Prelegas hodiaŭ…
(Pri la profesio de preleganto) (1922)
Tradukis Stephan Brault
Leacock faris multajn prelegturneojn kiel humuristo. En sia libro My Discovery of England (Mia malkovro de Anglujo), li rakontas pri sia sperto.
Ne nur dum mia turneo tra Anglujo sed ankaŭ dum multaj jaroj mi havis la okazon oratori kaj prelegi en diversaj lokoj kaj situacioj, por diversaj aŭskultantaroj. Tion mi diras ne fanfarone, sed ĉagrene. Mi mencias la fakton nur por substreki, ke rilate al prelegoj kaj publika parolado, mi konsideras min kiel spertulo.
Nur malmultaj scias, kiel prelegi estas malfacile kaj malagrable. La ĉeestanto vidas la preleganton paŝi sur la scenejon en sia blanka veŝto kaj longa redingoto, ŝajnigante mienon de prestidigitisto, kaj imagas lin feliĉa. Dek minutojn post la komenco, tiu babilemulaĉo enuigas lin. Jes, la averaĝa prelega publiko laciĝas post dek minutoj, kaj la plej lertaj aŭskultantoj bezonas nur kvin. Saĝuloj evitas prelegojn. Mistere tiuj, kiuj malgraŭ ĉio ĉeestas ilin kaj rapide enuas, sentas reflekse ian personan rankoron kontraŭ la preleganto. Tamen, ties suferado estas multe pli akra, ol kies ajn.
Malgraŭ ĉiuj elprovoj, prelegante, mi ĉiam strebas ŝajnigi min tiom feliĉa, kiom mi kapablas. Laŭ mi, tiel faru tiu, kiu vivtenas sin per humurado. Mi malfavoras la ideon, ke humuristo devas aspekti kiel funebrulo, kun vizaĝo stampita de la sigelo de melankolio. Estas ŝablono, fitruko inda je cirka klaŭno. La esprimo «eksplodi per ridego» plej taŭge bildigas komedion. Jen kial mi diras, ke ĉiam dum miaj prelegoj mi provas ŝajni gaja, kaj ridi pri miaj propraj ŝercoj. Eĉ tia sinteno, tamen, ekestigas ian indigneton ĉe kelkaj partoprenantoj. «Nu», iam diris severmiena virino, alparolante min post unu el miaj prelegoj, «vin ŝajne ege amuzas viaj babilaĵoj». «Kara Sinjorino», mi respondis, «se ne min, kiun?» Sed se diri la veron, la tuta prelegafero estas longa enua kaj laciga nevariado. Mi do proponas ĉi tie priskribi kelkajn el la multnombraj haltoj sur la kalvaria vojo de la preleganto.
La unua el la problemoj, kiujn devas rapide alfronti la komencanta preleganto estas la fakto, ke la publiko ne volas veni aŭdi lin. Tio okazas nevarie kaj konstante, kaj ne pro difekto aŭ manko flanke de la parolanto.
Mi neniel asertas, ke tio oftiĝis dum mia traangluja turneo. En preskaŭ ĉiu kazo, mi alparolis multnombrajn aŭskultantojn: se dividi la monon, kiun mi perlaboris per la averaĝa nombro da ĉeestantoj, mi kalkulas, ke ili pagis po dektri cendojn. Kaj miaj prelegoj klare valoras dektri cendojn. Bedaŭrinde, hejme, en Kanado, mi tro ofte faris la fatalan eksperimenton prelegi senkoste, kaj tiakaze, la publiko simple rifuzis veni. Homo ja konsentos eliri, sciante, ke atendas lin unuaklasa dektri-cenda prelego, sed kiam la afero nenion valoras, kial fari al si la ĝenon?
Mia hejma urbo estas superŝutita de etaj societoj, kluboj, asocioj, ĉiuj alparolindaj. Almenaŭ, tiel ŝajnas. Fakte, societoj konsistas el prezidantoj, sekretarioj kaj oficialuloj, kiuj avidas la elstarecon akompanantan la postenojn, kaj longa listo de aliaj anoj, kiuj ne ĉeestas la kunvenojn. Estas por grupoj tiaj, ke la invitita preleganto pretigas sian senkostan paroladon pri «La hindo-germanaj faktoroj baze de historio». Se li estas profesoro, la tutan vintron li oferdonas al la entrepreno. Vizitu lin neatendite, kaj lia edzino diros al vi, ke li estas «supre, pretigante sian prelegon». Se li akceptas ricevi vin, li malsuprenvenos vestita de siaj pantofloj kaj ĉambrorobo. Pri la kunveno, li bildigas al si aregon da sciavidaj hindo-germanaj vizaĝoj sorbantaj atentege liajn parolojn.
