Bedaŭro Por Junularo. de Morley Callaghan

Bedaŭro por junularo. Morley Callaghan

 

La unuan fojon la edzo de sinjorino Jerry Austin foriris, ŝi ploris kaj skribis longan leteron hejmen, sed post du monatoj li revenis. Ili vespermanĝis kaj konsentis neniam plu kvereli kaj li promesis ne plu senti sin malkvieta. La duan fojon li forlasis ŝin, ŝi ne sentis neceson  serĉi laboron. Ŝi diris al la gastejestrino, sinjorino Oddi, ke s-ro Aŭstin

vojaĝis kaj fartas bone. Sinjorino Oddi, kiu havis ruĝajn harojn, dentan akĉenton kaj laŭtan voĉon, diris, ke kiam ajn sinjoro Oddi vojaĝas, ŝi ŝatas akompani lin, sed finfine ĝi ne estas ŝia afero.

 

Sinjorino Austin antaŭe pagis monatan luprezon. Ŝi estis amika kun s-ino Oddi, kiu foje invitis ŝin veturi per aŭtado. Gesinjoroj Oddi sidis sur la antaŭa seĝo kaj sinjorino Aŭstinsidis sur la malantaŭa seĝo. Sinjoro Oddi estis en la ŝtatservo, bona laboro, sed lia edzino ricevis duoble pli multe da mono per luo de siaj tri ĉambrodomoj. Sinjoro Oddi ĉiam veturis la aŭton kiel eble plej rapide laŭ la Ŝosejo Apudlaga kaj sinjorino Oddi faris longan konversacion super ŝia ŝultro pri vojaĝo, kiun ŝi planis por Eŭropo venontjare.

 

En la longaj someraj vesperoj S-ino Aŭstin estis kelkfoje soleca. Ŝi sidis sur la antaŭa ŝtupo ĝis krepusko parolante kun sinjorino Oddi, poste ŝi supreniris al sia kuirejo por sidiĝi ĉe la fenestro kaj rigardi tra la folioj sur la arbo trans la strato al la bone prizorgata lerneja tereno, la ombrita konstruaĵo, kaj la malmultaj steloj elirantaj super la tegmenton de la lernejo. Kvar viroj starantaj sub lampostango ĉe la angulo klopodis harmonii kun siaj voĉoj, sed nur unu ulo havis bonan voĉon, la aliaj estis timemaj. Ŝi aŭskultis, klinante sin ekster la fenestron, esperante, ke ili daŭrigos kanti la sekvan kanzonon anstataŭ ridi meze de ĝi. Ŝi aŭdis laŭtan ridon kaj la viroj moviĝis pli malproksimen laŭ la strato, kantante mallaŭte, pigre. Seniluziigita, ŝi tiris malsupren la blindulon kaj ŝaltis la lumon. Ŝi aŭdis la gesinjoroj Oddi paroli sube, la voĉo de sinjorino Oddi laŭta kaj akra ĉar ŝia edzo estis iom surda. Ŝi parolis al ĉiuj kvazaŭ iom surdaj. Tio estis ĉefe la problemo kun sinjorino Oddi. Sinjorino Aŭstin elprenis sian gladotabulon, ĝustigante la elektran ŝtopilon en la muro. Ŝi frapetis la tabulon du aŭ tri fojojn, hezitante, ĝis ŝi decidis, ke ŝi ne sentas bezonon gladi nuntempe, do ŝi iris al sia dormoĉambro kaj rigardis sin en la granda multekosta spegulo, kiun donis al ŝi ŝia patrino. Sinjorino Aŭstin frapetis siajn harojn, la nodon ĉe la kolo, kaj la ondo ĉe la flanko. Ŝi havis belajn, blondajn harojn. Ŝia nazo ne estis bona nazo kaj ŝi estis tro dika por sia alteco. Ŝi estis nur tridek sed aspektis almenaŭ kvin jarojn pli maljuna. Ŝiaj kruroj estis mallongaj kaj diketaj sed bele formitaj ĉe la maleoloj. Ŝi volis maldikiĝi sed ne povis dieti dum pli ol kvin tagoj samtempe.

