Mi, esperanta, ĉe Restaŭrcio Gaugin
Mi malkontentas,
Sen kunulino
Ĉe vespermanĝo
en polinezia manĝpavilono.
Kaj hezitas gustumi suk-aroman
‘mahi-mahi’ fiŝaĵon
forkpinte-
Mi tenas porcion ĉebuŝe,
Kiam mirigas min
Nuda gambo.
Mi vidas
Korpon
Movhaltan
Dancpretan
Provok-atakan –
Je ruĝbruna
Pajla plafono.
Mola muskola
Sed ŝlima maleolo
Montras piedetojn
Tremantajn piedfingretojn.
Verd-griza geko
En lanterna lumo
Piedfingrojn unu, du, tri
Etendas.
Okuloj spegulas
Fiksrigardas
Sian frandaĵon
‘nono’ muŝon,
Kaj vip-langume
Englutas ĝin.
Kunulo manĝa! aah!
Kaj lang-langvore
Mi buŝumas
Fiŝkadavron.