Bonheur d’occasion
Kelnero en nigra vesto kaj brustoŝirmilo kliniĝis antaŭ ili kaj kondukis ilin al eta tablo ornamita de floroj, kiujn ŝi unue kredis paperaj, sed kiuj surprizis ŝin grande, kiam ŝi tuŝis kaj sentis ilin. La kelnero tiris la seĝon, kaj Florentine sidiĝis, demetante sian mantelon mallerte, kun la kubitoj alte levitaj. Poste, oni metis la menuon inter ŝiaj manoj, kaj Jean, antaŭ ŝi, diris per voĉo afabla kaj ĝentila, kiun ŝi neniam aŭdis ĉe li :
– Kion vi volas trinki, Florentine? Ĉu aperitivon?
Tiun vorton ŝi ne konis. Ŝi sentis, ke sendube Jean volis imponeti al ŝi. Ŝi kapjesis, evitante iomete lian rigardon.
– Kaj poste?
Inter siaj fingroj blankigitaj pro telerlavado, ŝi turnadis la menuon. Ĉiuj tiuj strangaj vortoj, kiujn ŝi deĉifris silabon post silabo, prononcante ilin duonlaŭte kun malfacileco, lasis ŝin konfuzita, hezitanta. Bategis ŝia koro. Sed ŝi donis al si la tempon serĉi supre, meze, malsupre de la paĝo, kaj, renkontinte vorton ŝajne jam konatan, ŝi deklaris, kun la certeco ne erari :
– Jen, tio : rostita ŝafido. Tion mi ŝatas.
– Nu, ne Florentine. Vi komencu per supo. Lasu min fari, mi ĉion aranĝos.
Pretendante esti sagaca, ŝi flustris :
– Bone, mi prenos tion, supre, la konsomeon…
Nun ŝi ludetis kun la menuo, por ŝajnigi pripensadon. Jean vidis nur la supran parton de ŝia vizaĝo kaj, en kontrasto kun la blanka paĝo, ŝiajn ungojn, kies lako fendetiĝis kaj diseriĝis. Tiu de la etfingro mankis preskaŭ tute, kaj tiu ungo, nuda, blanka, apud fingro karmenita, fascinis lin. Li ne povis malfiksi sian rigardon de ĝi. Kaj longe, tre longe poste, pensante pri Florentine, li revidis tiun blankan ungon, tiun etfingran ungon, por ĉiam li memoris tiun nudigitan ungeton, markitan de strioj kaj blankaj makuloj… ungo de anemiulino.
Por ŝi komencis la sorĉado. Por li, la kompato jam ekskludis deziron. « Neniam mi povus fari malbonon al ŝi, li pensis. Ne, neniam mi povus decidiĝi al tiaĵo. »
– Ĉu vi ne volas antaŭmanĝaĵojn? li demandis.
Tiun momenton, je sia profunda ĝeno, li konstatis, ke Florentine priserĉis sian mansakon kaj eltiris el ĝi, pecon post peco, sian tutan ŝminkadilaron. Inter la tranĉiloj kaj la glasoj glimis lipruĵo, pudrujo, kaj eĉ kombilo.
– Ne tie ĉi, li diris, humiligite, rigardante flanken, timante la rigardojn de la aliaj tabloj. Tie.
Li montris dikan kurtenon, super kiu elstariĝis literoj sub vualita lumo.
– Ha, bone!
Kun rideto spita, ironia, kvazaŭ ŝi trovis la ĝenon de la juna viro malkonvena, ŝi remetis ĉion pelmele en sian sakon, kaj iris al la fundo de la restoracio.
Li sentis amarecon, kiam li vidis ŝin reveni kun la lipoj dikigitaj de ruĵo, antaŭite de parfumaĉo tiel forta, ke ambaŭflanke klientoj levis la kapon kaj ridetis.
« Kial mi invitis ŝin tie ĉi? li pensis, premante la tablorandon. Jes, mi ja scias kial : por vidi ŝin tiel, kiel ŝi vere estas, kaj seniluziiĝi ŝiateme. » Li rigardis ŝin antaŭeniri, tiel maldika en ŝia streĉa robo. « Aŭ ĉu por vidi ŝin manĝi ĝissate almenaŭ unu fojon? Por igi ŝin tute feliĉa… kaj poste, delogi ŝin kaj ĵeti ŝin en mizeron eĉ pli profundan? »
Li leviĝis je ŝia alveno. Tia ĝentilaĵo konfuzis ŝin, kaj ŝi rigardis lin kun rideto samtempe timida kaj hezitoplena.
Koktelo atendis ŝin. En la glaso estis mergigita ĉerizo, kiun ŝi ekzamenis, antaŭ ol fine meti ĝin rande de sia plado. Tiam, per unu gluto, klinante la kapon malantaŭen, ŝi malplenigis la glason kaj tuj ektusis.
Ŝiaj vangoj plikoloriĝis. Kaj ŝi komencis paroladi. Ŝi babilis abunde, la kubutoj sur la tablo, kun rigardo foje vivoplena kaj petolema, foje perdita en svaga distanco. La manĝaĵoj sekvis unuj la aliajn : la buljono, la antaŭmanĝaĵoj, plado de solefileo, bifsteko, salato, francaj bakaĵoj. Kaj ŝi plu babilis. Ŝi foje mallonge silentis por pikpiki, kiel birdo. Ŝi gustumis iometon da ĉio kaj diris : « Bone estas ». Sed, verdire, ŝi estis tro ekscitita por trovi guston al la manĝaĵoj. Tio, kio ebriigis ŝin, precipe, estis vidi en granda spegulo, fore malantaŭ la juna viro, sian propran bildon, al kiu ŝi klinis sin ofte. Ŝi vidis sin tie, kun brilaj okuloj, vizaĝkoloro klara kaj nebrila, kaj diluitaj trajtoj; kaj ĉar ŝi plaĉis al si mem tiele, ŝi ŝajnis, kiam ŝi proksimiĝis al Jean, voli senĉese travivigi al li la momenton de sia triumfo. Estis neeble al ŝi ne baldaŭ enamiĝi kun iu, apud kiu ŝi vidis sin tiel bela.
Antaŭ la fino de la manĝo, ŝi komencis ci-diri al li. Ŝi ne plu vidis, ke li apenaŭ aŭskultis ŝin kaj ŝin rigardis ŝtele kun enuo. Anstataŭ, ŝi parolis al si mem, klinante la bruston al la flamokuloj, kiuj subtenis, kuraĝigis ŝin, kiuj sentigis kapturnon al ŝi de la fundo de la spegulo.
Pli malfrue, dum la vespero, kiam ili elaŭtobusigis por daŭrigi la vojon piede, ŝi iĝis kvieta, preskaŭ silenta. La vetero estis varmiĝinta bruske, kiel oftas je la fino de Februaro. La aero estis milda. Falis neĝo, kiu pudris iliajn vestaĵojn kaj harojn, kaj kroĉiĝis, fine kaj silke, al iliaj okulharoj. Tre grandaj flokoj malrapide flosis en la aero kaj, kiam Florentine pasis sub elektra lumo, ŝi ja vidis kiel iliaj formoj diversis senfine; iuj etis kiel steloj, aliaj similis suraltarajn hostimontrilojn. Ŝajnis al ŝi, ke neniam ĝis nun ŝi estis vidinta tiel belajn, tiel grandajn neĝflokojn. Ŝi ne plu aŭdacis paroli, kaj foje angoro ektrafis ŝin : ĉu ŝi faris bonan impreson? Jean restis tiom malproksima.
Ili troviĝis meze de la ponto super la strato Notre-Dame, kontraŭ la stacidomo Saint-Henri, kiam Jean haltis. Kaj ŝi vidis, ke li levis la okulojn al la monto, kies lumoj apenaŭ distingiĝis de la unua manpleno da steloj.
Ĉu vi iam vidis tiun monton? li demandis malrapide.
Ŝia responda rideto elmontris miksaĵon de embaraso kaj ironio, ĉar foje ŝi neniel komprenis tiun strangan junulon, sed ŝiaj pensoj rapide forflugis al la restoracio, kie ŝi ĵus travivis veran momenton de feliĉo kaj, kiel li, ŝi haltis por revi, apogite kontraŭ la parapeto. Ankaŭ ŝi rigardis la monton, kun brilaj okuloj sub la neĝo, kun okuloj palpebrumantaj pro la falo de la flokoj, ŝi ja rigardis la monton, sed tio, kion ŝi vidis antaŭ si estis la granda spegulo de la restoracio kaj ŝia propra dolĉalipa vizaĝo, kun ŝiaj haroj ŝaŭmaj kaj malpezaj, kvazaŭ reflektitaj de malhela akva tavolo.
Jean rigardis ŝin desupre sia ŝultro. Ŝi lasis lin preskaŭ indiferenta, nun, preskaŭ kvieta. Li preskaŭ ne plu intencis kisi ŝin. Nu, des pli bone tiel. Forlasite de sia perforta, nerezistebla elano al Florentine, li povis konfidi al ŝi siajn ambiciojn, li povis klare montri al ŝi la distancon, kiu apartigis ilin.
Li metis la manon sur la etan pojnon de la junulino kaj surpriziĝis per sia rido.
– Vi probable ne suspektas tion, blondulino, li diris, sed baldaŭ, mi estos ja metinta piedon sur la unua rungo de la eskalo… kaj good-bye al Saint-Henri.
Trairis ŝin stranga maltrankvilo, kaj ŝi restis pensoplena, kun la manoj noditaj cirkaŭ la parapeto. Parkumanta lokomotivo envolvigis ilin per vaporŝpruco. Momente ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdiĝis en senfina nebulo. Sed kvieto revenis en ŝi. Kial maltrankviliĝi? Ĉio estis klara. Ĉio aranĝiĝis bone. Ĉu ŝi ne sciis ĉion, kio gravis scii ĝuste nun? Kiam ili eliris el la restoracio, kiam Jean prenis ŝin je la brako, ja prave, ŝi sentis ian angoron. Ŝi demandis al si : « Kien li kondukos min, nun? » Timo pri deviga defendo kontraŭ li faris ŝin ekstreme singarda. Sed kiam ŝi konstatis, ke ili iris rekte ĉe ŝi, ŝia aplombo revenis. Penso naskiĝis en ŝi : « Li ne malamas min. Li volas esti mia koramiko ».
Tiumomente, rekte staranta, enigma kaj ridetanta apud li, ŝi silente rediris tiujn vortojn kun ĝuo : « Mia koramiko ». Aŭdacigite de la certeco esti amata, respektita de tiu strange escepta junulo, ŝi retenis sin iri tro rapide laŭ la vojo de sia korsento. « Mi ne povas diri, ke li ravas min, ŝi pensis, tute ne. Ne temas pri tutkora amo. Li tedas min per siaj ŝvelparoloj kaj frenezaj ideoj; tamen, li ne estas kiel la aliaj uloj de Saint-Henri. »
Se ĉion konsideri, kvankam ŝi ne kapablus diri kio konsistigis ĝin, estis la escepteco de Jean, kiu tiom reliefigis lin ŝiavide.
Malrapide, ili rekomencis marŝi, ĉiu kontemplante pensojn, kiuj iris laŭ malsamaj inklinoj, tiel malsamaj, fakte, ke neniam plu dumvive ili interkomprenos.
Jean : « Mi ne plu vidos ŝin. Nu, eble unu aŭ du pliajn fojojn, por ne havi postrestantajn bedaŭrojn, sed nepras, ke tio ĉesu baldaŭ… »
Kaj ŝi : « Mi elturniĝu por inviti lin hejme ». Pli kaj pli, ŝi deziris daŭrigi tian respekton, kiun li elmontris ĉi-vespere. Estis la vojo ja trakurenda, des pli, ke ilia aventuro estis komencinta en nesaĝa maniero. « Inviti lin hejme… jes, sed kiel fari? Estas tiel malgrande, tiel malbele, kaj tiel plene je infanoj, ĉe ni. »
Kaj li, denove : « Aĥ! Ŝi vere tro kompatindas en sia eta robo. Kial mi ne forlasus ŝin tuj? »
Sur la strato Beaudoin, ŝi haltis antaŭ la senornama, tre malriĉa fasado de ligna domo. Dekstre, enirejo malalta kaj humida kondukis al ena korteto, en kiu timide prilumitaj fenestroj ĵetis magran lumon sur rubaĵamasoj. Dudeko da similaj lignaj dometoj, apartigitaj de aliroj al malantaŭaj kortoj, kuŝis ambaŭflanke de la strato, fine de kiu fervojdigo altestaris.
– Ĉu vi loĝas en la fundo aŭ ĉi tie?
– Ne, tie ĉi.
Florentine montris la domon tutapudan al la trotuaro, rekte sub la lumo de la stratlampo, kiu reliefigis la velkan kaj malgajan grizon de ties farbo. Ŝi mem troviĝis nun en la tro intensa lumo de la arkolampo. Ŝiaj vangoj ŝajnis kavaj, ŝiaj lipoj, tro ruĝaj, troallogaj.
– Foriru de tie ĉi, li diris.
Li ŝin puŝis en la ombron. Kaj la ombro envolvis favore la junulinon. Ĝi viŝis bruske ĉiun spuron de ŝminkaĵo, kaj subite faris ŝin plej fraĝila infanaĵo; ĝi vestis ŝin per mistero kaj igis ŝin samtempe fora, kara, kaj dolĉa. Li konsideris ŝin dum minuto, retenante sian spiron kaj, bruske, ĉirkaŭbrakis ŝin. Li brakumis tiun ombron, tiun ridetantan misteron, li altiris al si la palan rideton de Florentine, ŝian malfortecon, ŝian kredemon, ŝiajn okulojn, profundajn en la malhelo. Liaj lipoj tuŝetis la vangon de Florentine. Ili serĉis la formon, la varmon de la buŝo. Kaj la vento ĉirkaŭ ili kirladis, kaj la neĝo glitis inter iliaj proksimiĝintaj vizaĝoj, fandiĝis, kaj tie fariĝis gutetoj fluantaj inter iliaj lipoj.
Ankaŭ Florentine fandiĝis inter liaj brakoj. Li havis la senton pluteni nur vestaĵamason, inertan, dolĉan kaj malseketan aĵon. Li premis ŝin kontraŭ sin pli forte, tiam, kaj sentis, sub la maldika mantelo, la magrecon de la ŝultroj. Lia mano glitis laŭ la preskaŭinfana brako kaj, malrapide, li depuŝis tiun ombrovualitan, de neĝeroj stelitan aĵeton, kiu odoris je vintro, prujno kaj malvarmo.
Ŝi restis antaŭ li, kun la okuloj fermitaj. Tiam, li klinis sin kaj malforte premis la lipojn kontraŭ ŝiaj du palpebroj. Poste, rapide, li rektiĝis kaj foriris grandpaŝe. Li preskaŭ emis fajfi.
Kaj Florentine, meze de la granda ventokirliĝo, kiu sublevis, kuntrenis ŝin, pensis : « Li kisis miajn palpebrojn ». Ŝi memoris aliajn kisojn, sed neniam ŝi estis sentinta la kareson de lipoj sur siaj palpebroj.
Ĉirkaŭpalpante en la vakuo kiel blindulino, ŝi transiris la sojlon de la domo. En la eta ejo, prilumita de tremblanta lumradio, kiu venis de la strato, ŝi tuj komencis malvestiĝi, silente, por ne veki la aliajn loĝantojn, atenta al la zumado de sia koro, timante super ĉio rompi la memoron, kiu tenis ŝin kaptita : « Li kisis miajn palpebrojn ».
De la fundo de la duobla ĉambro, kie estis apenaŭ videbla la formo de granda lito, voĉo tamen trairis la nokton, voĉo laciĝinta vane atendi dormon.
– Florentine, ĉu vi? Ja malfrue vi revenas.
– Ne malfrue estas, flustris Florentine.
Side borde de la sofolito, ŝi demetis siajn ŝtrumpojn, apenaŭ konscia pri siaj movoj. Ondego subtenis ŝin, ŝi ruladis kun ĝi en ebrieco, kiu foje premis al ŝi la koron.
– Via patro ankoraŭ ne revenis, mi ne scias kion li faras, daŭrigis la plendan voĉon. Mi timas, ke li forlasis sian laboron. Ĉiumaniere, hieraŭ, li ne ricevis sian pagon. Kaj Eugène, Eugène, ŝi aldonis kun dolora vespiro, Eugène rekrutiĝis, Florentine. Dio mia, kio okazos al ni?
La saltanta ondego plu portis al Florentine. Kiam ĝi sublevis ŝin tre alte, ŝi sentis sian koron bruske premiĝi. Kiel tiuj ĉiutagaj kontraŭaĵoj povus nun ĉagreni ŝin? Kaj la konfuzegantajn meznoktajn konfidencojn, faritajn en la peza silento de spiradoj, ĉu ŝi iam aŭdos ilin ankoraŭfoje kun sia antaŭa angora koro? Ondo lulis ŝin, kiu estis supla kaj longa, kaj movoplena. En ĝi estis faldoj, en kiuj oni sinkis kun ĉiuj siaj pensoj, sia tuta volo, en kiuj oni estis nenio plu, ol flugilo, plumo, lumstreko, portita foren pli rapide, pli kaj pli rapide. « Li kisis min sur la vangoj. Sur la palpebroj. »
– Kio okazos al ni, Florentine?
« Sur la vangoj, sur la palpebroj, kaj liaj lipoj estis tiel dolĉaj! »
– Se via patro denove perdis sian laboron, ni devos kalkuli je vi, kaj tio, kion vi perlaboras, povra Florentine… Ni ne povos peti la helpon por senlaboruloj…
Denove, silento, longa, neeltenebla, plena je ventoskuoj kontraŭ la fenestroj.
Rose-Anna ekparolis denove. Ĉi-foje, ŝi parolis por si mem en la peza soleco de la granda lito. Ŝi ne plu esperis atingi al Florentine, tamen tiel proksima. Florentine estis eble tro laca, tro elĉerpita por konversacii. Aŭ eble jam forportis ŝin la dormado. Ŝi trovis senkulpigojn al ŝi, tamen endis laŭtparoli, endis ne resti tiel en la nokto, sola kun tiu maso, kiu pezis sur ŝia koro.
– La proprietulo avertis nin, ke ni devos transloĝiĝi en majo, ŝi diris.
Kaj ŝia koro estis tiel plena ĝisrande je maltrankvilo, la pezo tiel premegis ŝian koron, ke ŝi estus dirinta tiujn vortojn laŭte, eĉ se ŝi estintus vere sola. « Kio okazos al ni, se via patro ne trovas alian laboron, ĝuste kiam ni devos baldaŭ transloĝiĝi. La loĝejoj pli kaj pli multekostas, kaj nun, nun… » Ŝi hezitis rande de lasta konfidenco. Kaj en la mallumo, en la granda mallumo, kiu ŝajnis malplena kaj morna, senokula, senorela, kaj senkompata, ŝi fine aldonis : « Kiam ni estis nur dek, nia havaĵo apenaŭ sufiĉis, sed nun, ni baldaŭ estos dekunu… »
Subite, Florentine revenis al la realo. La ebriondego forlasis ŝin. Ĝi forpelis ŝin dure.
Per kunpremita gorĝo, preskaŭ kolertone, ŝi diris :
« Ĉu ankoraŭfoje? »
De iom da tempo, ŝi diskrete observis sian patrinon, kaj kredis vidi ŝin iĝi pli peza ĉiutage, sed Rose-Anna, jam deformita de trooftaj gravedecoj, ŝajnis ĉiam porti ŝarĝon sub sia pufa robo. Foje, ŝi suspektis la veron, sed tuj, ŝi pensis : « Ne povas esti. Patrino estas pli ol kvardekjaraĝa ».
– Estos en majo, finmonate, diris Rose-Anna.
La konfeso ŝajnis al ŝi peniga, sed tuj, ŝi rekuragiĝis kaj demandis : « Vi estos ja kontenta, ĉu ne, Florentine, havi alian fratineton? »
– Diable, Patrino, ĉu ni ne estas sufiĉe multnombra?
La malbonhumora frazo elfalis el ŝia buŝo. Florentine jam bedaŭris ĝin, volus repreni ĝin, sed en la malvarmeta silento de la ĉambro, en la bruo de la vento, kiu ĝemis kontraŭ la vitroj, nur plurestis la memoro de tiu diraĵo. La mallumo ŝajnis ripeti ĝin, ripeti ĝin senfine.
Rose-Anna turnis sin sur la ŝvitrempita kapkuseno. « Ne tiel laŭte! La infanoj… » ŝi petegis. Post longa silento, ŝi flustris en la mallumo : « Nu, Florentine, vi ja bone scias : oni ne faras tion, kion oni volas, sed tion, kion oni povas ».
« Neprave, pensis Florentine. Mi ja faros tion, kion mi volas. Mi ne vivos en mizero, kiel mia patrino. »
La rulanta ondego denove ĉirkaŭpremis ŝin, denove forportis kaj subtenis ŝin, sublevis ŝin plej alte kaj aŭdigis je ŝiaj oreloj klaran akvobruon, ian revigan, promesoplenan muzikon. Nuda en sia noktoĉemizo, ŝi englitis sin en la liton, apud sia fratino Yvonne. La okuloj de la knabineto estis fermitaj, sed ŝia buŝo tremetis. La tridekjara etulino baraktis sola, serĉante la ŝlosilon de la homaraj misteroj.
Florentine glitis siajn malvarmegajn piedojn kontraŭ tiuj de la knabineto kaj, jam duondormante, diris :
– Ne zorgu, Patrino. Ni elturniĝos. Ni jam travivis pli malbonajn situaciojn.
Kaj preskaŭ tuj, ŝi endormiĝis, post lasta ebriiganta penso : « Li kisis min sur la palpebroj ».
Apud ŝi, Yvonne, rigidiĝinta, plene vekiĝinta, spiradis hakmaniere. Ŝiaj okuloj trogrande malfermitaj fiksrigardis la plafonon kaj, per siaj du etaj manoj kunigitaj, ŝi provis repuŝi al sia gracila brusto pezon, kiu sufokis ŝin.
Miaj aventuroj en la mondo de spiritismo (1919)
Tradukis Stephan Brault
Mi ne skribas tiujn kelkajn liniojn kun la intenco konvinki aŭ konverti iun ajn. Ni, adeptoj de la spiritismo – aŭ spiritistoj, ni uzas ambaŭ terminojn aŭ neniun – neniam insistas, por ke oni kredu nin. Se oni ja tion faras, bone. Se ne, tute egale. Nia opinio simple estas, ke faktoj estas faktaj. Jen ili: akceptu ilin aŭ ne, laŭelekte. Kiel mi diris lastanokte, dum konversacio kun Aristotelo, John Bunyan, George Washington, kaj kelkaj aliaj, kial oni kredus nin? Aristotelo, mi bone memoras, deklaris, ke ĉio, kion li deziras, estas ke ĉiuj sciu kiel feliĉa li estas, kaj Washington aldonis, ke, liaopinie, se oni scius kiel hela kaj serena ĉio estas tie, kie li troviĝas, oni tuj pretus – eĉ ege bonvolus – elspezi dolaron, plej modera kaj nominala pagokosto de interparolo kun li. Bunyan, mi memoras, simple diris, ke li mem estas plej feliĉa. Sed, kiel mi diris, mi neniam insistas, por ke oni kredu min, des pli, ke mi mem iam estis absoluta skeptikulo. Hodiaŭ, mi komprenas, ke mi estis viktimo de miaj antaŭjuĝoj. La simpla fakto, ke seancoj kaj la servoj de mediumoj implicas monpagon kondamnis la tutan aferon miavide. Mi tiam ne ankoraŭ komprenis, ke tiuj mediumoj, kiel ĉiuj, devas akiri monon per sia laboro, se ne, ili mortus kaj fariĝus spiritoj.
Mi eĉ rifuzus fari tiujn revelaciojn al la publiko, se mi ne estus konvinkita, ke en la nuntempa krizo, ili grande valoros por la flanko de la Alianco. Sed mi komencu je la komenco. Mian propran konvertiĝon al spiritismo, kiel tiun de multaj aliaj, okazigis tute neatendita rimarkigo farita de amiko.
Rimarkinte iun tagon, ke mi ŝajnis malgajhumora kaj deprimiĝinta, tiu amiko demandis al mi:
«Ĉu vi kredas je spiritismo?»
Mi normale estus forĵetinta kun malestimo tian demandon, se estus farinta ĝin iu ajn alia, sed mi grande dankŝuldas al tiu ĉi amiko pro diversaj kialoj. Estis li, kiu, kiam suferigis min reŭmatismo tiel, ke mi apenaŭ povis suprensalti kvin futojn sen grimaci demandis subite: «Ĉu vi provis kataplasmon por via reŭmatismo?» Unu monaton poste, mi estus povinta suprensalti dek futojn – se mi kapablus – sen ia ajn doloro. La sama viro, mi aldonu, iun tagon aŭdinte min esprimi mallaŭtvoĉe: «Ho, se nur ekzistus rimedo por senmakuligi miajn vestaĵojn!» diris al mi plej simple kaj trankviltone: «Ĉu vi iam provis lavi ilin per kaŭstika sodo?» Estas ankaŭ li, kiu, rimarkinte mian konsternitan mienon iun matenon tuj demandis, kion oni surtabligis por mia matenmanĝo, kaj diris, senrondire kaj kun simpleco neforgesebla: «Kial ne trinki saŭmakvon?»
Ankaŭ ne forgesebla estas mia sento, kiam, en alia okazo, aŭdinte min lamenti: «Ho, kial oni ne elpensus ion, kio povus ekstrakti la proteinojn kaj amigdaloidojn el karbigita dieto, lasante nur la purajn nitrogenajn vivodonantajn elementojn!», li ekpremis mian manon kaj diris per emociigita voĉo: «Ne plu malesperu; oni ĝin elpensis!»
La leganto tiam komprenos, ke demando fare de amiko tia estas absolute neflankenmetenda. Kiam li demandis al mi, ĉu mi kredas je spiritismo, mi respondis kun perfekta ĝentileco:
«Honestadire, ne».
Momenta silento ekfalis inter ni, ĝis mia amiko demandis:
«Ĉu vi iam provis ĝin?»
Ĉar la ideo aspektis nova al mi, mi iom hezitis antaŭ, ol respondi:
«Ne. Se paroli vere, mi neniam provis ĝin».
Neniu el ni reparolis dum eble dudek minutoj post tio, ĝis mia amiko daŭrigis:
«Ĉu vi ial malŝatas ĝin?»
Mi pripensis la aferon kelkajn minutojn kaj diris:
«Nu, ial».
Mia amiko iĝis muta proksimume duonhoron. Poste, li demandis:
«Kial?»
Meditinte kelkatempe, mi klarigis:
«Tial: ŝajnas al mi, ke mono estas kerne de la afero. Miaopinione, estas absolute nenature elvoki mortinton – ies praavon, ekzemple – kaj pagi monon por paroli kun li».
«Jes», diris mia amiko senpaŭze. «Ekzakte tion, kion mi pensis. Nu, imagu, ke mi rilatigu vin kun la spiritmondo per mediumo, aŭ diversaj mediumoj, sen ke oni menciu monon, krom modera kaj nominala pagokosto, ne vere enkalkulite, por tiel diri, konsiderante ĝin kiel ion formalan, elspezitan purepro formakaj ad interim. Tiacirkumstance, ĉu vi pretus eksperimenti?»
Mi leviĝis kaj premis lian manon.
«Kara amiko», mi diris, «ne nur mi pretus, sed mi farus».
De tiu konversacio datiĝas mia ligo kun spiritismo, kiu malfermis al mi la pordojn de nova mondo.
Estus malkonvene por mi doni la precizan adreson aŭ la precizajn metodojn uzatajn de la agentejo, kiun mia amiko rekomendis al mi. Mi antaŭ ĉio volas eviti doni komercan aspekton al tio, kion mi skribas. Ĉiamaniere, ĝian reklamon oni povas vidi, same kiel tiuj de aliaj agentejoj – ĉiuj egale honorindaj kaj fidindaj, mi certas prie – en la paĝoj de iu ajn ĉiutaga gazeto. Kiel ĉiuj scias, pluraj metodoj estas uzataj. Turniĝantaj tabloj, literumitaj tabuloj, aŭ la voĉo de entranca mediumo estas nur kelkaj el la rimedoj, per kiuj spiritoj povas hodiaŭ komuniki kun ni. Miakaze, la metodo proponita estis ne nur tutsimpla, sed ĝi entenis en si la pruvon de sia propra vereco. Oni devas simple paroli ĉe mikrofono, kaj oni aŭdas la voĉon de la spirito en aŭdilo, ĝuste kiel en ordinara telefonkonversacio.
Estis tute nature, post la ironia komento, kiun mi faris, ke mi provu konversacii unue kun mia praavo. Ankaŭ ne mi povas forgesi la unikan ekscitecon, kiu regis en mi, kiam la agentejestro informis min, ke oni sendis grumon peti mian praavon veni ĉe la telefono.
Avcĵo – tiun kvaliton almenaŭ mi atribuu al li – estis rapida. Li alvenis post tri minutoj. Kion ajn li faris en la spiritmondo – kaj mi neniam sukcesis informiĝi pri tio – li probable tuj forlasis ĉion por alkuri al la telefono. Kia ajn estis la malkontentigo, kiun li kaŭzis al mi poste, mi tion diru honeste kaj rekte: almenaŭ, Avĉjo estas akurata. Ĉiufoje, kiam mi vokis lin, li venis tuj, senprokraste. Tiuj, kiuj havas inklinon ĉikani pri la metodoj de spiritismo pripensu, ke tia akurateco estus neebla se ĝi ne estus bazita sur la plej firma honesteco.
Dum la unua konversacio kun mia praavo, mi sentis min tiel absurde nervoza, pensante pri la spacotempa vasteco, kiun devis transiri niaj paroloj, ke mi eble vortigis miajn demandojn iom tro krude.
«Kiel vi fartas, Avcjo?» mi demandis.
Lia respondo atingis min instante, tiel klare, kvazaŭ li estus en apuda ĉambro:
«Mi estas feliĉa, ege feliĉa. Diru al ĉiuj, mi petas, ke mi estas feliĉa.»
«Avĉjo», mi diris, « mi certiĝos prie, ne zorgu. Kie vi estas, Avĉjo?»
«Tie ĉi», li respondis, «en la preterejo».
«La preter… kio?»
«Tie ĉi, je la alia flanko».
«La alia flanko de kio?»
«De la granda vasteco», li diris. «La alia flanko de la senlimitejo.»
Ni restis silentaj dum tempo. Oni ne imagas, kiel malfacile estas trovi temojn por interparoli kun praavo. Post intensa cerbumado, mi povis diri nenion pli interesan ol:
«Kiel estas la vetero ĉe vi, Avĉjo?»
«Nenia vetero, ĉi tie», li respondis. «Ĉio estas senĉese hela kaj serena.»
«Nu, ĉu seninterrompe sunas?» mi demandis scivoleme.
«Nenia suno, ĉi tie», diris mia praavo.
«Nu, tiam, kiel vi…», mi balbutis.
Bedaŭrinde, tiun momenton la agentejestro frapetis min je la ŝultro por memorigi al mi, ke la konversacio, por kiu mi estis deponinta nominale kvin dolarojn, estis finita. La agentejo sufiĉe ĝentile informis min, ke kontraŭ kvin dolaroj pliaj, mia praavo plu parolus du minutojn.
Tamen, mi preferis halti la eksperimenton tiupunkte.
Komprenu bone: mi neniel volas klaĉi kontraŭ mia praavo, sed dum la interparoladoj de la sekvaj tagoj, mi trovis lin – kiel diri? – neadekvata. Li estis, kiam je tiu ĉi flanko – por uzi esprimon, kiun ni spiritistoj preferas –, eksterordinare inteligenta homo, juĝisto en Anglujo. Nu, tion, almenaŭ, oni ĉiam estis asertinta. Bedaŭrinde, lia cerbo, je la alia flanko, verŝajne grave difektiĝis. Mia teorio estas, ke pro la daŭra heleco en kiu li vivas, li sendube ricevis sunfrapon. Nu, eble mi estas maljusta pri li. Eble en plena ataraksio li estis frapita de ataksio. Sed ke li estis vere plej feliĉa tie, kie li estas ne dubindas. Li ripetis tion je ĉiu konversacio. Tamen, mi jam rimarkis, ke malsprituloj ja ne malofte prezentas similan mensostaton. Plaĉas al li tie, kie li estas, kaj verdire, al mi ankaŭ plaĉas, ke li restu tie. Unu aŭ du fojojn, trakuris mian kapon la ideo, ke eble brando estis la fonto de la stato de kontentego de mia praavo. Lia voĉo, eĉ de la alia flanko de la granda abismo, foje pensigis tion. Sed pridemandite, li respondis, ke tie, kie li estas, ne estas brando nek soifo, ĉar ĉio estas hela kaj serena. Kiam mi demandis al li, ĉu temas pri strikta prohibicio, kiel en Kanzaso, aŭ ĉu la riĉuloj povas ankoraŭ elturniĝi, li nenion respondis.
Niaj interparoladoj finiĝis per kverelo. Pro kulpo mia, mi devas konfesi. Tamen, ŝajnas al mi, ke mia praavo, eminentulo pri juro siaepoke, estus povinta doni al mi sian opinion.
La afero okazis jene: mi diskutis – meze de la lasta vintro – kun kelkaj anoj de mia klubo pri la taŭga interpretado de la leĝo Adamson[1]. Rapide, la diskuto disputo iĝis.
«Ja mi pravas», mi diris, «kaj mi pruvos ĝin tuj, kiam mi povos paroli al spertuloj».
«Konsultu vian praavon», rikanis unu el miaj interparolantoj.
«Bone», mi respondis. «Tion mi tuj faros.»
Mi senprokraste trairis la ĉambron ĝis la telefono, kaj vokis la agentejon.
«Trovu mian praavon», mi diris. «Mi volas paroli kun li senatende.»
Kaj jen li alvenis. Bona, akurata, maljuna animo – tion mi povas diri pri li.
«Avĉjo», mi diris. «Disvolviĝas diskuto, tie ĉi, pri la konstitucieco de la leĝo Adamson, rilate al la povoj de la Kongreso laŭ la Konstitucio. Mi certas, ke vi memoras kiel estis la Konstitucio, kiam oni redaktis ĝin. Ĉu la leĝo taŭgas, aŭ ne?»
Silento.
«Do, viaopinie, Avĉjo…» mi diris. «Ĉu ĝi povos rezisti kontestadon?»
Tiam, li parolis.
«Ĉi tie», li respondis, «estas nek leĝoj, nek kongresanoj, nek Adamsonoj. Ĉio estas hela kaj serena, kaj…»
«Avĉjo», mi diris, antaŭ ol remeti la aŭdilon kun abomeno, «vi estas molaĉacerbulo».
Mi neniam plu dialogis kun li. Tamen, mi kompatas tiun feblan kaj maljunan animon, kiu ŝvebas en la Senlimiteco, ĉiam preta alkuri al la telefono, tamen tiel lantpensa, mirinde feliĉa kaj ĝentila. Eble li estas pli bona homo, ol kiam li vivis, ĉion konsiderinte. Li probable sentas sin sola, tie for, en la granda Vasteco. Nu, mi neniam revokis lin. Feliĉa li estas; li restu tiel.
Verdire, mia sperto pri la spiritmondo povintus fini abrupte, sen la denova komplezo de mia amiko.
«La praavo ŝajnas iomete lanta, iomete malsprita, ĉu ne?» li diris. «Sed se vi volas inteligencon, potencon, energion, kial ne alvoki kelkajn el la spiritoj de la plej elstaraj homoj de la tempo de via praavo, ekzemple?»
«Kia bona ideo!» mi ekkriis. «Mi vokos al Napoleono Bonaparte.»
Mi kuris al la agentejo.
«Ĉu estas eble», mi demandis, «alvoki la imperiestron Napoleono kaj paroli al li?»
Ĉu eble? Certe. Fakte, nenio estis pli facila. En la kazo de Napoleono Bonaparte, la nominala prezo devis esti dek dolaroj anstataŭ kvin, sed ŝajnis al mi, ke se mia praavo kostis kvin dolarojn, Napoleono Bonaparte je dek dolaroj estis ĉipeco mem.
«Ĉu vi bezonos multan tempon por trovi lin?» mi demandis anksie.
«Ni tuj sendos grumon serĉi lin», oni respondis.
Kiel avĉjo, Napoleono alvenis senprokraste. Tion mi ja povas diri favore pri li. Se, hodiaŭ, mi estimas al Napoleono Bonaparte malpli alte ol antaŭe, mi substreku, ke kun homo pli akurata, kompleza, kaj ĝentila mi neniam interparolis.
Post du minutoj, jen li estis.
Mi prenis la aŭdilon per tremanta mano.
«Ha lo», mi balbutis. «Est-ce que c’est l’Empereur Napoléon à qui j’ai l’honneur de parler?[2]»
«Ĉu?» li respondis.
«Je demande si je suis en communication avec l’Empereur Napoléon…[3]»
«Ba», diris Napoleono. «Ne splitu al vi la kranon – parolu angle.»
«Kio!» mi ekkriis, surprizite. «Ĉu vi scipovas la anglan? Mi ĉiam kredis, ke vi ne povas prononci eĉ ne unu vorton en tiu lingvo.»
Post eta paŭzo, li diris:
«Mi ellernis ĝin ĉi tie. Ne zorgu pri tio; daŭrigu».
«Nu», mi daŭrigis, «mi ĉiam admiris vin, vian menson kaj inteligentecon, tiom, fakte, ke mi decidis komuniki kun vi, kaj demandi kiel vi fartas».
«Mi estas feliĉa», respondis Napoleono, «ege feliĉa».
«Bone», mi diris, «mirinde. Kaj kiel estas la loko, kie vi troviĝas? Hela kaj serena, mi supozas?»
«Ege serena», diris la Imperiestro.
«Kaj kie ekzakte vi troviĝas?» mi daŭrigis. «Ĉu ie en la vasta Nemenciendeco?»
«Ekzakte», li respondis. «Ie en la ĉirkaŭaĵo.»
«Bonege», mi diris. «Kaj ege feliĉa, ĉu ne?»
«Ege», diris Napoleono. «Diru al ĉiuj, ke mi estas ege feliĉa.»
«Ne zorgu», mi diris. «Mi distrumpetos la novaĵon al ĉiuj. Sed, vidu, mi havas specifan demandon por vi. Furiozas tiu milito, nuntempe… Pli-malpli la tuta mondo partoprenas la konflikton, kaj ŝajnas al mi, ke kelkaj konsiletoj de strategisto kiel vi…»
Sed tiupunkte, la dungito de la agentejo frapetis min je la ŝultro.
«Pasis la tempo», li anoncis.
Mi estis propononta pagi senatende por pliaj du minutoj, kiam venis al mi pli bona ideo. Kial paroli nur al Napoleono? Mi faros pli bone. Mi kunvenigos veran ĉefstabon de klarvidaj spiritoj, elmetos antaŭ ili la nuntempa militkrizon, kaj igos la plej klerajn mensojn, kiuj iam ajn vivis surtere elpensi kiel ni povas atingi la finan venkon.
Kiujn elekti? Nu, ni vidu… Napoleonon mem, kompreneble; mi revenigos lin. Kaj pri la marmilito, la problemo de la submarŝipoj, mi kunvokos al Nelson. Georgo Vaŝingtono, kompreneble, reprezentos Usonon. Por politikaj aferoj, tiu bonkorulo, Benjamin Franklin, la plej saĝa kapo, kiu iam ajn marŝis sur usonaj kruroj, kaj vera spritulo, ankaŭ. Jes, ja Franklin, se nur por malebligi, ke la kunveno fariĝu tro malĝoja. Lincoln – Abrahamo la honestulo –, li nepre ĉeestu. Tiuj, kaj kelkaj aliaj.
Mi kalkulis, ke dek dolaroj por konsulti tian altklasan spiritaron estus preskaŭ ridinde ĉipa. Iliaj konsiloj certe valorus milionojn, eĉ miliardojn, por nia flanko.
La agentejo trovis ilin por mi sen ia ajn problemo. Oni ne povas dubi, ke ili estas vere akurataj, tie, en la granda Nepenseblejo.
Mi kunigis ĉiujn kaj parolis al ili, kune kaj individue, post la antaŭpago de nominala pro formasumo.
Kaj jen estas, antaŭ miaj okuloj, la malneto de miaj dumkonversaciaj notoj, kiu enhavas iliajn konsilojn. Post korektoj kaj plibonigoj, mi estas certa, ke ĝi estos unu el la plej gravaj ŝtataj dokumentoj de la tuta milito.
Ve, mi devas konfesi, ke – laŭ persona vidpunkto – mi trovas ilin iomete desapontaj. Povra Franklin verŝajne perdi sian spritecon. La spirito de Lincoln ja ne plu havas tiun senceremonian saĝecon, kiu faris sian reputacion. Oni probable grande eraris, pensante ke Disraeli estis brila intelektulo; estas klare al mi, ke li estis lanta – tiel lanta, fakte, kiel mia praavo, miavide. Ankaŭ ne Vaŝingtono ŝajnas estis tiel, kiel oni taksis lin.
Tamen, tiuj estas nur personaj impresoj. Ili neniel malpliigas la eksterordinaran valoron de la donitaj konsiloj, kiuj sendube, laŭ mi, unu fojon por ĉiam, montros la nemalhaveblan utilecon de komunikado kun la Alia Flanko.
Miaj notoj rivelas, parte, la sekvaĵojn:
Kiam mi prezentis la problemon de la submarŝipoj al la spirito de Nelson, li diris, ke se liaj ŝipanaroj estus tie, kie li mem troviĝas, ĉio fariĝus hela kaj serena. Jen aludo de grandega valoro. Ni urĝe forĵetu ilin tien.
La konsiloj de la spirito de Napoleono pri la surtera kampanjo ŝajnis al mi, se eble, malpli valora ol tiuj de Nelson pri la mara kampanjo. Estas apenaŭ eble, ke Napoleono forgesis, kie situas la rivero Marno. Ĉu la fluejo estis malsama en lia tempo? Ĉiamaniere, li dris ke, se transiras la riveron Marno la Rusoj, ĉio estas finita. Venante de fama strategisto kiel li, deklaro tia devus esti priatentita.
Kiam mi demandis al Franklin, ĉu Usono pravis ekmiliti, li respondis: «Jes». Kiam mi demandis al li, ĉu Usono estus povinta eviti la militon sen malhonoro, li respondis: «Ne». Jen meditendaĵo por pensemuloj el ĉiuj horizontoj.
Lincoln estas ege feliĉa tie, kie li troviĝas. Same, je mia granda surprizo, kiel Disraeli. Fakte, estis plej korkontentige ekscii, ke la grandaj spiritoj, kiujn mi konsultis estas ege feliĉaj, kaj volas, ke ĉiuj sciu, kiel feliĉaj ili estas. Des pli, ke ĉio ĉirkaŭ ili estas hela kaj serena.
Timante preni tro da ilia tempo, mi ne uzis la tutan periodon konsentitan por fari demandojn al ĉiu el ili. La agentejo do ankoraŭ ŝuldas al mi kvin minutojn kun Napoleono, kiun mi povas rekontakti kiam ajn mi volas, kaj kvin minutojn kun Franklin kaj Vaŝingtono, sen mencii la dek minutojn restantaj kun mia praavo.
Ĉion tion ĉi mi pretas disponigi rabate al kiu ajn restas skeptika pri la realeco de la spiritmondo.
Sergej la superhomo, novelo de Stephen Leacock
Rusa romano
(Tradukite helpe de ŝukorno) (1916)
Noto de la eldonisto, aŭ apoteoza panegiro
fare de profesia entuziasmulo
Prezentonte rusan romanon, ni ne bezonas pardonpeti la legantojn. Neniel estas dubinde, ke la estonteco de la tutmonda literaturo fasoniĝas en Rusujo. La nomoj de Torstoj aŭ Turgenjumo aŭ Dostojevs…kiu? estas jam vaste disvastigitaj en Usono. Ni povas aserti, ke Sergej la superhomoestas la plej distinga rusaĵo verkita de jaroj. La rusa mondrigardo estas melankolia kaj fatalisma. Ĝin malgajigas la mornaj Volgaj arbaregoj, kaj deprimas la senlima silento de la siberia stepo. Tial, la rusa parolmaniero, kiel la rusa pensado, estas rekta, lakona kaj preskaŭ kruda pro sia elementa potenco. Ĉio tio ĉi riveliĝas en Sergej la superhomo. Ĝi estas la plej rekta, lakona, kruda aĵo, kiun ni iam vidis. Ni montris la manuskripton al amiko nia, recenzisto, viro kiu grande majstras la recenzadlingvon, pli ol kiu ajn en Novjorko hodiaŭ. Li tuj deklaris: «Tio ĉi estas grandioza. Grandiozaĵo fare de grandiozulo, homo kun grandiozaj ideoj, verkante grandioze. La tuta afero entenas grandiozecon, kiu estas…» Li silentis momenton, pripensante, kaj daŭrigis: «… grandioza». Sinkante en sian brakseĝon, li ripetis «grandioza, grandioza», ĝis ni forlasis lin. Poste, ni montris la romanon al brita recenzisto, kiu diris senhezite (aŭ post tre eta paŭzo): «Nu, ne tro malbonas, ĉu?» Finfine, ni mem legis la rakonton, post kio, leviĝante – elĉerpanta faro, parenteze – ni elbuŝigis: «Mirinde sed terure». Dum la (senpaga) tagmanĝo, ni plurfoje angore tremeris.
Ĉapitro I
Dum sia infanaĝo, Sergej vivis kun sia patro, Ivan Ivanoviĉ, kaj sia patrino, Katrina Katrinoviĉ. En la familia hejmo loĝis ankaŭ Nicka, la servistino, Gliĉ, la servisto, kaj ties edzino, Jump, la kuiristino.
La domo kuŝis ĉe la limo de malgranda rusa urbo, meze de Rusujo. Ĉien ĉirkaŭ ĝi streĉis vasta ebenaĵo, tra kiu rivero lante fluis inter malaltaj bordoj, sub griza ĉielo.
La ebenaĵon trairis vojo sennoma kaj senreliefa. Malproksime oni foje vidis muĵikonstirantan tri-ĉevalan tarantulon, aŭ eble Gruntov, la porkisto, prizorgante la porkojn. Vidfine, la vojo malaperis preter la horizonto.
«Kien ĝi?» demandis Sergej. Sed neniu povis respondi.
Vintre venis la neĝegoj kaj frostiĝis la rivero kaj Sergej kapablis surmarŝi ĝin.
Je tagoj tiaj, Malfruantov, la poŝtisto, frapis ĉe la pordo kaj pro la malvarmo stamfis, transdonante leterojn al Gliĉ.
«’Stas malvarme», ĝemis Malfruantov.
«Laŭ la volo de Dio», respondis Gliĉ. Tiam, li prenis glason de preskaŭ bojlanta kvasde sur la granda stovo el ligno farita, kiu kuŝis en la kuirejo.
«Trinku, fraĉjo», li diris al Malfruantov, kaj Malfruantov respondis: «Oĉjo, je via sano» kaj li reprenis la vojon, denove piedstamfante.
Kaj poste alvenis la printempo, kaj floretoj heligis la ebenaĵon, kaj Sergej plukis ilin. Kaj poste falis la pluvo kaj Sergej kaptis ĝin en taso. Kaj poste venis la somero kun sia varmego kaj siaj ŝtormoj, kaj Sergej timeme rigardis la fulmojn.
«Pro kio la fulmo?» li demandis al Jump, la kuiristino, dum ŝi knedis la kaĉoski, aŭ paston, por pretigi betonski, aŭ patkukojn por la morgaŭo. Jump skuis sian kukurbski, aŭ kapon, kun perpleksa mieno sur sia faŭkaĉski, aŭ vizaĝo.
«Estas pro la volo de Dio», ŝi diris.
Tiel, pensema knabo fariĝis Sergej.
Foje li diris al sia patrino: «Matrinska(panjeto), kial bluas la ĉielo?» Sed ŝi ne povis respondi.
Foje li demandis al sia patro: «Buf(patro en la rusa), kio estas trioble ses?» Sed ne sciis li.
Ĉiujare kreskis Sergej.
La vivo komencis perpleksigi la knabon. Ĝin li ne komprenis. Nenion ajn oni povis klarigi al li.
Foje, li konversaciis kun Gliĉ, la servisto.
«Gliĉ», li demandis, «kio estas moralo?» Sed Gliĉ ne sciis. Dum sia simpla vivo, li neniam estis aŭdinta pri ĝi.
Foje homoj venis al la hejmo: Malklerulov, la instruisto, kiu scipovis legi kaj skribi, kaj Selzonov, la jungilaristo, kiu faris jungilaron.
Iam alvenis Popov, la policisto, vestita en sia pelta uniformo. Antaŭ la domo li haltis por noti la nomojn de la loĝantoj. Kaj kiam alvenis la vico de Gliĉ, Sergej rimarkis kiom la maljunulo tremis kaj lakeis antaŭ Popov, timkliniĝante dum li alportis trikruran tabureton kaj diris: «Sidu ĉe la fajro, Barin: ‘stas malvarme». Popov ekridis kaj diris: «Kiel en Siberio, ĉu ne, fraĉjo maljuna?» Kaj li aldonis: «Kuspu vian manikon ĝiskubute, por montri ĉu nia marko ankoraŭ estas videbla». Kaj Gliĉ kuspis sian manikon ĝis la kubuto, kaj Sergej vidis markon tie, brulvundon nigran kaj profundan.
«Ĝuste kiel mi pensis», diris Popov, kaj li ekridis. Sed Jump la kuiristino taŭzis la fajron kun bastono, tiel, ke fajreroj ekflugis al la vizaĝo de Popov. «Vi sidas tro proksime al la fajro, barinĉjo», ŝi diris. «’Stas danĝere.»
Dum la tuta vespero, Gliĉ sidis en angulo de la kuirejo, kaj Sergej vidis larmojn flui de liaj okuloj.
«Kial ploras li?» demandis Sergej.
«Li estis en Siberio», respondis Jump verŝante akvon en la kaldronegon por la supo de la semajno post la venonta.
Sergej iĝis pli kaj pli pensema ĉiujare.
Ĉiutagaj aferoj, ajnaj okazaĵoj, pripensigis lin. Iun tagon, li vidis kamparanojn, kiuj dronigis impostiston en la rivero. La spektaklo ege impresis lin. Li ne povis kompreni. Io ŝajnis misa pri ĝi.
«Kial oni dronigis lin?» li demandis al Jump, la kuiristino.
«Li kolektis impostojn», respondis Jump, kaj ŝi ĵetis manplenon da tasoj en la tasujon.
Iam poste, ekestis granda ekscito en la urbo kaj uniformportantaj homoj kuris tien kaj reen kaj ĉiuj staris ĉe sia pordo kaj vigle parolis.
«Kio okazis?» demandis Sergej.
«Estas pri Popov, la policisto», respondis Gliĉ. «Oni trovis lin apud la rivero.»
«Ĉu li estas morta?» demandis Sergej.
Gliĉ solenege fingromontris la teron. «Ĉi-sube li kuŝas!» diris li.
La tutan tagon, Sergej pridemandis. Sed neniu volis respondi. «Popov estas morta», ili respondis. «Oni trovis lin apud la rivero, la koro trapikita de liaj ripoj.»
«Kial oni murdis lin?» demandis Sergej.
Sed neniu volis diri kion ajn.
Post tiu okazaĵo, Sergej fariĝis eĉ pli perpleksa ol antaŭe.
Ĉiuj rimarkis kiel pensema estas Sergej.
«Saĝa knabo li estas», ili diris. «Iam, li estos klera viro. Li scipovos legi kaj skribi.»
«Dio defendu nin!» elkriis Gliĉ. «’Stas danĝere.»
Iun tagon, Ŝraŭbmankulov, la popo, envenis la hejmon kun granda papera rulaĵo.
«Kio ĝi estas?» demandis Sergej.
«La aboco», respondis Ŝraŭbmankulov.
«Donu ĝin!» ekkriis Sergej avide.
«Ne la tutaĵon», diris Ŝraŭbmankulov, ridante. «Jen parto de ĝi», kaj disŝirinte pecon el la rulaĵo, li transdonis ĝin al la knabo.
«Dio savu nin!» diris Jump, la kuiristino. «’Stas malsaĝa faro», kaj skuante la kapon, ŝi ĵetis plian argilpecon en la forno por ke la fajro brulu pli arde.
Tiam ĉiuj eksciis, ke Sergej lernas la abocon, kaj lerninte ĝin, li iros al Moskvo, ĉe la Teknik, por lerni la ceteron.
Tiel pasis tagoj kaj monatoj. Iun tagon, Ivan Ivanoviĉ diris: «Li estas ja preta», kaj de sur breto kaŝita malantaŭ la ligna forno en la kuirejo, li tiris sakon de rubloj, kiujn li kalkulis laŭ la rusa maniero: «Dek kaj dek kaj dek, kaj pliaj dek, kaj ankoraŭ dek», ĝis li ne eblis kalkuli plu.
«Dio ŝirmu nin!» ekkriis Jump. «Jen li estas riĉa!» kaj ŝi verŝis oleon kaj grason miksitajn kun sablo en la panpasto, kiun ŝi knedegis per bastonfrapoj.
«Li devas pretiĝi», ili diris. «Li devas aĉeti vestaĵojn. Baldaŭ, li iros al Moskvo, al la Teknik, kaj iĝos saĝulo.»
Nu, iun tagon haltis antaŭ la pordo droski-n, aŭ unu-ĉevalan kaleŝon, en kiu veturis viro, kun fraŭlino siaflanke. La viro haltis ĉar li perdiĝis, kaj Gliĉ fingromontris la alhorizontan vojon. Sed lia mano kaj genuoj tremis, ĉar en la rigardo de la demandanto videblis nigra malamo kaj kruela potenco. Kaj li surhavis uniformon kaj latuno ornamis lian kaskedon. Sed Sergej povis vidi nur la fraŭlinon. Ne estis malamo en ŝiaj okuloj, nur granda fajro, kaj ŝia rigardo flugis preter la horizonto, Sergej ne sciis kien. Kaj dum rigardadis Sergej, ŝi turnis sin al li kaj iliaj rigardoj interrenkontis, kaj li ekkomprenis, ke li neniam forgesos ŝin. Kaj li vidis en ŝia vizaĝo, ke ŝi neniam forgesos lin. Ĉar tiel estas amo.
«Kiuj estas ili?» demandis Sergej, sekvante Gliĉ endomen.
«’Stas Kvarc, la policestro», respondis Gliĉ, kaj siaj genuoj plu tremis dum li parolis.
«Kien li kondukas ŝin?» demandis Sergej.
«Al Moskvo, al la malliberejo. Tie, oni pendumos ŝin ĝissufoke.»
«Kiu ŝi estas», demandis Sergej, «kaj kion ŝi faris?» kaj li mense revidis ŝian vizaĝon kaj ŝian rigardon kaj granda fajro inundis siajn vejnojn.
«Ŝi ‘stas Olga Ilejiĉ», respondis Gliĉ. «Ŝi faris la bombon, kiu mortigis Popov‑n, la policisto, kaj pro tio, oni pendumos ŝin kaj ŝi mortos.»
«Dio defendu nin», flustris Jump, kaj ŝi ĵetis pli da argilo en la forno.
Ĉapitro II
Sergej iris al Moskvo. Li matrikuliĝis ĉe la Teknik. Li iĝis studento. Li lernis geografion kun Stoj, la profesoro, astrografion kun Fodĵ, la docento, kaj giliodezion, orgastrofion kaj aliajn naciajn rusajn fakojn.
La tutan tagon li laboris kun atento nemalfortiĝanta. Liaj profesoroj estis entuziasmaj. «Se li tiel arde studas», ili diris, «li iam iĝos profesoro».
«Tro juna li estas», respondis Stoj, karesante sian barbon. «Ankoraŭ tro da haroj sur lia kapo.»
«Tro bone vidas li», aldonis Fodĵ. «Li atendu, ke sia vidado malakriĝu.»
Sed ĉiutage, dum li laboradis, Sergej pripensis. Kaj liaj pensoj estis pri Olga Ilejiĉ, la fraŭlino, kiun li estis vidinta kun Kvarc, la policestro. Li demandadis sin kial ŝi murdis Popov-n, la policisto. Li demandadis sin, ĉu ŝi estas morta. La afero ŝajnis tute maljusta.
Iun tagon, li pridemandis sian profesoron.
«Ĉu la leĝo estas justa?» li diris. «Ĉu oni rajtas mortigi?»
Sed Stoj skuis la kapon senresponde.
«Ni daŭrigu nian orgastrofion», li diris. Kaj li tremis tiom, ke la kreton lia mano apenaŭ eblis reteni.
Sergej ĉesigis sian demandadon, sed pripensis eĉ pli profunde. Dum la tuta vojo de la Teknikal la strato ĉe kiu li loĝis, li pripensadis. Kaj dum li supreniris la ŝtuparon ĝis la domo kie li loĝis, li pripensadis. Kaj dum li supreniris la ŝtuparon ĝis sia subtegmenta ĉambreto, li ankaŭ pripensadis.
La domo en kiu loĝis Sergej estis tiu de sinjorino Vaseliĉ. Ĝi estis granda nigra konstruaĵo ĉe malhela strato. Neniu arbo kreskis ĉe la strato, kaj neniu infano ludis tie. Kaj kontraŭ la domo de sinjorino Vaseliĉ kuŝis ŝtona domego kun stangoj antaŭ la fenestroj, en kiu ĉiam regis granda silento. En ĝi nenia lumo vidiĝis kaj neniu eniris aŭ eliris ĝin.
«Kio ĝi estas?» demandis Sergej.
«La domo de la mortintoj» respondis sinjorino Vaseliĉ, kaj ŝi skuis la kapon kaj rifuzis paroli plu.
La edzo de sinjorino Vaseliĉ estis morta. Neniu parolis pri li. En la domo loĝis nur studentoj. La plejparto estis diboĉuloj, kiel oni ofte vidas ĉe studentoj. Nokte, ili kutimis sidi ĉe la tablo de la granda ĉambro, drinkante kvas-n faritan el segaĵo fermentita en siropo, aŭ golgol-n, la rusa absinto, kiun oni faras trempante ribon en sitelo de ŝaŭm-akvo. Poste, ili ludis kartojn, ĵetante alumetojn sur la tablon por veti – «Dek kaj dek kaj pliaj dek» – ĝis ne plu restis alumetoj. Tiam, ili diris: «Alumetojn ni ne plu havas; ni dancu». Kaj ili dancis ĝis sinjorino Vaseliĉ eniris la ĉambron kun kandelo ĉemane kaj diris: «Fraĉjoj, estas la deka; enlitiĝu». Tiam ili enlitiĝis. Ja diboĉuloj ili estis, kiel ĉiuj studentoj.
Sed en la domo de sinjorino Vaseliĉ loĝis du studentoj, kiuj ne estis diboĉaj. Ili estis fratoj. Ili loĝis en longa kela ĉambro. Ĝi situis tiel malalte, ke ĝi kuŝis sub la nivelo de la strato.
La du fratoj estis palaj, longharaj. Iliaj okuloj estis enprofundigitaj.Ili havis nur malmulte da mono. Sinjorino Vaseliĉ donis al ili manĝaĵon. «Manĝu, filĉĵoj», ŝi diris. «Vi ne devas morti.»
La fratoj laboris la tutan tagon. Ili estis veraj studentoj. Unu frato nomiĝis Ielov. Li estis pli alta ol la alia, kaj pli forta. La alia frato nomiĝis Trapelov. Li ne estis tiom alta kiom Ielov, nek tiom forta.
Iam, Sergej eniris la ĉambron de la fratoj. Kiel kutime, ili laboris. Ielov sidis ĉe tablo. Malfermita libro kuŝis antaŭ li.
«Pri kio temas ĝi?» demandis Sergej.
«Pri solida geometrio», respondis Ielov, kaj lumeto flagris en siaj okuloj.
«Kial studas vi ĝin?» demandis Sergej.
«Por liberigi Rusujon», diris Ielov.
«Kaj kiun libron legas vi?» demandis Sergej al Trapelov.
«Libro pri elementa trigonometrio», diris Trapelov, kaj li tremblis kiel folio.
«Pri kio instruas ĝi?» demandis Sergej.
«Pri libereco!» diris Trapelov.
La du fratoj rigardis unu la alian.«Ĉu ĉion ni rivelu al li?» demandis Ielov.
«Ne ankoraŭ», diris Trapelov. «Li ade studu antaŭ. Poste, li scios.»
Ekde tiam, Sergej ofte vizitis la du fratojn.
Ili donis librojn al li. «Legu», ili diris.
«Kiuj estas ili?» demandis Sergej.
«Ili estas en fremda lingvo», diris Trapelov. «Ili estas malpermesitaj libroj. Oni malpermesas ilin en Rusujo. Sed ili entenas veron kaj liberecon.»
«Donu unu al mi!» elkriis Sergej.
«Prenu tiun ĉi», diris Trapelov. «Kaŝu ĝin sub via mantelo. Neniu alia vidu ĝin.»
«Kio estas ĝi?» demandis Sergej, tremante kontraŭvole.
«Fundamenta Krestomatio», diris la fratoj.
«Ĉu malpermesite?» demandis Sergej.
La fratoj rigardis lin. «Mortige estas legi ĝin», ili diris.
Tiam Sergej venis ĉiutage pruntepreni librojn de Ielov kaj Trapelov. Nokte, li legadis ilin. Ĉiuj estis malpermesitaj. Neniu en Rusujo legis ilin. Sergej legis Aktoj de la Akademio. Ĝin li legis febre, de komenco al fino. Li legis, Ekzercarokaj lian menson ĝi ekflamigis. «Ĉu ĉio tio ĉi povas esti vera?» li demandis sin.
La libroj malfermis novan mondon al Sergej.
La fratoj ofte rigardadis lin dum li legis.
«Ĉu ĉion ni rivelu al li?» diris Ielov.
«Ne ankoraŭ», respondis Trapelov. «Li ne estas preta.»
Iun nokton, Sergej eniris la ĉambron de la du fratoj. Ili ne legis siajn librojn. Sternite ĉie sur la planko estis forĝistaj iloj, kaj dratoj, kaj metalpecoj. Tie kuŝis krisolo kaj sub ĝi, blua fajro brulis arde. Apud ĝi laboris la du fratoj. Sergej povis vidi iliajn vizaĝojn ĉe la lumo de la fajro.
«Ĉu ni ĉion rivelu al li, nun?» demandis Trapelov. Lia frato kapjesis.
«Diru al li», li respondis.
«Fraĉjo», diris Trapelov, kaj li leviĝis de apud la fajro kaj staris rekte, ĉar altstatura li estis, «ĉu vi pretas fordoni vian vivon?»
«Kiacele?» demandis Sergej.
La fratoj skuis la kapon.
«Tion ni ne povas riveli», diris ili. «Estus tro frue. Ĉu vi volas kunlabori kun ni?»
«Al kio?» demandis Sergej.
«Ni devas ne diri», respondis la fratoj. «Ni povas nur demandi ĉu vi pretas helpi nin pri nia entrepreno, per via tuta povo kaj via vivo se necesas?»
«Kia estas via entrepreno?» demandis Sergej.
«Ni devas ne riveli ĝin», ili respondis. «Diru nur tion: ĉu vi pretas fordoni vian vivon por savi aliulon, por savi Rusujon?»
Sergej silente pripensis. Li pensis pri Olga Ilejiĉ. Nur por ŝian vivon savi, li estus preta fordoni sian.
«Mi ne povas», li respondis.
«Bonan nokton, fraĉjo», diris Trapelov milde, kaj li reprenis sian laboron.
Tiel pasis monatoj.
Sergej studis senĉese. «Se ja ekzistas la vero», li pensis, «mi ĝin trovos». Senĉese li pensadis pri Olga Ilejiĉ. Lia vizaĝo fariĝis pala. «Justeco, justeco», li pensadis. «Kiaj estas justeco kaj vero?»
Ĉapitro III
Sergej loĝis jam ses monatojn ĉe sinjorino Vaseliĉ kiam lia patro, Ivan Ivanoviĉ, sendis Gliĉ-n, la servisto, kaj Jump-n, la kuiristino, ties edzino, al Moskvo por vidi kiel fartas la filo. Kaj Ivan antaŭe kalkulis rublojn el sako – «dek kaj dek kaj ankoraŭ dek» – ĝis Gliĉ diris: «Dankon. Tion portos mi».
Tiam ili pretiĝis. Gliĉ prenis anason el la lageto kaj enpoŝigis fiŝon, kune kun fromaĝo aroma kaj fasko de ajlo. Kaj Jump prenis ojlon kaj panpaston kaj miksis ilin kun gudro kaj bategis la tutaĵon per ferstango por fari pudingon.
Post longa piediro, ili finfine atingis Moskvon.
«Kia vasta urbo», diris Gliĉ, rigardante la lumojn kaj la amason ĉirkaŭ li.
«Dio defendu nin», diris Jump. «Ĝi estas danĝera loko por malforta virino.»
«Malmulton riskas vi», respondis Gliĉ, rigardante ŝin.
Do ili plu marŝis, serĉante la domon de sinjorino Vaseliĉ.
«Kiel brilaj estas la lumoj!» diris Gliĉ, kaj li senmoviĝis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Tiam li montris fingre burleski-n, aŭ teatron.
«Ni ripozu tie ĉi», li diris.
«Ne», respondis Jump. «Male, rapidu ni.»
«Vi estas laca», diris Gliĉ. «Donu la pudingon al mi kaj antaŭenrapidu, por ke vi povu ripozi pli frue. Mi reatingos vin poste, kun la pudingo kaj la fiŝo.»
«Mi ne estas laca», diris Jump.
Ili fine alvenis al la domo de sinjorino Vaseliĉ. Kaj ekvidinte Sergej-n ili diris: «Kiel alte li staras kaj kiom bele li kreskis!» Sed ili fakte pensis: «Li estas pala. Ivan Ivanoviĉ eksciu».
Kaj Gliĉ diris: «Jen la rubloj senditaj de Ivan Ivanoviĉ. Kalkulu ilin, filĉjo, kaj vidu ĉu la sumo estas ekzakta».
«Kiom da ili devus esti?» demandis Sergej.
«Mi ne scias», diris Gliĉ. «Vi devas kalkuli kaj vidi.»
Tiam Jump diris: «Jen pudingo, filĉjo, kaj fiŝo kaj anaso kaj fromaĝo kaj ajlo».
Do tiun nokton Gliĉ kaj Jump dormis en la domo de sinjorino Vaseliĉ.
«Vi ŝajnas laca», diris Gliĉ. «Vi bezonas dormi.»
«Mi ne estas laca», respondis Jump. «Sed doloras mia kapo, kaj mia vizaĝo brulas pro la vento kaj la suno».
«Mi tuj eliros», diris Gliĉ, «kaj trovos apotekon, kiu vendas kuracilon por via vizaĝo».
