Mi, esperanta, ĉe Restaŭrcio Gaugin

  Mi, esperanta, ĉe Restaŭrcio Gaugin   Mi malkontentas, Sen kunulino Ĉe vespermanĝo en polinezia manĝpavilono. Kaj hezitas gustumi suk-aroman ‘mahi-mahi’ fiŝaĵon forkpinte- Mi tenas porcion ĉebuŝe, Kiam mirigas min Nuda gambo. Mi vidas Korpon Movhaltan Dancpretan Provok-atakan – Je ruĝbruna Pajla plafono. Mola muskola Sed ŝlima maleolo Montras piedetojn Tremantajn piedfingretojn. Verd-griza geko En […]

Kosmologio de Akvoguteto

Kosmologio de Akvoguteto   El la esenco de La Nekonceptebla, La Granda Mistero, Energion malrapidigis Por videbligi materion eksperimente. Atmosfera enkorpigo, la akvoguteto Aperis el La Nevidebla Ĉio, nude, Sentis sian emon por sia memo kaj Memkonscie kovris sin per nubo, Enuiĝinte resti suspendita ĉiele, ribelis. Elpelinta de ĉielo, eksentis potencialon Por kontrasta memkonstato Kiam […]

Planlingvo Infekcia

Planlingvo Infekcia   El ama buŝo de Ludoviko Morfoligiaj partikloj dissemiĝis vente. Originis el Polando, Helplingva pandemio, Babiliga aerosolo spruĉetera Por interkompreniĝo popola, Enspirige kaj elspirige ekis Transsalto de lingva viruso, Tergloba esprimilo de kreinto El fontoj nacilingvaj, kaj genio. Homoj ekkantis vokale, Ritme, kaj fokuse, Ĉar interna fokuso ritmas Laŭ dekses reguloj Sinkronigante komunan […]