Kiam li vekiĝis, ŝajnis kvazaŭ li tute ne dormis, sed lia horloĝeto montris, ke estas la kvara horo matene.

Ekstere, la nokto finiĝis, sed la matena aero estis sen malvarmo. Li rigardis la ĉielon, kaj ne estis steloj. La tero ŝajnis strange sensona. Kial la birdoj ĉesis pepi? Restis kelkaj faboj de la anataŭa tago; li manĝis ilin malvarmaj, kun iomete de pano kaj buŝpleno da akvo.

Ekstere, malklara malbrila luno estis videbla en la oriento sub la nuboj. Li devas esti rapida.

Patira estis en sia dormejo proksime al la pordo. Albert aŭdis lin moviĝi dorme. Li hezitis, sed ne vokis lin.

Li piediris al la konstruaĵo kaj elvenis portante sian hakilon. Li ĉirkaŭrigardis momente; sekve li iris malsupren en la direkto al la kampo kaj li trovis sin inter la tabakaj plantoj. Ne, tio ne estas taŭga loko!

Li turnis sin al la rivereto kie estis kavo kun verdaj arbedoj en la ombro. Li fajfis mallaŭte, kaj aŭdis respondan bojon.

Kiam Patira atingis lian flankon, spiregante post la kuro, li batis lin per la hakilo, sen vorto, sen dorloto. Tiam li komencis fosi profundan truon. Li ne ploris larmon, sed liaj lipoj estis firme fermaj. Li forĵetis la hakilon, kiel eble plej malproksime per sia tuta forto.

Tiam li reiris al la domo, levis sian pakaĵon, kaj foriris en la griza lumo de tagiĝo.

 

Kaj nun, preter kelkaj domoj, ombro elvenis de malantaŭ aro de abiaj arboj. Butch ŝajne vidis lin de la subtegmenta fenestro. Ŝi surhavis robon, sed ŝiaj ŝuoj ne estis ligitaj, kaj ŝiaj haroj pendas libere ĉe ŝia dorso.

“Saluton. Ĉu estas vi, Marie?”

“Al kie vi iras tiel?” Ŝi fingromontris lian balancantan pakaĵon.

“Ho, jes, jes,” li diris, sentante ke ŝi divenis. “Mi iras al la urbo. Ĉi tiu loko ne taŭgas al mi.”

Li komencis piediri plu. Butch hezitis momente, kaj sekve pasadis apud li.

“Ĉu ne estas problemo al vi, foriri ĉi tiel?”

Li skuis la ŝultrojn kaj ne respondis.

“Plaĉus al mi, se vi informus min antaŭe.”

“Kial?” Li klopodis ŝerci pri ĝi. “Ĉu vi estus veninta kun mi?”

Ŝi haltis dum momento, senvorta. Tiam ŝi tuŝis lian ŝultron milde, kaj ankaŭ li estis senmova. “Ĉu iri kun vi? Ĉu foriri kun vi?”

Estis neniu sono inter ili. Bruetoj komenciĝas en la domo de Vailllancourt. Ŝi parolis mallaŭte, kaj la vortoj venis supren kvazaŭ klara akvo de fonto: “Eble. Jes, mi estus irinta kun vi se vi estus dezirinta min.”

Tiam li rigardis ŝin, rigardis ŝin rekte, ĉiom da ŝi.. Li rigardis per okuloj pli klaraj ol iam ajn antaŭe, kvazaŭ li ne rigardis ŝin antaŭ tiu matenaĉo: ŝian puran buŝon kun ties stranga rideto, ŝian maldikan talion, ŝiajn fortajn, rektajn krurojn super ŝiaj neligitaj ŝuoj. Li sentis ke en la tuta pejzaĝo, nur ŝi ne estis fremda, nur ŝi estis amika, nur ŝi estis valora al li kvankam li ne antaŭe pensis ĝin. Ŝi estis la sola posedaĵo, kiun loi volis kun preni.

“Bone. Ĉu vi venas?”

Li vidis ŝin heziti momente, turni sin kaj rigardi la domon, kiu ne estis ŝia hejmo kvankam ŝi loĝis tie longe. Li sciis ke se ŝi iros retren, eĉ nur por akiri ion, li devos iri plu sola.

Sed ŝi nur kliniĝis kaj nodigis la ŝuajn ŝnuretojn. Sekve ŝi atente tordis la longajn harojn por fari bulon ĉe la malantaŭo de la kolo.

Ili foriris.

Ili iris longe laŭ la vojo antaŭ ol ili haltis la unuan fojon. Ili piediris dum preskaŭ horo, kaj ili atingis la supraĵon de la longa deklivo. Ili haltis por spiri. Allbert staras, rigardante al la oriento. Ŝi sidas sur la sablo ĉe la voj-flanko.

Maŝine kaj ne tre facile, ŝi fingre desegnis sur la sablo: ALBERT, BUTCH.

Li rigardis kion ŝi faras, kaj ŝi ruĝiĝis. Li uzis la piedon por milde forviŝi la n omon BUTCH, kaj kliniĝinte li skribis la nomon MARIE.

Ili staris denove.

Radio de lumo brilis tra truo en la nuboj kaj trafis ilin. Ili rigardis malproksime al la okcidento. Super Grands-Pins estis griza amaso de nuboj portantaj afablan pluvon, kaj en la oblikvaj sun-radioj ili povis vidi la longajn, malhelajn strekojn de la pluvego.

“Vidu Marie. Ili havas sian pluvon!”

Ŝi aldonis, preskaŭ flustre: “Ili ricevis sian pluvon — post kiam vi foriris.”

“Jes,” diris Albert sentreme, “kaj ni havas la sunlumon.”

Posted in Kanada Antologio 915 Comments

SNOW

SNOW

 

Page 1

 

Title:  Snow

 

Aŭthor: Frederick Phillip Grove

 

Translator: Bruce Arthur

 

 

Proksime  al la mateno, la neĝoŝtormo estis finiĝinta, sed ankoraŭ ne estis taglumo.

 

Nenombreblaj steloj brilegis suen blu-nigra ĉielo tiel ke la ĉielo aspektis brila kaj firma kie kutime ĉe la nordaj stepoj de Ameriko dum mezvintroj noktoj kiam la termometro montras la plejmalaltajn temperaturojn.

En la okcidento, la stelaro Oriono iras malsupren en la direkto al la horizonto. Estis inter la kvina kaj la sesa horo.

En la arbed-rando de la Granda Marĉo, ŝirmata fare de densaj sed nudaj aroj de tremoloj, domo granda staris.  Ĝi estis konstruita de trunkoj, blank-ŝmirita kaj fortika-fraŭla kolonianto konstruus tian domon nur se li antaŭvidus edziĝon. Ankaŭ ĝi aspektis glacie malvarmega, frostigita en la nokto.  Eĉ ne spiro moviĝis tie; maldika fadeno de fumo blankeca, etendiĝanta ĝis la nivelo de la arboj supraĵoj aspektis kvazaŭ ĝi pendas en la fumtubon anstataŭ esti veninta el ĝi.

Tra la dika neĝo en la korto, nove premita, viro luktis por iri en la direkto al la pordo.  Kiam li alvenis tien, li frapis kaj frapis, komence frapitante per siaj fingroartikoj kaj sekve batante per siaj pugnoj.

 

Page 2

Pasis du-tri  minutoj.  Tiam estis sono en la domo, kvazaŭ iu komencas moviĝi, ellitiĝas.

La ulo sur la pordŝtupo – viro mezgranda kaj maldika kun ŝafofela jako, altaj kaŭĉukaj botoj en kiujn ŝoviĝis en ekstromaĵoj pantalonoj, kaj kaskedo kun orel-kovriloj-staris kaj atendis.  Li kliniĝis kaj la manoj estis en la poŝoj de la mallonga jako, kvazaŭ la viro deziris esti kiel eble

plejmalgranda surfaco kiun povus ataki la malvarmego.  Por forigi la sekan polv-similan neĝon de ĉiu fendo de siaj botoj kaj  pantalonon, li frapis la piedojn sur la tero.  La mento estos retirita en la supre-falditan kolumon- sur la pintoj de la kolumo liaj spiroj kreis dikan tavolon de prujno.

Finfini oni deŝovis riglilon

Vira vizaĝo elrigardis, apenaŭ videbla en la lumo de la steloj.

Tiam la pordo malfermiĝis, kun zorgiga sensono, la ulo iris de ekstere endomon, ankoraŭ frapante la piedojn.

Eĉ ne unu vorto paroliĝis ĝis la pordo estis fermita.

 

Page 3

Tiam voĉo aŭdiĝis tra la malvarmego kaj malgaja mallumo de la ĉambro.

“Redcliff ne venis hejmon.  Li iris al la urbeto je proksimume la tagmezo, kaj oni antaŭvidis ke li revenos ĝis noktomezo. Ni timas ke li perdiĝis.”

La alia viro, tute nevidebla en la mallumo, aŭskultis, kun dentoj klakantaj pro la malvarmego, kaj diris, “Ĉu vi certas ke li foriris de la urbeto?”

“Nu,” diris la vizitanto heziteme,”unu el liaj ĉevaloj venis al la korto.”

“Ĉu unu al liaj ĉevaloj?”

“Jes, unu el tiuj per kiuj li veturis. La virino lukti venis al mia hejmo por peti helpon.”