«Kusiĝu, ek!» ordonis Jump. Kaj Gliĉ kuŝiĝis.
Dume Sergej supreniris kun la fiŝo kaj la anaso kaj la fromaĝo kaj la pudingo. Suprenirante, li pensis: «Estas egoisme manĝi sole. Mi donos parton de la fiŝo al la aliaj». Kaj pli alte sur la ŝtuparo li pensis: «La tutan fiŝon mi donos al ili». Kaj ankoraŭ pli alte li pensis: «Ĉion ili ricevos».
Li malfermis la pordon kaj eniris la grandan ĉambron kie la studentoj ludis kun alumetoj ĉirkaŭ la tablo kaj drinkis tasojn da golgol. «Jen manĝaĵo, fratoj», li diris. «Prenu ĝin. Nenion mi bezonas.»
La studentoj prenis la manĝaĵon kaj ekkriis: «Hura! Hura!» kaj frapis la fiŝon kontraŭ la tablo. Sed la pudingon ili rifuzis. «Gardu ĝin», ili diris. «Ni ne havas hakilon.»
Kaj ili verŝis golgol-n por Sergej kaj diris: «Trinku, fraĉjo».
Sed Sergej rifuzis. «Mi devas studi», li diris, kaj ĉiuj studentoj eksplodis per rido. «Li devas studi!» ili ekkriis. «Hura! Hura!»
Sed Sergej supreniris al sia ĉambro kaj ekbruligis sian kandeleton, simpla ŝnureto mergigita en graso, kaj malfermis siajn librojn. «Mi devas studi», li ripetis.
Do Sergej sidis antaŭ siaj libroj. Rondiris la montriloj de la horloĝo kaj silento regis en la domo. La bruo fare de la studentoj ĉesis kaj ĉio kvietiĝis.
Sergej verkis ĉe sia tablo tranokte. Baldaŭ tagiĝis; la mallumo cedis al la krepusko kaj Sergej eblis vidi de sia fenestro la grandan konstruaĵon kaj la baritajn fenestrojn je la alia flanko de la strato, elstarantajn el la griza matena nebulo.
Sergej ofte studadis tiel, tutnokte, kaj kiam tagiĝis, li diris: «Jen la tagiĝo», kaj li kutime malsupreniris kaj helpis sinjorinon Vaseliĉ malfermi la fenestroklapojn, malrigli la pordon kaj suprenruli la ferajn rulŝutrojn.
Sed tiumatene kiam Sergej rigardis ekstere, siaj okuloj ekvidis silueton malantaŭ la stangoj de la kontraŭa fenestro. Estis silueto de fraŭlino, genuiĝinta sur la planko kaj preĝanta. Sergej povis vidi ŝiajn manojn premitajn kontraŭ ŝia vizaĝo. Kaj rigardante plu, li sentis sian sangon varmiĝi kaj fluegi al sia kapo, kaj siaj membroj ektremi, kvankam li ne eblis vidi la trajtojn de la fraŭlino. Kaj ŝi leviĝis kaj turnis sian vizaĝon al la stangoj, kaj Sergej ekkomprenis, ke ŝi estas Olga Ilejiĉ, kaj ŝi ekvidis kaj rekonis lin.
Tuj li malsupreniris. Sinjorino Vaseliĉ estis rulanta la rulŝutrojn kaj detiranta la najlojn de la lignaj fenestroklapoj.
«Kion do vidis vi, filĉjo?» ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis afabla, ĉar Sergej estis pala kaj rigardis ŝin kun senespera mieno.
Sed Sergej ne respondis ŝian demandon.
«Kia estas tiu domo?» li demandis. «La granda domo kun ferstangoj, kiun vi nomas la domo de la mortintoj?»
«Ĉu mi ĉion diru al vi, filĉjo?» respondis sinjorino Vaseliĉ, kaj ŝi rigardis lin, pripensante. «Jes», ŝi diris, «li eksciu».
«Ĝi estas la malliberejo de la kondamnitoj, kiun oni eliras nur por morti. Aŭskultu, filĉjo», ŝi daŭrigis, kaj ŝi kroĉis Sergej-n je la pojno ĝis li sentis ŝiajn fingrostojn kontraŭ sia haŭto. «Tie kuŝis mia edzo, Vangorod Vaseliĉ, dum li atendis sian morton. Monatojn li restis malantaŭ la stangoj, kaj neniu povis vidi lin aŭ scii kiam li mortos. Mi aĉetis ĉi tiun grandan domon por ke mi estu almenaŭ proksime al li ĝis lia fino. Sed al la mortontaj oni permesas unu fojon, ununuran fojon, ĵeti lastan rigardon al la ekstera mondo. Kaj tion oni permesas la tagon antaŭ ilia mortigo. Do mi enloĝiĝis en ĉi tiu domo kaj atendis, kaj ĉiutage mi rigardis ekstere je la tagiĝo sed lin ne vidis. Fine iun matenon jen li estis. Li staris ĉe la fenestro kaj siaj trajtoj estis palaj kaj lacaspektaj, kaj mi povis vidi la spurojn de la katenoj je liaj pojnoj kiam li levis la manojn al la stangoj. Sed mi povis vidi, ke lia spirito restis nesubmetita. Ili ne havis la povon submeti ĝin. Kiam li ekvidis min ĉe la kontraŭa fenestro, ni adiaŭis trans la malvasta strato. Nur daŭris momenton. “Sonia Vaseliĉ”, li diris, “ne forgesu”, kaj li malaperis. Mi ne forgesis. Mi plu vivis en ĉi tiu malluma domo, kaj mi ne forgesis. Miaj filoj – jes, fraĉjo, miaj filoj, diras mi – ankaŭ ne forgesis. Nun diru, Sergej Ivanoviĉ, kion vi vidis.»
«Mi vidis la virinon, kiun mi amas», diris Sergej, «genuiĝinta preĝe malantaŭ la stangoj. Mi vidis Olga-n Ilejiĉ-n».
«Ŝia nomo», respondis sinjorino Vaseliĉ, kun okuloj sekaj kaj voĉo kvieta, «ŝia nomo estas Olga Vaseliĉ. Ŝi estas mia filino, kaj morgaŭ ankaŭ ŝi mortos».
Ĉapitro IV
Sinjorino Vaseliĉ premis la manon de Sergej.
«Venu», ŝi diris, «vi devas paroli al miaj filoj», kaj ŝi kondukis lin malsupren al la ĉambro de Ielov kaj Trapelov.
«Jen miaj filoj», ŝi diris, «kaj Olga estas ilia fratino. Ili laboras por savi ŝin».
Tiam ŝi malfermis la pordon. Ielov kaj Trapelov laboris kiel Sergej jam estis vidinta ilin, apud la krisolo, ĉe la lumo de la blua flamo.
Ili ne dormis.
Sinjorino Vaseliĉ parolis.
«Li vidis Olga-n», ŝi diris. «Okazos hodiaŭ.»
«Estas tro malfrue», ĝemis Ielov.
«Kuraĝon, frato», respondis Trapelov. «Ŝi ne mortos antaŭ la tagiĝo. Nun krepuskas. Restas ankoraŭ unu horo. Laboru ni arde!»
Sergej rigardis la fratojn.
«Klarigu», diris li. «Mi ne komprenas.»
Ielov momenton levis la kapon el sia laboro kaj rigardis Sergej-n.
«Frato», diris li, «ĉu vi pretas fordoni vian vivon?»
«Ĉu por Olga?» demandis Sergej.
«Por ŝi mem.»
«Mi ĝoje fordonos ĝin», diris Sergej.
«Aŭskultu, tiam», respondis Trapelov. «Oni kondamnis nian fratinon pro la murdo de Popov, la policisto. Ŝi estas en la malliberejo de la kondamnitoj, trans la strato. Ŝia ĉelo apudas nian ĉambron. Nura muro staras inter ni. Vidu…»
Trapelov ektiris kurtinon, kiu pendis ĉe la fino de la ĉambro. La rigardo de Sergej plonĝis en la mallumo. Malfermiĝis tunelo.
«Ĝi kondukas al la muro de ŝia ĉelo», diris Ielov. «Ni estas proksimaj al la muro sed ne povas ŝanceligi ĝin. Ni provas fari bombon. Neniu el niaj bomboj estas sufiĉe forta. Ni havos nur unu oportunon provi. Se ni malsukcesas, la bruego malkaŝigos nin. Ne estos dua oportuno. Ni provas niajn bombojn en la krisolo. Ili dispeciĝas. Ili havas neniun eksplodivon. Malkleraj ni estas. Ni estas nur lernantoj. Ni pristudis librojn, malpermesitajn librojn. Unu monaton ni bezonis por aranĝi la dratojn, kiuj eksplodigas la bombon. La tunelo jam kuŝis ĉi tie. Ni ne bezonis bori ĝin. Ĝi estis por mia patro, Vangorod Vaseliĉ. Li ne volis, ke oni uzu ĝin. De la alia flanko de la muro li frapetis mesaĝon: “Gardu ĝin por pli granda bezono”. Nun, nia fratino atendas tie ene.»
Ielov silentis. Li anhelis kaj lia brusto rapide ŝveliĝis kaj malŝveliĝis. Ŝvito glimis sur lia vizaĝo kaj lia hararo estis malseka.
«Kuraĝon, fraĉjo», diris Trapelov. «Ŝi ne pereos.»
«Aŭskultu», daŭrigis Ielov. «La bombo estas preta. Jen ĝi estas, apud la krisolo. Ĝi entenas sufiĉe da eksplodivo por frakasi la malliberejon. Sed la dratoj difektas. Ili ne funkcias. Ne fluas kurento en ĝi. Io estas misa. Ni ne eblas eksplodigi la bombon.»
«Kuraĝon, kuraĝon», diris Trapelov, kaj liaj manoj priserĉis la dratojn sternitajn antaŭ li. «Ni plu laboru.»
Sergej rigardis la fratojn.
«Ĉu la bombo?» diris li, fingromontrante grandan metalbulon kuŝantan apud la krisolo.
«Jes», respondis Ielov.
«Kaj la fuzeeto en ĝia flanko, ĉu ĝi eksplodigas la bombon? Kaj ĉu la kurento de la dratoj funkciigas la fuzeeton?»
«Jes», respondis Ielov.
La du fratoj rigardis intense al Sergej, ĉar stranga intenco aŭdiĝis en lia voĉo kaj legiĝis sur liaj trajtoj.
«Se oni la bombon deponas kontraŭ la muro, kaj se la fuzeeton oni funkciigas, ĉu ĝi tiam ne eksplodos?»
«Certe», respondis Ielov malespertone, «sed kiel? La fuzeeto estas senprokrasta. Sen la dratoj, ni ne povas funkciigi ĝin. Tio signifus tuja morto.»
Sergej prenis la bombon en siaj manoj. Pala estis lia vizaĝo.
«Tiel estu!» li elkriis. «Mi pretas fordoni mian vivon kontraŭ ŝia!»
Li levis la bombon antaŭ si.
«Mi trairos la tunelon kaj premos la bombon kontraŭ la muro kaj mem eksplodigos ĝin», li diris. «Ielov, lumigu kandelon ĉe la flamo. Estu pretaj por kiam la muro disfalos.»
«Ne, ne», ekkriis Ielov, kroĉante Sergej-n je la brako. «Vi ne povas…»
«Frato mia», diris Trapelov kvietvoĉe. «Estu tiel, kiel li diras. Por Rusujo!»
Sed ĝuste kiam Ielov turnis sin al la flamo por lumigi la kandelon, aŭdiĝis granda frapbruo venanta de la pordo supre kaj la sono de multaj voĉoj de sur la strato.
Ĉiuj senmoviĝis.
Sinjorino Vaseliĉ portis manon al siaj lipoj.
Tuj poste venis la sonon de muskedkolboj frapantaj la pavimerojn kaj abruptajn komandkriojn.
«Soldatoj!» elkriis sinjorino Vaseliĉ.
Trapelov turnis sin al sia frato.
«Jen la fino», diris li. «Eksplodigu la bombon, ke ni mortu kune.»
Subite, sinjorino Vaseliĉ ĵetis ekkrion.
«Mi aŭdas la voĉon de Olga!»
Ŝi suprenkuris al la pordo kaj malfermis ĝin, kaj feliĉa voĉo aŭdiĝis.
«Estas mi, Olga, kaj mi estas libera!»
«Libera!» ekkriis la fratoj.
Ĉiuj haste suprenkuris la ŝtuparon.
Olga staris antaŭ ili en la vestiblo kaj apud ŝi estis policistoj, kaj sur la strato, soldatoj. La studentoj kunpremis sin piede de la ŝtuparo, kune kun Gliĉ, la servisto, kaj Jump, la kuiristino.
«Mi estas libera», elkriis Olga, «liberigita pro la bonkoreco de la Caro. Rusujo proklamis militon kaj pretas batali por monda libereco; ĉiuj politikaj malliberuloj estas liberigitaj».
«Hura! Hura!» kriis la studentoj. «Milito!»
«Si estas liberigita», diris la policisto apud Olga. «Ni rezignas la akuzon pri la murdo de Popov. Neniu estos kondamnita prie, nun.»
«Mi ne murdis lin», diris Olga. «Mi ĵuras, ke estas la vero», kaj ŝi levis la manon solene.
«Vi ne murdis lin!» ekkriis Sergej ĝojkore. «Vi ne murdis Popov-n. Sed kiu do murdis lin?»
«Dio defendu nin», diris Jump, la kuiristino. «Se neniu ‘stos punita, murdis lin mi.»
«Vi!» ĉiuj ekkriis.
«Ja mi», diris Jump. «Borde de la rivero mi murdis lin. Defendante mian honoron.»
«Defendante sian honoron», diris la fratoj. «Tion ŝi plenrajtis fari.»
Ili premis ŝiajn manojn.
«Ĉu vi detruis lin per bombo?» ili demandis.
«Ne», respondis Jump. «Mi falsidiĝis sur lin.»
«Hura! Hura!» ekkriis la studentoj.
Post mallonga silento, Trapelov ekparolis.
«Amikoj», li diris, «nova tago alvenas. La tagiĝo lumiĝas. La luno levas sin. La steloj malaperas. Naskiĝas libereco. Vidu! Ni bezonas ĝin ne plu.» Kaj li prenis la bombon kun ĝia ankoraŭ ne uzita fuzeeto. «Rusujo estas libera. Fratoj ni ĉiuj estas. Ni ĵetu ĝin al la malamikoj. Antaŭen! Al la landlimoj! Vivu la Caro!»
Pri la danĝero prunti alumetojn (1910) Novelo de Stephan Leacock
Tradukis Stephan Brault
Onipovus kredi, ke la surstrata prunto de alumeto estas simpla afero. Tamen, ĉiuj kiuj iam provis plenumi ĝin firme asertos la malon, kaj estos pretaj atesti perĵure la verecon de mia ĵusa sperto.
Mi staris sur stratangulo, tenante cigaron, kiun mi evidente intencis ekbruligi. Mankis alumeto. Bonŝance, alvenis miadirekten ordinara, ŝajne konvena viro, kiun mi alparolis:
«Pardonu, Sinjoro. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por pruntedoni alumeton?»
«Alumeton?» diris li. «Nu, plezure.» Malbutoninte sian palton, li palpserĉis la poŝon de sia veŝto. «Unu mi ja havas», li aldonis, «kaj mi pretus ĵuri, ke ĝi estas en mia malsupra poŝo – nu, atendu… eble, fakte, en la supra – atendu momenton, dum mi deponas miajn paketojn sur la trotuaron.»
«Ho, ne faru al vi la penon, mi petas», diris mi. «Tute negravas.»
«Nu, ‘stas nenio, nur kelkajn sekundojn mi bezonas; mi ja scias, ke unu troviĝas ie, ene» – dirante tiujn vortojn, li enprofundigis la fingrojn en siajn poŝojn – «sed, vidu, tiu ne estas la veŝto, kiun mi plejofte…»
Konstatante, ke la ulo estis pli kaj pli ekscitita pri la afero, mi provis rezignigi lin: «Ba, ne zorgu. Se tiu ne estas la veŝto, kiun vi plejofte… Nu, tute ne gravas».
«Atendu, atendu!» li rebatis. «Unu el tiuj damnindaĵoj mi havas ie sur mi. Probable en mia horloĝpoŝo… Ankaŭ ne tie. Atendu, ke mi reprenu mian palton. Almenaŭ, se tiu stulta tajloro scipovis fasoni poŝojn priserĉeblajn!»
Nun, li ŝajnis vere incitita. Li ĵetis furioze sian kanon kaj konvulsie plonĝis la manojn en tiun ĉi kaj tiun poŝon, grumblante de inter kunpremitaj dentoj: «Kulpas tiu bubaĉo mia, ĉiam fuŝfingrumante miajn poŝojn… Diable! Lian pugon mi ja varmigos klakfrape. Ha! sendube ĝi estas en mia pugpoŝo. Ek, levtenu la baskon de mia palto dum duonsekundo, kaj mi…»
«Ne, ne», mi denove protestis. «Ne tiom klopodu, mi petas. Tute ne penvaloras. Vi neniel bezonas demeti vian palton kaj – ho, ne… ne forĵetu viajn leterojn kaj paketojn en la neĝon, tiel, kaj ne forŝiru viajn poŝojn! Ne surtretu vian palton kaj ne piedbatu viajn paketojn. Terurigas aŭdi vin malbeni vian bubon per tiu harstariganta tono. Ne – ho, mi petegas vin – ne ŝiru viajn vestaĵojn tiel sovaĝe.»
Subite, enigante la manon sub la tegaĵon de sia palto, li pro ĝojego gruntis.
«Finfine!» li ekkriis. «Jen ĝi estas!» Kaj li eltiris la aĵeton por ekzameni ĝin.
Dentopikilo.
Pelate de memdefenda impulso, mi ekpuŝis lin antaŭ preterpasantan trolebuson kaj forkuregis.
Monatpaga importa fikcio
Pri kolektado (1910) Novelo de Stephan Leacock
Tradukis Stephan Brault
Kiel multaj el miaj homaj gefratoj, min fojfoje ekkaptas la deziro starigi kolektadon. Komence, estis pri poŝtmarkoj. Mi ricevis leteron de amiko elmigrinta al Sud-Afriko. Sur la koverto estis algluita triangula poŝtmarko, kaj ekvidinte ĝin, mi pensis: «Poŝtmarkkolektado… Kia bona ideo! Mi dediĉos mian tutan vivon al ĝi».
Mi aĉetis albumon kun sufiĉe da paĝoj por la poŝtmarkoj de ĉiuj landoj, kaj tuj komencis kolektadi. Dum tri tagoj, la afero progresis mirinde. Mia albumo enhavis:
- Unu kablandan poŝtmarkon de Sud-Afriko
- Unu unucendan poŝtmarkon, Usono
- Unu ducendan poŝtmarkon, Usono
- Unu kvincendan poŝtmarkon, Usono
- Unu dekcendan poŝtmarkon, Usono
Poste, la kolektado haltis abrupte. Dum tempo, mi parolis pri ĝi aludete ĉirkaŭ mi, kaj menciis, ke mi havas unu aŭ du altvalorajn poŝtmarkojn el Sud-Afriko, sed fine mi laciĝis eĉ mensogi pri ĝi.
Temp-al-tempe, mi provas interesiĝi pri moneroj. Ĉiufoje kiam mi ricevas malnovan duonpencon aŭ meksikan kvarondolaron, revenas al mi la ideo, ke nepre konservante maloftaĵojn tiajn, oni baldaŭ estus amasinta veran trezoron. Je mia unua provo, ege entuziasma mi estis, kaj antaŭ nelonge, mi sukcesis kunigi plurajn interesaĵojn. Mia kolektado entenis:
- Antikvan roman moneron. Regno de Kaligulo. Kompreneble, ĝi estis la gemo de la tuta aro. Kiam amiko donacis ĝin al mi, mi tuj komencis febre kolektadi.
- Etan kupran moneron. Valoro: unu cendo. Usono. Ŝajne moderna.
- Etan nikelan moneron. Cirklan. Usono. Valoro: kvin cendoj.
- Etan arĝentan moneron. Valoro: dek cendoj. Usono.
- Arĝentan moneron. Cirklan. Valoro: dudekkvin cendoj. Usono. Belege.
- Grandan arĝentan moneron. Enskribo: «One Dollar». Usono. Tre altvalore.
- Antikvan britan kupran moneron. Probable de la regno de Karaktakus. Apenaŭ legebla enskribo: «Victoria Dei gratia regina». Tre valore.
- Arĝentan moneron. Videble francan. Enskribo: «Fünf Mark. Kaiser Wilhelm».
- Cirklan arĝentan moneron. Tre difektitan. Enskribo nekompleta: «E Pluribus Unum». Probable rusa rublo, sed egale povus esti japana eno aŭ ŝanhaja piastro.
Post tio ĉesis kreski la trezoro. Ĝi eltenis dum preskaŭ la tuta vintro, kaj mi lante pli kaj pli fieris pri ĝi, sed unu vesperon, mi kunprenis la monerojn por ilin montri al amiko kaj ni elspezis 3, 4, 5, 6 kaj 7 por dupersona vespermanĝo. Tuj poste, mi aĉetis cigarojn ĝis prezo de unu eno kaj mi interŝanĝis la relikvon de Kaligulo kontraŭ tiom da varma skotviskio, kiom oni konsentis min servi. Post la viksio, fajfante pri historio, mi enmetis 2 kaj 8 en infanmalsanuleja almozujo.
Post tio, mi provis fosiliojn. Ektrovinte du en dek jaroj, mi forlasis tiun ŝatokupon.
Iun tagon, amiko montris al mi tre interesan kolektadon de antikvaj kaj raraj armiloj, kaj dum tempo, mi entuziasmiĝis pri la ideo. Mi kunigis plurajn interesajn kuriozaĵojn, kiel:
- Antikvan musketon, uzitan de mia avo (Li uzis ĝin dum pluraj jaroj ĉe sia bieno kiel levstango.)
- Antikvan krudledan rimenegon, uzitan de mia patro.
- Antikvan indianan sagopinton, kiun mi trovis tuj post la starigo de mia kolektado. Ĝi similas triangulan ŝtoneton.
- Antikvan indianan pafarkon, kiun mi trovis malantaŭ segejo la duan tagon de mia kolektado. Ĝi similas rektan ulman aŭ kverkan branĉon. Kiel bildveke estas pensi, ke precize tiu armilo servis dum terurega epizodo de sovaĝa milito.
- Kanibalan ponardon aŭ rektatenilan pikarmilon de la Sudaj Maroj. Preskaŭ tremetigos pro hororo la leganton ekscii, ke tiun kruelegan armilon, aĉetitan de mi mem la trian tagon de mia kolektado, mi fakte ekvidis en la montrofenestro de brokantisto, kiu prezentis ĝin kiel ordinaran hejman distranĉilon. Kontemplante ĝin, oni neeblas ne elvoki la terurajn agojn, kiujn ĝi realigis.
Tiun kolektadon mi konservis sufiĉe longe ĝis, en paroksismo de furoramo, mi prezentis ĝin al fraŭlino kiel svatiĝan donacon. Ŝi ŝajne taksis ĝin pava, kaj niaj interrilatoj sekve malvarmiĝis.
Se ĉio konsideri, mi rekomendas al komencantoj kontentiĝi pri la kolektado de moneroj. Mi mem nun kunigas aron da usonaj monbiletoj (regno de Taft, prefereble), okupiĝo, kiun mi trovas absorbantega.
Prelegas hodiaŭ… Novelo de Stephan Leacock
(Pri la profesio de preleganto) (1922)
Tradukis Stephan Brault
Leacock faris multajn prelegturneojn kiel humuristo. En sia libro My Discovery of England (Mia malkovro de Anglujo), li rakontas pri sia sperto.
Ne nur dum mia turneo tra Anglujo sed ankaŭ dum multaj jaroj mi havis la okazon oratori kaj prelegi en diversaj lokoj kaj situacioj, por diversaj aŭskultantaroj. Tion mi diras ne fanfarone, sed ĉagrene. Mi mencias la fakton nur por substreki, ke rilate al prelegoj kaj publika parolado, mi konsideras min kiel spertulo.
Nur malmultaj scias, kiel prelegi estas malfacile kaj malagrable. La ĉeestanto vidas la preleganton paŝi sur la scenejon en sia blanka veŝto kaj longa redingoto, ŝajnigante mienon de prestidigitisto, kaj imagas lin feliĉa. Dek minutojn post la komenco, tiu babilemulaĉo enuigas lin. Jes, la averaĝa prelega publiko laciĝas post dek minutoj, kaj la plej lertaj aŭskultantoj bezonas nur kvin. Saĝuloj evitas prelegojn. Mistere tiuj, kiuj malgraŭ ĉio ĉeestas ilin kaj rapide enuas, sentas reflekse ian personan rankoron kontraŭ la preleganto. Tamen, ties suferado estas multe pli akra, ol kies ajn.
Malgraŭ ĉiuj elprovoj, prelegante, mi ĉiam strebas ŝajnigi min tiom feliĉa, kiom mi kapablas. Laŭ mi, tiel faru tiu, kiu vivtenas sin per humurado. Mi malfavoras la ideon, ke humuristo devas aspekti kiel funebrulo, kun vizaĝo stampita de la sigelo de melankolio. Estas ŝablono, fitruko inda je cirka klaŭno. La esprimo «eksplodi per ridego» plej taŭge bildigas komedion. Jen kial mi diras, ke ĉiam dum miaj prelegoj mi provas ŝajni gaja, kaj ridi pri miaj propraj ŝercoj. Eĉ tia sinteno, tamen, ekestigas ian indigneton ĉe kelkaj partoprenantoj. «Nu», iam diris severmiena virino, alparolante min post unu el miaj prelegoj, «vin ŝajne ege amuzas viaj babilaĵoj». «Kara Sinjorino», mi respondis, «se ne min, kiun?» Sed se diri la veron, la tuta prelegafero estas longa enua kaj laciga nevariado. Mi do proponas ĉi tie priskribi kelkajn el la multnombraj haltoj sur la kalvaria vojo de la preleganto.
La unua el la problemoj, kiujn devas rapide alfronti la komencanta preleganto estas la fakto, ke la publiko ne volas veni aŭdi lin. Tio okazas nevarie kaj konstante, kaj ne pro difekto aŭ manko flanke de la parolanto.
Mi neniel asertas, ke tio oftiĝis dum mia traangluja turneo. En preskaŭ ĉiu kazo, mi alparolis multnombrajn aŭskultantojn: se dividi la monon, kiun mi perlaboris per la averaĝa nombro da ĉeestantoj, mi kalkulas, ke ili pagis po dektri cendojn. Kaj miaj prelegoj klare valoras dektri cendojn. Bedaŭrinde, hejme, en Kanado, mi tro ofte faris la fatalan eksperimenton prelegi senkoste, kaj tiakaze, la publiko simple rifuzis veni. Homo ja konsentos eliri, sciante, ke atendas lin unuaklasa dektri-cenda prelego, sed kiam la afero nenion valoras, kial fari al si la ĝenon?
Mia hejma urbo estas superŝutita de etaj societoj, kluboj, asocioj, ĉiuj alparolindaj. Almenaŭ, tiel ŝajnas. Fakte, societoj konsistas el prezidantoj, sekretarioj kaj oficialuloj, kiuj avidas la elstarecon akompanantan la postenojn, kaj longa listo de aliaj anoj, kiuj ne ĉeestas la kunvenojn. Estas por grupoj tiaj, ke la invitita preleganto pretigas sian senkostan paroladon pri «La hindo-germanaj faktoroj baze de historio». Se li estas profesoro, la tutan vintron li oferdonas al la entrepreno. Vizitu lin neatendite, kaj lia edzino diros al vi, ke li estas «supre, pretigante sian prelegon». Se li akceptas ricevi vin, li malsuprenvenos vestita de siaj pantofloj kaj ĉambrorobo. Pri la kunveno, li bildigas al si aregon da sciavidaj hindo-germanaj vizaĝoj sorbantaj atentege liajn parolojn.
Tiam alvenas la fatala vespero. Deksep ĉeestantoj… La preleganto simple rifuzas kalkuli ilin. Poste, li parolos pri «proksimume cent aŭskultantoj». Al tiu areto li prelegas pri la hindo-germanaj faktoroj. Li parolas du horojn. Ĉe la fino, la prezidanto proponas debaton. Neniureagas. La aŭskultantaro estas tute preta sankcii sendebate la hindo-germanajn faktorojn. Poste, la prezidanto parolas siavice. Li diras:
«Mi ja bedaŭras, ke tiom malmulte el niaj anoj venis ĉi-vespere. Sendube, la malĉeestantoj lasis forpasi veran interesaĵon, t.e. tiu ĵus-aŭditan mirindan prelegon. Mi deziras certigi la preleganton, ke, se li venos denove al la Klubo de la Strigoj, li parolos antaŭ plenplena ejo. Kaj ĉu tiuj anoj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian dolaron ĉi-vintre transdonos ĝin aŭ al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili foriros?»
Tian konkludon mi aŭdis (en la jaroj, kiam mi estis devigita aŭskulti ĝin) tiom da fojoj, ke mi konas ĝin parkere. Mi renkontis la Klubon de la Strigo sub tiom da nomoj, ke mi scipovas tuj rekoni ĝin. Mi scias, ke ĝiaj anoj rifuzas partopreni kunvenojn en frosta vetero, ke ili rifuzas partopreni kunvenojn en malseka vetero, ke neeblas kunvenigi ilin kiam la vetero belas, ke la plej eta kontraŭ-atrakcio – hokeo-matĉo, religia muzika koncerto – tuj devojigas ilin.
Mi memoras kiam mi estis devigita, kiel freŝnomumita okupanto de kolegia katedro, alparoli la anojn de iu Klubo de Strigoj. Tiu puno estas altrudita al ĉiuj novaj profesoroj, kaj la Strigoj faltrafas siajn predojn kiel rabobirdoj. Hodiaŭ, mi estas por ĉiam for de iliaj ungegoj. Tiuepoke, kiam mi devis plenumi tiun taskaĉon, mi kutimis venĝi min – image, ne reale – per postskribo al la deksep Strigoj sidaj dise en la halo, post la konkludaj rimarkoj de la prezidanto:
«Sinjoroj – se vi ja apartenas al la homa genro, kio estas dubinda –, mi ekkonsciis, ke tio kion mi ĵus legis al vi, “Hegelo, la diisto” eraro estis. Mi prilaboris ĝin la tutan vintron, kaj nun konstatas, ke neniu el vi ĉimpanzoj scias kiu estis Hegelo nek kio estas diisto. Ne gravas. Mi ĵus liberiĝis el tiu premsonĝo, kaj estas granda malpezigo. Tamen, lasu min diri tion, kaj nur tion; mi ne bezonos pli ol momento. Via prezidanto estis sufiĉe afabla por promesi, ke, kiam mi revenos, vi kunigos plenplenan ejon da aŭskultantoj por mi. Nu, mi garantias, ke, se vi atendas mian revenon por kuniĝi denove, ja atendos vi. Fakte, sinjoroj – mi esprimas min tute sincere – tiu rendevuo plenumiĝos en alia mondo.»
Nu, lasu ni la temon de la aŭskultantaro. Supozu, ke vera aro da aŭskultantoj fakte kuniĝis. Tiukaze, estas plenumende de tiu funebraĵisto – ŝerce aludita en la gazetaj raportoj per la esprimo «la eminenta prezidanto» – detrui la memfidon de la prelegonto. Plejofte, li sukcesas. Kelkaj el ili, fakte, elmontras grandan talenton prie. Jen unu aŭ du ekzemploj el mia propra sperto:
«Gesinjoroj», anoncis la prezidanto de urbeta societo en la okcidenta parto de Ontario, kie mi estis pagita (nemulte) por prelegi, «prelegas hodiaŭ profesoro…» (tiumomente, li provis legi mian nomon sur karto, malsukcesis, kaj reenpoŝigis la karton) «profesoro… kiu parolos al ni pri…» (denove la karto) «pri antikva… antikva… mi ne bone vidas pri kio temas… antikva… Britujo? Dankon, pri antikva Britujo. Estas la unua vespero de nia vintra prelegaro. La lasta aro da prelegoj, kiel vi scias, ne estis sukceso. Verdire, ni finis la jaron kun deficito. Do, tiujare ni komencas novan aron per ia eksperimento kun pli ĉipa talento.»
La prezidanto afable etendis la manon al mi, kaj eksonetis disaj aplaŭdoj. «Antaŭ ol sidiĝi», aldonis li, «mi ŝatus diri, ke mi bedaŭras vidi tiom malmulte da ĉeestantoj, kaj mi memorigas al tiuj, kiuj ne ankoraŭ tion faris, ke ili devas pagi sian dolaron al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili foriros.»
Pripensu tiu, kiu iam surscenejiĝis post prezento, kia ajn ĝi estis, kiel oni sentas sin, trenante ĝis la podio, fine de longa ĉeno, la titolon «ĉipa talento».
Alia ĉarma maniero por prezidanto krei favoran etoson por la preleganto kaj la aŭskultantoj estas legi la pardonpetajn leterojn senditajn de neĉeestantoj. Tio, kompreneble, estas rezervita por gravaj eventoj, kiam oni invitas la preleganton por substreki esceptajn temojn. Trafis min tia sorto, antaŭ ne mallonge, kiam mi devis «aperi» (taŭga vorto por la cirkonstancoj) dum mi trairis Kanadon kolektante monon por helpi la Belgojn. Mi vojaĝadis komfortege danke al pasilo de la Kanad-Pacifika Fervojo (ne renovigita poste – funkciuloj de la Ministerio pri trafiko bonvolu noti) kaj estis varme akceptita kien ajn mi iris.
Komence de tiuj renkontiĝoj, la prezidanto devis do strebi distingigi la kunvenon, aldoni al ĝi ian prestiĝan stampon. Jen kiel unu faris:
«Gesinjoroj», diris li, leviĝinte de sur sia seĝo kaj proksimiĝinte al la podio kun paperoj ĉemane, «antaŭ ol prezenti la ĉi-vesperan preleganton, mi devas fari unu aŭ du anoncojn». Dum li malĉifis siajn foliojn kaj elektis unu, granda silento ekfalis en la halo. «Ni esperis havi kun ni ĉi-vespere siro Robert Borden, ĉefministro de la Dominio. Mi ĵus ricevis telegramon de siro Robert, en kiu li diras, ke bedaŭrinde li ne povos ĉeesti nian kunvenon.» (Aplaŭdegoj.) La prezidanto levis la manon, petante silenton, prenis alian telegramon, kaj daŭrigis: «Nia komitato, Gesinjoroj, sendis telegramon al siro Wilfrid Laurier, en kiu ni elkore invitis lin al nia vespero. Jen estas la respondo de siro Wilfrid; li bedaŭras ne povi esti kun ni». (Pliaj aplaŭdegoj.) Denove, la prezidanto levis la manon kaj daŭrigis, legante unu paperon post la alia: «La financministro ne povos partopreni nian eventon». (Aplaŭdoj.) «Sinjoro Rodolphe Lemieux» (aplaŭdoj) «malĉeestos». (Aplaŭdegoj.) «Urĝaj aferoj detenas la urbestron de Toronto.» (Entuziasmaj aplaŭdegoj.) «La anglikana episkopo de la diocezo» (aplaŭdoj), «la direktoro de University College, Toronto» (aplaŭdegoj), «la ministro pri Edukado» (aplaŭdoj)… «neniu el ili venos». La halo longe reeĥis entuziasmajn aplaŭdojn, post kio la kunsido estis malfermita, sub la klara kaj palpebla ĝenerala impreso, ke jen unu el la plej eminentaj ĉeestantaroj iam kunigitaj en tiu ĉi ejo.
Jen alia sperto el la sama periodo, dum kiu mi dediĉis min al la jam menciita laŭdinda tasko. Alveninte al urbeto de la orienta parto de Ontario, mi malkovris je mia hororo, ke mi devas «aperi» en preĝejo. Oni atendis, ke mi legu el miaj libroj, kiuj havas, laŭ la plejmulto, humuran karakteron. Preĝejo ŝajnas ne vere taŭga loko por humuri. Mi priskribis mian embarason al la pastro, tre solenaspekta viro. Li kapjesis, lante kaj seriozmiene, plene komprenante la problemon. «Ja vidas mi», li diris, «sed mi kredas, ke mi povas prezenti vin al niaj gefratoj tiel, ke la afero konvenos.»
Kiam alvenis la tempo, li kondukis min sur la podio kie staras la altaro, ĝuste piede de la pupitro sur kiu kuŝis impona Biblio prilumita de leglampo. Estis granda preĝejo, kaj la aŭskultantoj, sidantaj en la duonlumo, kiel kutimas por prediko, fandiĝis en la tenebro de la fundo. La ejo estis plenplena sed regis eksterordinara silento. Tiam ekparolis la prezidanto.
«Karaj gefratoj», li diris, «komprenu, mi petas, ke oni ja povas ridi ĉi-vespere. Oni aŭdu elkorajn ridojn; ridu, ridegu kiom ajn vi deziras ĉar», (kaj ĉi tie, lia voĉo prenis la funebran tonon de la predikanto) «konsiderante la noblan celon pri kiu la profesoro aperas hodiaŭ, ni povas esti certaj, ke la Sinjoro indulgos tiujn, kiuj ridos pri nia gasto.»
Mi bedaŭras raporti, tamen, ke neniu el la ĉeestantoj, malgraŭ la antaŭa ĝenerala absolvo, emis preni ŝancon tian.
Samrilate, mi memoras la prezidanton de iu Vermonta urbeto. Li apartenis al tia tipo de oficialuloj, kiuj alvenas al la kunsido tiom malfrue, ke la komitatanoj ne havas tempon klarigi taŭge la kialon de la evento nek kiu estas la prelegonto. Mi rimarkis, tiufoje, ke li prezentas min tre prudente, menciante mian nomon (kiun li legis sur karteton), kaj diras nenion pri la Belgoj nek pri la fakto, ke mi estas (espereble) humuristo. Tiu lasta neglektado estis la plej grava. Pro manko de konsilo, la aŭskultantoj restis perfekte silentaj kaj decaj kaj ĝentilaj dum mia parolado. Tiam, iel, ĉe la fino, ĝuste kiam iu estis proponanta voĉdonon pri danka deklaracio, la prezidanto malkovris sian eraron, kaj tuj provis korekti ĝin. Ĝuste dum la ĉeestantoj estis leviĝantaj kaj metantaj siajn mantelojn, li subite leviĝis, frapetis sur sia skribtablo, kaj diris:
«Momenton, Gesinjoroj, momenton. Mi ĵus malkovris – mi devintus kompreni ĝin pli frue, sed mi alvenis al la kunveno lastaminute – ke nia preleginto ĵus alparolis nin nome de la Belga Helpofonduso. Laŭ tio, kion mi ĵus eksciis, li estas famkonata kanada humuristo (ha ha!), kaj mi estas certa, ke li ege amuzis nin (ha ha!) Ne nur li faris tiun plezurigan prelegon (ha ha!) – mi ne konsciis pri tio antaŭ nun mem – por la Belga Helpofonduso, sed li tion faris senpage. Sendube, kompreninte tion, ni ĉiuj vidos kiom penvalora estis nia ĉeesto. Mi nur bedaŭras, ke tiom malmulte el niaj anoj ja venis ĉi-vespere. Sed mi certigas nian parolinton, ke se li venos viziti nin denove, ni povos garantii al li plenplenan halon. Kaj parenteze, se kelkaj el la anoj de nia asocio ankoraŭ ne pagis sian dolaron por la sezono, ili povos doni ĝin aŭ al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili eliros.»
Pro la riĉa sperto, kiun mi havas rilate al prezidantoj, mi nature interesiĝis pri tiuj, kiuj estis prezentontaj min dum mia turneo en Anglujo. Mi ne povas fari alie, ol pensi ke mi akiris rafinitan guston pri prezidantoj. Mi konas ilin ĝuste kiel aliaj spertuloj konas antikvaĵojn aŭ pekinajn hundojn. La Spritan, la Tedan, la Solenan – ĉiujn el ili mi jam alfrontis. Tuj kiam mi premas la manon de iu prezidanto en la komitata salo, mi povas antaŭdiri ekzakte, kiel li agos.
Kelkaj tipoj de prezidantoj estis tiel ofte priskribitaj, kaj estas tiel bone konataj, ke ne valoras la penon gurdi pri ili. Ĉiuj konas la prezidanton, kiu diras: «Nu, Gesinjoroj, vi ne venis tie ĉi por aŭskulti min. Mi do prenos nur mallongan tempon – fakte, mi kontentiĝos fari nur unu aŭ du rimarketojn». Li tiam babiladas dudek kvin minutojn. Kaj finfine, li konkludas kun ĉarma simpleco: «Bone. Mi konscias, ke vi ĉiuj senpacience atendas la preleganton…»
Kaj ĉiuj konas la prezidanton, kiu alvenas al la kunveno kun tre malkompleta ideo pri kiu aŭ kio estas la preleganto, kaj tial prezentas lin dirante:
«Nia preleganto estas ĉie rekonita kiel unu el la plej gravaj mondaj ekspertoj pri… pri… pri la hodiaŭa temo. Li venas de… de… de tre fora distanco, kaj mi povas certigi lin, ke estas granda plezuro por nia aŭskultantaro bonvenigi homon, kiu faris tiom por… por favorigi la interesojn de… de ĉiuj, kiel li faris.»
Sed tia homo, tiel malbona, kiel li povas ŝajni, ne estas samnivela kiel la prezidanto, kiu evidente pretigis la farotan prezenton je la plejlasta momento. Mi malbonŝancis suferi prezidanton tian sub la formo de magistratano virbovaspekta, en unu el tiuj etaj manufakturaj urboj de la nordo de Anglujo, kie oni bredas kaj enoficigas ulojn tiajn.
«Mi neniam antaŭe renkontis la prelaganton», li tuj konfesis, «sed mi ja legis lian libron». (Deknaŭ verkis mi.) «La komitato ‘stis sufiĉe afabla sendi al mi lian libron lastnokte. Ne ĉion mi legis, sed mi ĵetis rigardon al la antaŭparolo, kaj mi povas certigi lin, ke li ‘stas ege bonvena. Se mi bone komprenis, li venas de kolegio…» Li turnis sin rekte al mi kaj demandis laŭtvoĉe: «Kiel nomiĝas tiu kolegio, en Kanado, de kie vi venas?»
«McGill», mi respondis sammaniere.
«Li devenas de McGill», eltondris li. «Mi neniam aŭdis pri McGill, sed mi certigas lin, ke li ‘stas ege bonvena. Li parolos al ni… Pri kio vi diris, ke vi parolos?»
«Estas humura prelego», klarigis mi.
«Jes, humura, Gesinjoroj, kaj mi pretas diri, ke ĝi ‘stos vera gemo. Mi bedaŭras nur, ke mi mem ne povos resti, ĉar mi devas reiri al la Urbodomo por kunveno. Do sen plia prokrasto, mi lasas la preleganton praktiki sian humuron.»
Eĉ pli aĉa prezidanto estas tiu, kies menson iu loka okazaĵo absorbas kaj ĉagrenas, kaj kiu surscenejiĝas elmontrante mienon klare afliktitan. Antaŭ ol prezenti la preleganton, li aludas emocie la bedaŭrindaĵon, kia ajn ĝi estas. Pri enkonduko al humura prelego, oni povas ne pli bone revi.
Jen tio, kio okazis iun vesperon, antaŭ malgajmiena aŭskultantaro en Londona antaŭurbo.
«Rigardante nian kunvenejon», li komencis funebratone, «mi vidas multajn neokupitajn seĝojn». Li eksilentis kaj malfacile subpremis doloran spasmon. «Sed ne surprizas min, ke multaj inter ni preferis resti kviete hejme ĉi-vespere.»
Mi tute ne komprenis kion li aludas. Mi povis nur konstati, ke specifa ĉagreno estis stuporiginta la urbon tiutage.
«Al pluraj el ni, veni ĉi tie por aŭskulti humuran prelegon post la senigo, kiun ni ĵus suferis ne devas ŝajni vere dece.»
«Kio do okazis?» mi flustre demandis al civitano sidanta apud mi sur la scenejo.
«Nia plej olda loĝanto», li respondis mallaŭtvoĉe. «Li mortis ĉi-matene.»
«Kiom aĝa?»
«Naŭdek kvar.»
Dume la prezidanto plu parolis, per voĉo interrompita de profundaj plorĝemoj:
«La komitato debatis, ĉu tamen plenumiĝu la prelego. Se ĝi havus alian karakteron, nia situacio estus malpli embarasa…»
Mi jam sentis min kiel krimulo.
«Kompreneble, se la prelego entenus informojn, aŭ estus inspirita de celo nobla aŭ iel utila… Sed ne estas la kazo. Se ni ne eraras, tiu prelego, kiun s‑ro Leacock jam prezentis dudek aŭ tridek fojojn tra Anglujo…»
Tiam, li turnis al mi rigardon milde riproĉan, dum la silentaj ĉeestantoj, profunde emociitaj, rigardis min kiel homon, kiu trakuras la landon insultante la memoron de forpasintoj per la tridekfoja ripetado de prelego.
«Laŭ nia kompreno, kvankam tion ni havos oportunon juĝi ni mem baldaŭ, la prelego de s-ro Leacock ne havas econ, kiu… ne entenas, por tiel diri, la tipon de valoroj… Unuvorte, ĝi ne estas prelego tia.»
Denove, li eksilentis kaj subpremis plorĝemon.
«Se nian povran amikon la Ĉielo ne revenigintus al Si tiel frue, post ses jaroj li estus fariĝinta centjarulo. Sed tiel ne estu. Jam de du aŭ tri jaroj li mem rimarkis, ke liaj fortoj forlasas lin, ke, iel, li ne plu estas kiel antaŭe. Lastamonate, lia sano malfortiĝis. Lastasemajne, li komencis adiaŭi nin. La pasintan mardon, malaperis lia parolkapablo. Ĉi-matene, malaperis li mem, sed mi certas ke nun, li ripozas kviete en loko, kies pacon neniu prelego perturbas.»
La publiko nun estis preskaŭ ploronta.
La prezidanto videble strebis repreni sian memregon kaj paroli firmtone.
«Tamen, nia komitato opiniis ke, aliasence, estas malgraŭ ĉio nia devo plenumi niajn aranĝojn. Laŭ mi, Gesinjoroj, la milito lernigis al ni ĉiuj, ke nia devo estas “teni firme” ĉiacirkonstance, kiel ajn malfacila ĝi povas esti, kiel ajn malinkline ni faras ĝin, kaj kiaj ajn la danĝeroj kaj stumbloj. Ni devas teni ĝisfine, ĉar ni ne forgesu, ke fino ja venos, kaj danke al nia animforto kaj pacienco, ni atingos ĝin.»
«Mi do invitas s-ron Leacock aŭdigi sian prelegon, kies titolon mi forgesis, sed ŝajne ĝi estas tiu, kiun li jam prezentis tridek aŭ kvardek fojojn tra Anglujo.»
Kontraste al tiu melankolia prezentanto, vidu kiel ĉarma kaj varmkora homo prezentis min tutfuŝe al metropola aŭskultantaro.
Tiel entuziasma, ordema kaj memfida li estis, ke eventuala eraro ŝajnis tute neebla. Mi taksis nenecese «trejni» lin, tial ke li aspektis tiom perfekta.
«Grande plezurigas min», li diris, donante ĉiujn signojn senti sin hejme sur la scenejo, «bonvenigi ĉi-vespere eminentan kanadan samlandanon, s-ron Learoyd». Li turnis sin al mi kaj faris mirinde gracian bonvenigan geston. Se nur mi nomiĝintus Learoyd anstataŭ Leacock, lia sinteno estintus neriproĉebla.
«Pluraj el ni», li aldonis, «atendis s-ron Learoyd kun ĝoja senpacienco. Danke al liaj libroj, li ŝajnas al ni kiel delonga amiko. Fakte, mi ne troigus dirante al s-ro Learoyd, ke en nia urbo, lia nomo estas favore menciata en ĉiuj domoj. Estas honoro – grandega honoro – prezenti al vi s-ron Learoyd».
Miascie, li neniam konsciis pri sia eraro. Post mia prelego, li deklaris certi, ke la aŭskultantoj «estas ege dankemaj al s-ro Learoyd», kaj, lasante post si kelkajn rapidajn kaj ĝentilegajn vortojn de senkulpigo, li forflugis kiel muŝbirdo al aliaj eventoj. Nu, mi tutkore pardonis lin. Kion oni ne pardonus al afableco kaj bonkoreco: ili faras la vivon tiel pli plaĉa. Se tiu prezidanto iam venos viziti mian urbon, li estas ĉi-pere invitita tag- aŭ vespermanĝi kun mi, kun s-ro Learoyd aŭ kiu ajn li volas.
Homo tia, se ĉion konsideri, kontrastegas kun la prezidanto, kiu havas nenion el la denaska ĝentileco, kiu devus akompani la postenon. Ekzemple, estas tipo de homoj, kiuj kredas taŭge prezenti prelegonton per kelkaj vortoj pri la financoj de la societo, antaŭ kiu li estas parolonta (kontraŭ honorario), kaj pri la malfacileco venigi anojn al la prelegoj.
Ĉiuj aŭdis paroladon tian mi ne scias kiom da fojoj. Sed ĝi estas plejbone gustumita de la jam pagita preleganto, kiu sidas atende sur la scenejo. Ĝi tielas:
«Gesinjoroj, antaŭ ol inviti la ĉi-vesperan preleganton alparoli nin, mi volas diri kelkajn vortojn. Multaj el niaj anoj ankoraŭ ne pagis sian membrecprezon. Mi ja scias, ke ni ĉiuj spertas malprosperan periodon kaj malfacilas kolekti monon. Tamen niaj anoj devus konscii, ke la elspezoj de nia societo tre grandas. La honorario postulita de prelegantoj, kiel vi supozeble scias, rapide kreskis dum la pasintaj jaroj. Fakte, mi povas diri, ke ĝi fariĝis preskaŭ ekscesa.»
Jen plaĉa deklaracio por la prelegonto. De sia sidloko, li povas vidi la nepagintojn, kiuj okulumas al li malamege. Dume la prezidanto daŭrigas:
«Unue nia financa komitato timis, ke ni ne povos elporti la koston venigi s‑ron Leacock. Feliĉe, danke al la malavareco de du el niaj anoj, kiuj elpoŝigis po dek pundojn persone, ni fine sukcesis kunigi la postulitan sumon.»
Aplaŭdoj, dum kiuj la prelegonto aspektas kaj sentas sin kiel la enkorpigo de «la postulita sumo».
«Gesinjoroj», aldonas la prezidanto, «mi profunde sentas, ke kiam membroj de nia societo pretas tiel sindoni – ĉar ja estas sindono, gesinjoroj – estas nia devo subteni ilin ĉiamaniere. La membroj devus konsideri kiel persona devo ĉeesti la prelegojn. Jes, ne estas ĉiam facile. Kiam la vetero tiel malvarmas, kiel ĉi-vespere, ne estas facile – tion mi rekonas – forlasi la komforton de la hejma fajrejo por aŭskulti prelegon. Sed laŭ mi, ni devus pensi malpli al nia persona komforto kaj pli al nia devo al la societo. Ni sukcesis vivigi ĝin dum dekkvin jaroj, kaj kvankam mi ne diras tion vanteme, por tio necesis konstanta strebado. La komitato havis ja grandan taskon kaj laboregis senripoze. Bone, gesinjoroj, mi supozas, ke vi ne venis ĉi tie por aŭskulti min, kaj eble mi sufiĉe parolis pri niaj malfacilaĵoj kaj problemoj. Do sen pli da prokrasto (jen favorata dirmaniero de prezidantoj), mi invitas s-ron Leacock komenci… Ho! Unu lasta vorto antaŭ, ol mi sidiĝas: ĉu tiuj kiuj eliros antaŭ la fino bonvolos uzi la flankan pordon kaj paŝi kiom eble plej silente? S-ro Leacock…»
Ĉiuj, kiuj vivtenas sin per prelegado scias, ke prezento tia ege plimalbonas ol esti fuŝnomita Learoyd.
Kiam preleganto vojaĝas al Britujo de tiu ĉi flanko de la maro, li povas atendi naturan emon ĉe la prezidanto substreki tiun fakton, des pli se la preleganto estas Kanadano, kiel mi. La prezidanto pensas, ke jen estas taŭga okazo por esprimi unu el tiuj grandaj pensoj unuigantaj la tutan Britan Imperion. Foje, tamen, la esprimo ne plene korespondas al la grandeco de la ideo.
Jen ekzemple la (laŭvorta) prezento uzita kontraŭ mi de prezidanta pastro en iu kvieta loko de suda Anglujo.
«Antaŭ ne tre longa tempo, gesinjoroj», diris la vikario, «ni kutimis sendi kanaden diversajn klasanojn de nia komunumo por helpi la disvolviĝon de tiu lando. Ni sendis niajn laborulojn, ni sendis niajn klerulojn kaj profesorojn. Ni eĉ sendis niajn krimulojn. Kaj hodiaŭ», daŭrigis li, etendante la manon miadirekten, «ili revenas».
Oni ne ridis. Anglaj aŭskultantaroj estas antaŭ ĉio laŭvortemegaj, kaj tiel afablaj kiel laŭvortemegaj. Ŝajne, oni komprenis, ke mi estas ekskrimulo, kaj pro tio, oni bonkore aplaŭdis.
Malgraŭ ĉio, iu fakto estas substrekenda favore al prezidantoj, kun spirito de dankemo pro ilia ekzistado. Eĉ la plej malkompetenta superas ilian tutsimplan foreston. Ĉie en Anglujo, multaj societoj kaj publikaj organizaĵoj efektivigis planon por «forigi la prezidanton». Lacaj pri la mankoj de tiu gravulo, ili forgesis la kialon de lia ekzistado kaj strebas elturniĝi sen li.
La rezulto estas aĉa. La preleganto supreniras sur la scenejon sole kaj neakompanite. Aplaŭdoj hezitaj kaj disaj bonvenigas lin. Li klinas sin mizere, kaj kiel eble plej entuziasme klarigas kiu li estas. La etoso estas tiel glacia, ke arkta ekspedicio ne povus rivali kun ĝi. Mi ankaŭ malkovris plian falilon: sen la partopreno de prezidanto, tre ofte la publiko aŭ granda parto de ĝi ne scias, kiu alparolas ĝin. Plurfoje, proksimiĝante al la podio, mi ricevis aplaŭdan salvegon ŝajne kaŭzitan per la sento, ke mi estas iu alia. Mi tiel estis prenita por s‑ro Briand, ĉefministro de Francujo, por Charlie Chaplin, por s-ro Asquith – sed mi haltu ĉi tie por eviti proceson pri kalumnio. Mi volas diri nur, ke sen prezidanto, «ni famuloj» estas terure interkonfuzeblaj.
Pri unu el miaj spertoj dum miaj prelegaj turneoj mi ĉiam pensos kun kontentego. Mi preskaŭ havis la plezuron mortigi homon per rido. Usonaj prelegantoj ofte revas pri ĝi, sed mi preskaŭ sukcesis. La koncerna viktimo estis korpulenta, apopleksionta viro kun tia ĝoja, ruĝvanga vizaĝo kian oni vidas en landoj, kiuj rifuzis prohibicion. Sidante funde de la halo, li ridegis leonrore. Subite, mi ekperceptis, ke io estas okazanta. La viro estis ekfalinta flanken sur la plankon. Eta aro da viroj kuniĝis ĉirkaŭ li kaj levprenis lin. Mi vidis ilin fortransporti silentan kaj senmovan mason. Kiel pro devo, mi daŭrigis mian prelegon, sed mia koro bategis pro kontentiĝo. Mi estis certa, ke mi ja murdis lin. La leganto povas juĝi kiel forta estis mia espero kiam, post kelkaj sekundoj, oni transdonis noton al la prezidanto, kiu petis min halti momente, leviĝis kaj demandis: «Ĉu ĉeestas kuracisto en la halo?» Viro tuj leviĝis kaj silente eliris. Mi reprenis la prelegon, sed oni ridis ne plu: mia celo nun estis mortigi unu plian, kaj oni tion konsciis. Ĉiu sciis, ke ekde nun ekridi estas riski morton. Post kelkaj minutoj, duan noton oni transdonis al la prezidanto. Li gravtone anoncis: «Alian kuraciston oni petas». La prelego kontinuis en silento eĉ pli profunda ol antaŭe. Ĉiuj atendis trian anoncon. Ja venis ĝi. Plian mesaĝon ricevis la prezidanto. Li leviĝis kaj diris: «Se ĉeestas s-ro Murchison, la sepultentreprenisto, ĉu li bonvolos eliri?»
Mia viktimo, mi bedaŭras diri, pluvivis. Ja seniluziige estas, sed li resaniĝis. La sekvantan tagon, mi sendis telegramon el Londono pri li (fakte, por havi pruvon pri lia morto) kaj ricevis tiun respondon: «La paciento bonfartas. Li sidiĝas en sia lito kaj legas Aktojn de la Akademio. Nenia danĝero de recidivo».
Oratoraĵo kaj veremeco
(aŭ Tio, kion ili vere pensas)
Tradukis Stephan Brault
Veraj pensoj de eminenta gasto dum la kvindeka datrevena bankedo de ajna societo
Sinjoro Prezidanto kaj Sinjoroj, el ĉiuj surteraj malagrablaĵoj la plej malplaĉa sendube estas eliri dum malvarma nokto kiel tiu ĉi por partopreni dekdu-pladan vespermanĝon, sciante ke mi devos paroladi aldone al ĉio. Kredu min; tio estas la nuda vero. Fininte la fiŝaĵon, mi estus povinta reiri hejmen plene sata. Mi tion ĵuras per la nomo de mia patrino. Ne pli ol tion mi manĝas kutime. Kaj fininte la ceteron de la manĝaĵoj, mi sentis kaj ankoraŭ sentas min kvazaŭ trobalastita aerŝipo. Eĉ pli deprime: konscii, ke mi devas plenumi oratoraĵon por gratuli tiun societaĉon pri ĝia kvindeka datreveno torturis kaj deprimis min dum la tuta manĝo. Mi senprokraste konfesu, ke mi ne estas la brila kaj ĉiampreta elokventulo por kiu vi prenas min. Tio estas nur fantaziaĵo. Se vi povus vidi la malpacon, kiu regas en mia hejmo, kiam mi punverkas oratoraĵon, vi estus tuj konvinkitaj prie.
Mi kompromitos min eĉ pli kaj tute malfermos mian koron al vi. Kiel anasaro tia travivis kvindek jarojn estas nekompreneble. Se ĉiuj viaj bankedoj similas al tiu ĉi, Dio helpu vin. Ĉiamaniere, mi havas nur tre malprecizan ideon, pri kio estas tiu societo kaj kion ĝi celas. Ĉi tiun posttagmezon, mi provis elfosi vian statuton, sed kapitulacis. Rekonante kelkajn vizaĝojn ĉirkaŭ la tablo, mi supozas, ke iaspecaj fikomercaj kialoj necesigas aniĝi. Oni priflaras monon tie ĉi, estu certaj prie, alie kelkaj el vi simple vaporiĝus. Kompreneble, la Prezidanto kaj la oficialuloj sidantaj apud mi venas simple pro vantemaĉo. Mensaj malgrandeguloj, Sinjoroj, jen tio, kio ili estas. Klare konstatigis tion ilia konversacio dum la manĝado. Mi ne volas ŝajnigi min acida, sed verdire flatas ilin sidaĉi ĉi tie kun du aŭ tri bluaj rubandoj alpinglitaj al la ĵaketoj. Nu, miaflanke, estas finite. Ne antaŭ kvindek jaroj, se plaĉas al la Ĉielo, evento tia revenu. Kaj mi esperas – ho, mi ja esperas – esti tiam sekure ŝirmita sub ses futoj da tero.
Veraj pensoj de politikisto post vizito al aŭtuna ekspozicio de agrikultura societo
Sinjoroj, la ĉiujara aŭtuna foiro de la Agrikultura Asocio de la konteo de Skedink jam revenas. Mi senhezite povas diri, ke el ĉiuj tedaĵoj plenumendaj de mi kiel Estro de tiu ĉi Ŝtato, mia vizito al via aŭtuna foiro estas la plej deprima.
Lasu min diri, Sinjoroj, unu fojon por ĉiam, ke mi nenion scias pri agrikulturo kaj nenion volas lerni pri ĝi. Miaj gepatroj estis sufiĉe riĉaj por doni al mi racian urban edukadon. Kontraŭe al kelkaj ĉeestantoj, kiuj vantis pri la fakto, mi ne estis devigita ŝoveli sterkaĉon por diplomiĝi ĉe la mezlernejo. Parenteze, ĉu ili ja diplomiĝis? Aŭdinte ilin parolaĉi, oni tion povas ja pridubi …
Tiun posttagmezon, Sinjoroj, vi akompanis min en ĉiu angulo de via brutarekspozicio. Mi paŝis preter kaj tra preskaŭ kvaronmejlon de porkoj. Kiel oni nomas ilin, mi ne memoras – Tamworth… Berkshire? Ĉiamaniere, ĉio kion mi povas diri estas: Pu! Nenion pli. Kelkaj el vi komprenos sufiĉe rapide. La vorto, ja sencpeza, taŭge resumas ĉion, kion mi pensas pri via agrikultura ekspozicio, kaj nenio estas aldonenda.
Ne, mi eraras. Ja unu parto de via ekspozicio ricevis mian varman aprobon. Vi estis sufiĉe afablaj por montri al mi la amuzejon de via evento. Lasu min diri al vi, Sinjoroj, ke troviĝis pli da interesaĵoj en tiu sekcio, ol en ĉiuj aliaj. Vi pardonpetis, se mi bone memoras, kiam ni alvenis al la granda tendo de la Siriaj Dancistinoj. Ho, kredu min, Sinjoroj, vi ne bezonis pardonpeti. Sirio estas lando al kiu mi dediĉas mian plej profundan admiron. Cetere, mi intencas iam feriadi tie. Kaj kredu min, Sinjoroj, kiam mi iros – tion mi diras kun la plej substrekanta emfazo – mi ĉiumaniere evitos la kompanion de kretenoj kiel la oficialuloj de via agrikultura societo.
Kaj nun, Sinjoroj, mi ĵus ricevis falsan telegramon antaŭpreparitan, kiu urĝe revenigas min al la ĉefurbo. Mi devas forlasi vin senprokraste. Mi konkludas tiele: se mi estus sciinta kiel oni sentas sin post trinko de duonsitelo da dolĉa cidro, mi neniam estus veninta.
Veraj pensoj de loka politikisto alparolanta sufragetan societon
Sinjorinoj, laŭ mia plej sincera kaj rokofirma konvinko, vi estas bandaĉo de sorĉistinoj. Mi uzas la vorton tute intence, kaj konsideras ĝin laŭvorte trafa. Enskribu en la protokolo de tiu kunsido, ke mi ege kaj tute opozicias inan voĉdonrajton, ĝis vi sukcesos havigi ĝin al vi. Post tiu malfeliĉa tago, mi ĝin favoros. Miaj motivoj por bremsi ĉiumaniere tian frenezaĵon estas tiaj, kiaj vi ne kapablus kompreni. Male, ĉiuj viroj – krom la kelkaj, kiujn mi vidas ĉi tie – konas ilin instinkte.
Ĉar eblas, malgraŭ ĉio, ke vi sukcesos akiri la rajton voĉdoni danke al la bruego, kiun vi faradas, ŝajnis al mi preferinde veni. Aldone, mi pretas konfesi, mi scivolis pri kiel vi aspektas.
Tiuteme, elrevigita mi estas. Persone, mi preferas virinojn pli grasetajn, kaj pli belajn, ankaŭ. Rigardante la ĉeestantaron, mi vidas ja unu aŭ du, kiuj ne tro malbelas, sed se ĉion konsideri, ili estas malmultaj. Nu, ne gravas: mian personan kaj fortan favoron nun kaj por ĉiam meritas nur tia virino, kia scipovas kuiradi, fliki vestaĵojn, paroli nur kiam alparolata, kaj doni al mi la admiregon, al kiu mi alkutimiĝis.
Konklude, lasu min ripeti, tamen, ke mi tre simpatias al via movado tiugrade: se iam vi sukcesos akapari la rajton voĉdoni – kaj laŭ ĉiuj antaŭsignoj, vi ja sukcesos, malbenitaj estu vi – mi volas viajn balotojn, ĉies senescepte.
Modela dialogo, Novelo de Stephan Leacock
(per kiu oni montras kiel sanigi la diletantan
prestidigitiston je sia manio pri ludkartaj lertaĵoj)
(1910) Tradukis Stephan Brault
La diletanta prestidigitisto, ruze ekkaptinte la kartaron fine de vespero de visto, demandas:
«Ĉu vi iam vidis kartlertaĵojn? Jen unu, kiu gapigos vin.Prenu karton.»
«Ne, dankon. Mi ne bezonas karton.»
«Nu… ne, simple elektu unu, kiun ajn vi volas, kaj mi anoncos, kiu ĝi estas.»
«Al kiu?»
«Ne, ne… Ne gravas tio. Mi divenos, kiu la karto; ĉu vi ne komprenas? Nu, ek… elektu karton.»
«Kiun ajn?»
«Jes.»
«Je kiu ajn koloro?»
«Jes, jes!»
«Je kiu ajn emblemo?»
«Ho… jes! Ek, elektu…»
«Bone, mi elektas… la ason de piko!»
«Fulmotondro! Vi devas eltiri karton el la kartaro.»
«Ho, eltiri… Nun, mi komprenas. Donu la kartaron… Bone, mi havas ĝin.»
«Ĉu vi elektis unu?»
«Jes, la tri de kero… Ĉu vi divenis?»
«Diable! Ne tuj rivelu ĝin. Vi ĉion fuŝas. Nu, provu denove. Elektu karton.»
«Konsentite… Jen, mi elektis.»
«Remetu ĝin en la kartaron. Dankon. (Miks-miks-miks – ŝlip) Jen… ĉu tiu ĉi?» (Triumfe).
«Mi ne scias; mi perdis ĝin el la vido.»
«Perdis ĝin el la v…? Damne, vi devas rigardi ĝin kaj vidi, kiu ĝi estas!»
«Ho, ĉu vi volas, ke mi rigardu ĝian fronton?»
«Nu, kompreneble! Bone, ĉi-foje ja elektu unu.»
«Konsentite. Jen, mi elektis. Daŭrigu.» (Miks-miks-miks – ŝlip)
«Mil diabloj, ĉu vi ne remetis la karton en la kartaron?»
«Nu, ne. Mi konservis ĝin.»
«Je Sankta Dio! Aŭskultu: elektu karton – nur unu; vidu kiu ĝi estas; remetu ĝin en la kartaron. Ĉu klare?»
«Ho, plej perfekte. Sed mi tute ne komprenas kiel vi povas diveni. Vi sendube estas tre lerta.» (Miks-miks-miks – ŝlip)
«Jen, finfine. Tiu ĉi estas ja via karto, ĉu ne?»