Tiam alvenas la fatala vespero. Deksep ĉeestantoj… La preleganto simple rifuzas kalkuli ilin. Poste, li parolos pri «proksimume cent aŭskultantoj». Al tiu areto li prelegas pri la hindo-germanaj faktoroj. Li parolas du horojn. Ĉe la fino, la prezidanto proponas debaton. Neniureagas. La aŭskultantaro estas tute preta sankcii sendebate la hindo-germanajn faktorojn. Poste, la prezidanto parolas siavice. Li diras:
«Mi ja bedaŭras, ke tiom malmulte el niaj anoj venis ĉi-vespere. Sendube, la malĉeestantoj lasis forpasi veran interesaĵon, t.e. tiu ĵus-aŭditan mirindan prelegon. Mi deziras certigi la preleganton, ke, se li venos denove al la Klubo de la Strigoj, li parolos antaŭ plenplena ejo. Kaj ĉu tiuj anoj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian dolaron ĉi-vintre transdonos ĝin aŭ al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili foriros?»
Tian konkludon mi aŭdis (en la jaroj, kiam mi estis devigita aŭskulti ĝin) tiom da fojoj, ke mi konas ĝin parkere. Mi renkontis la Klubon de la Strigo sub tiom da nomoj, ke mi scipovas tuj rekoni ĝin. Mi scias, ke ĝiaj anoj rifuzas partopreni kunvenojn en frosta vetero, ke ili rifuzas partopreni kunvenojn en malseka vetero, ke neeblas kunvenigi ilin kiam la vetero belas, ke la plej eta kontraŭ-atrakcio – hokeo-matĉo, religia muzika koncerto – tuj devojigas ilin.
Mi memoras kiam mi estis devigita, kiel freŝnomumita okupanto de kolegia katedro, alparoli la anojn de iu Klubo de Strigoj. Tiu puno estas altrudita al ĉiuj novaj profesoroj, kaj la Strigoj faltrafas siajn predojn kiel rabobirdoj. Hodiaŭ, mi estas por ĉiam for de iliaj ungegoj. Tiuepoke, kiam mi devis plenumi tiun taskaĉon, mi kutimis venĝi min – image, ne reale – per postskribo al la deksep Strigoj sidaj dise en la halo, post la konkludaj rimarkoj de la prezidanto:
«Sinjoroj – se vi ja apartenas al la homa genro, kio estas dubinda –, mi ekkonsciis, ke tio kion mi ĵus legis al vi, “Hegelo, la diisto” eraro estis. Mi prilaboris ĝin la tutan vintron, kaj nun konstatas, ke neniu el vi ĉimpanzoj scias kiu estis Hegelo nek kio estas diisto. Ne gravas. Mi ĵus liberiĝis el tiu premsonĝo, kaj estas granda malpezigo. Tamen, lasu min diri tion, kaj nur tion; mi ne bezonos pli ol momento. Via prezidanto estis sufiĉe afabla por promesi, ke, kiam mi revenos, vi kunigos plenplenan ejon da aŭskultantoj por mi. Nu, mi garantias, ke, se vi atendas mian revenon por kuniĝi denove, ja atendos vi. Fakte, sinjoroj – mi esprimas min tute sincere – tiu rendevuo plenumiĝos en alia mondo.»
Nu, lasu ni la temon de la aŭskultantaro. Supozu, ke vera aro da aŭskultantoj fakte kuniĝis. Tiukaze, estas plenumende de tiu funebraĵisto – ŝerce aludita en la gazetaj raportoj per la esprimo «la eminenta prezidanto» – detrui la memfidon de la prelegonto. Plejofte, li sukcesas. Kelkaj el ili, fakte, elmontras grandan talenton prie. Jen unu aŭ du ekzemploj el mia propra sperto:
«Gesinjoroj», anoncis la prezidanto de urbeta societo en la okcidenta parto de Ontario, kie mi estis pagita (nemulte) por prelegi, «prelegas hodiaŭ profesoro…» (tiumomente, li provis legi mian nomon sur karto, malsukcesis, kaj reenpoŝigis la karton) «profesoro… kiu parolos al ni pri…» (denove la karto) «pri antikva… antikva… mi ne bone vidas pri kio temas… antikva… Britujo? Dankon, pri antikva Britujo. Estas la unua vespero de nia vintra prelegaro. La lasta aro da prelegoj, kiel vi scias, ne estis sukceso. Verdire, ni finis la jaron kun deficito. Do, tiujare ni komencas novan aron per ia eksperimento kun pli ĉipa talento.»