La dom-posedanto ne parolis denove.  Li iris tra la mallumo ĝis la pordo ĉe la malantaŭo kaj malfermis ĝin. Tie li palpis por trovi alumetojn, kaj trovinte ilin, li ekbruligis lampon.  En la ĉambro staris granda forno, karb-forno tia kia nutras sin;

 

page 4

sed la uzata brulaĵo estis ligno.  Li malfermis la aer-klapojn kaj forskuis la cindrojn de la krado. Estis  du granda picoj de piceo en la fajrujo, brulante malrapide dum la nokto.  Post malpli ol minuto, ili bruliĝis rapide kaj varme.

La vizitanto eniris, palpebrumante en la lumo de la lampo, kaj rigardis.  Post malmultaj minutoj, la varmo de la formo senteblis.

“Mi vokos al Bill,” diris la dom-posedanto.  Li mem estis mez-alta aŭ iomete plialta, sed havis larĝegajn ŝultrojn: korpo taŭga por levi pezaĵojn.  Kompare, la alia viro aspektis malgranda, malforta, nana.

Li iris el la ĉambro, reirante tra la malvarmega nuda koridoro antaŭe, kaj iris supren al la alia etaĝo.

Kelkajn minutojn pliposte, alta maldika, bonkorpa junulo rapide eniris la ĉambron, kie atendas la vizitanto.  Bill, la dungito de Carroll surhavis nur siajn subvestojn, kaj li portis brake siajn aliajn vestojn. Sen malŝpari tempon,

 

page 5

li saltis, frapis la piedojn kaj svingis la brakojn, kaj li komencis vesti sin.

Li salutis la vizitanton.  “Saluton, Mike! Kion diras al mi Abe? Redcliff perdiĝis, ĉu jes?

“Ŝajne jes,” diris Mike malvigle.                                                            I’d have waited in town

“Ho,” Bill diris, “Tio ne surprizus min. Ĉu dum tia ŝtormo? Mi atendus en la urbeto! ^ Mi certa ne komencus veturi dum tia vetero!”

“Li ne komencis ĝis malfrue posttagmeze,” diris Mike Sobotski tremante.

“Ne. Kaj  ne daŭris longa,” akorde diris Bill, metante la rimenojn de sia surtuto sur siajn ŝultrojn.  “ Sed dum la ŝtormo daŭris…..”

Pracizi tiam reeniris Abe Carroll, la bien-posedanto, kun ŝofofela jako, pelta kaskedo kaj longa lana koltuko sur la brako.  Estis severa mieno sur  lia profunde liniita, okul-frapa kvadrata vizaĝo dum li tenis la enflankon de sia ŝofa felo apud la forno por varmigi ĝin.

Page 6

Post tio li senvorte surmetis ĝin atente.

Mike Sobotski ankoraŭ staris kliniĝinte, tremante, kvankam li estis ĉe la alia flanko de la forno kun malferma jako, kaptante kiel eble plej multe da varmo.

Abe finis vesti sin, movante la korpon kiel eble plej malmulte, kaj li iris en la direkto al la pordo. Irante preter Bill, li etendis kiu tuŝis la brakon de la junulo.

“ni iru,”li diris;  kaj al la alia viro li diris, indikanta al la fornon, “Fermu la aer-klapojn.”

kelkajn minutojn pliposte, antaŭ la domo estis sono de ĉevaloj leviĝantaj kaj snufegantaj…….

Mike butonumis sian jakon kaj tiris siajn mufgantojn sur la manojn, kaj li eliris.

Ili sidis sur senselajn ĉevalojn.  Abe kondukis, kaj ili kuris tra la novaj neĝodunoj en la korto kaj iris tra la pordego al la vojo.  Ĉi tie ili ne plu estis ŝirmataj fare de aroj de arboj,

 

page 7

kaj malforta sed malvarmega vento de la nord-okcidento blovis kontraŭ iliaj vizaĵoj kaj sentiĝis kvazaŭ tranĉantoj tranĉiletoj.

Abe pikis siajn kalkanojn en la flankojn de lia leviĝanta ĉvalo. La ĉevalo ne volis obei al Abe ĉar Abe volis iri de la vojo kaj iri trans sovaĝa tero al la nord-okcidento.

La mallumo ankoraŭ estis kvazaŭ  nigra inko, kvankam tie-tie la surfacoj de la dunoj, kie la  neĝa surfaco frontis al la taŭga direkto, spegulis malbrite la stelan lumon.  La dunoj altis ses aŭ ok futojn, kelkloki dek futojn, kaj la neĝo denove moviĝas supren trans la surfaco de la dumoj ĉar ĝi estis tiel malpeza kun etaj eroj.  Ĝi plenigon la spurojn post duona horo.  Kiam la ĉevaloj kuris tra la dunoj, la neĝeroj leviĝis nube, flugante supen la ĉevaloj kaj rajdantoj.

Post malpli ol duona horo, ili venis al du trunkaj konstruaĵoj, kiuj aspektis kvazaŭ ili sidas sur la neĝo kiel hundoj.  Post eniri la korton per pordego, ili iris preter unu el la konstruaĵoj

 

page 8

 

kaj ili iris en la direkto al la alia, kiu estis malgranda brut-domo.    Kun la ĉevaloj snufegante ili haltis ĉe la flanko ŝirmata kontraŭ la vento.

Mike deĉevaliĝis kaj li ĵetis la kolbridon de sia ĉevalo al Bill.  Li iris al la domo, kiu staris proksimume cent futojn for. Ĉi tiu dometo estis eĉ pli malgranda ol la brut-domo, eble dek du futoj kaj dek kvin futoj laŭ larĝo kaj longo.  De ties fumtubo, dika blanka plumo de fumo blovi al la sud-oriento.

Mike revenis kun port-lampo. La aliaj du saltis al la tero kaj ili malfermis la pordon por rigardi atente la ĉevalon,  kiun la virino estra permesinta eniri.

La ĉevalo tie estis, ankoraŭ eksitita, snufeganta pro la ĉirkaŭsaltantaj lumo kaj mallumo de la lampo.  La okuloj de la ĉevalo estis sovaĝaj, ĝiaj naztruoj dilatiĝintaj, kaj ĝin kovris blanka prujno. Sur ĝi estis la tuta jungilaro, kvankam la tir-rimenoj estis ligitaj al la dorsozono.

“Li lasis lin foriri.” diris Mike, rigardante ĉi tiujn indikojn.

 

Page 9

” Sajnes ke li haltis kaj maljungis lin.”

” Sendube li kaptiĝis en duno,” diris Bill akorde.

” Kaj provis piediri,” aldonis Abe.

Dum proksimume minuto ili staris sensone; ĉiu pensadis proprajn malgajajn pensojn.  Strangaj , ardantaj nubetoj venis malregule el la naz-truoj de la ĉevalo en la domo.

” Mi iris por akiri la malgrandan glit-veturilon,” diris finfine Abe.

” Mi akiros ĝin,” ofertis Bill. ” Mi kunprenos tiujn du ĉevalojn.  Ni restigos la junan ĉvalinon ĉi tie  en la brut-domo.

” Bone.”

Bill denove surĉevaliĝis kaj kondukis la ĉevalon de Abe, malaperis en la nokton.

Abe kaj Mike ligis la junan ĉevalinon kaj la alian ĉevalon ties staloj, eliris kaj fermis la pordon kaj sekve turnis sin  al domo.

Tie, per la lumo de malgranda lampo kerosena, ili vidis

 

page 10

la virinon, kiu sidas apud la forno, pala, tremanta, dent-klakanta.  Ŝi provas varmigi la manojn, kiuj estis malvarmegaj pro febro, kaj per malbrilaj okuloj ŝi rigardis la virojn kiam ili eniris.

La infanoj dormas.  La plejmaljuna, kiu estis knabino, kuŝas sur la planko kun kovrilo ĉirkaŭ si kaj volviĝinta kiel hundo.  La kvar aliaj kuŝas sur mallarĝa lito kun fojno anstataŭ matraco; du kuŝas ĉe la kap-fino de la lito kaj la aliaj du ĉe la pied-fino.  La infaneto kuŝas sur ( ne en )  ia lulilo farita de larĝa tabulo kiu pendas per maldikaj ŝnuroj de la stanga tegmento de la dometo.

La alia lito estis malplena kaj neordigita.  La aero estis sufoka pro la nokto plena je elspiroj.

” Ni serĉos lin,” diris Mike mallaŭte.  “Ni sendis iun por akiri malgrandan glitveturilon.  Li sendube provis piediri.”

La virino ne respondis.  Ŝi sidis kaj tremis.

” Ni kunprenos iujn kovrilojn,” Mike diris, “kaj iom da viskio se vi havas tion en la domo.”