(Jen la plejgrava momento.)
«Ne, tiu ĉi ne estas mia karto.»
(Pura mensogo, sed la Ĉielo pardonos vin.)
«Ne via karto!!! Be… Kion vi celas… Nu, atentu pri tio, kion vi faras, ĉi-foje. Mi ĉiam sukcesas je tiu malbeninda lertaĵo. Mi montris ĝin al mia patro, mia patrino kaj al ĉiuj, kiuj iam venis viziti nin. Elektu! (Miks-miks-miks – ŝlip… bam!) Kaj jen via karto.»
«Ne, mi bedaŭras: tiu ĉi ne estas mia karto.Sed kial ne provi ankoraŭfoje? Mi petas vin. Vi ŝajnas iom ekscitiĝinta; eble mi estis ne sufiĉe atenta. Kial vi ne iras sidi sole en la malantaŭa verando kaj denove provas post duonhoro? Ho, vi devas iri hejme… Kia domaĝo. Mi certas, ke tiu lertaĵeto estas vere impona. Bonan nokton.»
La vivo de John Smith, Novelo de Steven Leacock
(1910) Tradukis Stephan Brault kaj notoj de W du T
La vivo de gravuloj akaparas grandan parton de nia literaturo. Gravuloj estas ja mirindaĵoj. Ĉiu el ili trairas sian jarcenton grandpaŝe, lasante makulojn ĉie sur ĝi, elŝirante senzorge la datojn per siaj galoŝoj. Neeblas estigi revolucion aŭ novan religion, aŭ ian ajn nacian vekiĝon, sen ke unu el ili aperu, ekregu la aferon kaj vendu biletojn ĉe la eniro por sia propra avantaĝo. Kaj kiam ili forpasas, longa ĉeno de duarangaj parencoj postlasas malpuraĵaĉojn sur la antaŭaj seĝvicoj de kvin jardekoj de historio.
Sendube, vivoj tiaj estas interesegaj. Tamen, mi devas konfesi ribelsenton pri tiu situacio, kaj foje ekkaptas min la ideo, ke ankaŭ ordinaruloj rajtas havi biografiojn proprajn. Por ilustri tiun opinion, permesu min skizi la vivon de John Smith, homo kiu estis nek bona nek grava, sed simple kutima laŭnorma ulo kiel vi kaj mi kaj la ceteraj.
De sia plejfrua infanaĝo, John Smith distingiĝis per absolute nenio. La mirinda frumatureco de la knabo ne altiris la atenton de liaj guvernistoj. Libroj ne estis pasio de lia junaĝo, kaj neniu saĝa oldulo metis la manon sur lia kapo kaj aŭguris, ke – bone aŭskultu miajn parolojn – tiu knabo iam estos iu grava. La patro ne kutimis kontempli sian filon kun sento de preskaŭa admirego. Tutmale! Lia patro pasigis sian tutan tempon demandante sin, ĉu Johnny agadas kiel malbeninda kreteno, ĉar li ne povas alie aŭ pro trosenĝeneco. Alivorte, Smith estis ekzakte kiel vi kaj mi kaj la ceteraj.
En la atletikaj konkuroj, pri kiuj fieris la gejunuloj de lia tempo, Smith, malkiel ia ajn gravulo, ne superis siajn kunulojn. Li estis aĉa ĉevalrajdisto, sketisto, naĝisto kaj pafisto, kaj fuŝĉiofaristo ĝenerale, ekzakte kiel ni ĉiuj.
Ankaŭ ne la forta personeco de la knabo kompensis siajn fizikajn difektojn, kiel oni legas nevarie en biografioj. Tute ne. Li timis sian patron. Li timis sian instruiston. Li timis hundojn. Li timis pafilojn. Li timis fulmotondron. Li timis inferon. Li timis knabinojn.
Oni ne konstatis, kiam elektis profesion la junulo, tian alvokiĝon pri vivdaŭra verko kian oni trovas ĉe famuloj. Li ne volis iĝi avokato – oni studu juron. Li ne volis iĝi kuracisto – oni studu medicinon. Li ne volis iĝi negocisto – oni konu negocon. Li ne volis iĝi instruisto – tro da tiuj li estis vidinta. Se elekti libere, li estus ŝatinta iĝi Robinsono Kruso aŭ la Princo de Kimrio. Lia patro malakceptis ambaŭ, kaj perforte karierigis lin en vestaĵbutiko.
Tia estis la junaĝo de John Smith. Ĉe ĝia fino, nenio en la aspekto de la juna viro notindigis genion. Ajna observanto ne estus povinta vidi spritecon kaŝitan malantaŭ la larĝa vizaĝo, la diklipa buŝo, la longa dekliva frunto, kaj la azenaj oreloj, kiuj grimpis alte laŭ la ĉiam-tondita kapo. Li certe neniel estus povinta. Nenia kaŝiĝis tie.
Mallonge post sia profesia komenco en la vestaĵnegoca mondo, Smith estis trafita unuafoje de tiuj teruraj krizoj, kiuj baldaŭ fariĝos bedaŭrinde oftaj. Tio okazis malfrue iun nokton, dum li reiris hejmen post gajega vespero de kantado kaj varma etoso kun kelkaj entuziasmaj ekskunlernantoj. La simptomoj estis stranga ondado de la trotuaro, dancado de la stratlampoj, kaj ruza tien-kaj-reenirado de la domoj, tiel ke li bezonis akrajn okulojn por retrovi sian vojon. Manifestiĝis ĉe li forta malinklino trinki akvon dum la daŭro de la krizo, kiu montras sendube, ke temis pri formo de hidrofobio. Ekde tiam, tiuj kompatovekaj epizodoj fariĝis kronikaj ĉe la povra Smith. Ili povis okazi kiam ajn, sed specife la sabatajn noktojn, la unuan de la monato kaj la Dankfeston. Lin ĉiam trafis fortega krizo de hidrofobio la kristnaksan antaŭtagon, kaj post balottagoj, estis terure.
Pri unu incidento de sia vivo, eble, Smith pensis kun iom da sopiro ( bedauxro ). Apenaŭ enirinte virecon, li renkontis la plej belan knabinon de la tuta mondo. Ŝi malsamis ĉiujn aliajn knabinojn. Ŝi havis pli profundan naturon, ol la aliaj. Pri tio, Smith tuj konvinkiĝis. Ŝi kapablis senti kaj kompreni aĵojn (aferojn), kiuj eskapis al ordinaruloj: ŝi kapablis kompreni lin. Ŝi posedis bonegan humursenton, kaj sagacan komprenivon pri ŝercoj. Unu vesperon, li rakontis al ŝi la ses ŝercojn de sia tuta repertuaro, kaj ŝi trovis ilin nerezisteblaj. Ŝia simpla ĉeesto sentigis al Smith, kvazaŭ li ĵus englutis sunsubiron. Kiam unuafoje liaj fingroj tuŝetis ŝiajn, tremetego trakuris lian korpon dekape ĝispiede. Li rapide malkovris, ke se li firme tenas ŝian manon en sian, la tremetego intensiĝas, kaj se li sidiĝas apud ŝi sur sofo, klinante la kapon al ŝia orelo, kaj ĉirkaŭante ŝian talion per sia brako unu fojon kaj duono, li havigas al si ion, kion oni povus priskribi nur kiel unuaklasan altpotencan korekspansion. Plenigis Smith-on la ideo, ke ŝi ĉiam estu flanke de li. Li do faris al ŝi proponon, laŭ kiu ili vivos en la sama loĝejo. Ŝi flegos persone liajn vestaĵojn kaj manĝojn. Kompense, ŝi estos loĝata senkoste; servistino prizorgos la lavitaĵojn; ŝi ricevos proksimume sepdek kvin cendojn da poŝmono monate, kaj Smith iĝos ŝia porĉiama sklavo.
Angla / fingers in one / pepado en la alia?
After Smith had been this woman’s slave for some time, baby fingers stole across his life, then another set of them, and then more and more till the house was full of them. The woman’s mother began to steal across his life too, and every time she came Smith had hydrophobia frightfully. Strangely enough there was no little prattler that was taken from his life and became a saddened, hallowed memory to him. Oh, no! The little Smiths were not that kind of prattler. The whole nine grew up into tall, lank boys with massive mouths and great sweeping ears like their father’s, and no talent for anything.
Esperanta / la testo estas Bela sed ne preciza laux vortoj.
Estinte la sklavo de tiu virino kelktempe, Smith ekaŭdis la pepadon de unu bebo, kaj de alia, kaj de ankoraŭ alia, ĝis vera ĥoro resonis en la domo. Tiam ekkontrapunktis la basvoĉo de lia bopatrino, kaj liaj hidrofobiaj krizoj multobliĝis. Sufiĉe strange, neniu ĥoristeto estis revokita ĉielen de la anĝeloj, kaj fariĝis bedaŭrita sed sankta memoraĵo. Ho, ne! La Smithidoj ne estis tiaj ĥoristetoj. Ĉiu el la naŭ iĝis altstatura, magra knabo kun diklipaj buŝoj kaj azenaj oreloj, ĉiu tute sentalenta.
La vivo de Smith neniam alvenis al iu el tiuj gravaj turnopunktoj rimarkeblaj en la biografoj de famuloj. Ja alportis sortoŝanĝojn la pasantaj jaroj. En sia laborejo, li iris supren, de la rubando-kontoro al la kolumo-kontoro, de la kolumo-kontoro al la pantalono-kontoro, kaj de la pantalono-kontoro al la sekcio de la ŝikaj ĉemizoj. Poste, vidante lin maljuniĝi kaj fariĝi malpli efika, oni malsuprenigis lin de la sekcio de la ŝikaj ĉemizoj al la pantalono-kontoro (kaj tiel plu) finrevene al la rubando-kontoro. Kiam oni taksis lin tute kadukiĝinta, oni maldungis lin kaj anstataŭigis lin per junulo kun eksterordinare larĝa rideto kaj sablokolora hararo, kiu kapablis fari ĉion, kion faris Smith kontraŭ nur la duono de ties salajro. Tiel resumiĝas la komercista kariero de John Smith; ĝi ne egalvaloras tiun de Gladstone, sed ĝi ne malsimilas la vian.
Smith postvivis tiun peripetion kvin jarojn. Liaj filoj prizorgis lin hejme. Kontraŭvole kaj grumblante. En lia maljunaĝo, la vigleco de lia menso kaj la intereso de lia anekdotaro ne ravis ĉiujn, kiuj venis viziti lin. Li rakontadis sep anekdotojn kaj memoradis ses ŝercojn. La anekdotoj, longaj implikaĵoj, ĉiuj temis pri li mem, kaj la ŝercoj estis pri vojaĝanta komizo kaj metodisma pastro. Ne vere gravis; neniu venis viziti lin.
Je sesdek kvin jaroj, Smith malsaniĝis. Recivinte taŭgan kuracadon, li mortis. Oni metis super lin tomboŝtonon kun mano montranta la nord-nordokcidenton.
But I doubt if he ever got there. He was too like us.
Sed mi dubas ke iam ajn li iris tien. Li Estis tro kiel vi kaj mi.
Sed eĉ pri tiu ircelo mi havas dubojn. Li estis tro kiel vi kaj mi.
Magia venĝo, Novelo de Stevan Leacock
(1910) Tradukis Stephan Brault
«Kaj nun, Gesinjoroj», anoncis la prestidigitisto, «montrinte, ke tiu tuko estas tute senartifika, mi tuj eltiros de sub ĝi akvarieton plenan de orfiŝoj… Ek!»
El ĉie en la halo resonis ekkrioj: «Ho, mirinde! Kiel do li faras?»
Sed la Ĉioscianto sidanta antaŭe klarigis per murmurego al la homoj ĉirkaŭ li: Ĝi estis kaŝita en lia maniko. Nu, oni vigle kapjesis responde kaj diris: «Ho, kompreneble», kaj tra la halo ĉiuj baldaŭ estis flustrantaj: …kaŝita en lia maniko.
«La sekvonta prezentado», daŭrigis la prestidigitisto, «estas tiu de la famkonataj hindustanaj ringoj. Rimarku, ke la ringoj ŝajnas apartaj; post nura spirblovo, ili tuj kuniĝos… (giling, gilang) Ek!»
Ĝenerala mirego zumis seĝvicon post seĝvico, ĝis oni aŭdis la Ĉioscianto laŭtflustri: Alian aron li kaŝis en sia maniko.
Denove, ĉiuj kapjesis kaj mallaŭtvoĉe ripetis: …ringoj en sia maniko.
Sur la brovo de la prestidigitisto amasiĝis la nubaro de eksplodonta malplezuro.
«Nun», li daŭrigis, «jen tre amuza lertaĵo, per kiu mi povas eltiri de ĉapelo tiom da ovojn, kiom mi volas. Ĉu unu el vi sinjoroj bonvolus pruntedoni sian ĉapelon? Ha, dankon… Ek!»
Deksep ovojn li elprenis, kaj dum tridek kvin sekundoj, la spektantaro komencis pensi, ke li estas ja granda magiisto. Sed la Ĉioscianto disflustris laŭ la unua vico: Kokinon li kaŝas en sia maniko, kaj baldaŭ ĉiu estis ripetanta: …en lia maniko… tuta birdokorto.
La ovo-truko estis ruinigita.
Kaj tiumaniere disvolviĝis la tuta spektaklo. La flustrado de la Ĉioscianto rivelis, ke la prestidigitisto estis enprofundiginta en siajn manikojn, krom la ringojn, kokinojn kaj fiŝojn, plurajn kartarojn, tutan panon, puplulilon, vivan kobajon, kvindekcendan moneron kaj lulseĝon.
La famo de la iluziisto estis rapide sinkanta subnulen. Je la fino de la spektaklo, li revigliĝis por lasta strebo.
«Gesinjoroj», li diris, «jen, konklude, la famkonata japana lertaĵo ĵus elpensita de la indiĝenoj de Tiperario. Sinjoro», li daŭrigis, direktante sin al la Ĉioscianto, «ĉu mi povus peti al vi vian oran poŝhorloĝon?»
La dezirata objekto surscenejiĝis senprokraste.
«Ĉu mi havas vian permeson meti ĝin en tiun pistujon kaj pulvorigi ĝin?» li demandis sovaĝtone.
La Ĉioscianto kapjesis ridetante.
La prestidigitisto ĵetis la horloĝon en la pistujon kaj ekprenis martelegon de sur la tablo. Aŭdiĝis laŭtega krako.
Li ŝovis ĝin en sian manikon, flustris la Ĉioscianto.
«Kaj nun, Sinjoro», daŭrigis la magiisto, «ĉu vi lasos min fari truojn en via naztuko? Dankon… Kiel vi povas vidi, nenia trompo: la truoj estas perfekte videblaj.»
La vizaĝo de la Ĉioscianto estis radia. Ĉi-foje, la absoluta mistero de la afero vere fascinis lin.
«Kaj nun, Sinjoro, ĉu vi bonvole transdonos al mi vian cilindran ĉapelon, por ke mi saltedancu sur ĝi? Dankon.»
La prestidigitisto faris kelkajn hipnotajn movojn perpiedajn, kaj elmontris la ĉapelon, dispremitan preterrekoneble.
«Kaj nun, Sinjoro, ĉu vi ne akceptos demeti vian celuloidan kolumon kaj permesos al mi cindrigi ĝin per tiu kandelo? Dankon, Sinjoro… Kaj ĉu vi lasos min disrompi viajn okulvitrojn per mia martelego? Nu, dankon…»
Nun, la vizaĝo de la Ĉioscianto estis preninta perpleksigitan mienon. «Ĉio tio ĉi ja konfuzas min», li diris mallaŭtvoĉe. «Mi neniel penetras la trukon.»
Granda silento ekfalis sur la spektaklejon. La prestidigitisto rektiĝis plenstature, kaj konkludis, ĵetante velkigantan rigardon al la Ĉioscianto:
«Gesinjoroj, vi rimarkos ke, kun la permeso de tiu sinjoro, mi detruis lian horloĝon, forbruligis lian kolumon, disrompis liajn okulvitrojn, kaj ebenigis lian ĉapelon. Se li permesas al mi ankaŭ farbi verdajn striojn sur lia palto aŭ fari nodbulon kun lia ŝelko, mi plezurege amuzos vin plu. Se ne, nia spektaklo nun finiĝas.»
Apenaŭ reeĥiĝinte liaj paroloj, la orkestro ekludis pompajn akordojn, kaj la spektantaro iom post iom forlasis la halon, konvikinta ke kelkajn artifikojn, almenaŭ, prestidigitistoj kaŝas ne en siaj manikoj.
La Kristnasko de Hoodoo McFiggin, Novelo de Stephan Leacock
(1910) Tradukis Stephan Brault
Tiu ferakonto pri sankta Nikolao – oni ĉesu disvastigi stultaĵojn tiajn! Estas perfida, malnobla trompo, kaj ju pli baldaŭ oni rivelos la veron pri ĝi, des pli bone por la tuta socio.
La gepatroj, kiuj leviĝas meznokte kaj, profitante de la mallumo, donacaĉas dekcendan kravaton al knabo, kiu esperoplene atendas dekdolaran poŝhorloĝon estas fiaj, preterdube fiaj.
Mi havis bonan oportunon observi, la pasintan Kristnaskon, kiel disvolviĝis la dramo ĉe la juna Hoodoo McFiggin, filo kaj heredonto de la McFiggin-oj, en kies hejmo mi estas pensionano.
Hoodoo McFiggin estas bona knabo – pia knabo. Oni komprenigis al li, ke sankta Nikolao nenion alportos al liaj gepatroj, ĉar plenkreskuloj ne ricevas donacojn de la anĝeloj. Li do ŝparis sian tutan poŝmonon kaj aĉetis cigarskatolon por sia patro kaj sepdekcendan diamantan broĉon por sia patrino. Sian propran sorton li konfidis al la anĝeloj. Sed li preĝis. Li ja preĝis ĉiunokte dum semajnoj, por ke sankta Nikolao alportu al li paron da sketŝuoj kaj hundidon kaj aerpistolon kaj biciklon kaj miniaturan arkeon de Noa kaj tamburon – entute aĵaron ĝis valoro de cent kvindek dolaroj.
Mi eniris la ĉambron de Hoodoo tre frue la Kristnaskan matenon. Certa mi estis, ke la sceno estos interesa. Mi vekis lin, kaj li eksidis en sia lito, kun okuloj pro ĝoja espero brilaj, kaj komencis eltiri aĵojn el sia ŝtrumpo.
La unua donaco estis volumena; pakita loze, ĝi prezentis iom nekutiman aspekton.
«Ha-ha!» Hoodoo gaje ekkriis, disŝirante la volvaĵon. «Ĝi certe estas la hundido, tute envolvita per papero!»
Kaj ĉu estis hundido? Tute ne. Estis paro da botoj, fortikaj botoj de grando 4, akompanataj de laĉoj kaj de noteto: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao», kaj malsupre, sankta Nikolao estis aldoninta: «95 nete».
La knabo entuziasme kuntiris la brovojn. «Botoj», li konstatis, kaj ree plonĝis la manon.
El la ŝtrumpo li komencis eltiri duan paketon kun mieno de reviglita espero.
Ĉi-foje, la volvaĵo ŝajnis enhavi rondan skatoleton. Hoodoo disŝiris la paperon febre. Li skuis la skatoleton; ene io klaketis.
«Poŝhorloĝo kaj ĉeneto! Poŝhorloĝo kaj ĉeneto!» kriis li, detirante la kovrilon.
Kaj ĉu poŝhorloĝo kaj ĉeneto? Ne. Estis belaj, tutnovaj celuloidaj kolumoj, dekduo entute, ĉiuj similaj kaj ĉiuj laŭmezure.
La vizaĝo de la knabeto mallumiĝis pro dankema ĝojo.
Li devis atendi kelkajn minutojn por forpasigi la intensan plezuron, kaj provis denove.
Nun la paketo estis longa, ŝajnis kompakta ĉe palpado kaj estis pli-malpli funeloforma.
«Ludilpistolo!», flustris la etulo, tremblante pro eksciteco. «Nu! mi esperas, ke estas multaj prajmetoj kun ĝi! Mi tuj pafos kelkajn por veki Patron.»
Ne, povra Hoodĉjo mia, vi ne vekos vian patron per tio. Ĝi estas ja utila afero, sed ne uzas prajmetojn kaj ne pafas kuglojn, kaj oni ne povas veki dormanton per dentobroso. Jes, estis dentobroso – ja belaĵo, tutfarita el osto, kaj akompanita de noteto: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao».
Ankoraŭfoje, esprimo de intensa ĝojo ombris la frunton de la knabo, kaj larmoj plenigis liaj okuloj pro dankemo. Li forviŝis ilin per la dentobroso kaj daŭrigis.
La sekva paketo estis multe pli granda kaj videble enhavis ion malkompaktan kaj volumenan. Tro longa por la ŝtrumpo, ĝi kuŝis ekstere sur la planko.
«Mi scivolas kio ĝi estas» li demandis sin, preskaŭ timante malpaki ĝin. Sed subite, lia koro ekbategis kaj li forgesis ĉiujn aliajn donacojn anticipe de tiu ĉi.
«Estas tamburo, granda sonora tamburo!»
Tamburo, kukaburo! Estis ŝorto – plej bela flavbruna ŝorto, kvadratita de ravaj koloritaj strioj, kaj denove, sankta Nikolao estis skribinta: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao. Unu kvardek nete».
Sed io estis volvita en ĝi. Ho, jes! Ŝelko estis volvita en ĝi, ŝelko kun tiaj glitumaĵetoj, kiuj ebligas vin glitlevi la pantalonon ĝisŝultre, se vi deziras.
Ravego plorĝemetigis la knabon. Li eltiris sian lastan donacon. «Libro», li diris malpakante ĝin. «Mi scivolas, ĉu ferakontoj aŭ aventuroj? Ho! Aventuroj, mi esperas. Mi legos ĝin la tutan matenon.»
Nu, Hoodĉjo, ne precize aventuroj. Estis eta porinfana Biblio. Nun, Hoodoo estis vidinta ĉiujn siajn donacojn, kaj li leviĝis kaj vestiĝis. Tiel, li havis oportunon amuziĝi kun la novaj ludiloj. Tio ĉiam estas la ĉefa plezuro de Kristnaska mateno.
Unue, li ludis kun la dentobroso. Li plenigis grandan akvokruĉon kaj brosis ĉiujn siajn dentojn, unu post la alia. Grandioze.
Poste, li ludis kun la kolumoj. Li estus povinta amuziĝi tiel senfine, elprenante ilin unu post la alia kaj remetante ilin sammaniere, malbenante ilin individue kaj komune.
La sekva ludilo estis la ŝorto. Li pasigis plezuregan tempon metante kaj demetante ĝin, kaj provante diveni, kiu flanko estas la fronto, kaj kiu la dorso simple per rigardo.
Poste, li malfermis la libron kaj legis aventuran rakonton titolitan «Genezo» ĝis la horo de la matenmanĝo.
Tiam, li malsupreniris kaj kisis siajn gepatrojn. Patro fumis cigaron, kaj Patrino estis alpinglinta sur sin la novan broĉon. Hoodoo ŝajnis enpensiĝinta, kvazaŭ freŝa ideo ĵus ekkaptis lian menson. Fakte mi pensas, ke la venontan Kristnaskon, li preferos konservi sian monon kaj atendi por vidi kion alportas la anĝeloj.
La kompatinda sorto de Melpomenus Jones: Novelo de Stephan Leacock
(1910) Tradukis Stephen Brault
Iuj – nek vi nek mi, danke al nia ŝtalsimila aplombo – sed iuj havas egan malfacilecon adiaŭi kiam ili vizitas amikojn aŭ pasigas vesperon ĉe ili. Proksimiĝas la momento kiam la vizitanto sentas, ke li nun dece rajtas foriri; li leviĝas subite kaj deklaras: «Bone, ŝajnas al mi, ke…». Kaj oni tuj respondas: «Ho, ĉu vi devas foriri ja nun? Nu, ankoraŭ estas frue!», kio kuntrenas nervincitan ĝentileco-batalon.
La plej kompatinda kazo tia pri kiu mi iam aŭdis estas tiu de mia povra amiko Melpomenus Jones, vikario – vere simpatia junulo, nur dudek trijara! Li simple ne kapablis adiaŭi. Li estis tro honestadira por mensogi, kaj tro respektema por eĉ riski ŝajni malafabla. Iam, li iris viziti amikojn, ĝuste la unuan posttagmezon de sia somera ferio. La venontaj ses semajnoj estis tute liberaj – sen ia ajn farendaĵo. Li babilis iom da tempo, trinkis du tetasojn, pretigis sin mense por la strebo kaj subite diris:
«Bone, ŝajnas al mi, ke…»
Sed la dommastrino prompte reagis: «Ho, ne! sinjoro Jones, ĉu vi ne povas resti iom plu?»
Ĉiam verodira estis Jones. «Ho jes», li diris, «kompreneble, mi – hm – povas resti.»
«Do ne foriru, mi petas.»
Li restis. Li trinkis dek unu tetasojn. La nokto estis alvenonta. Li leviĝis denove.
«Bone, nun», li flustris timeme, «mi pensas, ke mi vere…»
«Ĉu vi devas foriri?» diris la gastigantino. «Mi esperis, ke vi restos por la vespermanĝo…»
«Nu, be… Mi certe povus», balbutis Jones, «se…»
«Do restu, mi petas. Mi estas certa, ke mia edzo estos ravita.»
«Konsentite», li respondis malforte, «mi restos», kaj li residiĝis fale, de teo plena kaj tute mizera.
Paĉjo revenis hejmen. La familio vespermanĝis. Dum la tuta manĝo, Jones, sida ĉe unu ekstremo de la tablo, firme planis foriri je la oka kaj duono. Ĉiu familiano demandis sin, ĉu Jones estas stulta kaj paŭtema, aŭ nur stulta.
Post la vespermanĝo, Panjo entreprenis «elpuŝi» lin, montrante fotografaĵojn. Ŝi montris la tutan familian muzeon – plurajn skatolojn da flaviĝintaj bildoj: fotoj de la onklo de Paĉjo kaj lia edzino, kaj la frato de Panjo kun lia fileto, kaj terure interesa foto de amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto, kaj terure bone farita foto de la hundo de la partnero de la avo de Paĉjo, kaj terure petolema foto de Paĉjo vestita kiel demoneto por almozfondaĵa balo.
Je la oka kaj duono, Jones estis ekzameninta sepdek unu fotojn. Pli-malpli restis sesdek naŭ. Jones leviĝis.
«Mi devas adiaŭi, nun», li anoncis bleke.
«Adiaŭi!», ili ekkriis. «Apenaŭ estas la oka kaj duono. Ĉu atendas vin ia urĝaĵo?»
«Ne», li konfesis. Li angore murmuris ion pri ses semajnoj pasendaj ĉi tie, kaj funebre ekridis.
Ĝuste tiam, riveliĝis ke la preferata infano de la familio – ĉarmega petolemuleto – estis kaŝinta la ĉapelon de s-ro Jones, do Paĉjo diris, ke li devas resti, kaj li invitis lin fumi pipon kaj babili. Paĉjo fumis la pipon kaj altrudis la babilon al Jones, kiu plue restis. Ĉiumomente, Jones intencis ekagi, sed li ne povis. Baldaŭ, Paĉjo ege senpacienciĝis pri Jones, incitiĝis,kaj fine deklaris duonsarkasme, ke pli bone estus, ke Jones pasigu la nokton ĉi tie: ne eblas sin liberigi je li. Komprenante la ironiaĵonlaŭvorte, Jones dankegis lin kun larmoplenaj okuloj, kaj Paĉjo kuŝigis Jones-n en la gastoĉambro, elkore malbenante lin.
Post la mantenmanĝo, la morgaŭon, Paĉjo iris urben al sia laboro, lasante la korŝiritan Jones-n amuzi sin kun la bebo. Lia kuraĝo estis simple vaporiĝinta. La tutan tagon li volegis foriri, sed estis formiĝinta en lia menso la ideo, ke li simple ne plu kapablas. Kiam Paĉjo rehejmiĝis vespere, la daŭra ĉeesto de Jones surprizis kaj ĉagrenis lin. Pensante manovrigi lin per ŝerco, li diris, ke eble li devus pagigi lin pensionon, ha-ha-ha. La povra junulo momente rigardis lin kun vakua mieno, premtordis la manon de Paĉjo, antaŭpagis pensionon por unu monato, kolapsis, kaj singultis kiel infano.
La tagojn poste, li estis malgajega kaj nealparolebla. Li pasigis, kompreneble, sian tutan tempon en la salono, kaj la manko de freŝa aero kaj ekzerco komencis efiki malbone je lia sano. Ĉiutage, li trinkis teon kaj rigardis fotojn. Li restadis horojn kvazaŭ hipnotizita antaŭ la foto de la amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto, parolante al ĝi, foje sovaĝe insultante ĝin. Videble, lia mensosano estis malfortiĝanta.
Fine, la krizo eksplodis. Oni portis lin supren, al la etaĝo, kie li restis kuŝita en stato de febra delirego. La sekvantaj tagoj estis teruraj. Li rekonis neniun, eĉ ne la amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto. Foje, li eksidiĝis en la lito kaj ekkriis: «Nu, ŝajnas al mi, ke…», kaj refalis kontraŭ la kapkusenoj kun hida rido. Tuj poste, li rekomencis, kriante: «Pli da teo! Pliaj fotoj! Pliaj! Ha! Ha!»
Finfine, post monato de agonio, la lastan ferian tagon, li forpasis. Oni diras, ke kiam alvenis la supra momento, li sidiĝis en sia lito kun mirinde memfida rideto sur la vizaĝo kaj diris: «Nu… vokas min la anĝeloj. Ŝajnas al mi, ke nun mi vere devas foriri. Bonan posttagmezon.»
Kaj la impeto de lia animo for de sia malliberejo-domo estis tiel rapida, kiel la salto de kato trans ĝardenan barilon.
El ‘Literaturaj Mistrafoj’ de Stephen Leacock
Mia Financa Kariero
( Tradukis: Wally du Temple )
Kiam mi eniras bankon, mi perdas la aplombon. La komizoj ekskuas min; la giĉetoj ekskuas min; la ekvido de la mono ekskuas min; ĉio skuas min.
Momente kiam mi transiras la sojlon de banko kaj klopodas negoci tie, mi fariĝas senrespondeca idioto.
Mi sciis tion jam antaŭe, sed oni altigis mian salajron per kvindek ses dolaroj monate, kaj mi sentis, ke la banko estas la taŭga ejo por ĝi.
Tial per ŝanceliĝĝantaj paŝoj mi trenis min preter la enirejo kaj timeme ĉirkaŭrigardis al la komizoj. Mi havis la ideon, ke persono, preta la unuan fojon enbankigi monon, ja devas pritrakti la aferon kun la bankestro.
Mi iris al giĉeto kun surskribo ‘Kontisto’. La kontisto estis alta, flegma diablo. La nura vido de li senaplombigis min. Mia voĉo estis funebra.
“Ĉu mi povas renkonti la bankestron,” mi diris kaj aldonis solene,”private”.
“Certe”, diris la kontisto kaj venigis lin.
La bankestro estis aplomba, serioza gravulo. Mi tenis miajn kvindekses dolarojn, kunpremitaj en ĉifitan bulon en mia poŝo.
“Ĉu vi estas la bankestro”? mi diris. Dio scias, mi neniel pridubis tion.
“Jes”, li diris.
“Ĉu mi povas renkonti vin” mi petis,”private”? Mi ne deziris diri “private” denove, sed sen tiu vorto la afero ŝajnas esti memevidenta.
La bankestro rigaris min konsternite. Li kredis, ke mi havas teruran sekreton por malkaŝi.
“Envenu ĉi-tien”, li diris, kaj kondukis min al privata ĉambro. Li turnis la ŝlosilon de la seruro.
“Ni estas sekuraj kontraŭ interrompo ĉi-tie”, li iris. “Sidiĝu”.
Ni du sidiĝis kaj rigardis unu la alian. Mi tute ne kapablis ekparoli.
“Vi estas unu el tiuj viroj de Pinkerton, mi supozas.”
Li divenis el mia mistera maniero, ke mi estas detektivo. Mi sciis, kion li pensas kaj mi sentis min eĉ pli malbone.
“Ne, ne de Pinkerton”, mi diris, ŝajne implikante, ke mi venas de rivala agentejo.
“Por diri la veron”, mi daŭrigis, kvazaŭ io instigus min mensogi tiurilate.
“Mi ne estas detektivo, tute ne. Mi venis por establi konton. Mi intencas havi mian tutan monon en ĉi-tiu banko”.
La bankestro aspektis trankviligita, sed ankoraŭ serioza; li nun konkludis, ke mi estas filo de milionulo, de Rothchild aŭ de la juna Gould.
“Granda konto, mi supozas”, li iris.
“Sufiĉe granda”, mi flustris.”Mi propones deponi kvindek ses dolarojn nun kaj kvindek dolarojn ĉiumonate, regule.”
La bankestro leviĝis kaj malfermis la pordon. Li vokis la kontiston.
“Sinjoro Montgomery”, li diris, malagrable laŭte. “Ĉi-tiu sinjoro deziras malfermi konton. Li deponos kvindek ses dolarojn. Adiaŭ!”
Mi stariĝis. Fera pordo oscedis malfermite ĉe unu flanko de la ĉambro.”Adiaŭ”, mi diris, kaj paŝis en la monŝrankegon.
“Eliru”, diris la bankestro froste, kaj montris fingre al la vera elirejo.
Mi iris al giĉeto de kontisto kaj ŝovis bulon de mono al li per rapide konvulsa manmovo, kvazaŭ mi estus iluziisto. Mia vizaĝo estis fantome pala.”Jen”,mi diris. “Deponu ĝin”. La vortoj elbuŝiĝis tiel, ke ili ŝajniĝis diri, “Ni faru ĉi-tiun dolorigan aferon ĝis kiam min tenas manio. Li prenis la monon kaj donis ĝin al alia komizo. Li devigis min skribi la ciferon sur papareton kaj subskribi en libron. Mi ne plu sciis, kion mi faras. La banko turniĝas antaŭ miaj okuloj.
“Ĉu ĝi estas jam deponita?” mi demandis per voĉo vibranta, senesprima.
“Jam farite”, diris la kontisto.
Tiuokaze, mi volas maldeponi iom. “Mia ideo estis debeti mian konton per ses dolaroj por tuja uzo. Iu donis al mi ĉeklibreton tra giĉeto kaj iu alia komencis klarigi al mi kiel ĝin kompletigi. Homoj en la banko certe havis la impreson, ke mi estas milionulo invalida. Mi ion skribis sur ĉekon kaj puŝis ĝin al komizo. Li ĝin rigardis.
“Kion? Ĉu vi maldeponas la tutan summon”?
Mi ekkomprenis, ke mi estis skribinta kvindek ses anstataŭ ses. Estis tro malfrue rezoni nun. Mi havis senton, ke estas neeble la aferon ekspliki. Ĉiuj komizoj ĉesis skriblaborojn por min rigardi. Senbride pro mizero, mi faris plonĝon.
“jes, la tutan summon”.
“Ĉu vi maldeponas vian monon el la banko”?
“Ĉiun cendon el ĝi”!
Tre Gaja Kristnasko: Novelo de Morley Callaghan
(tradukis: Betty Salt)
——————————————————————————————————–
Post noktomezo de antaŭkristnasko centoj da homoj preĝadis ĉe kripto de la Eta Jesuo, kiu staris dekstre de la altaro sub branĉoj de ĉiamverdarbo en la preĝejo de Sankta Malahi. Tiun nokton jam okazis falo de malseka neĝo kaj vidiĝis kota vojeto ĝis la kripo. Silvanus O’Mera, la maljuna sakristiano, kiu estis helpinta pretigi la kripon, kaj Pastro Gorman, la dika ruĝvizaĝa ekscitiĝema paroĥa pastro akordis, ke tiu estas la plej vivsimila kristnaska sceno, kiun ili iam ajn vidis en la preĝejo.
Sed frue la kristnaskan matenon pastoro Gorman kuris al O’Mera – la vizaĝo sensanga, la manoj tordiĝantaj – kaj kriegis, “terura afero okazis. Kie estas la Eta Jesu? La kripto staras malplena.” O’Mera estis pia, senkulpa, mirema maljunulo, kiu multe preĝadis kaj sentis sin tre proksima al Dio en la preĝejo, konfuziĝis, kaj li flustris, “Kiu povus preni ĝin? Kien portis ĝin?”
“Rigardu mem la kripton, se vi ne kredas al mi,” diris la pastro, kaj li kaptis perbrake la sakristianon, marŝigis lin en la preĝejon, kaj montris ke ja mankas la figuro de la Eta Jesuo.
“Iu prenis ĝin, kompreneble. Ĝi ne forflugis. Sed kiu prenis ĝin, tio estas la demando,” la pastro diris. “Kiam vi lastfoje vidis ĝin?”
“Mi scias, ke ĝi lastan nokton ankoraŭ estis,” O’Mera diris, “ĉar post la nokto mi vidis s-inon Farel kaj sian knabeton ĉi-tie surgenue. Kiam ili stariĝis, mi deziris al ili gajan Kristnaskon. Vi ne opinias, ke ŝi tuŝus ĝin, ĉu?”
“Kia stultaĵo, O’Mera. Troviĝas neniu pli bona virino en la paroĥo.Mi manĝos ĉe ŝi tiun ĉi vesperon.”
“Mi rimarkis, ke ŝi volas hejmeniri, sed la knabeto deziris resti ĉi tie apud la kripo kaj preĝi; post ilia foriro mi mem iomete preĝis, kaj la Eta Jesuo ankoraŭ restis tie.”
Denove ekkaptante O’Meran perbrake la pastro ekscitite flustris,”tio estas ago de ateistoj. Ne estas la unua fojo en la preĝejo.”
O’Mera diris nenion. Li estas lojala kaj ne ŝatis memorigi al la pastro, ke la fajreto en la preĝejo antaŭ kelkaj monatoj estis pro la restaĵo de cigaredo, kiun la pastro lasis enpoŝe dum ŝanĝo de ornato. Li perpleksiĝis kaj dum momento silentis, fine flustris,”eble iu vere volis forpreni Dion, ĉu vi konsentas?”
“Preni Lin el la preĝejo? Ne estu stulta.”
O’Mera, vi parolas kvazaŭ idioto. Ĉu vi ne konstatas, ke vi tute cedas al la ateistoj per tiaj diraĵoj? Ĉu vi kredas ke la figuro estas Dio mem? Ĉu ni adoras idolojn? Ja, ne. Do, neniom plu da tio. Se komunistoj kaj ateistoj unufoje penis bruligi la preĝejon, ili ne ĉesos ĝis kiam ili profanos ĝin. Dio helpu nin, kial estis ĝuste mia preĝejo?” Li multe ekscitiĝis kaj forrapidis kriante,”mi telefonos al la policejo.”
Tio ŝajnas kiel komenco de malagrabla Kristnasktago por la paroĥo. Policistoj venis, perpleksiĝis, kaj intervuis ĉiujn. Raportistoj alvenis. Ili fotografis la preĝejon kaj pastron Gorman, kiu ĵus finis prediki, je surprizego de la paroĥanoj, pri la vandala perfortado kontraŭ la domo de Dio. Grupoj da homoj en dimanĉaj vestoj staris ekster la preĝejo kaj serioze interparolis. Ĉiuj scivolis – kion la ŝtelinto faros kun la figuro de Eta Jesuo. Ĉiuj sentis sin ofenditaj, agititaj kaj mirigitaj. Certe tio estos io ege priparolinda en la najbaraĵo dum la kristnaska manĝo.
Sed Silvanus O’Mera foriris sola kaj malfeliĉa. De tempo al tempo li eniris la preĝejon kaj rigardis la malplenan kripon. Li havis multajn strangajn pensojn. Li diris al si, se oni vere dezirus dolorigi Dion, nur tia faro dolorigus Lin, ĉar kia alia maniero povos ofendi Lin? Lastan nokton li havis la senton, ke Dio ŝvebis tute ĉirkaŭ la kripo; nun ŝajnas kvazau Dio estis tute for. Tio estas ne nur pro la foresto de la figuro, sed pro tio, ke iu perfortis tiun lokon kaj forpelis Dion. Li diris al si ke oni povas fari agojn, kiuj instigas Dion forlasi la lokon. Estis malfacile scii, kie troviĝas Dio. Kompreneble Li ĉiam restos en la preĝejo, tamen kien malaperis tiu parto de Li, kiu antaŭe ŝajnis esti tute ĉirkaŭ la kripo?
Tio ne estis demando proponebla al la grupetoj de konsternitaj paroĥanoj sur la trotuaro ekster la preĝejo. Tiuj preferis fingromontri, pufi la vangojn kaj babili pri tio, kio okazis al Dio en Meksikio kaj Hispanio.
Sed kiam ĉiuj hejmeniris por tagmanĝo O’Mera mem eksentis sin iom malsata. Li eliris. Starante antaŭ la preĝejo kaj sentante sin dankema pro la kvanto da neĝo por infanoj je Kristnasko, li ekvidis tiun bonegan kaj eminentan virinon, sinjorinon Farel kaj sian knabeton. Ili alproksimiĝis. Sur la vizaĝo de sinjorino Farel estis severa kaj kolera esprimo, kaj siaj paŝegoj estis tiel longaj kaj furiozaj ke la kvinjarulo, kies manon ŝi forte tenis, povis apenaŭ sekvi ŝin kaj samtempe tiri sian grandan ruĝan sledon. Kelkfoje, kiam la knabo penis sin malantaŭen klini, li fariĝis plumbopeza, kaj ŝi tiregis liajn piedojn de sur la tero, dum li plendoploretis, “ho ve, ho ve, lasu min libera.” Lia ruĝa neĝmantelo estis tute neĝkovrita, kvazaŭ li estus ruliĝinta sur la vojo.
“Gajan Krisknaskon, sinjorino Farel,” O’Mera diris. Kaj li kriis al la knabo, “ne feliĉa dum Kristnasko? Kio okazis, fileto?”
“Veran gajan Krisnaskon, sinjoro O’Mera,” la virino kvazaŭ ekmordis. Ŝi kutimis malatenti la sakristianon, ĉiam farante al li nur kapklineton, kaj nun ŝi estis tro kolera kaj ĉargrenita ĝeni sin pri li.
“Kie estas pastro Gorman?” ŝi demandis. “Ankoraŭ ĉe la policejo, mi kredas.” “Ĉe la policejo! Dio helpu nin, ĉu vi aŭdis tion Joĉjo?” ŝi diris. “Ho Dio, estas terure. Kion mi faru?”
“Kio okazis, sinjorino Farel?”
“Mi faris nenion,” la infano diris. “Mi intencis reveni, kredu al mi sinjoro.”
“Sinjoro O’Mera,” elparolis la virino, kvazaŭ venante de granda alto supre al la nivelo de negrava simpla maljunulo,” eble vi povas fari ion por ni. Rigardu sur la sledon.”
O’Mera rimarkis ke malnova mantelo kovris ion sur la sledo, kaj, kliniĝante por levi ĝin, li vidis la figuron de la Eta Jesuo. Li tiel ĝojegis, ke li nur suprenrigardis al sinjorino Farel, mirante skuis la kapon, kaj diris,”denove ĝi estas ĉi tie, kaj neniu difektis ĝin.”
“Mi hontas, mi hontegas, sinjoro O’Mera. Vi ne scias kiel multe mi ĉagreniĝis,” ŝi diris,”sed la infano vere ne sciis kion li faras. Estas hontego al ni, mi scias. Estas mia kulpo, ke mi ne pli bone instruis lin, kvankam Dio scias, ke mi penis emfazi al li respekton al la preĝejo.”
Ankoraŭ nekredante O’Mera demandis,”vi volas diri, ke li vere forprenis ĝin?”
“Jes, li faris tion, li vere faris tion.”
“Imagu tion. Nu, knabo, tio estas terura ago,” O’Mera diris.
“Pro kiu kialo?” Tute perpleksita, tamen tiel malŝarĝita revidi denove la figuron de la Eta Jesuo, li ne povis ne meti la manojn dolĉe sur la kapon de la knabeto.
“Estis frue ĉimatene, tuj post lia ellitiĝo, preskaŭ la unua ago de la kristnaska tago,” interrompis la patrino.
“Evidente li rekte eniris, levis ĝin, kaj portis ĝin al la strato.”
“Sensenca li estas pri ĝi. Li diris ke li devis fari tion.”
“Kaj mi jam devis, ĉar estis promeso,” la infano diris. “Lastan nokton mi promesis al Dio, ke, se Li instigos panjon donaci al mi grandan ruĝan sledon, al Li mi donacos la unuan veturon.”
“Ne pensu ke tiajn aferojn mi instruis al li,” sinjorino Farel diris. “ Mi estas certa, ke li intencis nenian malbonon. Li tute ne komprenis kion li faris.”
“Jes, mi ja komprenis,” obstine diris la infano.
“Silentu, infano,” ŝi kriis, skuante lin. O’Mera surgenuiĝis ĝis kiam la okuloj estis ĝuste kontraŭ tiuj de la infano, kaj ili rigardadis unu la alian ĝis amika interkompreno. Tiam la maljunulo dolĉe demandis, “sed kial vi volis fari tion por Dio?”
“Ĉar ĝi estas bonega sledo, kaj mi kredis ke Dio ŝatos veturon sur ĝi.”
O’Mera levis la figuron de la Eta Jesuo kaj rigardis la ruĝan sledon.
Subite li havis senton de granda ĝojo, de stranga bonega novaĵo, senton ke tiu ĉi povus esti la plej mirinda Kristnasko en la tuta historio de la urbo, ĉar certe Dio estis kun la infano dum tiu ĝoja zorgo-libera, feria sledveturo, kiam la knabeto kuris laŭlonge de la strato tirante la sledon. Kaj O’Mera, kun la vizaĝo brila pro ĝojo kaj okuloj plenaj de solena timo, turnis sin al la virino kaj firme diris, “Ne aŭdacu diri eĉ unu vorton al li, nek tuŝi la sledon. Li pravas. Mi kredas ke tion ja vere ŝatis Dio.”
La Strigo Kaj la Benjamenoj Novelo de W. O. Mitchell (Naskiĝis en 1914)
( tradukis Bruce Arthur )
La Strigo, la Benjameno kai la Juna Benjameno ĉiuj liberiĝis proksimume samtempe – la Juna Benjameno je la kvara horo iun aŭtunan posttagmezon, la strigo tiun vesperon, kaj la Benjameno tri tagojn pliposte. La instruisto, kiu konis la strigon, la Benjamenon, kaj la Junan Benjamenon, eble estis la ununura homo en la stepa vilaĝo, kiu komprenis, kiom valoris tiu liberco al ĉiuj tri.
Alta, maldika kaj malbelega juna viro estis tiu instruisto, kaj li havis aparte strangan karakteron kiu instigis al li pensi multe pri aferoj kiuj certe ne estus enspezigaj aŭ famigaj al li. Sed li komprenis infanojn, inter kiuj li inkluzivis la Benjamenon.
Certe, se kaprico estas trajto de infanceco, infano estis la Benjameno, ĉiam ĉirkaŭita de acida kaj dolĉa odoro de distilaĵo kun odoro de sterko de brutoj kun iomete da odoro de tobako natur-folia. Li estis maldika griza viro kiu fiksrigardis tiel, ke oni tremetis. Li havis brulantajn okulojn kies randoj estis ruĝaj kiel karbo surblovita. Mallongaj grizaj vangharoj kovris lian sulket-havan vizaĝon. Li ĉiam agis kontraŭ ia regulo, leĝo aŭ normo, pafante fazanon, antilopon, aŭ perdrikon en la malĝusta sezono kaj sen permesilo. Aŭ funkciigante sian distililon. Tiel la Benjameno estis sen morala konscienco same kiel la vento kiu blovas trans la stepo, kantante pri morto al ĉiuj vivantaĵoj.
Preskaŭ ĉiam ebria, la Benjameno konis du gradojn de ebrieco: ebriega kaj senkonscia. La unua grado estis laŭta kaj pudor-ofenda tiel ke plibonis kanti ĝin; la duagrado estis fina kaj kuŝigis lin en neĝoduno mezvintre, aŭ sur vilaĝmeza voj-rando atakate de ojstroj somere. De tie lin kutime savis Jake Harris, kiu estis la vilaĝa policisto, forĵetaĵ-kolektisto kaj fajr-estingisto. Aŭ lin savis la Juna Benjameno.
Pri la Juna Benjameno, komence malfacilis al la instruisto decidi, ĉu li estas infano. Rigardante malsupren al tiu serioza vizaĝo kies grizaj okuloj fiksrigardis supren al li, kaj kies vangojn kovris lentugoj, la instruisto vidis nenian indikon de infaneco. Li devis samopinii kun la patro de la knabo, ke la knabo naskiĝis jam plenkreska. La Benjameno klarigis tiun teorion multajn fojojn dum li trinkas bieron, distilaĵon, aŭ, laŭ la lerneja purigisto, unufoje botelon de kuracilo por haŭtveziketoj sur ĉevaloj, fabrikita de Cobb – la Benjameno erare pensis ke tio estis Doma Citrona Esenco fabrikita de Lister.
“La virino, mia edzino, venis al mo, “la Benjameno kutime klarigis, “kaj ŝi diris, ‘Vi alprenu la kuraciston ĉar mi sentas min malkomforta. ‘Ŝi diris, ‘ La doloroj venas pliofte nun.’ Do mi eliris por kapti la ĉevalon Dolly, sed ŝi ne surhavis jungilaron depost la aŭtuno, do mi devis kuri malantaŭ ŝi tute ĝis la alia fino de la paŝtejo, portante vazon de aveno. Post proksimume unu horo, mi revenis al la dometo por akiri mian ĉapelon. Tie sidis la virino sur poma skatolo, senŝeligante terpomojn super la sitelo por forĵetaĵoj.
‘Kie estas mia ĉapelaĉo?’ diris mi, kaj ŝi diris, ‘Vi ne bezonas ĝin.’ ‘Kial?’ mi diris , kaj ŝi diris ‘La infano jam naskiĝis. ‘Ĝi estas kio?’ mi diris. ‘Knabo’ ŝi diris, ‘Kaj donu al mi tiun poton de la tablo.’ Mi demandis al ŝi, kie estas li, kaj ŝi diris, ‘Post kiam li finis apartigi la kremon de la lakto, li eliris por haki lignon por la forno. Li estis jam plenkreskulo kiam li naskiĝis.’ ”
Antaŭ ol li devis komenci vizitadi la lernejon, la Juna Benjameno neniam eniris la vilaĝon, kvankam li akompanis sian patron ĝis ĝia rando kie la tero estas plialta. Tie, de kie li povis vidi la vilaĝon, li kutime sidis rigardante ĝis lia patro revenis, kun sia mentono en la manoj kaj siaj kubutoj sur la genuoj. Aliajn fojojn, oni vidis lin kuradi trans la senarba stepo, preskaŭ senveste. La forĝisto s-ro Karpack diris, ke liaj vestaĵoj estis tiel malgrandaj kiel la tolaĵeto en kugletaĵa pafilo 0,410. Se oni proksimiĝis al li, li timis kaj forkuris same kiel sovaĝa besto.
Post kiam li komencis ĉeesti la lernejon, la Juna Benjameno apenaŭ ŝanĝiĝis. Dum tiuj jaroj, li neniam partoprenis ludojn. Li povis kuri tiel rapide kiel fazano, sed li ne volis partopreni ian ajn organizitan teaman sporton. Li ne povis kompreni regulojn. Puniĝado ne efikis lin. Li neniam agis pro aliaj homoj. Li sciis tiel malmulte pri ĝusto kaj malĝusto kiel kojoto kiu hurlas dum kvieta klara aŭtuna nokto.
La instruisto faris kiel eble plejbone pri la Juna Benjameno. Li vipis lin ofte per la aprobita peco de jungilaro provizita de s-ro Thorborn, la prezidanto de la lerneja estraro kaj posedanto de la ĉaval-stalaro malantaŭ la Baptista preĝejo. La Juna Benjameno levis unu manon post la alia por ricevi la frapojn de la vipeto kaj la instruisto ŝvitante plenumis la riton. La instruisto sciis ke li faras tion nur ĉar tion deziras la vilaĝanoj, kiuj opiniis ke la Juna Benjameno estas malbonulo kiel ties patro kaj ke oni sendu lin al ‘institucio’.
Klopodante kompreni la Junan Benjamenon, la instruisto lernis multe pri la patro de la knabo. Li akiris iujn informojn rekte, sed plejmultajn informojn li akiris de la menso de la lerneja purigisto, kaj tion li eksciis plejparte per eretoj kiujn li aŭdis dum lernejaj paŭzoj kiam li fumas en la ripozejo de la purigisto, apud la necesejo de la knaboj. La instruisto kredis tion, kio ŝajnis kredinda, sed li sciis ke la purigisto emis troigi, do li pensis ke granda parto de la informoj estas legendo kiu kreiĝis pri la Benjameno.
Estis en la duon -mallumo en la forna ĉambro , kun la tieaj griza polvo kaj ŝpinitaj grizaj araneaĵoj, ke li eksciis kiel la Benjameno ricevis la monon por povi aĉeti bieron kaj tobakon, kaj ankaŭ grenon kaj kerosenon por sia distililo. Li aŭdis ke la Benjameno ne laboras, kaj ke li ne laboris depost pluraj jaroj kvankam plifrue li kelkfoje humiliĝis por fosi tombon.
Unu nokton post kiam la Benjameno fortrinkis la pagon pro sia fosado de tombo la antaŭan tagon, pluraj viroj de la vilaĝo kaŝis sin en la arbedaro laŭ la tera vojo kiu kondukas ĝis la valeto de Haggerty kaj la dometo de la Benjameno. Ili kovris sin per litotukoj de la hotelo, kaj kiam la Benjameno venis ŝancele kaj kantante laŭ la vojo en la lunlumo, ili aperigis sin. Ili sciis ke la Benjameno estas superstiĉa, kaj ke li konsentis fosi tombon nur kiam soifego devigis lin. Sed li reagis malsame ol ili antaŭvidis. Ebrie bataleme, li levis la pugnojn kaj kriis raŭke kaj time:
“Venu – mi entombigis vin antaŭe kaj mi entombigos vin denove!”
La ŝajna kuraĝo de la Benjameno estis malforta kaj post tio li ne plu fosis tombojn, kvankam li diris ke la kialo estas reŭmatismo en lia dorso. Pro ĉi tiu raporto, la instruisto malfacile kredis tion, kion diris la purigisto pri la kelkfojaj vizitoj de la Benjameno al la muelejo de Sherry. Oni diris ke tiam la Benjameno kutime levis 50-pundan sakon de nutraĵo sur sian kapon, piediris al la bierejo en la Reĝeca Hotelo, sidis tie, trinkis sian bieron, staris, kaj piediris kvaronan mejlon al sia dometo, tuttempe portante la sakon sur la kapo kvazaŭ ĝi estas malpeza kiel alumeta skatolo.
Kiam li ne plu povis enspezi monon per tombo-fosado, li komencis enspezi de ovoj. Kiam sia edzino foriris, li kutime iris kaŝe en la kokinejo kaj stelis du-tri ovojn. Li neniam stelis pli ol tiom ĉar li ne volis ke ŝi scios ke ovoj malaperas. La kokinoj, same kiel la dek bovinoj, kiuj ĉiuj loĝis kune kun la familio de la Benjameno en la valeto de Haggerty, estis posedaĵo de la edzino de la Benjameno. Per ŝiaj ovoj, li povis enspezi dek ĝis dudek cendojn ĉe la Ĝenerala Butiko. Kaj ĉe la Reĝeca Hotelo, la Benjameno bezonis sufiĉan monon por aĉeti nur la unuan bieron. Li akiris sekvajn bierojn per rakontado.
Malfeliĉe al la Benjameno, li ĉesis povi akiri monon per ovoj. Estis malfeliĉe ĉar kiam lia edzino finigis la fonton de ovoj, tio malrekte kondukis, iom pliposte, al la malkovro de lia distililo . La Benjameno devis akcepti labori kiel purigisto en la Baptista preĝejo. Kaj tio ĉi kondukis al okazo kiu kolerigis la pastoron Powelly tiel, ke lia koro senĉese deziregis venĝon kiel en la Malnova Testamento.
Estis kontinua serio de kaŭzoj kaj rezultoj, kiu kondukis de la ovoj ĝis kondamno pro funkciado de distililo. Sed eble la termino “distililo” estas tro digna por priskribi la grandan granitan poton al kiu la Benjameno ligis drate pecon de kupra tubo volva. Komence la Benjameno kontentis kaŝi la distililon per branĉoj iel malproksime de sia dometo. Pliposte li fosis kavernon por ĝi kaj atente kovris ĝin per la kvadratoj de tavolo de grundo kun greso kaj radikoj.
Post tio, la Benjameno aliĝis al la membraro de la Baptista preĝejo, kion oni devas fari antaŭ ol esti purigisto tie. Li deĵoris dum unu monato, komencante per longa sed malpreciza konfesado pri siaj pekoj. Post tio, li neantaŭvidite frontis la manon de la pastoro Powelly – tio estis parto de la rito por bonvenigi iun al la grupo. Strange malema, la Benjameno manpremis la pastoron. Multaj estas vokitaj, sed malmultaj el la elektitoj alvenas kun buloj de parte maĉita tobako de marko Maljuna Cervo en la dekstra mano. La pastoro metis la maĉaĵon en florvazon por Lilioj de Jerusalemo apud la predika pupitro. La pastoro estis homama viro do li pardonis la Benjamenon, juĝante ke la ago rezultis de trorapida pensado pri kiel eviti humiligan okazon.
Eble estis ĉar la Benjameno malfidis sian edzinon, kiu diris ke se li stelus pliajn ovojn, ŝi infomus al Jake Harris pri lia kontraŭleĝa fabrikado de alkoholaĵo. Ĉiukaze, li kaŝis la distililon en la kelo de la preĝejo. Tio estis perfekta loko. Neniu krom la Benjameno eniris la karb-ĉambron, kie la distililo kaj ties kerosena bruligilo sidis sur malluma ter-breto en la preĝeja konstruaĵo. La rekonebla odoro de la distililo kaŝiĝis pro la odoro de la sterk-amaso de la ĉevala stalaro de s-ro Thorburn malantaŭ la preĝejo. Sen timi esti malkovrita, la Benjameno provis viziti sian distililon, plenigi la bruligilon per keroseno, plenigi la volv-tubejo per glacio, kaj plenigi sin per la distilaĵo.
Unu monaton post la konvertiĝo de la Benjameno, estis la dimanĉo kiam la pastoro Powelly decidis prediki delikate pri la Parabolo de la Perdita Monero. Le prediko temis pri la Benjameno, same kiel la prediko de la antaŭa dimanĉo (La Perdita Ŝafo) kaj tiu de la antaŭlasta dimanĉo (La Reveno de la Forvaginta Filo) Tiam eksplodis la distililo. La eksplodon kaŭzis la flava papili-forma flamo de la bruligilo, kiun la Benajmeno lasis tro varmega. Ĝi eksplodis post kiam oni anoncis ke la Kokaĵa Manĝo de la Virina Sekcio de la preĝejo okazos la sekvan mardon sed antaŭ ol oni ĉirkaŭpasis la mon-kolektan teleron. Ĉiu en la preĝejo sentis la eksplodon anstataŭ aŭdi ĝin. La homoj tute sensoniĝis, kaj oni povis aŭdi, de sub la preĝejo, tintegado de metalaj objektoj kiuj falis unu post la alia. La Benjameno rapide foriris de la preĝejo.
Pastoro Powelly ne sciis , kio okazis sed li supozis ke la Benjameno kapablas trakti la problemon. Do la pastoro komencis prediki du paĝojn post la komenco de siaj skribitaĵoj. La preĝejo hejtiĝis per varm-aeraj kradoj laŭ la flankoj de la preĝejo, kaj ĉiu krado kondukis al la kelo. Baldaŭ post la eksplodo, gista vaporo venis el la kradoj kaj ŝvebis ĉirkaŭ la preĝejanoj, kaj sekve estis la facile rekonebla dolĉa forta odoro de fermentado.
Dumtempe en la kelo, la Benjameno rapide kolektis la pecojn de sia distililo de la malproksimaj anguloj kaj li freneze fosis kavon en la amaso de karbo por kaŝi indikojn de sia krimo. Tiun nokton, li forprenis la kupran volvaĵon kaj forn-pecojn. Oni venigis Jake Harris frue lundan matenon kaj li trovis nenion.
Dum ĉi tiuj jaroj, la Juna Benjameno vizitadis la lernejon, sed al li la lenejo estis netolerebla malliberejo – li povis toleri ĝin nur ĉar li ofte fuĝis dum mallongaj tempoj. Pasigante du jarojn por fini ĉiun klason, li antaŭeniris per malstreĉa rapideco. Kiam li aĝis 14 jarojn, li sidis malkomforte en la malantaŭa seĝo; liaj maldikaj ŝultroj estis tuta futo super la aliaj anoj de la kvara klaso, kiuj sidis ĉirkaŭ li. Dum la tuta tempo kiam la Juna Benjameno ĉeestis la lernejon, la instruisto nur unufoje rimarkis emocion sur la vizaĝo de la knabo – tio estis la sento videbla en la okulo de kaptita besto.
La instruisto faris kiel eble plej bone por faciligi la tagojn de la Juna Benjameno. Tio estas, la instruisto kelkfoje petis lin fari diversajn taskojn kiuj eble malstreĉigus lin. Se li volis malfermi aŭ fermi fenestron, li permesis al la Juna Benjameno fari tion. Li petis la Junan Benjamenon plenigi la akvan kruĉon de la lerneja puto, poŝti leteron, doni mesaĝon al la purigisto, sonorigi la sonorilon. Sed malgraŭ ĉio ĉi, la Juna Benjameno ofte malĉeestis sen permeso.
Kiam la instruisto vizitis por trakti la oftan malĉeestadon de la Juna Benjameno, tiam li unuafoje vidis la strigon. Ĝi estis en kaĝo de koka retdrato en angulo de la tru-plena barilo kiu ĉirkaŭis la korton de la Benjameno.
La Benjameno estis kaptinta la strigon. Li sciis ke strigoj nepre flugis al la tero de arbo, do li metis kaptilon por tersciuro ĉe la supraĵo de morta tremolo, kaj sekve li disĵetis nekuiritan viandon sur la tero. Sekve li mem grimpis la tremolon por porti malsupren la strigon – farante tion, li preskaŭ perdis fingron kaj okulon. Li ne kaptis ĝin por doni al sia filo; li nur sentis deziron kapti strigon. Do li faris tion, sekve la strigo apartenis al li kaj li ĝin metis en kaĝon de koka drato.
La instruisto aŭdis la strigon antaŭ ol li vidis ĝin. Komence, kiam li paŝis tra la pik-dratoj de la barilo, li aŭdis akran krakon kiel la sono de sekaj mortaj subarbustoj rompiĝantaj. Kiam li staris rekte, li aŭdis sovaĝan malmildan sibladon, koleran sibladon de profunde en la griza gorĝo de la strigo. La instruisto rigardis supren kaj en du brilegajn okulojn kiuj palpebrumis intence. La palpebroj estis grizaj kiel tiuj de maljuna viro, kaj la pupiloj estis morte nigraj kaj montris nenion el la spertoj de la strigo.
La du larĝaj okuloj troviĝis ĉe la du flankoj de la beko kiu kurbiĝis malsupren. La malvarma brilo de la okuloj kaptis la atenton de la instruisto tiel, ke li staris tie kelkajn minutojn, aŭdante la persistan raŭkan blekadon. Subite, li konsciiĝis ke la grizaj ŝultroj de la birdo moviĝadis senlace de flanko al flanko. La instruisto sentis anim-bruligan, neklarigeblan deziron forŝiri la retdraton.
Li sentis sin plitrankvila kiam li rigardis malpli alte, al la blankaj, plum-kovritaj gamboj de la strigo, kaj la nigraj maldikaj pied- fingroj kun la ungoj kiuj tenis la branĉon de saskatun-bera arbeto. Li forturnis sin, ankoraŭ aŭdante la sibladon en siaj oreloj, kaj ankoraŭ vidante la citronajn okulojn same kiel brilaj lampoj kies bildo restas post kiam la lampoj estingiĝas. Li ne deziris tion, sed li sentis ke lia korpo ŝancelis pro iomete da kompato. Li sciis ke la strigo neniam kutimiĝos al vivado en la koka kaĝo kaj al la senmovajn korpojn de la tersciuroj kaj kampaj musoj kiujn alprenis la Juna Benjameno.
En la dometo de la Benjameno, li trovis ke la patrino ne interesiĝis pri kiom ofte la Juna Benjameno malĉeestis la lernejon. La patro estis tute ebria ĉe la kuirĉambra tablo. Kiam li foriris, atente piedirante tra la malorda koto, li evitis la kokan kaĝon.
Tiu estis la jaro kiam la kolero de la pastoro Powelly havis rezulton. Jake Harris, la vilaĝa policisto, post kvin jaroj de diligenta serĉado, finfine trovis la distililon de la Benjameno. Lia persistemo antaŭe plifortiĝis pro pluraj renkontiĝoj kun la predikisto, kaj pro fervoraj admonoj al la polico dum ĉiu jar- kunveno de impost-pagantoj. Jaroj pasis kaj nenio okazis pri la krimo de la Benjameno do la pastoro komencis plendi en predikoj pri la forĵetaĵ- kolektado en la vilaĝo (Pureco de Komunumo Estas Simile al Sankteco de Komunumo). Kaj tiuj predikoj inkluzivis menciojn pri Fajr -estinga Servo (La Flamoj de Infero Pretas por la Nepreta Fajr-estingisto).
Finfine, estis la ĉevalo Dolly kiu perfidis la Benjamenon – Dolly kaj la Juna Benjameno kiu kondukis ŝin en la brutdomon dum Jake vizitas. Li ofte vizitis, esperante trovi ion. Ŝi ĵus envenis tra la pordo kaj tiam ŝi duonfalis kiam ŝia antaŭa gambo malaperis ĝis la maleolo, antaŭ la surprizitaj okuloj de Jake. Jake kaj la Benjamenoj pene provis liberigi ŝin, kaj dumtempe li flaris la fruktecan odoron de leviĝanta pano. La hufo de Dolly subite liberiĝis, kaj la kutime forta odoro de sterko en la brutdomo nekredeble pli fortiĝis kaj strangiĝis. Estis la forrompiĝo de putrinta tabulo kaŝita sub la sterko.