 

Ŝi senzorge kombis siajn harojn, rigardante en la spegulon, ne koncentriĝante sed simple pasigante tempon, agrablajn pensojn en sia kapo. En la apuda ĉambro ŝi aŭdis bruon kaj sciis, ke la junulo, sinjoro Jarvis, baldaŭ eliros. Ŝi esperis, ke li parolos al ŝi, kiam li preterpasos la malfermitan pordon kaj eble petos ŝin promeni. Antaŭ ol Jerri foriris, ŝi pensis pri sinjoro Jarvis nur foje, post kverelo kutime, kaj estis malfeliĉa kiam ŝi trovis sin pensi tro ofte pri li. Nun, kiam Jerry forlasis ŝin, ŝi ĝuis havi longajn imagajn konversaciojn kun la junulo kaj ĝojis, ke ŝiaj maleoloj estas maldikaj. Ŝi estis almenaŭ ok jarojn pli aĝa ol li, kaj vere ne konis lin tre bone, sed ŝatis liajn malgrandajn manojn, kaj sian sveltan korpon, kaj estis certa, ke li havas bonan edukadon, kaj probable portos gamaŝojn vintre. Iam ŝi donis al li tason da teo kaj alian fojon pretigis lian liton. Ŝi ŝatis pretigi lian liton. Malklare ŝi pensis pri Jerri, sopirante lin nur ĉar ŝi kutimis al li. La ideo, ke li eniras la pordon, tute ne ekscitis ŝin.

 

Ŝi denove nodis siajn harojn kaj revenis al la gladilo. Sinjoro Jarvis, irante laŭ la koridoro, preterpasis la malfermitan pordon kaj vokis,

 

“Kiel fartas la virineto hodiaŭ vespere?”

 

“Bone kaj ĝoje,” ŝi diris.

Li pasis rapide kaj ŝi apenaŭ ekvidis lin, sed liaj ŝuoj estis brilaj kaj lia kostumo bone premita. Ŝi pensis malsupreniri kaj sugesti al s-ino Oddi, ke ili petu la junulon akompani ilin iun nokton por veturo, sed anticipis, ke s-ro Oddi, kiu ne ŝatis Jarvis, diros ion malagrablan. Oddi ofte diris, ke la junulo estas tro detala por li.

 

Fine de la monato S-ino Aŭstin malfacile pagis la luprezon. La gastejestrino sugestis, ke Jerri estas efektive stranga vojaĝanta viro, kaj tia sugesto kolerigis sinjorinon Aŭstin, do ŝi prenis dudek unu dolarojn el la banko kaj kontraŭ tri dolaroj vendis malgrandan librobretaron al brokantisto, kiu iam telefonis al la domo semajne kolekti ĉifonojn, ostojn kaj botelojn. Je la kvara horo posttagmeze, sinjorino Oddi, ne tute tiel amika nun, venis supren por ekzameni kritike la meblojn de sinjorino Aŭstin. Ŝi proponis aĉeti la spegulon ĉar ĝi havis mallertan grandecon kaj ne multe utilas al iu ajn. Sinjorino Aŭstin diris, ke ŝia edzo povus kontraŭstari tion. Sinjorino Oddi fervore malkonsentis, ĉar ŝi longe atendis por klare paroli pri sinjoro Aŭstin. Ŝi parolis rapide, svingante siajn brakojn ĝis S-ino Aŭstin diris, “Pro ĉielo, S-ino Oddi, vi havos hemoragion se vi ne atentos.”

 

Sed poste ŝi ploris, fervora forlasi la urbon kaj iri hejmen, sed hontis diri al la homoj, ke Jerri forlasis ŝin denove. Cetere Jerri revenos baldaŭ. Etendiĝita sur la lito, ŝi tuŝetis sian nazon per naztuko kaj ĝojis, ke ŝi almenaŭ estis digna kun sinjorino Oddi, praktike insistante, ke la virino zorgu pri sia propra afero. Ŝi ekstaris kaj rigardis tra la fenestro la purajn stratojn en la sunlumo. Ŝi decidis eliri promeni; multaj homoj pasantaj surstrate estus kompanio por ŝi.