 

Posted in Kanada Antologio 1,090 Comments

About the author: Wally du Temple

Wallace George du Temple graduated from North Saanich High School in 1959. He studied and graduated with a degree from UBC and a teacher’s certificate from the U of T. His Dad was the commanding officer who oversaw the building of the Victoria International Airport ( The RCAF Patricia Bay Air Station ) in 1939. Since then the family has planted firm and caring roots in peninsula soil. They call it home. Wally has had several careers; as a social worker, as a teacher, as a safari outfitter, and as a golf course manager. He is a writer, a photographer, a canoeist, a riverboat man, a horseman, a carriage driver, a dog team musher and a sailor. Throughout his careers and hobbies, he has kept diaries and journals and letters to his Mom that he now uses as a source for his writing. Other books by Wallace George du Temple include: ‘ARDMORE: Home, Community and Golf’

 

Posted in Uncategorized 21,554 Comments

Birda Lulkanto Paŭline Johnson : Tradukis Hilda Dresen

Birda Lulkanto

Paŭline Johnson : Tradukis Hilda Dresen

—————————————-

Cedroj ekkantu; krepusko ŝteliras

en ombra vualo, ekestas mallum’;

ni tage triladis, nun dormi deziras,

la himnojn reeĥu la branĉoj per zum’;

sonas dum lul’

la foli-murmur’.

Ekdormante ni zumon aŭdas nur.

 

Cedroj ekkantu; ĝemadas la vento,

je branĉa reeĥo nin kaptas dezir’;

ameme nin ŝirmas la branĉotegmento,

ekdormi lulate – jen nia sopir’.

sonas dum lul’

la foli’ –mumur’.

Ekdormante ni zumon aŭdas nur.

 

Cedroj; ekkantu per voĉ’ karesa,

tra densa branĉaro ŝvebadas arom’;

luligas la nest’ en movado senĉesa,

zefir’ nin dormigas per kant-monoton’.

Sonas dum lul;

la foli’ mumur’.

Ekdormante ni zumon aŭdas nur.

Posted in Kanada Antologio 815 Comments

“La Du Fratinoj” Paŭline Johnson (10/03/1861 – 07.03 1913)

Paŭline Johnson (10 March 1861 – 7 March 1913)

Pauline Johnson ( Tekahionwake ) estis la plej juna el la kvar infanoj de la grandĉefo de Ses-Naciaj indiĝenoj kaj lia edzino Emily S. Howells, denaska anglino el Bristol, Granda Britio.

Ĉefo Johnson apartenis al la fama Mohavka tribo, kiu antaŭ 44 jaroj faris unuiĝon de 50 familioj sub gvido de fama ĉefo Hiawatha – tiam konata kiel Frataro de Kvin Nacioj. Pro fidela subteno de britoj kaj helpo kontraŭbatali la francojn kaj la koloniajn revoluciulojn, al ili estis donacita tre fekunda areo sur la bordo de Grand-rivero en la dsitrikto Brant, Ontario.

Tie ankaŭ Paŭline Johnson naskiĝis en la jaro 1862. Tre juna, eĉ antaŭ ŝi scipovis skribi, ŝi komencis “fari” poeziaĵojn. Iam amiko de ŝia patro, antaŭ forveturo al urbo, demandis – kion ŝi volus ricevi, kion li portu kiel doanco el la urbo? Ŝi tuj respondis: “Versojn, mi petas!” Dekdujara ŝi jam skribis respektindajn poemojn.

Ŝia eduko estis sen mez- kaj altlernejo, sed ŝi havis bonan memoron kaj ŝi multe legis.

La unuaj poemoj estis presitaj en Nov-Jorkaj revuoj, poste ankaŭ en Kanado – Toronto. Turnmomento ekstrema okazis en Toronto – en la jaro 1892. La klubo de junaj Liberaluloj ( politika partio ) aaranĝis vesperon de la Kanada literaturo, al kiu oni invitis persone atingeblajn Kanadajn aŭtorojn legi siajn verkojn. Ankaŭ ŝi estis invitita kaj legis la poemon – “Krio de Indiana Edzino”. Ŝi deklamis ĝin imprese, parkere. La tuta aŭdantaro brue aplaŭdis. Ŝi estis la sola, kiu devis deklami aldonaĵojn.

La sekvintan tagon la tuta Toronto- gazetaro laŭdis ŝin kaj demandis, kial oni ne publikigas ŝiajn poemojn.

De taim oni aranĝis deklamadon de ŝiaj poemoj tra la tuta lando kaj poste eĉ en Britio ( 1894 ) kaj Usono. En la jaro 1903 aperis ŝia duan poemaro “Canadian Born” kiu vendiĝis dum unu jaro.

Dum 16 jaroj ŝi vojaĝis deklamante kaj ravante la aŭskultantojn, kaj fine ekamis la belan urbon Vankuvero, kie ŝi ekloĝis kaj tie mortis en la jaro 1913.

Loĝante en Vankuvero, ŝi aŭskultis kaj skribis la legendojn de la lokaj indianoj.Ŝi kompilis libron:”The Legends of Vancouver,” el kiuj mi ĉi tie presas la unuan legendon de la libro.

( Aperos en la Kanada Antologio la legendo “La Du Fratinoj,” kaj ankaŭ traduko de ŝia poemo “Birda Lulkanto,” pere de Hilda Dresen kaj la menciita poemo,” Krio de Indiana Edzino.” )

 

LA DU FRATINOJ

Oni povas ilin vidi rigardante nordokcidenten, kie la rev-montetoj naĝas en la ĉielon meze de ĉiam ŝaŭmantaj, perlaj kaj grizaj nuboj. Ili kaptas la plej fruan signon de sunleviĝo. Ili tenas la lastan koloron de sunsubiro. Ĝemelaj montoj ili estas, levante siajn pintojn super la plej serena urbo de Kanado, kaj konataj tra la tuta Brita Emperio kiel “la leonoj de Vankuvero’. Kelkfoje la fumo de arbarbrulo nebuligas ilin – ĝis ili brilas ĉe la blua ĉielo, tro belaj por pentri. Kelkfoje pluvo surmetas nebulŝalojn ĉirkaŭ iliajn pintojn, kaj tiam ili paliĝas ĝis ombraj siluetoj, fandiĝas kaj malaperas. Sed dum la plej multo da tagoj en la jaro la suno ĉirkaŭas ilin per gloro de orradioj. La luno banas ilin en torento de arĝento. Ofte, kiam la urbo estas vualita de pluvo, la suno flavigas ilin per profunda oranĝkoloro; dum lunlumo kaj ombro ili staras senmove, ridetas okcidenten trans la akvon de la malkvieta Pacifiko, orienten al la kanjono de Kapilano. Indianaj triboj ne konas ĉi pintojn kiel “leonoj.” Eĉ la cefo, kiu antaŭ ne longe vojaĝis al la “feliĉa ĉaslando” – neniam aŭdis ĉi nomon, ĝis mi menciis tion dum unu rava aŭgusta tago, kiam ni kune sekvis la padon al kanjono. Li estis surprizita pri la nomo, tiam mi menciis la fonto de tio, kaj demandis – ĉu li memoras la leonojn sur la Trafalgar Placo en Londono. Jes, li memoris tiujn belajn skulptaĵojn, kiam lia menso tuj kaptis la similecon. Ŝajnis ke tio plaĉis al li kaj lia visaĝo esprimis rememorojn pri la muĝanta, malproksima urbego. Sed la voĉo de sango estis pli forta, kaj li tuj komencis la indianan legendon pri la Ĝemelaj Montoj, rakonton tute ne konatan al la plavisaĝuloj, kiuj vidas la du “leonojn” ĉiutage, sen la amo por ili, kiu estas en la koro de la indianoj, sen kono de la sekreto pri “la du fratinoj”. La legendo estis tre rava, dum ĝi venis de liaj lipoj en rompita angla lingvo, kaj dolĉe glitis de lia lango. Liaj gestoj fortaj, graciaj, komprenemaj estis kiel kadro ĉirkaŭ bela pentraĵo, kaj liaj amplenaj okuloj lumigis ĝin.

“Antaŭ multaj jarmiloj,” li komencis,” tie ne estis la du pintoj kiel postenantaj gardistoj de ĉi tiu sunsubira marbordo. Ili estis metitaj tien longe post la unua kreado, kiam Sagaalio Taio fandis la montojn, kreis la grandajn riverojn kie la salmoj naĝas, pro sia amo al indianaj infanoj, kaj sia kono por iliaj necesoj. Dum tiu tempo ĉi tie loĝis multaj bravaj indianaj triboj ĉe la Pacifiko – en la montaro, kaj sur la bordoj de la rivero Frazer. Regis indianaj kutimoj. Indianaj kredoj estis estimataj. Tiam estis la tempo de legendkreo, kiam gravaj aferoj okazis kiuj faris la tradiciojn de hodiaŭ. Eble plej grava el tiuj legendoj – pri la du fratinoj, kiu estas nun konata kiel :La filinoj de ĉefo”, kaj al ili ni povas danki pro la paco kiun ni havas nun, kaj en kiu ni vivis dum nekalkuleblaj lunoj. Ekzistas tre malnova kutimo ce la triboj ĉe la marbordo – kiam niaj filinoj pasas de infaneco en la gravan mondon de la virineco, la okazo estas konsiderata kiel tre ĝojiga. La animo kiu posedas la kvaliton iam estis patrino de batalanto, bravulo – estis estimata de la plej multo da nacioj; sed ĉe ni – la triboj de Sunsubiro, ŝi estis honorata super ĉiuj homoj. La geaptroj faras grandan festenon kun dancoj dum multaj tagoj. La tuta tribo kaj la ĉirkaŭaj estas invititaj. Pli ol tio – kelkfoje kiam granda Taio festenas honore de sia filino, la triboj de for a bordo, de la malproksima nordo, de la interna lando, de la insulo, de la Karibua lando estas kunvenigataj kiel gastoj al la festo. Dum ĉi tiuj tagoj de ĝojado la filino estas sidigita sur alta seĝo, sur alta loko – ĉu ŝi estas edzinigebla? Ĉu edziniĝo ne signifas patrinecon? Ĉu patrino ne signifas pli grandan nacion de bravaj filoj kaj filinoj? Kiuj denove naskos filojn kaj filinojn.