La proceso pri la Benjameno komenciĝis post du tagoj. “Juĝisto” Mortimer estris la proceson en la vilaĝa halo. Ĝi estis granda konstruaĵo kiu estis du-partigita horizontale, simile al krad- kesto kiu staras sur ties fino. La malalta duono enhavis la kontoron de la vilaĝa sekretario kaj la staloj de la du ĉevaloj kiuj trenas la trenveturilojn por estingi fajrojn kaj por porti forĵetaĵojn. Ĉi tie, sidante ĉe kverka skribotablo, inter la dolĉeco de luzerno, verda nutraĵo kaj fojno, kun la varma odoro de la korpoj de la ĉevaloj kaj kun iomete da odoro de amoniako, la “juĝisto” disdonis justecon.
La tagon de la proceso, la Benjameno staris antaŭ la “Juĝisto”. Liaj manoj tremis pro la du-taga manko de alkoholo, kaj unu klara flava guto de tobaka suko videblis sur la mallongaj arĝentaj vangoharoj ĉe la angulo de lia buŝo. Li raŭke deklaris ke li ne estas kulpa kaj post tio li kisis la Biblion de Gideon, kiun oni prunteprenis de la Reĝeca Hotelo por ĉi tiu okazo. Jake Harris klarigis kiel li trovis la distililon. Tiam la Benjameno ŝanĝis sian deklaron kaj diris ke li estas kulpa. La “Juĝisto” ŝovis siajn metal-kadrajn okulvitrojn duone malsupren laŭ sia nazo, blovis la franĝojn de siaj lipharoj, kaj rigardis malsupren al la skribotablo.
De sub ili, oni aŭdis la malklaran batadon de hufoj. De la malferma fenestro oni aŭdis la rapid-taktan pepadon de alaŭdo. La Benjameno, Jake kaj la vilaĝa sekretario atendis. La “Juĝisto” komencis serĉi tra la paperoj sur sia skribotablo, serĉante sian libron de la krima leĝaro. Li trovis printempan katalogon por mendi poŝte, kaj, li eksciis ke li ĝin alprenis erare. Li malfermis ĝin kaj legis:” Duona vesto en kiun oni paŝas. Farita de bon-kvalita rajono-sateno. Strikta. 298$”
Li elbiovis siajn lipharojn kaj senzorge turnis kvaron-colon da paĝoj de la katalogo. “Jungilaro por aro- Nigra ledo de Kastrita bovo. Ŝata kaj utila 5-ringa stilo. Luksa. Pezas 68 pundojn 92, 95$
Li rigardis supren al la Benjameno, klinis sin antaŭen, kaj diris, “Naŭdek dolaroj plus kostoj.” Li klinis sin kontraŭ la dorso de la seĝo.
“Kio?” demandis la vilaĝa sekretario.
“Nu? Ho, nu, aŭ naŭdek tagoj.” Li entiris la mentonon, rigardis al la katalogo, rigardis supren denove, etendis la mentonon. Li kraĉis en la kraĉujon apud la skribotablo, farante klaran sonon.
La Benjameno akceptis la tempon en malliberejo. Lia edzino tute ne volis vendi bovinon. Dum la sekvaj tri monatoj, la Juna Benjameno prizorgis la strigon kaj sian patron. Al la strigo li alprenis tersciurojn kaj kampajn musojn, kaj al la Benjameno li alprenis tobakon kaj la novaĵojn, aŭ nur sin mem. Iu devis nutri la strigon, kaj la Benjameno minacis vipi lin se li ne venos regule kaj staros apud la fenestro kun bar-stangoj, ĉe la flanko de la vilaĝa halo.
Al la Benjameno, malfacilis toleri malliberejon, kaj tio estis stranga. Neniam antaŭe estis li tiel komforta fizike. Liaj manĝoj, kiujn liveris la Juna Benjameno ĉiun matenon kaj tagmezon, estis de la ĉina restoracio; ili estis multe plibonaj ol tio kion li kutime manĝis. Li dormis inter litotukoj sur plisa vinipega kanapo kiu staris en angulo de ĉambro de 12 kvadrataj futoj. Sed tiuj luksaĵoj nur plimalfaciligis la malliberecon kiun la Benjameno devis pluvivi dum tri monatoj. Ofte kiam homoj iris preter la vilaĝa halo, ili rimarkis lian vizaĝon proksime al la barita fenestro, kun hirtaj grizaj haroj kaj kun ŝokaj okuloj kiuj estis pliprofundaj ol antaŭe en siaj ruĝaj ingoj.
Komence, li koleris eksplode kelkfoje. Dum unu el tiuj eksplodoj, li purpurigis la vizaĝon de la Juna Benjameno per ĵetita triangula peco de saskatuna tarto. Sed tiuj ĉesis finfine. Aŭ la retenata energio de la viro uziĝis por senĉesa movado kiu daŭris kontinue dum ĉiuj horoj kiam li estis veka. Pelite de io en si mem, li moviĝis kiel ĉio ajn en kaĝo. Liaj piedoj faris denove kaj denove la saman desegnon sur la nekovrita betona planko; li iris de la lito al la seĝo, de la seĝo al la tablo kun ties procelana kruĉo kaj ruĝ-randa pelvo, de la tablo al la lito denove, al la seĝo, al la table, denove kaj denove kaj denove.
Tri tagojn antaŭ la fino de la mallibereco de la Benjameno, estis la okazaĵo pri akrigo de krajono. La instruisto havis regulon, ke oni ne povis akrigi krajonon dum la horoj de la lernejo. Kvankam tiu regulo ne konsideris ke krajonoj povas malboniĝi aŭ ke akrigi krajonon povas rompi la malinteresecon, tamen la regulo preventis ke multaj lernantoj freneze akrigis krajonojn kiam la instruisto ne instruas en tiu parto de la ĉambro.
Sed tiun posttagmezon, la sono de la akrigilo aŭdiĝis. Estis la Juna Benjameno, starante tie apud la malferma fenestro, rigardante la vastecon de la stepo kiu etendiĝis de la rando de la lerneja korto ĝis la malproksima horizonto, kie staris la de la vilaĝo kvin grenaj levatoroj kun ties deklivaj ŝultroj.
La instruisto ĉesis instrui la detalojn pri elcentoj; la mallaŭta zumado de la klasĉambro ĉesis; estis tute sensona en la lerneja ĉambro. Ekstere, korvo kiu flugas malalte super la lerneja korto, tiutemps rediris sian intencan blekadon. Ĉiu bleko malplilaŭtiĝis ĝis estis neniu sono.
“Benjameno!”
La knabo turnis sin, surprizite.
“Vi akrigas vian krajonon!”
La intruisto rigardis malsupren al la maĉita fino de la krajono, kiu kulpe etendiĝis el la akrigilo.
“Reiru al via seĝo.”
Kiam sonoris la sonorilo por la kvara horo posttagmeze, la instruisto vokis la Junan Benjamenon al sia skribotablo. “Kia estas via aĝo, Benjameno?”
“Dek kvar.”
“Kiam estos via venonta naskiĝtago?”
“En la venonta printempo, la dudek trian de Aprilo.”
La instruisto malfermis sian registron, li levis sian ruĝan korektan krajonon de sia skribotablo kaj li faris linion tra la nomo de la Juna Benjameno. Li diris, “Benjameno – mi pensas ke mi permesu al vi foriri.”
La Juna Benjameno rigardis la instruiston. Li rigardis la krajonan akrigilon. Li iris el la ĉambro.
Ekster la lernejo, sentante la varman sekan tabulan piedvojon sub siaj nudaj piedoj, li iris en la direkto al la vilaĝa halo. Vento de la stepo flirtigis la foliojn de tremoloj laŭ la vojo en la lerneja korto. La vento portis al li la sovaĝan indianan odoron de fumo de brulantaj amasoj de pajlo, de bruletantaj aŭtunaj folioj en malantaŭaj kortoj. Antaŭ li, bruneta stepo etendiĝis ĝis la ĉielo kaj la ĉielo etendiĝis super li, kie flugas sola akcipitro.
Li turnis sin de tiu vojo por piediri sur la tera vojo kiu kondukis al la vilaĝa halo.
La papereca sono de liaj paŝoj tra la morta greso ĉesis ĉe la fenestro de la kela malliberejo. Li atendis . La kapo de la Benjameno aperis, kun ties tufoj de grizaj haroj elstarantaj ĉe la tempioj. Tiam liaj manoj kun artikoj, kiel kokaj piedoj kaj ungoj kiel ŝpatoj, tenis la stangojn. Liaj okuloj fiksrigardis la Junan Benjamenon; iliaj randoj estis ruĝaj kiel viando kaj pro ilia fikseco, la okuloj ĉesis esti io ajn krom ili mem. La Juna Benjameno povis aŭdi la spiradon de sia patro, raŭka kun akra sono kun ties malglata takto.
La diris al sia patro ke li ĉesis viziti la lernejon. Li staris tie en la deklivaj radioj de la aŭtuna suno kaj li frotis la malantaŭon de gambo per la alia. La kapo de la Benjameno kaj ties du okuloj moviĝis iomete dekstren kaj maldekstren pro senpacienco, kvazaŭ li provas movi la stangojn per sia linio de vidado. Li diris nenion.
Finfine, la Juna Benjameno diris ke li iru hejmen; estis taskoj, oni devas enpreni la bovinojn kaj melki ilin, oni devas ĵeti nutraĵon malsupren, oni devas nutri la strigon.
Malalta en la stepa ĉielo, la malaperanta sunlumo restis, iomete rozigante ununuran grizan nubon. La Benjameno diris: “Liberigu tiun strigon.”
FABELO DE LA FONTANO : Novelo de Stéphanie Gauthier
Tradukis : Zdravka Metz
Lundo matene. Delphine atendis aŭtobuson, miene trista. Multnombraj adoleskuloj ĉirkaŭe diskutis pri sia semajnfino. Evidente, neniu atentis pri ŝi. Tamen, ŝi renkontadis multajn el ili ĉiutage en mezgrada lernejo. Ili tre rare alparolis ŝin. Fakte, kion ŝi povintus rakonti al ili? Neniam okazas al ŝi io interesa. Ŝi ne povis konkuri kun iliaj vivoj kiuj ŝajnis multe pli ekscitaj ol la ŝia. La aŭtobuso alvenis kaj Delphine sidiĝis sur la benko antaŭe, ĉe sia kutima loko. Kaj kiel kutime, neniu sidiĝis apud ŝi. La veturo ŝajnis longa, kiel ĉiame.
Kiam ŝi eniris koridorojn de la lernejo, neniu lernanto salutis ŝin dum ŝi pasis. Ili pasis flanken kvazaŭ ne vidante ŝin. Ŝia fizika ajna aspekto facile integriĝis kun la amaso. Nek malbela, nek bela, ŝi ne distingiĝis de aliaj lernejanoj. Ŝi ne kaŭzis turmentadon de siaj kamaradoj, eĉ ne estis ia viktimo, sed nur kiel anonima. Ŝi konsideris sin pli matura ol samaĝaj gejunuloj. Eble estis tio kio ĉagrenis ilin kaj pro tio ili tenis sin aparte de ŝi. Memkompreneble, la knaboj ne interesiĝis pri ŝi. Delphine konsideris sin nura knabino, dekkvin jara kiu neniam havis koramikon.
En la klaso, profesoroj ne faris escepton. Ŝi estis nek la lasta nek la unua en la klaso. Ŝiaj lernejaj rezultoj estis nur iom super la mezo kaj ŝia ĉeesto estis diskreta. Ĉiukaze, sufiĉe por ke ŝi estu forgesata. Oni rare memoris ŝian antaŭnomon kaj ŝajnis al ĉiuj vidi ŝin por la unua fojo. Ekde infanĝardeno ŝi ricevis nur la plej bonan noton A en konduto. Por kelkaj profesoroj certe ŝi reprezentis idealan lernanton, sed Delphine konsideris tion malbona. Ŝi estis konvinkita ke ŝi estas la plej malpopulara knabino en la lernejo. Ŝi havis malmultajn geamikojn. Tamen la sola kiun ŝi povis tiel konsideri nomiĝis Valérie. La du knabinoj troviĝis en la sama klaso dum la angla kurso kaj ili renkontiĝadis dum la tagmanĝa horo. Valérie estis pli bela kaj pli parolema ol sia amikino, sed ŝi kelkfoje havas kolerigan manion troigi. Ŝia deziro estas allogi la atenton pri si sed ĝi provokis ofte kontraŭan efikon. Ŝi ligiĝas pli facile kun aliaj homoj, sed ili rapide ne plu interesiĝas pri ŝi. Pro tio diskreta ĉeesto de Delphine ŝiaflanke donis al Valerie impreson ke ŝia valoro kreskis. Eĉ se Delphine sentis sin ofte kiel tiu kiu valorigas duopon, ŝi estis kontenta, ĉar pli bonis por ŝi tio ol nenio.
La kursoj de mateno pasadis malrapide. Sidante tute rekte sur la seĝo, Delphine aŭskultis senatente, unuorele, imagante sin esti aliloke. Tiu ĉi semajno similos al ĉiuj aliaj kaj. Ĝi ŝajnas senfina ĝis la sekva semajnfino. La vendredo venos kiel liberigo kaj la sekvan lundon ĉio rekomenciĝos.
Finfine la sonorilo eksonas por tagmanĝa paŭzo. Portante sub la brako sian lunĉo-sakon, Delphine direktiĝas al la manĝejo, serĉante Valérie-n, kiu diskutis kun du aliaj junulinoj. Kiam Delphine atingis ilin, ŝia amikino aspektis embarasita. Ŝi kun siaj amikinoj decidis iri manĝi ĉe apuda restoracio, anoncis la junulino. Evidente, Delphine ne estis antaŭe informita.
— Sed vi povas veni kun ni, se vi volas.
La invito mankis sincerecon. Sentante sin ne dezirata en tiu triopo, Delphine ne akceptis ĉi-inviton. Krome, ŝi ne havis sufiĉe da mono enpoŝe por akompani ilin.
— Oh! Sed tute ne gravas, diris Valérie kun voĉo kvazaŭ malgaja. Ni revidos nin unu alian fojon.
La tri junulinoj lasis ŝin kaj Delphine troviĝis sola en la manĝejo, jam tute plena. Embarasita pri la ideo ke ŝi manĝu sole sian manĝon meze de tiu bruanta amaso, ŝi decidis tagmanĝi ekstere. Ŝi elektis proksiman parkon. Ŝi jam iris tien kelkfoje kaj la loko ŝajnis agrabla. En centro de florĝardeno troviĝis fontano. Delphine sidiĝis sur la ŝtona muro kiu ĉirkaŭis akvo-basenon. Kiam ŝi finmanĝis sian sandviĉon, ŝi ĵetis moneron de kvin cendoj en la basenon. La objekto tuŝis la fundon kaj rondetoj videblis surface. Subite, ia brilo aperis ĉi-loke. Scivolema, Delphine kliniĝis kaj rimarkis gravuritan oran tabuleton en la fundo de la baseno. Iu poemo ŝajnis enskribita. Scivole, ŝi iom kaŭriĝis por vidi pli bone kaj legis la skribaĵon :
« Iu ajn kiu legos min
Ties deziro plenumiĝos
Laŭtvoĉe, vi prononcu ĝin
Kaj dum dudekkvar horoj ĝi vivos.»
Amuziĝante per tiu mesaĝo, Delphine ridegis laŭtvoĉe. Kiu ne aŭdis paroli pri plenumitaj deziroj post kiam oni ĵetis moneron en iun fontanon? Sed junulino neniam kredis tiaspecajn rakontojn. Ŝi remetis la reston de sia manĝo en la sakon kaj ŝi leviĝis. «Jes, sed… Kaj se mi provus? – diris ŝi al si. Mi nenion riskas, krom ke mi aspektu kiel frenezulino parolante al mi mem, »
La junulino sidiĝis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Iom hontante, ŝi murmuris inter siaj dentoj: « Mi volus esti la plej populara junulino en mia lernejo. »Tuj kiam ŝi findiris la deziron, ŝi ekstaris kaj ne rapidante direktiĝis al la lernejo.
Apenaŭ dudek paŝojn pli fore, la aferoj ŝanĝiĝis por ŝi. Lernantoj kiuj neniam antaŭe alparolis ŝin, iris renkonti ŝin. Ili salutis ŝin dum ŝi pasis, kun simpatia rideto angule de lipoj. Kelkaj knaboj eĉ okulumis al ŝi kun intereso. Ŝajnis al Delphine ke ŝi revas. Ŝia deziro realiĝas. Oni diris al ŝi komplimentojn, oni donis al ŝi rendevuojn por la sekvonta semajnfino kaj oni akompanis ŝin kun prizorgemo ĝis ŝiaj kursoj. Kelkaj ŝajnis esti eĉ honorigitaj promenante kun ŝi. Delphine, surprizita de tia subita ekinteresiĝo, restis senvorta antaŭ siaj novaj admirantoj.
Ŝi ne trovis vortojn kaj bedaŭris esti tiel mallerta. Sed neniu rimarkis tiun mallertecon. Kontraŭe, oni ridis pro ŝiaj bonaj vortoj, oni admiris ŝian inteligentecon. Eĉ Valérie laŭdis ŝin al tiuj kiuj volis aŭdi, ke ŝi estas la plej bona amikino.
En la klasĉambroj, profesoroj ne restis silentaj. Ili laŭdis ŝiajn talentojn kaj parolis pri ŝi kiel pri ekzemplo antaŭ aliaj lernantoj. Sen ia ajn ĵaluzeco, ŝiaj novaj samklasanoj aprobis kun bona humoro. Delphine sentis sin en ia aparta stato. Ĉio estis fakte reala, evidente. Flatanta de tiom da atento, ŝi sciis ke ĉiuj agas tiele nur pro la sorĉo. Oni ne interesiĝas pri ŝi pro tio kio ŝi vere estas, ĉar post dudekkvar horoj ĉio fariĝos kiel antaŭe. Ŝi estos denove anonima junulino kiel ŝi ĉiam estis. Sed kial fuŝi sian plezuron nuntempe? Ŝi ĝuis ĉiun sekundon kaj profitis de tiu mallonga paŭzo esti malfeliĉa junulino.
Fine de la tago Delphine havis eĉ impreson ke ŝi ekgajnis memfidon. Ŝi marŝis kun la dorso pli rekte kaj ŝi ne plu hezitis interparoli. Estas facile dum oni ne devas peni ĉar ĉio ŝajnas jam akirita. En momento kiam ŝi direktiĝis al sia aŭtobuso, unu vira voĉo vokis ŝin per ŝia antaŭnomo. Ŝi turniĝis. La junulo, kiun ŝi neniam antaŭe vidis, alpaŝis al ŝi.
«Verŝajne la novulo» – ŝi pensis. Kiam oni estas diskreta kaj malmulte parolas, oni observas la aliajn, oni konas vizaĝojn. Sed tiun ĉi, ŝi ne konis.
— Ĉu vi ŝatus ke ni iom marŝu kune? Mi ŝatus diskuti kun vi.
Li eldiris ĉi frazon per milda kaj fidinda voĉo. Li esprimis sin malsame ol samaĝaj adoleskuloj. Karisme, la junulo radiis komfortigan fidon. Sen esti belulo, li havis personecon ĉarme nekutiman. Li ne estis tia junulo kiu antaŭe alporolus ŝin.
Delphine akceptis kun plezuro. Li nomiĝis Olivier kaj loĝis nur du stratanguloj de ŝi. Li malŝatis aŭtobuson kaj preferis marŝi al la lernejo. Kia ŝanco, pensis Delphine, tiel ili ne estos ĝenataj de ŝiaj multnombraj admirantoj.
Du gejunuloj marŝis dum certe duonhoro kaj diskutis pri io ajn. Ili samopiniis pri pluraj punktoj. Delphine neniam renkontis en sia vivo iun kun kiu ŝi dividis tiom da komunaj opinioj. Ŝi konstatis hodiaŭ ke adoleskuloj de ŝia aĝo interesiĝas pri aferoj multe pli bagatelaj laŭ ŝia vidpunkto. Iliaj konversacioj estas ofte sen enhavo kaj tute kontraŭe al tiuj de ĉi junulo. Li dividis kun ŝi siajn dezirojn, siajn opiniojn pri la vivo. Momente, ŝi preskaŭ forgesis ke tiu renkonto ne estis vere hazardo. Sed kiam ŝi pensis pri tio ŝi provis forpeli tiun ideon el sia kapo. Pli valoris ne detrui la momenton. Olivier akompanis ŝin ĝis ŝia domo kaj ili diskutis ankoraŭ longe sur trotuaro. Fine ili promesis al si ke ili daŭrigos alian fojon. Estante feliĉa kiel neniam antaŭe, Delphine eniris la domon kun malpeza(felicxa) koro.
La morgaŭan matenon, la aŭtobusa veturado entute ne similis al antaŭaj. Ĉiuj volis ke la junulino sidu apud ili. Ŝi estis tuŝita kun tiom da amo. Delphine vidis pasi la tempon kaj la minutojn kiuj malgrandiĝas ĝis la fina momento. Sed ŝi iom primokis, ĉar ĉio kion ŝi deziris, estis daŭrigi la amikecon kun Olivier. Ŝi pasigis tiom belajn momentojn hieraŭan tagon ke ŝi ne povis kredi ke ĉio baldaŭ finiĝos. Eble li montriĝis sincera kaj ke lia ensorĉiĝo transformiĝis al reala sento? Ŝi krucigis fingrojn kaj ŝi sekrete esperis.
Kiam estis la tagmezo, Valérie brakumis ŝin kaj gvidis ŝin al la manĝejo. Rapide, grupo formiĝis ĉirkaŭ la du knabinoj, ĉiuj volis dividi tablon kun Delphine. Sed ŝi rigarde serĉis Olivier-on. Proksimiĝis la fino de dudekkvar horoj tre rapide kaj ŝia koro batis nun tre forte ene de ŝia brusto. Trankviligita, ŝi rimarkis lin kelkajn sekundojn pli poste, kun pleto inter la manoj, malantaŭ kasa kontoro. La junulo ne vidis ŝin ĉar Delphine estis ĉirkaŭita de siaj novaj amikoj, kaj li direktiĝis al iu tablo funde de la manĝejo. Delphine sekvis lin per okuloj.
— Kiun vi rigardas tiom intence? demandis Valérie.
— La knabo, tie, ĉu vi konas lin? Mi scias ke li estas nova, sed…
— Li? diris Valérie grimacante kaj montrante Olivier. Li entute ne estas novulo! Li ne parolas al iu ajn, estas pro tio. Li estas tiom timema, tiu knabo, kaj neniu rimarkas lin. Mi eĉ ne scias kiel li nomiĝas. Ne atentu lin!
Nekredante, Delphine levis siajn brovojn. Valérie certe eraris. Ŝi probable konfuzas lin kun iu alia. Aŭ eble ŝi estas ĵaluza. Tio estas! Valérie timis sen dubo ke ŝi perdos sian amikecon pro ebla koramiko. Certe tiel, plej eblas.
Kaj, iom post iom la aferoj ŝanĝiĝis ĉirkaŭ la tablo. La diskutoj ne plu estis direktitaj ĉirkaŭ Delphine kaj la rigardoj kruciĝis malpli kaj malpli kun la ŝiaj. Malrapide, revenis la normala malgaja realeco. Sed la atento de Delphine koncentriĝis je Olivier. Eble la aferoj estis malsamaj por li! Ŝi devis scii tion. La junulino leviĝis. Neniu rimarkis ŝian foriron. Iomete nervoza, ŝi direktiĝis al la tablo kie li sidis. La junulo levis la kapon. Iliaj okuloj renkontiĝis, sed li tuj mallevis sian mentonon. Ne, tio ne eblas! Ne ankaŭ li! Ŝi diris malforte – « bonan tagon » pinte de siaj lipoj. La junulo respondis al ŝi per sama tono, sed ne aldonis ion pli. Kaj li rigardis aliflanke.
Malkuraĝigita kaj ĉe rande de larmoj, Delphine malproksimiĝis kaj kuris eksteren. Plorante, ŝi direktiĝis al la parko. Ŝi volis refari sian deziron kaj gajni la duan dudekkvar horojn. Ĝis morgaŭ, ŝi certe konkeros sian amon. Ŝi alkuris ĝis la fontano kaj elprenis moneron de kvin cendoj. Ŝi ĵetis ĝin al la fundo de la fontano kaj ŝi atendis. Sed ĉi-foje neniu tabuleto aperis. Ŝi ĵetis kolere tri novajn monerojn, sed nenio okazis. Tre kolera ŝi piedbatis la randon de la fontano kaj ŝi malproksimiĝis. Post kelkaj paŝoj ŝi sentis ies ĉeeston malantaŭ si kaj turniĝis al la fontano. Ŝi multe surpriziĝis vidinte Olivier-on kiu troviĝis apud la ŝtona bazo. Ankaŭ li rigardis basenon kun akvo. Ŝajnis ke li ankaŭ serĉas ion ĉe la fundo, samloke kie estis la poemo la tagon antaŭe. Ekinteresita, Delphine proksimiĝis al li. Kaj ŝi komprenis.
— Ĉu ankaŭ vi vidis tabuleton ?
La junulo eksaltetis kiam li rimarkis Delphine apud si. Li kapjesis, kaj poste li parolis kun hezito.
— Mi… Mi vidis vin hieraŭ tagmeze en la parko kaj mi vidis vin kliniĝi al fontano. Vi ŝajnis paroli al vi mem…Ŝajnis al mi tre strange, do, mi alproksimiĝis kaj ankaŭ rigardis en la fundon.
Li ne plu montris la saman intereson kiel hieraŭ. Liaj movoj aspektis ne lertaj kaj lia voĉo iom tremis. Delphine ne plu rekonis la junulon de la hieraŭa tago. Li pli similis al la priskribo de Valérie kaj al tio kion ŝi diris. Ŝi ne plu povis reteni sin kaj devis starigi demandon:
— Kaj via deziro, kio estis?
Li ŝajnis heziti kaj li nervoze ludis per siaj fingroj. Rigardante suben li diris:
— Ŝajnis ke vi ne sciis pri mia ekzisto, do…
Li ĉesis paroli kaj ekrigardis profunde en ŝiajn okulojn.
— …Mi nur volis havi kuraĝon paroli…al la knabino kiun mi amas.
LA ATENTIGILO : Novelo de Felix Leclerc
Tradukis : Zdravka Metz
Akra vento blovis sur la kamparo. Forgesitaj tigoj de aveno kaj de kelkaj sekaj herboj froste tremis ĉe anguloj de bariloj kaj kurbigis siajn kapojn en tiu novembra prujno.
Tiu granda frosto pasis kiel fajfanta vento.
Briletis pecetoj de glacio sur bedoj de ĝardeno kaj sur spuroj de veturiloj.
Surplanke de la ĝardena dometo genuis viro kun barbo, tenante najlojn per lipoj, havante martelon enmane; li najlis tabuleton sur paliso. Li preparis la atentigilon.
Martelante, li kurbigis najlojn tro longajn, pintigis parton de paliso kiu eniros grundon kaj atendis. La kvara horo.
De malproksime, sur la vojo, iuj nigraj lulantaj punktoj grandiĝadis : tio estislernantoj kiuj revenadis hejmen. La viro atendis sian filinon. Kiam ŝi alproksimiĝis, li kriis tra la vento :
-Denizo, venu helpi min. Antaŭe, forportu vian lernejan sakon.
La etulino malaperis endome. Preskaŭ samtempe ŝi eliris, kun buterpano enmane.
La viro alpaŝas ŝrankon super sia labortablo, prenas etan skatolon de nigra farbo, malfermas ĝin, enmetas en ĝi la penikon kaj diras al la infano :
-Ĉu vi vidas tiun tabuleton?
La etulino jese respondas.
-Tio estas atentigilo kiun mi volas enpiki sur vojeto antaŭ mia arbaro, ĉar oni priŝtelas mian lignon – li diris :- skribu sur ĝi : « Malpermesite trapasi! » – Tiel! – Skribu per belaj grandaj literoj.
La infano, manĝante sian buterpanon, prenas penikon, trempas ĝin en nigran farbon kaj saĝe obeas kiel lernanto.
Kiam ŝi finskribis la literojn, la viro sendis sian filinon en la domon, prenis la atentigilon
kaj martelon, elŝteliĝis malantaŭ siaj konstruaĵoj kaj daŭrigis en direkton de sia najbaro.
Kiam li atingis la finon de sia farmbieno, li haltis, rigardis ĉirkaŭe. Neniu. Haste, per rapidaj batoj, li enplantis sian atentigion sur eta vojo kiu estis tie. Laboro finita, li malproksimiĝis reen, kunpreminte dentojn, kun ĉapelo sur brovoj, ludante per la martelo en siaj manoj. Li eniris sian hejmon.
La vespera malheleco alvenis. Oni manĝis ĉe lumo en ĉiuj domoj. Estis fino de la tago.
Ĉe la viro kun barbo, oni manĝis silente, sed ĉe la najbaro la filo rakontis al sia patro kion li rimarkis ĉe la vojeto.
-Mi revenis laŭlonge de la arbaro. Mi vidis ion, sed tio ne plaĉos al vi.
– Kio estas tio, kion vi vidis?
-Atentigilon. Tri etaj lignaj bretoj ĉe supro de la paliso : sur ĝi nigraj vortoj, vizaĝe al ni.
-Kio estas skribita?
-Malpermesite trapasi.
-Ĉu vi rompigis ĝin?
-Ne.
-Ĉu vi kovris ĝin per koto?
-Ne.
-Malpermesite trapasi? Li? Li faris tion? Li deklaris al mi militon? Li pensas ke mi ĉirkaŭiros ĉiumatene portante mian lakton?
La filo nenion respondis. La patro daŭrigis:
-Mi komprenis. Ekde kelkaj jaroj ni ne plu interparolas; ni rigardas nin kiel du tondroj; lastatempe ni komencis insulti nin reciproke, li volas ke ni batalu? Mi estas preta. Kiel rado de veturilo mi pasos sur li. Mi malamas lin, ĉu vi komprenas min? Mi malamas ĉi tiun najbaron.
La filo respondis kun amara rideto :
-Ĉu vi scias ke vi instruas al mi malamon?
-Tio estas nur mia batalo. Restu vi malproksimen se vi timas. Oni edukis min ke mi mortigu la muŝon kiu mordas mian korpon en somero; paf, planken, apud via bot-plandumo. Li volis tion, li pagos.
Estis plena nokto. Nigra nokto, sen luna brilo, la nokto kiam oni nenion vidas, zorgiga, komplica nokto kiu vivigas malamon kaj malebligas dormon : la nokto en koro de du najbaroj. La unua karesis sian malamon, la alia vigligis la sian. La rankoro enŝoviĝis akompanata kun demonoj, ennestiĝis en animo de insultita kaj konsilis al li malnoblaĵojn. Cetere, silento kaj vento enmiksiĝis. Vivi fariĝis plago. La minutoj gluiĝis en la tempo kaj decidis ne plu pasi. Unu post la alia, la bonaj sentoj, virtoj, principoj kaj memoraĵoj dronis en tiu puŝanta ondo kiu nomiĝas la malamo. La patro kaj la filo disiĝas sen unu plia vorto. Malrapide la filo supreniris sian ĉambron. La patro restis en mallumo, sola kaj nedormanta apud la forno. De la flanka metala reto, la fajro eligis sian langon kaj grimacis signojn. La homo eksonĝis…
……………………………………………………
La filo rakontos kio okazis poste :
En mia ĉambro, mi ne povis ekdormi. Kutime, tuj kiam mi kuŝiĝas mi tuj ekdormas; sed tiun ĉi vesperon mi estis maltrankvila, malkontenta; la kovriloj pezis sur mia dorso; la muroj de mia ĉambro estis malbelaj; eĉ miaj karaj terkulturistaj malnovaj vestaĵoj naŭzis min.
Mi provis forgesi la atentigilon, rememori mian feriadon, mian tempon en mezlernejo, miajn amikojn; ŝajnis al mi ke mi estis sola en la mondo, malproksime de vero kaj de amo, perdita en la novembra nokto.
Ankaŭ la patro ne dormis; mi aŭdis lin moviĝi en sia ĉambro, ruli sin, oscedi kaj spiregi; foje kelkaj frazoj aŭdeblis de sub lia pordo : ‘’Mi tamen trapasos, hundo!’’ La vortoj kiel tiuj ĉi. Ne, mi ne estis feliĉa. Mi kredis ke mia juneco estas pli forta ol la malamo, kaj mia juneco emis plori kiel venkito, kiel iu kiu malpravas. Fine, iu pezeco premis min ; miaj muskoloj mastreĉiĝis; miaj pensoj estingiĝis unu post la alia kiel kandeloj kun elĉerpitaj meĉoj kaj mi ekdormis.
Ĉe ni estis kutimo leviĝi tre frue, antaŭ la suno, por melki bovinojn; tieleni havis tempon ke la lakto de niaj bovinoj malvarmiĝu por matena liverado. Ĉirkaŭ la kvina horo la patro venis frapi sur pordo de mia ĉambro, tio estis lia kutimo.
Tiun matenon li ne venis. Mi vekiĝis abrupte en mia lito; mi transpasis la horon, kaj tio neniam okazis al mi! Devus esti ĉirkaŭ la naŭa aŭ deka horo matene ĉar la suno tuŝis mian fenestron; mi vidis ĝin tute klaran kaj ĝojan tra mia malnova verda rulkurteno. Estis kontentige en mia ĉambro, kaj tiu bela ekstera lumo, kiel koloro de julio, redonis al mi mian junecan forton kaj mian kuraĝon. Finfine, la nokto estis bona, la pasinteco ne gravis.
Tuj el la lito. Mi faris tri paŝojn, streĉiĝis rapide; mi kredas ke mi ridetis; kaj mi frape tuŝis kurtenon kiu ruliĝis tute supren.
Do, tiam mi vidis ion kion mi neniam vidis en mia vivo kaj mi nemiam plu volus revidi. Vere, neniam.
Ekstere estis nek la suno, nek antaŭ-tagmezo. Estis fajro! La stalo de nia najbaro brulis! Estis la kvara horo matene. Kion mi faru? Mi rigardis, mi frotis okulojn; per mia dikfingro, mi tuŝis vitron kvazaŭ por forviŝi iun malbelan bildon. Mi turnis min ĉirkaŭ mia seĝo, sed mi ne trovis miajn vestaĵojn. La plej abomena supozo aperis en mia penso : la patro fajrigis por venĝi sin?
Post unu minuto, mi elreviĝis el mia nokto, el miaj revoj; mia cerbo estis lavita kiel la sapo kiu eliras de akvo; kaj la realeco estis vere tia: la stalo de sinjoro Georges estis forglutata de granda ruĝ-flava fajro; ŝajnis al mi ke mi vidas bestojn en la stalo, iliajn piedojn en siaj trogoj, okulo blanka, malfermita nazego, kiuj krias je helpo provante rompi siajn ĉenojn. Rapide mi eliris koridoron; sen ke mi frapu, mi malfermis pordon de la ĉambro de mia patro. Li sidis sur sia lito, tre trankvila, okuloj tute malfermitaj, kaj rigardis bruli la stalon de sia malamiko.
-Venu – mi diris al li.
Mi timis ke li respondos: … Ke la hundo brulu!
Sed – ne. Li ne diris ajnan voton, li eĉ eknervoziĝis. Li prenis siajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, kaj sian ĉemizon kaj ĉion, kaj li vestis sin tre rapide. Mi estis tre kortuŝita ĉar mi ĵus rekonis en li la viron kiun mi perdis kaj kiun mi amis. Mi estis kontenta vidi ke lia kompatemo estas pli forta ol lia rankoro. Kune ni eliris kurante. Ekstere oni flaris la fajron; estis katastrofo dum tiu malvarmego La patro sekvis min senvorte; kaj mi kuris sur glaciigitaj folioj en ĝardenaj aleoj, preta barakti en la fajro, se necesus.
En unu salto, mi supersaltis la barilon kaj mi refalis per du piedoj apud la ŝildo; inter du lumstrioj, mi iomete vidis ĝin, sed ĝi estis ne tiom videbla pro arbustoj kiuj ĝin kaŝis. Ĝi ne naŭzis min tiom kiom la antaŭan vesperon; kontraŭe, ĝi kompatigis min.
La patro ankaŭ saltis; mi kuris kelkajn paŝojn antaŭ li. Subite, mi aŭdis lin fali malantaŭ mi, li kuŝis sur ventro, vizaĝe en prujna herbo. Mi revenis kaj levis lin per akseloj, mi helpis lin; rapide kaj starante, li diris tre serioze :
-Nenio grava. Ni daŭrigu. Estas nur la ŝildo. Marŝu.
Li puŝis mian dorson; mi ĉiam rememoros lian vizaĝon kiam li diris al mi : « Marŝu! » Mi vidis ke li estis fortika.
Mi havis en miaj manoj,la formon de lia dika ostaro, kaj miaj okuloj ĵus vidis la belan formon de lia animo.
Ni denove daŭrigis kuri.
Laŭ mi, estis mia ideo tuje iri al la domo, vidi la homojn kaj ricevi ordonojn kion fari plej urĝe. Mi vidis tra fenestro de la kuirejo sinjorinon Georges, kiu starante rigardis la fajron, senmove, kiel statuo, ŝirmante sian knabineton sub sia antaŭtuko. Mi returnis min; mia patro ne plu estis kun mi. Do, mi proksimiĝis al la fajro, kaŝante vizaĝon per mia kubuto pro la forta varmego. Mi rondiris la stalon, kaj malantaŭe, kie la fajro estis malpli forta, la bestoj eliradis muĝante kaj rapidante tra la pordo kiu gvidas al herbejo. Mi antaŭeniris, puŝante min inter la bestoj kaj mi sukcesis eniri la stalon.
Dekstraflanke de la stalo, sinjoro Georges malligadis bovinojn; mi vidis lin tra la fumo; kaj maldekstre, mia patro malligadis bestojn de la maldekstra flanko; kaj mi, mi gvidis bestojn eksteren kriante plej forte kiel mi povis. La fajro krakis super niaj kapoj. Sinjoro Georges estis nervoza. Li ankaŭ frapadis bestojn kaj direktis ilin al elirejo. Subite, mi vidis la du virojn renkontiĝi preskaŭ frunt-al-frunte, ĉe kolo de la lasta bovino kiu restis por elirigi; ili estis tre proksimaj unu al la alia. Mi vidis ilin kiel du gigantoj kiuj ĉesas interbatali, kiuj unuiĝas kaj kunigas siajn fortojn savante de morto la bestojn, la amikojn kiuj deziregas vivi, kaj aparte ilian malfortecon. Mi vidis la kuraĝon de du viroj, sed tion kion mi vidis pleje ĉi-nokte, mi vidis fandiĝi kiel vakso la malamon de tiuj du najbaroj. Inter ili okazis io kion nur ili kunportos en la vivo, agoj kiuj bruligas emon abomeni iun ajn. Kaj mi diris al mi mem : Bonvenon al vi, malfeliĉo, kvankam vi faras domaĝojn; vi venas de Dio, ĉar vi transformas en amikecon, tion kio estis la plej malbela sur la tero. Malfeliĉo, estu bonvena, faru al ni malbonon, purigu nin.
Kiam leviĝis la suno, la fajro finiĝis detruinte la reston de grandaj traboj. Ĉio estas fordetruita, disrompita, kvazaŭ enŝlimiĝita sub la tero. La stalo fariĝis nur cindroj.
En la korto ĉiuj vilaĝanoj promenis en etaj grupoj. Oni puŝis sledojn, veturilojn; la ĉevaloj henis kaj freneze baŭmis ne sciante kien oni pelas ilin. La najbaroj dividadis inter si la bestojn de sinjoro Georges, atendante konstruadon de nova stalo, kiun ĉiuj helpos kune konstrui.
Iom post iom, ĉiu kutimiĝis al la malfeliĉo; ĉiu sciis ke sinjoro Georges ne vole renversis sian olean lampon sur fojno; ĉiu rerakontis la tragedion al la alia, kiu jam tion sciis.
Dum parto de la tago, vizitantoj alvenadis kaj foriradis; scivolemaj personoj malrapidigadis siajn aŭtojn sur ŝoseo, poste daŭrigis. Inspektoroj kun ledaj dosieroj sub brako venis kalkuli la perdon; kaj fine la ĉion, la tuton. Mi vidis sinjoron Georges nur unufoje dum ĉi tago; li estis konsternigita kaj kaŝiĝis kiel malfeliĉa infano kiu demandas la silenton kial la vivo estas kelkfoje tiom kruela.
Mi vidis lin, ĉirkaŭ la tria posttagmeze, tenanta siajn manojn en poŝoj, la jako kontraŭ la vento estis butonigita ĝis la kolo, li proksimiĝis al sia eksa stalo, tuŝante brulaĵon per pinto de sia piedo, li kraĉis en cindron kaj ĉirkaŭrigardis malgaje, poste li iris al la direkto de lia kaj nia limo.
Mi estis ĉe la rando de nia grenejo. De tie mi vidis lin kliniĝi, li reprenis la atentigilon, rompis ĝin per viglaj movoj sur siaj genuoj, kaj li forĵetis ĝin malproksimen, en arbustojn, kiel oni ĵetas putraĵon.
Tiu sola tago pripensigis min multe pri la vivo, eĉ pli ol du monatoj en mezlernejo kaj mi diris al mi mem: -Se iam mi amos iun, mi volus koni tiun dum malfeliĉo; tiu vidus kiel mi agas kaj mi same spertus la konduton de tiu persono.
Tiun vesperon, antaŭ la vespermanĝo la patro kaj mi aŭdis frapi iun ĉe la kuireja pordo. Estis filineto de sinjoro Georges kiu venis, tute hontema kaj malgaja, ŝi venis havante mesaĝon por ni.
-Paĉjo sendas min ke mi diru ke la vojeto estas libera, la atentigiloestas forigita.
Mia patro diras :
-Kiel oni fartas ĉe vi?
-Posttagmezepaĉjo ploris, respondis la infano.
-Ho,jes? Diru al li ke ni helpos lin.
-Sekvan dimanĉon, ĉu ni povus havi vian veturilon por iri al la meso?
-Diru al li ke li certe havos ĝin.
Poste li ofertis al la knabino ke ŝi restu vespermanĝi.
Ŝi afable diris : « Dankon, bonan vesperon, » kaj ŝi foriris senbrue.
Poste, la patro parolis, trankvile, kvazaŭ li estus sola en la kuirejo.
-La fajro, oni scias ke ĝi estas terura; ĝi forglutas ĉion. Mi vidis ĝin, mi ja scias. Ne plu estas stalo, ne plu io, kompatinda najbaro. Unu stalo bezonastiom da martelaj frapoj, tiom da ŝvitoj, tiom da akra tranĉanta ferlado por tegmento dum oni metas unu folion post la alia, tiom da kalkuloj, malfacilaĵoj en ĉiu angulo; unu stalo, tio suferigas. Ho, se ĝi povusrakonti! Poste venas fajro : fff…du horoj, ĉio finita. Ne, mi ne parolis al li ĉi matenon, super la bestoj; tamen, ni vidis unu la alian, sed eĉ senvorte, ni komprenis nin bone. Niaj kvar manoj renkontiĝis sur brido de la sama besto, la lasta kiu restis. Mi ne povas diri kio okazis, sed okazis io en nia profundeco, io tre dolĉa kiel printempa mateno, kiel tegmentoj kiuj degeligas neĝon pro la suno. Se mi povis doni al li iom da feliĉo, des pli bone; mi ne faris ion eksterordinaran.
Mi ne pensis pri la fojnejo kiu ekmoviĝis super niaj kapoj; mi nur pensis kvazaŭ ĝi estus mia stalo kiu brulas; mi simple iris, estas ĉio. Ĉiu besto kiun mi savis, estis kiel mia grego kiun mi savis. Ĉu vi aŭdis ilin muĝadi? Tiel estas. Ili petegis nin ade. La fajro ne havis rajton sufoki ilin; la fajro ne havis rajton engluti fojnon por la vintro; forbruli bretojn unu post la alia, venenigi lokon de manĝ-provizojn, truigi sakojn de aveno, ĉirkaŭbari veturilojn, fari malbonon – ne rajtis. Tial mi iris, por mortigi plagon kiu bruligis la laboron de unu viro; la viro kiel mi, kiu donis sian vivon al la tero; kiu scias kio estas malvarmo, varmo, malsato, malriĉeco, batalo; viro kiu vidis tie, antaŭ si, malaperi en aero la pezecon de sia ekzistado, forfuĝi malproksimen, malaperigi en nuboj de fumo. Mi ne iris tien kun miaj malamoj, kun mia kalkulema cerbo, kun mendoj en mia poŝo; mi iris tien tutelibervole, kiel volontulo, kiel frato; kiel povrulo kiu vidas suferi alian povrulon; kiel homo kiu vidas malfortiĝi alian homon.
Se mi ne havus la animon, mi reekdormus en mia ĉambro, fermante okulojn, tirante miajn kovrilojn super la kapo ke la lumo ne ĝenu min. Mi iris por helpi. Helpi, tio feliĉigas; mi feliĉas. Mi estas kontenta ke mi riskis.
Sed li, li riskis sian vivon multe pli ol mi, li, Georges. Ĉu vi vidis lin, kiam li enŝoviĝis en la lokon de sia ĉevalidino; li vulpe tiris ŝin, tute nervoza; li grimpis kaj staris sur ŝia rako; li perforte eltiris ŝian kolbridon, plie li batalis kun ŝi, li elirigis ŝin luktante, puŝante ŝin sur brusto, kvazaŭ oni puŝas muron. Kiam oni vidis ĉion tion, etaj rakontoj pro la atentigilo estis fore. Li, ja, estas la homo.
Tiu kiu sendas fajrojn scias kion li faras. Tio forte ligas homojn kune. Mi opinias ke ni estis du decaj homoj kiuj donis manon unu al la alia en iaspeca purgatorio, kiel du pecoj de fero kiuj kuniĝas sur ruĝa karbo. Plej grave estas ke la atentigilo malaperis. Mi havas rajton pasi. Mi estas liberigita homo.
Forkuris : Novelo de Sir Charles G. D. Roberts (1860-1943)
Tradukis : Bruce Arthur
En la tendaro Carbineau estas juna bovo kiu havis malfeliĉan reputacion. Li havis fortikan formon sed lia karaktero estis sovaĝa kaj maltrankvila.
Li estis unu el paro. Li estis parte de raso Devonia, granda, malhele rufa, plena je muskoloj kaj nervoj, kaj havis majestajn kornojn kiuj etendiĝis larĝe. Lia kunparulo havis mildan karakteron kaj li estis bona laboranto, do lia posedanto fieris pri li. Sed la unua bovo ŝajne estis nur duone malsovaĝigita. La arbaro ŝajnis logi magie. Li volis reiri al la paŝtejoj kie li antaŭe vagis libere kun aliaj kastritaj bovoj. En lia koro estis la memoroj pri la rosaj matenoj, kiam la grego manĝis kune sur la gresaj montetoj, kaj pri la varmego de Junio kun la ordoro de trifolio kiam ili kunvenis en la lagetoj, kum la akvo ĝis la maleoloj, sub la ombro de la verdaj salikoj. Li malamis la jungaĵon, li malamis la vintron, kaj li imagis ke en la sovaĝaj paŝtejoj de sia memore, estas ĉiam somero. Li sopiris reiri al tiuj paŝtejoj.
Unu tagon, la eblo kiun li long atendis , aperis, kaj li kaptis la ekazon. Li staris apud sia kunulo sen surhavi la jungaĵon kaj neniuj bovkondukisto proksimis. Li levis la kapon, Li snufegis venke, kaj li forkuris tra la arbaro!
Oni provis kapti lin sed vane. Finfine la arb-rikoltistoj rezignis “Forlasu lin!” diris lia posedanto. “Mi supozas ke li revenos kiam li malsatiĝos. Li ne povos manĝi piceajn burĝonojn kaj pulmikon!”
Kurinte galope tra la neĝo, post mallonga tempo li malproksimis de la tendaro kelkajn mejlojn. Laciĝante, li kuris malpili rapide. Sekve li marŝis. La suno subiris kaj la solsenta ruĝa lumo de vintro komencis brili tra aperturoj en la arbaro, ruĝigante neĝon en la etaj maldensejoj kaj gresejoj. La bovo komencis manĝi la nesatigan longan muskon kiu kovris la arb-trunkojn. Antaŭ ol la luno leviĝis, li jam plenigis sin per tiu nutraĵo kaj tiam li kuŝis en densejo por pasigi la nokton.
Sed kelkajn mejlojn malantaŭ li, urso hazarde rimarkis liajn piedspurojn. Forvaginta bovo! Tiu povus kaptiĝi facile! La urso tuj komencis sekvi la spurojn. La luno estis alta kiam la kuŝanta bovo aŭdis la proksimiĝanton. Li tute ne sciis, kio ekazos, sed li staris kaj atendis.
La urso saltis sentime en la densejon, ne pensante ke lia kaptoto rezistos. Kun malklara muĝo. la bovo kuris kontraŭlin, batante lin al la tero. Tiam li rapide turnis sin kaj denove kuris kontraŭ lin kaj la surprizita urso tuj venkiĝis. Vundite per tiuj pintaj kornoj, li ne plu volis trakti la bovon. Li volis fuĝi, sed dum li foriris, la bovo denove kuris kontraŭ lin, batante lin kontraŭ trunkegon. La urso malfacile trenis sin supren ĝis la bovo ne plu povis atingi lin kaj la bovo malestime reiris al sia ripozejo.
Kiam aperis la unua flava lumo antaŭ la mateniĝo , la maltrankvila besto denove piediradis. Kiam li iras, li tiras pli da musko, sed li malamis ĝin eĉ pli forte ol antŭe ĉar li pensis ke li proksimiĝas al siaj antaŭaj paŝtejoj kaj ties mola greso kaj riveretoj. La neĝo ĉirkaŭ li estis pli profunda kaj lia malamo kontraŭ la vintro pliiĝadis. Li venis al flanko de monteto, parte senarba, de kie la pinoj estis forigitaj kaj kie nun kreskas dense junaj betuloj. Ĉi treli manĝis iujn bonodorajn branĉetojn, sed al li, tio estis malplaĉa manĝaĵo.
Plimal-satiĝante, li pensis sopire iomete pri la tendaro de kie li forkuris, sed li certe ne reirus. Li pluirus ĝis li atingos siajn paŝtejojn kaj siajn ĝojajn samgreganojn, lekante salon de le trogo apud la bone konata lageto. Li instinkte sciis en kiu direkto li iras, kaj li pluiris suden, kun la sopiro de lia koro ĝustigante lian vojon.
Tiun posttagmezon, lin atakis pumo kiu falis de arbo kaj ŝiris lian gorĝon. Li kuris sub malalta branĉo, tiel forpuŝante la atakanton, kaj sekve li turnis sin sovaĝe kaj kuris freneze en la direkto al la katego, forpelante lin. La pumo saltis denove en sian arbon kaj la bovo foriris por daŭri serĉi sian celon.
Sed baldŭ lia paŝado malplifortiĝis ĉar la kruelaj ungoj de la pumo plifrue eniris profunde lian kolon kaj sango markis lian vojon. Sed la sopiro en liaj grandaj sovaĝaj okuloj restis forta kiel antaŭe kvankam lia korpo malfortiĝis. Sian malfortecon li ne rimarkis. La sopiro kiu pelis lin estis pliforta ol ĉiu ajn alia penso , eĉ, preskaŭ, lia malsato. Sed li facile povis malpliigi tion iel ĉar estis multa longa griza musko nesatiga.
Post iom da tempo, li venis al la fundo de rivereto, kies akvo mallaŭte aŭdiĝis tintante ĉi ŝtonetoj sub la kovraĵo de glacio kaj neĝo. Liaj malrapidaj paŝoj kondukis lin longe laŭ ĉi tiu malferma vojo. Mallonge post kiam li malaperis, la pumo reaperis ĉirkaŭ kurbiĝo malproksima, sekvante sinkaŝe la ruĝigitan vojon. La ruza besto atendadis la efikon de la sangado kaj malsato, ĝis la celo de lia senĉesa ĉasado ne plu povos rezisti.
Estis la malfrua posttagmezo. La beston regis lia sopiro kaj li rifuzis kuŝi ripoze. Dum la tuta nokto, tra la brila arĝento de la malfermaj lokoj kaj tra la stranga makulita mallumo de la densa arbaro, la sola besto iris plu. Li ne atentis siam malsaton, aŭ, eble li estis pelata eĉ pliforte per la pensp de sovaĝa trifolio kaj mola fle-greso. Kaj tutnokte malproksime malantaŭ li, la pumo singarde sekvis lin.
Je la sunleviĝo, la laca ŝancela besto venis al la rando de lagego, kie neombrata neĝo etendiĝis mejlojn al la sudo antaŭ li. Jen estis lia vojo, kaj li senhezite sekvis ĝin. La vasta frostigita akvo kelloke estis nekovrita galcio de kie la vento forblovis la neĝon, sed plejparte estis ebena kovraĵo de neĝo kaj ia divesaj koloroj de la tagiĝo bele speguligix de ties surfaco.
La pereonta bovo nun iras tre malrapide, tre pene. Le ŝancelis ĉiupaŝe kaj lia bela kapo pendis preskaŭ ĝis la neĝo. Post kiam li iris malproksime sur la lagon, la sekvanta pumo aperis ĉe la rando de la arbaro, venante singarde el la arboj. Liaj ronda flav-buna kapo kaj malicaj verdaj okuloj leviĝis por rigardi trans la vasta malfermejo. La pena antaŭenirado de la bovo estis facile videble. Mallevante sian nazon al la sanga neĝo, la besto rekomencis sian ĉasadon, unue trotante malrapide, sekve galopante longe kaj flekseble. Tiam, la irado de la bovo estis preskaŭ finita. Li falis sur la genuoj, levis sin malfacile, kaj staris senmove kaj ĉirkaŭrigardis. Liaj okuloj jam komencis nebuliĝi, sed li vidis malklare la flav-brunan beston kiu proksimiĝas. La malnova kuraĝo revenis tuj kaj li turnis sin, kornoj malaltaj, por fronti la atakon. Per la restaĵo de sia forto, li kuris en la direkho al la pumo kaj la pumo hezitis sendecide. Sed la genuoj de la vaganto fleksiĝis kaj liaj kornoj plugis neĝon. Kun malalt-tuna muĝo, li felis sur sian flankon, kaj la sopirado, la revado pri plaĉaj paŝtejoj, malrapide malaperis de liaj okuloj. Per granda salto, la pumo surbovigix kaj la avidaj dentoj atakis la gorĝon. Sed la bovo sciis nenion. Venkis lin lia propra deziro, ne sovaĝa rabobesto.
Kiam la pumo, satigis sian sang-sofifon, li levis la kapon. Li staris kun siaj antaŭaj pidoj sur la flanko de la morta bovo, kaj li ĉirkaŭrigardis ĉie.
Se estus iu sur la lagobordo rigardanta, la sovaĝa besto kaj lia kaptitaĵo aspektus kvazaŭ nur nigra makuleto sur la brila vasteco. Sed tiun horon, multajn mejlojn malproksime en la mezo de la malnovega arbaro, solsenta bovo blekas, katenita, maltrankvila, nemanĝanta – li malĝojas pro la malĉeesto de sia samjungaĵulo.
LA ENSORĉITA KANOTO (La Chasse-galerie) de Jeanne Daigle
Tradukis : Frato Paul Durette
jen la plej ja nekredebla el niaj legendoj :
Kiam mia praonklo rakontis al ni la legendon pri la CHASSE-GALERIE, li ĉiam komencis dirante :
— Kun trankvila konscienco, se tio, kion mi vin rakontos hontigus iel ajn la veron, via onklino fuŝi sian proksiman panan kuiritaĵon!
Post tiu firme esprimita eldiro, oni povis vidi la okulojn de nia maljuna kanadano, une sin direkti malrapide al sia edzino, poste al ĉiuj el ni. Por iom permesi al la supernaturo saturi nian fantazion, li zorge plenŝtopis sian pipon, kaj poste komencis ĉiam senvarie :
— Mi bone diros al vi, miaj geknaboj, ke en tiu tempo, la arbarlaboristoj, junuloj senbridaj, rimarkiĝis pro sia krudeco. Precipe en lignejo de la Assiniboine(o) (rivero meze de Kanado). Via praavo, mia unue-naskita frato, estis tie en 99 (1799) kiel, se tiel diri, ĝenerala zorgisto. En tiu tempo, li hazarde estis kuiristo de tiu baroko. Lin ĵus atakis paralizo, sekve de ĉevala kalcitro. ĝi estas a epoko kiam oni trinkis alkololon el ĝamaiko kaj brandon “blanketon” kiel oni diris, preskaŭ per akva glaso, sen ŝanceli.
La nura vorto de tiuj alkoholaĵoj sufiĉis por starigi ĉe ni ĝojtremon, ĉar grandegan aplombon oni bezonis por viziti la CHASSE-GALERIE.
— Tiu vespero, daŭrigis mia onklo, estis la Novjara antaŭtago. Mia mortinta patro, via praavo, jam preparis frandegan noktan festeneton. (Estis kutime tiel adiaŭi la jaron). La kaldrono de la gravaj tagoj superbordiĝis per ŝpicaj porkiedoj, kaj la grasaj kaj oraj pasteĉoj plenigis la fornon. Blanka tuko beligis la tablon, kaj la viroj, atendante la noktan festenon, devis kontentiĝi per panbuloj trempitaj en skota viskio. Ekestis preskaŭ la sepa vespero. La hakistoj, preskaŭ la tutan posttagmezon, jam forŝovelis la neĝon kiu minacis surŝuti la barakon. Grupe sidantaj, ili fumis kanadan tabakon, plibonigita per glaseto de temp’ al tempo. La fumo nebuligis la vastan kuirejbarakon, kiam, subite, la podo malfermiĝas kaj aperis Liboire (Libu-er).
— Ej, ĉu ne Liboire! diris mia patro.
— Tute mi, respondis la alveninto.
— Sidiĝu ĉi tien, apud ni, alvokis iu.
— Li estas tute la portreto mem de lia patro mortinta, patro Amable, voĉis aliaj.
— Vere bela viro! fortika kanadano, pludiris amiko de Amable, kiu fumis kaj trinkis pli ol ĉiuj, damludante en malproksima angulo.
— Ci aspektas furioza, rimarkigis la kuiristhelpanto Grand-Nazo Perron, viŝante glason.
— Kompreneble, estas ververe, tiam ekdiris mia patro, rigardante la ekcititan Liboire.
— Ne estas sen kaŭzo, simple respondis Liboire. Kie ‘stas ĵozon, la damnita ĉifon’?… kurba dorso?
— Li ŝovelas neĝon ekstere. ĉu ci ne vidis lin? demandis tiuj, kiuj damludis.
Sen saluti nek danki, Liboire eliris. ĉar liaj manieroj kutime estis tre tre ĝentilaj, oni miris pro tiu senĝeno, kaj Perron kies kuriozemo estis tiom longa kiom lia nazo decidis ĉeesti la spektaklon.
— Al vi, ĉion mi sciigos, kiam mi revenos. Li diris por sin senkulpigi, forlasante sian laboron.
Farinte apenaŭ kelkajn paŝojn en la bele ŝovelitan vojon, direkte al la stalo, li aŭdis kverelan bruon, ne edifan. Ili reciproke interŝanĝis la blasfemojn kaj la sakrojn, pro kiuj via praavo multfoje krucosignis dum lia restado en la arbaro. Estis, mi rediras, escepto por li, restadi en tiu medio.
— Mil trompetoj! kriegis Liboire. Eliru la remizon por ke mi satkraĉu cin! Mi ne permesas ke ci kokrigu min, tiamaniere. Mian amantinon ci ne kunedziĝos je Epifanio, aŭ mia nomo estas porko!
— Cia belulino, ridaĉis la alia, ŝirmita en la remizo, antaŭ ol ci revidos ŝin, ni estos revenintaj de nia edziĝvojaĝo. ci postrestos tie ĉi ĝis marto, sed mi foriros morgaŭ kun la poŝtisto.
Liboire spiregis kiel nova blovbalgo. tuj li rampuŝis la stalpordon, kaj liaj spiregadoj evidentigis ĉiufoje ke li baldaŭ rompos ĝin. Tio ja efektiviĝis, ĉar ĝi frakasiĝis sur Grandnazo Perron, kiu estis apude.
Kaj estis li, kiu rakontis al via praavo, mia mortinta patro, la jenon :
— Ha! ‘stas tiele! sufokiĝis Liboire, kiu jam postkuris la alian ĝisla stalfono. Kun tiu ĉi rumbareleto, la veturilpelto, kaj la varmeco de la tri ĉevalinoj kiuj loĝadas ĉi tie, ci kalkulas daŭrigi tion ĝis la forirhoro? Ci eraregas, damnito! Neniam! ĉu vi komprenas?
Kaj Liboire konfirmis siajn asertojn per pugnobatoj, kiuj certe sufiĉus mortigi sian rivalon se ne pro subita savhelpo de Perron.
— Estis tiam, knaboj miaj, kaj mi aldonas ke mi senhezite pravigas Liboire-on, diris mia onklo, ke la hipokriteco kaj malicego de ĵozon malkaŝiĝis. Li konfesis ke li forprenis la leterojn de kompatinda Liboire ĉiufoje kiam li alportis la poŝtaĵon al la vilaĝo, kaj li anstataŭis aliajn leterojn plenplenajn de insidaj malicaĵoj, por mortigi la amon ĉe la koro de la bela ĵozefin’. Dank’ al tiu fia agmaniero ĵozon skcesis ke ĵozefin’ edziniĝu kun li.
ĵozefin’, afabla grandstatura brunulino, havis okulojn plej malhelajn kaj plej kavajn en la tuta regiono. Ili beligis ŝian malbelecon. Pri tio, ŝi ne konsciis antaŭ ol ŝi estis dekdujara.ŝia patro ĉiam diris ke pro tiuj okuloj. “ŝi estas la plej bela knabino en la mondo”, Liboire kiu tiam sidis sur sama lernejbenko, ekde tiu tempo jam certiĝis pri tio.
— Nun, ci venos kun mi, al Saint-Esprit-d’en-Bas (vilaĝo en Kebekio) — Estis la vilaĝo de ĵozefin’.
Malgraŭ lia duonsenkonsciiĝo, ĵozon tuj ekstaris.
— ĉu ci estas freneza? Saint-Esprit-d’en-bas… ĉirkaŭ 400 mejlojn malproksime de ĉi tie… Ni ne povos reveni tien ĉi por labori tuj post morgaŭ.
— Mi ne demandis cin, ĉu tio estas farebla aŭ ne, mi diras al ci, ke ni iros!
— Kial do? demandis la alia, subite elebriiĝita.
— Por ke ĵozefin’ diru antaŭ mi, ĉu jes aŭ ne, cin ŝi preferas. Kaj ci, findiris Liboire, kaptante Grandnazon ĉe la kolhaŭto, pro cia entrudiĝa scivolo ci venos kun vi!
Per unu ekfajfo, Liboire, subite aperigis kvin fortikulojn el unu granda kanoto, kiun Perron rekonis kiel kanoton de CHASSE-GALERIE. Antaŭe ĝi estis profunde kaŝita sub la neĝo laŭlonge de la barako. Grandnazo Perron identigis la virojn kiel tiuj de la najbara lignejo, kaj samtempe komprenis ke tiuj ĉi viroj intencis vizitadi la CHASSE-GALERIE-on! Kion ajn alie li povus kredi? Sciante ke la vojo estas netrairebla, kaj “Saint-Esprit” estas malproksima, kaj oni uzus naŭ semajnojn por ĝin atingi.
— La CHASSE-GALERIE!!! La CHASSE-GALERIE!!! rediris kaj rediris Grandnazo Perron, ĉiufoje palegiĝante pli kaj pli.
— Vi ne pripensis tion, viroj! Vi riskos la savon de viaj animoj pro iu uni?…
— Sebvizaĝoj! ekfuriozis Liboire, starante antaŭ la kompatinda terurigita viro.
— Oni ja konstatas ke ci havas akvonen la sango. Vole nevole ci enveturiĝos kun ni en la ŝelkanoto, kaj ni veturos pagaje! unue, estas postulate ke ni estu parnombraj. Sen ci, ni estus nur sep. Oni kalkulis sur Noe, la maljuna barbulo, sed, kiel vi scias, li estas iom blasfemula, kaj, vi scias ke ĉe la CHASSE-GALERIE, tion oni ne devas…
— Ni ne devas?… informiĝis Grandnazo por gajni tempon.
— Ne! per CHASSE-GALERIE ni povas veturi tri cent mejlojn hore, kondice ke oni ne prononcu la nomon de Dio dum la irado, kaj ke oni ne trafu la krucon de preĝejturo dumvoje. Kun la barbulo tio estus riska. Sed kun ci, Grandnazo, ĉio iros glate.
Grandnazo, pli kaj pli sentis sin malfortiĝi. Des pli, ke ĵozon, duonkonscia pro la brando kaj la batado, apenaŭ povis spiri. Do, neniu por plu kontraŭdiri Liboire.
— ĉu ni forestos longatempe? aŭdacis Perron.
— Pleje sep aŭ ok horojn. Ni reestos tie ĉi, postmorgaŭ por komenci al laboron.
— Kion ni ne devos prononci? ankoraŭ demandis Grandnazo Perron, esperante, ke tiel interparolante, iu finfine elvenu el la barako.
Sed Liboire ne estis sencerbulo, li komprenis. Tuj, dum malpli da tempo ol tiu por nombri ĝis du, ĵozon, Grandanazo, la kvin fortikuloj kaj li mem sidiĝis en la granda konoto, kiu ŝajnis longegiĝi pro la teruro de Perron.
— Ripetu tion, kion ni ne devas prononci, li kriaĉis.
Tiel solene kiel triba ĉefo, tiam Liboire ripetis malrapide :
— Per CHASSE-GALERIE, oni veturos po 3000 mejloj hore, kondiĉe : unue, ke oni estu en para nombro : du, kvar, ses, kaj ok ; due, ke oni kapablu manuzi pagajon ; trie, ke oni ne prononcu la dian nomon nek tiun de lia malamiko, la diablo, dum la tuta vojiro ; kvare, ke oni ne trinku brandon dumvoje, nek alkroĉiĝu al preĝejkruco. Por pli bone pensi pri tio, kion vi ne devas diri : ne parolu! Streĉu la okulojn kaj fiksu ilin ĉi tien!!
Li montris la antaŭan pinton de la kanoto.
— Pripensi, Liboire, pripensu ankoraŭ iom, antaŭ ol foriri, lamentis Grandnazo Perron.
— ĉio estas prinpensita, rekuraĝigis Liboire. Mia avo faris la vojaĝon per la CHASSE-GALERIE almenaŭ dek unu fojojn en lia juneco kaj li mortis naŭdek sesjara!!! Nu, nun rediru ĉion, kunekunmi…
— Ne… ne ĵurpromesu al la diablo, diris denove Grandnazo.
— Estu sentima, mia Perron, nenio gravas, kondiĉe ke ci bone atentu pri via lango kaj via pagajo. Tiel estu kun ĉiuj el vi, ĉu ne?
