Pri la danĝero prunti alumetojn / novelo de Leacock

Pri la danĝero prunti alumetojn (1910)

Tradukis Stephan Brault

 

Onipovus kredi, ke la surstrata prunto de alumeto estas simpla afero. Tamen, ĉiuj kiuj iam provis plenumi ĝin firme asertos la malon, kaj estos pretaj atesti perĵure la verecon de mia ĵusa sperto.

 

Mi staris sur stratangulo, tenante cigaron, kiun mi evidente intencis ekbruligi. Mankis alumeto. Bonŝance, alvenis miadirekten ordinara, ŝajne konvena viro, kiun mi alparolis:

 

«Pardonu, Sinjoro. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por pruntedoni alumeton?»

 

«Alumeton?» diris li. «Nu, plezure.» Malbutoninte sian palton, li palpserĉis la poŝon de sia veŝto. «Unu mi ja havas», li aldonis, «kaj mi pretus ĵuri, ke ĝi estas en mia malsupra poŝo – nu, atendu… eble, fakte, en la supra – atendu momenton, dum mi deponas miajn paketojn sur la trotuaron.»

 

«Ho, ne faru al vi la penon, mi petas», diris mi. «Tute negravas.»

 

«Nu, ‘stas nenio, nur kelkajn sekundojn mi bezonas; mi ja scias, ke unu troviĝas ie, ene» – dirante tiujn vortojn, li enprofundigis la fingrojn en siajn poŝojn – «sed, vidu, tiu ne estas la veŝto, kiun mi plejofte…»

 

Konstatante, ke la ulo estis pli kaj pli ekscitita pri la afero, mi provis rezignigi lin: «Ba, ne zorgu. Se tiu ne estas la veŝto, kiun vi plejofte… Nu, tute ne gravas».

 

«Atendu, atendu!» li rebatis. «Unu el tiuj damnindaĵoj mi havas ie sur mi. Probable en mia horloĝpoŝo… Ankaŭ ne tie. Atendu, ke mi reprenu mian palton. Almenaŭ, se tiu stulta tajloro scipovis fasoni poŝojn priserĉeblajn!»

 

Nun, li ŝajnis vere incitita. Li ĵetis furioze sian kanon kaj konvulsie plonĝis la manojn en tiun ĉi kaj tiun poŝon, grumblante de inter kunpremitaj dentoj: «Kulpas tiu bubaĉo mia, ĉiam fuŝfingrumante miajn poŝojn… Diable! Lian pugon mi ja varmigos klakfrape. Ha! sendube ĝi estas en mia pugpoŝo. Ek, levtenu la baskon de mia palto dum duonsekundo, kaj mi…»

 

«Ne, ne», mi denove protestis. «Ne tiom klopodu, mi petas. Tute ne penvaloras. Vi neniel bezonas demeti vian palton kaj – ho, ne… ne forĵetu viajn leterojn kaj paketojn en la neĝon, tiel, kaj ne forŝiru viajn poŝojn! Ne surtretu vian palton kaj ne piedbatu viajn paketojn. Terurigas aŭdi vin malbeni vian bubon per tiu harstariganta tono. Ne – ho, mi petegas vin – ne ŝiru viajn vestaĵojn tiel sovaĝe.»

 

Subite, enigante la manon sub la tegaĵon de sia palto, li pro ĝojego gruntis.

 

«Finfine!» li ekkriis. «Jen ĝi estas!» Kaj li eltiris la aĵeton por ekzameni ĝin.

 

Dentopikilo.

 

Pelate de memdefenda impulso, mi ekpuŝis lin antaŭ preterpasantan trolebuson kaj forkuregis.

 

 

Monatpaga importa fikcio

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.