La prezidanto afable etendis la manon al mi, kaj eksonetis disaj aplaŭdoj. «Antaŭ ol sidiĝi», aldonis li, «mi ŝatus diri, ke mi bedaŭras vidi tiom malmulte da ĉeestantoj, kaj mi memorigas al tiuj, kiuj ne ankoraŭ tion faris, ke ili devas pagi sian dolaron al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili foriros.»
Pripensu tiu, kiu iam surscenejiĝis post prezento, kia ajn ĝi estis, kiel oni sentas sin, trenante ĝis la podio, fine de longa ĉeno, la titolon «ĉipa talento».
Alia ĉarma maniero por prezidanto krei favoran etoson por la preleganto kaj la aŭskultantoj estas legi la pardonpetajn leterojn senditajn de neĉeestantoj. Tio, kompreneble, estas rezervita por gravaj eventoj, kiam oni invitas la preleganton por substreki esceptajn temojn. Trafis min tia sorto, antaŭ ne mallonge, kiam mi devis «aperi» (taŭga vorto por la cirkonstancoj) dum mi trairis Kanadon kolektante monon por helpi la Belgojn. Mi vojaĝadis komfortege danke al pasilo de la Kanad-Pacifika Fervojo (ne renovigita poste – funkciuloj de la Ministerio pri trafiko bonvolu noti) kaj estis varme akceptita kien ajn mi iris.
Komence de tiuj renkontiĝoj, la prezidanto devis do strebi distingigi la kunvenon, aldoni al ĝi ian prestiĝan stampon. Jen kiel unu faris:
«Gesinjoroj», diris li, leviĝinte de sur sia seĝo kaj proksimiĝinte al la podio kun paperoj ĉemane, «antaŭ ol prezenti la ĉi-vesperan preleganton, mi devas fari unu aŭ du anoncojn». Dum li malĉifis siajn foliojn kaj elektis unu, granda silento ekfalis en la halo. «Ni esperis havi kun ni ĉi-vespere siro Robert Borden, ĉefministro de la Dominio. Mi ĵus ricevis telegramon de siro Robert, en kiu li diras, ke bedaŭrinde li ne povos ĉeesti nian kunvenon.» (Aplaŭdegoj.) La prezidanto levis la manon, petante silenton, prenis alian telegramon, kaj daŭrigis: «Nia komitato, Gesinjoroj, sendis telegramon al siro Wilfrid Laurier, en kiu ni elkore invitis lin al nia vespero. Jen estas la respondo de siro Wilfrid; li bedaŭras ne povi esti kun ni». (Pliaj aplaŭdegoj.) Denove, la prezidanto levis la manon kaj daŭrigis, legante unu paperon post la alia: «La financministro ne povos partopreni nian eventon». (Aplaŭdoj.) «Sinjoro Rodolphe Lemieux» (aplaŭdoj) «malĉeestos». (Aplaŭdegoj.) «Urĝaj aferoj detenas la urbestron de Toronto.» (Entuziasmaj aplaŭdegoj.) «La anglikana episkopo de la diocezo» (aplaŭdoj), «la direktoro de University College, Toronto» (aplaŭdegoj), «la ministro pri Edukado» (aplaŭdoj)… «neniu el ili venos». La halo longe reeĥis entuziasmajn aplaŭdojn, post kio la kunsido estis malfermita, sub la klara kaj palpebla ĝenerala impreso, ke jen unu el la plej eminentaj ĉeestantaroj iam kunigitaj en tiu ĉi ejo.
Jen alia sperto el la sama periodo, dum kiu mi dediĉis min al la jam menciita laŭdinda tasko. Alveninte al urbeto de la orienta parto de Ontario, mi malkovris je mia hororo, ke mi devas «aperi» en preĝejo. Oni atendis, ke mi legu el miaj libroj, kiuj havas, laŭ la plejmulto, humuran karakteron. Preĝejo ŝajnas ne vere taŭga loko por humuri. Mi priskribis mian embarason al la pastro, tre solenaspekta viro. Li kapjesis, lante kaj seriozmiene, plene komprenante la problemon. «Ja vidas mi», li diris, «sed mi kredas, ke mi povas prezenti vin al niaj gefratoj tiel, ke la afero konvenos.»