Ŝi demetis siajn dommastrinajn vestojn kaj antaŭ ol surmeti sian bluan serĝan kostumon kun la iom strikta mantelo, ŝi staris antaŭ la spegulo, kritikeme frapetante siajn flankojn kaj koksojn, malkontenta. Ŝi bezonis alian korseton, ŝi pensis. Ŝi havis nur kelkajn dolarojn en la banko, kaj iom da manĝaĵo en la domo, sed maltrankviliĝis ĉefe pro manko de bona forta korseto. Dum ŝi vigle kapjesis al sia bildo en la spegulo, multaj koleraj vortoj, kiujn ŝi kutimis direkti al sinjorino Oddi aŭdiĝis en sia kapo.

Estis varma tago, estis hela sunlumo kaj viroj portis siajn mantelojn. Ŝi promenis ĝis la urbocentro. En unu el la magazenoj ŝi aĉetis korseton kaj aranĝis, ke oni sendu ‘pagenda laŭ alveno’. Estis la kvina horo antaŭ ol ŝi komencis marŝi hejmen. Apud sia domo ŝi vidis sinjoron Jarvis malsupreniri de la tramo. Li levis sian ĉapelon, kaj malrapidis tiel por ke ili povu marŝi hejmen kune. Ŝi fervore parolis pri sinjorino Oddi kaj pri tio ke ŝi sentas sin sola. Li havis multajn grandiozajn vortojn, kiujn li povis senzorge uzi. Preskaŭ ĉiuj vortoj plaĉis al ŝi kaj feliĉigis ŝin. Li portis flavan kitelon kvankam pluvo ne ŝajnis probabla, portante ĝin nete hokitan sub sia brako proksime al sia kokso. Ŝi ŝatis lian puran modan ĉapelon portata laŭ belega angulo sur lia kapo kaj bedaŭris, ke lia buŝo iom malleviĝis ĉe la anguloj.

 

Kontraŭ la Virina Kristana Modereca Unio ili turnis la stratangulon. Iuj knaboj ludis sur la vojo kaj en la lerneja korto knabinoj ludis basbalon.

 

“Mi ne pensas, ke mi iros rekte supren,” ŝi diris. “Mi pensas, ke mi sidos iomete sur la ŝtupoj kaj rigardos la ludadon de la infanoj.”

 

“Ĉu vi volas kompanion?” Li ridetis al ŝi.

 

“Ho, mi preskaŭ ĉiam ŝatas kompanion.”

 

Ili sidis sur la ŝtono apud la ŝtupoj. Sinjoro Jarvis plu parolis, ĝuante siajn proprajn ŝercojn kaj la ridon de sinjorino Aŭstin. Dum kelka tempo ŝi provis rigardi la knabinojn ludantajn, dum siaj okuloj sekvis blankajn kaj ruĝajn bluzojn kaj helajn kaj malhelajn jupojn sur la verda herbo trans la vojo, kaj ŝi aŭskultis altajn kriojn, sed perdante intereson pri la ludo, ŝi scivolis kiel ŝi povus plu paroligi lin. Ŝi vidis sinjoron Oddi sinturnis ĉe la stratangulon, kun tagĵurnala sub lia brako. Li venis laŭ la strato, granda viro. Li rapidigis sian promenadon. Li kapjesis mallonge kaj eniris la domon.

 

“Tiu ulo estas ovo,” diris sinjoro Jarvis.

 

“Kion?”

 

“Boligita iomete tro longe.”

 

“Mi mem ne multe ŝatas lin.”

 

Sinjoro Jarvis, ekstarante, malfermis la pordon kaj sekvis ŝin supren, kie li bonkore ridetis kaj diris bonan vesperon. Ŝi aŭdis lin malsupreniri.

 

Ŝi demetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ridetis al si mem en la spegulo. Ŝi fingrumis siajn harojn. Por la unua fojo post monatoj ŝi rigardis atente siajn harojn kaj ĝojis, ke ĝi estas tiel bela. Ŝi ridetis kaj sciis, ke ŝi ne sentos sin soleca dum iom da tempo. Ŝi moviĝis ĉirkaŭ la ĉambro rigardante en la spegulon por ekvidi sin mem, ŝajnigante, ke ŝi ne estas sola. Ŝi manĝis iom da vespermanĝo kaj trovis sin kompari sinjoron Jarvis kun Jerri. Ŝi ne pensis pri Jerri kiel sia edzo, simple kiel viro, kiun ŝi konis delonge antaŭ ol li foriris.

