Mi, esperanta, ĉe Restaŭrcio Gaugin

  Mi, esperanta, ĉe Restaŭrcio Gaugin   Mi malkontentas, Sen kunulino Ĉe vespermanĝo en polinezia manĝpavilono. Kaj hezitas gustumi suk-aroman ‘mahi-mahi’ fiŝaĵon forkpinte- Mi tenas porcion ĉebuŝe, Kiam mirigas min Nuda gambo. Mi vidas Korpon Movhaltan Dancpretan Provok-atakan – Je ruĝbruna Pajla plafono. Mola muskola Sed ŝlima maleolo Montras piedetojn Tremantajn piedfingretojn. Verd-griza geko En […]