Kiam alvenis la tempo, li kondukis min sur la podio kie staras la altaro, ĝuste piede de la pupitro sur kiu kuŝis impona Biblio prilumita de leglampo. Estis granda preĝejo, kaj la aŭskultantoj, sidantaj en la duonlumo, kiel kutimas por prediko, fandiĝis en la tenebro de la fundo. La ejo estis plenplena sed regis eksterordinara silento. Tiam ekparolis la prezidanto.
«Karaj gefratoj», li diris, «komprenu, mi petas, ke oni ja povas ridi ĉi-vespere. Oni aŭdu elkorajn ridojn; ridu, ridegu kiom ajn vi deziras ĉar», (kaj ĉi tie, lia voĉo prenis la funebran tonon de la predikanto) «konsiderante la noblan celon pri kiu la profesoro aperas hodiaŭ, ni povas esti certaj, ke la Sinjoro indulgos tiujn, kiuj ridos pri nia gasto.»
Mi bedaŭras raporti, tamen, ke neniu el la ĉeestantoj, malgraŭ la antaŭa ĝenerala absolvo, emis preni ŝancon tian.
Samrilate, mi memoras la prezidanton de iu Vermonta urbeto. Li apartenis al tia tipo de oficialuloj, kiuj alvenas al la kunsido tiom malfrue, ke la komitatanoj ne havas tempon klarigi taŭge la kialon de la evento nek kiu estas la prelegonto. Mi rimarkis, tiufoje, ke li prezentas min tre prudente, menciante mian nomon (kiun li legis sur karteton), kaj diras nenion pri la Belgoj nek pri la fakto, ke mi estas (espereble) humuristo. Tiu lasta neglektado estis la plej grava. Pro manko de konsilo, la aŭskultantoj restis perfekte silentaj kaj decaj kaj ĝentilaj dum mia parolado. Tiam, iel, ĉe la fino, ĝuste kiam iu estis proponanta voĉdonon pri danka deklaracio, la prezidanto malkovris sian eraron, kaj tuj provis korekti ĝin. Ĝuste dum la ĉeestantoj estis leviĝantaj kaj metantaj siajn mantelojn, li subite leviĝis, frapetis sur sia skribtablo, kaj diris:
«Momenton, Gesinjoroj, momenton. Mi ĵus malkovris – mi devintus kompreni ĝin pli frue, sed mi alvenis al la kunveno lastaminute – ke nia preleginto ĵus alparolis nin nome de la Belga Helpofonduso. Laŭ tio, kion mi ĵus eksciis, li estas famkonata kanada humuristo (ha ha!), kaj mi estas certa, ke li ege amuzis nin (ha ha!) Ne nur li faris tiun plezurigan prelegon (ha ha!) – mi ne konsciis pri tio antaŭ nun mem – por la Belga Helpofonduso, sed li tion faris senpage. Sendube, kompreninte tion, ni ĉiuj vidos kiom penvalora estis nia ĉeesto. Mi nur bedaŭras, ke tiom malmulte el niaj anoj ja venis ĉi-vespere. Sed mi certigas nian parolinton, ke se li venos viziti nin denove, ni povos garantii al li plenplenan halon. Kaj parenteze, se kelkaj el la anoj de nia asocio ankoraŭ ne pagis sian dolaron por la sezono, ili povos doni ĝin aŭ al mi aŭ al s-ro Sibley, kiam ili eliros.»
Pro la riĉa sperto, kiun mi havas rilate al prezidantoj, mi nature interesiĝis pri tiuj, kiuj estis prezentontaj min dum mia turneo en Anglujo. Mi ne povas fari alie, ol pensi ke mi akiris rafinitan guston pri prezidantoj. Mi konas ilin ĝuste kiel aliaj spertuloj konas antikvaĵojn aŭ pekinajn hundojn. La Spritan, la Tedan, la Solenan – ĉiujn el ili mi jam alfrontis. Tuj kiam mi premas la manon de iu prezidanto en la komitata salo, mi povas antaŭdiri ekzakte, kiel li agos.
