Sergej la superhomo / novelo de Leacock

Sergej la superhomo

Rusa romano

(Tradukite helpe de ŝukorno) (1916)

 

Noto de la eldonisto, aŭ apoteoza panegiro

fare de profesia entuziasmulo

 

Prezentonte rusan romanon, ni ne bezonas pardonpeti la legantojn. Neniel estas dubinde, ke la estonteco de la tutmonda literaturo fasoniĝas en Rusujo. La nomoj de Torstoj aŭ Turgenjumo aŭ Dostojevs…kiu? estas jam vaste disvastigitaj en Usono. Ni povas aserti, ke Sergej la superhomoestas la plej distinga rusaĵo verkita de jaroj. La rusa mondrigardo estas melankolia kaj fatalisma. Ĝin malgajigas la mornaj Volgaj arbaregoj, kaj deprimas la senlima silento de la siberia stepo. Tial, la rusa parolmaniero, kiel la rusa pensado, estas rekta, lakona kaj preskaŭ kruda pro sia elementa potenco. Ĉio tio ĉi riveliĝas en Sergej la superhomo. Ĝi estas la plej rekta, lakona, kruda aĵo, kiun ni iam vidis. Ni montris la manuskripton al amiko nia, recenzisto, viro kiu grande majstras la recenzadlingvon, pli ol kiu ajn en Novjorko hodiaŭ. Li tuj deklaris: «Tio ĉi estas grandioza. Grandiozaĵo fare de grandiozulo, homo kun grandiozaj ideoj, verkante grandioze. La tuta afero entenas grandiozecon, kiu estas…» Li silentis momenton, pripensante, kaj daŭrigis: «… grandioza». Sinkante en sian brakseĝon, li ripetis «grandioza, grandioza», ĝis ni forlasis lin. Poste, ni montris la romanon al brita recenzisto, kiu diris senhezite (aŭ post tre eta paŭzo): «Nu, ne tro malbonas, ĉu?» Finfine, ni mem legis la rakonton, post kio, leviĝante – elĉerpanta faro, parenteze – ni elbuŝigis: «Mirinde sed terure». Dum la (senpaga) tagmanĝo, ni plurfoje angore tremeris.

 

Ĉapitro I

 

Dum sia infanaĝo, Sergej vivis kun sia patro, Ivan Ivanoviĉ, kaj sia patrino, Katrina Katrinoviĉ. En la familia hejmo loĝis ankaŭ Nicka, la servistino, Gliĉ, la servisto, kaj ties edzino, Jump, la kuiristino.

 

La domo kuŝis ĉe la limo de malgranda rusa urbo, meze de Rusujo. Ĉien ĉirkaŭ ĝi streĉis vasta ebenaĵo, tra kiu rivero lante fluis inter malaltaj bordoj, sub griza ĉielo.

 

La ebenaĵon trairis vojo sennoma kaj senreliefa. Malproksime oni foje vidis muĵikonstirantan tri-ĉevalan tarantulon, aŭ eble Gruntov, la porkisto, prizorgante la porkojn. Vidfine, la vojo malaperis preter la horizonto.

 

«Kien ĝi?» demandis Sergej. Sed neniu povis respondi.

 

Vintre venis la neĝegoj kaj frostiĝis la rivero kaj Sergej kapablis surmarŝi ĝin.

 

Je tagoj tiaj, Malfruantov, la poŝtisto, frapis ĉe la pordo kaj pro la malvarmo stamfis, transdonante leterojn al Gliĉ.

 

«’Stas malvarme», ĝemis Malfruantov.

 

«Laŭ la volo de Dio», respondis Gliĉ. Tiam, li prenis glason de preskaŭ bojlanta kvasde sur la granda stovo el ligno farita, kiu kuŝis en la kuirejo.

 

«Trinku, fraĉjo», li diris al Malfruantov, kaj Malfruantov respondis: «Oĉjo, je via sano» kaj li reprenis la vojon, denove piedstamfante.

 

Kaj poste alvenis la printempo, kaj floretoj heligis la ebenaĵon, kaj Sergej plukis ilin. Kaj poste falis la pluvo kaj Sergej kaptis ĝin en taso. Kaj poste venis la somero kun sia varmego kaj siaj ŝtormoj, kaj Sergej timeme rigardis la fulmojn.

 

«Pro kio la fulmo?» li demandis al Jump, la kuiristino, dum ŝi knedis la kaĉoski, aŭ paston, por pretigi betonski, aŭ patkukojn por la morgaŭo. Jump skuis sian kukurbski, aŭ kapon, kun perpleksa mieno sur sia faŭkaĉski, aŭ vizaĝo.

 

«Estas pro la volo de Dio», ŝi diris.

 

Tiel, pensema knabo fariĝis Sergej.

 

Foje li diris al sia patrino: «Matrinska(panjeto), kial bluas la ĉielo?» Sed ŝi ne povis respondi.

 

Foje li demandis al sia patro: «Buf(patro en la rusa), kio estas trioble ses?» Sed ne sciis li.

 

Ĉiujare kreskis Sergej.

