Pandemia Defio Kanota
Pandemio paralizis Kanadon komence de 2020. Mia frato kaj mi komencis surporti maskojn, kaj obei la ordonojn de la Ministerio de Sano pri homa distancigo, pri lavado de manoj, kaj evito de homamasoj. La magazenoj estis fermitaj, kaj restaŭracioj, eĉ bier-trinkejoj!
Foje ni rigardis unu la alian silente. Kvankam mi ĉesis fumi pipon antaŭ jaroj mi prenis pipon enmane, malfermis ujeton da tobako, la aromriĉa ‘Erinmore’, fingrumis la foliojn ĝuante la parfumon, plenigis la pipon, ekflamigis la enhavon kaj malrapide suĉis la fumon en miajn pulmojn.
“Mi lastfoje fumis ĉi-pipon kiam ni kanotis la riveron ‘Nahanni’ “, mi diris al mia frato Bari. “Tre sukcesa vojaĝo. Sed mi memoras ke vi planis pli danĝeran, pli defian ekspedicion sed ni ne faris tion pro via ampariĝo kun Bob. Sed nun kion fari? Pasis multe da jaroj. Via kara Bob mortis pro Kovid19 kaj ni ankoraŭ funebras. Ni ambaŭ estas pensiuloj kaj vidvoj. Kial ne plenumi tiun planon. Vivo aĉas pro la pandemio.”
“Jes, vi pravas,”Respondis mia frato.” La variantoj de la ‘Kovid19’ ekinfektigas homamasojn en nia regiono. Mi preferas la defiajn danĝerojn de la rivero ‘Liard’ ol atendi pasive ĉi-tie por malsaniĝi, sufoki pro manko de oksigeno, morti kiel mia amanto tutsenpova, senhelpa en ŝtopita koridoro de tro okupita malsanulejo.”
Ni du fratoj, pensiitaj instruistoj de historio, estis perdintaj lastan uncon da optimismo pri la estonta bonfarto de la natura medio, de la daŭripovo de civilizacio pro klimat-ŝanĝ-neantoj, pro la malsatigoj en Yemen, pro la etnaj genocidoj, pro la senpovenco de U.N., kaj la kreskanta rasismo. Kiajn mondskalajn apokalipsojn ni atendu?
Ni konsciis ke alfronti la defion de la ‘Kanjono de la Diablo’ de la rivero ‘Liard’ estas kiel ĵet-endanĝerigi niajn korpojn kiel montgrimpantoj de ‘Everest’, aŭ kiel solaj ĉirkaŭ-mondigaj velboatistoj.
La brita kompanio, ‘HBC’, kiu aĉetis kaj kolektis kastorajn peltojn de la indiĝenoj en norda Kanado navigis tiun kanjonon por tridek jaroj, en nordaj kanotoj tridek futaj, ĝis kiam mortis naŭ viroj, kaj perdiĝis du kanotoj, kun granda ŝarĝo de kastoraj peltoj. Post tiu tragedio oni elektis eviti la kanjonon per longa ter-transportado.
Pretige, ni tage iris kanui en la rivero ‘Koŭiĉan’ ĉe insulo Vankuvera.Niaj muskoloj plendis sed persiste ni dresis nin aĉetante frotŝirmaĵojn, vitaminojn kaj testosteronan hormonan fortigilon.
Estis jam fin-aŭtune kiam ni decidis defii la timigindajn akvojn de la rivero ‘Liard’. Pro la varmega kaj senpluva vetero arbaraj incendioj estis okazintaj en Kalifornio kaj nia provinco. Malpli da akvo en riveroj sxangxas la agmanieron de river-fluado. Kion anticipi?
Nian dek-ok futan kanuon el kanvaso kaj ligno Bari nomis ‘Nur Mi’. Li lernis Esperanton de mi. Mia filo, Evan, denaska Esperantisto konsentis kontraŭ sia propra sento veturigi nin norden per kamiono. Li opiniis ke ni estas malfort-mensaj maljunuloj iel suferantaj de pandemia deprimo. Tamen, lia kontraŭstaro ne sukcesis. Li promesis reveni por kolekti nin ĉe la gastejo ‘Bufo’ kie la rivero ‘Bufo’ atingas la ŝoseon ‘Alaska’.
Nia plano estis progresi nordorienten per la rivero ‘Liard’ kun la fluo, kaj poste sudokcidenten per la rivero ‘Bufo’ kontraŭ la fluo al la renkontiĝa gastejo. La rivero ‘Bufo’ estas alfluanto de la ‘Liard’.