Kelkaj tipoj de prezidantoj estis tiel ofte priskribitaj, kaj estas tiel bone konataj, ke ne valoras la penon gurdi pri ili. Ĉiuj konas la prezidanton, kiu diras: «Nu, Gesinjoroj, vi ne venis tie ĉi por aŭskulti min. Mi do prenos nur mallongan tempon – fakte, mi kontentiĝos fari nur unu aŭ du rimarketojn». Li tiam babiladas dudek kvin minutojn. Kaj finfine, li konkludas kun ĉarma simpleco: «Bone. Mi konscias, ke vi ĉiuj senpacience atendas la preleganton…»
Kaj ĉiuj konas la prezidanton, kiu alvenas al la kunveno kun tre malkompleta ideo pri kiu aŭ kio estas la preleganto, kaj tial prezentas lin dirante:
«Nia preleganto estas ĉie rekonita kiel unu el la plej gravaj mondaj ekspertoj pri… pri… pri la hodiaŭa temo. Li venas de… de… de tre fora distanco, kaj mi povas certigi lin, ke estas granda plezuro por nia aŭskultantaro bonvenigi homon, kiu faris tiom por… por favorigi la interesojn de… de ĉiuj, kiel li faris.»
Sed tia homo, tiel malbona, kiel li povas ŝajni, ne estas samnivela kiel la prezidanto, kiu evidente pretigis la farotan prezenton je la plejlasta momento. Mi malbonŝancis suferi prezidanton tian sub la formo de magistratano virbovaspekta, en unu el tiuj etaj manufakturaj urboj de la nordo de Anglujo, kie oni bredas kaj enoficigas ulojn tiajn.
«Mi neniam antaŭe renkontis la prelaganton», li tuj konfesis, «sed mi ja legis lian libron». (Deknaŭ verkis mi.) «La komitato ‘stis sufiĉe afabla sendi al mi lian libron lastnokte. Ne ĉion mi legis, sed mi ĵetis rigardon al la antaŭparolo, kaj mi povas certigi lin, ke li ‘stas ege bonvena. Se mi bone komprenis, li venas de kolegio…» Li turnis sin rekte al mi kaj demandis laŭtvoĉe: «Kiel nomiĝas tiu kolegio, en Kanado, de kie vi venas?»
«McGill», mi respondis sammaniere.
«Li devenas de McGill», eltondris li. «Mi neniam aŭdis pri McGill, sed mi certigas lin, ke li ‘stas ege bonvena. Li parolos al ni… Pri kio vi diris, ke vi parolos?»
«Estas humura prelego», klarigis mi.
«Jes, humura, Gesinjoroj, kaj mi pretas diri, ke ĝi ‘stos vera gemo. Mi bedaŭras nur, ke mi mem ne povos resti, ĉar mi devas reiri al la Urbodomo por kunveno. Do sen plia prokrasto, mi lasas la preleganton praktiki sian humuron.»
Eĉ pli aĉa prezidanto estas tiu, kies menson iu loka okazaĵo absorbas kaj ĉagrenas, kaj kiu surscenejiĝas elmontrante mienon klare afliktitan. Antaŭ ol prezenti la preleganton, li aludas emocie la bedaŭrindaĵon, kia ajn ĝi estas. Pri enkonduko al humura prelego, oni povas ne pli bone revi.
Jen tio, kio okazis iun vesperon, antaŭ malgajmiena aŭskultantaro en Londona antaŭurbo.
«Rigardante nian kunvenejon», li komencis funebratone, «mi vidas multajn neokupitajn seĝojn». Li eksilentis kaj malfacile subpremis doloran spasmon. «Sed ne surprizas min, ke multaj inter ni preferis resti kviete hejme ĉi-vespere.»
Mi tute ne komprenis kion li aludas. Mi povis nur konstati, ke specifa ĉagreno estis stuporiginta la urbon tiutage.
«Al pluraj el ni, veni ĉi tie por aŭskulti humuran prelegon post la senigo, kiun ni ĵus suferis ne devas ŝajni vere dece.»
«Kio do okazis?» mi flustre demandis al civitano sidanta apud mi sur la scenejo.
«Nia plej olda loĝanto», li respondis mallaŭtvoĉe. «Li mortis ĉi-matene.»
«Kiom aĝa?»
«Naŭdek kvar.»