Tio okazis antaŭ multaj jarmiloj, kiam la Granda Tajio havis la du filinojn, kiuj estis kreskintaj ĝis virineco. Dum la printempo, kiam la unua granda naĝo de salmo plenigis la riverojn, kaj olaliaj arbustoj estis pezaj de floroj, la du filinoj estis junaj, amindaj kaj tre belaj. Ilia patro, la granda Taio prepariĝis por la festo, tia kia ne estis vidinta ĉe la marbordo. Devis veni tagoj de ĝojado, homoj devis veni de multaj mejloj, devis porti multe da donacoj por la filinoj, kaj ricevi donacojn grandvalorajn de la ĉefo, kaj gastameco devis regitiel longe, kiel ĝojemaj piedoj povis danci, kaj lipoj povis ridi, kaj buŝoj gustumi la fiŝojn, ĉasaĵojn kaj olaliojn. Unu fakto sole ombrigis la ĝojon. La ĉefo, la Granda Tajio, tiutempe militas kun la indianoj de la nordo, proksime al Prince George laŭ nomigo de nuntempaj palvisaĝuloj. Gigantaj militkanuoj glitis laŭ la tuta bordo, militantoj padelis, militantoj rompis la noktan silenton, malamo, venĝo, atakoj, teruro aŭdiĝis ĉie. Sed la granda Tajio militinta dum semajnoj revenis kaj ridis pri la batalo kaj sangoverŝado, ĉar li gajnis ĉiujn batalojn, kaj li bone povis forlasi la batalkampon por mallonga tempo kaj festeni honore de familio. Li moke ne aŭskultis al iliaj batalkrioj. Li ignoris la klakojn de remiloj, kaj prepariĝis, kiel granda Tajio devas, reĝe ĝojigi siajn tribanojn je honoro de siaj filinoj.

Sed sepsunojn antaŭ la granda fest la du filinoj venis antaŭ lin man-en-mane. “Ho! Nia patro,” ili diris, “Ĉu ni rajtas paroli?”

“Parolu, miaj filinoj, miaj knabinoj kun aprilaj okuloj kaj koroj de junio.”

“Iutage ho! nia patro, ni povas naski homidon, kiu povas plenkreski tia povplena Tajio kia vi estas, kaj honore je tio, ni venas petante vian favoron. Vi! Nia patro!

“Vi havas la privilegion dum tiu ĉi festo ricevi ĉiun favoron, kiun viaj koroj deziras,” li respondis gracie, kaj metis siajn fingrojn sur iliajn mentonojn. “La favoro estas kun vi antaŭ ol vi demandas tion, miaj filinoj.”

“Laŭ nia deziro, invitu la grandan nordan malamikan tribon – la tribon kun kiu vi militas – al tiu ĉi festeno,” ili petis timeme.

“Al nia festo, al festo je honoro de virino?” li ekkriis nekredeme.

“Tiel ni deziras”, ili respondis.

“Kaj tiel okazu,” li deklaris.

“Mi ne povas nei ion ĉi tage, kaj iam vi povos naski filojn por beni la pacon, pri kiu vi petas, kaj siajn patrinojn.”

Tiam li turniĝis al ĉiuj junaj homoj de la tribo kaj komandis:”faru fajrojn dum sunsubiro ĉe ĉiuj limoj, fajrojn de bonveno. Prenu kanotojn kaj veturu norden, salutu la malamikoon kaj rakontu, ke mi, la granda Tajio de Kapilano, petas – ne ordonas – ke ili venu al la graanda festo je honoro de miaj du filinoj.” Kiam la norda tribo ricevas la inviton, ili amase venis al la festo de la granda paco. Ili kunprenis siajn virinojn kaj infanojn, ili kunportis ĉasaĵojn kaj fiŝojn, oron kaj blankŝtonajn kolornamojn, korbojn kaj skulptitajn ĉerpilojn, belege teksitajn kovrilojn por meti ilin ĉe la piedoj de la nun konfirmita reganto, la granda Tajio. Li siavice donis ĉion, kion povis demandi la tradicio. Venis longaj gagaj tagoj de ĝojado, noktoj de dancado – tendfajroj kaj grandaj kvantoj da manĝo. La militaj kanotoj estis malplenaj je mortigaj armiloj kaj plenigitaj per ĉiutaga kapto de salmo. La malamikecaj militkantoj ĉesis, kaj anstataŭ ili klakis la mallaŭta sono de dancanataj piedoj, sonis la voĉoj de kanatntaj virinoj, bruis la ludantaj infanoj – de du povplenaj triboj, kiuj ĝis nun estis malamikoj de pratempo. La daŭra frateco estis sigelita inter ili – iliaj militkantoj ĉesis por ĉiam.

“Tiam Sagalio Tajio ridetis al siaj indianaj infanoj: “ Mi faros ĉi junukulajn virinojn senmortaj,” li diris kun pokalo en mano. Li levis la du filinojn de la honora seĝo kaj sidigis ilin por eterne sur alta loko, ĉar ili naskis du idojn – Paco kaj Frateco. Ĉiu el ili estas nun granda Tajio kaj regas ĉi landon.” Kaj sur la montpinto la filinoj de la ĉefo estas videblaj envolvitaj en suno kaj neĝo, la steloj de ĉiu sezono. Ili staras tie sur alta loko dum multaj jarmiloj, kaj staros dum venontaj miljaroj, gardante la pacon de la Pacifika bordo kaj kvieton de la Kapilana kanjono.

Tradukis K. Smilga

Posted in Kanada Antologio 1,050 Comments

Nanatasis : Robert Dutil

Eldonita de Esperanto-Societo Kebekia, Montrealo, 2005.

 

 

Soleca kanuisto vundita pro akcidento, drononta en izolita rivero de la grandega arbaro de la Alagasxo, estis mistere savita.

Sekvas nekredeblaj aventuroj en kiuj plektiĝas kolibroj, sciuroj, alkoj kaj knabino kun mirigaj kapabloj, kiu nomiĝas Nanatasis.

La kanuisto tie malkovras nekonatan mondon, forgesitajn valorojn, vivon malsaman.

Siaflanke Nanatasis eklernas surprizite kiel vivas ŝiaj homaj gefratoj.

Ĉu povos ekesti amikeco inter du tiel malsamaj estuloj? En tiu universo plena je poezio neatendite elnodiĝos tiu ĉi intrigo kiam aŭdaca ĉasisto alfrontos… nekredeblajon.

Robert Dutil estis ministro en la registaro de Kebekio dum ok– jaroj. Li estas la autoro de eseo titolita La justa malegalo. Devenante el la mondo de la negoco, li magistrigxis pri administrado ĉe la universitato Laval en Kebeko.

Lia intereso pri la politika, socia, intelektula kaj ekonomia sferoj montrigxas en tiu ĉi fabelo aparte aktuala, densenhava kaj traktanta universalajn valorojn.

www.nanatasis.com

Kovrila originalo: Info 1000 mots inc.

Bildoj:

Martine Saura

20 ilustras la tekston (du el kiuj krome aperas sur la kovrilo).

Abenakaj lingveroj:

Philippe Chartrand, Monique Nolette IIP Nanatasis signifas `kolibro’ en la abenaka. Ĝ1 ankaŭ signifas `transformiĝanta’.

Vidu pliajn klarigojn en la ĉefina glosaro.

Esperantigo el la franca originalo: Direktis Zdravka Metz.

Tradukis pluraj anoj de la Esperanto-Societo Kebekia. Reviziis-editoris Edmond Brent.

Presejo:

Des Livres et des Copies inc.

Kopirajto © 2005 Esperanto-Societo Kebekia

Ĉiuj rajtoj rezervitaj por ĉiuj landoj.

ISBN 2-9806246-1-6

Laŭleĝaj deponejoj — Bibliothĉque nationale du Quĉbec, 2005 Bibliothĉque et Archives Canada, 2005

Esperanto-Societo Kebekia

Posted in Kanada Antologio 959 Comments

ĈE LA SOJLO: Louis Frechette (1839-1908)

ĈE LA SOJLO

Verkita de L. Frechette

Antalparolo

Louis Frechette ( 1839-1908 ) estis franclingva aŭtoro, kiu specialiĝis pri folkloraj verkoj de la pasinta jarcento.

Dum sia vivo li verkis nur unu anglan libron,pri diversaj tiamaj Kristnaskaj anekdotoj, tiel celante rakonti kutimojn, tradiciojn kaj kelkajn popularajn kredojn de tiu epoko. Tiamaniere li deziris emfazi anekdotojn de nia provinco, Kebekio, kaj pli bone konigi ilin al niaj najbaraj anglaj lingvanoj.

E1 tiuj anekdotoj ses estis elektitaj por tradukado. Tial, en tiuj tradukaloj, vi sendube notos kelkajn anglajn kaj fran¬cajn nomojn, sed ĉio estis intence farita.

Tradukinte tiujn historietojn, mi deziras kontribui al la disvastigado de amuzaĵ rakontoj en Esperanto, kaj, se eble, eldoni libreton por eksterlandaj samideanoj.