Ni veturis al mejlo 497 de la ‘Alaska Aŭtovojo’ kie ponto transiras la riveron ‘Liard’. Tie situas turistan gastejon kiu nomiĝas ‘La Varmaj Fontoj de Rivero Liard’ ĉe 59 ° 25′40 ″ Norde 126 ° 06′15 ″ Okcidente. Provincan parkon oni establis tie en 1957 pro tio ke la komplekso de termofontoj havas nacian ekologian signifon kaj estas konata por sia natura ĉirkaŭaĵo en la abunda norda picea arbaro. La parko estis fermita tial mia filo decidis ripozi en la gastejo sed ni kontraŭleĝe iris en la parkon por malstreĉiĝi antaŭ ol ekendanĝerigi niajn vivojn venont-tage. Ni sekvis flosantan ligno-padon, kiu kondukis al la termofontaj naĝejoj, kaj trairis varman akvan marĉon. Alkojn manĝantajn ni preterpasis. Ni senvestiĝis kaj nude naĝis en la varmfonto ‘Tropika Valo’ kie dek-kvar specioj de orkideoj abunde kreskas en tia varma etoso. Alfiksita al stango avertis turistojn jena afiŝo, ‘Rekomendo: Cedu la varmfonton al ursoj.’
“Mi ne sciis ke ursoj ŝatas orkideojn ŝercis mia frato. Malfeliĉe mi lasis mian pafilon en la kamiono.”
Ni tranoktis en la gastejo kaj matene adiaŭis kaj dankis al mia filo lanĉante nian kanuon apudponte. De tie ni pagajis sep mejlojn kaj albordiĝis kie estas enir-komenco de transporta tervojeto por eviti ne-navigeblan, ne-trapaseblan lokon kie la akvoj de la ‘Liard’ estas pelataj perforte tra etan breĉon de granita montmuro. Nenio, eĉ alkoj aŭ pumoj, povas travivi en tiuj akvoj.
La monteca vojeto, neuzita por multaj jaroj, devigis nin uzi maĉetojn, hakilojn kaj svedajn man-segilojn por fari ĝin trapasebla. Ĉiunokte ni dormis sub oraj arboj betulaj. Ni sentis, ke ni dormas en katedralo. La mondo mem estas preĝejo. Sunradioj ĉe tagiĝo kaj je krepusko kreis magiajn ŝablonojn sur la falintaj kaj falantaj flavaj folioj. Ni povus aŭdi la riveron ŝveli, fajfi kaj turniĝi en amaskirlejoj, kaj ekspodi tumulte supren per bruegoj de malbonaŭguraj perturboj, kiuj tondre avertis pri la malfacilaĵoj, kiujn ni devis poste alfronti. Descendinte en ovalan valon la akvoj subite silentis kaj vagis en lagunon, kie ili ekkuŝis en multflueca meditado.
Ni kampadis tie dum kelkaj noktoj, ravitaj de sentoj de paco kaj pasio. Ni naĝis lagune, fiŝkaptis arktajn timalojn kaj ĝuis kuiri ilin per tenduma fajro kies flamoj estis reflektitaj en nigra akvo sub nokta ĉielo de briletantaj steloj de nia galaksio. Mi sentis min kiel eta interdependa parto de la fragila fadeno de la biosfera vivo.
Matene de nia intencita foriro unu kanada ansero faris gigantajn kirliĝantajn spiralojn malsuprenirante de la ĉielo por ripozi lagune. Kiel strange? Unuopa birdo, kvazaŭ perdita de migranta aro. ‘Ĉu ĝi estas malsana,’ mi pensis? En tiu momento mia frato pafis ĝin per sia 22-kalibra fusilo. Sed li nur vundis ĝin. La birdon nun kripligita li pafis denove. “Mi kaptis vespermanĝon”, li kriis, sed la mortantan anseron nun kaptis la riverkurento kaj ekspedis la kadavron funebre orienten laŭ la fluo tien, kien post ne longe, ni estus devintaj sekvi.
Superstiĉa psika febro kaptis mian koron kaj mi kriaĉis al mia frato. “Damninde ĉu vi estas analfabeto; ĉu vi neniam legis la poemon, ‘La Rimo de la Antikva Maristo’ de ‘Colerige’.
Tia pafado de senkulpa, libera kaj sovaĝa birdo kiel albatroso povus kaŭzi al ni penadon eĉ tragedion kaj postuli pentofaron laŭ la balado. “Al diablo kun tio”, li diris.
Matene ni metis nian kanuon en la lagunon kaj sekvis la birdan kadavron. Variaj ekblovoj de seka vento. Post ne longe nia kanuo estis tirita orienten per la ĉefa fluo. Baldaŭ ĝi kaptiĝis en larĝa kirliĝanta vortico kiu suĉis la kanuon flanken kaj malsupren tiel, ke la kanuo estis turnita naŭdek gradoj. Amasiĝinta akvomonto levis nin kaj ĵetis nian kanuon vivoriske al rivera bordo. La ligna pruo de la kanuo krakis kontraŭ kruta ardez-argila rok-lavango kiu elstaris de la kanjona muro. La pruo kurbiĝis pro rompita ligno sed la ekstera kanvaso kunligis la lignajn ripojn por ke la kanuo, kvankam duonplena da akvo, povu ankoraŭ flosi.