Tion dirinte, Liboire fajfis tra la fingroj tiel forte, ke liu surdigis siajn kunulojn. Grandnazo nazenspiris, ĝemetis, neniu tion atentis. En tiu momento la kompatinda viro rememoris ke li disdividis sian salajron al tri flosigistoj (draveurs) en la pasinta vintro, por malebligi ilin forvojaĝi tiele, sub la demona protekto, en la granda kanoto de la flosigistoj… La kresona voĉo de Liboire skandis :
— Ripetu post mi, malrapide kaj la “r”-j bele vibrigitaj :
— Satano, reĝo de la inferoj, sekurigu nin. Nin subtenu aeree je 300 mejloĵore, ĉi tie ĝis tie, mi promesas al vi ke ni ne prononcu la nomon de via kaj nia mastro, la bona Dio, nek vian, kaj liveru al vi niajn animojn, sed ni faru tion, aŭ, se ni tuŝu krucon dumla veturado. Nin veturu do tien, kien ni volas iri, kaj nin revenigu same ĉi tien, en la lignejon, se vi akceptas nian kontrakton.
Abra kadabra, abra kadabri, abra kadabram!
Nin veturigu aere preter la montoj, tiam!
je tiuj vortoj, la kanoto supreniris oblikve 300 futojn super la kampadejon. Grandnazo, kiun Liboire lokis apurd si, ĉe la pruo, imagis al si esti barb-haro, tiom malpezan li sentis sin. Li pagajis kuraĝe, kvankam fariĝinte kontraŭvole demonposedaĵo de la CHASSE-GALERIE. Subite li revis ke liaj oreloj eble frostus sen la lutra felĉapo, kiun Liboire, foriante, kapvestis lin. Kiel tiu konkuranto, kiu veturis super la arboj altaj aŭ malaltaj. Pinoj, abioj, acerarboj pro tio ekkrakis. La luno, kredante je la alveno de nigra-nova planedo, klopodis lumigi kiel eble plej bone la ĉielan volbon. Kun prujnaj lipharoj, varmaj manoj pro la pagajado, ŝvitaj vizaĝoj pro tiom da emocio, ĵozon kaj Grandnazo pli kaj pli konvinkiĝis ke ili foriris je domona rapideco. Ambaŭ konsterniĝis pro la trosenĝenado de Liboire, kiu laŭtege kriis : “Pli rapide, pli rapide!”
Malsupre, la tero aspektis kiel nigran punkton same al tiuj, kiuj ĉirkaŭas la nazon de dek kvin-jara junulo. Longatempon ni aerveturis tiele, kun aera ondo sube, kiam subite, lucioloj preterflugis sub la kanoto. Estis la domlumoj de la transpiritaj vilaĝoj. Preĝejpintoj enmiksiĝis kiel piptuboj el arĝenta gipso. Aiiiiip! ĉio rapidege foriĝis… kiel barilfostoj aŭ tiuj de reflektoroj de la venontaj ĉoforoj je 80 mejloj hore. Aliaj lignejoj, aliaj vilaĝoj tiele forŝoviĝis, pli kaj pli rapide. La hakistoj de la CHASSE-GALERIE, lertaj kvazaŭ bando de diabloj, forflugigis sian kanoton kiu postlasis minacan bruantan trenaĵon de fajreroj.
Liboire kondukis kiel vera ŝipestro. Instinkte, li elserĉis la pli taŭgajn serpentumadojn por atingi, kiel eble plej baldaŭ “Saint-Esprit-d’en-Bas”-on. Sed li neniam diris la vilaĝnomojn. ĵozon kiesebrieco montriĝis denove, la rapideco de la kanoto senkulpigas lin, post momento ekkantis la arion de la CHASSE-GALERIE. ĉiuj kanotistoj gaje kaj plenvoĉe kantis ĥore la rekantaĵon, sed la povra ĵozon baldaŭ, deviskanti rekanteton iom malpli agrablan. ĉar Liboire volis leone eniri “Saint-Esprit”-on, do, li, per pagajbatoj devigis sian amkonkuranton, ĵozon, kanti laŭ la ario : “C’est l’aviron qui nous mène”, t.e. “La pagajo nin kondukas” — la sekvontajn vortojn, kiujn li laŭmezure diktis :
jen mi, ĵozon, trompanto mi fariĝis!
jen mi ĵozon ; povra ĵozefin’!
Rekantaĵo : La pagajo nin kondukas, nin kondukas,
La pagajo kondukas al cel’!
Ho mia kor’, en ĝi estas tormento!
Maltrankvile, ĝi estas vera dorno!
Rek. :
Mi ŝtelis vin el la forta Liboire!
Mia amrozo, vi nun estas sufero.
Rek. :
Por sin venĝi, kaj pli bone sukcesi
Liboire nun, certe min venkos.
Per alia movo de sia pagajo, Liboire jen malaltigis nin ĝis la supro de la ulmo apud la komuna magazeno. Ni preskaŭ tuŝis ĝiajn suprajn branĉojn.
— Mi timotremis kiel mustelo, daŭrigis Grandnazo, je la ideo ke ni povus alkroĉi la preĝejturon antaŭ ni. La magazeno senhomiĝis kvazaŭ renversita dantabulo. ĉiuj serĉis la meteoron kiu trairis la horizonton. ŝajnas ke neniu aŭdis la kanton kiun Liboire devigis ĵozon kanti denove, kaj kiun ĉiuj rekantis aŭore, plenvoĉo, nur por la profito de la steloj. Se ĵozon malforiĝis ĝis li nur balbutis, kontraŭe la CHASSE-GALERIE prenis sur sin la devon rajtigi la aŭtoron.
Laca pro la pagado antaŭen kaj malantaŭen por nin tiele stabiligi en la spaco, Liboire decidis venigi la venton per sia pagajpinto. Li ordonis al ĝi blovveturi nin ĉirkaŭ la paroaŭo dek fojojn, je plenrapideco kaj je nekredebla alteco. Salutante lastfoje la malproksiman murmuron de la vilaĝanoj, Liboire kun liaj kunuloj suprensaltis ĝis la plej malproksimaj planedoj. Poste, revokinte la helpon de Belzebudo, li denove nin malsuprenigis vertikale per la same rapideco kiel ĉe la foriro.
Finfine, ni alteriĝis en neĝamason sur la renversita kanoto, kiu inversiĝis duonsekundon antaŭ ol tuŝi la neĝon.
— aŭskultu, ditis Liboire, restarigante sin la unuan el tiu malkomforta sidmaniero.
— Neniu ek vi drinku malmodere, li ne prononcu unu nek alian de la nepermesitaj nomoj, kaj li estu preta, per unu signo, reveni al la lignejo. Kontraŭe, post batado helpe de miaj pugnoj, mi transdonos lin al tiu, kiu ne bezonas nek flosistojn, nek hakistojn nek hejtlignon por sin varmigi kaj varmigi siajn amikojn!
Post tiu religie aŭskultita renegata parolaĉo, sekvante Liboire-on kiel marionetojn funkciantajn per komuna fadeno, ni atingis la vojon. Nia kanoto kuŝis surflanke tiel, kiel ni ĝin restarigis post nia alveno en la neĝon. Alta neĝamaso kaŝis ĝin de tro scivola pasanto. Restis da irado, nur du mejlojn, kiuj malproksimigis nin de la vilaĝo.
Kiam ni tien eniris, la jam fermita magazeno ne ŝajnis maltrankvileta supermezure pro nia trairo. La domoj vidigis briletajn kandelojn ; ŝajne, ĉiuj amuziĝis, laŭ la agitiĝitaj ombroj.
Pro streĉita rigardo kaj malafabla vizaĝo, Liboire, ĉion ĉi ne vidis. Per egalaj kaj firmaj paŝoj li martelis la lignan trotuaron, kovritan per malmola neĝo, kaj nin kondukis ĉe Euĉer Roiro (Euŝer Rojro), la patro de ĵozefin’. Kredante al la alveno de ĵozon, Euĉer mem malfermis la pordon.
— Kiel!… Sed ne estas… Ne estas ĵozon?…
— Estas li, sed ne li sola, diris Liboire.
— Mi ekrimarkas tion… konstatis patro Roisreaŭ per malafablaj okuloj, maldikaj lipoj ankoraŭ pli maldikaj. Mi opiniis ke ci transpasis en usonon, Liboire…
— Mi neniam havis tiun intencon.
— Tamen…
— jes, estis tio, kion ĵozon skribis al ĵozefin’, sed li venas por konfesi tiun malveron, impetege parolis nia kondukisto.
— ĉu via filino estas ĉi tie? li demandis per subita dolĉa voĉo.
— ĵozefin’!… ĵozefin’! alvokis s-ro Roireaŭ, malsupreniru, nokto-kunvenantoj!
— Noktokunvenantoj! ŝi rediris eĥe malsuprenirante la ŝtuparon, kokete vestita poer roza tafrobo kaj blankaj butonitaj botetoj, estas ĵozon?
— jes! sed ne sola! skandis Liboire.
Grandnazo kaj ĵozon tremetis kiel plumojn elirintajn matracon. La scivolemo de Perron pligrandiĝis pli kaj pli. Tiam, estis por li kiel ekfrapo, vidante sin izolita per solida pojnoforto. Estis unu el la fortikuloj de la kanoto, kiu jam ricevis ordonon de Liboire, malpermesi al Perron vidi plu. Tiu ĉi ĉiam esprimis, oni diras, sian bedaŭron mankante tio, kion, laŭ sia opinio, devus esti la plej bela batado, en sia vivo.
— ĉu Liboire edziĝis al ĵozefin’? ni tiam demandis al nia praonklo.
— Kaŭze de tio, kion restis de ĵozon, kiam Liboire antaŭen ĵetis lin eksteren kiel malplenan korbon sur la peronon de la Roireaŭ, mi pensas ke ŝi pli bone edziniĝu al Liboire. Poste, ŝi tion faris, ĉar Grandnazo fariĝis baptopatro de la dek-sesa infano…
— Kaj ĵozon, diru, kio al li okazis?
— Nu, ŝajnas ke la hakistoj atendis lin longan tempon, preme siudante sur la perono de patro Roireaŭ. Poste, ili fine alvenis ĉe patro Antim’ Lapré, kiu donis vesper-festenon por la sesdek tri gejunuloj el sia familio : gefiloj kaj pragefiloj. Parenteze, tie mi konatiĝis kun via onklino, subdiris mia onklo. ja belega knabino en tiu tempo!
—Ni ne kuraĝis levi la okulojn al nia onklino, kaŭze de “en tiu tempo!”
— Do, mia onklo, vi estis ĉe Sinjoro Lapré?
— jes, ja, ĉar estis li, mia baptopatro, kiu edukis min.
— Ha…?
— Por reveni al mia rakonto, estis do en sia dono, ke Liboire reatingis siajn kunulojn. Li fiere paradis flanke de sia beleta ĵozefin’. Li vigle svingodancis kun ŝi, kaj superis ĉiujn, pro sia facilmoveco dum la “piqué” (akcentita) aŭ “trot de ĉeval” (ĉevaltroto) kaj la “ailes de pigeon” (kolombflugiloj), pasintjaraj dancoj. Mi acertas al vi ke la amanto al premis sian belulinon iom forte, precipe kiam li antaŭiris la malfeliĉan ĵozon, kiu apenaŭ povis sin rektigi, tiom doloris sia tuta korpo pro sia aventuro. ĉiuj dancadoj pasiĝis sen ke li partoprenis. Mi, kiu parolas al vi, kapablis danci la “simple” (simpluto), la “voleuse” (la ŝtelitisno).
Fine, la forirhoro sonis. Ducent minutoj jam forpasis, dume la CHASSE-GALERIE amuziĝis en nia domo. ĉiuj el la plej belaj fraŭlinoj el la vilaĝo jam troviĝis tie. je la kvina matene, Grandnazo Perron rekomencis tremi pro malkvieto. Lia kuraĝo fariĝis granda, kiam li alprokmiĝis kaj ektiris la manikon de Liboire. Felice, tiu ĉi finis kisi sian ĵozefin’. Li kompletigis, se mi bone rememoras, sian dudek-duan kison.
— Estis ĵozon kiu kalkulis…
— Nu!… jes!… li diris. Ni foriru.. ni foriru… Li eĉ ne plu klopodis atentigi la aliajn pri la foriro.
ĵozon, kompreneble, ne havis la samajn kialojn tie restadi. Nek Grandnazo… Tiu ĉi antaŭvidis la malafablan mienon kaj la senĝentilecjan gestadojn de la provozora kuiristo, mia mortinta patro.
Grandnazo fortege klopodis elirigi siajn kunulojn el la domo. Li elkondukis ilin unu post la alia per la malantaŭa kuireja pordo. Li profitis la okazon, post kiam ĵozefin’ devis foriri por, sin hararanĝi, por venigi Liboire, kiu ne trinkis eĉ guteton, sed tamen, estis la plej ebria! Postrestis apenaŭ tempo, eĉ por CHASSE-GALERIE, reveni al la arbaro antaŭ taglumo. Tie, en la Novjara tago, la estro volis ĉiujn siajn hakistojn sur lia posteno.
Sendube, komprenante ke ĝi tute eraris pri la sorĉa kanoto, la luno tiris siajn kurtenojn kaj estingis sian lumon. ĉiuj el la pagajistoj pli malpli ebrietaj, lace sidiĝis ĉe iliaj sidlokoj kaj atendis la ordonon de Liboire, kiu estis pli malatenta ol kutime.
— Ni tuj rimarkis tion, klarigis al mi Grandnazo. Post la “abrakadabra”, anstataŭ flugi firme kaj rekte, ni zigzagis em la aero kaj mi atente kaj konsterne rigardis ĉiujn preĝeturojn. ŝajnis ke ni ofte direktiĝis al ili.
Ni ĵus alvenis je tri mejloj de nia barako kiam terura blasfemo ekaŭdiĝis. ĝi haltigis nian spiron. Estis ĵozon, kiu klopodis depost la returniro, trovi eblecon sin venĝi. Senrimede, fine li ne hezitis plu inter infero kaj la malsukceso de sia amo.
Rapidege, kiel fulmo, Liboire eltiris sian pagajon kaj trafis lian kapon.
Ouipp… kri… kra… kruk!… La incitegita viro jam grundigis nin sur garbejturon. Kredante nin sur preĝejturo ni krucosignis, se necesus. Mi estis sub la impreso ke ni flamiĝis en abia arbaro, vere posedaĵo de Belzebudo, kiam mi vekiĝis, la sekvontan tagon, je la sepa, antaŭ la forno de la barako.
— Kaj, daŭrigis Grandnazo, ĉiuj hakistoj de la lignejo amusiĝis, kaj ĉirkaŭante min, demandis, ĉu la brando bone varmigas en neĝamaso…
Liboire, laŭ mia opinio, havis la singardemon alteriĝi apud la kompania garbejo, kie ni laboris, kaj rekovris nin per veturilfeloj ĉiam haveblaj en la remizo. Mia submastro, ĉiam kredis ke ni drinkis tro multe da rumo kaj alkoholo kies provizo troviĝis tie sub la subtegmento. Neniu el ni kontraŭdiris lin. Ne eĉ ĵozon kiu, neniam pardonis al Liboire kaj faris al li bruegan muzikaĉon je la reveno de lia edziĝvojaĝo.
— ĉu tute vere, ĉio… mia onklo? Mi tiam timeme demandis.
— Same kiel estas veraj ĉiuj legendoj el ĉiuj landoj, li sentenceme konkludis.
———————————————
FORVENDI LA VAROJN : Novelo de Gregory Clark
Tradukis Frato Paul Durette
Dum la garaĝistoj de la vojflanka servejo tute dispecigis mian karburilmontaĵon penante trovi la ĝenaĵon kiu kaŭzis ĝiajn frenezajn ekskuojn, mi iris eksteren, konversi kun la lokuloj. Rigardi mekanistojn dispartigi motoron nervozigas min.
Estis du viroj sidantaj sur la malalta rando de la garaĝfenestro. unu estis juna viro, kiu vartis ŝnurligitan kartonaĵon. La alia estis maljuneta kun kaduka valizo apud siaj piedoj.
Plej parte la trafiko iris supren. Sed kiam ajn iu malsupreniranto turniĝis al la benzinpumpilo, ambaŭ viroj stariĝis kaj eldemandis pri veturo. Ili estis irontaj suden.
“Se vi estas sentimedaj ĉi tie”, mi diris, kiam ili residis post la tria aŭ la kvara maltrafo, “Vi povos veturi kun mi, kiam mia aŭto estos preta.”
Ili varme dankis min, kaj mi sidis kun ili sur la fenestrobreto.
“Kiom da distanco vi estas ironta?” mi demandis.
“Nu, mi ĵus iros tri mejlojn,” diris la junulo kun la kartonaĵo. “Mi havas farmbienon tie. Mia ĉaro estas difektita en mia remizo.”
“Kaj vi? Mi demandis la mezaĝulon.
“Nu, ne precizan distancon,” li diris. “Mi serĉas kian ajn laboron. Do, mi haltiĝos ĉe unu el la urboj ad la vojo kaj esploros.”
La junulo ridis.
“Vi havas du problempasaĝerojn,” li diris.
“ĉu vu ankaŭ serĉas laboron?” mi demandis.
“Ne,” li diris. “Sed vidu tiun kartonaĵon! ĝi estas plena de ovoj. Vi ne bezonas freŝajn ovojn, ĉu ?”
“jes ja, mi povus aĉeti du aŭ tri dekduojn,” mi diris. “Kio estas la problemo?”
“Mi iris tra tri nordaj urboj ĉi tiun matenon,” diris la junulo, “provante vendi tiujn ovojn. Sed ĉiu sufiĉajn havis, aŭ ilia vendisto provizas ilin. Mi ne forvendis eĉ unu dekduon hodiaŭ.”
Kaj li iomete piedfrapis la kartonaĵon.
“ĉu via farmbienno estas ĉe tiu ĉi vojo?” Mi pridemandis. ĉar vere, la trafiko estis tute vivaca, kvankam tio ĉi estis dua vojo.
“jes, tamen…”
“ĉu vi elmetis afison “freŝaj ovoj”? mi informiĝis. “Intersemajne vi devus fari…”
“Mi havas pli bone ol afiŝo elmetita,” diris la junulo. “Mi havas belan gruzan enirejon kaj budeton. Tie mia fratino staras por servi la publikon. Sed vi vidos mian problemon, kiam vi kunprenos min.”
“Mia domo,” li diris, “staras ĉe la montpiedo apud S kurbo. Mi loĝas dekstraflanke. La trafiko venante malsupren ne vidas mian budon antaŭ ol ili preskaŭ preterpasas. Kaj suprenirantuloj ne volas malakceli kaj transiri la vojon pro tiu farenda suprenkurbo antaŭe.”
“ĉu vi povas movigi la budon for de la montpiedo?” mi kontrolis.
“Ne, tie estas kruta rando,” diris la junulo.
La mezaĝulo levis sian manon.
“ŝajnas al mi,” li diris, “estos laboro por mi.”
Li siavice oni atente rigardis.
“Atendu, mi vidu la ĉirkaŭaĵon”, li ridetis. “Tamen mi estas sufiĉe aĝa nun por devi vivteni min per mia cerbo. Mi supozas, eble mi povos helpi tiun ĉi junulon.”
Mi ankoraŭ serĉis kion li cerbumis, kiam la garaĝuloj sciigis min ke mia aŭto estios remuntita kaj preta.
Mi enmetis miajn novajn amikojn kun iliaj pakaĵoj.
Tri mejlojn antaŭen laŭ la vojo ni alvenis al la S turno kaj la monteto.
“Malrapide”, vokis la pli aĝa viro dela malantaŭa seĝo.
Malrapide mi alproksimiĝis al la montetrando. Dekstraflanke kampo fi niĝis en arbustaro kun arbetoj ĉe la barilangulo.
“Bonege!” ekkriis la mezaĝa viro.
Malrapide mi glitumis la S turnon. Kiam ni turnis laŭ la fundoturno, ekaperis dekstre neta gruzeiro, tiel larĝa kiel oni vidas da ili ĉe la ordinaraj garaĝoj, kaj ĉe la fino, eta budo kun ventotablo, kie knabino prezidis.
Elstare sur la bundo, kaj same sur alia blanka afiŝo ĉe la plej malproksima fino, vidiĝis la vortoj : “Freŝj ovoj”.
¨us kiam mi turnis al la gruzo, aŭto bolidante malsupren de malantaŭ avertis min per ekblovego de sia korno.
“Vi vidas?” diris la junulo. “Tiel ili preterpasas.”
La alia viro elveturiĝis, valizo kaj ĉio.
“jen”, li diris, “pruntu al mi vian kaskedon.”
La junulo portis durpintan kaskedon de neklarifikebla koloro.
“Vi atendu tie ĉi,” diris la mezaĝulo, “kaj vidu tion, kio okazos.”
Li metis sian valizon en la budon, kaj tiam rapide remarŝis supren sur la monteton, kaj malaperis je la S turno.
“Nu!” diris mi.
Mi parkis mian aŭton malantaŭ la budo, kaj la junulo donis la pakaĵon tra la vendotablon al la knabino.
Kvar aŭ kvin aŭtoj kaj unu aŭ du ŝaĝaŭtoj rapidis malsupren kaj preterpasis urĝe.
Tiam aŭto venis malrapide kaj ne urĝe. ĝi bremsis vidante nin, kaj turnis sur la gruzon.
“Bonan tagon!” diris la juna farmisto alirante.
“Hum,” aŭdiĝis la motoristo, “ĉu vi povas diri de estas rapideckaptilo tie sur la monteto?”
“Rapideckaptilo?” demandis la junulo.
“Nu, mi ĵus alvenis la monteton, diris la aŭtisto, “kiam mi vidis viron starante en arbeteĵo, tie, kun halthorloĝo en la mano.”
Alia aŭtomobilo alvenis, iom malrapide, malsupren. ĝi preteriris.
Sed la sekvanta aŭto parkis malantaŭ la unua.
“Ne, mi ne scias pri tio,” diris la juna farmisto.
“Mi ĵus kapris lin okulangule,” diris la unua mortoristo. “Li havis poŝorloĝon enmane kaj notlibreton, mi opinias.”
La novveninte elveturiĝis, kaj venis al ni.
“ĉu vi povas diri al mi,” li demandis, “se estas policano ĉe la fino de la monteto, tie transe?”
———————————————
— Mi vendis ses dekduojn al la unua kaj kvar al la dua.
Ili ja haltis tie ĉi, do ili profitu la okazon por aĉeti iom.
Precipe kiam estis inoj. ĉi tiuj kutime elveturiĝis por ĝui la elmontron de ovoj, boteloj, hejmfarita acersukero, kaj ladskatoloj plenaj da mielo, super kiuj la timema knabino prezidis malnataŭ la vendotablo.
Mi restis unu horon kaj duonon, ĝis la alveno de la pli aĝa viro por lunĉi.
Ili vendis dudek dekduojn da ovoj, ses potojn da siropo kaj kvar dufuntsktolojn da mielo (lastjara).
“Ni havas ne okupatan ĉambron,” diris la junulo al la mezaĝa viro.
“Tio estas tute laŭ mia gusto,” diris la mezaĝulo. “Mi sidas sur ŝtonego tie en la arbetaĵo. Kaj ĉio, kion mi faras, estas strariĝi kiam aŭto alvenas, kaj rigardi mian manon, kvazaŭ mi havus horloĝon en ĝi.”
La trafiko ree senatente preterflugis.
Ili venigis min laŭ la vojeto al la farmdomo por lundi.
“Efektive,” mi diris, “tio estas kvazaŭ trompo, ĉu ne?”
“Mi opinias, ke tio nomiĝas, laŭ la nuntempa diro : “Forvendo la varojn,” diris la mezaĝulo, manĝante.
———————————————
LA HERBO DE LA ERARIGO : Novelo de Lionel Groulx
Tradukis: Frato Paul Durette
Ni tuj klarigu por la nasciantoj, ke la arbo de la erarigo estas tute ne la tabako de la diablo (verbasoun thapsus). Vi konas ĝin, ĉu ne? Tiun longan greson, herbaĵo kun larĝaj kaj vilaj folioj, kun floroj sulfurkoloraj, kiu kreskas en la grasa tero malnantaŭ la staloj, kaj kiuj, unu belan matenon, oni vidas tranĉitan ternivele, rikoltitan nokte per la diablo. Ne, la herbo de la erarigo ne estas la tabako de la diablo.
ĉu la herbo de la erarigo tiam estas la herbo de la bufo (serracenia purpura), tiu kreskaĵo kun pli malgranda tigo ol la tabako de la diablo, kiu kreskas sur la levado de fosaĵoj, kaj kies nigra grajno, kiam matura, tiel similas al grajno de nigra tritiko, ke oni povus erari. Maĉante tiujn grajnojn, sendube mi ne devas instrui vin pri tio — la bufo faras sian provizon de veneno, terura veneno. Kiam la bufo kolere vomas ĝin. Ne, la herbo de la erarigo ne estas la herbo de la bufo.
Finfine, ĉu la herbo de la erarigo estas la herbo de la pulo (rhus toxicodendron)? Vi scias, tiu malgranda perfida herbo kiu kaŝiĝas sub la milio, en la fragoj, sub la ombro de frambujoj aŭ ĉerizujoj por pli bone ekataki la krurojn de la infanoj kiuj iras nudpiede, herbo kiu nin malfeliĉigis dum nia junaĝo, kaj kaŭzis jukojn kiuj ankoraŭ doloras, kaj el kiuj oni saniĝis — ĉu vi memoras? — nur eltirante unu plantaĵon de tiu malbenita herbo por sekigi ĝin per la suno dum naŭ tagoj.
Ne, la herbo de la erarigo, tio ne estas nek la herbo de la pulo, nek la herbo de la bufo, nek la tabako de la diablo. Do, kio ĝi estas, vi min demandas? Vi ne scias? Nu, ankaŭ ne mi. La herbo de la erarigo, Dio mia! estas… estas… estas la herbo de la erarigo. ĉio kio estas certa, estas ke ĝi vere ekzistas, aŭ almenaŭ ĝi ankoraŭ ekzistis aŭtan dudek kvin aŭ tridek jaroj kiam mia avino ankoraŭ vivis.
Mia avino, kiu iam vidis erarlumojn, kiu preskaŭ vidis lupfantomojn kaj kiu scipovis, nur por si mem, specialan botanikon, bone konis, mi certas vin la herbon dela erarigo. Kiam ni ekiris al la arbaro, al la framboj aŭ morusoj, ŝi malofte forgesis aŭdigi al ni tiun emfazan averton : “Precipe, infanoj, gardu vin bone, ke vi ne tretu sur la herbon de la erarigo”! Nur tiuj misteraj vortoj, ĉu mi konfesos al vi? Difektis nian espereblan ĝojon ; ili antaŭtempe ruinigis niajn plej belajn ekskursojn. Mi rememorigis nin, kun tremadoj sur la dorso, la rakontojn kiujn avino jam rakontis pri tio. Kiam unu lanfasketo streĉita sur ambaŭ pojnoj, ni pruntedonis niajn brakojn, anstataŭ debobelinon, kaj la bona maljunulino buligis sian lanfadenon. Kaj ne necesas diri al vi ke estis veraj rakontoj, rakontoj pri okazintaĵoj. Iam estis la maljuna Lucien Griĉon — vi sendube aŭdis pri li en tiu tempo — maljuna ĉasisto kiu konis ĉiujn arbojn de la arbaro per ilia propra nomo. kiu povis iri, okuloj fermitaj, de la malsupra kanaletoĝis la Granda-Pinto de la bienlimo. Nu! unu belan tagon, kiam la maljunulo tretis la herbon de erarigo, li tiel perdis sian vojon, ke li restis du tagojn perdita en la arbaro nekapabla sin orienti. Unu favorato de aventuro, tiu estis precipe paĉjo Gilbert Landro. Paĉjo Gilbert, ni devas tion diri, havis reputacion ne “kraĉi en la brandon”. Li drinkis “ion”, li diris, por sin konsoli de la morto de sia mortinta edzino. ĉu ekzistis mistera simileco inter tiu “ion” kaj la herbo de la erarigo? ĉiaokaze, ke en tiuj okazoj, la herbo de erarigo certe erarigis sian homon per pli granda malico.
Tuj kiam oni metis la piedon sur la herbon de erarigo, rakontis mia avino — Kaj se oni estis nudpiede, ne necesas diri ke la herbo agis fulmorapide — oni sentis senddifinitan malsaneton, la kapo fariĝis peza, poste venis stomakdoloro kun vomado. “Nepra malsano, diris la maljunulino, kiun la bona Dio sendas por puni ilin, tio estas, la bubaĉojn kiuj fumas kaŝe de la gepatroj”. Tio ne estas ĉio. Baldaŭ, ĉirkaŭ vi, la arboj ekturniĝis kaj ekdancadis kiel aro de sorĉitoj. Vi mem ankaŭ turnis, iris antaŭen, iris malantaŭen, maldekstren, dekstren, por fine alveni ĉe la saman lokon. Tiam la malfeliĉulo, falis teren, ekkaptis lin subita dormemo, sed speciala dormemo kiu pezis kiel ebrieco. La morgaŭo kaj kalekfoje eĉ la postmorgaŭo. Oni tiel ja vidis, oni stariĝis, la hararo taŭzita kaj plektita, ŝajne perla koboldoj, kaj oni sentis dolorojn en ĉiuj membroj same kiel sentas iu kiu kuŝis sur rompitaj stukaĵoj. Kaj estis ne multe da rimedoj kontraŭ la herbo de erarigo. El la erarlumoj, la lupfantomoj, en ektrema okazo oni povis sin forsavi. Pri la eralumo, ekzemple. estas simpla afero. Oni nur devas enpuŝi sian poŝttranĉilon sur unu foston de la barilo ; kaj dum la erarlumo venas promeni ĉirkaŭ la fosto, vi profitas la okazon por fuĝi. Kiam estas lupfantomo, vi brave atakegas lin, kaj provas vundi lin per roketo aŭ per via tranĉilo, kaj se la sango eliras, dum la tempo tion diri, vi liberigas lin. Estis tiamaniere ke mia avo liberigis iun, unu vintran vesperon , en la suprenirejo de Sankta-Francisko. Sed, kiam oni estis kaptita de la herbo de erarigo, esti neeble elfuĝi. Oni estis kaptita, vere kaptita, je kia ajn kosto, oni devis subiĝi antaŭ ĝi. jen estis tio, kion avino rakontis.
———————————————
Nu, mi vere kredas, miaj amikoj, ke unu fojon en mia vivo, mi spertis la aventuron de la herbo de la erarigo. jen estas ĝi :
Unu belan vesperon, reveninte el la lernejo, miaj gepatroj, kiel kutime, sendis min por venigi la bovinojn el sur la alia kampo, ĉe la fino de la bieno. Estis ĉirkaŭ la fino de septembro. Mia plej aĝa fratino, doninte al mi varman ŝmirpanon, diris : “Rapidu, ĉu ne!” Inter ni, mi iom kredas ke tiun vesperon la kara fratino atendis sian amanton. ĉar mi jam rimarkis ke en tiuj cirkonstancoj, dezirante melki pli frue la bovinojn, ŝi metis sur mian panon dikan tavolon de konfitaĵo. Tamen panjo jam donis al mi korbon de freŝa viando por trandoni al la ĉampeaŭ familio, ĉar la antaŭan tagon ni buĉis porkon. Sed, la korbo pezias. En ĝi, se plaĉas al vi scii, estis unu korleto, unu peco da ŝultro, kaj pecoj de sangkolbaso por ĉiu membro de la familio. Mi eliris, sed iom malrapide. Eĉ, ĉe kurbo de la vojo, kiam la domo ne plu vidiĝis, mi tute simple sidiĝis sur la bordon de la rivero, por une ripozi, kaj poste — ĉu vi divenas? — por nombri la pecojn de la sangokolbaso. Panjo jam certigis min ke estis ses el ili. Sed, se kazarde, troviĝus sep? Do, miaj amikoj, okazis ke estis sep. Mi do konfesas min al vi malkaŝe : estas tiel bela kratago sur la rando de la vojo, ĉe la aliaflanko de la bieno de la Sankta-Denis, kie mi neniam preterpasas, eĉ post tridek jaroj, sen ke revenu sub mian langon, mi ne scias kian malproksimam guston de freŝa sangkolbaso.
Sed mi devis rapidi. do, nur la tempo eniri ĉe la Campeaŭ kaj eliri kun tiuj vortoj : “Multan dankon kaj multe da salutoj ĉe vi” ; ĵus la tempo por pluki kelkajn kratagfruktojn, tie ĉe kaj tie, por ĵeti kelkajn ŝtonojn al la preterflugantaj sturnoj kiuj returnis en la varmajn landojn ; kaj mi estis sur la alia bieno. Mi atente aŭskultis. Malproksime, konfuza murmuro alvenis al mi. La bovinoj, kiel ĉiam estis en la arbaro ĉe la farmlimo. Ek! al la limo!
Tamen, irante, mi kondimentis mian pecon de sangkolbaso per kvar aŭ kvin pomoj el sub negreftita arbo, per kelkaj longaj nuksoj kiujn mi rompis inter du ŝtonoj, al tio mi eĉ aldonis alizojn kiuj elmontris siajn nigrajn berarojn sur la flavaj kaj ruĝaj folioj ĉe la rando de la arbaro. Ho ve! Mia malfeliĉo ankaŭ volis ke mi iru apud frakseno sur kiu grimpis savaĝa vinberujo. Kaj, supre, preskaŭ ĉe la fino de la arbo mi ekvidis avidan turdon kufeliĉege frandis la vitberojn. Estis al mi tentege. “Mi tien grimpos”, mi diris al mi. dirite, farite! Ho, grimpi, vera volupto tute infana! Oni estas malgrabnda, oni volas leviĝi, oni volas vidi. Apenaŭ la bubego eliras el la lulilo kaj ekkomencas uzadi siajn krurojn, ke tuj li ekkomencas grimpi. Kiom da fojoj niaj afliktitaj patrinoj diris al la najbarino aŭ al la baptopatrino vizitanta : “Ho! la ne tolereblaj infanoj! Ili ĉien granpadas”. Efektive, mi preskaŭ ĉien grimpis : sur la supren de la staloj por elnestigi la birdojn kaj rompi nian nazon. Ni grimpaĉis precipe en la pomujojn kaj prunujojn dum la sezono de la verdaj fruktoj. La emo al la verdaj fruktoj kaj al la grimpado! Du pasioj kiuj bone kuniĝas! Bona Dio! Kiom multe ni manĝis da tiuj verdaj prunetoj kaj da tiuj verdaj pometo, malgraŭ la minacoj pri teruraj misdigestoj, per kiuj niaj prudentaj patrinoj klopodis nin teruri!
Tiun versperon, tio ŝajnis multe pli alta ol. kutime. Cetere, kiel urĝi? Tie ĉi mi aŭdis, je kelkaj akreoj, la tintadojn normalajn de la sonorilo kiun la “Blanka” bovino resonigis je ĉiu buŝego de herbo. Do, la bovinoj ja devis reveni, ĉar, ĉe ni, kiam la bovinaj aliris al aŭ revenis el la kampo, estis ĉiam la “Blanka” kiu aŭteneniris, poste, post la unua, venis la dua ; post la dua venis la tria, kaj tiel plu, ĝis la “Nigra” kiu fine sekvis. Do, nenio grava, sekve mi povis manĝi la vitberojn, kaj la pli aĝa fratino povis pacienci.
Cetere, el la supro de mia frakseno, kaj inter la verdaj folioj de la vito, mi ja ekvidis fascinan vidindaĵon per miaj infanaj okuloj. La suno kuŝiĝis malantaŭ la fino de la arbareto. La supro de la arbaro kiu jam flaviĝis pro la unuaj frostoj, radiis kiel granda kampo de spikoj. Longaj oraj radioj filtriĝis ankaŭ en la kampoj tra la cedraj ligno-stangoj de transversaj bariloj. ĉie, sur la najbaraj bienoj, la brutaroj malsupreniris el la altaj paŝtejoj kaj sin salutis de flanko al la alia per longaj bovblekoj. Nenio pli multe plaĉis al mi, en tiu aĝo, ol la melankolio de la aŭtunaj stoplejoj, la dezerto de la kampoj, malprenigitaj de la rikolto, kie ŝvebas la mil kaj unu memoraĵoj de la tempo de la rikolto kaj de la tempo de la fojnado. Estis, tie, sub tiu sovaĝa pirarbo, kie ni tagmanĝis ĉiufoje kiam ni prifalĉis kaj engarbejigis la rikolton el la granda kampo de la montetoj. Iom pli malproksime, ĉe unu ŝveliĝo de la griza tero, mi ja rekonis la tombon de nia maljuna Bruno, la maljuna dudek kvin jaraĝa ĉevalo, parenco de la “Griza”, kiu iun post tagemezon, por tiel diri, subite mortis sur la batalkampo pro la arda suno, post kiam mia frato per la granda rastilo rastis kampon de ruĝaj trifolioj. El mia “birdoŝtupetaro”, mi ankoraŭ vidis balanciĝi, sed tute velkitan, la merizarban branĉon kiun ni, la infanoj, enŝovis, kiel maŭzeleon, sur la tombon de la maljuna servisto. Iom pli malproksime, mi ekvidis tutan vicon de ĉeriarboj ĉe la rando de la monteto de la framboj. Estis tie, unu tagmezon, la viroj apogitaj sur siaj forkegoj kaj la patro sur unu rastilo de la rikoltmaŝino, kie ni recitis la anĝeluson. Tiun tagon la okcidenta vento kunportis distingeble la vibradojn de la sankta sonorilo kune kun la apudan kanton de la griloj kaj de la cikadoj. Kaj mi memoras ke, super la vico de ĉerizarboj, la preĝejturo tranĉita per la mezo, ekaperis en la moviĝanta kurteno de la foliaro, kiel arĝenta kruco kiu pendis de la aero.
Dume, malproksime, la suno daŭre malsupreniris. “Ek! mi rulfalados, mi diris al mi mem. Kaj la konsciencriproĉo inundis min kun aŭtaŭvido de punkorektado. Per kelkaj saltegoj mi atingis la randon de la arbaro. La manoj fermitaj kiel paroltubo mi vokis : “Hej! Hej-Hej! ĉu venas la “Blanka” Nenia sono de sonorilo, nenia bruo. el la arbaro alvenis nur forta odoro, ankoraŭ pli forta per la falanta vesperroso, odoro de sekaj folioj kaj de putranta ligno, kun malforta odoro de rezino kaj akra aromo de filiko. En la arbaro, jam estis malhele, tre malhele. Subite sensenca teruro premis min : Mi ĵus pensis pri la herbo de la erarigo!…
Kaj tiuj simptomoj, tiu malsaneto kiujn mi sentis, ĉu ili ne stis la rezulto de la terura herbo! Mi sentis ke mia kapo pezis, ke la koro ne estis en bona ordo, kaj pli atakojn de vomado. Antaŭ mi, la arboj dancadis, dancadis, oni povus diri kiel infera rondodanco. Kaj ĉie ĉi kune kun strangaj naŭzoj, kie miksiĝis nekonsciaj rememoraĵoj pri sankolbasoj, sovaĝaj pomoj, kratago-fruktoj, longaj nuksoj, alizoj kaj sovaĝaj vitberoj. Mi ja provis serĉi mian vojon, sed tiuj acerarboj, tiuj ŝtonoj, tiuj herboj, tiu ĉirkaŭbarilo, ĉio tio ĉi prefere apartenis al la Granda-Pinto. je kelkaj paŝoj, mi falis, preskaŭ mortebria, kun malvarma ŝvito. Mi ĵus havis la tempon vidi la unuan stelon kiel fruzraketon brileti tra la larmoj de miaj okulharoj : mi kredis aŭdi malproksime malprecizan sorĉosabaton de korvoj olupitaj sidi surbranĉe, pli proksime, kantojn de griloj sub la herbo kaj mokeman “Bonan Vresperon” de unu kaprimulgo. Poste estis granda silento, absoluta senmoveco. La herbo de erarigo plenumis sian efikon. (NOTO : Kaprimulgo ordinare nomiĝas france : “bois-pourri” (putra ligno) pro la onomatopeo de la krio.)
———————————————
En la domo dum tiu tempo, vi bone imagas, ke la larmo grandigis minuton post minuto. Precipe la pli aĝa fratino iris kaj revenis malkviete, rigardis direkte al la vilaĝo kaj direkte al la arbaro, kaj en si mem diris : “Kion li ankoraŭ faras, la eta bubaĉo?” Mia avino montriĝis pli malkvieta ol ĉiuj. La malfeliĉa maljunulino ne miskomprenis pri la kaŭzoj de tiu malfruo. Sed, por ne tro timigi nian patrinon, ŝi kontentiĝis per tiuj paroloj : “Kondiĉe ke malfeliĉo ne okazis.” Tuj kiam la viroj envenis por vespermanĝi, per kelkaj vortoj, avino klarigis al ili la situacion. La pli aĝan fraton, oni tuj sendis al la arbaro, akompanita de “Kriket”, nia maljuna spanielo.
Tie malsupre, en la arbaro de la golfeto de ulmoj, estis la granda trankvilo de la naturo kaj de la nokto. La steloj lokigis svarmon la lucioloj en la hararo de la arbaro. La arboj ne plu dancis, la korvoj jam mutiĝis ; la griloj kantis pli mallaŭte per ne veki la dormanton ; nur la kaprimulgo aplroksimiĝis, daŭrigante sian unusonan “bonan vesperon”, dume la aero ĉiam parfumiĝis per la odoraj de sekaj folioj kaj per la aromo de rezino kaj la filiko.
“Kriket”, la nazego gluita sur la tero, tuj trovis la spurarojn. Baldaŭ la dormanto moviĝis : io malseka kaj vila frotis lian vizaĝon. Estis la brava hundo kiu, senceremonie, lekis sian junan mastron, karesis lin per grandaj svingoj de vosto. la doemanto malfermis la okulojn. Malprecize, li rekonis la spanielon kajla grandan fraton. Sammomente, tintado de sonorilo enriri en liajn orelojn. Estis la “Blanka” kiu revenis el la kampo, antaŭenmarĉante, kaj tiel plu, ĝis la “Nigra” kiu finigis la vicon. La granda frato demandis kaj demandis kiel enketa juĝisto. Sed neeble eltiri la plej etan respondon el la dormanto. La dormemo regis lin. Dum la tuta irado sur la vojo li revenis hejmen ŝancelpaŝante, eĉ, kelkajn fojojn, porteta de la granda frato.
Hejme, la demandoj rekomencis kiel eble plej bele, sed sen sukceso. La vino, pli sagaca, alproksimiĝis al la dormanto kaj forprenis liajn ŝuojn. Malkviete si ekzamenis ilin. Inter la kunmetitaj ledaj tavoloj de la plandumo, subite ŝi vidis… — divenu? — simple kaj nure, trunketon de herbo, kaj pro la iom forta tigo kaj ovalaj folioj kun iomete de brunaĵo, sendube, unu malklerulo nomus ĝin vulgaran ruĝan trifolion. Sed la avino ne kalkulis nek unu nek du. La kapo de la maljunulino jam estis aplomba.
— Per unu manturno, ŝi flugigis la rondan kovrilon de la forno kaj tien ekĵetis la finherbon. Tio estis ja la herbo ed la erarigo!
Kiam vi iros en la arbaro, amikoj, atentu bone ke vi ne tretu ĝin.
———————————————
KARKAĴU : Novelo de Marius Barbeau
Vidante la beletan vilaĝon ĝeune-Lorette (juna-Loreto) kaj ties ripozeman loĝanteron de Huronoj (2), kiuj fabrikas neĝoŝuojn, briditajn mokasenojn, korbojn el bonodora fojno, oni ne povas dubi pri tio, ke tiu urbeto aŭtane estis rifuĝejo de la malica kaj potenca spirito, de la Granda Serpento. Do komenco de la kolonio ĝi tenis la loĝantaron en granda maltrankvilo kaj faris la malesperon de la misiistoj. Kvankam la memoro de tiu demono kaj de liaj heroaĵoj jam malaperis, kelkaj maljunuloj povis aŭtaŭ nelonge rediri la legendon de la Granda Serpento aŭ de Karkaĵu.
Karkaĵu estis iam la nomo de hurono en Lorette ; la sovaĝuloj tiam havis bestnomojn — siajn totemojn. Tiu Karkaĵu estis drinkulo, diboĉulo, kaj li promokis la parolojn de la misiistoj. Pagano, li malamis la katolikojn, precipe tiujn de sia gento kiuj konvertiĝis. Tun kiu nomis Karkaĵu — Otsatout, algonkine (2) — oni diris ruzulo, malhonestulo. Krome li ĝuis en Lorette egan reputacion. Parolante france, granda irmaniero, artifike ruzega, li fariĝis interpretisto de la instanco de la Nova-Francujo.
En tiu tempo, la supernaturaj vizioj oftiĝis inter la novaj kristanoj. ĉu oni ne rakontis ke Hurukaj, maljuna sovaĝulo estis atetanto de mirakla apero? ĉe arbopiedo, poste nomita La Arbo de la Revoj, li iam vidis dibelan Sinjorinon. La kredantoj de Lorette iris al tiu arbopiedo por tie vidi la blankan Sinjorinon. Sed, ĉar iliaj koroj estis malpuraj, ŝi ne aperis al ili. “Hurukaj mensogis”, ili murmuris, seniluziiĝinte. “Li nur vidis blankan virinon ; ŝi mokis lin.”
Karkaĵu, serĉante aventuron, tien iris siavice, kun lia malplena kruĉo en la mano.
Kial malplena?
Por ke ĝi miraklo pleniĝu! Se la sinjorino vere estas ĉielulino, ŝi senpene ekzorĉus lian kruĉon. Samkiel magia botelo, ĝi enhavus tiom da brando, kiom oni dezirus ; ĝi estus ciam ĝiskole plena.
— Mi ja vidos, ĉu la Arbo de la Revoj estas tiom potenca, kiel oni diras, rediris li al tiuj, kiuj volonte aŭskultis.
La bonaj kristanoj maledifitaj, tiam diris :
— Frato, vi pekas per la lango ; vin povus ja trafi malfeliĉo!
Ridinte pro la avertoj, Otsatout, kun la kruĉo iris rekte al la arbo de la Revoj, en la valon kiu apartigas la altebenaĵon Kebekon de la monteto de Lorette.
Kial maltrankviliĝi pri la avertoj, li kiu estis peranto de la gento, li kiu parolis france, kaj kiu frekventis la blankulojn? Li estis ruza kiel “carcaĵou”. Carcaĵou-Otsatout, tiel estas lia nomo! La “carkaĵou” estas peltbesto strange forta malgraŭ sia malgrandeco, kaj tiel ruza ke ĝi forprenas logaĵojn el kaptiloj sen spurlaso. La ĉasistoj diris pri li : “Ruza kiel Otsatout, la malbona spirito”. Tio flatis lian vantemon.
Tiel fanfarononte, unu nokton, li eksidis apud la piedo de la Arbo de la Revoj. Tie li fumis gipsan kalumeton, atendante la dormon. Anstataŭ preĝi la Virgulinon, kiel Hurukaj ŝin preĝis, li sin allasis al plena revado pri la sorto de sia nacio. Li pensadis : La Nigraj-roboj (3) denuncas la pekon. Kio estas la peko, la malbono? ĉu estas pesto, variolo, malbonaj ventoj, kiu malkvietigas la spiriton?
Ononthio, la franca guberniestro de la unua tempo klopodis pri nia amikeco. Ni estis potencaj ; niaj batalantoj terurigis niajn malamikojn, la irokezojn ; nia kuraĝo estis nevenkebla. Kiam hurono tendumis ĉe unu riverbordo, neniu aŭdacus malklarigi la akvofluon. La granda ĉefo, kiam li frapis arbon per sia tamahako, la branĉoj tremblis kiel dum uragano, kaj falis teren ; lia brako estis forta. Nia lando estis grandega, apud la grandegaj akvoj : lagoj Onatriju (Ontario) kaj jenriĉ (Erie) ankoraŭ havas la nomojn kiujn ni donis al ili : unu signifas : Bel-Lago kaj la alia la Pantero (4). Sed, tio tute jam pasis, oni detruis niajn vilaĝojn kaj ni perdis niajn bienojn. Reduktitaj je la ekstremo, ni konsumiĝas en vilaĝeto granda kiel la mano, ni kiuj estis tiel nombraj kiel ĉielsteloj… Antaŭ la alveno de la Nigraj-Roboj niaj praŭloj estis paganoj. Ili ne konis Dion, nur la diablon ; oni ja diras tion. La diablo kaj mi similiĝas ; pro tio oni diras : Karkaĵu esalas la diablon!
Dum Karkaĵu revadis pri la malfeliĉo de sia gento, surde bruo ekaŭdiĝis, dume forta vento balais la nordan arbaron. La uragano ebenigis la rokojn. Multpeza maso, sed vivanta, nivelis la vojon kaj alvenis al li. ĝi estis teruregita. Fulmo ŝprucis el du ardaj okulegoj. La Granda Serpento vidiĝis kun fajra kolhararo sur burbita kolo. Verda vaporo eliris el ĝia nazo ; ĝia forloga kapo blanciĝis.
Otsatout provis fuĝi en la mallumo, sed la monstro baris al li la vojon.
La korpego de la monstro spriralvolviĝis ; ĝia haŭto-skvamoj rebrilis kvazaŭ kuporajklingoj. Per ĝia buŝego tute malfermita, ĝi volis ĉion engluri ; ĝia lango estis harpono el ruĝa fero, kaj ĝia sprirado haladzis sulfuron.
— Mi malamas la huronan genton! subite ekkriis la monstro. Mi malamas ĝin, ĉar ĝi ricevis la bapton. Mi malbenas ĝin : neniam ĝi kreskos. Sed vi, Karkaĵu, mi amas vin kiel fraton ; vi estas mia amiko.
— Koran dankon! respondis Karkaĵu, la dentoj klakante en la buŝo.
— Mildigu vian voĉon ; mi ne estas surda! Iom formovu! Sed, kiu vi estas?
— La Potenca Spirito de via gento! Mia voĉo estas tondro, miaj palpebroj elĵetas fulmadon kaj miaj pulmoj blovas tempeston. Apenaŭ mi spiras, tuj la akvoj de la lagoj tumultas ; la montoj inklinas kvazaŭ herbo dum vento. Mia ventro plugas la teron ; ĝi fosas la riverojn. Vidu, tie, la truon kien mi jam enfalis ; ĝi ŝanĝiĝis je akvofalo ; kaj la faŭko piede de la akvofalo, jes ja, estis tra ĝi ke mi supreniris ĝis ĉi tie.
— Konsentu favoron al mi, petegis Karkaĵu.
— Kiun favoron?
— Moderigu iomete vian voĉon.
La Serpento tuj mallaŭtigis sian voĉon, ĝin mildigis je birdkanto. Senterruriĝante, Karkaĵu ekdiris :
— Laŭ la Nigra-Robo, la Granda Spirito de niaj praŭloj estis la inkarnigita diablo. Al si le povas proprigi niaj animoj. Ne estas vi kiun mi venis vidi ĉi tie, ĉe la Arbo de la Revoj, sed la blanka Sinjorino.
— Vi suprizas min, Karkaĵu. Mi neniam taksis vin kiel altarknabon. La Virgulino ne estas via patronino. aŭskultu min! Mi estas la Malamiko de la kristanaro, se mi ne retenus min, mi neiigus ĉiujn, eĉ tiujn de via gento. Por vi, mi estos dolĉanima kiel leporo.
— Via sovaĝaspekto terurigas min. Kial vi daŭras esti serpento?
— Ne gravas! diris la monstro. Se vi volas, mi ŝanĝos vin en lacerton, ranon aŭ bufon.
— Vi estas tro afabla. Lasu min tiel kiel mi estas! Sed vi, klopodu fariĝi malpli timiga!
— Mi ne malkonsentas. Se plaĉas al vi, mi fariĝos blanka urso, sovaĝa kato, aŭ sonserpento. aŭ ankoraŭ homo kiel vi.
— Fariĝu homo! tiamaniere ni plibone povus babili.
La Serpento malaperis kaj tute malgranda maljunulo ekvidiĝis ĉe sia loko, malica rideto sur la lipoj kaj akravidaj okuloj kiel tiuj de tigro.
— aŭskultu min! diris la nano.
— Parolu laŭplaĉe, diris Karkaĵu, ekpreninte sian kruĉon.
— Vi estas mallaborema, kvazaŭ kankro, daŭrigis la nano. Vi neniam laboras.
— Kio!! rebatis Karkaĵu, ankaŭ vi, predikas al mi kiel la Nigra-Robo. Estas nekredeble, la diablo ne plu estas la diablo!
— Vi estas vantema, kaj tamen vi ne posedas sufiĉe por kaŝi vian nudecon. Rigardu! Mi donas al vi silkon por vesti vin, arĝentajn bendojn por viaj brakoj, grandan medalon de la Reĝo pore via brusto, kaj futojn da “ŭampum” (5) por via koliero. Vi povos, kiel ĉefo, prezentiĝi al la granda Ononthio (vic-reĝo).
— Bone, ekkriis Karkaĵu, enmetinte ravite siajn manojn en tiun neatenditan riĉaĵon.
— Vi estas malriĉa kiel rato ; jen monujo kiu neniam malpleniĝos.
— La magia monujo, diris Karkaĵu, entendinte la manon, por tuj preni ĉion.
— Tuj kiam la granda ĉefo aŭdos tinti la oron en la monujo, li donos al vi sian filinon kiel edziĝon. Kontraŭe mi tordos al li la kolon, kiel al anserino.
— Vi estas komplezema! diris Karkaĵu, malmulte li aprecis la kolon de sia bopatro.
— Vi, vi estas tiom drinkemulo, ke vi povus drinki vian ombron.
— Al kiu vi diras tion? Rigardu mian kruĉon, malplena ĝi estas.
— Prenu tiun botelon, kiu neniam malpleniĝos.
— ĝi estas ensorĉita! diris Karkaĵu, sin ĵetante sur ĝin.Mi ĝin volas!
— Paciencu, mia filo! diris la nano. La nigra-Robo volas peli vin el la vilaĝo ; vi nur estas libervivulo. Sed, li atentu! Li ne scias al kiu li alfrontas. Mi sendos mustelojn por strangoli liajn kokinojn, musojn por formanĝi liajn provizojn, kaj ratojn por ŝiri liajn libraĉojn kaj liajn vestaĉojn. ĉiunokte, virkatoj, tri mejlojn en la ĉirkaŭaĵo, faros sorĉ-sabaton sub lia tegmento. Ne kapabla fermi la okulojn li ekforiros.
— Se li ne dormas nokte, li reprenos tion dumtage, diris Karkaĵu. Por sin liberigi de li, vi pli bone provu alian manieron.
— Ne ŝovu vian nazon en fremdan poton! kolere respondis la nano. Mi fariĝos lupfantomo, kaj gvatos lin ĉe la kapelsojlo. La vilaĝ-hundoj tage jelpos, kaj nokte blekos kiel demonposedatoj.
— Vi estas la patro de la inventaĵoj! asertis Otsatout. Sed diru al mi : kiom kostos tiuj tutaĵoj : la galanterio, la monujo , la botelo, la knabino?
— Ne multe, ni certigas vin. ĉu vi estas tiom riĉa ke vi embarasas pri la elekto?
— Nu, la prezo!
— La prezo, ha! unu aĵo ne vendota kontraŭ brandbotelo, alie vi jam ĝin vendus!
— ĉu mi devus ĵure promesi drinki ĝismorte!
— ĉu vi ne havas ion por mi kion vi memoras?
— Ha! mi forgesis : mian animon.
— Via animo, jes, estas la prezo.
Karkaĵu, hezitante, demandis :
— Kie mi kuŝos, post mia morto ?
— En mia paradizo, mia filo! Tie vi ne bezonos lankovrilon.
— Semi estos soifa, ĉu estos brandoĉe vi?
— Kia ridinda demando! Mi gardas tiom da drinkuloj, ke mi devas gardi ilin mortebriaj. Alie, estus infero.
— Diable! Tie oni devus lukse vivi!
— Kompreneble, la lukso ne mankas!
— Do, mia patro, mi iros adori vin inter viaj elektitoj.
— Fakte, vi venos, vi ne povos tion maltrafi. Sed, pacience atendu, ni devos antaŭe plenumi iujn formalaĵojn. Aferoj estas aferoj.
— ĉu ankoraŭ ĉio ne estas en ordo? Al mi la riĉaĵon, al vi la animon…
— Supozu, ke vi fripone strebus trompi min.
— Trompi vin! ĉu tio estas kredebla?
Metante la fingron sur la nazlodon, la nano moke diris :
— Ruza kiel “carcajou”. Estas tio kion oni kredas. Maljuniĝante, vi eble volus konvertiĝi ; sed atentu, mia karulo. Mi certe scios revenĝi min. Sur via mortlito mi komencos per tiradi la piedfingrojn viajn. Poste mi venĝos min sur via familio, sur la enloĝantaj de la vilaĝo ; ili ne havos pacon eĉ dum unu horo.ĉiumatene ni enriros la Orinewenrak-on (riveron) ĉe la falpiedo, kaj siblos mian malamon. Via gento, de longe malbenita, stagnos tiel, kiel ĝi nun estas, sen kreskante, kaj sen malkreskante.
Kraĉante siajn koleretojn en la riveron, la nano daŭrigis :
— La sango en la vejnoj de la venonta generacio estos kvazaŭ kraĉaĵo en tiu ĉi rivero.
— Kial vi koleras? miris Karkaĵu.
— Estas ja kaŭzo. Mi neniam submetiĝos. Mi kazerno estos la truo ĉe la piedo de la akvofalo. Mi restados tie por rememorigi al vi nian kontrakton! Via animo kontraŭ orokaj brando.
Poste, kraĉinte denove en la riveron, la nano malaperis kvazaŭ vaporelĵeto, lasante piedpremisignon sur unu ŝoneto. La vizio jam finiĝis.
Matene, Karkaĵu vekiĝis tute transsorĉita, ankoraŭ kapturniĝinte, sub la Arbo de la Revoj.
Cetere, la monujo kaj la sorĉa botelo…? Nu, ili ja estis ĉi tie, apud la piedoj de Karkaĵu. Li ne povis deziri plis malbone.
Ekde tiu tago, tiu, tiu korupta hurono estis la plej riĉa homo kaj la plej enviita de si a gento. Ofte, dum ok tagoj, li donis diboĉfestenojn. La brando fluis abunde kaj tie, la malĉasto ardis per cent faĵroj. La olduloj, kiel ĉiam murmuris. Iam ili havis siajn ŝancojn… Ili flustris inter si kaj rakontis, ke Karkaĵu ektrovis trezoron, ke li estis spiono dungita per la angloj, kajke li fiskaptadis per du hokfadenoj en malklaraj akvoj, aŭ ankoraŭ, ke livendis sian animon al la demono. Tiu klaĉado ne gravis, ĉar dume la plezuro daŭrigis kaj la junularo ĝuis je la kostopago de Karkaĵu.
La oficiroj de la Kebek-citadelo estis duoninformitaj pri la ĝojfestenoj. Plezuravide ili aliris al Karkaĵu, por partopreni liajn festenegojn. Ili gastadis, kaj ili plenŝtopiĝis per brando ; ili ĝue ekzaltiĝis tiel, ke finfine, ili seniĝis je kokardoj, festoparadaj spronoj, eĉ je ilia nomo de bona familio. Tiele pluraj imponaj nomoj fariĝis heredaĵo de familioj de Lorette kaj de la ĉirkaŭaĵo.
Tiel longe, ĝis kiam la Granda Serpento loĝis en sia kaverno, estis nur amuzaĵoj, diboĉoj kaj manĝegado en Lorette, ĉiuvespere, dekope, la homoj el Kebeko kaj de la ĉirkaŭaĵo venis amuziĝi. Karkaĵu, granda sinjoro, gastigis tiun vizitantojn kaj donis al ili abundan trinkaĵon. Kion ajn la misiisto provis prediki, nenio efikis. Drinkado kaj diboĉo en la vilaĝeto superrigis ĉiujn.
Unu belan vesperon, kiam oni ankoraŭ drinkis pli ol kutime, kiam ĉiuj estis ebriaj, Karkaĵu, dum sia ebrieco, rememoris la parolojn de la misiisto. Dum tiu varma aŭgusta nokto, alrevenis al lia membro la vortpentra bildo de la jezuito pri la infero. Se li svitis sangon kaj akvon hodiaŭ, kio do estus kiam li estos en infero, en la loĝejo de la Granda Serpento… La misiisto ofte parolis pri brulanta fajro, simila al tiu, kiu la pasintan printempôn, forbrulis la arbaron supre de Lorette. Tiu infera fajro, flamigante ekde la komenco de la mondo, neniam estingos, bruligos ĉiam, ĉiam…
Ebrie per brando kaj ŝviteginte, Karkaĵu, antaŭ siaj okuloj rigardadis la inferon de la misiisto. ĉirkaŭ li la kun estantaro kantis, dancadis, drinkadis, petoladis, li pensis ironie pri la ĉielo, pri la ĉielo premesita per la Nigra-Robo al tiuj, kiuj observas la predikadon de la Granda-Manitu (Dio). Kiom da belaĵoj kaj bonaĵoj troviĝus en tiu mirinda lando! Sed tio ne estos por li, Karkaĵu : li lektis inferon, farinte interkonsenton kun la Granda Serpento.
La lastaj diboĉoloj jam foriris. Karkaĵu sterniĝis sur la lito, ankoraŭ ebria, kaj pli kaj pli maltrankvila pro la obsedo de la infero. Estos ja tien, vole nevole, je li iros post la morto! Li afliktiĝis kaj lamantis… Subite li ekpensis : Kiam la tempo venos, se li fariĝus kristano, li elglitiĝus el la Granda Serpento. Tiu ideo ekĝermis kaj obsedis lin. jes, li fariĝus kristano. jen bona ludinda ŝerco al la kavernmonstro. Li ellitiĝis kaj iris direkte al la loĝejo de la Granda Serpento. Serĉante sianvojon en la mallumo, penege, li alvenus al la kaverennirejo.
Elirante, oni ne scias el kie, la Granda Serpento strariĝis antaŭ li, en sia tute malbeleco, kun fajra kolhararo kaj kurbigita kolo ; verda vaporo elĵetiĝis el ĝiaj naztruoj, la kapo desgnis en la aero sorĉan balancadon aĉe malbelan.
Longa tremado trairis la korpon de Karkaĵu, kaj tuj lin malebreigas. Li tremadis per siaj tutaj membroj.
— Vi serĉis min, sinjoro Karkaĵu, jem mi. ĉiam mi staris, ĉiam je la dispono de miaj amikoj, li diris ridante. ĉu vi ankoraŭ havas favoron por peti? Kion? Tamen vi ne malhavas nomon. Via spirado fetoras brandon. Koncerce viaj geamikoj, mi scias ke oni ne petegas ilin por veni festadi ĉe vi. Kion di vi volas?
— Unue, fariĝu homo, por ke ni pli komforte parolu pri aferoj.
— Ej! vi volas priparoli aferojn! Tamen, mi kutimas esti serpento kiam mi parolas pri gravaj aferoj. Parolu do, timemulaĉo!
La kompatinda Karkaĵu, pli morta ol viva, ne plu ekdeziris anonci siajn projekton, fariĝa kristano. Sobriĝita kaj nun lucida, li opinias ke li jam perdis la ludbatalon. Argumenti kun tiu monstro… estis pli bone esti skalpita kaj tuj morti.
— Kiel viro kiuj deziras priduskuti, Karkaĵu, mi ja trovas vin sen argumentoj, diras la Granda Serpento, subite mildiginta, ĉu vi opinias alie? Se vi ne volas paroli, mi ne sentos ĉagrenon kontraŭ vi. Ni diru ke estas amika vizito, kion vi faras al mi, kaj ni ne plu parolu pri tio. Tamen, estonte, kiam vi ebriiĝos, ne tro rememoru la rakontojn de la Nigra-Robo pri la ĉielo kaj la infero. Ne forgesu, ni estas kunuloj por ĉiam.
La Granda Serpento, meze de blindigaj fulmadoj kaj de surdigaj krakadoj, malaperis kiel li jam venis.
Karkaĵu reiris hejmen. Ekde tiu tago lia diboĉo kaj drinkado ne konis limojn. Liaj sarkasmoj pri la misiisto kaj la kristanoj fariĝis blasfemoj. La Granda Serpento regis super li kaj super Lorette.
La monstro estis vera plago. Lia spirado malpurigis la aeron kaj infestis la pulmojn. La jezuitoj ne plu povis toleri tion, kaj decidis finigi lian sorĉaĵon, sed tio ne estis facila. Ili apelaciis al ekzorco. jes, ja, ekzorco, jen la granda rimedo. En tiu tempo, oni ekzorcis ĉion : variolo, raŭpoj, lokustoj kaj lupfantomoj, eĉ la kuloj… La misiisto, unu belan dimanĉon sciigis ke li ekzorcos la Grandan Serpenton.
Antaŭ aŭroro, la ĉasistoj viciĝis en procesion. Iliaj pafiloj ŝargitaj ĝis la faŭko, pafipretaj, ili postsekvis la pastron al la klifo, antaŭ la akvofalo. Sed la virinoj kaj la infanoj restadis en la domoj, pordoj kaj ŝutroj fermitaj. neniam lasu vidi la diablon al virino, alie ŝi fariĝos centoble pli malbona ol li.
La misiisto, aspergilo enmane, benis la kurligintan akvon, kaj en la nomo de la Virgulino minacordonis la Serpenton foriri antaŭ la sunleviĝo.
La monstro kiu de longatempe, faris bonan rikolton, nepre ne deziris ke oni elpelu lin. Sed elekto ne ekzistis por li, pli potenca ol li ordonis. Li eliris la kavernon, kaj elĵetis haladzajn vaporojn, kiuj blindigis plurajn sovaĝojn, precipe tiujn, kiuj havis malfortan okulojn. La pastro laŭte recitis prehgojn latine el granda libro, ornamita per rubandoj de ĉiaj koloroj.
Nekapabla rezisti la ekzorcon, ponege, la Serpento eliris sian kavernon. Li grimpis la krutan menteton direkte al la vilaĝo kaj rampis malrapide norde, laŭ la vojeto. Pasante antaŭ la kapelo, li siblis, poste malaperis en la arbaron de Tantaré lago, inter la Laurentides montoj, postlasante malantaŭ li profundan spuron kiel rivereton. ĝis nun, neniam oni sukcesis superŝuti tiun rivereton.
ĉu estas la fino de la Granda Serpento? Ankoraŭ ne!
La mestizoj kredas ke li restadas en la Sankta-jozefo Lago. Ili pretendas vidi lin de tempo al tempo. Ne nur tie, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj lagoj ; ankaŭ en la salakvo de la maro. ĉu oni ne vidis lin antaŭ nelonge malproksime de la insuloj Antikosti kaj Terre-Neuve (Tero-Nova)?