 

Tri tagojn post la promenado laŭ la strato kun sinjoro Jarvis ŝi skribis hejmen por diri al sia patrino ke Jerri estis denove foririnta. Ŝia patrino diris per longa letero, ke Jerri estas senvalora, kiu neniam atingos eĉ plej etan sukceson en ĉi tiu mondo, kaj enfermis la fervojan bileton por reveni hejmen, se ŝi volas veni. En la letero estis iu klaĉo pri homoj, kiujn ŝi konis, du aŭ tri knabinoj, kiujn ŝi konis en la lernejo, kiuj estis geedzitaj kaj havis bebojn. Pensi pri ĉi tiuj knabinoj kaj iliaj beboj sentigis ŝin malbone. Prefere ol iri hejmen kaj renkonti ĉi tiujn homojn, ŝi provus akiri laboron en unu el la magazenoj. Ŝi metis la monon por la fervoja bileto en la bankon.

 

Ŝi iris al la urbocentro sed trovis ke malfacilas akiri laboron pro someraj ferioj kiam komerco lamas en ĉiuj grandaj butikoj. Vespere, scivolante, kion ŝi povas vendi al la brokantisto, ŝi elektis du seĝojn. Ŝi metis la seĝojn en angulon, kaj starante kelkajn metrojn for, la manoj sur la koksoj, decidis fari lupagon semajne estonte. Sinjorino Oddi frapis sur la pordo kaj volis scii, kiel sinjorino Aŭstin sukcesas kun la luo-mono.

“Ĉe la fino de la monato mi komencos pagi semajne, “diris sinjorino Aŭstin.

 

“Ho, tio dependas de vi, kompreneble.”

 

“Jes, dependas de mi.”

 

“Ĉu vi certas, ke vi povas akiri ĝin? Kompreneble ne temas pri mia afero. ”

 

“Mi sukcesos.”

 

Sinjorino Oddy ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj vidis la seĝojn en la angulo. Ne certa pri si mem, ŝi diris, “Eble vi bezonos vendi ion baldaŭ.”

 

“Nur ion aŭ tion. Mi ne scias, kio okazas kun Jerri, li devas reveni baldaxu. ” Ŝi sciis, ke ŝi ne volas, ke Jerri revenu.

 

“Nu, se vi vendos aĵojn, mi ĉiam aĉetos tiun spegulon por justa prezo.”

 

“Ho, ne dankon.”

 

“Kiom vi volas por ĝi?”

 

“Mi vere ne vendus ĝin.”

 

“Ne?”

 

” Certe ne.”

 

Sinjorino Oddi, suĉante siajn lipojn, diris milde, “La knabinoj trans la halo diras, ke vi estas iomete kukolo, vi kaj la spegulo, mi volas diri.”

 

“Nu, mi certe ŝatas la nervon de tiuj aĉulinoj.”

 

“Ho, mi ne scias, ili diras, ke vi serĉas edzon en la spegulo.”

 

“Tre lerta.”

 

“Mi mem pensis tiel.”

 

La knabinoj trans la halo vidis ŝin kombi siajn haroj ofte, sinjorino Oddi klarigis. Sinjorino Aŭstin, ĝentile aŭskultante, indignis. Sinjorino Austin intencis furioze paroli sed diris, “La spegulo iel estas kompanio por mi.”

 

Sinjorino Oddi ridis bonhumore. “Ni havas iujn strangajn homojn ĉi tie, kuriozaj, mi volas diri. Vi kaj la vigla sinjoro Jarvis. Ni ankoraŭ ekscios ion aŭ tion pri li kaj tiam li iros.

 

” Sinjoro Jarvis malfruis du tagojn pagante sian ĉambran lupagon, ŝi klarigis.

 

“Kio okazas al li?” ŝi demandis.

 

“Estas io misa.”

 

“Kiel vi volas diri, sinjorino Oddy?”

 

“Unue, kie li laboras?”

 

“Mi ne scias. Ĉu vi?”

 

“Li ne laboras, jen la afero, kaj li estas tiel supera.”