 

La vivo komencis perpleksigi la knabon. Ĝin li ne komprenis. Nenion ajn oni povis klarigi al li.

 

Foje, li konversaciis kun Gliĉ, la servisto.

 

«Gliĉ», li demandis, «kio estas moralo?» Sed Gliĉ ne sciis. Dum sia simpla vivo, li neniam estis aŭdinta pri ĝi.

 

Foje homoj venis al la hejmo: Malklerulov, la instruisto, kiu scipovis legi kaj skribi, kaj Selzonov, la jungilaristo, kiu faris jungilaron.

 

Iam alvenis Popov, la policisto, vestita en sia pelta uniformo. Antaŭ la domo li haltis por noti la nomojn de la loĝantoj. Kaj kiam alvenis la vico de Gliĉ, Sergej rimarkis kiom la maljunulo tremis kaj lakeis antaŭ Popov, timkliniĝante dum li alportis trikruran tabureton kaj diris: «Sidu ĉe la fajro, Barin: ‘stas malvarme». Popov ekridis kaj diris: «Kiel en Siberio, ĉu ne, fraĉjo maljuna?» Kaj li aldonis: «Kuspu vian manikon ĝiskubute, por montri ĉu nia marko ankoraŭ estas videbla». Kaj Gliĉ kuspis sian manikon ĝis la kubuto, kaj Sergej vidis markon tie, brulvundon nigran kaj profundan.

 

«Ĝuste kiel mi pensis», diris Popov, kaj li ekridis. Sed Jump la kuiristino taŭzis la fajron kun bastono, tiel, ke fajreroj ekflugis al la vizaĝo de Popov. «Vi sidas tro proksime al la fajro, barinĉjo», ŝi diris. «’Stas danĝere.»

 

Dum la tuta vespero, Gliĉ sidis en angulo de la kuirejo, kaj Sergej vidis larmojn flui de liaj okuloj.

 

«Kial ploras li?» demandis Sergej.

 

«Li estis en Siberio», respondis Jump verŝante akvon en la kaldronegon por la supo de la semajno post la venonta.

 

Sergej iĝis pli kaj pli pensema ĉiujare.

 

Ĉiutagaj aferoj, ajnaj okazaĵoj, pripensigis lin. Iun tagon, li vidis kamparanojn, kiuj dronigis impostiston en la rivero. La spektaklo ege impresis lin. Li ne povis kompreni. Io ŝajnis misa pri ĝi.

 

«Kial oni dronigis lin?» li demandis al Jump, la kuiristino.

 

«Li kolektis impostojn», respondis Jump, kaj ŝi ĵetis manplenon da tasoj en la tasujon.

 

Iam poste, ekestis granda ekscito en la urbo kaj uniformportantaj homoj kuris tien kaj reen kaj ĉiuj staris ĉe sia pordo kaj vigle parolis.

 

«Kio okazis?» demandis Sergej.

 

«Estas pri Popov, la policisto», respondis Gliĉ. «Oni trovis lin apud la rivero.»

 

«Ĉu li estas morta?» demandis Sergej.

 

Gliĉ solenege fingromontris la teron. «Ĉi-sube li kuŝas!» diris li.

 

La tutan tagon, Sergej pridemandis. Sed neniu volis respondi. «Popov estas morta», ili respondis. «Oni trovis lin apud la rivero, la koro trapikita de liaj ripoj.»

 

«Kial oni murdis lin?» demandis Sergej.

 

Sed neniu volis diri kion ajn.

 

Post tiu okazaĵo, Sergej fariĝis eĉ pli perpleksa ol antaŭe.

 

Ĉiuj rimarkis kiel pensema estas Sergej.

 

«Saĝa knabo li estas», ili diris. «Iam, li estos klera viro. Li scipovos legi kaj skribi.»

 

«Dio defendu nin!» elkriis Gliĉ. «’Stas danĝere.»

 

Iun tagon, Ŝraŭbmankulov, la popo, envenis la hejmon kun granda papera rulaĵo.

 

«Kio ĝi estas?» demandis Sergej.

 

«La aboco», respondis Ŝraŭbmankulov.

 

«Donu ĝin!» ekkriis Sergej avide.

 

«Ne la tutaĵon», diris Ŝraŭbmankulov, ridante. «Jen parto de ĝi», kaj disŝirinte pecon el la rulaĵo, li transdonis ĝin al la knabo.

 

«Dio savu nin!» diris Jump, la kuiristino. «’Stas malsaĝa faro», kaj skuante la kapon, ŝi ĵetis plian argilpecon en la forno por ke la fajro brulu pli arde.

 

Tiam ĉiuj eksciis, ke Sergej lernas la abocon, kaj lerninte ĝin, li iros al Moskvo, ĉe la Teknik, por lerni la ceteron.

 

Tiel pasis tagoj kaj monatoj. Iun tagon, Ivan Ivanoviĉ diris: «Li estas ja preta», kaj de sur breto kaŝita malantaŭ la ligna forno en la kuirejo, li tiris sakon de rubloj, kiujn li kalkulis laŭ la rusa maniero: «Dek kaj dek kaj dek, kaj pliaj dek, kaj ankoraŭ dek», ĝis li ne eblis kalkuli plu.