Sekvis senhelpa kadavra flosado dum ni pene provis akvon elŝoveli. Silento regis la aeron inter ni fratoj.
Finfine, la rivero plilarĝiĝis kaj meze de ĝi elstaris insulon nomita de la francaj felo-komercistoj, ‘Ille de Gravois’. Ni devis pasigi ses tagojn sur la insulo por sekigi ĉiujn niajn provizojn kaj fari krizajn riparojn al la kanuo. Pipojn fumis, kaj trinkis botelon da rumo. Restis plia botelo kaj du skatoloj da tobako. Feliĉe, pro niaj spertaj preparoj niaj varoj, manĝaĵoj, ekipaĵoj, kaj krom-pagajiiloj restis sekuritaj, aŭ en aligitaj sakoj aŭ alfiksitaj al la boatrandoj. Neniel ni povus plene ripari la ŝvelon kaj kurbiĝon de la pruo. Stirado estus pli malfacila. De nun ni devis blancigi la kanuon tiel ke pli da pezo estu en la pobo tiel levigante la pruon.
Forirante ni eniris la kanjonon ‘Muldilo’ kies trankvilaj akvoj finfine gvidis nin al plej danĝera aperturo nomita ‘La Torentaĵoj de la Dronintoj’. La loko gajnis tian nomon post la perdo de kanuoj kiuj renversiĝis kun la morto de pluraj viroj. Ni albordiĝis por fumi pipojn, kaj legi la konsilojn de esploristo ‘McConell’ kies tagĵurnalon ni kunportis.
Li skribis ke la plej granda risko estas loko kie minaca elstaraĵo de tri fingraj ungegoj el roko blokas la kanalon. Li nomis ilin ‘ La Dentegojn De Nemezo’. Li skribas ke necesas kalkuli la tempon inter la supren eksplodaj akvofuneloj kaj akvokurliĝoj. Kiam oni akurate kalkulas eblas pasi inter ili. Ni silentis. Ni okulgapis. Ni gardis la kanuon, pipojn fumis. Ni urinis nervoze. Sed necesas antaŭeniri antaŭ krepusko. Ni spektis la sinsekvajn supren irantaj-ondumojn kaj precize post la unua eksplodanta akvofunelo ni ekis.
Inter la dua kaj triael la ‘dentegoj’ nia kanoto renversiĝis. Ni, naĝantaj, ambaŭ kaptis la savrimenojn je la boatrandoj. La renversita kanuo furioze saltadis, kaj minacis mortbati nin. La suben-suĉanta akvo fortiris niajn ŝuojn. En tia momento ni ne timis pri vivofino, ni simple batalis. Unu post la alia ni estis suĉitaj suben per la kirlakvoj. Ĉiufoje, kiam unu ekaperis kaj glutspiris aeron la alia estis subakviginta per helicaj kirliĝoj.
La rivera forto drivis nin preter la trian ‘Dentegon de Nemezo’ al golfeto kies kurento retrenfluas per cirkla kontraŭfluo. Eta sabla delteto ĉe la golfeto alogis kiel refuĝejo kie rivereto enfluas. Tamen, naĝante ni devis lukti por rektigi la kanuon kaj elŝoveli la akvon per potoj. Finfine ni sukcesis naĝ-grimpe eniri la kanuon kaj eligi la akvon plejparte. La kontraŭfluo puŝis nin en cirkloj unue pli proksimen al la bordo kaj poste krize proksimigis nin al la ĉefkurento, sed ĉiam reen al la bordo. Finfine ni atingis la bordon de la golfeto.
Sablo, rivereto kaj sekaj branĉoj por fajro estis vera azilo. Sed ni suferis de hipotermio; manoj preskaŭ frostigitaj, korpoj kaj vestaĵoj malsekaj de frida akvo. Mi kolektis branĉetojn kaj derompaĵojn, lignon por ekstarti fajron dum Bari malŝarĝis la kanuon. Kiam la fajro ekflamis Bari havigis botelon da rumo enmane sed ĝi glitfalis de liaj malvarmaj fingroj kaj rompiĝis. Estis nia lasta. Tamen, spasme renversinte la botelon li ŝparis duonon. Necesis filtri la rumon tra mian feltan ĉapelon por eligi vitro-pecetojn. Tie ni ripozis por tri tagoj en stato de ŝoko, sed ĉion sekigis. La vento trairis la kanjonon per zumsono kiel plorado. Ni nomnis tiun golfeton nia, ‘Golfeto de Savo’.
