Miaj aventuroj en la mondo de spiritismo / novelo de Leacock

Miaj aventuroj en la mondo de spiritismo (1919)

Tradukis Stephan Brault

 

 

Mi ne skribas tiujn kelkajn liniojn kun la intenco konvinki aŭ konverti iun ajn. Ni, adeptoj de la spiritismo – aŭ spiritistoj, ni uzas ambaŭ terminojn aŭ neniun – neniam insistas, por ke oni kredu nin. Se oni ja tion faras, bone. Se ne, tute egale. Nia opinio simple estas, ke faktoj estas faktaj. Jen ili: akceptu ilin aŭ ne, laŭelekte. Kiel mi diris lastanokte, dum konversacio kun Aristotelo, John Bunyan, George Washington, kaj kelkaj aliaj, kial oni kredus nin? Aristotelo, mi bone memoras, deklaris, ke ĉio, kion li deziras, estas ke ĉiuj sciu kiel feliĉa li estas, kaj Washington aldonis, ke, liaopinie, se oni scius kiel hela kaj serena ĉio estas tie, kie li troviĝas, oni tuj pretus – eĉ ege bonvolus – elspezi dolaron, plej modera kaj nominala pagokosto de interparolo kun li. Bunyan, mi memoras, simple diris, ke li mem estas plej feliĉa.

 

Sed, kiel mi diris, mi neniam insistas, por ke oni kredu min, des pli, ke mi mem iam estis absoluta skeptikulo. Hodiaŭ, mi komprenas, ke mi estis viktimo de miaj antaŭjuĝoj. La simpla fakto, ke seancoj kaj la servoj de mediumoj implicas monpagon kondamnis la tutan aferon miavide. Mi tiam ne ankoraŭ komprenis, ke tiuj mediumoj, kiel ĉiuj, devas akiri monon per sia laboro, se ne, ili mortus kaj fariĝus spiritoj.

 

Mi eĉ rifuzus fari tiujn revelaciojn al la publiko, se mi ne estus konvinkita, ke en la nuntempa krizo, ili grande valoros por la flanko de la Alianco.

 

Sed mi komencu je la komenco. Mian propran konvertiĝon al spiritismo, kiel tiun de multaj aliaj, okazigis tute neatendita rimarkigo farita de amiko.

 

Rimarkinte iun tagon, ke mi ŝajnis malgajhumora kaj deprimiĝinta, tiu amiko demandis al mi:

 

«Ĉu vi kredas je spiritismo?»

 

Mi normale estus forĵetinta kun malestimo tian demandon, se estus farinta ĝin iu ajn alia, sed mi grande dankŝuldas al tiu ĉi amiko pro diversaj kialoj. Estis li, kiu, kiam suferigis min reŭmatismo tiel, ke mi apenaŭ povis suprensalti kvin futojn sen grimaci demandis subite: «Ĉu vi provis kataplasmon por via reŭmatismo?» Unu monaton poste, mi estus povinta suprensalti dek futojn – se mi kapablus – sen ia ajn doloro. La sama viro, mi aldonu, iun tagon aŭdinte min esprimi mallaŭtvoĉe: «Ho, se nur ekzistus rimedo por senmakuligi miajn vestaĵojn!» diris al mi plej simple kaj trankviltone: «Ĉu vi iam provis lavi ilin per kaŭstika sodo?» Estas ankaŭ li, kiu, rimarkinte mian konsternitan mienon iun matenon tuj demandis, kion oni surtabligis por mia matenmanĝo, kaj diris, senrondire kaj kun simpleco neforgesebla: «Kial ne trinki saŭmakvon?»

 

Ankaŭ ne forgesebla estas mia sento, kiam, en alia okazo, aŭdinte min lamenti: «Ho, kial oni ne elpensus ion, kio povus ekstrakti la proteinojn kaj amigdaloidojn el karbigita dieto, lasante nur la purajn nitrogenajn vivodonantajn elementojn!», li ekpremis mian manon kaj diris per emociigita voĉo: «Ne plu malesperu; oni ĝin elpensis!»

 

La leganto tiam komprenos, ke demando fare de amiko tia estas absolute neflankenmetenda. Kiam li demandis al mi, ĉu mi kredas je spiritismo, mi respondis kun perfekta ĝentileco:

 

«Honestadire, ne».

 

Momenta silento ekfalis inter ni, ĝis mia amiko demandis:

 

«Ĉu vi iam provis ĝin?»

 

Ĉar la ideo aspektis nova al mi, mi iom hezitis antaŭ, ol respondi:

 

«Ne. Se paroli vere, mi neniam provis ĝin».