 

«Dio ŝirmu nin!» ekkriis Jump. «Jen li estas riĉa!» kaj ŝi verŝis oleon kaj grason miksitajn kun sablo en la panpasto, kiun ŝi knedegis per bastonfrapoj.

 

«Li devas pretiĝi», ili diris. «Li devas aĉeti vestaĵojn. Baldaŭ, li iros al Moskvo, al la Teknik, kaj iĝos saĝulo.»

 

Nu, iun tagon haltis antaŭ la pordo droski-n, aŭ unu-ĉevalan kaleŝon, en kiu veturis viro, kun fraŭlino siaflanke. La viro haltis ĉar li perdiĝis, kaj Gliĉ fingromontris la alhorizontan vojon. Sed lia mano kaj genuoj tremis, ĉar en la rigardo de la demandanto videblis nigra malamo kaj kruela potenco. Kaj li surhavis uniformon kaj latuno ornamis lian kaskedon. Sed Sergej povis vidi nur la fraŭlinon. Ne estis malamo en ŝiaj okuloj, nur granda fajro, kaj ŝia rigardo flugis preter la horizonto, Sergej ne sciis kien. Kaj dum rigardadis Sergej, ŝi turnis sin al li kaj iliaj rigardoj interrenkontis, kaj li ekkomprenis, ke li neniam forgesos ŝin. Kaj li vidis en ŝia vizaĝo, ke ŝi neniam forgesos lin. Ĉar tiel estas amo.

 

«Kiuj estas ili?» demandis Sergej, sekvante Gliĉ endomen.

 

«’Stas Kvarc, la policestro», respondis Gliĉ, kaj siaj genuoj plu tremis dum li parolis.

 

«Kien li kondukas ŝin?» demandis Sergej.

 

«Al Moskvo, al la malliberejo. Tie, oni pendumos ŝin ĝissufoke.»

 

«Kiu ŝi estas», demandis Sergej, «kaj kion ŝi faris?» kaj li mense revidis ŝian vizaĝon kaj ŝian rigardon kaj granda fajro inundis siajn vejnojn.

 

«Ŝi ‘stas Olga Ilejiĉ», respondis Gliĉ. «Ŝi faris la bombon, kiu mortigis Popov‑n, la policisto, kaj pro tio, oni pendumos ŝin kaj ŝi mortos.»

 

«Dio defendu nin», flustris Jump, kaj ŝi ĵetis pli da argilo en la forno.

 

 

Ĉapitro II

 

Sergej iris al Moskvo. Li matrikuliĝis ĉe la Teknik. Li iĝis studento. Li lernis geografion kun Stoj, la profesoro, astrografion kun Fodĵ, la docento, kaj giliodezion, orgastrofion kaj aliajn naciajn rusajn fakojn.

 

La tutan tagon li laboris kun atento nemalfortiĝanta. Liaj profesoroj estis entuziasmaj. «Se li tiel arde studas», ili diris, «li iam iĝos profesoro».

 

«Tro juna li estas», respondis Stoj, karesante sian barbon. «Ankoraŭ tro da haroj sur lia kapo.»

 

«Tro bone vidas li», aldonis Fodĵ. «Li atendu, ke sia vidado malakriĝu.»

 

Sed ĉiutage, dum li laboradis, Sergej pripensis. Kaj liaj pensoj estis pri Olga Ilejiĉ, la fraŭlino, kiun li estis vidinta kun Kvarc, la policestro. Li demandadis sin kial ŝi murdis Popov-n, la policisto. Li demandadis sin, ĉu ŝi estas morta. La afero ŝajnis tute maljusta.

 

Iun tagon, li pridemandis sian profesoron.

 

«Ĉu la leĝo estas justa?» li diris. «Ĉu oni rajtas mortigi?»

 

Sed Stoj skuis la kapon senresponde.

 

«Ni daŭrigu nian orgastrofion», li diris. Kaj li tremis tiom, ke la kreton lia mano apenaŭ eblis reteni.

 

Sergej ĉesigis sian demandadon, sed pripensis eĉ pli profunde. Dum la tuta vojo de la Teknikal la strato ĉe kiu li loĝis, li pripensadis. Kaj dum li supreniris la ŝtuparon ĝis la domo kie li loĝis, li pripensadis. Kaj dum li supreniris la ŝtuparon ĝis sia subtegmenta ĉambreto, li ankaŭ pripensadis.

 

La domo en kiu loĝis Sergej estis tiu de sinjorino Vaseliĉ. Ĝi estis granda nigra konstruaĵo ĉe malhela strato. Neniu arbo kreskis ĉe la strato, kaj neniu infano ludis tie. Kaj kontraŭ la domo de sinjorino Vaseliĉ kuŝis ŝtona domego kun stangoj antaŭ la fenestroj, en kiu ĉiam regis granda silento. En ĝi nenia lumo vidiĝis kaj neniu eniris aŭ eliris ĝin.