 

“Mi ne pensas.”

 

“Kaj multe pli supera ol ĉiuj aliaj ĉi tie, potenca suspektinda rolulo, mi diras al vi.

 

” Sinjorino Oddi eliris. Kiam la pordo estis fermita, sinjorino Aŭstin ekridis pri ŝi, suspektinda virino, ridinda virino kun longa lango kaj laŭta voĉo, sed subite memorante la knabinojn trans la halo, ŝi sentis sin malfeliĉa. Du kelnerinoj trovis ŝin amuza; ordinaraj knabinoj kun grandegaj manoj, kiuj deprenis siajn mantelojn tuj kiam ili eniris la domon kaj sidis ĉirkaŭe en siaj veŝtoj. Ŝi neniam vidis sinjoron Jarvis sen ke li surhavas sian jakon. Tiam ŝi timis, ke sinjoro Jarvis foriros tamen estis aferoj, pri kiuj ŝi volis diri al li. Antaŭ enlitiĝo tiun vesperon ŝi kombis siajn harojn, ridetante al si en la spegulo, scivolante, ĉu ŝi povos trovi la ĝustajn vortojn, por ke ŝi diru al li, kiom ŝi ŝatas lin kaj feliĉus, se ŝi povus plaĉi al li. La unuan fojon ŝi atente rigardis la spegulon, la belan kverkan kadron, la larĝan bevelon. Ŝi laŭte ridis, pensante pri sinjorino Oddi kaj la knabinoj trans la halo.

 

Semajnon poste sinjorino Oddi diris al ŝi, ke sinjoro Jarvis denove malfruas kun sia lupago kaj ke ili venis al definitiva konkludo pri li, kaj sinjoro Oddi donos al li tiom da horoj por eldomiĝi. Sinjoro Oddi preskaŭ pripensis iri al policejo kaj konstati, ĉu la junulo havas punregistron.

 

Sinjorino Aŭstin atendis, ke sinjoro Jarvis revenos hejmen je la kvina kaj duono tiun vesperon. Ŝi imagis sin paroli al li ĝis ŝi konvinkis lin, ke ŝi vere amas lin kaj ili feliĉos kune en alia urbo post kiam ŝi eksedziĝos de Jerry. Ŝi estis ekscitita, timeme sentante, ke estas kompreno inter ili, por ke ŝi povu libere paroli.

 

Li supreniris la ŝtuparon ĉirkaŭ la kvina kaj duono. Sinjorino Aŭstin aŭdis sinjorinon Oddi sekvi lin supren. Tiam sinjoro Oddi supreniris malrapide. Sinjorino Aŭstin malfermis sian pordon. Sinjorino Oddy diris, “Mia edzo havas ion por diri al vi, juna viro.”

 

“Tio estas nekutima,” diris sinjoro Jarvis.

 

“Mi havas nenion multan por diri,” diris s-ro Oddi. “Prefere vi kolektu ĉion kaj ekforiru, jen ĉio. Ĉi tio ne estas bonfara cirko. ”

 

“Ne.”

 

“Vi aŭdis min.”

 

“Bone. Se ne ĝenas vin diru al mi, kio agitas vin? ”

 

“Vi havas du horojn por eliri,” diris Oddi. “Mi scias ĉion pri vi, mi petis raporton pri vi.”

 

“Vi estas stulta viro, sinjoro Oddi.”

 

“Ne zorgu pri tio,” diris Oddi.

 

“Vi estas bonega bovo, sinjoro Oddi.

 

” Sinjorino Aŭstin, elirante en la antaŭĉambron, malvarme rigardis sinjorinon Oddi kaj metis siajn manojn sur siajn koksojn.

 

“Vi simple ne povas eviti esti sensenca, sinjorino Oddi,” ŝi diris.

 

“Nu, mi ŝatas vian nervon, sinjorino Aŭstin,” diris la dommastrino. “Forlasita virino kiel vi,” ŝi diris. “Ni havas tro multajn homojn kiel vi. La domo ricevos malbonan nomon. ” Sinjorino Aŭstin diris, ke ŝi certe forlasos la domon la sekvan tagon.