Dume la prezidanto plu parolis, per voĉo interrompita de profundaj plorĝemoj:
«La komitato debatis, ĉu tamen plenumiĝu la prelego. Se ĝi havus alian karakteron, nia situacio estus malpli embarasa…»
Mi jam sentis min kiel krimulo.
«Kompreneble, se la prelego entenus informojn, aŭ estus inspirita de celo nobla aŭ iel utila… Sed ne estas la kazo. Se ni ne eraras, tiu prelego, kiun s‑ro Leacock jam prezentis dudek aŭ tridek fojojn tra Anglujo…»
Tiam, li turnis al mi rigardon milde riproĉan, dum la silentaj ĉeestantoj, profunde emociitaj, rigardis min kiel homon, kiu trakuras la landon insultante la memoron de forpasintoj per la tridekfoja ripetado de prelego.
«Laŭ nia kompreno, kvankam tion ni havos oportunon juĝi ni mem baldaŭ, la prelego de s-ro Leacock ne havas econ, kiu… ne entenas, por tiel diri, la tipon de valoroj… Unuvorte, ĝi ne estas prelego tia.»
Denove, li eksilentis kaj subpremis plorĝemon.
«Se nian povran amikon la Ĉielo ne revenigintus al Si tiel frue, post ses jaroj li estus fariĝinta centjarulo. Sed tiel ne estu. Jam de du aŭ tri jaroj li mem rimarkis, ke liaj fortoj forlasas lin, ke, iel, li ne plu estas kiel antaŭe. Lastamonate, lia sano malfortiĝis. Lastasemajne, li komencis adiaŭi nin. La pasintan mardon, malaperis lia parolkapablo. Ĉi-matene, malaperis li mem, sed mi certas ke nun, li ripozas kviete en loko, kies pacon neniu prelego perturbas.»
La publiko nun estis preskaŭ ploronta.
La prezidanto videble strebis repreni sian memregon kaj paroli firmtone.
«Tamen, nia komitato opiniis ke, aliasence, estas malgraŭ ĉio nia devo plenumi niajn aranĝojn. Laŭ mi, Gesinjoroj, la milito lernigis al ni ĉiuj, ke nia devo estas “teni firme” ĉiacirkonstance, kiel ajn malfacila ĝi povas esti, kiel ajn malinkline ni faras ĝin, kaj kiaj ajn la danĝeroj kaj stumbloj. Ni devas teni ĝisfine, ĉar ni ne forgesu, ke fino ja venos, kaj danke al nia animforto kaj pacienco, ni atingos ĝin.»
«Mi do invitas s-ron Leacock aŭdigi sian prelegon, kies titolon mi forgesis, sed ŝajne ĝi estas tiu, kiun li jam prezentis tridek aŭ kvardek fojojn tra Anglujo.»
Kontraste al tiu melankolia prezentanto, vidu kiel ĉarma kaj varmkora homo prezentis min tutfuŝe al metropola aŭskultantaro.
Tiel entuziasma, ordema kaj memfida li estis, ke eventuala eraro ŝajnis tute neebla. Mi taksis nenecese «trejni» lin, tial ke li aspektis tiom perfekta.
«Grande plezurigas min», li diris, donante ĉiujn signojn senti sin hejme sur la scenejo, «bonvenigi ĉi-vespere eminentan kanadan samlandanon, s-ron Learoyd». Li turnis sin al mi kaj faris mirinde gracian bonvenigan geston. Se nur mi nomiĝintus Learoyd anstataŭ Leacock, lia sinteno estintus neriproĉebla.
«Pluraj el ni», li aldonis, «atendis s-ron Learoyd kun ĝoja senpacienco. Danke al liaj libroj, li ŝajnas al ni kiel delonga amiko. Fakte, mi ne troigus dirante al s-ro Learoyd, ke en nia urbo, lia nomo estas favore menciata en ĉiuj domoj. Estas honoro – grandega honoro – prezenti al vi s-ron Learoyd».
Miascie, li neniam konsciis pri sia eraro. Post mia prelego, li deklaris certi, ke la aŭskultantoj «estas ege dankemaj al s-ro Learoyd», kaj, lasante post si kelkajn rapidajn kaj ĝentilegajn vortojn de senkulpigo, li forflugis kiel muŝbirdo al aliaj eventoj. Nu, mi tutkore pardonis lin. Kion oni ne pardonus al afableco kaj bonkoreco: ili faras la vivon tiel pli plaĉa. Se tiu prezidanto iam venos viziti mian urbon, li estas ĉi-pere invitita tag- aŭ vespermanĝi kun mi, kun s-ro Learoyd aŭ kiu ajn li volas.