 

«Kio ĝi estas?» demandis Sergej.

 

«La domo de la mortintoj» respondis sinjorino Vaseliĉ, kaj ŝi skuis la kapon kaj rifuzis paroli plu.

 

La edzo de sinjorino Vaseliĉ estis morta. Neniu parolis pri li. En la domo loĝis nur studentoj. La plejparto estis diboĉuloj, kiel oni ofte vidas ĉe studentoj. Nokte, ili kutimis sidi ĉe la tablo de la granda ĉambro, drinkante kvas-n faritan el segaĵo fermentita en siropo, aŭ golgol-n, la rusa absinto, kiun oni faras trempante ribon en sitelo de ŝaŭm-akvo. Poste, ili ludis kartojn, ĵetante alumetojn sur la tablon por veti – «Dek kaj dek kaj pliaj dek» – ĝis ne plu restis alumetoj. Tiam, ili diris: «Alumetojn ni ne plu havas; ni dancu». Kaj ili dancis ĝis sinjorino Vaseliĉ eniris la ĉambron kun kandelo ĉemane kaj diris: «Fraĉjoj, estas la deka; enlitiĝu». Tiam ili enlitiĝis. Ja diboĉuloj ili estis, kiel ĉiuj studentoj.

 

Sed en la domo de sinjorino Vaseliĉ loĝis du studentoj, kiuj ne estis diboĉaj. Ili estis fratoj. Ili loĝis en longa kela ĉambro. Ĝi situis tiel malalte, ke ĝi kuŝis sub la nivelo de la strato.

 

La du fratoj estis palaj, longharaj. Iliaj okuloj estis enprofundigitaj.Ili havis nur malmulte da mono. Sinjorino Vaseliĉ donis al ili manĝaĵon. «Manĝu, filĉĵoj», ŝi diris. «Vi ne devas morti.»

 

La fratoj laboris la tutan tagon. Ili estis veraj studentoj. Unu frato nomiĝis Ielov. Li estis pli alta ol la alia, kaj pli forta. La alia frato nomiĝis Trapelov. Li ne estis tiom alta kiom Ielov, nek tiom forta.

 

Iam, Sergej eniris la ĉambron de la fratoj. Kiel kutime, ili laboris. Ielov sidis ĉe tablo. Malfermita libro kuŝis antaŭ li.

 

«Pri kio temas ĝi?» demandis Sergej.

 

«Pri solida geometrio», respondis Ielov, kaj lumeto flagris en siaj okuloj.

 

«Kial studas vi ĝin?» demandis Sergej.

 

«Por liberigi Rusujon», diris Ielov.

 

«Kaj kiun libron legas vi?» demandis Sergej al Trapelov.

 

«Libro pri elementa trigonometrio», diris Trapelov, kaj li tremblis kiel folio.

 

«Pri kio instruas ĝi?» demandis Sergej.

 

«Pri libereco!» diris Trapelov.

 

La du fratoj rigardis unu la alian.

 

«Ĉu ĉion ni rivelu al li?» demandis Ielov.

 

«Ne ankoraŭ», diris Trapelov. «Li ade studu antaŭ. Poste, li scios.»

 

Ekde tiam, Sergej ofte vizitis la du fratojn.

 

Ili donis librojn al li. «Legu», ili diris.

 

«Kiuj estas ili?» demandis Sergej.

 

«Ili estas en fremda lingvo», diris Trapelov. «Ili estas malpermesitaj libroj. Oni malpermesas ilin en Rusujo. Sed ili entenas veron kaj liberecon.»

 

«Donu unu al mi!» elkriis Sergej.

 

«Prenu tiun ĉi», diris Trapelov. «Kaŝu ĝin sub via mantelo. Neniu alia vidu ĝin.»

 

«Kio estas ĝi?» demandis Sergej, tremante kontraŭvole.

 

«Fundamenta Krestomatio», diris la fratoj.

 

«Ĉu malpermesite?» demandis Sergej.

 

La fratoj rigardis lin. «Mortige estas legi ĝin», ili diris.

 

Tiam Sergej venis ĉiutage pruntepreni librojn de Ielov kaj Trapelov. Nokte, li legadis ilin. Ĉiuj estis malpermesitaj. Neniu en Rusujo legis ilin. Sergej legis Aktoj de la Akademio. Ĝin li legis febre, de komenco al fino. Li legis, Ekzercarokaj lian menson ĝi ekflamigis. «Ĉu ĉio tio ĉi povas esti vera?» li demandis sin.

 

La libroj malfermis novan mondon al Sergej.

 

La fratoj ofte rigardadis lin dum li legis.

 

«Ĉu ĉion ni rivelu al li?» diris Ielov.

 

«Ne ankoraŭ», respondis Trapelov. «Li ne estas preta.»

 

Iun nokton, Sergej eniris la ĉambron de la du fratoj. Ili ne legis siajn librojn. Sternite ĉie sur la planko estis forĝistaj iloj, kaj dratoj, kaj metalpecoj. Tie kuŝis krisolo kaj sub ĝi, blua fajro brulis arde. Apud ĝi laboris la du fratoj. Sergej povis vidi iliajn vizaĝojn ĉe la lumo de la fajro.