Kompreneble, tio ne estis la Granda Serpento, la malnova dio de la huronoj!
Kiu scias? ĉiu, libere povas pensi kiel ajn li volos. Sed ĉiuj enloĝantoj de Lorette estas fieraj fine sin liberigi de la Granda Serpento, ĉar ili bone scias kion li estas kapabla.
Hodiaŭ, oni ne plu pafsalutas je la honoro de la imponaj vizitantoj ; oni ne plu donas al ili la nomojn de famekonataj praŭloj, kiel Ektagiĝo, Purpura-ĉielo aŭ Li-Kuras-Sur-La-Nubo. Por ĉiam, la bona malnova tempo finiĝis. Por gajni sian vivopanon, oni elfaras korbojn per bonodora fojno, raketojn kaj broditajn mokasenojn. aŭ ankoraŭ sin dediĉas al ĉiaj ajn metioj. Oni forgesis Karkaĵu-on kies historio restas nefinita. Tamen, oni bone scias ke la Granda Serpento restadis longatempe en la kaverno sub la akvofalo.
ĉu oni konkludas ke Karkaĵu malsukcesigis la ruzaĵon de la Maliculo, ke li pentis je la lasta momento kaj mortis kiel bona kristano? — Neeble sciigi pri tio.
La antaŭdiro de la monstro efektiviĝis : la loĝantaro de Lorette, ĝis hodiaŭ, neniam pligrandiĝis.
Piednotoj :
(1)Karkaĵu (france Carcajou), aŭ Otsatout (Otsatu) estas nordamerika melo.
(2)Huronoj, algonkino (france Algonquins) : Tribanoj de ruĝhaŭtuloj en orienta Kanado, precipe Kebekio.
(3)Nigra-Robo: misiisto.
(4)Pantero : amerika pumo.
(5)Ŭampum : surfadenigitaj bidoj aŭ perloj.
———————————————
LA ARBO DE LA REVOJ : Novelo de Marius Barbeau.
Tradukis: Frato Paul Durette
Unu vintran vesperon, antaŭ tre longe, du huronoj (1) vojiris sur neĝplena vojo ; ili elvenis el Kebeko kaj reiris al Lorette, ilia nova vilaĝo ; ili transiris tiun senĝojan kaj malgajan abenaĵojn, kromnomitan La Dezerto.
Hurukaj, la pli aĝa, pro lia rango, marŝis antaŭen malvigle kaj lacege. Tamen, apenaŭ li sentis sian laciĝon kaj ŝarĝon de sia aĝo, ĉar lia animo ardis tiel, kiel la steloj de la firmamento. En sia brakoj li kunportis trezoron : la vaksostatueton, kiun li premis sur la koron, la Infano jesuo, kiu devos ornamloĝadi la sanktan Kripon de la kapelo Lorette. Lia kunulo, Karkaĵu, juna kaj lerta senpacienciĝis pro la malrapida irado de la maljunulo.
— Kial vi volas rapidigi min, Karaĵu? Vi forgesas, ke mi estas maljunulo.
Karkaĵu kies cerbo malklariĝis pro la fajrakvo, peze balancis la kapon.
— Mi devas kuri, li respondis, mi devas kuri aŭ alie mi ekfalus. Plue, estas amikoj, kiuj atendas min sur la monteto. jen, trinku iom da fajrakvo, ĝi vin kontentigos.
La maljuna ĉefo nur ŝultrotiris pro abomeno.
— Malbenita sentu la diablo-spirito! Fajrakvo estas peko-makulita.
Karkaĵu murmuris nekomprenablajn vortojn. Neniam li povis kompreni la pekon. Kial, diable, la fajrakvo estus peko, se ĝi tiel bone gustas? Kial do la ĉefo riproĉas, ĉiam dirante al li, ke tiu trinkaĵo kunportas la honton kaj la peston al la tribo? Li svingis la kapon kaj sin profundiĝis en malgajan kaj ĉagrenan humoron, kutiman ĉe li.
— En la komenco, li revis. La franca guberniestro Onontio zorgis pri la alianco kun la sovaĝuloj. Tiam ni estis potencaj. Niaj militistoj disvastigis teruron ĉe la irokezoj (2). Kiam nia ĉefo, per sia tomahako (batal-hakilo), frapis arbon, ĉiuj folioj defalis kaj kovris lateron. Lia brako estis timinda.
La maljunulo sin returnis kaj diris al li :
— Tiu tempo jam forpasis, mia filo. ĝi neniam revenos! Rigardu vin, rigardu min, ni estas malestimindaj postrestaĵoj de unu granda gento.
— jes, de unu granda gente, grumblis la junulo. ĉiuj vastaj ebenaĵoj, ĉirkaŭ la internaj maroj, estis aparto de nia heredaĵo. Al la lagoj ni donis nomojn, kiujn eĉ ankoraŭ hodiaŭ ili havas : Ontario, la Grandiozaj Akvoj, Erie, La Kruela Leono. jes, tio tute estas en la pasinteco. Nia vilaĝeto Lorette, sur la monteto, entenas ĉion, kio postrestis el nia gento, kiu nombris tiel multe kiel la marsableroj.
Intertempe la du indianoj silente vojiris. La juna viro ne povis vere kompreni, kiel lia gento estis dekumita, venkita, por ĉiam perdita. La sola konsolo por ĉiuj, kiuj povis ĝin pagi al si, estis la bakanalo, kaj la sola amuzaĵo estis la kruĉo, la brando-kruĉo. Li denove kuraĝiĝis, pensinte, ke li posedas multe da brando por amuziĝi kun siaj amikoj, dum tiu nokta festo. Renversinte la kapon, li glutis gorĝoplenon, aŭdiĝis akran sibladon, kaj dancis furioze sur la neĝo. Skandaliĝinte pro la malpieco de sia nevo, dum tiu memorinda nokto — estis la antaŭtago de Kristnasko — la maljuna Hurukaj premis al sia koro la statueton de la Infano jesuo. Liaj pensoj turnis sin al la ursulinoj de Kebeko. Tiun ĉi vaksan statueton modlis tiuj bonaj monaĥinoj, vestinte ĝin per delikata tolo, ornaminte ĝin per florformaj silk-kaj orfadenoj. Kiom li estas dankema, ke ili bonvolu konfidi al li tiun trezoron, por ke li ĝin portu sen manko al la misia kapelo. ĉu li meritis tiom da honoro?
Kuraginte son per nova apostola fervoro, li enterprenis denove konverti Karkaĵu-on.
— Tiun ĉi nokton, mia filo, ni celebros Kristnaskon ; ni iru ambaŭ preĝi ĉe la sankta Kripo!
Sed Karkaĵu amare ridetis.
—Kial preĝo? Estas nur la maljunuloj kiuj rifuĝas en la preĝadon. Estus pli bone drinki kaj ĝui la vivon.
— Malbenita estas la diablo de via kruĉo, diris Hurukaj. ĉi nokte la Infano naskiĝas por nia savo.
— Kiu estis tiu Infano? demandis Karkaĵu.
La maljuna Hurukaj respondis per kolereta voĉo :
— Nia Savinto, la filo de Sankta Virgulino.
— Nia savinto, diris Karkaĵu, kraĉante kaj ŝanceliĝante — ŝercaĵo! Li mem ne kapablis min savi.
— Estas via kulpo, diris la maljunulo.
Karkaĵu kruele ; eksentis la misakcepton. Trafite per subita furiozo li ekiris preter la maljunulo, kaj spreniris la monteton kurante kun la kruĉo subbrake.
— Nia savinte! li spite kriis . Nu, lasu Lin savin vin!
Kaj forlasinte Hurukaj malantaŭ si, li fuĝis.
Konsternite kaj lacege, la maljuna viro sidiĝis ĉe la piedo de ulmo por repreni la spiradon. Li ploris pro la senbrideco de la nova generacio. La fajrakvo sin ligis kun la demono por pereigi sian racon. Por konsoliĝi, li ekkantis kantikon, kiun Patro ĝean de Brébeuf komponis por la huronaj neofitoj. En tiu sovaĝa arbaro, li kantis plenvoĉo tiun kantikon, ĉar li memoris ke baldaŭ estos la Noktomeza Meso. Li tenis la statueton de la jesu-Infano en siaj brakoj kaj dolĉe lin ludadis. Antaŭ ol la kantiko finiĝis, li ekdormis ĉe la arbopiedo.
En sia sonĝo, vidiĝis al li juna virino, bela kiel azuro. ŝia robo kun longa trenaĵo, ore kaj ruĝe brilis per mil fajreroj. ŝi ridetis per ruĝeta buŝo, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ du noktaj steloj. Timante ke tie ĉi vidiĝas maskovestita sireno, la maljuna indiano sin krucosignis.
— Hurukaj, ŝi diris, vi estas sanktulo kaj vi estas kara al mia koro.
— ŝia voĉo kantis kiel la printempaj birdoj.
— Kial mi estus kara al vi? demandis Hurukaj.
— Mi estas maljuna ruĝhaŭtulo kaj malbona ĉasisto. Vi, vi estas blanka kaj juna, tiel juna kiel mia nepino.
— jes, mi amas vin, hurukaj. vi estas ĉefo laŭ mia koro. La ĉielpordoj malfermos por vi.
Tiam la Virgulino, ĉar estis ŝi, prenis el la brakoj de hurukaj, la satueton de la jesu-Infano kaj premis ĝin sur sian koron. Tuj la Infano viviĝis. Glora haloo brilis ĉirkaŭ lia kapo. Patrino kaj Infano ridetis al Hurukaj, kiu ĉe iliaj piedoj, adorkliniĝis en granda ekstazo. En la ĉeesto de tiuj ĉielaj estaĵoj, li, mizera loganto de tiu ĉi tero, eksentis en si invadon de profunda kaj dolĉa paco.
Post kelke da tempo, la Virgulino malaperis en la nokto, kaj la statueto denove ripozis sur la brusto de la maljunulo. Tiu statueto manfarita de la monaĥinoj, kaj kiu estis antaŭ momento nur ordinara pupo, fariĝis, ho miraklo! Vivanta, ridetanta Dia Infano! La statueto perdis sian strangan kaj pruntan mienon, tiun pupan mienon. Nun estis infano kiu similis al ĉiuj infanoj de Lorette, kun sia nigra kaj hirta harao, siaj malhelaj okuloj kaj bruna zizaĝkoloro. Lia robo ne plu estis el brodita tolo, kun la kolora ĉielarko, sed ŝajnis farita el kapriol-felo garnita per lepor-felo.
Hurukaj treege ĝojegis : li premis la dian donacon sur sian koron. Li ekdiris per viglaj paŝoj direkte al la kapelo. Dume la stellumo indikis al li la vojon, kaj marŝante, li ĉam kantis fervorajn prehgojn. La haloo de la di-Infano sciigis al la enloĝantoj de Lorette la alvenon de la vojiritoj tra la densa arbaro.
Apud bukedo de ruĝaj salikoj, vekiĝinta kokido aŭdigis krieton. Hurukaj nun komprenis, ĉar la saĝo, la saĝo kiu antaŭiris la morton, malkaŝis al li la misterojn. Li komprenis ke tiu kanto diris : “Rapidu, baldaŭ estos nektomezo”. Iomete pli malproksime, apud abio, korvo grakis : “Kao.. Kial tiu lumo? Estas nepre ankoraŭ nokto, kao, kao, kao…”
— Mi ja scias tion, mi, kaj vi devus tion scii, ankaŭ vi. Estas la infano, la lumo kiun vi vidas. Li venas savi Kanadon, la landon kiun ni jam perdis en la mano de la blanka homo.
Eksaltinte el neĝamaso, leporo trairis la padon. Blindigita pro la lumo, li haltis kaj ekkriis : “Kompatu min, ĉasisto, ne mortigu min!”
— Kiu parolas pri mortigi vin dum tiu memorinda vespero, respondis la maljunulo, Paco sur la tero. La jesu-Infano venas por savi nin ĉiujn! Ne timu!
La vizono, la lutro, la vulpo, ĉiuj eliris el siaj vintraj ŝirmejo, kaj haltis apud la vojeto por rigardi la maljunan huroron, kiu marŝis lerte tenante la gloran Infanon en siaj brakoj, ripetante : “Paco sur la tero, paco sur la tero.”
Proksime de la kastor-baraĵo, kie la kaptilistoj travintris, la femalo kaj la kovitaro, unu kastoro elŝoviĝis la kapon scivole kaj malkviete. “Kiu do tuŝetas nin tiel proksime? ĉu oni volas nin pereigi?” Sed la maljuna ĉasisto havis sur la lipoj nur pacvortojn.
— Returnu al via kovitaro, li diris, la Infano venas sur la teron por plibonigi la sorton de homoj kaj ankaŭ de bestoj. ĉe la alta montetpiedo kapreolo eksaltis el malantaŭ acerarbo, stelo inter la kornaro.
— Mi venas, mi scias, ĝi diris.
— Kion do vi scias, Lerta-Piedoj? demandis tiu, kiu portis la Infanon.
— La kokido, la korvo, la vizono, la lutro, la kastoro, ĉiuj al mi tion diris. Iliaj paroloj kuradas tiel rapide kiel la vento sur la tero… Ili rediras ke la Infano estas naskita… Gloria… Gloria
Meze de la monteto, la urso alvenis el stumpo kaj grumblis — “Kiu estas tie?” Dum tempeto Hurukaj haltis, timante pro la sekureco de la Infano. Sed li tuj rememoris ke en tiu ĉi vesperone estas tempo por timi. “Estu milda”, li diris, “jen la Mastro, la via kaj la mia. Kantu lian laŭdon kiel la aliaj, se vi volas esti savita.” Kaj la urso returnis leki sian piedon, dume Hurukaj pluiris sian vojon.
Li tramarŝis la riveron almonte la akvofalo. La vento balais la neĝon sur la riveron kaj la poluso-stelo speguliĝis same kiel la steloj de la lakta vojo, tiuj steletoj kiuj indikas la vojon al la migrantaj animoj de la mortintoj. elĉerpita pro laciĝo kaj emocio, la maljuna viro rigardis la stelojn kiuj speguliĝis sur ola glacio ĉe siaj piedoj, kaj sin demandis ĉu li mem jam faris la lastan vojaĝon al transmondo. Sed ne! La infano dume ripozis en liaj brakoj kaj la tuta tribo atendis tiun Infanon kiel Savinton!
Ekkontrolante sin li klopodis hasti la paŝadon por atingi la preĝejon kiu staris tute proksime. La centra pordo tute malfermiĝis kaj ondoj de lumo bonvenigis lin. Kantante Alleluja, alleluja, hurukaj eniris la kapelon ĵus je noktemezo, en la horo de la naskiĝo de jesuo okazonta antaŭ tre longtempe. ĉiuj fideluloj kapkliniĝis, dume la maljune indiano aliris la altaron kvazaŭ mago elveninta el Oriento. Genue falante apud la Kripo li enmietis la Infanon murmurante : “Mi trovis lin ĉe la Arbo de la Revoj.”
La lumoj de la Kripo brilis sur la anĝela figuro de la Infano, per brilo tiel fajrera kiel la eksteraj steloj. Kun la huroroj de Lorette, Hurukaj kantis la kantikon de Patro ĝean de Brébeuf. Estis lia lasta kanto. Dum li ankoraŭ genuiĝis proksime al la altaro, li eligis sian animon kun la lasta elspiro. Kiel siaj praŭloj li vojiris la laktan vojon, la luman vojon, kiu kondukis la animojn al ĉielo.
Piednotoj :
(1) Huronoj : indianoj, kiuj loĝadis en Kebekio kaj Ontario, aliancanoj de la francoj ekde 1608.
(2) Irokezoj : indianoj, kiuj loĝadis en norda regiono de usono, apud la Grandaj Lagoj : malamikoj de la huronoj, kiujn ili venkis en 1649. Tiam, parto de la hurona tribo fondis la vilaĝon Lorette, proksime al Kebeko.
(3) Sankta ĝean de Brébeuf : katolika misiisto, jezuito, tradukis en la huroran lingvon plurajn sanktajn kantojn el la franca ; mortigita de la irokezoj en 1649.
———————————————
MIA AMIKO TIP, ORIGINALULO : Novelo de Paul Durette
— Bona tagon, kara Paŭlo. Delonge mi ne vidis vin. mi profitas la okazon longe atenditan, kiel oni diras dum spacialaj kaj komplimentaj paroladoj… Vi scias, en tiuj paroladoj… Kion mi volis diri? Mi ne plu scias…
— Vere, mia malnova Tip, vi ne ŝanĝis via manieron, tute ne. Vi do diris al mi, ke vi profitis la okazon por sciigi min…
— jen, rekaptante miajn ideojn : vi malplenumis vian promeson. ĉu vi memoras? Iam vi promesis verki romanon…
— aŭskultu amiko mia, mi atendis vian ĉeeston antaŭ ol komenci. Vi estas mia inspirfonto, kiel en la lerneja tempo. Mi asertas tion sen vin flati. Se vi volas, ni tuj komecos. Ni revenos ĝis antaŭ multaj jaroj. Tiam, estis feliĉa tempo, kiam ambaŭ ni vizitadis la lernejon. Vi min helpos en ordo priskribi ĉiujn malnovajn memoraĵojn. Mi kronikos ĉapitron post ĉapitro… kaj…
— ĉu vi kredas ke tio fariĝos leginda libro? Mi ne opinias…
— Mia kara Tip, vi estas pesimisto.
— Tute ne, aldonis li, palpebruminte, mi estas kemiisto. Plie, ĉu vi volas bonan konsilon? Ne skribu antaŭ parolon aŭ enkodukon al via libro. Neniu legas tion. Kaj tio oscedigas. Se vi sukcesas malfermigi la buŝon, via libro fermiĝos antaŭ ol esti legita. Tamen, mi deziras al vi bonŝancon. Mi devas foriri, ĉar mi ankoraŭ me elektis mian hotelon. Sendube vi scias ke mi venis tien ĉi por la kongreso.
— Kiam do, mi revidos vin?
— Morgaŭ, se plaĉas al vi. — montrante la straton kondukante al la hotelo, li demandis : ĉu estas la bona vojo por tien iri? Ĝis la revido!
Kaj li estis for, la maldika homo kun blonda hararo, larĝa buŝo kaj okulvitroj sur la nazo. Iom senpensema, tiu kara amiko, kaj iafoje ne singardam ĉar li vortojn en la poŝo ne serĉas. Estas lia karaktero, vole—nevole. Sed, bona kaj gaja knabego, vere, li estas. Kaj mi pensis ke baldaŭ ni parolos pri la pasinta tempo. jes ja, ekzistas momentoj, kiam ni denove fariĝas infanoj. Kaj ili eble estas la plej feliĉaj el nia vivo, ĉar permesas al ni vivi la realecon de la mirindaĵoj, kiuj estas malpermesitaj al ni plenkreskuloj.
La mogaŭan tagon mi renkontis Tip-on antaŭ mia domo.
— Bonan matenon! Paŭlo. ĉu mi diris al vi la kialon de mia ĉeesto en via urbo? Mi alvenis ĉi tien por la landa esperanta kongreso. Bona afero ke tiu kongreso koincidas kun mia libertempo. Do mi povos renkonti vin ofte ĉi tie kaj ĉe la kunvenoj.
— jes, mi multe ŝatos tion. Kara Tip, vi ne diris al mi kiam vi esperantiĝis?
— Antaŭ dekduo da jaroj mi ektrovis malnovan lernolibron, kaj kaŭze de mia
sciavido, mi tralegis la libron, kaj eĉ tralernis ĝin. Poste, mi membriĝis al nia klubo, kaj varbis kelkajn samlaborantojn. Mi eĉ varbis mian katinon “Bibi”. Tiu ŝatinda besto lernigis al mi la akcenton : MI-aŭ…
— Haltu! Ni ŝercu pri Esperanto, mi petas.
— ĉu vi scias ke mi jam verkis poemon? ĉu estus permesite al mi reklami mian verkon? jes? jen :
Vatitaj paŝetoj, piedoj leĝeraj,
jen mia mata, okuloj konfidaj.
ŝi haltas, rigardas la miajn okulojn,
hezitas, balancas mistere la koksojn,
atente atendas la signon sidiĝI
sur miaj genuoj, por iom ripozi
komforte, senzorge. Per mano tenera
flataĵojn mi donos al kapo la via.
Sur felo blankega mi faros kareson.
Ripozu ĉi tie ; vi trafis la celon
nur kie vi povas ronroni, dormeti,
aminda katino, temp’ estas por ĝui.
— Mia Tip. unue mi pensis ke vi parolis pri belulino en via poemo. Certe vi povus tion fari, ĉu ne?
— Kompreneble, sed mi jam havas bopatrinon…kaj paroli pri belulino ne estas permisita en mia domo. Kion vi pensas pri mia versaĵo?
— Mi opinias ke vi uzas novajn vortojn, kiel la nuntempaj poetoj. Oni permesas tion al grandaj verkistoj aŭ grandaj poetoj. Sed…
— ĉu vi diriske mi ne estas impona poeto? Atendu ĝis du aŭ tri jaroj, kaj mi aŭdigos al vi tutan poemaron.
— Kompreneble mi atendos. ĉu vi edziĝis antaŭ longe?
— jes, kiam mi esperantiĝis. “Virina rideto pli kaptas ol reto”… Fakte, mi edziĝis al esperantistino, parolema kiel mi. Nia prezidanto de la Esperanta Klubo, parolis pri tiu knabino al mi, kaj li diris ke ĉiu “li” devas havi sian “ŝi”. Poste, kiam mi renkontis mian estontan edzinon, ŝi tiom plaĉis al mi ke mi preskaŭ ŝpinis kvazaŭ kato pro kontentiĝo. Tial, nia prezidanto fariĝis “edzperanto”. Do, dekomence estis nur du babilemuloj en la familio, sed nun helpe de la infanoj, okazas babilkoncerto iuvespere. Kial vi ne vizitus min? Sendube mia familio memorigos al vi la
babiladon en nia antaŭa lernejo.
— Venontan jaron, probable mi iros viziti vin. Ne forgesu doni al mi vian adreson.
— Kaj nun, Paŭlo, aŭskultu min : Ne skribu la jenon en via libro : Forinrinte por mia edziĝvojago, mi forgesis aĉeti bileton por mia edzino. je mia granda bedaŭro, mi ankoraŭ ne kredis ke “du botoj faras la paron”.
———————————————
Post la malfermo de la Kongreso, mi lin denove renkontis.
— Kara Tip, ĝis nun ni ne parolis multe pri nia tempo en la lernejo. Bonvolu rakonti ion al mi. Tio plezurigos min, kaj mi ŝatas vian manieron vivigi la pasintaĵon.
— Bone, unue, mi deziras scii iom pri vi. Kemiisto mi estas kaj vi?
— Mi estas instruisto.
— Komprenenble, mi antaŭvidis ion similan ; sed kial vi ne fariĝis advokato aŭ diplomato?
— ĉu vi scias ke instruado estas grava afero? La plej grava por niaj gejunuloj? Eble, mi parolis pri aliaj profesioj kiam ni vizitadis la lernejon, sed post la studo, mi elektis instruadon. Sed, mia karulo, ĉu vi preferus rememori la pasintecon? La temo estus multe pli agrabla.
— Nu, bone, laŭ via plaĉo. ĉu vi deziras ke mi parolu pri Oskaro, jes?… Do, streĉu vian atenton kaj aŭskultu min. ĉu vi memoras kiam la ĝardenisto invitis nin, dum nia libertempo, por rikolti terpomojn? Kompreneble, “La Pipokavaliroj” (tiuj, kiuj estis 16-jaraj) iris, se tiel diri, kiel unu sola homo, kun permeso fumi dum la labortempo. Alveninte sur la kampon, johano diris al mi :
— Tip, vidu la bufeton apud via piedo. Mi opinias ke ĝi neniam vidis tiom da pipoj dum sia tuta vivo… Mi havas planon. Gardu ĝin antaŭ viaj okuloj.
— Kaj la petolema johano alproksmiĝis al Oskaro. ĉi tiu kunulo estis originala Tipo, sed li ne elpensis filozofian ŝtonon aŭ tabakon, kvankam ke li ĝin fumis.
— Oskaro, mia kara amiko, ĉu vi donus al mi iom da tabako? Mi aŭdis ke ĝi estas forta, eĉ akra. Mi volas ĝin ekprovi.
— Vi estas la unua knabo, kiu min petas hodiaŭ. jen mia tabakujo. Sendube vi malsaniĝos, se vi fumos tro rapide.
— Tion ni vidos poste, diris johano, reveninte ĉe mi kun la saketo.
— Kio okazas kun vi? ĉu vi volas malsanaĝi? Mi diris.
— Ne, mi ne fumos tiun ĉi tabakaĉon. Kliniĝinte, li ekkaptis la bufeton kaj enfermis ĝin en la tabakujon.
— Baldaŭ ni ridegos!
Stranga loko por bufeto, enloĝi tabakujon. Kion ĝi opiniis tie, dumtempe? ĝi ne diris al mi.
— jen, Oskaro, dankon! lin doninte la tabaksaketon. Post malpli ol unu minuto la sciigaĵo disvastiĝis. La tento ne plu estis ĉe la terpomoj, tute ne. Post kelkaj minutoj johano flustris :
— Rigardu, li pretigas sian pipon.
Efektive, Oskaro ŝtopis ĝin. subite li ekridis : Vi ŝecemuloj, volis lerte trompi min. jen, viaj branĉaĵoj. Kio estas tio? Ne pecoj da branĉaĵoj estis tie, sed la piedetoj de la bufeto. ĉiuj ridegis. Sed Oskaro havis la lastan vorton :
— Ne ridu tiom laŭte! Vi preskaŭ sufokigis tiun kompatindan besteton…
———————————————
ĝuante belan vesperon, antaŭ la vespera kunveno, mi promesis en la ĝardeno kun libro enmane. Subite Tip alproksimiĝas kaj demandas :
— Kion do, vi legas?
— La libron “La lastaj Tagoj de Pompejo.”
— Pro kia malsano li mortis?
— Kaŭze de erupcio, mia amiko. Vi surprizas min. Mi konstatas ke vi ne legis multe da libroj.
— Kontraŭe, pri tio, vi tute eraras. ĉi tie, en mia poŝo, mi konservas multajn elkopiaĵojn de mi skribitaj el mia legaĵoj. Notu bone ke mi legas nur romanoj bone skribitajn, modernajn kaj laŭmodajn. Ne ofendiĝu pri tio. jen miaj notoj. Mi legos ilin al vi : aŭskultu :
Malfermiĝinte, la pordo fermis al li a buŝon.
La paroloj eliris flue tra lia plumo.
Li ricevis pafon rekte en la visaĝon, kaj la kuglo rompis lian vertebraron.
Per unu mano ŝi karesis lian hararon, kaj per la alia ŝi diris al li…
Sur la sidilo, la dorso de la kondukisto estis mirigita, aŭdi tiom plori.
Li ronkis, kiel nur pôvas ronki senmalicaj koroj.
SUB granda taŭzita barbo tiu maljuna militisto kaŝis senteman koron.
Lia mieno estis granda : du grandegaj okuloj sencese turniĝis ĉiuflaken INTER potenca nazo.
La okuloj estis samkoloraj, iom krispaj.
Sub grandaj kaj palaj okuloj lia dekliva frunto malkaŝis la malvolon pri morala delikateco.
La pomverda koloro de ŝia robo, ornamita per lilifloroj, estis ĉiel blua.
Lia visaĝo estis pala kvazaŭ dura ovo.
Kaj la aŭtomobiloj preterpasis sen turni la kapon.
Ili surhavis blondajn harplektaĵojn kaj grizajn robojn tranĉitajn el la sama ŝtofo.
La maljunulo estis unubrakulo. Li premis korege la infanon en siaj brakoj.
Oni flaras la odorojn de ĉiaj koloroj.
Baldaŭ la ŝipo forvelis je kelkaj mejloj de la du kadavroj, kies unu estis vivoplena.
Kiom estis la mirkonsterno de la hotelmastro, kiam li ekvidis apud la lito stertorantan kadavron de la kompatindulo.
Kion vi ja dirus, se via edzo mortigus vin? ĉu vi lin ne akuzu pro lia barbareco?
La porko havas sian nomon rajte, ĉar ĝi estas tia.
Danielo ne respondis. Estis la unua fojo ke li tiel parolis al sia patro.
La konatuloj kunvenitaj verspere apud la fajrejo, malplenigis siajn tasojn da kafo senparole, kaj retiriĝis post unu horo da tiu senmalica interparolado.
La soldatoj de Sinjoro de G. nombris sesdek ĉevalojn, ktp, ktp.
— Nun, Paŭlo, ĉu vi estas kontenta pri miaj citaĵoj? Ne koleru, mi petas.
Se vi povus fari ion por vi, mi volante blankigus vian barilon per verda farbo…
———————————————
— Saluton! Mi havas unu vorton por diri, kaj mi esprimiĝos per parolado.
— Atentu, amiko, vi venis por nova ĉapitro de mia libro… Kaj se vi malŝparas la tempon per bagateloj, neniam mi povos komenci.
— Unue, ne konfuzu miajn ideojn. jen kion mi havas hodiaŭ por diri pri la antaŭa tempo. aŭskultu, mim petas. Estis en aŭtuno. En tiu sezono la basbalo jan ne plu furoris. Estis korbopilko kiu okupigis nian libertempon. ĉia ludo daŭras sian sezonon. ĉio lacigas, ĉio rompiĝas, kaj ĉiuj pri tio babilas… jen la pripensoj, kiujn mi faris dum la unua korbopilkludo, vidita de mi.
ĉu vi jam enpensis, ke la pilko finus en korbon? “Sic transit…” interesa estas vidi la manieron ĵeti ĝi en la korbon. Se oni lasus nin trankvilaj… multe da kudantoj estas iam persistegataj maltrafigi la celon. Vere, estas same en la vivo : duono de homoj persistegiĝas kontraŭagi la alian duonon… por malebligi ĝin fali en la korbon. Tamen helpe de la kunuloj kaj de la cirkonstancoj, oni fine loĝigas la haŭton… El kia materialo estas farita la pilkego?
— El ledo.
— La haŭto el ledo, kiel dirus la sportaj redaktoroj… Oni finfine, mi diris, loĝigas ĝin en la ferrondon, ĉu ne? Estas traira loĝejo, tio vidiĝas… Estas proksimume kiel la paperkorbo de la lernejo. Nur spertaj ludantoj povos trafi tiun korbon. Iam la instruisto, vidinte pecojn da paperaĉo dise ĉirkaŭ ĝi, diris : “Se tio daŭrigus, miaj knaboj, vi ĵetos la paperaĉojn el la korbon…”
La ludantoj ĉiam celas tien, kun pli malpli sa sukceso. ĉu vi vidis kiel lidas? Momenton ili tenas la pilkon, kaj tuj ĵetas ĝin aeren. Aliaj kaptas ĝin kaj agas same, dume ĉiuj kuras kirle… Mi opiniis ke tiu ĉi ludo estis malfacilege komprenebla. Tiel pensinte, mia amiko Marko alproksimiĝis.
— Bonan tagon, Tip, li diris, vi ĉi tie similas al eksploristo starante antaŭ nova tero.
— Ne. Do, estas vi. Klarigu, mi petas, kiel ĝi funkcias…
— La korbo? ĉu vi ne vidaske ĝi estas senfundigita.
— Mi vidas tion, kiel taglumon. ĝi ne estus oportuna por kunporti terpomojn… Bonvolu komprenigi al mi ĉi tiun ludon. Estis tio, kion mi volis demandi al vi.
— Amiko mia, faru kiel mi : atentu dum kvin minutoj, kaj pripensu iomete, kaj vi komprenos ĉion… ĝis revido!
— Mi konfesas, Paŭlo, ke mi ne multe komprenis tiun unuan ludaĵon. Ho ve! Kelkfoje la inteligento ne havas la rapidecon de la ludantoj…
———————————————
— Malnova Paŭlo, amiko mia, mi pardonpetas, se mi alvenas malfrue. Vi ja scias ke mi dormas malrapide…
— Mia Tip, rakontu al mi, mi petas, kiel komencisla muzikistaro en nia lernejo. Pro tio ke vi mem estis en tiu grupo, vi povas rememori la tutan aferon pli bone ol mi.
— Antaŭe, atendu momenton. Mi kolektos miajn pensojn…
Post tempeto li diris :
— Do, en tiu tempo, la lernantoj venis al la muziĉambro por lerni fluton, ar de la suzafono ĝis la fluteto ĉio, laŭ ili, nomiĝis fluto. Ni havis tre malnovajn instrumentojn, kiuj la lernejestro heredis antaŭ nelonge. jen la interparoloj aŭditaj de mi. ĉu vi permesas al mi aldoni iomete? Tiel vi povis diri : li mensogas maŝine…
— Kiel oni ludas ĉi grandegan instrumenton, S-ro Muzikestro, montrante suzafonon? Kiel on prenas ĝin?
— Baldaŭ, oni elprenos ĝin por la muzeo…
— Tiu longa fluto, vidu. La ludinto devis blovi fortege por tiel longigi ĝin.
— Ne mia knabo, estas tiele farita. Tio estas tenortrombono.
— Kio estas tiu ĉi granda pipo?
— Estas saksofono.
— jes, mi jam aŭdis ĝin dum populara muzIko, per la radio. ĝi havas nenion en la kapo, kial?
— Kompreneble ĝi havas malplenan kapon. La sonoj trapasas tien kaj ili sonas pli laŭte tra malplena kapo.
Ekde la komenco la muzikestro varbis 40 membrojn, kaj venigis nin por la dua leciono.
— Unue, li diris,mi lernigos al vi notkantojn. Mi nun lernos la G kleon kaj diversajn notojn. jen la unuaj notoj : A, B. C.
— Sinjoro, ĉu ni devos denove lerni la abocolibron?…
Kun la kreskado de la tempo, ni lernis la notojn. Poste la muzikestro elektis blovnintrumenton por ĉiu. Dum la unuaj minutoj strangaj sonegoj muĝis en la ĉambro. Estis babela turo, aŭ babela teruro, se tiel oni povas diri.
Levante sian bastonon, la mastro kriis :
— Haltu! Mi petas. Nun vi ludos unuope. Rigardu atente vian kajeron. Karlo, la gamon!
— jen la gumo, Sinjoro…
— Ne, ne la gumo sed la gamo… Ludu Bo A Co.
— Mi ne konas la kanteton de “Boaco” ; ĉu oni ĝin ludas en Laplando?
— Nun, vi ludu samtempe. ĉiuj el vi ludu kune. Atente rigardu vian kajeron. Ni komencu : unu! Du! Ek!
Post kelkaj taktoj ĉio haltis per perfekta malakordo…
— Sinjoro, kial li ne ludis, ĉi tiu knabo?
— Li havis silentajn taktojn.
— Ne, li parolis kun sia amiko. Sinjoro, kiam mi estos 20-jara, mi eniros la parizan Observatorion! Kaj Tip ekridis.
— Haltu! Tip. Mi gratulas al vi pro via famtazio. Sed kionm vi volisdiri uzante “observatorion” anstataŭ “konservatorion”?
— Mi tuj klarigos tion al vi. ĉu vi memoras pri la juna artisto kaj lia fratino, kiam ili koncertis en ia urbo antaŭ longe? La ĉeestantoj estis admiregitaj. La mirinda violonĉelisto, nur 15-jara, ludis tiom bele ke la aŭskultantaro aplaŭdis ne kontraŭ stareble. Reveninte hejmen post la koncerto kun pensoplena kapo, mi revis pri muziko. Malantaŭ mi neatenditaj vortoj interrompis mian revon. Iiu diris : “Vere, ĉi tiu knabo estas granda artisto.” Alia respondis : “Ne estas mirinde, li studis en la pariza “observatorio”. Nu, mia animo estis suprenĵetita inter la steloj… Vere, bona muziko plialtigas… ĉu vi komprenas?
— Vi ja havas pli da fantazio ol abirurienta pediko. Permesu al mi demandi, el kie vi ĉerpas viajn ideojn?
— El mia cerbo. Pli ĝuste en mia vulkana kapo. Iu jam diris tion pri granda verkisto. ĉu vi opinias ke mia kapo estas kiel vulkano?
— jes, ja! Mi pacience atendos la balbaŭan erupcion…
———————————————
La Kongreso estis finita. en mia ĉambro Tip kaj mi interparolis. Estis nia lasta vespere kaj iom malfruiĝis.
— ĉu vi rememoras, Paŭlo, kiam mola neĝo falis abunde? Eble ne, vi sidis ĉiam en via ĉambro kun viaj libroj, eĉ vi ne rigardis tra la fenestro dum la lecionoj. Vi ne estis kiel ni. Multaj lernantoj emis vidi eksteren kaj malantaŭen. Nia instruisto iam ditris ke la antaŭa parto de la ĉambro devus ĉirkaŭi la ejon : tiam ĉiuj rigardus precize la bonan lokon. Ni revenu al nia temo : la mola neĝo. La sekvintan tagon, oni marŝis tre malfacile, unu pason antaŭen kaj du malantaŭen.
— Kiel do, vi iris al la lernejo?
— Kankre.
— ĉu vi venis ofte tiamaniere?
— Ni ne parolu pri tio, mi petas. La neĝo, mi antaŭe diris, estis mola. ĉu vi vidis la arbojn en la parko? Estis belega sed multpeza por ili. Tiom da neĝo ne estis bona po ilia sano, ĉar multaj branĉoj rompiĝis. Kompatindaj arboj… Kaj mi kredis en tiu tempo ; kompatindaj lernantoj troŝarĝitaj de laboro…
— Nun mi konstatas ke vi estas iom laca, ĉar ne parolas pri gajaj temoj.
— Mia oldulo, ĉu vi konas la proverbon : “Parolo estas arĝento, kiam silento dormiĝas”? aŭ aliaj vortoj, mi ne plu scias…
Tiam okazis io komika. Horloĝo batis la dekduan kaj en la nokto tenorkato ekserenadis.
— jen kato anstataŭ koko… Kiom pasas la tempo… Kiam ni denove renkontiĝas post jaroj da disiĝo, ni havas multe por rakonti. Bedaŭrinde morgaŭ matene mi reiros hejmen. Angla verkisto diris ion pri foriro… Mi ne bone memoras…
— ĉu estas : “La dolĉa malĝojo de disiĝo”?
— Vi pravas. ĉu vi venos viziti min, iun belan tagon?
— Sendube mi plenumos vian deziron. Estis afable de vi, ke vi vizitis min. Permesu ke mi eldiru al vi mian dankecon.
— ĉu via libro estos sufiĉe longa? Se ne, venontan jaron ni aldonos unu aŭ du aliajn ĉapitrojn. ĝis revido. jen mia mano…
— ĝis revido, fartu bone, kaj multajn salutojn al familio.
———————————————
La vojo al la virina koro — la rompita koro : Novelo de Thomas Chandler Haliburton
Tradukis : Kriis Smilga
Dum ni alproksimiĝis al la gastejo de Amherst, la horloĝisto maltrankviliĝis.
“Jam es’as sufiĉe malfrue en la vespero, mi supozas,” li diris, “kaj la Pugvaŝino havas ĉiun horon alian humoron; ŝi es’as aŭ tute serena aŭ tute nuba, kaj se ŝi koloregas, ŝi etendas la kolon kaj siblas, kiel anserino kun aro da anseridoj. Mi demandas min kion do ĉu Pugvaŝ pripensis, kiam li supskribis kontrakton de kunfirmaneco kun ĉi virino; krome ŝi nek aspektas kiel meblaĉo, kaj es’as propre damaĝe ke tia lertulino tenu sin tiel opstine. Ŝi memorigas min pri la pomujoj de nia maljuna pastoro Joŝua Hopvel.”
La maljuna pastoro havis plej speciale bonan fruktarbaron, ĉar li es’is tre sperta pri inokulado, greftado kaj kio ajn, kaj la fruktarbaro (ĝi es’is ĉe la suda flanko de la domo) etendiĝis ĝuste ĝis la ŝoseo. Nu, kelkaj arboj pendis super la barilo; mi neniam vidis tiajn portulojn; la pomoj pendis ŝnure — tutĝuste kiel aroj da bulboj — kaj la fruktoj estis belaj. Neniu prenis la pomojn de la pastoro, kaj kiam aliuj perdis la siajn pro la knaboj, liaj jen pendadis kiel logaĵo sur hoko, sed neniam eĉ mordeton ili montris. Do unu tagon mi diris al li, “Pastoro,” mi diris, “kiel do ĉu vi sukcesas konservi viajn fruktojn kiuj e’as tiel elmetitaj, kiam neniu alia neniel povas fari ĝin?” “Ho,” li diris, “Ili es’as terure beletaj fruktoj, ĉu ne?” “Mi supozas,” mi diris, “similaj tiaj ne egzistas en la tuta Konetikuto.” “Nu,” li diris, “mi diros al vi la sekreton, sed vi ne bezonas malkaŝi ĝin al neniu. Ĉi vicon apud la barilo, mi ĝin greftis mem; mi klopodegis havigi la ĝustan specon; mi serĉis tutvoje ĝis Roksberi kaj aliflanke ĝis Skvonek Krik” — mi timis ke li donos al mi tagon kaj daton pri ĉiu grefto, estante terure teda rakontanto, do mi diris, “Mi scias tion, pastoro, sed kiel vi ilin konservas?” “Ho, mi es’is tion dironta al vi,” li diris, “kiam vi iterrompis min. Ĉi eksteran vicon mi mem greftis per plej elektinda speco kiun mi povis trovi, kaj mi sukcesis. Ili es’as belaj, sed tiel acidegaj, ke neniu homa animo povas manĝi ilin. Nu, la knaboj pensas ke la greftado de la maljuna pastoro sukcesis ĉie cirko tiel bone kiel tiu vico, kaj ili ne serĉas plu. Ili subridaĉas pri mia greftado, kaj mi subridas, mi supozas, pri ilia konvinko.”
Nu, la pugvaŝino es’as simila al la pomoj de la pastoro — tre loga frukto por rigardo, sed acidaĉa. Se Pugvaŝ havis apetiton kiam li edziĝis, mi supozas ke lia buŝo intertempe sufiĉe kuntiriĝas. Tamen, se ŝi voloi kondutaĉi, mi donos al ŝi dozon de ‘facilfando’; tio forigos la malrideton el ŝia frontispico kaj iaos ŝian ciferplaton glata kiel per ŝmireto da kopallako. Domaĝe anko ke ŝi es’as tia baraktanta diablino, ĉar ŝi havas bonajn ecojn: bonan okulon, bonan piedon, netan superkufon, belan bruston — senmankan aron da membroj, kaj portas bonan…. Sed jen ni havas; nun vi vidos kiun efikon havos ‘facilfando’.
Kiam ni eniris la domon, la vojaĝantejo estis tute senluma, kaj malfermante la kontraŭan pordon al la salono, ni ekvidis la inan familieron estingi la fajron por la nokto. S-ino Pugvaŝ tenis enmane balailon kaj estis okupita (la lasta okupo de virina mastrumado) per balaado de la fajrujo. La forte flagretanta lumo de la fajro, falante sur ŝian altan plaĉan talion kaj belan vizaĝon, malkaŝis kreaĵon indan je la rimarkigoj de la horloĝisto.
“Bonan vesperon, sinjorino,” diris s-ro Slik, “kiel vi fartas, kaj kiel s-ro Pugvaŝ?”
“Li,” ŝi diras, “ho li ĵus ĉihore enlitiĝis; vi ne atendas ĝeni lin en tiu ĉi tempo de la nokto, mi esperas, ĉu?”
“Ho ne,” diris s-ro Slik, “certe ne; kaj mi bedaŭras, ke ni ĝenis vin, sed oni retenis nin pli longe ol ni antaŭvidis; mi bedaŭras ke….”
“Same mi,” ŝi diris, “sed se s-ro Pugvaŝ volas teni gastejon senbezone, lia familio ne povas atendi ripozon.”
Nun la horloĝisto, vidante la kolektiĝantan ventegon, subite kliniĝis kaj, fikse rigardante, etendis la manon kaj ekkriis, “Nu, se tio ne es’as bela infano! Venu tien ĉi, mia etulo, kaj ni premu al ni reciproke la manon; nu, mi certigas, se ĉi uleto ne es’as la plej bela infano kiun mi iam vidis! Kio? ankoro ne en la lito? Ah, ci fripono, kie ci havigis ĉi beletajn ruĝajn vangojn; ŝtelis ilin de panjo, ĉu? Nu, se mia maljuna patrino nur povus vidi tiun infanon, ĝi estas tia regalo. En nia lando,” li diris, turnante sin al mi, “la infanoj es’as ĉiuj palaj kiel kreto aŭ flavaj kiel oranĝo. Dio! Ĉi uleto es’us montrinda en nia lando; venu al mi, vireto.” Nun la ‘facilfando’ ekefikis. S-ino Pugvaŝ diris en tono pli milda ol ni ĝis tiam aŭdis, “Iru, karulo, al la sinjoro; iru, karulo.” S-ro Slik kisis lin, demandis lin ĉu li kuniros kun li al Usono, kaj diris al li ke tie ĉiuj knabinetoj enamiĝos al li, ĉar ili ne vidas tian belan vizaĝon eĉ unufoje en triĵaŭda semajno.
“Nigrajn okulojn — lasu min vidi — ah, anko la okulojn de panjo, kaj anko nigran hararon, je mia vivo; ho, ci es’as la propra knabo de panjo, la vera bildo de panjo mem.”
“Sidiĝu do, sinjoroj,” diris s-ino Pugvaŝ. “Sanjo, faru fajron en la apuda ĉambro.”
“Ŝi devus es’i fiera pri ci,” li daŭrigis. “Nu, se mi vivos sufiĉe longe por povi reveni tien ĉi, mi devas pentri cian vizaĝon kaj surmetigi ĝin sur miajn horloĝojn, kaj miaj samlandanoj aĉetos la horloĝojn pro la vizaĝo. Ĉu vi iam vidis,” li diris, denove sin turnante al mi, “tian similecon inter unu homo kaj alia kiel inter tiu ĉi bela knabeto kaj lia patrino?”
“Mi estas certa ke vi ankoraŭ ne vespermanĝis,” s-ino Pugvaŝ diris al mi; “vi certe estas malsata, kaj ankaŭ laca. Mi havigos al vi tason da teo.”
“Mi bedaŭras tiom ĝeni vin,” mi diris.
“Tute neniom da ĝeno,” ŝi respondis, “male, plezuro.”
Oni nin kondukis en la apudan ĉambron, kie la fajro jam ekflamegis, sed s-ro Slik protestis ke li ne povas antaŭeniri sen la knabeto, kaj restis post mi por certiĝi pri lia aĝo, kaj li finis demandante la infanon ĉu li havas onklinojn kiuj aspektas kiel panjo.
Dum la pordo fermiĝis, s-ro Slik diris, “Domaĝe ke ŝi ne bone iras jungite. La malfacilaĵo ĉe tiuj kreaĵoj es’as ilin ekirigi; post tio ili ne plu ĉikanas se oni ne bridas ilin tro strikte. Se oni tamen faras tion, ili denove haltas, rekuras kaj furioze hufas, kaj tiam eĉ la diablo ne povas ekirigi ilin. Pugvaŝi, mi supozas, ne komprenas la naturon de la kreaĵo; ŝi neniom bone jungiĝos por li. “Kiam mi vidas infanon,” diris la horloĝisto, “mi ĉiam sentas min sekure kun tiu inaro, ĉar mi ĉiam trovis ke la vojo al virina koro iras tra ŝia infano.”
“Vi ŝajne komprenas,” mi diris, “tiel bone la virinan koron, ke mi ne pridubas ke vi estas ĝenerala favorato ĉe la bela sekso.”
“Ĉiu viro,” li respondis, “kiu komprenas ĉevalojn, havas sufiĉe konsiderindan scieton pri virinoj; ĉar ili es’as ĝuste samaj laŭ humoro kaj bezonas saman trakton. Kuraĝigu la timemajn, estu milda kaj firma ĉe la ribelemaj, sed al la malafablaj bonege tanu la haŭton. La homoj parolas ĉiaman sensencaĵon pri la vino, virinoj kaj ĉevaloj. Ĉiujn el ili mi aĉetis kaj vendis, mi komercis ilin ĉiujn, kaj mi diras al vi, ne egzistas unu inter mil kiu scias ereton pri unu aŭ l’ alia el ili. Oni aŭdas la homojn diri, ‘Ho, tia viro es’as malbonĥaraktera kreaĵo; li rompos la koron de la edzino; ĝuste kvazo la virina koro es’us rompiĝema kiel ŝalmotigo.’ La virina koro, laŭ mia sperto, es’as simila al nova koĉuka ŝuo; oni povas tiradi ĝin, ĝis ĝi streĉiĝas jardon longa, kaj tiam lasi ĝin, kaj ĝi resaltas ĝuste al sia malnova formo. Iliaj koroj es’as el dika ledo, mi vin certigas; ili longege konserviĝas.
“Mi nur konis unu kazon de rompita koro, kaj tio es’is ĉe l’ alia sekso, unu Vaŝinton Banks. Li es’is ulego. Li es’is sufiĉe granda por kraĉi sur la kapojn de viaj grenadistoj, kaj presko ĉirko sufiĉe alla por vadi trans la Ĉarlzton-riveron, kaj forta kiel trenŝipo. Mi supozas, ke li es’is iom malpli ol futon pli longa ol la morala leĝaro kaj la kateĥismo. Li es’is perfekta bildo de viro; ĉe li oni ne povis trovi nenian mankon; li es’is tiel ĝuste farita kreaĵo ke la homoj kuradis al la fenestro kiam li pasis, kaj diradis, ‘Jen iras Vaŝinton Banks; ĉu li ne es’as bela?’ Mi ja kredas ke ne egzistis knabino en la Lovelfabrikoj kiu ne amis lin. Foje, en la paŭzo, sabate, kiam ili ĉiuj kune elvenis (ja mirinde plaĉa vidaĵo, presko ĉirko tuta kongregacio da junulinoj), Banks diradis, ‘Mi ĵuras, fraŭlinoj, mi dezirus havi kvincent brakojn por reciproki unu kun ĉiu el vi; sed mi opinias ke mi havas koron sufiĉe grandan por vi ĉiuj; ĝi es’as koloso, dependeble, kaj tuttute je via servo.’ ‘Mu, kiel vi ja aktoras, s-ro Banks!’ duona milo da klakklakantaj langetoj diradis, ĉiuj samtempe, kaj iliaj malgrandaj okuletoj fajreris, kiel tiom da steloj trembrilantaj en frosta nokto.
“Nu, kiam mi lastfoje vidis lin, li konsistis nur el haŭto kaj ostoj, kiel ĉevalo elpelita por monti. Li es’is tuttute senkarna, nura paŝanta skeleto. ‘Mi bedaŭregas,’ mi diris, ‘vidi cin, Banks, tiel malgrasa; ho, ci aspektas kiel malsana meleagrino nur gamboj; je kio do ĉu ci suferas?’ ‘Mi mortiĝas,’ li diris, ‘pro rompita koro.’ ‘Kio?’ mi diris, ‘ĉu la knabinoj es’as malfidelaj al ci?’ ‘Ne, ne,’ li diris, ‘mi nek neniel tiom stultas.’ ‘Nu,’ mi diris, ‘ĉu ci misspekulis?’ ‘Ne,’ li diris, skuante la kapon, ‘mi esperas ke mi havas tro da bona kuraĝo por tiel malboniĝi pri tio.’ ‘Kio ajn ĝi do estas?’ ‘Ho,’ li diris, ‘mi vetis eksomere kun letenanto Obi Nolz, ke mi povos surŝultrigi la plej bonan pruankregon de la fregato Konstitucio. Mi gajnis la veton, sed l’ ankro es’is tiel pezega ke mi rompis at mi la koron.’ Kaj fakte li mortis tiun saman aŭtunon; kaj li es’is la sola kazo de rompita koro pri kiu mi iam aŭdis paroli.”
ĈE LA SOJLO : Novelo de L. Frechette
Tradukis S-ro Vincent Beaupre
Ni vojaĝis al Quebec el Montreal, kiam dumvespere la malgranda grupo da vojaĝantoj, kuniĝintaj sur la ferdeko de la ŝipo, pritraktis literaturan temon.
Fakte, kelkaj el ni nepre asertis, ke nia moderna progreso, elmontrita en komerco, praktikaj sciencoj kaj industriaj aferoj, estis daŭra malamiko de ĉia idealismo. Laŭ ilia interpretado vaporo, elektro kaj antaŭ ĉio la spirito de komercismo, estis forviŝintaj POEZION.
Ĉio dependas de la pensmaniero, kaj antaŭ ĉio, de la vidpunkto de la spektanto. Ekzemple jen mia sperto: la plej poezia afero, kiun mi iam travivis en mia vivo,kiu ekscitis kaj emociis mian animon kun la plej streĉa kaj profunda kortuŝeco, estis tiel banala, ke neniu inter vi, mi estas certa, iam ajn imagus, ke ĝi povus elvoki el la plej malgrandan emocion. Estis nenio pli ol simpla telegrafofosto.”
“Telegrafofosto? Ho, nu!”
“Serioze sinjoroj, mi ne estas ŝercema. Permesu, ke mi ra¬kontu mian anekdoton, kaj vi povos prijuki.”
La rakontanto estis franckanadano, altstatura kaj forta, kvankam pli ol sesdek jara. Li havis energian vizaĝon, akran rigardon, belsonan voĉon,kaj akcenton de bone edukita homo. Tuj ni insistis por koni lian anekdoton, kaj li senprokraste komencist
“Sinjoroj, dudek kvar jarojn, kiujn mi nomas mian jun-
econ, mi vivis en nur iom konita regiono, kiu poste multe kona¬tiĝis, Klondike. (1)
Tiam neniu pripensis fosi tiun frostitan grundon por serĉi ad oramasojn aŭ flavan sablon. La sola tiama industrio en tiu regiono estis la peltokomerco. Tial la sovaĝaj trezoroj estis serĉitaj nek per pioĉoj, nek per kribriloj, sed per kaptiloj kaj pafiloj. Serĉis bestojn aŭ ni mem, aŭ la lokaj indikenoi, kiuj vizitadis niajn komercejojn.
Mi ne detale priparolos la cirkonstancojn, kiujn venigis min tien, sed ili multe influis mian spiritan staton, kiam la aventuroj de mia anekdoto okazis. Jen ili estas en kelkaj vortoj:
Mi naskiĝis en Riviere-Ouelle. Mia patro mortis, kiam mi estis studento, kaj mia patrino denove edzinikis post kelkaj jaroj.
Kiam miaj studadoj finiiis, mia patrino forte deziris, ke mi dadrigu ilin por fariAi profesiulo, pri kio mi sufiĉe konsentis; sed por akiri tiun gradon ŝparmono estis nepre necesa, kaj mia duonpatro, kun kiu mi ne tre bone interkomprenikis, obstine rifuzis. Tial miskompreno, diskutaĉoj kaj disputoj multfoje okazis: resume, ne estis eble pluloki kun
Mia kara patrino! Ŝi ofte suferis pro mia leesto, kaj ŝi plorus pro mia foresto.
Nur tial,ke mi tiel amis ŝin, mi ne povis toleri esti la kaŭ¬zo de Aia ĉagreno. La sola rimedo estis mia tuja kaj daŭra for¬esto; tial mi kaptis la unuan oportunon por organizi kin.
Tio okazis post la propono de la kompanio Hudson’s Bay(2) kiu dungis min por iri foran regionon. Do, mi forlasis mian hejmon kaj ekiris al la nordokcidenta parto de Kanado apud Alaska, kune kun aventuristoj kiel mi.
Mi ne parolos pri miaj kelkfojaj devojiioj kaj pri mia vivo en la diversaj malproksimaj komercejoj, kie mi dejoris.
Estis neniu manko de necesaĵoj, sed estis neeble revi pri mil kaj unu luksaĵoj, frivolaj bagatelaĵoj,kiuj dolĉigas la vivon. Multan laboron ni havis por fari, sed nur dum specifaj sezonoj. Kiamaniere pasigi la tempon dum la alia parto de la jaro? Libroj estis tre malmultaj. Kion ni povis elpensi por mortigi la teruran izolitecon de la laciga kaj senfina vintro, ĉiam kun la samaj kunuloj kaj nur havante eblecon kalkuli la tagojn per la regula aperado de la suno super la horizonto?
Neniuj novaĵoj el mia hejmo! Tute sen kontaktoj kun la eks¬tera mondo dum longaj monatoj, jarojn post jaroj! tiun jaron, somere, nur unu poŝtalveno, kaj tio estis ĉio. Imagu, dudek du jarojn de tia vivo!
Fine, aŭtune de 1876, mi ricevis du malfruigitajn leterojn kiuj strange memorigis al mi miajn antaŭajn vivon kaj loĝlokon. La unua temis pri la morto de mia duonpatro kaj pri mia bona patrino, nun maljuna kaj kripla, kiu nur esperis vidi min de¬nove. La alia estis pri la nova fervojo, C.P.R., nun atinginta Kalgarion kaj preta trans-salti la Rokajn Montarojn.
Tiam mi estis en ‘Fort Yukon’, sur la rivero ‘Yukon’, 300 mejlojn norde de Fort Reliance, nun tre konata kiel Dawson City. Mi estis tute libera forlasi ĝin.
Indiano, tribano de ‘Sioŭ’ (3), kiu bone konis la teritorion kaj estis revenonta al Edmonton, konsentis esti mia gvidanto; mia koro forte batis, kiam mi rapidegis mian pretiĝon iri.
Do, la unuan tagon de novembro, matene, mi kaj mia indiano, ambaŭ en specialaj neĝoŝuoj, supreniris la riveron Porcupine, unu antaŭ kaj la alia malantaŭ longa tobogano, plena da manĝajoj kaj pakaĵoj, trenita per kvar fortegaj eskimaj hundoj. Ni estis survoje al ‘Fort Lapierre’, pli ol 250 mejlojn orienten.
Tiam ni intencis transiri la Rokmontarojn por atingi ‘Fort McPherson’, 70 mejlojn trans malfacilaj labirintoj, pro¬fundegajoj, minacaj rokoj, glaciejoj kaj montopintoj.
Estis ideala poezia sovaĝeco, sed mi povas garantii al vi, ke ni estis dankemaj al la Providenco, kiam la poezio fariĝis malpli superrega kaj submetiĝis al komforta kaj malpli danĝera prozo.
Forlasinte Fort McPherson, ni devis laŭiri la riveron Peel por proksimume 100 mejloj,ĝis kiam alia mejlcento de herbejoj, riveretoj kaj vadadoj kondukis nin ĝis Fort Good Hope sur la riverego Mackenzie, kiun ni supreniris ĝis la lago Great Slave, ĉifoje 600 mejla vadado.
De la lago Great Slave nia vojiro rektiĝis trans herbejoj ĝis ‘Athabaska Landing’, nia lasta haltejo antaŭ ol atingi Edmonton; alia vadado de proksimume 500 mejloj.
Kiel vi vidas, tio ne estis agrabla ekskurso, sed eĉ pli longaj kaj malfacilaj vojaĝoj estas farindaj, kiam amato aten¬das vin.
Ni daŭre vojaĝis,kaj paŭzis nur por tagmanĝi. Vespere ni haltis tie, kie estis sufiĉe da ligno por varmigi nin.
Kiam mi parolas pri haltado, estas nur eldiro, ĉar ĝi estis nur simpla ceremonio.
Unue, ĉiuj hundoj estis maljungitaj kaj ricevis porcion da frostitaj fiŝoj, ĉar ili devis esti bone prizorgitaj,estante por ni altvaloraj por sukcesigi tiun vojaĝon; poste la fajro bone flamiginta, ni boligis nian plenkaldronon.
Jes! Ni vespermanĝis sub libera ĉielo, kaj bivakis, ŝirmitaj per kio ajn, sed tre ofte nenio, vipitaj de vento kaj neĝ¬blovado. Post nia vespermanĝo ni devis sekigi niajn ŝirmvestojn, malsekigitajn pro niaj vojaĝklopodoj: tiam, fumante, ni ripozi¬gis niajn lacajn muskolojn kaj fine kuŝiĝis sur la neĝo, inter ursofeloj kaj leporfeloj, niaj pafiloj apude… kaj bonan nokton amiko!
Escepte kiam ni haltis en diversaj lokoj, kiel komercejoj, tutan tagon por refortigi nin, ĉar estis nepre necese, oni ku¬time ĉiuvespere dormis sub libera ĉielo; ĝis la 24a de decembro, pripensinte trafi ‘Athabaska Landing’ fruposttagmeze.
Mi estis inventinta ostokalendaron, similan al hufumo,en kiu lignonajletoj indikis la daton de la monato kaj la tagon de la semajno. Tiel mi povis facile konstati la tempopason, kaj spite de malvarma vetero, de laciĝo, mi ĝojis pripensante trapasi bel¬an kaj ŝatatan Kristnaskon kun miaj familianoj, en Kristnaska etoso.
La bonaj loĝantoj de Quebec pensas,ke i1i konas neĝoŝtormojn. Estus kruele sendi ilin al tiuj nordokcidentaj regionoj por el¬trovi,ke fakte ili havas neniun ideon pri tiaj ŝtormegoj.
En tiuj malproksimaj regionoj estas simple terure. Ŝtormegoj blovegas, sufokigas, blindigas, kaj malvarmigas nin. Ni perdas niajn spurarojn, stumblas kaj sufokiĝas, ĉiun orientigon ni perdas ankaŭ. Tiam nenio helpas, la suno malaperas aŭ ties radioj estas apenaŭ videblaj pro la neĝoblovado. Eĉ la kompaso
ne funkcias kaj, trafe maltrafe, ni ŝanceliĝas serĉante la vojon,
ridigitaj kaj duone dronitaj en la furiozeco de la neĝŝtormo.
Se mi ne estus estinta tiel obstina atingi la antaŭe decidi¬tan haltejon tiun tagon, ni estus povintaj trovi ian ŝirmejon sub arbetaro, kie ajn, por singardi kontraŭ la furiozeco de la ŝtormego super niaj kapoj: sed, tiel obstine mi rifuzis halti, tiun antaŭan tagon de Kristnasko, ke ni sufoke plueniris; kaj eĉ niaj hundoj ne plu volis antaŭeniri sen vipfrapoj sur iliajn dorsojn.
Ĉiuj niaj klopodoj iĝis vanaj: la haltejo ŝajnis forkuri de ni; kaj tiun vesperon estis definitive, ke ni estis maltrafintaj nian celon. Ni ne plu dubis pri tio, kiam subite la neĝado ĉesis kaj la nuboj malaperis por permesi ekvidi stelojn, kiuj indikis troan okcidentan direkton. Neeble estis atingi la haltejon tiun vesperon kaj nenio povis helpi nin. Sanĝinte nian direkton, ni daŭre klopodis, ne por trafi la neeblan haltejon, sed por trovi la nepre necesan lignon por varmigi nin. Mi estis lacega kaj sekvis la elĉerpitajn hundojn, mia koro plena de lagreno.
Subite mia kunulo, kiu antaŭiris, ekkriis ” Arbo!”
Arbo! Arbo staranta sola en la tutnuda herbejo? Neeble: La indiano revis.
Tamen mi deprenis mian hakilon de la tobogano kaj rapide atingis lin. Vere ja, ĝuste antaŭ ni estis granda senbranĉa arbo,staranta rekte en la blanka dezerto.
Momente mi surpriziĝis- sed mia koro forte ekbatis en mia brusto-kaj volis ekkrii, sed tiu ekkrio sufokiĝis pro singulto.
Tiu nuda, senŝela kaj senviva arbo,ekaperinta el la grundo kiel masto en la mezo de oceano, estis fakte enigita per la manoj de homoj. Estis telegrafofosto:
Ni estis preterpasintaj ‘’Athabaska Landing’, kaj estis survoje al Edmonton. Ĉu vi povas kompreni?
Telegrafofosto! Gardostaranto de la civilizacio: ĉu ĝi ne estis kiel amika mano,etendita al mi el la sojlo de mia propra lando? Ĉu tio ne estis bonveno de la remalkovrita mondo, bon¬veno al la vivo, al la kultivita kamparo de gekleruloj, de kamaradoj kaj amikoj – ĉu ne estis hejme?
Mi estis reveninta al la socia vivo post dudek du longaj jar¬oj de ekzilo en sovaĝa soleco. Pli ol tio: estis kvazaŭ reeniri la familian vivon, ĉar la telegrafodrato,kiun mi aŭdis zumi super mia kapo, estis ĉenero inter mi kaj la pasinteco: ĝi kun¬igis min kun mia fora vilaĝo, kun la gepatra hejmo, kun kara patrino,nun pli kara ol kiam ajn estinte,a1 kiu mi imagis,ke mi povas sendi krion de ĝojo kaj kuraĝigo, malgraŭ la granda dis¬tanco de 3000 mejloj.
Cu vi povas kompreni? Ha! Por senti kion mi pripensis, estus por vi nepre necese,ke vi estus travivintaj similan sperton. Tiel perdita kiel mi estis, sub la arkta ĉielo, en la mezo de frostita dezerto, kaj kun ĉiuj memoraĵoj pri Kristnasko en mia senespera koro kaj ĉagrenita spirito.
Mia mizera kamarado, terurita pro la sorĉa kantado, la zumado de la drato, kaŭzita per la granda vento, balbutis ripete, (4) “Manitou,Manitout” Mi antaŭensaltis kun etenditaj brakoj, premis la senvivan foston, surgenuis kaj ekploregis.
Tio estas mia rakonto, sinjoroj. Tiun nokton, ni haltis sen iu ajn varmiga fajro, sen vespermanĝo, nur ĉirkaŭpremante tiun miraklan foston; kaj en miaj revoj, la voĉo de la telegrafodrato daŭre zumis, jen alportante al mi la sanktan himnon de la Krist¬naska ceremonio, jen aŭdigante la sonoradon de la malproksimaj sonorilturoj de ‘Riviere-Ouelle’.
Kredu min, neniam mi ĉeestis tielan noktomezan diservon dum mia tuta vivo, ĉar mia fantazio plenumis mian imagopovon, dum tiuj horoj de atendado kaj espero.
Ne! Ne! Sinjoroj, la spirito de POEZIO neniam mortos. Ĝi ĉiam povos vivi en la plej intimaj anguloj de niaj animoj,kondiĉe, ke nia spiritstato, plena de realismo, sufiĉas por veki diajn sen¬saciojn kaj la plej kortuŝajn melodiojn.
1/ Klondike – Kanada nordokcidenta regiono.
2/ Hudson’s Bay – Kompanio kiu regis la peltokomercon.
3/ Sioŭ – Unu el la tiamaj indianaj triboj.
4/ Manitou – Dio de tiuj indianoj.