Prepare por la venonta etapo ni grimpis laŭlonge de la alta bordo por plani. Ĉi tie la riveron ‘Liard’ strangolas krutaj rokmuroj al mallarĝa rapida fluo. Ĝi havas la timindan nomon, ‘La Laringo de Satano ’.
En septembro, la suno ne penetris en tian kanjonon kaj ĝi estis malgaja kaj deprima. Ĉe la fino, la rivero dividiĝis ambaŭflanke de gruz-sabla insuleto. Nia mapo montris serion de torentaĵoj unuflanke, kaj aliflanke ni povis vidi ondojn krestantajn de sep ĝis naŭ futoj altaj. La bruo de la muĝanta akvo kaj la vekriado de la vento tremigis niajn nervojn. Ni nervoze stokis kaj fumis niajn pipojn. Niaj nervozaj pisoj pli oftis.Tamen, ni sukcese kaj sen probleme antaŭeniris kaj tendumis apudborde por sep tagoj.
La Granda Kanjono fakte estas serio de etenditaj kanjonoj kun vastigitaj basenoj inter ili, en kiuj troviĝas kutime unu insulo. Ni ne renkontis pliajn problemojn atingi la mult-kanaligitan estuaron de la ‘Bufo’ rivero. Ni konstatis ke ni certe malfruos por la rendevuo kun mia filo Evan kiu sendube maltrankviliĝos. La vojaĝo supren laŭ la rivero ‘Bufo’ certe estus teda kaj elĉerpiga pro la malprofunda akvo kaj la neceso treni la kanuon per ŝnuro. Ni komencis revi pri varmaj litoj, pri restoracia manĝaĵo, pri bifsteko kaj pri biero, kaj ĉio cetera ĉe la turista gastejo de Bufa rivero.
La fluo kontraŭ ni estis forta. Necesis vadi aŭ por treni la kanuon kontraŭflue, aŭ portu ĝin supren preter rokoj aŭ envicigu ĝin inter la ŝtipaj obstakloj. Ofte, Bari sidis en la kanuo kaj stiris ĝin dum mi portante longan ŝnuron alfiksitan al la pruo supreniris sablaĵojn, rokojn kaj ŝtipojn tenante la kanuon, fraton kaj provizojn stabilaj, por progresi antaŭen sekure.
Polusa vortico komencis malsupreniri de la nordo. Frosta kaj seka vento. Ĉiutage ni devis halti je la 16-a horo pro la malvarmo. Perdinte niajn ŝuojn ĉe la ‘Dentego de Nemezo’ ni nun portis alkajn felajn mokasenojn ene de kaŭĉukaj ŝuoj. La frosto glaciigis la mokasenojn ĉiunokte kaj prokrastigis niajn matenajn forirojn, pro bezono degeli ilin. La ŝtipoj kaj ŝtonoj nun estis glaciigitaj kaj ĉiun klopodon progresi renkontis faloj kaj faloj. Sentoj de pereo kaj fineco trapentris en niajn frostigitajn fingrojn, venis el niaj sangantaj genuoj, kaj alkroĉiĝis al niaj mensoj kiel malsekaj vestaĵoj.
Tamen obstine ni progresis. Sed foje falanta ŝtipo tiregis la trenŝuron el miaj fingroj. La kanuon kaptis la rapidakvo kaj ĵetis ‘Nur Mi’ kaj Bari kontraŭ ligno-amasego. La akvo-premo suĉ -subenigis ilin al mort-malapero. Sole mi staris riverborde sen frato, sen kanuo.
Restis al mi vivo, malsekaj vestaĵoj, dorsosako kun mangaĵoj, pipo, tobako, kaj alumetoj. Mi iris al apuda arbaro kaj kolektis sekajn musketojn kaj branĉetojn. Revenante al la lignoamaso kie mia frato kaj ‘Nur Mi’ mortdronis mi ekstartis fajretojn, tie kaj tie kaj ĉirkaŭe ĝis post du tagoj fumon anstataŭigis flamoj kiuj senĉese plivastigis la kreskantan funebran ŝtipar-incendion.
Nokte, la rivero brulis laŭ aspekto de fantome reflektitaj dancantoj sub nigra ĉielo kies steloj kaj planedoj mesaĝis al “… La TERO, tiu tre malgranda scenejo en la vasteco de la kosma tuto kie ĉiun homan estulon kiu iam ajn estis, … plenumis siajn vivojn …” , kaj mi atendis en frakcio de la ‘blua ter-planeda punkto’ por savo aŭ morto.” Pli malpli mi memoris vortojn de Karl Sagan. Mi travivis ses tagojn apud fajro kies flamoj fajris la ĉielon kiel la bruloj de infero.
La sepan tagon mi aŭdis klaketetan bruon de helico helikoptera.