 

«Ĉu ni ĉion rivelu al li, nun?» demandis Trapelov. Lia frato kapjesis.

 

«Diru al li», li respondis.

 

«Fraĉjo», diris Trapelov, kaj li leviĝis de apud la fajro kaj staris rekte, ĉar altstatura li estis, «ĉu vi pretas fordoni vian vivon?»

 

«Kiacele?» demandis Sergej.

 

La fratoj skuis la kapon.

 

«Tion ni ne povas riveli», diris ili. «Estus tro frue. Ĉu vi volas kunlabori kun ni?»

 

«Al kio?» demandis Sergej.

 

«Ni devas ne diri», respondis la fratoj. «Ni povas nur demandi ĉu vi pretas helpi nin pri nia entrepreno, per via tuta povo kaj via vivo se necesas?»

 

«Kia estas via entrepreno?» demandis Sergej.

 

«Ni devas ne riveli ĝin», ili respondis. «Diru nur tion: ĉu vi pretas fordoni vian vivon por savi aliulon, por savi Rusujon?»

 

Sergej silente pripensis. Li pensis pri Olga Ilejiĉ. Nur por ŝian vivon savi, li estus preta fordoni sian.

 

«Mi ne povas», li respondis.

 

«Bonan nokton, fraĉjo», diris Trapelov milde, kaj li reprenis sian laboron.

 

Tiel pasis monatoj.

 

Sergej studis senĉese. «Se ja ekzistas la vero», li pensis, «mi ĝin trovos». Senĉese li pensadis pri Olga Ilejiĉ. Lia vizaĝo fariĝis pala. «Justeco, justeco», li pensadis. «Kiaj estas justeco kaj vero?»

 

Ĉapitro III

 

Sergej loĝis jam ses monatojn ĉe sinjorino Vaseliĉ kiam lia patro, Ivan Ivanoviĉ, sendis Gliĉ-n, la servisto, kaj Jump-n, la kuiristino, ties edzino, al Moskvo por vidi kiel fartas la filo. Kaj Ivan antaŭe kalkulis rublojn el sako – «dek kaj dek kaj ankoraŭ dek» – ĝis Gliĉ diris: «Dankon. Tion portos mi».

 

Tiam ili pretiĝis. Gliĉ prenis anason el la lageto kaj enpoŝigis fiŝon, kune kun fromaĝo aroma kaj fasko de ajlo. Kaj Jump prenis ojlon kaj panpaston kaj miksis ilin kun gudro kaj bategis la tutaĵon per ferstango por fari pudingon.

 

Post longa piediro, ili finfine atingis Moskvon.

 

«Kia vasta urbo», diris Gliĉ, rigardante la lumojn kaj la amason ĉirkaŭ li.

 

«Dio defendu nin», diris Jump. «Ĝi estas danĝera loko por malforta virino.»

 

«Malmulton riskas vi», respondis Gliĉ, rigardante ŝin.

 

Do ili plu marŝis, serĉante la domon de sinjorino Vaseliĉ.

 

«Kiel brilaj estas la lumoj!» diris Gliĉ, kaj li senmoviĝis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Tiam li montris fingre burleski-n, aŭ teatron.

 

«Ni ripozu tie ĉi», li diris.

 

«Ne», respondis Jump. «Male, rapidu ni.»

 

«Vi estas laca», diris Gliĉ. «Donu la pudingon al mi kaj antaŭenrapidu, por ke vi povu ripozi pli frue. Mi reatingos vin poste, kun la pudingo kaj la fiŝo.»

 

«Mi ne estas laca», diris Jump.

 

Ili fine alvenis al la domo de sinjorino Vaseliĉ. Kaj ekvidinte Sergej-n ili diris: «Kiel alte li staras kaj kiom bele li kreskis!» Sed ili fakte pensis: «Li estas pala. Ivan Ivanoviĉ eksciu».

 

Kaj Gliĉ diris: «Jen la rubloj senditaj de Ivan Ivanoviĉ. Kalkulu ilin, filĉjo, kaj vidu ĉu la sumo estas ekzakta».

 

«Kiom da ili devus esti?» demandis Sergej.

 

«Mi ne scias», diris Gliĉ. «Vi devas kalkuli kaj vidi.»

 

Tiam Jump diris: «Jen pudingo, filĉjo, kaj fiŝo kaj anaso kaj fromaĝo kaj ajlo».

 

Do tiun nokton Gliĉ kaj Jump dormis en la domo de sinjorino Vaseliĉ.

 

«Vi ŝajnas laca», diris Gliĉ. «Vi bezonas dormi.»

 

«Mi ne estas laca», respondis Jump. «Sed doloras mia kapo, kaj mia vizaĝo brulas pro la vento kaj la suno».

 

«Mi tuj eliros», diris Gliĉ, «kaj trovos apotekon, kiu vendas kuracilon por via vizaĝo».

 

«Kusiĝu, ek!» ordonis Jump. Kaj Gliĉ kuŝiĝis.