Homo tia, se ĉion konsideri, kontrastegas kun la prezidanto, kiu havas nenion el la denaska ĝentileco, kiu devus akompani la postenon. Ekzemple, estas tipo de homoj, kiuj kredas taŭge prezenti prelegonton per kelkaj vortoj pri la financoj de la societo, antaŭ kiu li estas parolonta (kontraŭ honorario), kaj pri la malfacileco venigi anojn al la prelegoj.
Ĉiuj aŭdis paroladon tian mi ne scias kiom da fojoj. Sed ĝi estas plejbone gustumita de la jam pagita preleganto, kiu sidas atende sur la scenejo. Ĝi tielas:
«Gesinjoroj, antaŭ ol inviti la ĉi-vesperan preleganton alparoli nin, mi volas diri kelkajn vortojn. Multaj el niaj anoj ankoraŭ ne pagis sian membrecprezon. Mi ja scias, ke ni ĉiuj spertas malprosperan periodon kaj malfacilas kolekti monon. Tamen niaj anoj devus konscii, ke la elspezoj de nia societo tre grandas. La honorario postulita de prelegantoj, kiel vi supozeble scias, rapide kreskis dum la pasintaj jaroj. Fakte, mi povas diri, ke ĝi fariĝis preskaŭ ekscesa.»
Jen plaĉa deklaracio por la prelegonto. De sia sidloko, li povas vidi la nepagintojn, kiuj okulumas al li malamege. Dume la prezidanto daŭrigas:
«Unue nia financa komitato timis, ke ni ne povos elporti la koston venigi s‑ron Leacock. Feliĉe, danke al la malavareco de du el niaj anoj, kiuj elpoŝigis po dek pundojn persone, ni fine sukcesis kunigi la postulitan sumon.»
Aplaŭdoj, dum kiuj la prelegonto aspektas kaj sentas sin kiel la enkorpigo de «la postulita sumo».
«Gesinjoroj», aldonas la prezidanto, «mi profunde sentas, ke kiam membroj de nia societo pretas tiel sindoni – ĉar ja estas sindono, gesinjoroj – estas nia devo subteni ilin ĉiamaniere. La membroj devus konsideri kiel persona devo ĉeesti la prelegojn. Jes, ne estas ĉiam facile. Kiam la vetero tiel malvarmas, kiel ĉi-vespere, ne estas facile – tion mi rekonas – forlasi la komforton de la hejma fajrejo por aŭskulti prelegon. Sed laŭ mi, ni devus pensi malpli al nia persona komforto kaj pli al nia devo al la societo. Ni sukcesis vivigi ĝin dum dekkvin jaroj, kaj kvankam mi ne diras tion vanteme, por tio necesis konstanta strebado. La komitato havis ja grandan taskon kaj laboregis senripoze. Bone, gesinjoroj, mi supozas, ke vi ne venis ĉi tie por aŭskulti min, kaj eble mi sufiĉe parolis pri niaj malfacilaĵoj kaj problemoj. Do sen pli da prokrasto (jen favorata dirmaniero de prezidantoj), mi invitas s-ron Leacock komenci… Ho! Unu lasta vorto antaŭ, ol mi sidiĝas: ĉu tiuj kiuj eliros antaŭ la fino bonvolos uzi la flankan pordon kaj paŝi kiom eble plej silente? S-ro Leacock…»
Ĉiuj, kiuj vivtenas sin per prelegado scias, ke prezento tia ege plimalbonas ol esti fuŝnomita Learoyd.
Kiam preleganto vojaĝas al Britujo de tiu ĉi flanko de la maro, li povas atendi naturan emon ĉe la prezidanto substreki tiun fakton, des pli se la preleganto estas Kanadano, kiel mi. La prezidanto pensas, ke jen estas taŭga okazo por esprimi unu el tiuj grandaj pensoj unuigantaj la tutan Britan Imperion. Foje, tamen, la esprimo ne plene korespondas al la grandeco de la ideo.
Jen ekzemple la (laŭvorta) prezento uzita kontraŭ mi de prezidanta pastro en iu kvieta loko de suda Anglujo.