 

Neniu el ni reparolis dum eble dudek minutoj post tio, ĝis mia amiko daŭrigis:

 

«Ĉu vi ial malŝatas ĝin?»

 

Mi pripensis la aferon kelkajn minutojn kaj diris:

 

«Nu, ial».

 

Mia amiko iĝis muta proksimume duonhoron. Poste, li demandis:

 

«Kial?»

 

Meditinte kelkatempe, mi klarigis:

 

«Tial: ŝajnas al mi, ke mono estas kerne de la afero. Miaopinione, estas absolute nenature elvoki mortinton – ies praavon, ekzemple – kaj pagi monon por paroli kun li».

 

«Jes», diris mia amiko senpaŭze. «Ekzakte tion, kion mi pensis. Nu, imagu, ke mi rilatigu vin kun la spiritmondo per mediumo, aŭ diversaj mediumoj, sen ke oni menciu monon, krom modera kaj nominala pagokosto, ne vere enkalkulite, por tiel diri, konsiderante ĝin kiel ion formalan, elspezitan purepro formakaj ad interim. Tiacirkumstance, ĉu vi pretus eksperimenti?»

 

Mi leviĝis kaj premis lian manon.

 

«Kara amiko», mi diris, «ne nur mi pretus, sed mi farus».

 

De tiu konversacio datiĝas mia ligo kun spiritismo, kiu malfermis al mi la pordojn de nova mondo.

 

Estus malkonvene por mi doni la precizan adreson aŭ la precizajn metodojn uzatajn de la agentejo, kiun mia amiko rekomendis al mi. Mi antaŭ ĉio volas eviti doni komercan aspekton al tio, kion mi skribas. Ĉiamaniere, ĝian reklamon oni povas vidi, same kiel tiuj de aliaj agentejoj – ĉiuj egale honorindaj kaj fidindaj, mi certas prie – en la paĝoj de iu ajn ĉiutaga gazeto. Kiel ĉiuj scias, pluraj metodoj estas uzataj. Turniĝantaj tabloj, literumitaj tabuloj, aŭ la voĉo de entranca mediumo estas nur kelkaj el la rimedoj, per kiuj spiritoj povas hodiaŭ komuniki kun ni. Miakaze, la metodo proponita estis ne nur tutsimpla, sed ĝi entenis en si la pruvon de sia propra vereco. Oni devas simple paroli ĉe mikrofono, kaj oni aŭdas la voĉon de la spirito en aŭdilo, ĝuste kiel en ordinara telefonkonversacio.

 

Estis tute nature, post la ironia komento, kiun mi faris, ke mi provu konversacii unue kun mia praavo. Ankaŭ ne mi povas forgesi la unikan ekscitecon, kiu regis en mi, kiam la agentejestro informis min, ke oni sendis grumon peti mian praavon veni ĉe la telefono.

 

Avcĵo – tiun kvaliton almenaŭ mi atribuu al li – estis rapida. Li alvenis post tri minutoj. Kion ajn li faris en la spiritmondo – kaj mi neniam sukcesis informiĝi pri tio – li probable tuj forlasis ĉion por alkuri al la telefono. Kia ajn estis la malkontentigo, kiun li kaŭzis al mi poste, mi tion diru honeste kaj rekte: almenaŭ, Avĉjo estas akurata. Ĉiufoje, kiam mi vokis lin, li venis tuj, senprokraste. Tiuj, kiuj havas inklinon ĉikani pri la metodoj de spiritismo pripensu, ke tia akurateco estus neebla se ĝi ne estus bazita sur la plej firma honesteco.

 

Dum la unua konversacio kun mia praavo, mi sentis min tiel absurde nervoza, pensante pri la spacotempa vasteco, kiun devis transiri niaj paroloj, ke mi eble vortigis miajn demandojn iom tro krude.

 

«Kiel vi fartas, Avcjo?» mi demandis.

 

Lia respondo atingis min instante, tiel klare, kvazaŭ li estus en apuda ĉambro:

 

«Mi estas feliĉa, ege feliĉa. Diru al ĉiuj, mi petas, ke mi estas feliĉa

 

«Avĉjo», mi diris, « mi certiĝos prie, ne zorgu. Kie vi estas, Avĉjo?»

 

«Tie ĉi», li respondis, «en la preterejo».

 

«La preter… kio?»

 

«Tie ĉi, je la alia flanko».

 

«La alia flanko de kio?»

 

«De la granda vasteco», li diris. «La alia flanko de la senlimitejo.»