 

Dume Sergej supreniris kun la fiŝo kaj la anaso kaj la fromaĝo kaj la pudingo. Suprenirante, li pensis: «Estas egoisme manĝi sole. Mi donos parton de la fiŝo al la aliaj». Kaj pli alte sur la ŝtuparo li pensis: «La tutan fiŝon mi donos al ili». Kaj ankoraŭ pli alte li pensis: «Ĉion ili ricevos».

 

Li malfermis la pordon kaj eniris la grandan ĉambron kie la studentoj ludis kun alumetoj ĉirkaŭ la tablo kaj drinkis tasojn da golgol. «Jen manĝaĵo, fratoj», li diris. «Prenu ĝin. Nenion mi bezonas.»

 

La studentoj prenis la manĝaĵon kaj ekkriis: «Hura! Hura!» kaj frapis la fiŝon kontraŭ la tablo. Sed la pudingon ili rifuzis. «Gardu ĝin», ili diris. «Ni ne havas hakilon.»

 

Kaj ili verŝis golgol-n por Sergej kaj diris: «Trinku, fraĉjo».

 

Sed Sergej rifuzis. «Mi devas studi», li diris, kaj ĉiuj studentoj eksplodis per rido. «Li devas studi!» ili ekkriis. «Hura! Hura!»

 

Sed Sergej supreniris al sia ĉambro kaj ekbruligis sian kandeleton, simpla ŝnureto mergigita en graso, kaj malfermis siajn librojn. «Mi devas studi», li ripetis.

 

Do Sergej sidis antaŭ siaj libroj. Rondiris la montriloj de la horloĝo kaj silento regis en la domo. La bruo fare de la studentoj ĉesis kaj ĉio kvietiĝis.

 

Sergej verkis ĉe sia tablo tranokte. Baldaŭ tagiĝis; la mallumo cedis al la krepusko kaj Sergej eblis vidi de sia fenestro la grandan konstruaĵon kaj la baritajn fenestrojn je la alia flanko de la strato, elstarantajn el la griza matena nebulo.

 

Sergej ofte studadis tiel, tutnokte, kaj kiam tagiĝis, li diris: «Jen la tagiĝo», kaj li kutime malsupreniris kaj helpis sinjorinon Vaseliĉ malfermi la fenestroklapojn, malrigli la pordon kaj suprenruli la ferajn rulŝutrojn.

 

Sed tiumatene kiam Sergej rigardis ekstere, siaj okuloj ekvidis silueton malantaŭ la stangoj de la kontraŭa fenestro. Estis silueto de fraŭlino, genuiĝinta sur la planko kaj preĝanta. Sergej povis vidi ŝiajn manojn premitajn kontraŭ ŝia vizaĝo. Kaj rigardante plu, li sentis sian sangon varmiĝi kaj fluegi al sia kapo, kaj siaj membroj ektremi, kvankam li ne eblis vidi la trajtojn de la fraŭlino. Kaj ŝi leviĝis kaj turnis sian vizaĝon al la stangoj, kaj Sergej ekkomprenis, ke ŝi estas Olga Ilejiĉ, kaj ŝi ekvidis kaj rekonis lin.

 

Tuj li malsupreniris. Sinjorino Vaseliĉ estis rulanta la rulŝutrojn kaj detiranta la najlojn de la lignaj fenestroklapoj.

 

«Kion do vidis vi, filĉjo?» ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis afabla, ĉar Sergej estis pala kaj rigardis ŝin kun senespera mieno.

 

Sed Sergej ne respondis ŝian demandon.

 

«Kia estas tiu domo?» li demandis. «La granda domo kun ferstangoj, kiun vi nomas la domo de la mortintoj?»

 

«Ĉu mi ĉion diru al vi, filĉjo?» respondis sinjorino Vaseliĉ, kaj ŝi rigardis lin, pripensante. «Jes», ŝi diris, «li eksciu».

 

«Ĝi estas la malliberejo de la kondamnitoj, kiun oni eliras nur por morti. Aŭskultu, filĉjo», ŝi daŭrigis, kaj ŝi kroĉis Sergej-n je la pojno ĝis li sentis ŝiajn fingrostojn kontraŭ sia haŭto. «Tie kuŝis mia edzo, Vangorod Vaseliĉ, dum li atendis sian morton. Monatojn li restis malantaŭ la stangoj, kaj neniu povis vidi lin aŭ scii kiam li mortos. Mi aĉetis ĉi tiun grandan domon por ke mi estu almenaŭ proksime al li ĝis lia fino. Sed al la mortontaj oni permesas unu fojon, ununuran fojon, ĵeti lastan rigardon al la ekstera mondo. Kaj tion oni permesas la tagon antaŭ ilia mortigo. Do mi enloĝiĝis en ĉi tiu domo kaj atendis, kaj ĉiutage mi rigardis ekstere je la tagiĝo sed lin ne vidis. Fine iun matenon jen li estis. Li staris ĉe la fenestro kaj siaj trajtoj estis palaj kaj lacaspektaj, kaj mi povis vidi la spurojn de la katenoj je liaj pojnoj kiam li levis la manojn al la stangoj. Sed mi povis vidi, ke lia spirito restis nesubmetita. Ili ne havis la povon submeti ĝin. Kiam li ekvidis min ĉe la kontraŭa fenestro, ni adiaŭis trans la malvasta strato. Nur daŭris momenton. “Sonia Vaseliĉ”, li diris, “ne forgesu”, kaj li malaperis. Mi ne forgesis. Mi plu vivis en ĉi tiu malluma domo, kaj mi ne forgesis. Miaj filoj – jes, fraĉjo, miaj filoj, diras mi – ankaŭ ne forgesis. Nun diru, Sergej Ivanoviĉ, kion vi vidis.»