Nia Kanado estas tre vasta lando, kaj mi opinias,ke oni erare intermiksas ĝin kun nia najbaro, Usono, Fakte, kvankam nia lando estas relative juna, kompare kun eŭropaj landoj, ĝi havas riĉan historion, kiun mi ŝatas rememori kaj partopreni. Kanado estas lando de granda kaj esperplena eatonteco.

La Tradukinto,

S-ro Vincent Beaupre.

 

 

ĈE LA SOJLO

Ni vojaĝis al Quebec el Montreal, kiam dumvespere la malgranda grupo da vojaĝantoj, kuniĝintaj sur la ferdeko de la ŝipo, pritraktis literaturan temon.

Fakte, kelkaj el ni nepre asertis, ke nia moderna progreso, elmontrita en komerco, praktikaj sciencoj kaj industriaj aferoj, estis daŭra malamiko de ĉia idealismo. Laŭ ilia interpretado vaporo, elektro kaj antaŭ ĉio la spirito de komercismo, estis forviŝintaj POEZION.

Ĉio dependas de la pensmaniero, kaj antaŭ ĉio, de la vidpunkto de la spektanto. Ekzemple jen mia sperto: la plej poezia afero, kiun mi iam travivis en mia vivo,kiu ekscitis kaj emociis mian animon kun la plej streĉa kaj profunda kortuŝeco, estis tiel banala, ke neniu inter vi, mi estas certa, iam ajn imagus, ke ĝi povus elvoki el la plej malgrandan emocion. Estis nenio pli ol simpla telegrafofosto.”

“Telegrafofosto? Ho, nu!”

“Serioze sinjoroj, mi ne estas ŝercema. Permesu, ke mi ra¬kontu mian anekdoton, kaj vi povos prijuki.”

La rakontanto estis franckanadano, altstatura kaj forta, kvankam pli ol sesdek jara. Li havis energian vizaĝon, akran rigardon, belsonan voĉon,kaj akcenton de bone edukita homo. Tuj ni insistis por koni lian anekdoton, kaj li senprokraste komencist

“Sinjoroj, dudek kvar jarojn, kiujn mi nomas mian jun-

econ, mi vivis en nur iom konita regiono, kiu poste multe kona¬tiĝis, Klondike. (1)

Tiam neniu pripensis fosi tiun frostitan grundon por serĉi ad oramasojn aŭ flavan sablon. La sola tiama industrio en tiu regiono estis la peltokomerco. Tial la sovaĝaj trezoroj estis serĉitaj nek per pioĉoj, nek per kribriloj, sed per kaptiloj kaj pafiloj. Serĉis bestojn aŭ ni mem, aŭ la lokaj indikenoi, kiuj vizitadis niajn komercejojn.

Mi ne detale priparolos la cirkonstancojn, kiujn venigis min tien, sed ili multe influis mian spiritan staton, kiam la aventuroj de mia anekdoto okazis. Jen ili estas en kelkaj vortoj:

Mi naskiĝis en Riviere-Ouelle. Mia patro mortis, kiam mi estis studento, kaj mia patrino denove edzinikis post kelkaj jaroj.

Kiam miaj studadoj finiiis, mia patrino forte deziris, ke mi dadrigu ilin por fariAi profesiulo, pri kio mi sufiĉe konsentis; sed por akiri tiun gradon ŝparmono estis nepre necesa, kaj mia duonpatro, kun kiu mi ne tre bone interkomprenikis, obstine rifuzis. Tial miskompreno, diskutaĉoj kaj disputoj multfoje okazis: resume, ne estis eble pluloki kun

Mia kara patrino! Ŝi ofte suferis pro mia leesto, kaj ŝi plorus pro mia foresto.

Nur tial,ke mi tiel amis ŝin, mi ne povis toleri esti la kaŭ¬zo de Aia ĉagreno. La sola rimedo estis mia tuja kaj daŭra for¬esto; tial mi kaptis la unuan oportunon por organizi kin.

Tio okazis post la propono de la kompanio Hudson’s Bay(2) kiu dungis min por iri foran regionon. Do, mi forlasis mian hejmon kaj ekiris al la nordokcidenta parto de Kanado apud Alaska, kune kun aventuristoj kiel mi.

Mi ne parolos pri miaj kelkfojaj devojiioj kaj pri mia vivo en la diversaj malproksimaj komercejoj, kie mi dejoris.

Estis neniu manko de necesaĵoj, sed estis neeble revi pri mil kaj unu luksaĵoj, frivolaj bagatelaĵoj,kiuj dolĉigas la vivon. Multan laboron ni havis por fari, sed nur dum specifaj sezonoj. Kiamaniere pasigi la tempon dum la alia parto de la jaro? Libroj estis tre malmultaj. Kion ni povis elpensi por mortigi la teruran izolitecon de la laciga kaj senfina vintro, ĉiam kun la samaj kunuloj kaj nur havante eblecon kalkuli la tagojn per la regula aperado de la suno super la horizonto?

Neniuj novaĵoj el mia hejmo! Tute sen kontaktoj kun la eks¬tera mondo dum longaj monatoj, jarojn post jaroj! tiun jaron, somere, nur unu poŝtalveno, kaj tio estis ĉio. Imagu, dudek du jarojn de tia vivo!

Fine, aŭtune de 1876, mi ricevis du malfruigitajn leterojn kiuj strange memorigis al mi miajn antaŭajn vivon kaj loĝlokon. La unua temis pri la morto de mia duonpatro kaj pri mia bona patrino, nun maljuna kaj kripla, kiu nur esperis vidi min de¬nove. La alia estis pri la nova fervojo, C.P.R., nun atinginta Kalgarion kaj preta trans-salti la Rokajn Montarojn.

Tiam mi estis en ‘Fort Yukon’, sur la rivero ‘Yukon’, 300 mejlojn norde de Fort Reliance, nun tre konata kiel Dawson City. Mi estis tute libera forlasi ĝin.

Indiano, tribano de ‘Sioŭ’ (3), kiu bone konis la teritorion kaj estis revenonta al Edmonton, konsentis esti mia gvidanto; mia koro forte batis, kiam mi rapidegis mian pretiĝon iri.

Do, la unuan tagon de novembro, matene, mi kaj mia indiano, ambaŭ en specialaj neĝoŝuoj, supreniris la riveron Porcupine, unu antaŭ kaj la alia malantaŭ longa tobogano, plena da manĝajoj kaj pakaĵoj, trenita per kvar fortegaj eskimaj hundoj. Ni estis survoje al ‘Fort Lapierre’, pli ol 250 mejlojn orienten.

Tiam ni intencis transiri la Rokmontarojn por atingi ‘Fort McPherson’, 70 mejlojn trans malfacilaj labirintoj, pro¬fundegajoj, minacaj rokoj, glaciejoj kaj montopintoj.

Estis ideala poezia sovaĝeco, sed mi povas garantii al vi, ke ni estis dankemaj al la Providenco, kiam la poezio fariĝis malpli superrega kaj submetiĝis al komforta kaj malpli danĝera prozo.

Forlasinte Fort McPherson, ni devis laŭiri la riveron Peel por proksimume 100 mejloj,ĝis kiam alia mejlcento de herbejoj, riveretoj kaj vadadoj kondukis nin ĝis Fort Good Hope sur la riverego Mackenzie, kiun ni supreniris ĝis la lago Great Slave, ĉifoje 600 mejla vadado.

De la lago Great Slave nia vojiro rektiĝis trans herbejoj ĝis ‘Athabaska Landing’, nia lasta haltejo antaŭ ol atingi Edmonton; alia vadado de proksimume 500 mejloj.

Kiel vi vidas, tio ne estis agrabla ekskurso, sed eĉ pli longaj kaj malfacilaj vojaĝoj estas farindaj, kiam amato aten¬das vin.

Ni daŭre vojaĝis,kaj paŭzis nur por tagmanĝi. Vespere ni haltis tie, kie estis sufiĉe da ligno por varmigi nin.

Kiam mi parolas pri haltado, estas nur eldiro, ĉar ĝi estis nur simpla ceremonio.

Unue, ĉiuj hundoj estis maljungitaj kaj ricevis porcion da frostitaj fiŝoj, ĉar ili devis esti bone prizorgitaj,estante por ni altvaloraj por sukcesigi tiun vojaĝon; poste la fajro bone flamiginta, ni boligis nian plenkaldronon.

Jes! Ni vespermanĝis sub libera ĉielo, kaj bivakis, ŝirmitaj per kio ajn, sed tre ofte nenio, vipitaj de vento kaj neĝ¬blovado. Post nia vespermanĝo ni devis sekigi niajn ŝirmvestojn, malsekigitajn pro niaj vojaĝklopodoj: tiam, fumante, ni ripozi¬gis niajn lacajn muskolojn kaj fine kuŝiĝis sur la neĝo, inter ursofeloj kaj leporfeloj, niaj pafiloj apude… kaj bonan nokton amiko!

Escepte kiam ni haltis en diversaj lokoj, kiel komercejoj, tutan tagon por refortigi nin, ĉar estis nepre necese, oni ku¬time ĉiuvespere dormis sub libera ĉielo; ĝis la 24a de decembro, pripensinte trafi ‘Athabaska Landing’ fruposttagmeze.