 

Sola en sia ĉambro, sinjorino Aŭstin sidiĝis por skribi hejmen. Ŝi estis ekscitita kaj sentis, ke ŝi tute ne iros hejmen. Ŝi kuŝis nedorma en la lito, scivolante, ĉu ŝi povos paroli kun sinjoro Jarvis antaŭ ol li foriros. Je la sekva tago tagmeze li frapis ĉe ŝia pordo. Li ridetis kaj diris, ke li aŭdis ŝin diri, ke ŝi iras hejmen kaj li ŝatus eskorti ŝin al la stacidomo. Li estis ĝentila kaj bonhumora. La trajno ne veturis ĝis la kvara, ŝi diris. Li proponis veni je la tria. Kiam li iris, ŝi telefonis al ekspresa kompanio kaj aranĝis transporti siajn meblojn hejmen. Ŝi multe laboris dum unu horo pakante kaj purigante. Ŝi vestiĝis malrapide kaj zorge. Ŝi spiris profunde kaj ofte. Ŝi surmetis la bluan serĝan kostumon kaj portis malgrandan verdan feltan ĉapelon, kiu konvenis al sia kapo.

 

Je la tria horo li telefonis. Ŝi rapidis ĉirkaŭ la ĉambro, faris ion tion kaj ekscitiĝis. Li diris ke ŝi ne rapidu, ili havis multan tempon por piediri al la stacidomo. Ili marŝis laŭ la strato, agrable parolante, forta virineto en verda felta ĉapelo, kaj mallonga blua mantelo iom strikta ĉirkaŭ la talio, penante ne senti sin pli aĝa ol la nete vestita ulo. Ŝi lasis sin pensi, ke ili foriros kune. Ŝi ne pensis Li diris ne rapidi, ili havis multan tempon por piediri al la stacidomo. Ili marŝis laŭ la strato, agrable parolante, forta virineto en verda felta ĉapelo, kaj mallonga blua mantelo iom strikta ĉirkaŭ la talio, penante ne senti sin pli aĝa ol la nete vestita ulo. Ŝi lasis sin pensi, ke ili foriros kune. Ŝi ne pensis, ke li efektive eniros la trajnon, sed ŝajnis, ke li devas. Ili parolis pri la familio Oddi. Li diris, ke li havos novan laboron venontsemajne. Kiam ŝi vidis la horloĝon ĉe la stacidomo, ŝi maltrankviliĝis, ĉar ŝi ne povis alidirekti la konversacion por ke ŝi povu klarigi sian senton por li.

 

“Mi ĝojas, ke mi renkontis vin ĉe familio Oddi, ĉiuokaze,” ŝi diris.

 

“Nu, estis trankviligo renkonti vin,” li diris sincere. Li aldonis, ke tre malmultaj virinoj scias kiel ne zorgi pri la aferoj de aliaj.

 

En la stacidomo ŝi aĉetis sian bileton, serĉante monerojn en sia monujo. Ŝi sentis, ke io forglitas de ŝi. “Li devus paroli al mi,” ŝi diris al si furioze, tiam sentis sin malsaĝa pensi tiel.

 

“Estas amuze, ke Oddi havis ion kontraŭ ni ambaŭ,” ŝi diris. Li ridis knabece kaj helpis ŝin en la trajno.

 

“Kion ili havis kontraŭ vi?” li diris.

 

“Ili pensis, ke mi vidas aferojn en la spegulo. Kaj vi?”

 

“Supozeble, mi ion grandegan kasxas de ili, mi supozas. ”

 

“Amuza la maniero kiel ili ligis nin kune,” ŝi diris timeme. “Jes.”

 

“Ĉu vi ne pensas, ke ĝi estis amuza?”

 

“Jes, sendube. La maljuna lordino fantazias aferojn, ne vi. ”

 

Ŝi staris sur la lasta ŝtupo, rigardante malsupren al li kaj mallerte ridetante. Ŝi konfuziĝis kiam la trajno moviĝis. “Vi estas bona kompano,” li diris, “mi havas onklinon same kiel vi.”

 

Li gaje mansvingis. “Bonŝancon, sinjorino Aŭstin.”

 

“Bonŝancon,” ŝi ripetis malklare.

 

“Adiaŭ.”

 

“Adiaŭ. . . ”

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.