 

«Mi vidis la virinon, kiun mi amas», diris Sergej, «genuiĝinta preĝe malantaŭ la stangoj. Mi vidis Olga-n Ilejiĉ-n».

 

«Ŝia nomo», respondis sinjorino Vaseliĉ, kun okuloj sekaj kaj voĉo kvieta, «ŝia nomo estas Olga Vaseliĉ. Ŝi estas mia filino, kaj morgaŭ ankaŭ ŝi mortos».

 

Ĉapitro IV

 

Sinjorino Vaseliĉ premis la manon de Sergej.

 

«Venu», ŝi diris, «vi devas paroli al miaj filoj», kaj ŝi kondukis lin malsupren al la ĉambro de Ielov kaj Trapelov.

 

«Jen miaj filoj», ŝi diris, «kaj Olga estas ilia fratino. Ili laboras por savi ŝin».

 

Tiam ŝi malfermis la pordon. Ielov kaj Trapelov laboris kiel Sergej jam estis vidinta ilin, apud la krisolo, ĉe la lumo de la blua flamo.

 

Ili ne dormis.

 

Sinjorino Vaseliĉ parolis.

 

«Li vidis Olga-n», ŝi diris. «Okazos hodiaŭ.»

 

«Estas tro malfrue», ĝemis Ielov.

 

«Kuraĝon, frato», respondis Trapelov. «Ŝi ne mortos antaŭ la tagiĝo. Nun krepuskas. Restas ankoraŭ unu horo. Laboru ni arde!»

 

Sergej rigardis la fratojn.

 

«Klarigu», diris li. «Mi ne komprenas.»

 

Ielov momenton levis la kapon el sia laboro kaj rigardis Sergej-n.

 

«Frato», diris li, «ĉu vi pretas fordoni vian vivon?»

 

«Ĉu por Olga?» demandis Sergej.

 

«Por ŝi mem.»

 

«Mi ĝoje fordonos ĝin», diris Sergej.

 

«Aŭskultu, tiam», respondis Trapelov. «Oni kondamnis nian fratinon pro la murdo de Popov, la policisto. Ŝi estas en la malliberejo de la kondamnitoj, trans la strato. Ŝia ĉelo apudas nian ĉambron. Nura muro staras inter ni. Vidu…»

 

Trapelov ektiris kurtinon, kiu pendis ĉe la fino de la ĉambro. La rigardo de Sergej plonĝis en la mallumo. Malfermiĝis tunelo.

 

«Ĝi kondukas al la muro de ŝia ĉelo», diris Ielov. «Ni estas proksimaj al la muro sed ne povas ŝanceligi ĝin. Ni provas fari bombon. Neniu el niaj bomboj estas sufiĉe forta. Ni havos nur unu oportunon provi. Se ni malsukcesas, la bruego malkaŝigos nin. Ne estos dua oportuno. Ni provas niajn bombojn en la krisolo. Ili dispeciĝas. Ili havas neniun eksplodivon. Malkleraj ni estas. Ni estas nur lernantoj. Ni pristudis librojn, malpermesitajn librojn. Unu monaton ni bezonis por aranĝi la dratojn, kiuj eksplodigas la bombon. La tunelo jam kuŝis ĉi tie. Ni ne bezonis bori ĝin. Ĝi estis por mia patro, Vangorod Vaseliĉ. Li ne volis, ke oni uzu ĝin. De la alia flanko de la muro li frapetis mesaĝon: “Gardu ĝin por pli granda bezono”. Nun, nia fratino atendas tie ene.»

 

Ielov silentis. Li anhelis kaj lia brusto rapide ŝveliĝis kaj malŝveliĝis. Ŝvito glimis sur lia vizaĝo kaj lia hararo estis malseka.

 

«Kuraĝon, fraĉjo», diris Trapelov. «Ŝi ne pereos.»

 

«Aŭskultu», daŭrigis Ielov. «La bombo estas preta. Jen ĝi estas, apud la krisolo. Ĝi entenas sufiĉe da eksplodivo por frakasi la malliberejon. Sed la dratoj difektas. Ili ne funkcias. Ne fluas kurento en ĝi. Io estas misa. Ni ne eblas eksplodigi la bombon.»

 

«Kuraĝon, kuraĝon», diris Trapelov, kaj liaj manoj priserĉis la dratojn sternitajn antaŭ li. «Ni plu laboru.»

