Modela dialogo
(per kiu oni montras kiel sanigi la diletantan
prestidigitiston je sia manio pri ludkartaj lertaĵoj)
(1910) Tradukis Stephan Brault
La diletanta prestidigitisto, ruze ekkaptinte la kartaron fine de vespero de visto, demandas:
«Ĉu vi iam vidis kartlertaĵojn? Jen unu, kiu gapigos vin.Prenu karton.»
«Ne, dankon. Mi ne bezonas karton.»
«Nu… ne, simple elektu unu, kiun ajn vi volas, kaj mi anoncos, kiu ĝi estas.»
«Al kiu?»
«Ne, ne… Ne gravas tio. Mi divenos, kiu la karto; ĉu vi ne komprenas? Nu, ek… elektu karton.»
«Kiun ajn?»
«Jes.»
«Je kiu ajn koloro?»
«Jes, jes!»
«Je kiu ajn emblemo?»
«Ho… jes! Ek, elektu…»
«Bone, mi elektas… la ason de piko!»
«Fulmotondro! Vi devas eltiri karton el la kartaro.»
«Ho, eltiri… Nun, mi komprenas. Donu la kartaron… Bone, mi havas ĝin.»
«Ĉu vi elektis unu?»
«Jes, la tri de kero… Ĉu vi divenis?»
«Diable! Ne tuj rivelu ĝin. Vi ĉion fuŝas. Nu, provu denove. Elektu karton.»
«Konsentite… Jen, mi elektis.»
«Remetu ĝin en la kartaron. Dankon. (Miks-miks-miks – ŝlip) Jen… ĉu tiu ĉi?» (Triumfe).
«Mi ne scias; mi perdis ĝin el la vido.»
«Perdis ĝin el la v…? Damne, vi devas rigardi ĝin kaj vidi, kiu ĝi estas!»
«Ho, ĉu vi volas, ke mi rigardu ĝian fronton?»
«Nu, kompreneble! Bone, ĉi-foje ja elektu unu.»
«Konsentite. Jen, mi elektis. Daŭrigu.» (Miks-miks-miks – ŝlip)
«Mil diabloj, ĉu vi ne remetis la karton en la kartaron?»
«Nu, ne. Mi konservis ĝin.»
«Je Sankta Dio! Aŭskultu: elektu karton – nur unu; vidu kiu ĝi estas; remetu ĝin en la kartaron. Ĉu klare?»
«Ho, plej perfekte. Sed mi tute ne komprenas kiel vi povas diveni. Vi sendube estas tre lerta.» (Miks-miks-miks – ŝlip)
«Jen, finfine. Tiu ĉi estas ja via karto, ĉu ne?»
(Jen la plejgrava momento.)
«Ne, tiu ĉi ne estas mia karto.»
(Pura mensogo, sed la Ĉielo pardonos vin.)
«Ne via karto!!! Be… Kion vi celas… Nu, atentu pri tio, kion vi faras, ĉi-foje. Mi ĉiam sukcesas je tiu malbeninda lertaĵo. Mi montris ĝin al mia patro, mia patrino kaj al ĉiuj, kiuj iam venis viziti nin. Elektu! (Miks-miks-miks – ŝlip… bam!) Kaj jen via karto.»
«Ne, mi bedaŭras: tiu ĉi ne estas mia karto.Sed kial ne provi ankoraŭfoje? Mi petas vin. Vi ŝajnas iom ekscitiĝinta; eble mi estis ne sufiĉe atenta. Kial vi ne iras sidi sole en la malantaŭa verando kaj denove provas post duonhoro? Ho, vi devas iri hejme… Kia domaĝo. Mi certas, ke tiu lertaĵeto estas vere impona. Bonan nokton.»