Esperanto Formiĝis Kosme
Esperanto parole spruĉeteris gaje
el ama buŝo de Ludoviko Zamenhof.
Morfoligiaj partikloj dissemiĝis vente,
helplingva pandemio, babiliga aerosolo
por interkompreniĝo popola,
kaj el nazoj gutetoj disflugis,
kaj enspiriĝis kaj elspiriĝis
dum homoj kantis belsone,
freŝe, kaj gutis vortoj dolĉe,
fluge, en arioj de operoj,
Odiseadis poeme, originale, traduke
De arkipelagoj kaj trans montoj
el buŝoj multgentaj; pluvegoj,
kaj plengorĝe torentis
tra urboj, rivere. Ĉe urbodomoj
Amasoj aplaŭdis. La dolĉa akvo plaŭdis
Ĝis dolĉaj vortspruĉetoj renkontis
Maskitajn blasfemojn, maskitajn kritikojn
Nacilingvajn vakcinojn
kontraŭ fenomeno nova,
infekcia idiomo homara.
Sed dolĉakvaj eroj kolektiĝis
sindefende por Dua Ondo,
Pulme leviĝis voĉvaporo el landoj,
Kreante atmosferajn riverojn
kaj per fundamento unuigataj
pluvege trairis maskojn kaj rubojn.
Ĝis la helplingvo unuiga osmoze vivon sentis,
akiris impeton al vivodaŭro
ĝis vorto, dolĉakvo, kaj amo
iĝis helplingvo matura
kaj senteme kreis, verke
kaj onduladis, haŭtkarne
sur la pelvaj kaj ventraj
histoj de viviga impeto,
Kaj per ama premo
venis penetro inspiriga
en la konstelacio, La Lakta Vojo,
de homa aspiro al plenumado
io inda je generado formiĝis kosme,
io grava okazis en la universo,
formoŝanĝo en la historio de tempo
de Stefano Haŭking
kie la Alfo kaj Omego de Amo
estas nesciataj.
Ĉu lingva stelo laŭ plano?
Ĉu kometo kun ekscentra orbito?
Ne gravas, ĉar kiam gentvortoj planediĝis
kiel interlingva energisistemo
Morto maleblis ĉar
Pulsas la lingvo termodinamike
kie asteroidoj obeas kosmologiajn leĝojn.
Esperanto formiĝis kosme.