«Antaŭ ne tre longa tempo, gesinjoroj», diris la vikario, «ni kutimis sendi kanaden diversajn klasanojn de nia komunumo por helpi la disvolviĝon de tiu lando. Ni sendis niajn laborulojn, ni sendis niajn klerulojn kaj profesorojn. Ni eĉ sendis niajn krimulojn. Kaj hodiaŭ», daŭrigis li, etendante la manon miadirekten, «ili revenas».
Oni ne ridis. Anglaj aŭskultantaroj estas antaŭ ĉio laŭvortemegaj, kaj tiel afablaj kiel laŭvortemegaj. Ŝajne, oni komprenis, ke mi estas ekskrimulo, kaj pro tio, oni bonkore aplaŭdis.
Malgraŭ ĉio, iu fakto estas substrekenda favore al prezidantoj, kun spirito de dankemo pro ilia ekzistado. Eĉ la plej malkompetenta superas ilian tutsimplan foreston. Ĉie en Anglujo, multaj societoj kaj publikaj organizaĵoj efektivigis planon por «forigi la prezidanton». Lacaj pri la mankoj de tiu gravulo, ili forgesis la kialon de lia ekzistado kaj strebas elturniĝi sen li.
La rezulto estas aĉa. La preleganto supreniras sur la scenejon sole kaj neakompanite. Aplaŭdoj hezitaj kaj disaj bonvenigas lin. Li klinas sin mizere, kaj kiel eble plej entuziasme klarigas kiu li estas. La etoso estas tiel glacia, ke arkta ekspedicio ne povus rivali kun ĝi. Mi ankaŭ malkovris plian falilon: sen la partopreno de prezidanto, tre ofte la publiko aŭ granda parto de ĝi ne scias, kiu alparolas ĝin. Plurfoje, proksimiĝante al la podio, mi ricevis aplaŭdan salvegon ŝajne kaŭzitan per la sento, ke mi estas iu alia. Mi tiel estis prenita por s‑ro Briand, ĉefministro de Francujo, por Charlie Chaplin, por s-ro Asquith – sed mi haltu ĉi tie por eviti proceson pri kalumnio. Mi volas diri nur, ke sen prezidanto, «ni famuloj» estas terure interkonfuzeblaj.
Pri unu el miaj spertoj dum miaj prelegaj turneoj mi ĉiam pensos kun kontentego. Mi preskaŭ havis la plezuron mortigi homon per rido. Usonaj prelegantoj ofte revas pri ĝi, sed mi preskaŭ sukcesis. La koncerna viktimo estis korpulenta, apopleksionta viro kun tia ĝoja, ruĝvanga vizaĝo kian oni vidas en landoj, kiuj rifuzis prohibicion. Sidante funde de la halo, li ridegis leonrore. Subite, mi ekperceptis, ke io estas okazanta. La viro estis ekfalinta flanken sur la plankon. Eta aro da viroj kuniĝis ĉirkaŭ li kaj levprenis lin. Mi vidis ilin fortransporti silentan kaj senmovan mason. Kiel pro devo, mi daŭrigis mian prelegon, sed mia koro bategis pro kontentiĝo. Mi estis certa, ke mi ja murdis lin. La leganto povas juĝi kiel forta estis mia espero kiam, post kelkaj sekundoj, oni transdonis noton al la prezidanto, kiu petis min halti momente, leviĝis kaj demandis: «Ĉu ĉeestas kuracisto en la halo?» Viro tuj leviĝis kaj silente eliris. Mi reprenis la prelegon, sed oni ridis ne plu: mia celo nun estis mortigi unu plian, kaj oni tion konsciis. Ĉiu sciis, ke ekde nun ekridi estas riski morton. Post kelkaj minutoj, duan noton oni transdonis al la prezidanto. Li gravtone anoncis: «Alian kuraciston oni petas». La prelego kontinuis en silento eĉ pli profunda ol antaŭe. Ĉiuj atendis trian anoncon. Ja venis ĝi. Plian mesaĝon ricevis la prezidanto. Li leviĝis kaj diris: «Se ĉeestas s-ro Murchison, la sepultentreprenisto, ĉu li bonvolos eliri?»
Mia viktimo, mi bedaŭras diri, pluvivis. Ja seniluziige estas, sed li resaniĝis. La sekvantan tagon, mi sendis telegramon el Londono pri li (fakte, por havi pruvon pri lia morto) kaj ricevis tiun respondon: «La paciento bonfartas. Li sidiĝas en sia lito kaj legas Aktojn de la Akademio. Nenia danĝero de recidivo».