 

Sergej rigardis la fratojn.

 

«Ĉu la bombo?» diris li, fingromontrante grandan metalbulon kuŝantan apud la krisolo.

 

«Jes», respondis Ielov.

 

«Kaj la fuzeeto en ĝia flanko, ĉu ĝi eksplodigas la bombon? Kaj ĉu la kurento de la dratoj funkciigas la fuzeeton?»

 

«Jes», respondis Ielov.

 

La du fratoj rigardis intense al Sergej, ĉar stranga intenco aŭdiĝis en lia voĉo kaj legiĝis sur liaj trajtoj.

 

«Se oni la bombon deponas kontraŭ la muro, kaj se la fuzeeton oni funkciigas, ĉu ĝi tiam ne eksplodos?»

 

«Certe», respondis Ielov malespertone, «sed kiel? La fuzeeto estas senprokrasta. Sen la dratoj, ni ne povas funkciigi ĝin. Tio signifus tuja morto.»

 

Sergej prenis la bombon en siaj manoj. Pala estis lia vizaĝo.

 

«Tiel estu!» li elkriis. «Mi pretas fordoni mian vivon kontraŭ ŝia!»

 

Li levis la bombon antaŭ si.

 

«Mi trairos la tunelon kaj premos la bombon kontraŭ la muro kaj mem eksplodigos ĝin», li diris. «Ielov, lumigu kandelon ĉe la flamo. Estu pretaj por kiam la muro disfalos.»

 

«Ne, ne», ekkriis Ielov, kroĉante Sergej-n je la brako. «Vi ne povas…»

 

«Frato mia», diris Trapelov kvietvoĉe. «Estu tiel, kiel li diras. Por Rusujo!»

 

Sed ĝuste kiam Ielov turnis sin al la flamo por lumigi la kandelon, aŭdiĝis granda frapbruo venanta de la pordo supre kaj la sono de multaj voĉoj de sur la strato.

 

Ĉiuj senmoviĝis.

 

Sinjorino Vaseliĉ portis manon al siaj lipoj.

 

Tuj poste venis la sonon de muskedkolboj frapantaj la pavimerojn kaj abruptajn komandkriojn.

 

«Soldatoj!» elkriis sinjorino Vaseliĉ.

 

Trapelov turnis sin al sia frato.

 

«Jen la fino», diris li. «Eksplodigu la bombon, ke ni mortu kune.»

 

Subite, sinjorino Vaseliĉ ĵetis ekkrion.

 

«Mi aŭdas la voĉon de Olga!»

 

Ŝi suprenkuris al la pordo kaj malfermis ĝin, kaj feliĉa voĉo aŭdiĝis.

 

«Estas mi, Olga, kaj mi estas libera!»

 

«Libera!» ekkriis la fratoj.

 

Ĉiuj haste suprenkuris la ŝtuparon.

 

Olga staris antaŭ ili en la vestiblo kaj apud ŝi estis policistoj, kaj sur la strato, soldatoj. La studentoj kunpremis sin piede de la ŝtuparo, kune kun Gliĉ, la servisto, kaj Jump, la kuiristino.

 

«Mi estas libera», elkriis Olga, «liberigita pro la bonkoreco de la Caro. Rusujo proklamis militon kaj pretas batali por monda libereco; ĉiuj politikaj malliberuloj estas liberigitaj».

 

«Hura! Hura!» kriis la studentoj. «Milito!»

 

«Si estas liberigita», diris la policisto apud Olga. «Ni rezignas la akuzon pri la murdo de Popov. Neniu estos kondamnita prie, nun.»

 

«Mi ne murdis lin», diris Olga. «Mi ĵuras, ke estas la vero», kaj ŝi levis la manon solene.

 

«Vi ne murdis lin!» ekkriis Sergej ĝojkore. «Vi ne murdis Popov-n. Sed kiu do murdis lin?»

 

«Dio defendu nin», diris Jump, la kuiristino. «Se neniu ‘stos punita, murdis lin mi.»

 

«Vi!» ĉiuj ekkriis.

 

«Ja mi», diris Jump. «Borde de la rivero mi murdis lin. Defendante mian honoron.»

 

«Defendante sian honoron», diris la fratoj. «Tion ŝi plenrajtis fari.»

 

Ili premis ŝiajn manojn.

 

«Ĉu vi detruis lin per bombo?» ili demandis.

 

«Ne», respondis Jump. «Mi falsidiĝis sur lin.»

 

«Hura! Hura!» ekkriis la studentoj.

 

Post mallonga silento, Trapelov ekparolis.

 

«Amikoj», li diris, «nova tago alvenas. La tagiĝo lumiĝas. La luno levas sin. La steloj malaperas. Naskiĝas libereco. Vidu! Ni bezonas ĝin ne plu.» Kaj li prenis la bombon kun ĝia ankoraŭ ne uzita fuzeeto. «Rusujo estas libera. Fratoj ni ĉiuj estas. Ni ĵetu ĝin al la malamikoj. Antaŭen! Al la landlimoj! Vivu la Caro!»

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.