Mi estis inventinta ostokalendaron, similan al hufumo,en kiu lignonajletoj indikis la daton de la monato kaj la tagon de la semajno. Tiel mi povis facile konstati la tempopason, kaj spite de malvarma vetero, de laciĝo, mi ĝojis pripensante trapasi bel¬an kaj ŝatatan Kristnaskon kun miaj familianoj, en Kristnaska etoso.

La bonaj loĝantoj de Quebec pensas,ke i1i konas neĝoŝtormojn. Estus kruele sendi ilin al tiuj nordokcidentaj regionoj por el¬trovi,ke fakte ili havas neniun ideon pri tiaj ŝtormegoj.

En tiuj malproksimaj regionoj estas simple terure. Ŝtormegoj blovegas, sufokigas, blindigas, kaj malvarmigas nin. Ni perdas niajn spurarojn, stumblas kaj sufokiĝas, ĉiun orientigon ni perdas ankaŭ. Tiam nenio helpas, la suno malaperas aŭ ties radioj estas apenaŭ videblaj pro la neĝoblovado. Eĉ la kompaso

ne funkcias kaj, trafe maltrafe, ni ŝanceliĝas serĉante la vojon,

ridigitaj kaj duone dronitaj en la furiozeco de la neĝŝtormo.

Se mi ne estus estinta tiel obstina atingi la antaŭe decidi¬tan haltejon tiun tagon, ni estus povintaj trovi ian ŝirmejon sub arbetaro, kie ajn, por singardi kontraŭ la furiozeco de la ŝtormego super niaj kapoj: sed, tiel obstine mi rifuzis halti, tiun antaŭan tagon de Kristnasko, ke ni sufoke plueniris; kaj eĉ niaj hundoj ne plu volis antaŭeniri sen vipfrapoj sur iliajn dorsojn.

Ĉiuj niaj klopodoj iĝis vanaj: la haltejo ŝajnis forkuri de ni; kaj tiun vesperon estis definitive, ke ni estis maltrafintaj nian celon. Ni ne plu dubis pri tio, kiam subite la neĝado ĉesis kaj la nuboj malaperis por permesi ekvidi stelojn, kiuj indikis troan okcidentan direkton. Neeble estis atingi la haltejon tiun vesperon kaj nenio povis helpi nin. Sanĝinte nian direkton, ni daŭre klopodis, ne por trafi la neeblan haltejon, sed por trovi la nepre necesan lignon por varmigi nin. Mi estis lacega kaj sekvis la elĉerpitajn hundojn, mia koro plena de lagreno.

Subite mia kunulo, kiu antaŭiris, ekkriis ” Arbo!”

Arbo! Arbo staranta sola en la tutnuda herbejo? Neeble: La indiano revis.

Tamen mi deprenis mian hakilon de la tobogano kaj rapide atingis lin. Vere ja, ĝuste antaŭ ni estis granda senbranĉa arbo,staranta rekte en la blanka dezerto.

Momente mi surpriziĝis- sed mia koro forte ekbatis en mia brusto-kaj volis ekkrii, sed tiu ekkrio sufokiĝis pro singulto.

Tiu nuda, senŝela kaj senviva arbo,ekaperinta el la grundo kiel masto en la mezo de oceano, estis fakte enigita per la manoj de homoj. Estis telegrafofosto:

Ni estis preterpasintaj ‘’Athabaska Landing’, kaj estis survoje al Edmonton. Ĉu vi povas kompreni?

Telegrafofosto! Gardostaranto de la civilizacio: ĉu ĝi ne estis kiel amika mano,etendita al mi el la sojlo de mia propra lando? Ĉu tio ne estis bonveno de la remalkovrita mondo, bon¬veno al la vivo, al la kultivita kamparo de gekleruloj, de kamaradoj kaj amikoj –  ĉu ne estis hejme?

Mi estis reveninta al la socia vivo post dudek du longaj jar¬oj de ekzilo en sovaĝa soleco. Pli ol tio: estis kvazaŭ reeniri la familian vivon, ĉar la telegrafodrato,kiun mi aŭdis zumi super mia kapo, estis ĉenero inter mi kaj la pasinteco: ĝi kun¬igis min kun mia fora vilaĝo, kun la gepatra hejmo, kun kara patrino,nun pli kara ol kiam ajn estinte,a1 kiu mi imagis,ke mi povas sendi krion de ĝojo kaj kuraĝigo, malgraŭ la granda dis¬tanco de 3000 mejloj.

Cu vi povas kompreni? Ha! Por senti kion mi pripensis, estus por vi nepre necese,ke vi estus travivintaj similan sperton. Tiel perdita kiel mi estis, sub la arkta ĉielo, en la mezo de frostita dezerto, kaj kun ĉiuj memoraĵoj pri Kristnasko en mia senespera koro kaj ĉagrenita spirito.

Mia mizera kamarado, terurita pro la sorĉa kantado, la zumado de la drato, kaŭzita per la granda vento, balbutis ripete, (4) “Manitou,Manitout” Mi antaŭensaltis kun etenditaj brakoj, premis la senvivan foston, surgenuis kaj ekploregis.

Tio estas mia rakonto, sinjoroj. Tiun nokton, ni haltis sen iu ajn varmiga fajro, sen vespermanĝo, nur ĉirkaŭpremante tiun miraklan foston; kaj en miaj revoj, la voĉo de la telegrafodrato daŭre zumis, jen alportante al mi la sanktan himnon de la Krist¬naska ceremonio, jen aŭdigante la sonoradon de la malproksimaj sonorilturoj de ‘Riviere-Ouelle’.

Kredu min, neniam mi ĉeestis tielan noktomezan diservon dum mia tuta vivo, ĉar mia fantazio plenumis mian imagopovon, dum tiuj horoj de atendado kaj espero.

Ne! Ne! Sinjoroj, la spirito de POEZIO neniam mortos. Ĝi ĉiam povos vivi en la plej intimaj anguloj de niaj animoj,kondiĉe, ke nia spiritstato, plena de realismo, sufiĉas por veki diajn sen¬saciojn kaj la plej kortuŝajn melodiojn.

1/ Klondike – Kanada nordokcidenta regiono.

2/ Hudson’s Bay – Kompanio kiu regis la peltokomercon.

3/ Sioŭ – Unu el la tiamaj indianaj triboj.

4/ Manitou – Dio de tiuj indianoj.

Posted in Kanada Antologio 1,460 Comments

Se Iam Vi Dormis Sur Paca Insulo Poemo de Rachel Field, tradukita de William J. Maier

 

 

Rachel Lyman Field ( 1894 – 1942 ) estis Usona novelisto, poeto kaj verkistino de infana literaturo. Rachel Field naskiĝis en la urbego Novjorko sed de la dekkvina jaraĝo loĝis en la ŝtato Maine. De Maine ŝi vojaĝis al la Atlantikaj provincoj de Kanado. En tiu regiono ŝi enamiĝis al marbordaj insuloj. Pro tio, ni enkluzivas jenan poemon.

 

“Se Iam Vi Dormis Sur Paca Insulo”

Poemo de Rachel Field, tradukanto, William J. Maier

 

Se iam vi dormis sur paca insulo,                                                                                                           Vi restos ne plu la sama person’,                                                                                                                  Eĉ, se vi aspektas samkiel hieraŭ                                                                                                               Kaj fieras pri sama la nom’.

En vendejoj kaj stratoj eble vi hastos,                                                                                                      Aŭ hejme vi sidos en paca kviet’, –                                                                                                                 Sed ĉie vi vidos blu-akvojn kaj mevojn,                                                                                           Egale, kie staras via pied’.

Vi povas babili kun via najbaro,                                                                                                         Restadi komforte je via kamen’, –                                                                                                                     Vi aŭdos ŝipojn signali kaj fajfi                                                                                                                 Kaj tajdojn ŝveliĝi dum reva promen’.

Ne scios vi kial kaj kiamaniere                                                                                                                         Vi tut – aliiĝis en stranga fason’,                                                                                                                 Sed iam vi dormis sur paca insulo,                                                                                                       Neniam vi restos la sama person’!

Posted in Kanada Antologio 878 Comments

“Tre Gaja Kristnasko” de Morley Callaghan: tradukis Betty Salt

Morley Callaghan naskiĝis en Toronto, en la jaro 1903. Li finstudis ĉe kolegio St Michael, studis juron ĉe Osgoode Hall, kaj fariĝis advokato en 1928. En la sama jaro aperis lia unua romanom, ‘Stranga Fuĝanto’ . En tiu tempo li estis rekonita kiel verkisto de etrakontoj, noveloj, kaj per ili, ne per romanoj, li atingis internacian rekonon. Tri kolektoj da rakontoj aperis de 1929 ĝis 1936. “A Native Argosy” kaj “No Man’s Meat” kaj “ Now That April Is here”. En 1959 aperis kolekto de liaj plej bonaj rakontoj. Al Kanadanoj, en lasta tempo Morley Callaghan estas konata kiel romanisto kaj ankaŭ kiel radio-televida personeco. Baldaŭ post apero de la unua romano aperis du aliaj:”It Is Never Over” kaj “A Broken Journey”. Poste sekvis – “Such Is My Belover” en 1934. Nemenciante ĉiujn, poste aperis: “They Shall Inherit The Earth” ( 1935 ), kaj “The Loved and The Lost”               ( 1951 ) Ĉi-lasta ricevis la altan premion de la Ĉefgubernatoro de Kanado. Poste aperis “The Many Colured Coat” ( 1960 ) kaj “Passion In Rome” ( 1961 ).