LA DU FRATINOJ : Rakonto de Paŭline Johnson (10 March 1861 – 7 March 1913)
Tradukis K. Smilga
Oni povas ilin vidi rigardante nordokcidenten, kie la rev-montetoj naĝas en la ĉielon meze de ĉiam ŝaŭmantaj, perlaj kaj grizaj nuboj. Ili kaptas la plej fruan signon de sunleviĝo. Ili tenas la lastan koloron de sunsubiro. Ĝemelaj montoj ili estas, levante siajn pintojn super la plej serena urbo de Kanado, kaj konataj tra la tuta Brita Emperio kiel “la leonoj de Vankuvero’. Kelkfoje la fumo de arbarbrulo nebuligas ilin – ĝis ili brilas ĉe la blua ĉielo, tro belaj por pentri. Kelkfoje pluvo surmetas nebulŝalojn ĉirkaŭ iliajn pintojn, kaj tiam ili paliĝas ĝis ombraj siluetoj, fandiĝas kaj malaperas. Sed dum la plej multo da tagoj en la jaro la suno ĉirkaŭas ilin per gloro de orradioj. La luno banas ilin en torento de arĝento. Ofte, kiam la urbo estas vualita de pluvo, la suno flavigas ilin per profunda oranĝkoloro; dum lunlumo kaj ombro ili staras senmove, ridetas okcidenten trans la akvon de la malkvieta Pacifiko, orienten al la kanjono de Kapilano. Indianaj triboj ne konas ĉi pintojn kiel “leonoj.” Eĉ la cefo, kiu antaŭ ne longe vojaĝis al la “feliĉa ĉaslando” – neniam aŭdis ĉi nomon, ĝis mi menciis tion dum unu rava aŭgusta tago, kiam ni kune sekvis la padon al kanjono. Li estis surprizita pri la nomo, tiam mi menciis la fonto de tio, kaj demandis – ĉu li memoras la leonojn sur la Trafalgar Placo en Londono. Jes, li memoris tiujn belajn skulptaĵojn, kiam lia menso tuj kaptis la similecon. Ŝajnis ke tio plaĉis al li kaj lia visaĝo esprimis rememorojn pri la muĝanta, malproksima urbego. Sed la voĉo de sango estis pli forta, kaj li tuj komencis la indianan legendon pri la Ĝemelaj Montoj, rakonton tute ne konatan al la plavisaĝuloj, kiuj vidas la du “leonojn” ĉiutage, sen la amo por ili, kiu estas en la koro de la indianoj, sen kono de la sekreto pri “la du fratinoj”. La legendo estis tre rava, dum ĝi venis de liaj lipoj en rompita angla lingvo, kaj dolĉe glitis de lia lango. Liaj gestoj fortaj, graciaj, komprenemaj estis kiel kadro ĉirkaŭ bela pentraĵo, kaj liaj amplenaj okuloj lumigis ĝin.
“Antaŭ multaj jarmiloj,” li komencis,” tie ne estis la du pintoj kiel postenantaj gardistoj de ĉi tiu sunsubira marbordo. Ili estis metitaj tien longe post la unua kreado, kiam Sagaalio Taio fandis la montojn, kreis la grandajn riverojn kie la salmoj naĝas, pro sia amo al indianaj infanoj, kaj sia kono por iliaj necesoj. Dum tiu tempo ĉi tie loĝis multaj bravaj indianaj triboj ĉe la Pacifiko – en la montaro, kaj sur la bordoj de la rivero Frazer. Regis indianaj kutimoj. Indianaj kredoj estis estimataj. Tiam estis la tempo de legendkreo, kiam gravaj aferoj okazis kiuj faris la tradiciojn de hodiaŭ. Eble plej grava el tiuj legendoj – pri la du fratinoj, kiu estas nun konata kiel :La filinoj de ĉefo”, kaj al ili ni povas danki pro la paco kiun ni havas nun, kaj en kiu ni vivis dum nekalkuleblaj lunoj. Ekzistas tre malnova kutimo ce la triboj ĉe la marbordo – kiam niaj filinoj pasas de infaneco en la gravan mondon de la virineco, la okazo estas konsiderata kiel tre ĝojiga. La animo kiu posedas la kvaliton iam estis patrino de batalanto, bravulo – estis estimata de la plej multo da nacioj; sed ĉe ni – la triboj de Sunsubiro, ŝi estis honorata super ĉiuj homoj. La geaptroj faras grandan festenon kun dancoj dum multaj tagoj. La tuta tribo kaj la ĉirkaŭaj estas invititaj. Pli ol tio – kelkfoje kiam granda Taio festenas honore de sia filino, la triboj de for a bordo, de la malproksima nordo, de la interna lando, de la insulo, de la Karibua lando estas kunvenigataj kiel gastoj al la festo. Dum ĉi tiuj tagoj de ĝojado la filino estas sidigita sur alta seĝo, sur alta loko – ĉu ŝi estas edzinigebla? Ĉu edziniĝo ne signifas patrinecon? Ĉu patrino ne signifas pli grandan nacion de bravaj filoj kaj filinoj? Kiuj denove naskos filojn kaj filinojn.
Tio okazis antaŭ multaj jarmiloj, kiam la Granda Tajio havis la du filinojn, kiuj estis kreskintaj ĝis virineco. Dum la printempo, kiam la unua granda naĝo de salmo plenigis la riverojn, kaj olaliaj arbustoj estis pezaj de floroj, la du filinoj estis junaj, amindaj kaj tre belaj. Ilia patro, la granda Taio prepariĝis por la festo, tia kia ne estis vidinta ĉe la marbordo. Devis veni tagoj de ĝojado, homoj devis veni de multaj mejloj, devis porti multe da donacoj por la filinoj, kaj ricevi donacojn grandvalorajn de la ĉefo, kaj gastameco devis regitiel longe, kiel ĝojemaj piedoj povis danci, kaj lipoj povis ridi, kaj buŝoj gustumi la fiŝojn, ĉasaĵojn kaj olaliojn. Unu fakto sole ombrigis la ĝojon. La ĉefo, la Granda Tajio, tiutempe militas kun la indianoj de la nordo, proksime al Prince George laŭ nomigo de nuntempaj palvisaĝuloj. Gigantaj militkanuoj glitis laŭ la tuta bordo, militantoj padelis, militantoj rompis la noktan silenton, malamo, venĝo, atakoj, teruro aŭdiĝis ĉie. Sed la granda Tajio militinta dum semajnoj revenis kaj ridis pri la batalo kaj sangoverŝado, ĉar li gajnis ĉiujn batalojn, kaj li bone povis forlasi la batalkampon por mallonga tempo kaj festeni honore de familio. Li moke ne aŭskultis al iliaj batalkrioj. Li ignoris la klakojn de remiloj, kaj prepariĝis, kiel granda Tajio devas, reĝe ĝojigi siajn tribanojn je honoro de siaj filinoj.
Sed sepsunojn antaŭ la granda fest la du filinoj venis antaŭ lin man-en-mane. “Ho! Nia patro,” ili diris, “Ĉu ni rajtas paroli?”
“Parolu, miaj filinoj, miaj knabinoj kun aprilaj okuloj kaj koroj de junio.”
“Iutage ho! nia patro, ni povas naski homidon, kiu povas plenkreski tia povplena Tajio kia vi estas, kaj honore je tio, ni venas petante vian favoron. Vi! Nia patro!
“Vi havas la privilegion dum tiu ĉi festo ricevi ĉiun favoron, kiun viaj koroj deziras,” li respondis gracie, kaj metis siajn fingrojn sur iliajn mentonojn. “La favoro estas kun vi antaŭ ol vi demandas tion, miaj filinoj.”
“Laŭ nia deziro, invitu la grandan nordan malamikan tribon – la tribon kun kiu vi militas – al tiu ĉi festeno,” ili petis timeme.
“Al nia festo, al festo je honoro de virino?” li ekkriis nekredeme.
“Tiel ni deziras”, ili respondis.
“Kaj tiel okazu,” li deklaris.
“Mi ne povas nei ion ĉi tage, kaj iam vi povos naski filojn por beni la pacon, pri kiu vi petas, kaj siajn patrinojn.”
Tiam li turniĝis al ĉiuj junaj homoj de la tribo kaj komandis:”faru fajrojn dum sunsubiro ĉe ĉiuj limoj, fajrojn de bonveno. Prenu kanotojn kaj veturu norden, salutu la malamikoon kaj rakontu, ke mi, la granda Tajio de Kapilano, petas – ne ordonas – ke ili venu al la graanda festo je honoro de miaj du filinoj.” Kiam la norda tribo ricevas la inviton, ili amase venis al la festo de la granda paco. Ili kunprenis siajn virinojn kaj infanojn, ili kunportis ĉasaĵojn kaj fiŝojn, oron kaj blankŝtonajn kolornamojn, korbojn kaj skulptitajn ĉerpilojn, belege teksitajn kovrilojn por meti ilin ĉe la piedoj de la nun konfirmita reganto, la granda Tajio. Li siavice donis ĉion, kion povis demandi la tradicio. Venis longaj gagaj tagoj de ĝojado, noktoj de dancado – tendfajroj kaj grandaj kvantoj da manĝo. La militaj kanotoj estis malplenaj je mortigaj armiloj kaj plenigitaj per ĉiutaga kapto de salmo. La malamikecaj militkantoj ĉesis, kaj anstataŭ ili klakis la mallaŭta sono de dancanataj piedoj, sonis la voĉoj de kanatntaj virinoj, bruis la ludantaj infanoj – de du povplenaj triboj, kiuj ĝis nun estis malamikoj de pratempo. La daŭra frateco estis sigelita inter ili – iliaj militkantoj ĉesis por ĉiam.
“Tiam Sagalio Tajio ridetis al siaj indianaj infanoj: “ Mi faros ĉi junukulajn virinojn senmortaj,” li diris kun pokalo en mano. Li levis la du filinojn de la honora seĝo kaj sidigis ilin por eterne sur alta loko, ĉar ili naskis du idojn – Paco kaj Frateco. Ĉiu el ili estas nun granda Tajio kaj regas ĉi landon.” Kaj sur la montpinto la filinoj de la ĉefo estas videblaj envolvitaj en suno kaj neĝo, la steloj de ĉiu sezono. Ili staras tie sur alta loko dum multaj jarmiloj, kaj staros dum venontaj miljaroj, gardante la pacon de la Pacifika bordo kaj kvieton de la Kapilana kanjono.
La Heridaĵo: verkita de Ringuet en la franca,
tradukita en la anglan de Morna Scott Stoddart kaj esperantigis de Bruce Arthur
La viro haltis minute ĉe la voj-kruciĝo, klare konfuzite. Li devis decidi: ĉu iri rekte laŭ la ŝoseo kaj eventuale perdiĝi en la arbedaro videbla ĉe la horizonto, trembrilante pro la varmego de la tago; ĉu turni sin al la maldekstro kaj iri laŭ la polva vojo kiu zigzagas inter pluraj montetoj, kie oni senarbigis la teron, kaj kiu ŝajne finiĝis ĉe la bazo de deklivo, sur kiu aro de pin-arboj dormas sub la suno. Ankaŭ tie, ĉe la dekstra flanko de la voj-kruciĝo, estis malalta domo malantaŭ vico de aceraj arboj — unu ties muron kovris malplaĉ-aspektaj reklamaĵoj.
La viro decidis grimpi la deklivon al alloga ombro sub la retejo de arbobranĉoj. Li iris oblikve, piedirante peze, lace. Li iris trans la tapiŝon de pinaj pingloj ĝis sabla altaĵo; preter tie, la tero iris malsupren.
Lia nova kompleto kaj bril-kolora ĉemizo videbligis fortikan korpon kaj kvadratajn ŝultrojn. Antaŭ la fono de la ĉielo, liaj ŝultroj aspektis iomete simile al fortika ligna jungilo por porti pezaĵon. Li estis metinta sian pakaĵon sur la teron.
Li rigardis la pejzaĝon; antaŭ li, eble estis la terpeco kiun li serĉas. Haltinte, li ĝuas la ombron kaj la malvarman printempan venton — kiam li grimpis, la eka varmego estis apenaŭ tolerebla.
La tero antaŭ li estis ond-forma. Ĝi deklivis krute malsupren. Estis kelkaj malgrandaj valoj, kaj preter ili, estis profunda mallarĝa valo. Ĉe la alia flanko, la tero deklivis supren, ondon post ondo, ĝis monteto tiel alta ke li ne povis vidi super ĝi. Se li volus rigardi super tiu, li devus iri malproksime al la dekstro.
Ĉe la voj-kruciĝo sub li, virkoko en la bruteja korto komencis bleki kiel eble plej laŭte. Tiu triumfa kanto de kontentigita amo aŭdigis ties ĝojon super la tuta mondo, la tero, la sunlumo, la printempa tago. Momente ĝi plenigis la tutan pejzaĝon, sekve ĝi ĉesis, kvankam la virkoko ŝokiĝis ke ĝi atingis nenion. Paco revenis, nevenkita, majesta, finfina. La susuro de la branĉoj, la venteto kiu tuŝis nur la pintojn de la pinoj, tute ĝis la ĉielo, sajnis esti nur parto de ĉi tiu sensoneco.
Sur la verando de la domo aperis momente virino en kitelo. Tiam preskaŭ tuj aperis viro kun ŝi. Ŝirmante la okulojn kontraŭ la suno, ili rigardis la viron sur la malgranda monteto, kie kutime estas nenio. Post tio, ili malaperis.
Irante iomete laŭ la altaĵo, la vojaĝanto rimarkis ion: estas griza ponto trans la profunda valo. La rivero certe estas tie. Li levis sian pakaĵon kaj piediris malsupren. Antaŭ ol eniri la butikon, li hezitis. Tiam, skuante la ŝultrojn, li puŝe malfermis la pordon. La virino en la kitelo iris malantaŭ la grasa vend-tablo, kie en vitra elmontrilo estas kelkaj bombonoj kaj pakaĵetoj de maĉ-tabako.
“Cu vi povus diri al mi, ĉu la bieno de la mortinta Baptiste Langelier proksimas al ĉi tie?”
“Kion?”
“Ili diris ke la terpeco posedita de la mortinta Baptiste Langelier troviĝas ie, proksime al ĉi tie.”
“Ho, la bieno de Baptiste Langelier.”
“Jes, la bieno de Baptiste Langelier.”
Li estis ripetinta iliajn vortojn maŝine, kiel viro kutimiĝinta al la manieroj de ĉi tiuj simplaj homoj.
“Nu,” ŝi diris plu, “ĉu vi demandas pri la bieno de Baptiste Langelier?”
Li ne respondis.
La virino malaperis malantaŭ tre polva litokovrilo, kiu pendas kvazaŭ kurteno antaŭ la pordospaco.
Post minuto alvenis viro, kiu rigardis la nekonaton scivoleme. Tiu dua viro demandis denove, ŝajne tute ne senpacience. “Mi volas scii, kie estas la bieno de Baptiste Langelier.”
“Ĉu Baptiste Langelier? Sed li mortis. Li mortis antaŭ iom da tempo.”
“Jes, mi scias. Sed mi demandas pri lia bieno.”
“Bone, mi informas vin. Iru per la maldekstra vojo ĉe la bazo de la monteto. Ĝi estas sufiĉe facile trovebla. Ĝi estas la tria loko post kie la vojo duiĝas.”
“Bone. Dankegon.”
Post kiam li iris malsupren laŭ la vojo, la viro kaj virino restis ĉe la fenestro malantaŭ la kurteno.
“Eble vere estas li,” diris la virino.
“Li aspektas kiel li,” respondis la viro.
Ja estis li.
Ekde kiam la maljuna Baptiste Langelier mortis eke en Februaro, ĉiuj demandis sin, kiu heredos la bienon. Li estis fraŭlo, kaj neniu sciis parencojn loke aŭ aliloke. Dum iom da tempo, neniu aŭdis ion ajn. Tiam iu de Saint-Alphonse trovis kiu estas la heredanto; estis raporto ke vere estas heredanto, urbano kun la nomo Langelier — eble kuzo.
La informo pliboniĝis! Iom post iom, la afero diskoniĝis. La viro estas filo de la maljuna viro; estis vere. Sed la maljuna viro neniam edziĝis, ili flustris. Ne, li estas la filo de virino kiun la viro edzinigis antaŭ dudek kvin jaroj, laŭ aliaj homoj, kiuj certis. Ili eĉ parolis pri detaloj: ŝi estis virino de Montrealo, kaj ili kunloĝis dum nur kelkaj semajnoj, kiam li laboras en municia fabriko en 1916. La sola fakto pri kiu ĉiuj akordiĝis estis ke la filo edukiĝis de la monaĥinoj, kvazaŭ orfo aŭ bastardo.
Kio ajn estis la vero, Albert Langelier komencis loĝi tie. Li ekposedis la domon; li havis la ŝlosilon. Li ekposedis la bienajn konstruaĵojn, memfide kiel la posedanto de la bieno. Li ekposedis la bienon kvazaŭ li komprenis nenion pri ĝi, hezite, malcerte. Kaj la unuan tagon, li malfermis ĉiujn fenestrojn, eĉ en la salono.
Dum kelkaj tagoj, la proksimuloj estis zorgemaj kaj amikaj. Ja, la domo estis malplena, de ĉiuj iris por rigardi nokte, kaj se la maljuna Langelier revenus, li devus serĉi longe por trovi iujn posedaĵojn, ĉar ili ne estis ĉe sia kutima loko.
Dun iom da tempo, la familio Vadenais ne kuraĝis uzi sian tabak-falĉomaŝinon, kaj Patrino Caron, la virino en la angula domo, komencis kaŝi la grandan sap-bolilon en la kelo.
Alia proksimulo, sinjoro Langlois, venis larĝe ridetante por redoni la sterk-sternmaŝinon. Li estis teninta ĝin en sia brutejo por preventi ke oni ŝtelus ĝin.
Same revenis maljuna ĉevalo, kaj ankaŭ du bovinoj kaj porko, kiujn iuj helpemuloj prizorgis por ke ili ne mortus pro malvarmo kaj malsato. Ili devis elspezi por nutri ilin. La novulo malridetis sed ne disputis; li pagis la koston. Ŝajnis iomete strange al li.
Pri la kokoj, ŝajnis ke la vulpoj manĝis ilin, ĉar neniu sciis al kie ili iris.
Ĉe Grands-Pins, la grundo estas malbona kaj ne taŭgas al ordinara ter-kultivado, do dum longa tempo ĝi estis preskaŭ forlasita. Nur post kiam oni komencis kultivi tabakon, homoj venis kaj loĝis tie, homoj kiel malriĉaj kiel la grundo. Ili vivis malfacile kaj malriĉe, sed pliposte pli facile. Tabak-kreskigado povis vivteni familiojn, eĉ ĉe Grands-Pins.
La maljuna Langelier estis inter la unuaj kiuj provis ĝin. Li ne plu estis juna, kaj li antaŭvidis nur kelkajn jarojn de paco kiel rekompenco pro sia pena laborado, do li ne devis elspezi multe. Li konstruis bonan sekigilon, kutima kvadrata konstruaĵo kun du fornoj hejtataj de ekstere. Li kontentigis sin per la kelkmil plantidoj kiujn li komencis kreskigi de semeroj endome sur sia malnova fera forno en la malviglaj tagoj de februaro. Sed kiam estis la tempo por planti ilin ekstere, li dungis dum kelkaj tagoj la filon de proksimulo aŭ preterpasantan laboriston. Li faris same en la laborplena sezono de falĉado.
Li fieris pri sia tabako. Ĝi estis raso kiun li konservis dum jaroj. Li posedeme kolektis sian semaron. Kiel ĉiuj aliaj, li kovris sep aŭ ok plantojn per ligitaj paperaj sakoj ĝis ili maturiĝis. Sed li havis siajn proprajn ideojn. Ekzemple, li neniam kolektis semaron krom se estas orienta vento.
En la kuirejo Albert Langelier trovis la longajn skatolojn por la plantidoj, sed ĉiuj estis mortaj. Estis nenio krom polva grundo morta, kun kelkaj velkintaj fadenoj — la sola restaĵo de la fama raso de la maljuna viro.
La forno estis rusta pro la vintro, kaj ĉirkaŭ ĝi estis multaj malplenaj ladvazoj. Li piedbatis ilin for kaj alprenis siajn proprajn ladvazojn — plenajn.
Envenante per la malantaŭa pordo, la kutima enirejo, oni iras tra la kuirejo en ian salonon, en kiu estis nenio krom du ĉevalharaj seĝoj kiuj perdas sian remburaĵon, kaj kaduka ŝranko. Malnova kalendaro sur la muro ankoraŭ montris la februaran paĝon kiun la maljuna viro ne povis forŝiri.
Estis du dormĉambroj ĉe la alta etaĝo, kaj Albert elektis la pli malgrandan ĉar ĝi estis malpli malluma. La maljuna viro ŝajne dormis tie, ĉar sur la lito estis ĉifa litotuko kaj pendante ĝis la polva planko estis malpura litkovrilo. La novulo pensis ke li eble sentus sin pli komforta en ĉi tie ĉambro, kie videble iu alia jam loĝis.
Senpense li serĉis tra la mebloj, malfermante unu tirkeston post la alia. Granda pina ŝranko okupis tutan muron. Li ekrigardis en ĝin; estis rompita glaso, krusto de ŝima pano, kaj sub araneaĵoj ĉe la angulo estis malnova numero de la Almanako de la Popolo. Ankaŭ estis ia tuketo, per kiu li viŝis la bretojn antaŭ ol formeti siajn ekipaĵojn. Tiam li rimarkis pecon de papero, kiu etendiĝis el fendo. Li elprenis ĝin kaj komencis legi. Ĝi estis ero de letero.
“…ĉe Montrealo, mi ne povis vidi vin. Mi restis kun amikoj. Sed tio plaĉus al mi, ĉar mi bezonis vidi vin. Plaĉus al mi aŭskulti vin kaj fari kiel Violette faris, anstataŭ foriri tiel, kiel mi foriris. Sed se vi faros tion, kion vi promesis, estos bone. Mi iris al la Fratinoj por….”
La letero estis ŝirita tie ĉi.
“ne tro malbone. Sed mi sukcesis aĉeti….”
“pantalonon, kaj ĉapelon….”
“sencigi….”
Li rigardis la dorson, sed la malseketo fluigis la inkon tiel, ke li ne povis legi la vortojn.
Sidante ĉe la fino de la lito kun la letero en la manoj, li relegis ĝin kaj ekdemandis sin: ĉu la letero temis pri li, kiu estis infano, malfeliĉa infano, tenata en orfejo, kiu estis la sola loko kiun li memoris de sia infan-aĝo?
Li ne povis memori, ĉu li iam ajn vidis sian patrinon, kaj la Fratinoj certigis ke li sciis, ke ŝi lasis neniom por li, ke neniu helpis la monaĥinejon pagi la koston vivteni lin.
Ekrigardinte la paperon denove, li ĵetis ĝin sur la plankon per la senzorga maniero de fraŭlo. Sed ne, li ne faru tion, ĉar ĉi tio estis lia hejmo — lia domo. Li ŝovis la paperon en la poŝon de sia ĉemizo.
Ĉu utilas sin demandi? Kial elpreni la fantomojn el la pasinteco kiam li eĉ ne rekonus iliajn vizaĝojn? Tuj antaŭe, li instinkte rigardis la murojn en la salono, serĉante fotojn kiuj montros la vizaĝon de lia patro. De ĉi tiu patro li ricevis nur du donacojn, sed ili estis rimarkindaj. La unua donaco estis la vivo, sed tio estis vivo kiun neniu deziris. Kiam li konsciiĝis pri tio, ĝi multe doloris al li, doloris al li tiom, ke li neniam komencis sian propran vivon, sian veran vivon, la rezulton de siaj propraj manoj — eble ŝancele komence sed sekve pli memfide kaj irante antaŭen. La dua donaco estis ĉi tiu heredaĵo neantaŭvidita. Komence, li rifuzis kredi, ĉar li certis pri sia malbonŝanco. Li eksciis pri ĝi en la mezo de la sezono, kiam li estis senlabora, atendante ĝis la glacio malaperos kaj la ŝipoj rekomencos vojaĝi, tiel ke li povos denove labori kiel ŝip-ŝarĝisto. Ĉiujare estis same; li gajnis grandan laborpagon somere sed elspezis ĉiom tuj. La aŭtunon li rigardis dum la fina ŝipo foriris laŭ la rivero, kaj en lia poŝo estis nur la mono de la laborpago de la pasinta semajno.
Kiam li heredis okcent dolarojn kiel sola pago en marto, li pensis ke li estis riĉa. Li ankaŭ heredis bienon ie, ĉe Grands-Pins, tre malproksime. Tio estis la sensenca parto de la afero. Li certe neniam vidos tiun bienon.
Post unu aŭ du tagoj, li elspezis cent dolarojn sen bedaŭri ĝin. Estis bona laŭta festo, kaj li memoros ĝin ĝis la fino de la vivo. Post tio, amiko ofertis al li eblon entrepreni produkti kontraŭleĝan alkoholaĵon, kune kun alia viro. Ili bezonis nur iom da mono por aĉeti la provizojn. Post tio ili enspezos multege. Tute glite-glate!
Sed kiam ili komencis produkti, la polico alvenis kaj kaptis la distilejon kiu faras la krimon.
Tiam Albert pensis pri la bieno ĉe Grands-Pins. Ĝi estas tiel malproksima, kiel la luno de la tero. Neniu trovos lin tie. Li iros tien por eviti la policon.
Li nur devos vivi, vivteni sin, same kiel iu ajn alia. Tio ne estas malfacila. Ĉi tiuj kamparanoj povas vivteni sin, do certe povos fari tion li, lerta urbano. Ĉiu diris, ke li certe ne estas stultulo. Lia patro, kiun li neniam konis, tiel estis kiel Providenco al li, aperante ĝustatempe, kaj al tiu li estu dankema, preskaŭ religie.
Krome, li ankoraŭ pensis ke li estas feliĉa.
De sia heredaĵo, li ankoraŭ havis preskaŭ tricent dolarojn — li ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por perdi ĉi tiun monon per vetludado aŭ malŝparado. Li neniam antaŭe havis tiom da mono ĉe iu tempopunkto. Li ofte tuŝis la zonon, kie la rulaĵo de monobiletoj estis komfortiga bulo.
Sed lia konfido perfidis lin en ĉi tiu nekonata regiono. Iel kaprica estis la tero kiu sensonigis liajn pied-peŝojn; iel misteria estis la arbedaro kiu kaŝis la riveron; iel maltrankviliga estis la ĉirkaŭanta spaco kiu ŝajne izoligis lin. Por regajni sian konfidon, li klopodis kultivi sian bienon, la plej konkretan parton de sia posedaĵo.
Li aĉetis plantidojn de la proksimuloj, kaj li aŭskultis iliajn longajn klarigojn kun mieno de viro kiu scias pli ol li ŝajnis scii. La trian tagon, li estis en la kampoj kun la ĉevalo jungita, kaj li rigardis malantaŭen en la direkto al la domo. Tie li vidis iun kiu rigardas en la direkto al li. Momente li timis. Sed ne, ne estis malbone. Estis nur virino. Ĉu virino?
“Saluton!” ŝi kriis.
“Saluton!” li respondis.
Li haltigis la ĉevalon kaj grimpis supren en la direkto al la domo dum la virino malrapide venis malsupren por renkonti lin. Ŝi atendis kliniĝante kontraŭ la barilo.
“Bonan tagon. Mi estas Butch.”
“Bonan tagon.”
“Mi venis por informi vin, ke kiam la maljuna viro vivas, mi ĉiu-matene purigis por li.”
“Ho.”
“Jes, mi purigis la domon por li. Mi balais la lokon, mi lavis la telerojn kaj la vestaĵojn. Li donis al mi du dolarojn monate.”
“Bone.” Konfuzite, Albert rigardis al Butch.
Por li, estas nur du specoj de virino: putinoj kaj bonaj virinoj. La unua speco portis silkajn ŝtrumpojn kaj lip-kolorigaĵon kaj elmontris la formon de sia korpo. Oni povis inviti ilin. Ili sciis kiel respondi kaj povis ridi kaj babili kaj partopreni la festadon kiam laboristoj ricevis siajn laborpagojn. Sed la bonaj virinoj dediĉis sin al siaj hejmoj, siaj gefiloj, sia dom-laboro, siaj edzoj. Ili eliris nur dimanĉe por iri al la preĝejo, kaj ili neniam trinkis alkoholon.
Ĉi tio estis tre simpla klasigo. Sed la juna virino antaŭ li ne apartenis al unu aŭ alia klaso. Ŝi estis juna kaj ridetis kiel la unua klaso, kaj ŝi estis pli maldika ol kamparanoj kutime ŝatas. Sed ŝiaj lipoj estis nefarbitaj kaj aspektis palaj, ŝiaj haroj estis kiel nature, kaj ŝiajn krurojn kovris ordinaraj katunaj ŝtrumpoj.
“Kiu vi diris ke vi estas?”
“Mi diris tion al vi. Mi estas Butch.”
“Butch kiu?”
Ŝi rigardis lin surprizite. Ĉu “Butch” ne sufiĉas?
“Mi loĝas ĉe la familio Vaillancourt. Ĝi estas la tria domo tiudirekten malsupren, la verda domo.”
“Do sinjoro Vaillancourt estas via . . .”
“Ne, li ne estas parenco. Ili akceptis min kiam mi estis malgranda.”
“Viaj gepatroj, de kie ili estas?”
“Ĉu miaj gepatroj?”
Ŝi skuis la ŝultrojn, surprizite. Pasis longa tempo post kiam iu ajn demandis tian demandon. “Mi nur loĝas kun la familio Vaillancourt. Mia nomo estas Saint-Ange — Marie Saint-Ange. Sed ĉiuj nomas min Butch.”
“Bone. Auskultu, Marie. Se vi faros same por mi, kiel por mia patro, mi pagos al vi du dolarojn monate, eble plimulte. Vi ne aspektas malbona. Vi scipovas vian laboron.”
“Certe jes.”
“Kaj eble vi scias pri tabako.”
Li ŝercas, sed ŝi respondis serioze. “Jes, mi scias ĉion pri tabako. Ĝi estas preskaŭ la sola rikoltaĵo en ĉi tiu regiono. Mi ĉiam helpis, precipe dum la tempo de plantado.”
Ŝi klare ne komprenis kion li subdiris. Ja, pensis li, ŝi estas nur simpla kamparano.
Post kiam li estis tie dum semajno, lin vizitis peranto kiu vendas terkultivajn maŝinojn. Li estis granda viro kun okulvitroj; li ŝajnis mallerta ĉe la unua renkontiĝo, sed efektive li estis tre lerta aferisto.
Li kutimiĝis al traktado kun kamparanoj, kaj li adaptis al iliaj manieroj. Li parolis kiel ili kaj komprenis iliajn dubojn. Li neniam povus imponi ilin per parolado kiu nur suspektigus ilin. Li aparte atentis ne paroli pri mono ĝis la fina momento, post kiam li ekzamenis — aŭ ŝajnigis ke li ekzamenis — la teron, la maŝinojn, la tabakajn plantidojn.
Sed ĉi-foje li sciis ke li traktas alian specon de kliento. Precipe, li sentis ion tre malofte: disponeblan mono, kaj ĉe plimalofte: iun kiu pretas elspezi tiun monon.
Kune ili kontrolis la restantajn ekipaĵojn de Baptiste: la malnovan maŝinan sterk-sternilo kaj la malnov-modan plantilon.
“Estas nekredeble,” ripetis la peranto. “Estis nekredeble ke la maljuna Langelier povis kreskigi tian bonan tabakon per ĉi tia malnova ekipaĵo, nur senutila malnovaĵo. Ĉio kune apenaŭ havas iun ajn valoron. Ĉiujare kiam mi venis en ĉi tiu direkto, mi vizitis lin. Li estis bona maljunulo, bonega maljuna Kanadano, sed malnov-moda. Ĉu komprenas vi? Tre malnov-moda. Mi kompatis lin, mi bedaŭris pri li.”
“Certe. Vi bedaŭris ke vi ne povis vendi ion ajn al li.”
“Nu, jes, tio estas mia okupo. Sed estis io alia.”
Li aspektis misteria kaj li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ĉiu planto aŭskultas. Sed neniu estis sur la vojo. La solaj vivantoj en la tuta pejzaĝo estis la agemaj nigraj sturnoj super la kampoj; la aero plenas je la stranga pezeco kiu venas printempe el la graveda grundo kaj resanigas la muskolojn de la terkultivistoj.
“Jes, estis io alia. Ĉu vi scias ke la homoj ĉi tie ĉiam enviis la maljunulon Langelier?”
“Ĉu enviaj? Kial? Li ne faris malbonon al aliaj, mi supozas.”
“Certe ne. Sed mi intencis informi vin. La tabako de la maljuna Langelier, lia propra tabako, ne estas la ordinara varo. Mi vizitas tabakajn bienojn de post dudek jaroj, kaj mi vidis multe da tabako, bonan kaj malpli bonan: granda ruĝa kaj malgranda ruĝa kaj malgranda blua, la comstock de Viskonsino kaj la canelle de Kebekio. Sed mi neniam vidis tabakon, kian havis la maljuna Langelier….” Li fajfis inter siaj malpuraj dentoj.
“Ĉu li ricevis bonan prezon por ĝi?”demandis Albert.
“Jes, junulo, vi tute pravas. Se la maljunulo volus, li riĉiĝus post kelkaj jaroj, sed li ne povis ŝanĝi siajn metodojn. Li daŭris uzi siajn malnovajn maŝinojn. Ekzemple, lia falĉomaŝino, ĝi disŝiris la plantojn, estis malbonege. Ĝi malbonigis ilin antaŭ la vendo. Sed li lasis por vi ion, ĉu jes? Ĉu ion bonan….?” Li flustris mallaŭte.
“…la semon…de sia propra tabako.”
Tiutempe, ili atingis la finon de la kampo, kie la tero deklivis krute malsupren inter sovaĝaj frambaj arbustoj kaj lilioj apud la rivereto ĝis tie, kie ĝi eniris la riveron.
“Se vi volas gajni monon, kaj mi parolas pri granda mono, vi bezonas bonajn ilojn. Vi scias tion. Vi estas de la urbo. La grandaj fabrikistoj estas tiuj, kiuj vendas la plej bonajn ilojn, la plej novajn maŝinojn, ĉu jes?” Kiom ajn ili kostas al vi, ili ŝparas al vi monon, ankaŭ tempon — ili repagas sian aĉet-prezon.”
Resume, li konvinkis al Albert aĉeti ĉiujn bezonatajn novajn maŝinojn. La pag-kondiĉoj estis bonaj: cent dolarojn nun, la ceteron pliposte.
La plantidoj kreskis bone. Laŭ la konsilo de la peranto, kaj ĉar li lerte uzas ilojn, li konstruis varm-bedon. Li pasigis feliĉajn tagojn tie sub la varma printempa suno, kaj li sentis sin kvazaŭ li malfaldiĝas same kiel la delikataj plantidoj. Li miris dum ili kreskis, dum li rigardis la verdajn punktetojn ŝveliĝi, apenaŭ kredante ke ili foliiĝos, iĝos larĝaj folioj kiuj etendiĝos kiel malavara mano.
Kelkfoje kiam li estis sur la flanko de la monteto riparante siajn barilojn laŭ la deklivo apud la nigraj abioj, li levis la kapon kaj vidis nigran nubon ĉe la horizonto. Tiam li iris rapide hejmen al la varm-bedo kaj levis la kadron por ke la plantidoj havu aeron — li timegis ke ili trovarmiĝos antaŭ la ŝtormo.
Li ankoraŭ estis urbulo, kaj li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al iuj aferoj. Unu afero estas ke li ĉiam surpriziĝas pri la truketoj, bonaj kaj malbonaj, de la naturo: la obstina militado de la herbaĉoj; la ŝtormoj, kiam la tamburado de la tondro kaŝis la voĉon de la vento; la hajlo kies sonon li lernis malami kiam li konsciiĝis kiel ĝi estas danĝero al estontaj rikoltoj. La alia nova afero estas la grandeco de la tero, kie lia ombro kovris nur sensignifan parteton, eĉ vespere kiam la malalta suno longigis la ombron ĝis ĝi estis ebena nigra giganto sur la tero.
Kiel urbano, li leviĝis malfrue. Kompreneble nun li leviĝis antaŭ la sesa horo, sed ĉiufoje estis nova sento esti aktiva je tiu frua horo, kaj precipe, senti tiel libera, tiel energi-plena. Aliflanke li nepre surpriziĝis vidi ke siaj proksimuloj jam laboras antaŭ ol li en la mola, klara lumo de la mateno.
Butch kutime alvenis je proksimume la naŭa. Li avidis esti kun alia homo, do li rigardis, kaj kiam ajn li vidis ke ŝi alvenis, li iris al la domo.
“Marie, ĉu vi vidis mian fosilon?”
Ŝi saltis kiam ajn ŝi aŭdis la nomon, kiun ŝi preskaŭ estis forgesinta, sed kiun li insistis uzi.
“Ne diru al mi ke vi forgesis ion alian. Ĉiuokaze, vi estas ĉi tie. Ĉu vi volas ke mi faros kafon por vi? Ĉu vi matenmanĝis?”
“Mi manĝis ĉi-matene.”
“Bone. Revenu post unu-du minutoj, kaj mi donos al vi ion varmegan.”
Ŝi komencis kredi ke ĉi tiu forgesemo vere temas pri malsato. Ŝi eĉ pli surpriziĝis ke li estis tiel bon-konduta, tute ne aŭdaca. Ŝi saltetis kiam ajn li aperis, imagante ke ŝi sentos du brakojn ĉirkaŭ sia talio kaj ke ŝi devos defendi sin iom. La maljunulo estis sufiĉe malbona! Sed ne, sinjoro Albert, kiel ŝi ankoraŭ nomis lin (estis granda amuzo al la proksimuloj), havis aliajn pensojn en la menso. Li apenaŭ eĉ vokis por deziri al ŝi bonan nokton kiam li finis labori kaj sidas sur la verando fumante sian pipon kaj ludante kun sia hundo. Li estis adoptinta hundon. Kaj kia hundo!
Li trovis ĝin iun matenon ĉe la pordo, spireganta, malpurega kaj kovrata de puloj. Kaj ĝi malbonodoris kiel mefito, kiel finfina trajto. De kie li venis? Verŝajne de malproksime. Facilis elpensi, kiel la tragedio okazis. Li verŝajne forpelis unu el tiuj malbonodoraj bestoj, kaj la mefito defendis sin kiel kutime. Unu ŝpruco kaj la hundo forkuris kiel frenezulo, sufokiĝante, provante forigi la netolereblan odoron de siaj haroj, rulante sin en la koto, kurante en la akvo, sed nepovante fuĝi la hontan, malbonan odoron.
Albert devis forpeli lin ĉar la odoro estis tro malbona. La malfeliĉa besto restis en la valeto apud la rivereto, pasigante horojn en akvo klopodante purigi sin, kaj sekve nepre revenis al la domo. Finfine ili nutris lin kaj sekve akceptis lin.
La viro neniam antaŭe rilatis kun bestoj, sed li kaj ĉi tiu besto estis bonaj amikoj. Tio ŝajnis tiel stranga al li, ke li klopodis klarigi ĝin al Butch, kiu estas la sola homo kun kiu li havis la eblon paroli.
“La kamparo ja estas stranga. Jes, estas strange, kiel homoj povas ŝanĝiĝi.”
“Certe, oni ne povas esti la sama en la kamparo kiel en la urbo.”
“Vi bone diris ĝin. Kiu pensus, ke mi havos hundon? Kaj li eĉ ne estas bela hundo.”
“Estas la vero. Li ne estas tre bela.”
“Ne, ne bela. Sed plu, li ne estas stulta. Vespere kiam mi sidas kaj fumas sur la verando, mi parolas kun li. Homoj bezonas iun, kun kiu paroli.”
Butch estis okupata, pendigante la lavitajn tolaĵojn, kiujn ŝi ĵus finis blankigi. Ŝi plenigis la draton kiu etendiĝas de la malantaŭa konstruaĵo ĝis juna salika arbo. Ŝi kliniĝis super la malnova korbo por levi tolaĵon, kaj tenis ĝin per etendita brako, kiel flago dum ŝi alfiksis la tuk-pinĉilojn kiujn ŝi prenis el la poŝo de sia antaŭtuko.
Ŝi staris tie kun la suno malantaŭ ŝi, tiel ke ŝia formo videblis sur la blanka litotuko. La vento movis ŝiajn harojn kiel nimbo, kaj la suno videbligis ŝiajn maldikajn krurojn sub la malfortikaj jupoj.
Albeert rigardis ŝin dum minuto, kaj pretis diri spritaĵon. Sed li nur diris, “Jes, mi parolas al mia hundo. Mi parolas pri la urbo, kaj ankaŭ pri mi mem. Mi ne diras ke li komprenas min, sed li aspektas kvazaŭ li komprenas.”
“Sed vi certe kelkfoje sol-sentas, kvankam vi havas lin, ĉu jes?”
“Kelkfoje, sed mi kutimiĝas al ĝi.”
“Ne estas bona vivo por viro, tiel loĝi tute sola sur bieno.” Ŝi diris tion sen ia intenco.
“Nu, mi ne certas, ĉu mi restos sur la tero. Se aferoj okazas bone, mi supozas ke mi atendos iam, kaj mi vendos ĝin je la taŭga tempo.”
“Ĉu vendi vian bienon? Nu, mi supozas ke hodiaŭ estas iuj, kiuj vendus sian bienon.”
Tamen li komencis adapti sin al sia stranga nova vivo. Plej kontentigis lin, pruvi al ĉi tiuj kamparanoj ke urbulo kapablas terkultivi. Ja, li petis la vendiston klarigi siajn maŝinojn, kaj li memoris ĉion diritan. Kaj kiam li malofte vizitis aliajn, li aŭskultis ĉiun vorton pri la tero aŭ tabak-kultivado aŭ la sekva farendaĵo sur la bieno.
Plej plaĉa al li estis la malreguleco de lia vivo. Kelkfoje li havis ripoz-tagon ĉar pluvis; kelkfoje li devis labori de la frua mateno ĝis la malfrua nokto, precipe dum la sezono de transplantado. Tio estis tre malfacila.
Li dungis unu viron, kaj li dungis ankaŭ Butch, ĉar li sciis ke ŝi estis forta kaj povis persisti. Fakte ŝi estis unu el tre malmultaj virinoj en la distrikto kiu povis planti tuttage kune kun la viroj.
Li pasigis tri zorgajn tagojn sur la kondukista seĝo, kun sia dorso kontraŭ la akvujo, kiun varmigis la suno. Malantaŭ li, sur du malgrandaj seĝoj, apud la grundo, sidis Jeremy Beland kaj Butch, tenante surgenue la skatolojn de plantidoj. La klingoj ĉe la antaŭo malfermis sulkon; ili metis tie plantidon kaj tenis ĝin dum apenaŭ sekundo, buŝ-pleno da akvo fluis el la akvujo por ĝi, kaj sekve la klingoj ĉe la malantaŭ kovris la sulkon. Ili devis labori rapide, kaj la laboro lacigis la dorson. Sed ĉi tiel ili plantis mil ducent plantidojn la unuan tagon kaj mil kvarcent la duan, kaj sescent la trian antaŭ ol pluvis.
Ĉio devis esti farata rapide. Sed li sentis sin strange malkomforta. Li devis atente rigardi la ĉevalojn por gvidi ilin rekte antaŭen dum la du plantis malantaŭ li. Ili estis avidaj laborantoj kaj diris malmulte. Sed de la komenco Jeremy diris kelkajn incitetajn komentojn per sia vulgara sed amika maniero, kaj Butch respondis tute sen sinĝeno.
Tiam la suno leviĝis alte, lacigante ilin per sia brula spiro. Ili agis kvazaŭ maŝinoj. De tempo al tempo, la plantistoj ŝtelis buŝplenon da akvo celita por la plantidoj — ili trinkis ĝin de la manplato kun la glueca grundo ankoraŭ sur la mano.
Ili ripozis meztage post kiam ili manĝis apud la rivero. En la prema meztaga varmego, la rivero aspektis kiel fandita stano. Albert proponis bani, kaj la alia viro komence malakceptis — eble la ideo surprizis lin, eble li intencis paroli kun Butch — kaj sekve sekvis lin al la akvo. Ili glitis en la rivereton inter la fragmitoj, kaj la vitra lumo brilis sur iliaj malmolaj fortikaj viraj korpoj. Butch intertempe profunde dormis.
Sed kiam la fina tago alvenis, antaŭ ol la ŝtormo komenciĝis, la vetero tre malfaciliĝis. Ili povis senti ke ŝtormo venos, do ili rapidis planti. La ĉielo estis tiel peza, ke la ŝvit-gutoj falis kiel pluvo en la sulkon. Kaj, sendube instigite de la elektro en la aero, Jeremy denove komencis turmenteti la junulinon, kaj tuŝis ŝiajn genuojn kiam ajn ŝiaj manoj estis okupitaj.
Antaŭ ili, la dorso de Albert iĝis strange malmola kaj streĉita.
Kelkaj tagoj pliposte, li rimarkis tranĉ-vundon sur la frunto de Butch.
“Ho, Marie, ĉu vi batalis?”
Ŝi daŭris labori senvorte.
“Mi supozas ke vi estis festanta. Kio estas tio?”
“Estas nenio,” diris ŝi per mallaŭta griza voĉo. Li sentis, ke io stranga okazas.
“Ĉu vi stumblis?”
Ĉi-foje ŝi turnis sin kaj rekte rigardis lin per siaj grandaj pezaj okuloj.
“Ne, mi ne stumblis. Ĉi tion faris Jean-Jacques.”
“Ĉu Jean-Jacques?”
“Jes, unu el la filoj Vaillancourt, tiu kiu havas proksimume dek ses jarojn.”
“Kial li faris tion? Ĉu li frenezas?”
“Ni luktis.”
“Diru al mi pri tio.”
Li insistis, plimulte pro deziro daŭrigi la konversacion ol pro scivolemo. Li sentis tion de tempo al tempo — li bezonis esti kun aliaj homoj. Ĉagrenis lin ke li ĉiam estis sola kun la malvarma sensoneco de la naturo.
“Do vi luktis,” li diris denove. “Mi pensas ke tiu Jean-Jacques estas bona junulo kiu atingos multe. Ŝajnas ke vi ŝatas amatojn kiuj estas junaj.”
“Li ne estas mia amato. Li estas malbonulo. Li ĵetis tason al mia kapo. Tio minacis mian vivon.”
“Kion vi faris al li antaŭ tio?”
“Li komencis la aferon. Mi ne permesis al li kisi min en la laktodomo hieraŭ, do li diris malbonaĵon al mi. Mi ne faris malbonon al iu ajn. Mi ne deziras ion ajn krom ke homoj ne faros malbonon al mi. Li diris ke mi intence lasis la bovidon iri en la tabakon. Kaj kiam mi diris, ke estis li kiu ellasis la bovidon, kaj ke iu alia vidis tion, li komencis puŝi min. Kaj li komencis turmenti min per malbonaj nomoj.”
“Kiujn nomojn diris li?”
Ŝi neniam antaŭe parolis pri si ĉi tiel. Ŝi antaŭ longe lernis teni siajn problemojn en si, ĵeti ilin unu post la alia sur grandan amason en iun malluman angulon de sia memoro, tiel malluma ke ŝi malofte vidis aŭ sentis ilin. Nun la demandoj de Albert malfermis fenestron al tiu malluma angulo, kaj ŝia tuta amaso de problemoj klare videbliĝis, larmigante ŝiajn okulojn kaj bruligante ŝian koron.
“Kion diris li al vi, Marie?”
“Li nomis min per malbonaj nomoj. Li diris ke mi ne havas valoron, ke mi ne havas gepatrojn.”
“Ho, kion diris vi?”
“Nenion mi diris.”
Ili ĉesis paroli. Marie turnis sin al la forno, kie la pizoj kuiriĝas por la supo. Sed li aŭdis ŝin ploreti iomete de tempo al tempo. Tiutempe, la hundo vekiĝis, etendis sin kaj oscedis, montrante sian helan rozan langon, nigran palaton kaj brilajn blankajn dentojn.
“Venu ĉi tien, Patira.”
“Kial vi nomis lin Patira?”
“Kial? Mi informos vin, Marie. Tio estas nomo kiun mi vidis en libro.”
“Ĉu vi legis libron?”
“Jes, mi trovis ĝin sur benko ie. Estis en ĝi malbonŝanca viro, kiel mi. Lia nomo estis Patira. Li ĉiam havis problemojn. Tiu hundo, kiam mi lin trovis, estis tute sola, sen patro aŭ patrino. Do mi nomis lin Patira.”
“Sed ĉi tiu Patira estas malsama. Li estas bonŝanca nuntempe!”
“Eble. Kion vi pensis, Patira? Via vivo nun ne estas malbona, ĉu? Se ĝi daŭros. Sed se vi estas kiel mi, vi tute ne havos bonŝancon.”
Marie rigardis lin, kaj ŝi sentis ion en sia koro, ion varman kaj mildan, senton de frateco. Ŝi dorlotis la kapon de la hundo kaj diris, “Bona hundo.”
Kaj nun longa seka tempo venis al la tero. La ĉielo estis daŭra kaj kruela je ties majesto. Ĉiun vesperon, kiam la granda suno subiris, la horizonto aspektis kiel fajro kiu prognozis ke sekvos alia mortiga tago.
Tuttage, miloj da griloj faris senĉesan pepadon. Tio komenciĝis matene kaj daŭris ĝis la malfrua nokto, sub la mola lumo de la steloj. La varmego, kiu bakis la kampojn, premis malsupren por rompi la malfortan rikolton de homoj.
Komence, la riveretoj daŭris flui, kantante senzorge kaj gaje, fidante ke la pluvo baldaŭ revenos por kovri la ŝtonan river-fundon. Sed ilia matena muziko malfortiĝis ĝis ĝi estis nur murmuro. Kie estis malprofoundaj lagetoj, tie nun estis nur koto kun pli kaj pli da fendoj.
Komence la tabako kreskis bone en la brula varmego. La radikoj etendiĝis malsupren kaj trovis akvon en la suba tavolo de grundo. Sed la varmego etendiĝis en la sablan grundon, daŭre sekigante ĝin. La plantidoj baraktis; la radiketoj serĉis la malsekecon kiun ili sentis. Baldaŭ restis nenio trovebla, nenio krom bakita krusto kiu malrapide polviĝis.
Tiam la tigoj malfortiĝis, kaj la folioj — ilia verdeco malaperis kaj la randoj ruliĝis. Ĉiutage ili pendis plimulte, lacaj, senesperaj, mortantaj.
Komence la kamparanoj atendis. Sekve ili batalis. Sur la kampoj je la sunleviĝo, ili plenigis sitelojn en la rivero kaj donis buŝplenon da akvo al ĉiu planto. La akvo malaperis tuj, kvazaŭ oni verŝis ĝin en kribrilon. Sed la suno leviĝis alte kaj venkis ilin. Kiam la akvo tuŝis la grundon, la akvo tuj vaporiĝis kaj leviĝis en la direkto al la suno. La tuta familio laboris kiel eble plej rapide. Tiam, kiam la tagmeza suno klare venkis, la terkultivisto staris en la mezo de sia kampo, turnis la ŝvitaj frunton en la direkto al la kupra ĉielo, rigardante la veteron, serĉante eĉ venteton kiu eble sud-orientiĝos.
Kelkfoje la aero ŝajnis densa, plena je la malsekeco kiun deziris la soifanta tero, vapora kiel kaldrono. Unu nubo aperis ĉe la horizonto, komence malklara kaj malgranda, sed baldaŭ kovrante la ĉielon. La terkultivistoj venis el la domoj, viroj, virinoj kaj infanoj, rigardante la promesan ŝtormon. Ili rigardis dum ĝi etendis siajn flugilojn kiel ia granda birdo en la ĉielo, esperante ke ĝi venos al ili kaj al ilia rikolto. La pluvo falis ĉe la horizonto, aliloke, nepre aliloke. Lastminute savanta pluvo venis, precize kiam la mortinta tero ĵus senesperiĝis, bona granda pluvo — sed ne ĉe Grands-Pins. Tio okazis ĉe Saint-Sulpice, kie la grundo estas plibona kaj pluvo malpli bezonata.
Albert rezignis kaj ĝuis fari nenion. Komence, kiel la aliaj, li klopodis savi sian rikolton. Li laboris sub la batanta suno, portante akvon kiun la ĉielo rifuzis provizi, sed li rezignis. La proksimuloj havis ses, ok aŭ dek en sia familio; li estis ununura.
Li estis seniluziigita. Lin plenigis trankvila certa malŝato, ke li ne povis fari ion ajn. Nun li komencis konsciiĝi ke la naturo ne estas simpla; ĝi estis libro, kiun li ne povis legi.
Komence li imagis ke lerta urbulo facile sukcesos, se ĉi tiuj kamparanoj povas sukcesi. Li sciis nenion pri ili krom iliajn trankvilajn, stult-aspektajn vizaĝojn. Nun li sciis ke la viro en la kampoj devas scii plimulte, devas kompreni pli malfacilajn aferojn, ol la viro en fabriko. Kaj li devas scii, esti pli pacienca, pli sagaca, pli respondeca.
Tiam inside aperis en la distrikto, malica vento. Kaj super la mensoj de ties loĝantoj aperis alia speco de vento kun efikoj similaj al tiu vento kiu eltiris la malfortiĝintajn plantidojn, kies velkintaj radikoj ne povis teni la grundon.
Albert antaŭe diris al iuj el ili, ke li neniam havis bonŝancon. Aliaj malŝatis lin — ili estis malproksimaj parencoj de la maljuna Baptiste kiuj esperis heredi. Du el ili preskaŭ ekposedis la bienon, aŭ aĉetis ĝin per bagatela prezo.
Ili decidis ke Albert estis kiel Jona. La longa sekeco estis pro li. De kie venis li? Kaj la sensenca kredo je magio, kiu kaŝas en la kamparo, dormas en la mallumaj valoj, sekretaj arbaroj kaj suspektaj koroj, aperis, kiel tio nepre aperas kiam estas katastrofo. Ili preĝis sen rezulto. Ili kantis por la speciala Di-servo kontraŭ la sekeco, ili pagis por meso post meso, ĉio sen rezulto. Certe estis io, kio malhelpis tiujn rimedojn. Pro malespero, homoj ŝanĝiĝis, ili iĝis kiel antaŭ tre longe, tio estas, tima kaj kolera besto, preta forkuri kaj kaŝi sin, aŭ mordi.
La malica belo de la ĉielo ŝajne velkigis ĉiun ĝojon en iliaj koroj. Ili estis kutime simplaj kaj bonkoraj homoj, ŝercemaj anstataŭ koleremaj. Sed ili sentis siajn spiritojn plipeziĝi kiam ajn ŝtormo pendis super iliaj kampoj sed ne ellasis pluvon.
Komence ili montris sian senton nur per malkomforta, suspekta sinteno. Albert, kiu ne konis ĉi tiujn homojn, sentis sin pli kaj pli kiel eksterulo inter ili. Ili ankoraŭ diris, “Bonan matenon” al li kiam ili renkontiĝis sur la vojoj. Sed se li turnis sin post kiam li preterpasis aron da terkultivistoj, li vidis ke ili fiksrigardas lin kaj flustras.
Estis Butch kiu klarigis la aferon al li.
Unu matenon, ŝi ne alvenis. Kiam li revenis post malvigla klopodado helpi siajn mortantajn plantojn en la kampoj, li trovis nek la junulinon, nek la kafon kiun ŝi ĉiam faras por li je tiu horo.
La sekvan tagon ŝi aperis kaj donis al li lian manĝon je malĝoja senvorteco.
“Mi pensas ke mi ne povos veni plu, sinjoro Albert,” diris ŝi.
“Kial ne, Marie?”
“Mi nur ne povas veni.”
“Ĉu vi malsanas?”
“Ne, mi ne malsanas.”
“Do, kial?”
Ŝi komencis lavi la telerojn, kun sia dorso al li. Ŝi kliniĝis super la lav-pelvo kaj li povis vidi nur siajn ŝultrojn kaj la grandan flavan har-bulon kaj molajn orajn haretojn sur la dorso de ŝia kolo. Li forgesis sin momente, rigardante ŝin. Li estis sola tre longe. Tiam li memoris la nuntempon, la aktualan problemon.
“Kial vi ne volas reveni? Ĉu mi ne pagas sufiĉe?”
“Ne estas pro tio. Tio donas al mi iom da mono; ĝi estas la sola mono kiun mi ricevas. La familio Vaillancourt ne donas al mi monon; mi nur laboras por ricevi manĝojn kaj loĝejon.”
“Do kio estas la kialo?”
Ĉi tiun fojon, ŝi turnis sin kun malsekaj okuloj. Li apenaŭ rekonis ŝian vizagon. La brileco mankis kaj li unuafoje rimarkis, kiel brila kaj bela estis ŝia rideto antaŭe.
“Ili estas malbonoj, sinjoro Allbert. Malbonaj homoj, mi diras al vi. Ili diras…. Ili diras….”
“Kion ili diras?”
“Ili diris ke vi estas malbonŝanca, ke vi alprenis vian malbonŝancon en la paroĥon. Ili diras…. Ili diras ke ne pluvoj ĝis vi foriros.”
“Do, tio estas tio. Jes.”
Tra la malferma pordo envenis Patira, kaj li kuŝis ĉe la piedoj de sia mastro. Albert kliniĝis kaj li dorlotis la hundon maŝine.
“Bona hundo. Bona hundo.”
“Kaj tiam la familio Vaillancourt diris, ke mi ne venu ĉi tien.”
Ekstere la timegiga venk-kanto de la griloj anoncis alian tagon de varmego, alian tagon de malvenko.
“Tio ne estas senca,” respondis Albert. Li ridis, sed ĝi estis surfaca rido, kiel ondeto sur senfunda lago.
“Mi scias, ke mi neniam estis bonŝanca. Sed Marie, tio estas sensenca, ĉu jes?”
Butch hezitis. Ŝi komencis traloti sian lav-tukon por eviti rigardi lian vizaĝon. “Mi ne scias. Vere, mi ne scias. Sed same, ĉi tia vetero estas stranga. Oni neniam antaŭe spertis ĉi tian veteron. Maleblas scii.”
La afero daŭris kelkajn tagojn. La proksimuloj komencis ŝiri la foliojn de la plantoj kiuj pluvivas. Ĉi tio estas malfacila laboro. Oni devas kliniĝi tuttage, forprenante la senutilajn ŝosojn kiuj malhelpas la kreskon kaj etendiĝon de la bonoj folioj.
Sed kiam Albert klopodis trovi helpantojn, li trovis neniun. Iuj diris ke ili jam havas laboron. Aliaj nur rigardis lin, kaj kiam li ne foriris, ili turnis la dorsojn al li.
Tiam li ricevis leteron de la vendisto, kiu diris ke li devas pagi pro la maŝinoj kiuj li aĉetis. Sed kiam li subskribis, li kredis ke li ne devos pagi ĝis la fino de la rikoltado, ĝis la rikolto vendiĝos, ĝis li ricevos la monon, kiam ajn.
Unu vesperon, estis alia vespero kiam la aero estis kiel glueca, amara aĵo. Li sentis, ke estas la fino. Li iris trans la kampo kie la flaviĝantaj tigoj staris laŭ vicoj, kvazaŭ velkintaj oferaĵoj sur etaj tomboj. Li iris rekte malsupren, senrigarde, paŝe premante la tabakon, kiu susuris kvazaŭ silko sub la piedoj.
Ĉe la fundo de la valo, li rigardis la riveron dormi trankvile. Ĝi estis tre malgranda rivero, kun riverbordoj tro grandaj. Li haltis kaj manĝis manplenon da framboj maŝine. Sang-ruĝa suno subiras en maro de nebulo. Ĝiaj finaj radioj atingis la herbejojn — ili ne estis ĉi-sezone verdaj kiel kutime, sed sufiĉa flavaj, pretaj esti forbruligitaj. La aero estis malseka, kaj ŝvito fluis de lia frunto, kaj li sentis la salon en la okuloj. Patira staris, spiregante, kaj la soifa tero trinkis lian salivon.
Ili reiris supren al la domo en la mallumo, la mastro kun alta kapo kaj la hundo sekvante. Ili sidis sur la portiko ĝis estis tre mallume.
Tiam Albert ekbruligis sian port-lampon. Li iris de pordo al pordo, fermante ĉiun pordon malantaŭ si kaj fermante ĉiujn fenestrokovrilojn. Li faris pakaĵon de vestaĵoj kiel tiu, kiun li alprenis, ne pligranda, ne malpligranda. Kiam estis nigre mallume, li enlitiĝis. Kiam li vekiĝis, ŝajnis kvazaŭ li tute ne dormis, sed lia horloĝeto montris, ke estas la kvara horo matene.
Ekstere, la nokto finiĝis, sed la matena aero estis sen malvarmo. Li rigardis la ĉielon, kaj ne estis steloj. La tero ŝajnis strange sensona. Kial la birdoj ĉesis pepi? Restis kelkaj faboj de la anataŭa tago; li manĝis ilin malvarmaj, kun iomete de pano kaj buŝpleno da akvo.
Ekstere, malklara malbrila luno estis videbla en la oriento sub la nuboj. Li devas esti rapida.
Patira estis en sia dormejo proksime al la pordo. Albert aŭdis lin moviĝi dorme. Li hezitis, sed ne vokis lin.
Li piediris al la konstruaĵo kaj elvenis portante sian hakilon. Li ĉirkaŭrigardis momente; sekve li iris malsupren en la direkto al la kampo kaj li trovis sin inter la tabakaj plantoj. Ne, tio ne estas taŭga loko!
Li turnis sin al la rivereto kie estis kavo kun verdaj arbedoj en la ombro. Li fajfis mallaŭte, kaj aŭdis respondan bojon.
Kiam Patira atingis lian flankon, spiregante post la kuro, li batis lin per la hakilo, sen vorto, sen dorloto. Tiam li komencis fosi profundan truon. Li ne ploris larmon, sed liaj lipoj estis firme fermaj. Li forĵetis la hakilon, kiel eble plej malproksime per sia tuta forto.
Tiam li reiris al la domo, levis sian pakaĵon, kaj foriris en la griza lumo de tagiĝo.
Kaj nun, preter kelkaj domoj, ombro elvenis de malantaŭ aro de abiaj arboj. Butch ŝajne vidis lin de la subtegmenta fenestro. Ŝi surhavis robon, sed ŝiaj ŝuoj ne estis ligitaj, kaj ŝiaj haroj pendas libere ĉe ŝia dorso.
“Saluton. Ĉu estas vi, Marie?”
“Al kie vi iras tiel?” Ŝi fingromontris lian balancantan pakaĵon.
“Ho, jes, jes,” li diris, sentante ke ŝi divenis. “Mi iras al la urbo. Ĉi tiu loko ne taŭgas al mi.”
Li komencis piediri plu. Butch hezitis momente, kaj sekve pasadis apud li.
“Ĉu ne estas problemo al vi, foriri ĉi tiel?”
Li skuis la ŝultrojn kaj ne respondis.
“Plaĉus al mi, se vi informus min antaŭe.”
“Kial?” Li klopodis ŝerci pri ĝi. “Ĉu vi estus veninta kun mi?”
Ŝi haltis dum momento, senvorta. Tiam ŝi tuŝis lian ŝultron milde, kaj ankaŭ li estis senmova. “Ĉu iri kun vi? Ĉu foriri kun vi?”
Estis neniu sono inter ili. Bruetoj komenciĝas en la domo de Vailllancourt. Ŝi parolis mallaŭte, kaj la vortoj venis supren kvazaŭ klara akvo de fonto: “Eble. Jes, mi estus irinta kun vi se vi estus dezirinta min.”
Tiam li rigardis ŝin, rigardis ŝin rekte, ĉiom da ŝi.. Li rigardis per okuloj pli klaraj ol iam ajn antaŭe, kvazaŭ li ne rigardis ŝin antaŭ tiu matenaĉo: ŝian puran buŝon kun ties stranga rideto, ŝian maldikan talion, ŝiajn fortajn, rektajn krurojn super ŝiaj neligitaj ŝuoj. Li sentis ke en la tuta pejzaĝo, nur ŝi ne estis fremda, nur ŝi estis amika, nur ŝi estis valora al li kvankam li ne antaŭe pensis ĝin. Ŝi estis la sola posedaĵo, kiun loi volis kun preni.
“Bone. Ĉu vi venas?”
Li vidis ŝin heziti momente, turni sin kaj rigardi la domon, kiu ne estis ŝia hejmo kvankam ŝi loĝis tie longe. Li sciis ke se ŝi iros retren, eĉ nur por akiri ion, li devos iri plu sola.
Sed ŝi nur kliniĝis kaj nodigis la ŝuajn ŝnuretojn. Sekve ŝi atente tordis la longajn harojn por fari bulon ĉe la malantaŭo de la kolo.
Ili foriris.
Ili iris longe laŭ la vojo antaŭ ol ili haltis la unuan fojon. Ili piediris dum preskaŭ horo, kaj ili atingis la supraĵon de la longa deklivo. Ili haltis por spiri. Allbert staras, rigardante al la oriento. Ŝi sidas sur la sablo ĉe la voj-flanko.
Maŝine kaj ne tre facile, ŝi fingre desegnis sur la sablo: ALBERT, BUTCH.
Li rigardis kion ŝi faras, kaj ŝi ruĝiĝis. Li uzis la piedon por milde forviŝi la n omon BUTCH, kaj kliniĝinte li skribis la nomon MARIE.
Ili staris denove.
Radio de lumo brilis tra truo en la nuboj kaj trafis ilin. Ili rigardis malproksime al la okcidento. Super Grands-Pins estis griza amaso de nuboj portantaj afablan pluvon, kaj en la oblikvaj sun-radioj ili povis vidi la longajn, malhelajn strekojn de la pluvego.
“Vidu Marie. Ili havas sian pluvon!”
Ŝi aldonis, preskaŭ flustre: “Ili ricevis sian pluvon — post kiam vi foriris.”
“Jes,” diris Albert sentreme, “kaj ni havas la sunlumon.”
NEGXO : NOVELO DE : Frederick Phillip Grove
Tradukis : Bruce Arthur
Proksime al la mateno, la neĝoŝtormo estis finiĝinta, sed ankoraŭ ne estis taglumo. Nenombreblaj steloj brilegis suen blu-nigra ĉielo tiel ke la ĉielo aspektis brila kaj firma kie kutime ĉe la nordaj stepoj de Ameriko dum mezvintroj noktoj kiam la termometro montras la plejmalaltajn temperaturojn.
En la okcidento, la stelaro Oriono iras malsupren en la direkto al la horizonto. Estis inter la kvina kaj la sesa horo.
En la arbed-rando de la Granda Marĉo, ŝirmata fare de densaj sed nudaj aroj de tremoloj, domo granda staris. Ĝi estis konstruita de trunkoj, blank-ŝmirita kaj fortika-fraŭla kolonianto konstruus tian domon nur se li antaŭvidus edziĝon. Ankaŭ ĝi aspektis glacie malvarmega, frostigita en la nokto. Eĉ ne spiro moviĝis tie; maldika fadeno de fumo blankeca, etendiĝanta ĝis la nivelo de la arboj supraĵoj aspektis kvazaŭ ĝi pendas en la fumtubon anstataŭ esti veninta el ĝi.