La 3-an de Junio, 1966, la Universitato de Toronto donis al li la gradon de Honora Doktoro. Li estas rekonata kiel la plej fama Kanada verkisto.

Pri la verkado de etrakontoj li diris: “ Ĉiuj rakontoj devas esti diferencaj. Tiel diferencaj, kiel estas floroj en ĝardeno. Ili estas ĉarmaj. Verku dum vi havas energion prizorgi tian ĝardenon. Sed kelkfoje… vi sentas planti nur delfiniojn.”

 

Morley Callaghan ( tradukis: Betty Salt )

Post noktomezo de antaŭkristnasko centoj da homoj preĝadis ĉe kripto de la Eta Jesuo, kiu staris dekstre de la altaro sub branĉoj de ĉiamverdarbo en la preĝejo de Sankta Malahi. Tiun nokton jam okazis falo de malseka neĝo kaj vidiĝis kota vojeto ĝis la kripo. Silvanus O’Mera, la maljuna sakristiano, kiu estis helpinta pretigi la kripon, kaj Pastro Gorman, la dika ruĝvizaĝa ekscitiĝema paroĥa pastro akordis, ke tiu estas la plej vivsimila kristnaska sceno, kiun ili iam ajn vidis en la preĝejo.

Sed frue la kristnaskan matenon pastoro Gorman kuris al O’Mera – la vizaĝo sensanga, la manoj tordiĝantaj – kaj kriegis, “terura afero okazis. Kie estas la Eta Jesu? La kripto staras malplena.”

O’Mera estis pia, senkulpa, mirema maljunulo, kiu multe preĝadis kaj sentis sin tre proksima al Dio en la preĝejo, konfuziĝis, kaj li flustris, “Kiu pvus preni ĝon? Kien portis ĝin?”

“Rigardu mem la kripton, se vi ne kredas al mi,” diris la pastro, kaj li kaptis perbrake la sakristianon, marŝigis lin en la preĝejon, kaj montris ke ja mankas la figuro de la Eta Jesuo.

“Iu prenis ĝin, kompreneble. Ĝi ne forflugis. Sed kiu prenis ĝin, tio estas la demando,” la pastro diris. “Kiam vi lastfoje vidis ĝin?”

“Mi scias, ke ĝi lastan nokton ankoraŭ estis,” O’Mera diris, “ĉar post la nokto mi vidis s-inon Farel kaj sian knabeton ĉi-tie surgenue. Kiam ili stariĝis, mi deziris al ili gajan Kristnaskon. Vi ne opinias, ke ŝi tuŝus ĝin, ĉu?”

“Kia stultaĵo, O’Mera. Troviĝas neniu pli bona virino en la paroĥo.Mi manĝos ĉe ŝi tiun ĉi vesperon.”

“Mi rimarkis, ke ŝi volas hejmeniri, sed la knabeto deziris resti ĉi tie apud la kripo kaj preĝi; post ilia foriro mi mem iomete preĝis, kaj la Eta Jesuo ankoraŭ restis tie.”

Denove ekkaptante O’Meran perbrake la pastro ekscitite flustris,”tio estas ago de ateistoj. Ne estas la unua fojo en la preĝejo.”

O’Mera diris nenion. Li estas lojala kaj ne ŝatis memorigi al la pastro, ke la fajreto en la preĝejo antaŭ kelkaj monatoj estis pro la restaĵo de cigaredo, kiun la pastro lasis enpoŝe dum ŝanĝo de ornato. Li perpleksiĝis kaj dum momento silentis, fine flustris,”eble iu vere volis forpreni Dion, ĉu vi konsentas?”

“Preni Lin el la preĝejo? Ne estu stulta.”

O’Mera, vi parolas kvazaŭ idioto. Ĉu vi ne konstatas, ke vi tute cedas al la ateistoj per tiaj diraĵoj? Ĉu vi kredas ke la figuro estas Dio mem? Ĉu ni adoras idolojn? Ja, ne. Do, neniom plu da tio. Se ateistoj unufoje penis bruligi la preĝejon, ili ne ĉesos ĝis kiam ili profanos ĝin. Dio helpu nin, kial estis ĝuste mia preĝejo?” Li multe ekscitiĝis kaj forrapidis kriante,”mi telefonos al la policejo.”

Tio ŝajnas kiel komenco de malagrabla Kristnasktago por la paroĥo. Policistoj venis, perpleksiĝis, kaj intervuis ĉiujn. Raportistoj alvenis. Ili fotografis la preĝejon kaj pastron Gorman, kiu ĵus finis prediki, je surprizego de la paroĥanoj, pri la vandala perfortado kontraŭ la domo de Dio. Grupoj da homoj en dimanĉaj vestoj staris ekster la preĝejo kaj serioze interparolis. Ĉiuj scivolis – kion la ŝtelinto faros kun la figuro de Eta Jesuo. Ĉiuj sentis sin ofenditaj, agititaj kaj mirigitaj. Certe tio estos io ege priparolinda en la najbaraĵo dum la kristnaska manĝo.

Sed Silvanus O’Mera foriris sola kaj malfeliĉa. De tempo al tempo li eniris la preĝejon kaj rigardis la malplenan kripon. Li havis multajn strangajn pensojn. Li diris al si, se oni vere dezirus dolorigi Dion, nur tia faro dolorigus Lin, ĉar kia alia maniero povos ofendi Lin? Lastan nokton li havis la senton, ke Dio ŝvebis tute ĉirkaŭ la kripo; nun ŝajnas kvazau Dio estis tute for. Tio estas ne nur pro la foresto de la figuro, sed pro tio, ke iu perfortis tiun lokon kaj forpelis Dion. Li diris al si ke oni povas fari agojn, kiuj instigas Dion forlasi la lokon. Estis malfacile scii, kie troviĝas Dio. Kompreneble Li ĉiam restos en la preĝejo, tamen kien malaperis tiu parto de Li, kiu antaŭe ŝajnis esti tute ĉirkaŭ la kripo?

Tio ne estis demando proponebla al la grupetoj de konsternitaj paroĥanoj sur la trotuaro ekster la preĝejo. Tiuj preferis fingromontri, pufi la vangojn kaj babili pri tio, kio okazis al Dio en Meksikio kaj Hispanio.

 

Sed kiam ĉiuj hejmeniris por tagmanĝo O’Mera mem eksentis sin iom malsata. Li eliris. Starante antaŭ la preĝejo kaj sentante sin dankema pro la kvanto da neĝo por infanoj je Kristnasko, li ekvidis tiun bonegan kaj eminentan virinon, sinjorinon Farel kaj sian knabeton. Ili alproksimiĝis. Sur la vizaĝo de sinjorino Farel estis severa kaj kolera esprimo, kaj siajn paŝegoj estis tiel longaj kaj furiozaj ke la kvinjarulo, kies manon ŝi forte tenis, povis apenaŭ sekvi ŝin kaj samtempe tiri sian grandan ruĝan sledon. Kelkfoje, kiam la knabo penis sin malantaŭen klini, li fariĝis plumbopeza, kaj ŝi tiregis liajn piedojn de sur la tero, dum li plendoploretis, “ho ve, ho ve, lasu min libera.” Lia ruĝa neĝmantelo estis tute neĝkovrita, kvazaŭ li estus ruliĝinta sur la vojo.

“Gajan Krisknaskon, sinjorino Farel,” O’Mera diris. Kaj li kriis al la knabo, “ ne feliĉa dum Kristnasko? Kio okazis, fileto?”

“Veran gajan Krisnaskon, sinjoro O’Mera,” la virino kvazaŭ ekmordis. Ŝi kutimis atenti la sakristianon, ĉiam farante al li nur kapklineton, kaj nun ŝi estis tro kolera kaj ĉargrenita ĝeni sin pri li.

“Kie estas pastro Gorman?” ŝi demandis. “Ankoraŭ ĉe la policejo, mi kredas.” “Ĉe la policejo! Dio helpu nin, ĉu vi aŭdis tion Joĉjo?” ŝi diris. “Ho Dio, estas terure. Kion mi faru?”

“Kio okazis, sinjorino Farel?”

“Mi faris nenion,” la infano diris. “ Mi intencis reveni, kredu al mi sinjoro.”

“Sinjoro O’Mera,” elparolis la virino, kvazau venante de granda alto supre al la nivelo de negrava simpla maljunulo,” eble vi povas fari ion por ni. Rigardu sur la sledon.”

O’Mera rimarkis ke malnova mantelo kovris ion sur la sledo, kaj, kliniĝante por levi ĝin, li vidis la figuron de la Eta Jesuo. Li tiel ĝojegis, ke li nur suprenrigardis al sinjorino Farel, mirante skuis la kapon, kaj diris,”denove ĝi estas ĉi tie, kaj neniu difektis ĝin.”

“Mi hontas, mi hontegas, sinjoro O’Mera. Vi ne scias kiel multe mi ĉargreniĝis,” ŝi diris,”sed la infano vere ne sciis kion li faras. Estas hontego al ni, mi scias. Estas mia kulpo, ke mi ne pli bone instruis lin, kvankam Dio scias, ke mi penis emfazi al li respekton al la preĝejo.”

Ankoraŭ nekredante O’Mera demandis,”vi volas diri, ke li vere faris tion?”

“Imagu tion. Nu, knabo, tio estas terura ago,” O’Mera diris.

Pro kiu kialo?” Tute perpleksita, tamen tiel malŝarĝita revidi denove la figuron de la Eta Jesuo, li ne povis ne meti la manojn dolĉe sur la kapon de la knabeto.

“Estis frue ĉimatene, tuj post lia ellitiĝo, preskaŭ la unua ago de la kristnaska tago,” interrompis la patrino.

“Evidente li rekte eniris, levis ĝin, kaj portis ĝin al la strato.”

“Sensenca li estas pri ĝi. Li diris ke li devis fari tion.”

“Kaj mi jam devis, ĉar estis promeso,” la infano diris. “Lastan nokton mi promesis al Dio, ke, se Li instigos panjon donaci al mi grandan ruĝan sledon, al Li mi donacos la unuan veturon.”

“Ne pensu ke tiajn aferojn mi instruis al li,” sinjorino Farel diris. “ Mi estas certa, ke li intencis nenian malbonon. Li tute ne komprenis kion li faris.”

“Jes, mi ja komprenis,” obstine diris la infano.

“Silentu, infano,” ŝi kriis, skuante lin. O’Mera surgenuiĝis ĝis kiam la okuloj estis ĝuste kontraŭ tiuj de la infano, kaj ili rigardadis unu la alian ĝis amika interkompreno. Tiam la maljunulo dolĉe demandis, “sed kial vi volis fari tion por Dio?”

“Ĉar ĝi estas bonega sledo, kaj mi kredis ke Dio ŝatos veturon sur ĝi.”

O’Mera levis la figuron de la Eta Jesuo kaj rigardis la ruĝan sledon.

Subite li havis senton de granda ĝojo, de stranga bonega novaĵo, senton ke tiu ĉi povus esti la plej mirinda Kristnasko en la tuta historio de la urbo, ĉar certe Dio estis kun la infano dum tiu ĝoja zorgo-libera, feria sledveturo, kiam la knabeto kuris laŭlonge de la strato tirante la sledon. Kaj O’Mera, kun la vizaĝo brila pro ĝojo kaj okuloj plenaj de solena timo, turnis sin al la virino kaj firme diris, “lasu lin libera, kaj diru nenion pri li. Li pravas. Mi kredas ke tion ja vere ŝatis Dio.”

 

 

 

 

 

Posted in Kanada Antologio 737 Comments

Mia Financa Kariero el ‘Literaturaj Mistrafoj’ de Stephen Leacock

El ‘Literaturaj Mistrafoj’ de Stephen Leacock

Mia Financa Kariero ( Tradukis: Wally du Temple ) malneto

Kiam mi eniras bankon, mi perdas la aplombon. La komizoj ekskuas min; la giĉetoj ekskuas min; la ekvido de la mono ekskuas min; ĉio skuas min.

Momente kiam mi transiras la sojlon de banko kaj klopodas negoci tie, mi fariĝas senrespondeca idioto.

Mi sciis tion jam antaŭe, sed oni altigis mian salajron per kvindek ses dolaroj monate, kaj mi sentis, ke la banko estas la taŭga ejo por ĝi.

Tial per ŝanceliĝĝantaj paŝoj mi trenis min preter la enirejo kaj timeme ĉirkaŭrigardis al la komizoj. Mi havis la ideon, ke persono, preta la unuan fojon enbankigi monon, ja devas pritrakti la aferon kun la bankestro.

Mi iris al giĉeto kun surskribo ‘Kontisto’. La kontisto estis alta, flegma diablo. La nura vido de li senaplombigis min. Mia voĉo estis funebra.

“Ĉu mi povas renkonti la bankestron,” mi diris kaj aldonis solene,”private”.

“Certe”, diris la kontisto kaj venigis lin.

La bankestro estis aplomba, serioza gravulo. Mi tenis miajn kvindekses dolarojn, kunpremitaj en ĉifitan bulon en mia poŝo.

“Ĉu vi estas la bankestro”? mi diris. Dio scias, mi neniel pridubis tion.

“Jes”, li diris.

“Ĉu mi povas renkonti vin” mi petis,”private”? Mi ne deziris diri “private” denove, sed sen tiu vorto la afero ŝajnas esti memevidenta.

La bankestro rigaris min konsternite. Li kredis, ke mi havas teruran sekreton por malkaŝi.

“Envenu ĉi-tien”, li diris, kaj kondukis min al privata ĉambro. Li turnis la ŝlosilon de la seruro.

“Ni estas sekuraj kontraŭ interrompo ĉi-tie”, lid iris. “Sidiĝu”.

Ni du sidiĝis kaj rigardis unu la alian. Mi tute ne kapablis ekparoli.

“Vi estas unu el tiuj viroj de Pinkerton, mi supozas.”

Li divenis el mia mistera maniero, ke mi estas detektivo. Mi sciis, kion li pensas kaj mi sentis min eĉ pli malbone.

“Ne, ne de Pinkerton”, mi diris, ŝajne implikante, ke mi venas de rivala agentejo.

“Por diri la veron”, mi daŭrigis, kvazaŭ io insttigus min mensogi tiurilate.

“Mi ne estas detektivo, tute ne. Mi venis por establi konton. Mi intencas havi mian tutan monon en ĉi-tiu banko”.

La bankestro aspektis trankviligita, sed ankoraŭ serioza; li nun konkludis, ke mi estas filo de milionulo, de Rothchild aŭ de la juna Gould.

“Granda konto, mi supozas”, lid iris.

“Sufiĉe granda”, mi flustris.”Mi propones deponi kvindek ses dolarojn nun kaj kvindek dolarojn ĉiumonate, regule.”

La bankestro leviĝis kaj malfermis la pordon. Li vokis la kontiston.

“Sinjoro Montgomery”, li diris, malagrable laŭte. “Ci-tiu sinjoro deziras malfermi konton. Li deponos kvindek ses dolarojn. Adiaŭ!”

Mi stariĝis. Fera pordo oscedis malfermite ĉe unu flanko de la ĉambro.”Adiaŭ”, mi diris, kaj paŝis enla monŝrankegon.

“Eliru”, diris la bankestro froste, kaj montris fingre al la vera elirejo.

Mi iris al giĉeto de kontisto kaj ŝovis bulon de mono al li per rapide konvulsa manmovo, kvazaŭ mi estus iluziisto. Mia vizaĝo estis fantome pala.”jen”,mi diris. “Deponu ĝin”. La vortoj elbuŝiĝis tiel, ke ili ŝajniĝis diri, “Ni faru ĉi-tiun dolrigan aferon ĝis kiam min tenas manio. Li prenis la monon kaj donis ĝin al alia komizo.Li devigis min skribi la ciferon sur papareton kaj ssubskribi en libron. Mi neplu sciis, kion mi faras. La banko turniĝas antaŭ miaj okuloj.

“Cu ĝi estas jam deponita?” mi demandis per voĉo vibranta, senesprima.

“Jam farite”, diris la kontisto.

Tiuokaze, mi volas maldeponi iom. “Mia ideo estis debeti mian konton per ses dolaroj por tuja uzo. Iu donis al mi ĉeklibreton tra giĉeto kaj iu alia komencis klarigi al mi kiel ĝin kompletigi. Homoj en la bank certe havis la impreson, ke mi estas milionulo invalida. Mi ion skribis sur ĉekon kaj puŝis ĝin al komizo. Li ĝin rigardis.

“Kion, ĉu vi maldeponas la tutan summon”?

Mi ekkomprenis, ke mi estis skribinta kvindek ses anstataŭ ses. Estis tro malfrue rezoni nun. Mi havis senton, ke estas neeble la aferon ekspliki. Ĉiuj komizoj ĉesis skriblaborojn por min rigardi. Senbride pro mizero, mi faris plonĝon.

“jes,la tutan summon”.

“Ĉu vi maldeponas vian monon el la banko”?

“Ĉiun cendon el ĝi”!

Posted in Kanada Antologio 1,014 Comments
  • « Older Entries
  • 1
  • 2
  • 3

Recent Posts

  • La Heridaĵo — Traduko de Bruce Arthur Ringuet (Philippe Panneton, 1895–1960)
  • SNOW
  • About the author: Wally du Temple
  • Birda Lulkanto Paŭline Johnson : Tradukis Hilda Dresen
  • “La Du Fratinoj” Paŭline Johnson (10/03/1861 – 07.03 1913)

Recent Comments

  • cialis professional ingredients on Nanatasis : Robert Dutil
  • cialis generic shopping on “La Du Fratinoj” Paŭline Johnson (10/03/1861 – 07.03 1913)
  • brandcialis on ĈE LA SOJLO: Louis Frechette (1839-1908)
  • cialis walmart on Mia Financa Kariero el ‘Literaturaj Mistrafoj’ de Stephen Leacock
  • cialis 36 hour online on SNOW

Recent Posts

  • La Heridaĵo — Traduko de Bruce Arthur Ringuet (Philippe Panneton, 1895–1960)
  • SNOW
  • About the author: Wally du Temple
  • Birda Lulkanto Paŭline Johnson : Tradukis Hilda Dresen
  • “La Du Fratinoj” Paŭline Johnson (10/03/1861 – 07.03 1913)
May 2022
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031  
« Dec    

WordPress Theme Custom Community 2 developed by Macho Themes