Tra la dika neĝo en la korto, nove premita, viro luktis por iri en la direkto al la pordo. Kiam li alvenis tien, li frapis kaj frapis, komence frapitante per siaj fingroartikoj kaj sekve batante per siaj pugnoj
Pasis du-tri minutoj. Tiam estis sono en la domo, kvazaŭ iu komencas moviĝi, ellitiĝas.
La ulo sur la pordŝtupo – viro mezgranda kaj maldika kun ŝafofela jako, altaj kaŭĉukaj botoj en kiujn ŝoviĝis en ekstromaĵoj pantalonoj, kaj kaskedo kun orel-kovriloj-staris kaj atendis. Li kliniĝis kaj la manoj estis en la poŝoj de la mallonga jako, kvazaŭ la viro deziris esti kiel eble
plejmalgranda surfaco kiun povus ataki la malvarmego. Por forigi la sekan polv-similan neĝon de ĉiu fendo de siaj botoj kaj pantalonon, li frapis la piedojn sur la tero. La mento estos retirita en la supre-falditan kolumon- sur la pintoj de la kolumo liaj spiroj kreis dikan tavolon de prujno.
Finfini oni deŝovis riglilon
Vira vizaĝo elrigardis, apenaŭ videbla en la lumo de la steloj.
Tiam la pordo malfermiĝis, kun zorgiga sensono, la ulo iris de ekstere endomon, ankoraŭ frapante la piedojn.
Eĉ ne unu vorto paroliĝis ĝis la pordo estis fermita.
Tiam voĉo aŭdiĝis tra la malvarmego kaj malgaja mallumo de la ĉambro.
“Redcliff ne venis hejmon. Li iris al la urbeto je proksimume la tagmezo, kaj oni antaŭvidis ke li revenos ĝis noktomezo. Ni timas ke li perdiĝis.”
La alia viro, tute nevidebla en la mallumo, aŭskultis, kun dentoj klakantaj pro la malvarmego, kaj diris, “Ĉu vi certas ke li foriris de la urbeto?”
“Nu,” diris la vizitanto heziteme,”unu el liaj ĉevaloj venis al la korto.”
“Ĉu unu al liaj ĉevaloj?”
“Jes, unu el tiuj per kiuj li veturis. La virino lukti venis al mia hejmo por peti helpon.”
La dom-posedanto ne parolis denove. Li iris tra la mallumo ĝis la pordo ĉe la malantaŭo kaj malfermis ĝin. Tie li palpis por trovi alumetojn, kaj trovinte ilin, li ekbruligis lampon. En la ĉambro staris granda forno, karb-forno tia kia nutras sin; sed la uzata brulaĵo estis ligno. Li malfermis la aer-klapojn kaj forskuis la cindrojn de la krado. Estis du granda picoj de piceo en la fajrujo, brulante malrapide dum la nokto. Post malpli ol minuto, ili bruliĝis rapide kaj varme.
La vizitanto eniris, palpebrumante en la lumo de la lampo, kaj rigardis. Post malmultaj minutoj, la varmo de la formo senteblis.
“Mi vokos al Bill,” diris la dom-posedanto. Li mem estis mez-alta aŭ iomete plialta, sed havis larĝegajn ŝultrojn: korpo taŭga por levi pezaĵojn. Kompare, la alia viro aspektis malgranda, malforta, nana.
Li iris el la ĉambro, reirante tra la malvarmega nuda koridoro antaŭe, kaj iris supren al la alia etaĝo.
Kelkajn minutojn pliposte, alta maldika, bonkorpa junulo rapide eniris la ĉambron, kie atendas la vizitanto. Bill, la dungito de Carroll surhavis nur siajn subvestojn, kaj li portis brake siajn aliajn vestojn. Sen malŝpari tempon, li saltis, frapis la piedojn kaj svingis la brakojn, kaj li komencis vesti sin.
Li salutis la vizitanton. “Saluton, Mike! Kion diras al mi Abe? Redcliff perdiĝis, ĉu jes?
“Ŝajne jes,” diris Mike malvigle. I’d have waited in town
“Ho,” Bill diris, “Tio ne surprizus min. Ĉu dum tia ŝtormo? Mi atendus en la urbeto! ^ Mi certa ne komencus veturi dum tia vetero!”
“Li ne komencis ĝis malfrue posttagmeze,” diris Mike Sobotski tremante.
“Ne. Kaj ne daŭris longa,” akorde diris Bill, metante la rimenojn de sia surtuto sur siajn ŝultrojn. “ Sed dum la ŝtormo daŭris…..”
Pracizi tiam reeniris Abe Carroll, la bien-posedanto, kun ŝofofela jako, pelta kaskedo kaj longa lana koltuko sur la brako. Estis severa mieno sur lia profunde liniita, okul-frapa kvadrata vizaĝo dum li tenis la enflankon de sia ŝofa felo apud la forno por varmigi ĝin.
Post tio li senvorte surmetis ĝin atente.
Mike Sobotski ankoraŭ staris kliniĝinte, tremante, kvankam li estis ĉe la alia flanko de la forno kun malferma jako, kaptante kiel eble plej multe da varmo.
Abe finis vesti sin, movante la korpon kiel eble plej malmulte, kaj li iris en la direkto al la pordo. Irante preter Bill, li etendis kiu tuŝis la brakon de la junulo.
“ni iru,”li diris; kaj al la alia viro li diris, indikanta al la fornon, “Fermu la aer-klapojn.”
kelkajn minutojn pliposte, antaŭ la domo estis sono de ĉevaloj leviĝantaj kaj snufegantaj…….
Mike butonumis sian jakon kaj tiris siajn mufgantojn sur la manojn, kaj li eliris.
Ili sidis sur senselajn ĉevalojn. Abe kondukis, kaj ili kuris tra la novaj neĝodunoj en la korto kaj iris tra la pordego al la vojo. Ĉi tie ili ne plu estis ŝirmataj fare de aroj de arboj, kaj malforta sed malvarmega vento de la nord-okcidento blovis kontraŭ iliaj vizaĵoj kaj sentiĝis kvazaŭ tranĉantoj tranĉiletoj.
Abe pikis siajn kalkanojn en la flankojn de lia leviĝanta ĉvalo. La ĉevalo ne volis obei al Abe ĉar Abe volis iri de la vojo kaj iri trans sovaĝa tero al la nord-okcidento.
La mallumo ankoraŭ estis kvazaŭ nigra inko, kvankam tie-tie la surfacoj de la dunoj, kie la neĝa surfaco frontis al la taŭga direkto, spegulis malbrite la stelan lumon. La dunoj altis ses aŭ ok futojn, kelkloki dek futojn, kaj la neĝo denove moviĝas supren trans la surfaco de la dumoj ĉar ĝi estis tiel malpeza kun etaj eroj. Ĝi plenigon la spurojn post duona horo. Kiam la ĉevaloj kuris tra la dunoj, la neĝeroj leviĝis nube, flugante supen la ĉevaloj kaj rajdantoj.
Post malpli ol duona horo, ili venis al du trunkaj konstruaĵoj, kiuj aspektis kvazaŭ ili sidas sur la neĝo kiel hundoj. Post eniri la korton per pordego, ili iris preter unu el la konstruaĵoj kaj ili iris en la direkto al la alia, kiu estis malgranda brut-domo. Kun la ĉevaloj snufegante ili haltis ĉe la flanko ŝirmata kontraŭ la vento.
Mike deĉevaliĝis kaj li ĵetis la kolbridon de sia ĉevalo al Bill. Li iris al la domo, kiu staris proksimume cent futojn for. Ĉi tiu dometo estis eĉ pli malgranda ol la brut-domo, eble dek du futoj kaj dek kvin futoj laŭ larĝo kaj longo. De ties fumtubo, dika blanka plumo de fumo blovi al la sud-oriento.
Mike revenis kun port-lampo. La aliaj du saltis al la tero kaj ili malfermis la pordon por rigardi atente la ĉevalon, kiun la virino estra permesinta eniri.
La ĉevalo tie estis, ankoraŭ eksitita, snufeganta pro la ĉirkaŭsaltantaj lumo kaj mallumo de la lampo. La okuloj de la ĉevalo estis sovaĝaj, ĝiaj naztruoj dilatiĝintaj, kaj ĝin kovris blanka prujno. Sur ĝi estis la tuta jungilaro, kvankam la tir-rimenoj estis ligitaj al la dorsozono.
“Li lasis lin foriri.” diris Mike, rigardante ĉi tiujn indikojn.
” Sajnes ke li haltis kaj maljungis lin.”
” Sendube li kaptiĝis en duno,” diris Bill akorde.
” Kaj provis piediri,” aldonis Abe.
Dum proksimume minuto ili staris sensone; ĉiu pensadis proprajn malgajajn pensojn. Strangaj , ardantaj nubetoj venis malregule el la naz-truoj de la ĉevalo en la domo.
” Mi iris por akiri la malgrandan glit-veturilon,” diris finfine Abe.
” Mi akiros ĝin,” ofertis Bill. ” Mi kunprenos tiujn du ĉevalojn. Ni restigos la junan ĉvalinon ĉi tie en la brut-domo.
” Bone.”
Bill denove surĉevaliĝis kaj kondukis la ĉevalon de Abe, malaperis en la nokton.
Abe kaj Mike ligis la junan ĉevalinon kaj la alian ĉevalon ties staloj, eliris kaj fermis la pordon kaj sekve turnis sin al domo.
Tie, per la lumo de malgranda lampo kerosena, ili vidis la virinon, kiu sidas apud la forno, pala, tremanta, dent-klakanta. Ŝi provas varmigi la manojn, kiuj estis malvarmegaj pro febro, kaj per malbrilaj okuloj ŝi rigardis la virojn kiam ili eniris.
La infanoj dormas. La plejmaljuna, kiu estis knabino, kuŝas sur la planko kun kovrilo ĉirkaŭ si kaj volviĝinta kiel hundo. La kvar aliaj kuŝas sur mallarĝa lito kun fojno anstataŭ matraco; du kuŝas ĉe la kap-fino de la lito kaj la aliaj du ĉe la pied-fino. La infaneto kuŝas sur ( ne en ) ia lulilo farita de larĝa tabulo kiu pendas per maldikaj ŝnuroj de la stanga tegmento de la dometo.
La alia lito estis malplena kaj neordigita. La aero estis sufoka pro la nokto plena je elspiroj.
” Ni serĉos lin,” diris Mike mallaŭte. “Ni sendis iun por akiri malgrandan glitveturilon. Li sendube provis piediri.”
La virino ne respondis. Ŝi sidis kaj tremis.
” Ni kunprenos iujn kovrilojn,” Mike diris, “kaj iom da viskio se vi havas tion en la domo.”
La Heridaĵo: Novelo verkita de Ringuet en la franca,
tradukita en la anglan de Morna Scott Stoddart
kaj esperantigis de Bruce Arthur
La viro haltis minute ĉe la voj-kruciĝo, klare konfuzite. Li devis decidi: ĉu iri rekte laŭ la ŝoseo kaj eventuale perdiĝi en la arbedaro videbla ĉe la horizonto, trembrilante pro la varmego de la tago; ĉu turni sin al la maldekstro kaj iri laŭ la polva vojo kiu zigzagas inter pluraj montetoj, kie oni senarbigis la teron, kaj kiu ŝajne finiĝis ĉe la bazo de deklivo, sur kiu aro de pin-arboj dormas sub la suno. Ankaŭ tie, ĉe la dekstra flanko de la voj-kruciĝo, estis malalta domo malantaŭ vico de aceraj arboj — unu ties muron kovris malplaĉ-aspektaj reklamaĵoj.
La viro decidis grimpi la deklivon al alloga ombro sub la retejo de arbobranĉoj. Li iris oblikve, piedirante peze, lace. Li iris trans la tapiŝon de pinaj pingloj ĝis sabla altaĵo; preter tie, la tero iris malsupren.
Lia nova kompleto kaj bril-kolora ĉemizo videbligis fortikan korpon kaj kvadratajn ŝultrojn. Antaŭ la fono de la ĉielo, liaj ŝultroj aspektis iomete simile al fortika ligna jungilo por porti pezaĵon. Li estis metinta sian pakaĵon sur la teron.
Li rigardis la pejzaĝon; antaŭ li, eble estis la terpeco kiun li serĉas. Haltinte, li ĝuas la ombron kaj la malvarman printempan venton — kiam li grimpis, la eka varmego estis apenaŭ tolerebla.
La tero antaŭ li estis ond-forma. Ĝi deklivis krute malsupren. Estis kelkaj malgrandaj valoj, kaj preter ili, estis profunda mallarĝa valo. Ĉe la alia flanko, la tero deklivis supren, ondon post ondo, ĝis monteto tiel alta ke li ne povis vidi super ĝi. Se li volus rigardi super tiu, li devus iri malproksime al la dekstro.
Ĉe la voj-kruciĝo sub li, virkoko en la bruteja korto komencis bleki kiel eble plej laŭte. Tiu triumfa kanto de kontentigita amo aŭdigis ties ĝojon super la tuta mondo, la tero, la sunlumo, la printempa tago. Momente ĝi plenigis la tutan pejzaĝon, sekve ĝi ĉesis, kvankam la virkoko ŝokiĝis ke ĝi atingis nenion. Paco revenis, nevenkita, majesta, finfina. La susuro de la branĉoj, la venteto kiu tuŝis nur la pintojn de la pinoj, tute ĝis la ĉielo, sajnis esti nur parto de ĉi tiu sensoneco.
Sur la verando de la domo aperis momente virino en kitelo. Tiam preskaŭ tuj aperis viro kun ŝi. Ŝirmante la okulojn kontraŭ la suno, ili rigardis la viron sur la malgranda monteto, kie kutime estas nenio. Post tio, ili malaperis.
Irante iomete laŭ la altaĵo, la vojaĝanto rimarkis ion: estas griza ponto trans la profunda valo. La rivero certe estas tie. Li levis sian pakaĵon kaj piediris malsupren. Antaŭ ol eniri la butikon, li hezitis. Tiam, skuante la ŝultrojn, li puŝe malfermis la pordon. La virino en la kitelo iris malantaŭ la grasa vend-tablo, kie en vitra elmontrilo estas kelkaj bombonoj kaj pakaĵetoj de maĉ-tabako.
“Cu vi povus diri al mi, ĉu la bieno de la mortinta Baptiste Langelier proksimas al ĉi tie?”
“Kion?”
“Ili diris ke la terpeco posedita de la mortinta Baptiste Langelier troviĝas ie, proksime al ĉi tie.”
“Ho, la bieno de Baptiste Langelier.”
“Jes, la bieno de Baptiste Langelier.”
Li estis ripetinta iliajn vortojn maŝine, kiel viro kutimiĝinta al la manieroj de ĉi tiuj simplaj homoj.
“Nu,” ŝi diris plu, “ĉu vi demandas pri la bieno de Baptiste Langelier?”
Li ne respondis.
La virino malaperis malantaŭ tre polva litokovrilo, kiu pendas kvazaŭ kurteno antaŭ la pordospaco.
Post minuto alvenis viro, kiu rigardis la nekonaton scivoleme. Tiu dua viro demandis denove, ŝajne tute ne senpacience. “Mi volas scii, kie estas la bieno de Baptiste Langelier.”
“Ĉu Baptiste Langelier? Sed li mortis. Li mortis antaŭ iom da tempo.”
“Jes, mi scias. Sed mi demandas pri lia bieno.”
“Bone, mi informas vin. Iru per la maldekstra vojo ĉe la bazo de la monteto. Ĝi estas sufiĉe facile trovebla. Ĝi estas la tria loko post kie la vojo duiĝas.”
“Bone. Dankegon.”
Post kiam li iris malsupren laŭ la vojo, la viro kaj virino restis ĉe la fenestro malantaŭ la kurteno.
“Eble vere estas li,” diris la virino.
“Li aspektas kiel li,” respondis la viro.
Ja estis li.
Ekde kiam la maljuna Baptiste Langelier mortis eke en Februaro, ĉiuj demandis sin, kiu heredos la bienon. Li estis fraŭlo, kaj neniu sciis parencojn loke aŭ aliloke. Dum iom da tempo, neniu aŭdis ion ajn. Tiam iu de Saint-Alphonse trovis kiu estas la heredanto; estis raporto ke vere estas heredanto, urbano kun la nomo Langelier — eble kuzo.
La informo pliboniĝis! Iom post iom, la afero diskoniĝis. La viro estas filo de la maljuna viro; estis vere. Sed la maljuna viro neniam edziĝis, ili flustris. Ne, li estas la filo de virino kiun la viro edzinigis antaŭ dudek kvin jaroj, laŭ aliaj homoj, kiuj certis. Ili eĉ parolis pri detaloj: ŝi estis virino de Montrealo, kaj ili kunloĝis dum nur kelkaj semajnoj, kiam li laboras en municia fabriko en 1916. La sola fakto pri kiu ĉiuj akordiĝis estis ke la filo edukiĝis de la monaĥinoj, kvazaŭ orfo aŭ bastardo.
Kio ajn estis la vero, Albert Langelier komencis loĝi tie. Li ekposedis la domon; li havis la ŝlosilon. Li ekposedis la bienajn konstruaĵojn, memfide kiel la posedanto de la bieno. Li ekposedis la bienon kvazaŭ li komprenis nenion pri ĝi, hezite, malcerte. Kaj la unuan tagon, li malfermis ĉiujn fenestrojn, eĉ en la salono.
Dum kelkaj tagoj, la proksimuloj estis zorgemaj kaj amikaj. Ja, la domo estis malplena, de ĉiuj iris por rigardi nokte, kaj se la maljuna Langelier revenus, li devus serĉi longe por trovi iujn posedaĵojn, ĉar ili ne estis ĉe sia kutima loko.
Dun iom da tempo, la familio Vadenais ne kuraĝis uzi sian tabak-falĉomaŝinon, kaj Patrino Caron, la virino en la angula domo, komencis kaŝi la grandan sap-bolilon en la kelo.
Alia proksimulo, sinjoro Langlois, venis larĝe ridetante por redoni la sterk-sternmaŝinon. Li estis teninta ĝin en sia brutejo por preventi ke oni ŝtelus ĝin.
Same revenis maljuna ĉevalo, kaj ankaŭ du bovinoj kaj porko, kiujn iuj helpemuloj prizorgis por ke ili ne mortus pro malvarmo kaj malsato. Ili devis elspezi por nutri ilin. La novulo malridetis sed ne disputis; li pagis la koston. Ŝajnis iomete strange al li.
Pri la kokoj, ŝajnis ke la vulpoj manĝis ilin, ĉar neniu sciis al kie ili iris.
Ĉe Grands-Pins, la grundo estas malbona kaj ne taŭgas al ordinara ter-kultivado, do dum longa tempo ĝi estis preskaŭ forlasita. Nur post kiam oni komencis kultivi tabakon, homoj venis kaj loĝis tie, homoj kiel malriĉaj kiel la grundo. Ili vivis malfacile kaj malriĉe, sed pliposte pli facile. Tabak-kreskigado povis vivteni familiojn, eĉ ĉe Grands-Pins.
La maljuna Langelier estis inter la unuaj kiuj provis ĝin. Li ne plu estis juna, kaj li antaŭvidis nur kelkajn jarojn de paco kiel rekompenco pro sia pena laborado, do li ne devis elspezi multe. Li konstruis bonan sekigilon, kutima kvadrata konstruaĵo kun du fornoj hejtataj de ekstere. Li kontentigis sin per la kelkmil plantidoj kiujn li komencis kreskigi de semeroj endome sur sia malnova fera forno en la malviglaj tagoj de februaro. Sed kiam estis la tempo por planti ilin ekstere, li dungis dum kelkaj tagoj la filon de proksimulo aŭ preterpasantan laboriston. Li faris same en la laborplena sezono de falĉado.
Li fieris pri sia tabako. Ĝi estis raso kiun li konservis dum jaroj. Li posedeme kolektis sian semaron. Kiel ĉiuj aliaj, li kovris sep aŭ ok plantojn per ligitaj paperaj sakoj ĝis ili maturiĝis. Sed li havis siajn proprajn ideojn. Ekzemple, li neniam kolektis semaron krom se estas orienta vento.
En la kuirejo Albert Langelier trovis la longajn skatolojn por la plantidoj, sed ĉiuj estis mortaj. Estis nenio krom polva grundo morta, kun kelkaj velkintaj fadenoj — la sola restaĵo de la fama raso de la maljuna viro.
La forno estis rusta pro la vintro, kaj ĉirkaŭ ĝi estis multaj malplenaj ladvazoj. Li piedbatis ilin for kaj alprenis siajn proprajn ladvazojn — plenajn.
Envenante per la malantaŭa pordo, la kutima enirejo, oni iras tra la kuirejo en ian salonon, en kiu estis nenio krom du ĉevalharaj seĝoj kiuj perdas sian remburaĵon, kaj kaduka ŝranko. Malnova kalendaro sur la muro ankoraŭ montris la februaran paĝon kiun la maljuna viro ne povis forŝiri.
Estis du dormĉambroj ĉe la alta etaĝo, kaj Albert elektis la pli malgrandan ĉar ĝi estis malpli malluma. La maljuna viro ŝajne dormis tie, ĉar sur la lito estis ĉifa litotuko kaj pendante ĝis la polva planko estis malpura litkovrilo. La novulo pensis ke li eble sentus sin pli komforta en ĉi tie ĉambro, kie videble iu alia jam loĝis.
Senpense li serĉis tra la mebloj, malfermante unu tirkeston post la alia. Granda pina ŝranko okupis tutan muron. Li ekrigardis en ĝin; estis rompita glaso, krusto de ŝima pano, kaj sub araneaĵoj ĉe la angulo estis malnova numero de la Almanako de la Popolo. Ankaŭ estis ia tuketo, per kiu li viŝis la bretojn antaŭ ol formeti siajn ekipaĵojn. Tiam li rimarkis pecon de papero, kiu etendiĝis el fendo. Li elprenis ĝin kaj komencis legi. Ĝi estis ero de letero.
“…ĉe Montrealo, mi ne povis vidi vin. Mi restis kun amikoj. Sed tio plaĉus al mi, ĉar mi bezonis vidi vin. Plaĉus al mi aŭskulti vin kaj fari kiel Violette faris, anstataŭ foriri tiel, kiel mi foriris. Sed se vi faros tion, kion vi promesis, estos bone. Mi iris al la Fratinoj por….”
La letero estis ŝirita tie ĉi.
“ne tro malbone. Sed mi sukcesis aĉeti….”
“pantalonon, kaj ĉapelon….”
“sencigi….”
Li rigardis la dorson, sed la malseketo fluigis la inkon tiel, ke li ne povis legi la vortojn.
Sidante ĉe la fino de la lito kun la letero en la manoj, li relegis ĝin kaj ekdemandis sin: ĉu la letero temis pri li, kiu estis infano, malfeliĉa infano, tenata en orfejo, kiu estis la sola loko kiun li memoris de sia infan-aĝo?
Li ne povis memori, ĉu li iam ajn vidis sian patrinon, kaj la Fratinoj certigis ke li sciis, ke ŝi lasis neniom por li, ke neniu helpis la monaĥinejon pagi la koston vivteni lin.
Ekrigardinte la paperon denove, li ĵetis ĝin sur la plankon per la senzorga maniero de fraŭlo. Sed ne, li ne faru tion, ĉar ĉi tio estis lia hejmo — lia domo. Li ŝovis la paperon en la poŝon de sia ĉemizo.
Ĉu utilas sin demandi? Kial elpreni la fantomojn el la pasinteco kiam li eĉ ne rekonus iliajn vizaĝojn? Tuj antaŭe, li instinkte rigardis la murojn en la salono, serĉante fotojn kiuj montros la vizaĝon de lia patro. De ĉi tiu patro li ricevis nur du donacojn, sed ili estis rimarkindaj. La unua donaco estis la vivo, sed tio estis vivo kiun neniu deziris. Kiam li konsciiĝis pri tio, ĝi multe doloris al li, doloris al li tiom, ke li neniam komencis sian propran vivon, sian veran vivon, la rezulton de siaj propraj manoj — eble ŝancele komence sed sekve pli memfide kaj irante antaŭen. La dua donaco estis ĉi tiu heredaĵo neantaŭvidita. Komence, li rifuzis kredi, ĉar li certis pri sia malbonŝanco. Li eksciis pri ĝi en la mezo de la sezono, kiam li estis senlabora, atendante ĝis la glacio malaperos kaj la ŝipoj rekomencos vojaĝi, tiel ke li povos denove labori kiel ŝip-ŝarĝisto. Ĉiujare estis same; li gajnis grandan laborpagon somere sed elspezis ĉiom tuj. La aŭtunon li rigardis dum la fina ŝipo foriris laŭ la rivero, kaj en lia poŝo estis nur la mono de la laborpago de la pasinta semajno.
Kiam li heredis okcent dolarojn kiel sola pago en marto, li pensis ke li estis riĉa. Li ankaŭ heredis bienon ie, ĉe Grands-Pins, tre malproksime. Tio estis la sensenca parto de la afero. Li certe neniam vidos tiun bienon.
Post unu aŭ du tagoj, li elspezis cent dolarojn sen bedaŭri ĝin. Estis bona laŭta festo, kaj li memoros ĝin ĝis la fino de la vivo. Post tio, amiko ofertis al li eblon entrepreni produkti kontraŭleĝan alkoholaĵon, kune kun alia viro. Ili bezonis nur iom da mono por aĉeti la provizojn. Post tio ili enspezos multege. Tute glite-glate!
Sed kiam ili komencis produkti, la polico alvenis kaj kaptis la distilejon kiu faras la krimon.
Tiam Albert pensis pri la bieno ĉe Grands-Pins. Ĝi estas tiel malproksima, kiel la luno de la tero. Neniu trovos lin tie. Li iros tien por eviti la policon.
Li nur devos vivi, vivteni sin, same kiel iu ajn alia. Tio ne estas malfacila. Ĉi tiuj kamparanoj povas vivteni sin, do certe povos fari tion li, lerta urbano. Ĉiu diris, ke li certe ne estas stultulo. Lia patro, kiun li neniam konis, tiel estis kiel Providenco al li, aperante ĝustatempe, kaj al tiu li estu dankema, preskaŭ religie.
Krome, li ankoraŭ pensis ke li estas feliĉa.
De sia heredaĵo, li ankoraŭ havis preskaŭ tricent dolarojn — li ankoraŭ ne havis sufiĉan tempon por perdi ĉi tiun monon per vetludado aŭ malŝparado. Li neniam antaŭe havis tiom da mono ĉe iu tempopunkto. Li ofte tuŝis la zonon, kie la rulaĵo de monobiletoj estis komfortiga bulo.
Sed lia konfido perfidis lin en ĉi tiu nekonata regiono. Iel kaprica estis la tero kiu sensonigis liajn pied-peŝojn; iel misteria estis la arbedaro kiu kaŝis la riveron; iel maltrankviliga estis la ĉirkaŭanta spaco kiu ŝajne izoligis lin. Por regajni sian konfidon, li klopodis kultivi sian bienon, la plej konkretan parton de sia posedaĵo.
Li aĉetis plantidojn de la proksimuloj, kaj li aŭskultis iliajn longajn klarigojn kun mieno de viro kiu scias pli ol li ŝajnis scii. La trian tagon, li estis en la kampoj kun la ĉevalo jungita, kaj li rigardis malantaŭen en la direkto al la domo. Tie li vidis iun kiu rigardas en la direkto al li. Momente li timis. Sed ne, ne estis malbone. Estis nur virino. Ĉu virino?
“Saluton!” ŝi kriis.
“Saluton!” li respondis.
Li haltigis la ĉevalon kaj grimpis supren en la direkto al la domo dum la virino malrapide venis malsupren por renkonti lin. Ŝi atendis kliniĝante kontraŭ la barilo.
“Bonan tagon. Mi estas Butch.”
“Bonan tagon.”
“Mi venis por informi vin, ke kiam la maljuna viro vivas, mi ĉiu-matene purigis por li.”
“Ho.”
“Jes, mi purigis la domon por li. Mi balais la lokon, mi lavis la telerojn kaj la vestaĵojn. Li donis al mi du dolarojn monate.”
“Bone.” Konfuzite, Albert rigardis al Butch.
Por li, estas nur du specoj de virino: putinoj kaj bonaj virinoj. La unua speco portis silkajn ŝtrumpojn kaj lip-kolorigaĵon kaj elmontris la formon de sia korpo. Oni povis inviti ilin. Ili sciis kiel respondi kaj povis ridi kaj babili kaj partopreni la festadon kiam laboristoj ricevis siajn laborpagojn. Sed la bonaj virinoj dediĉis sin al siaj hejmoj, siaj gefiloj, sia dom-laboro, siaj edzoj. Ili eliris nur dimanĉe por iri al la preĝejo, kaj ili neniam trinkis alkoholon.
Ĉi tio estis tre simpla klasigo. Sed la juna virino antaŭ li ne apartenis al unu aŭ alia klaso. Ŝi estis juna kaj ridetis kiel la unua klaso, kaj ŝi estis pli maldika ol kamparanoj kutime ŝatas. Sed ŝiaj lipoj estis nefarbitaj kaj aspektis palaj, ŝiaj haroj estis kiel nature, kaj ŝiajn krurojn kovris ordinaraj katunaj ŝtrumpoj.
“Kiu vi diris ke vi estas?”
“Mi diris tion al vi. Mi estas Butch.”
“Butch kiu?”
Ŝi rigardis lin surprizite. Ĉu “Butch” ne sufiĉas?
“Mi loĝas ĉe la familio Vaillancourt. Ĝi estas la tria domo tiudirekten malsupren, la verda domo.”
“Do sinjoro Vaillancourt estas via . . .”
“Ne, li ne estas parenco. Ili akceptis min kiam mi estis malgranda.”
“Viaj gepatroj, de kie ili estas?”
“Ĉu miaj gepatroj?”
Ŝi skuis la ŝultrojn, surprizite. Pasis longa tempo post kiam iu ajn demandis tian demandon. “Mi nur loĝas kun la familio Vaillancourt. Mia nomo estas Saint-Ange — Marie Saint-Ange. Sed ĉiuj nomas min Butch.”
“Bone. Auskultu, Marie. Se vi faros same por mi, kiel por mia patro, mi pagos al vi du dolarojn monate, eble plimulte. Vi ne aspektas malbona. Vi scipovas vian laboron.”
“Certe jes.”
“Kaj eble vi scias pri tabako.”
Li ŝercas, sed ŝi respondis serioze. “Jes, mi scias ĉion pri tabako. Ĝi estas preskaŭ la sola rikoltaĵo en ĉi tiu regiono. Mi ĉiam helpis, precipe dum la tempo de plantado.”
Ŝi klare ne komprenis kion li subdiris. Ja, pensis li, ŝi estas nur simpla kamparano.
Post kiam li estis tie dum semajno, lin vizitis peranto kiu vendas terkultivajn maŝinojn. Li estis granda viro kun okulvitroj; li ŝajnis mallerta ĉe la unua renkontiĝo, sed efektive li estis tre lerta aferisto.
Li kutimiĝis al traktado kun kamparanoj, kaj li adaptis al iliaj manieroj. Li parolis kiel ili kaj komprenis iliajn dubojn. Li neniam povus imponi ilin per parolado kiu nur suspektigus ilin. Li aparte atentis ne paroli pri mono ĝis la fina momento, post kiam li ekzamenis — aŭ ŝajnigis ke li ekzamenis — la teron, la maŝinojn, la tabakajn plantidojn.
Sed ĉi-foje li sciis ke li traktas alian specon de kliento. Precipe, li sentis ion tre malofte: disponeblan mono, kaj ĉe plimalofte: iun kiu pretas elspezi tiun monon.
Kune ili kontrolis la restantajn ekipaĵojn de Baptiste: la malnovan maŝinan sterk-sternilo kaj la malnov-modan plantilon.
“Estas nekredeble,” ripetis la peranto. “Estis nekredeble ke la maljuna Langelier povis kreskigi tian bonan tabakon per ĉi tia malnova ekipaĵo, nur senutila malnovaĵo. Ĉio kune apenaŭ havas iun ajn valoron. Ĉiujare kiam mi venis en ĉi tiu direkto, mi vizitis lin. Li estis bona maljunulo, bonega maljuna Kanadano, sed malnov-moda. Ĉu komprenas vi? Tre malnov-moda. Mi kompatis lin, mi bedaŭris pri li.”
“Certe. Vi bedaŭris ke vi ne povis vendi ion ajn al li.”
“Nu, jes, tio estas mia okupo. Sed estis io alia.”
Li aspektis misteria kaj li ĉirkaŭrigardis kvazaŭ ĉiu planto aŭskultas. Sed neniu estis sur la vojo. La solaj vivantoj en la tuta pejzaĝo estis la agemaj nigraj sturnoj super la kampoj; la aero plenas je la stranga pezeco kiu venas printempe el la graveda grundo kaj resanigas la muskolojn de la terkultivistoj.
“Jes, estis io alia. Ĉu vi scias ke la homoj ĉi tie ĉiam enviis la maljunulon Langelier?”
“Ĉu enviaj? Kial? Li ne faris malbonon al aliaj, mi supozas.”
“Certe ne. Sed mi intencis informi vin. La tabako de la maljuna Langelier, lia propra tabako, ne estas la ordinara varo. Mi vizitas tabakajn bienojn de post dudek jaroj, kaj mi vidis multe da tabako, bonan kaj malpli bonan: granda ruĝa kaj malgranda ruĝa kaj malgranda blua, la comstock de Viskonsino kaj la canelle de Kebekio. Sed mi neniam vidis tabakon, kian havis la maljuna Langelier….” Li fajfis inter siaj malpuraj dentoj.
“Ĉu li ricevis bonan prezon por ĝi?”demandis Albert.
“Jes, junulo, vi tute pravas. Se la maljunulo volus, li riĉiĝus post kelkaj jaroj, sed li ne povis ŝanĝi siajn metodojn. Li daŭris uzi siajn malnovajn maŝinojn. Ekzemple, lia falĉomaŝino, ĝi disŝiris la plantojn, estis malbonege. Ĝi malbonigis ilin antaŭ la vendo. Sed li lasis por vi ion, ĉu jes? Ĉu ion bonan….?” Li flustris mallaŭte.
“…la semon…de sia propra tabako.”
Tiutempe, ili atingis la finon de la kampo, kie la tero deklivis krute malsupren inter sovaĝaj frambaj arbustoj kaj lilioj apud la rivereto ĝis tie, kie ĝi eniris la riveron.
“Se vi volas gajni monon, kaj mi parolas pri granda mono, vi bezonas bonajn ilojn. Vi scias tion. Vi estas de la urbo. La grandaj fabrikistoj estas tiuj, kiuj vendas la plej bonajn ilojn, la plej novajn maŝinojn, ĉu jes?” Kiom ajn ili kostas al vi, ili ŝparas al vi monon, ankaŭ tempon — ili repagas sian aĉet-prezon.”
Resume, li konvinkis al Albert aĉeti ĉiujn bezonatajn novajn maŝinojn. La pag-kondiĉoj estis bonaj: cent dolarojn nun, la ceteron pliposte.
La plantidoj kreskis bone. Laŭ la konsilo de la peranto, kaj ĉar li lerte uzas ilojn, li konstruis varm-bedon. Li pasigis feliĉajn tagojn tie sub la varma printempa suno, kaj li sentis sin kvazaŭ li malfaldiĝas same kiel la delikataj plantidoj. Li miris dum ili kreskis, dum li rigardis la verdajn punktetojn ŝveliĝi, apenaŭ kredante ke ili foliiĝos, iĝos larĝaj folioj kiuj etendiĝos kiel malavara mano.
Kelkfoje kiam li estis sur la flanko de la monteto riparante siajn barilojn laŭ la deklivo apud la nigraj abioj, li levis la kapon kaj vidis nigran nubon ĉe la horizonto. Tiam li iris rapide hejmen al la varm-bedo kaj levis la kadron por ke la plantidoj havu aeron — li timegis ke ili trovarmiĝos antaŭ la ŝtormo.
Li ankoraŭ estis urbulo, kaj li ankoraŭ ne povis kutimiĝi al iuj aferoj. Unu afero estas ke li ĉiam surpriziĝas pri la truketoj, bonaj kaj malbonaj, de la naturo: la obstina militado de la herbaĉoj; la ŝtormoj, kiam la tamburado de la tondro kaŝis la voĉon de la vento; la hajlo kies sonon li lernis malami kiam li konsciiĝis kiel ĝi estas danĝero al estontaj rikoltoj. La alia nova afero estas la grandeco de la tero, kie lia ombro kovris nur sensignifan parteton, eĉ vespere kiam la malalta suno longigis la ombron ĝis ĝi estis ebena nigra giganto sur la tero.
Kiel urbano, li leviĝis malfrue. Kompreneble nun li leviĝis antaŭ la sesa horo, sed ĉiufoje estis nova sento esti aktiva je tiu frua horo, kaj precipe, senti tiel libera, tiel energi-plena. Aliflanke li nepre surpriziĝis vidi ke siaj proksimuloj jam laboras antaŭ ol li en la mola, klara lumo de la mateno.
Butch kutime alvenis je proksimume la naŭa. Li avidis esti kun alia homo, do li rigardis, kaj kiam ajn li vidis ke ŝi alvenis, li iris al la domo.
“Marie, ĉu vi vidis mian fosilon?”
Ŝi saltis kiam ajn ŝi aŭdis la nomon, kiun ŝi preskaŭ estis forgesinta, sed kiun li insistis uzi.
“Ne diru al mi ke vi forgesis ion alian. Ĉiuokaze, vi estas ĉi tie. Ĉu vi volas ke mi faros kafon por vi? Ĉu vi matenmanĝis?”
“Mi manĝis ĉi-matene.”
“Bone. Revenu post unu-du minutoj, kaj mi donos al vi ion varmegan.”
Ŝi komencis kredi ke ĉi tiu forgesemo vere temas pri malsato. Ŝi eĉ pli surpriziĝis ke li estis tiel bon-konduta, tute ne aŭdaca. Ŝi saltetis kiam ajn li aperis, imagante ke ŝi sentos du brakojn ĉirkaŭ sia talio kaj ke ŝi devos defendi sin iom. La maljunulo estis sufiĉe malbona! Sed ne, sinjoro Albert, kiel ŝi ankoraŭ nomis lin (estis granda amuzo al la proksimuloj), havis aliajn pensojn en la menso. Li apenaŭ eĉ vokis por deziri al ŝi bonan nokton kiam li finis labori kaj sidas sur la verando fumante sian pipon kaj ludante kun sia hundo. Li estis adoptinta hundon. Kaj kia hundo!
Li trovis ĝin iun matenon ĉe la pordo, spireganta, malpurega kaj kovrata de puloj. Kaj ĝi malbonodoris kiel mefito, kiel finfina trajto. De kie li venis? Verŝajne de malproksime. Facilis elpensi, kiel la tragedio okazis. Li verŝajne forpelis unu el tiuj malbonodoraj bestoj, kaj la mefito defendis sin kiel kutime. Unu ŝpruco kaj la hundo forkuris kiel frenezulo, sufokiĝante, provante forigi la netolereblan odoron de siaj haroj, rulante sin en la koto, kurante en la akvo, sed nepovante fuĝi la hontan, malbonan odoron.
Albert devis forpeli lin ĉar la odoro estis tro malbona. La malfeliĉa besto restis en la valeto apud la rivereto, pasigante horojn en akvo klopodante purigi sin, kaj sekve nepre revenis al la domo. Finfine ili nutris lin kaj sekve akceptis lin.
La viro neniam antaŭe rilatis kun bestoj, sed li kaj ĉi tiu besto estis bonaj amikoj. Tio ŝajnis tiel stranga al li, ke li klopodis klarigi ĝin al Butch, kiu estas la sola homo kun kiu li havis la eblon paroli.
“La kamparo ja estas stranga. Jes, estas strange, kiel homoj povas ŝanĝiĝi.”
“Certe, oni ne povas esti la sama en la kamparo kiel en la urbo.”
“Vi bone diris ĝin. Kiu pensus, ke mi havos hundon? Kaj li eĉ ne estas bela hundo.”
“Estas la vero. Li ne estas tre bela.”
“Ne, ne bela. Sed plu, li ne estas stulta. Vespere kiam mi sidas kaj fumas sur la verando, mi parolas kun li. Homoj bezonas iun, kun kiu paroli.”
Butch estis okupata, pendigante la lavitajn tolaĵojn, kiujn ŝi ĵus finis blankigi. Ŝi plenigis la draton kiu etendiĝas de la malantaŭa konstruaĵo ĝis juna salika arbo. Ŝi kliniĝis super la malnova korbo por levi tolaĵon, kaj tenis ĝin per etendita brako, kiel flago dum ŝi alfiksis la tuk-pinĉilojn kiujn ŝi prenis el la poŝo de sia antaŭtuko.
Ŝi staris tie kun la suno malantaŭ ŝi, tiel ke ŝia formo videblis sur la blanka litotuko. La vento movis ŝiajn harojn kiel nimbo, kaj la suno videbligis ŝiajn maldikajn krurojn sub la malfortikaj jupoj.
Albeert rigardis ŝin dum minuto, kaj pretis diri spritaĵon. Sed li nur diris, “Jes, mi parolas al mia hundo. Mi parolas pri la urbo, kaj ankaŭ pri mi mem. Mi ne diras ke li komprenas min, sed li aspektas kvazaŭ li komprenas.”
“Sed vi certe kelkfoje sol-sentas, kvankam vi havas lin, ĉu jes?”
“Kelkfoje, sed mi kutimiĝas al ĝi.”
“Ne estas bona vivo por viro, tiel loĝi tute sola sur bieno.” Ŝi diris tion sen ia intenco.
“Nu, mi ne certas, ĉu mi restos sur la tero. Se aferoj okazas bone, mi supozas ke mi atendos iam, kaj mi vendos ĝin je la taŭga tempo.”
“Ĉu vendi vian bienon? Nu, mi supozas ke hodiaŭ estas iuj, kiuj vendus sian bienon.”
Tamen li komencis adapti sin al sia stranga nova vivo. Plej kontentigis lin, pruvi al ĉi tiuj kamparanoj ke urbulo kapablas terkultivi. Ja, li petis la vendiston klarigi siajn maŝinojn, kaj li memoris ĉion diritan. Kaj kiam li malofte vizitis aliajn, li aŭskultis ĉiun vorton pri la tero aŭ tabak-kultivado aŭ la sekva farendaĵo sur la bieno.
Plej plaĉa al li estis la malreguleco de lia vivo. Kelkfoje li havis ripoz-tagon ĉar pluvis; kelkfoje li devis labori de la frua mateno ĝis la malfrua nokto, precipe dum la sezono de transplantado. Tio estis tre malfacila.
Li dungis unu viron, kaj li dungis ankaŭ Butch, ĉar li sciis ke ŝi estis forta kaj povis persisti. Fakte ŝi estis unu el tre malmultaj virinoj en la distrikto kiu povis planti tuttage kune kun la viroj.
Li pasigis tri zorgajn tagojn sur la kondukista seĝo, kun sia dorso kontraŭ la akvujo, kiun varmigis la suno. Malantaŭ li, sur du malgrandaj seĝoj, apud la grundo, sidis Jeremy Beland kaj Butch, tenante surgenue la skatolojn de plantidoj. La klingoj ĉe la antaŭo malfermis sulkon; ili metis tie plantidon kaj tenis ĝin dum apenaŭ sekundo, buŝ-pleno da akvo fluis el la akvujo por ĝi, kaj sekve la klingoj ĉe la malantaŭ kovris la sulkon. Ili devis labori rapide, kaj la laboro lacigis la dorson. Sed ĉi tiel ili plantis mil ducent plantidojn la unuan tagon kaj mil kvarcent la duan, kaj sescent la trian antaŭ ol pluvis.
Ĉio devis esti farata rapide. Sed li sentis sin strange malkomforta. Li devis atente rigardi la ĉevalojn por gvidi ilin rekte antaŭen dum la du plantis malantaŭ li. Ili estis avidaj laborantoj kaj diris malmulte. Sed de la komenco Jeremy diris kelkajn incitetajn komentojn per sia vulgara sed amika maniero, kaj Butch respondis tute sen sinĝeno.
Tiam la suno leviĝis alte, lacigante ilin per sia brula spiro. Ili agis kvazaŭ maŝinoj. De tempo al tempo, la plantistoj ŝtelis buŝplenon da akvo celita por la plantidoj — ili trinkis ĝin de la manplato kun la glueca grundo ankoraŭ sur la mano.
Ili ripozis meztage post kiam ili manĝis apud la rivero. En la prema meztaga varmego, la rivero aspektis kiel fandita stano. Albert proponis bani, kaj la alia viro komence malakceptis — eble la ideo surprizis lin, eble li intencis paroli kun Butch — kaj sekve sekvis lin al la akvo. Ili glitis en la rivereton inter la fragmitoj, kaj la vitra lumo brilis sur iliaj malmolaj fortikaj viraj korpoj. Butch intertempe profunde dormis.
Sed kiam la fina tago alvenis, antaŭ ol la ŝtormo komenciĝis, la vetero tre malfaciliĝis. Ili povis senti ke ŝtormo venos, do ili rapidis planti. La ĉielo estis tiel peza, ke la ŝvit-gutoj falis kiel pluvo en la sulkon. Kaj, sendube instigite de la elektro en la aero, Jeremy denove komencis turmenteti la junulinon, kaj tuŝis ŝiajn genuojn kiam ajn ŝiaj manoj estis okupitaj.
Antaŭ ili, la dorso de Albert iĝis strange malmola kaj streĉita.
Kelkaj tagoj pliposte, li rimarkis tranĉ-vundon sur la frunto de Butch.
“Ho, Marie, ĉu vi batalis?”
Ŝi daŭris labori senvorte.
“Mi supozas ke vi estis festanta. Kio estas tio?”
“Estas nenio,” diris ŝi per mallaŭta griza voĉo. Li sentis, ke io stranga okazas.
“Ĉu vi stumblis?”
Ĉi-foje ŝi turnis sin kaj rekte rigardis lin per siaj grandaj pezaj okuloj.
“Ne, mi ne stumblis. Ĉi tion faris Jean-Jacques.”
“Ĉu Jean-Jacques?”
“Jes, unu el la filoj Vaillancourt, tiu kiu havas proksimume dek ses jarojn.”
“Kial li faris tion? Ĉu li frenezas?”
“Ni luktis.”
“Diru al mi pri tio.”
Li insistis, plimulte pro deziro daŭrigi la konversacion ol pro scivolemo. Li sentis tion de tempo al tempo — li bezonis esti kun aliaj homoj. Ĉagrenis lin ke li ĉiam estis sola kun la malvarma sensoneco de la naturo.
“Do vi luktis,” li diris denove. “Mi pensas ke tiu Jean-Jacques estas bona junulo kiu atingos multe. Ŝajnas ke vi ŝatas amatojn kiuj estas junaj.”
“Li ne estas mia amato. Li estas malbonulo. Li ĵetis tason al mia kapo. Tio minacis mian vivon.”
“Kion vi faris al li antaŭ tio?”
“Li komencis la aferon. Mi ne permesis al li kisi min en la laktodomo hieraŭ, do li diris malbonaĵon al mi. Mi ne faris malbonon al iu ajn. Mi ne deziras ion ajn krom ke homoj ne faros malbonon al mi. Li diris ke mi intence lasis la bovidon iri en la tabakon. Kaj kiam mi diris, ke estis li kiu ellasis la bovidon, kaj ke iu alia vidis tion, li komencis puŝi min. Kaj li komencis turmenti min per malbonaj nomoj.”
“Kiujn nomojn diris li?”
Ŝi neniam antaŭe parolis pri si ĉi tiel. Ŝi antaŭ longe lernis teni siajn problemojn en si, ĵeti ilin unu post la alia sur grandan amason en iun malluman angulon de sia memoro, tiel malluma ke ŝi malofte vidis aŭ sentis ilin. Nun la demandoj de Albert malfermis fenestron al tiu malluma angulo, kaj ŝia tuta amaso de problemoj klare videbliĝis, larmigante ŝiajn okulojn kaj bruligante ŝian koron.
“Kion diris li al vi, Marie?”
“Li nomis min per malbonaj nomoj. Li diris ke mi ne havas valoron, ke mi ne havas gepatrojn.”
“Ho, kion diris vi?”
“Nenion mi diris.”
Ili ĉesis paroli. Marie turnis sin al la forno, kie la pizoj kuiriĝas por la supo. Sed li aŭdis ŝin ploreti iomete de tempo al tempo. Tiutempe, la hundo vekiĝis, etendis sin kaj oscedis, montrante sian helan rozan langon, nigran palaton kaj brilajn blankajn dentojn.
“Venu ĉi tien, Patira.”
“Kial vi nomis lin Patira?”
“Kial? Mi informos vin, Marie. Tio estas nomo kiun mi vidis en libro.”
“Ĉu vi legis libron?”
“Jes, mi trovis ĝin sur benko ie. Estis en ĝi malbonŝanca viro, kiel mi. Lia nomo estis Patira. Li ĉiam havis problemojn. Tiu hundo, kiam mi lin trovis, estis tute sola, sen patro aŭ patrino. Do mi nomis lin Patira.”
“Sed ĉi tiu Patira estas malsama. Li estas bonŝanca nuntempe!”
“Eble. Kion vi pensis, Patira? Via vivo nun ne estas malbona, ĉu? Se ĝi daŭros. Sed se vi estas kiel mi, vi tute ne havos bonŝancon.”
Marie rigardis lin, kaj ŝi sentis ion en sia koro, ion varman kaj mildan, senton de frateco. Ŝi dorlotis la kapon de la hundo kaj diris, “Bona hundo.”
Kaj nun longa seka tempo venis al la tero. La ĉielo estis daŭra kaj kruela je ties majesto. Ĉiun vesperon, kiam la granda suno subiris, la horizonto aspektis kiel fajro kiu prognozis ke sekvos alia mortiga tago.
Tuttage, miloj da griloj faris senĉesan pepadon. Tio komenciĝis matene kaj daŭris ĝis la malfrua nokto, sub la mola lumo de la steloj. La varmego, kiu bakis la kampojn, premis malsupren por rompi la malfortan rikolton de homoj.
Komence, la riveretoj daŭris flui, kantante senzorge kaj gaje, fidante ke la pluvo baldaŭ revenos por kovri la ŝtonan river-fundon. Sed ilia matena muziko malfortiĝis ĝis ĝi estis nur murmuro. Kie estis malprofoundaj lagetoj, tie nun estis nur koto kun pli kaj pli da fendoj.
Komence la tabako kreskis bone en la brula varmego. La radikoj etendiĝis malsupren kaj trovis akvon en la suba tavolo de grundo. Sed la varmego etendiĝis en la sablan grundon, daŭre sekigante ĝin. La plantidoj baraktis; la radiketoj serĉis la malsekecon kiun ili sentis. Baldaŭ restis nenio trovebla, nenio krom bakita krusto kiu malrapide polviĝis.
Tiam la tigoj malfortiĝis, kaj la folioj — ilia verdeco malaperis kaj la randoj ruliĝis. Ĉiutage ili pendis plimulte, lacaj, senesperaj, mortantaj.
Komence la kamparanoj atendis. Sekve ili batalis. Sur la kampoj je la sunleviĝo, ili plenigis sitelojn en la rivero kaj donis buŝplenon da akvo al ĉiu planto. La akvo malaperis tuj, kvazaŭ oni verŝis ĝin en kribrilon. Sed la suno leviĝis alte kaj venkis ilin. Kiam la akvo tuŝis la grundon, la akvo tuj vaporiĝis kaj leviĝis en la direkto al la suno. La tuta familio laboris kiel eble plej rapide. Tiam, kiam la tagmeza suno klare venkis, la terkultivisto staris en la mezo de sia kampo, turnis la ŝvitaj frunton en la direkto al la kupra ĉielo, rigardante la veteron, serĉante eĉ venteton kiu eble sud-orientiĝos.
Kelkfoje la aero ŝajnis densa, plena je la malsekeco kiun deziris la soifanta tero, vapora kiel kaldrono. Unu nubo aperis ĉe la horizonto, komence malklara kaj malgranda, sed baldaŭ kovrante la ĉielon. La terkultivistoj venis el la domoj, viroj, virinoj kaj infanoj, rigardante la promesan ŝtormon. Ili rigardis dum ĝi etendis siajn flugilojn kiel ia granda birdo en la ĉielo, esperante ke ĝi venos al ili kaj al ilia rikolto. La pluvo falis ĉe la horizonto, aliloke, nepre aliloke. Lastminute savanta pluvo venis, precize kiam la mortinta tero ĵus senesperiĝis, bona granda pluvo — sed ne ĉe Grands-Pins. Tio okazis ĉe Saint-Sulpice, kie la grundo estas plibona kaj pluvo malpli bezonata.
Albert rezignis kaj ĝuis fari nenion. Komence, kiel la aliaj, li klopodis savi sian rikolton. Li laboris sub la batanta suno, portante akvon kiun la ĉielo rifuzis provizi, sed li rezignis. La proksimuloj havis ses, ok aŭ dek en sia familio; li estis ununura.
Li estis seniluziigita. Lin plenigis trankvila certa malŝato, ke li ne povis fari ion ajn. Nun li komencis konsciiĝi ke la naturo ne estas simpla; ĝi estis libro, kiun li ne povis legi.
Komence li imagis ke lerta urbulo facile sukcesos, se ĉi tiuj kamparanoj povas sukcesi. Li sciis nenion pri ili krom iliajn trankvilajn, stult-aspektajn vizaĝojn. Nun li sciis ke la viro en la kampoj devas scii plimulte, devas kompreni pli malfacilajn aferojn, ol la viro en fabriko. Kaj li devas scii, esti pli pacienca, pli sagaca, pli respondeca.
Tiam inside aperis en la distrikto, malica vento. Kaj super la mensoj de ties loĝantoj aperis alia speco de vento kun efikoj similaj al tiu vento kiu eltiris la malfortiĝintajn plantidojn, kies velkintaj radikoj ne povis teni la grundon.
Albert antaŭe diris al iuj el ili, ke li neniam havis bonŝancon. Aliaj malŝatis lin — ili estis malproksimaj parencoj de la maljuna Baptiste kiuj esperis heredi. Du el ili preskaŭ ekposedis la bienon, aŭ aĉetis ĝin per bagatela prezo.
Ili decidis ke Albert estis kiel Jona. La longa sekeco estis pro li. De kie venis li? Kaj la sensenca kredo je magio, kiu kaŝas en la kamparo, dormas en la mallumaj valoj, sekretaj arbaroj kaj suspektaj koroj, aperis, kiel tio nepre aperas kiam estas katastrofo. Ili preĝis sen rezulto. Ili kantis por la speciala Di-servo kontraŭ la sekeco, ili pagis por meso post meso, ĉio sen rezulto. Certe estis io, kio malhelpis tiujn rimedojn. Pro malespero, homoj ŝanĝiĝis, ili iĝis kiel antaŭ tre longe, tio estas, tima kaj kolera besto, preta forkuri kaj kaŝi sin, aŭ mordi.
La malica belo de la ĉielo ŝajne velkigis ĉiun ĝojon en iliaj koroj. Ili estis kutime simplaj kaj bonkoraj homoj, ŝercemaj anstataŭ koleremaj. Sed ili sentis siajn spiritojn plipeziĝi kiam ajn ŝtormo pendis super iliaj kampoj sed ne ellasis pluvon.
Komence ili montris sian senton nur per malkomforta, suspekta sinteno. Albert, kiu ne konis ĉi tiujn homojn, sentis sin pli kaj pli kiel eksterulo inter ili. Ili ankoraŭ diris, “Bonan matenon” al li kiam ili renkontiĝis sur la vojoj. Sed se li turnis sin post kiam li preterpasis aron da terkultivistoj, li vidis ke ili fiksrigardas lin kaj flustras.
Estis Butch kiu klarigis la aferon al li.
Unu matenon, ŝi ne alvenis. Kiam li revenis post malvigla klopodado helpi siajn mortantajn plantojn en la kampoj, li trovis nek la junulinon, nek la kafon kiun ŝi ĉiam faras por li je tiu horo.
La sekvan tagon ŝi aperis kaj donis al li lian manĝon je malĝoja senvorteco.
“Mi pensas ke mi ne povos veni plu, sinjoro Albert,” diris ŝi.
“Kial ne, Marie?”
“Mi nur ne povas veni.”
“Ĉu vi malsanas?”
“Ne, mi ne malsanas.”
“Do, kial?”
Ŝi komencis lavi la telerojn, kun sia dorso al li. Ŝi kliniĝis super la lav-pelvo kaj li povis vidi nur siajn ŝultrojn kaj la grandan flavan har-bulon kaj molajn orajn haretojn sur la dorso de ŝia kolo. Li forgesis sin momente, rigardante ŝin. Li estis sola tre longe. Tiam li memoris la nuntempon, la aktualan problemon.
“Kial vi ne volas reveni? Ĉu mi ne pagas sufiĉe?”
“Ne estas pro tio. Tio donas al mi iom da mono; ĝi estas la sola mono kiun mi ricevas. La familio Vaillancourt ne donas al mi monon; mi nur laboras por ricevi manĝojn kaj loĝejon.”
“Do kio estas la kialo?”
Ĉi tiun fojon, ŝi turnis sin kun malsekaj okuloj. Li apenaŭ rekonis ŝian vizagon. La brileco mankis kaj li unuafoje rimarkis, kiel brila kaj bela estis ŝia rideto antaŭe.
“Ili estas malbonoj, sinjoro Allbert. Malbonaj homoj, mi diras al vi. Ili diras…. Ili diras….”
“Kion ili diras?”
“Ili diris ke vi estas malbonŝanca, ke vi alprenis vian malbonŝancon en la paroĥon. Ili diras…. Ili diras ke ne pluvoj ĝis vi foriros.”
“Do, tio estas tio. Jes.”
Tra la malferma pordo envenis Patira, kaj li kuŝis ĉe la piedoj de sia mastro. Albert kliniĝis kaj li dorlotis la hundon maŝine.
“Bona hundo. Bona hundo.”
“Kaj tiam la familio Vaillancourt diris, ke mi ne venu ĉi tien.”
Ekstere la timegiga venk-kanto de la griloj anoncis alian tagon de varmego, alian tagon de malvenko.
“Tio ne estas senca,” respondis Albert. Li ridis, sed ĝi estis surfaca rido, kiel ondeto sur senfunda lago.
“Mi scias, ke mi neniam estis bonŝanca. Sed Marie, tio estas sensenca, ĉu jes?”
Butch hezitis. Ŝi komencis traloti sian lav-tukon por eviti rigardi lian vizaĝon. “Mi ne scias. Vere, mi ne scias. Sed same, ĉi tia vetero estas stranga. Oni neniam antaŭe spertis ĉi tian veteron. Maleblas scii.”
La afero daŭris kelkajn tagojn. La proksimuloj komencis ŝiri la foliojn de la plantoj kiuj pluvivas. Ĉi tio estas malfacila laboro. Oni devas kliniĝi tuttage, forprenante la senutilajn ŝosojn kiuj malhelpas la kreskon kaj etendiĝon de la bonoj folioj.
Sed kiam Albert klopodis trovi helpantojn, li trovis neniun. Iuj diris ke ili jam havas laboron. Aliaj nur rigardis lin, kaj kiam li ne foriris, ili turnis la dorsojn al li.
Tiam li ricevis leteron de la vendisto, kiu diris ke li devas pagi pro la maŝinoj kiuj li aĉetis. Sed kiam li subskribis, li kredis ke li ne devos pagi ĝis la fino de la rikoltado, ĝis la rikolto vendiĝos, ĝis li ricevos la monon, kiam ajn.
Unu vesperon, estis alia vespero kiam la aero estis kiel glueca, amara aĵo. Li sentis, ke estas la fino. Li iris trans la kampo kie la flaviĝantaj tigoj staris laŭ vicoj, kvazaŭ velkintaj oferaĵoj sur etaj tomboj. Li iris rekte malsupren, senrigarde, paŝe premante la tabakon, kiu susuris kvazaŭ silko sub la piedoj.
Ĉe la fundo de la valo, li rigardis la riveron dormi trankvile. Ĝi estis tre malgranda rivero, kun riverbordoj tro grandaj. Li haltis kaj manĝis manplenon da framboj maŝine. Sang-ruĝa suno subiras en maro de nebulo. Ĝiaj finaj radioj atingis la herbejojn — ili ne estis ĉi-sezone verdaj kiel kutime, sed sufiĉa flavaj, pretaj esti forbruligitaj. La aero estis malseka, kaj ŝvito fluis de lia frunto, kaj li sentis la salon en la okuloj. Patira staris, spiregante, kaj la soifa tero trinkis lian salivon.
Ili reiris supren al la domo en la mallumo, la mastro kun alta kapo kaj la hundo sekvante. Ili sidis sur la portiko ĝis estis tre mallume.
Tiam Albert ekbruligis sian port-lampon. Li iris de pordo al pordo, fermante ĉiun pordon malantaŭ si kaj fermante ĉiujn fenestrokovrilojn. Li faris pakaĵon de vestaĵoj kiel tiu, kiun li alprenis, ne pligranda, ne malpligranda. Kiam estis nigre mallume, li enlitiĝis. Kiam li vekiĝis, ŝajnis kvazaŭ li tute ne dormis, sed lia horloĝeto montris, ke estas la kvara horo matene.
Ekstere, la nokto finiĝis, sed la matena aero estis sen malvarmo. Li rigardis la ĉielon, kaj ne estis steloj. La tero ŝajnis strange sensona. Kial la birdoj ĉesis pepi? Restis kelkaj faboj de la anataŭa tago; li manĝis ilin malvarmaj, kun iomete de pano kaj buŝpleno da akvo.
Ekstere, malklara malbrila luno estis videbla en la oriento sub la nuboj. Li devas esti rapida.
Patira estis en sia dormejo proksime al la pordo. Albert aŭdis lin moviĝi dorme. Li hezitis, sed ne vokis lin.
Li piediris al la konstruaĵo kaj elvenis portante sian hakilon. Li ĉirkaŭrigardis momente; sekve li iris malsupren en la direkto al la kampo kaj li trovis sin inter la tabakaj plantoj. Ne, tio ne estas taŭga loko!
Li turnis sin al la rivereto kie estis kavo kun verdaj arbedoj en la ombro. Li fajfis mallaŭte, kaj aŭdis respondan bojon.
Kiam Patira atingis lian flankon, spiregante post la kuro, li batis lin per la hakilo, sen vorto, sen dorloto. Tiam li komencis fosi profundan truon. Li ne ploris larmon, sed liaj lipoj estis firme fermaj. Li forĵetis la hakilon, kiel eble plej malproksime per sia tuta forto.
Tiam li reiris al la domo, levis sian pakaĵon, kaj foriris en la griza lumo de tagiĝo.
Kaj nun, preter kelkaj domoj, ombro elvenis de malantaŭ aro de abiaj arboj. Butch ŝajne vidis lin de la subtegmenta fenestro. Ŝi surhavis robon, sed ŝiaj ŝuoj ne estis ligitaj, kaj ŝiaj haroj pendas libere ĉe ŝia dorso.
“Saluton. Ĉu estas vi, Marie?”
“Al kie vi iras tiel?” Ŝi fingromontris lian balancantan pakaĵon.
“Ho, jes, jes,” li diris, sentante ke ŝi divenis. “Mi iras al la urbo. Ĉi tiu loko ne taŭgas al mi.”
Li komencis piediri plu. Butch hezitis momente, kaj sekve pasadis apud li.
“Ĉu ne estas problemo al vi, foriri ĉi tiel?”
Li skuis la ŝultrojn kaj ne respondis.
“Plaĉus al mi, se vi informus min antaŭe.”
“Kial?” Li klopodis ŝerci pri ĝi. “Ĉu vi estus veninta kun mi?”
Ŝi haltis dum momento, senvorta. Tiam ŝi tuŝis lian ŝultron milde, kaj ankaŭ li estis senmova. “Ĉu iri kun vi? Ĉu foriri kun vi?”
Estis neniu sono inter ili. Bruetoj komenciĝas en la domo de Vailllancourt. Ŝi parolis mallaŭte, kaj la vortoj venis supren kvazaŭ klara akvo de fonto: “Eble. Jes, mi estus irinta kun vi se vi estus dezirinta min.”
Tiam li rigardis ŝin, rigardis ŝin rekte, ĉiom da ŝi.. Li rigardis per okuloj pli klaraj ol iam ajn antaŭe, kvazaŭ li ne rigardis ŝin antaŭ tiu matenaĉo: ŝian puran buŝon kun ties stranga rideto, ŝian maldikan talion, ŝiajn fortajn, rektajn krurojn super ŝiaj neligitaj ŝuoj. Li sentis ke en la tuta pejzaĝo, nur ŝi ne estis fremda, nur ŝi estis amika, nur ŝi estis valora al li kvankam li ne antaŭe pensis ĝin. Ŝi estis la sola posedaĵo, kiun loi volis kun preni.
“Bone. Ĉu vi venas?”
Li vidis ŝin heziti momente, turni sin kaj rigardi la domon, kiu ne estis ŝia hejmo kvankam ŝi loĝis tie longe. Li sciis ke se ŝi iros retren, eĉ nur por akiri ion, li devos iri plu sola.
Sed ŝi nur kliniĝis kaj nodigis la ŝuajn ŝnuretojn. Sekve ŝi atente tordis la longajn harojn por fari bulon ĉe la malantaŭo de la kolo.
Ili foriris.
Ili iris longe laŭ la vojo antaŭ ol ili haltis la unuan fojon. Ili piediris dum preskaŭ horo, kaj ili atingis la supraĵon de la longa deklivo. Ili haltis por spiri. Allbert staras, rigardante al la oriento. Ŝi sidas sur la sablo ĉe la voj-flanko.
Maŝine kaj ne tre facile, ŝi fingre desegnis sur la sablo: ALBERT, BUTCH.
Li rigardis kion ŝi faras, kaj ŝi ruĝiĝis. Li uzis la piedon por milde forviŝi la n omon BUTCH, kaj kliniĝinte li skribis la nomon MARIE.
Ili staris denove.
Radio de lumo brilis tra truo en la nuboj kaj trafis ilin. Ili rigardis malproksime al la okcidento. Super Grands-Pins estis griza amaso de nuboj portantaj afablan pluvon, kaj en la oblikvaj sun-radioj ili povis vidi la longajn, malhelajn strekojn de la pluvego.
“Vidu Marie. Ili havas sian pluvon!”
Ŝi aldonis, preskaŭ flustre: “Ili ricevis sian pluvon — post kiam vi foriris.”
“Jes,” diris Albert sentreme, “kaj ni havas la sunlumon.”