 

Ni restis silentaj dum tempo. Oni ne imagas, kiel malfacile estas trovi temojn por interparoli kun praavo. Post intensa cerbumado, mi povis diri nenion pli interesan ol:

 

«Kiel estas la vetero ĉe vi, Avĉjo?»

 

«Nenia vetero, ĉi tie», li respondis. «Ĉio estas senĉese hela kaj serena.»

 

«Nu, ĉu seninterrompe sunas?» mi demandis scivoleme.

 

«Nenia suno, ĉi tie», diris mia praavo.

 

«Nu, tiam, kiel vi…», mi balbutis.

 

Bedaŭrinde, tiun momenton la agentejestro frapetis min je la ŝultro por memorigi al mi, ke la konversacio, por kiu mi estis deponinta nominale kvin dolarojn, estis finita. La agentejo sufiĉe ĝentile informis min, ke kontraŭ kvin dolaroj pliaj, mia praavo plu parolus du minutojn.

 

Tamen, mi preferis halti la eksperimenton tiupunkte.

 

Komprenu bone: mi neniel volas klaĉi kontraŭ mia praavo, sed dum la interparoladoj de la sekvaj tagoj, mi trovis lin – kiel diri? – neadekvata. Li estis, kiam je tiu ĉi flanko – por uzi esprimon, kiun ni spiritistoj preferas –, eksterordinare inteligenta homo, juĝisto en Anglujo. Nu, tion, almenaŭ, oni ĉiam estis asertinta. Bedaŭrinde, lia cerbo, je la alia flanko, verŝajne grave difektiĝis. Mia teorio estas, ke pro la daŭra heleco en kiu li vivas, li sendube ricevis sunfrapon. Nu, eble mi estas maljusta pri li. Eble en plena ataraksio li estis frapita de ataksio. Sed ke li estis vere plej feliĉa tie, kie li estas ne dubindas. Li ripetis tion je ĉiu konversacio. Tamen, mi jam rimarkis, ke malsprituloj ja ne malofte prezentas similan mensostaton. Plaĉas al li tie, kie li estas, kaj verdire, al mi ankaŭ plaĉas, ke li restu tie. Unu aŭ du fojojn, trakuris mian kapon la ideo, ke eble brando estis la fonto de la stato de kontentego de mia praavo. Lia voĉo, eĉ de la alia flanko de la granda abismo, foje pensigis tion. Sed pridemandite, li respondis, ke tie, kie li estas, ne estas brando nek soifo, ĉar ĉio estas hela kaj serena. Kiam mi demandis al li, ĉu temas pri strikta prohibicio, kiel en Kanzaso, aŭ ĉu la riĉuloj povas ankoraŭ elturniĝi, li nenion respondis.

 

Niaj interparoladoj finiĝis per kverelo. Pro kulpo mia, mi devas konfesi. Tamen, ŝajnas al mi, ke mia praavo, eminentulo pri juro siaepoke, estus povinta doni al mi sian opinion.

 

La afero okazis jene: mi diskutis – meze de la lasta vintro – kun kelkaj anoj de mia klubo pri la taŭga interpretado de la leĝo Adamson[1]. Rapide, la diskuto disputo iĝis.

 

«Ja mi pravas», mi diris, «kaj mi pruvos ĝin tuj, kiam mi povos paroli al spertuloj».

 

«Konsultu vian praavon», rikanis unu el miaj interparolantoj.

 

«Bone», mi respondis. «Tion mi tuj faros.»

 

Mi senprokraste trairis la ĉambron ĝis la telefono, kaj vokis la agentejon.

 

«Trovu mian praavon», mi diris. «Mi volas paroli kun li senatende.»

 

Kaj jen li alvenis. Bona, akurata, maljuna animo – tion mi povas diri pri li.

 

«Avĉjo», mi diris. «Disvolviĝas diskuto, tie ĉi, pri la konstitucieco de la leĝo Adamson, rilate al la povoj de la Kongreso laŭ la Konstitucio. Mi certas, ke vi memoras kiel estis la Konstitucio, kiam oni redaktis ĝin. Ĉu la leĝo taŭgas, aŭ ne?»

 

Silento.

 

«Do, viaopinie, Avĉjo…» mi diris. «Ĉu ĝi povos rezisti kontestadon?»

 

Tiam, li parolis.

 

«Ĉi tie», li respondis, «estas nek leĝoj, nek kongresanoj, nek Adamsonoj. Ĉio estas hela kaj serena, kaj…»

 

«Avĉjo», mi diris, antaŭ ol remeti la aŭdilon kun abomeno, «vi estas molaĉacerbulo».

 

Mi neniam plu dialogis kun li. Tamen, mi kompatas tiun feblan kaj maljunan animon, kiu ŝvebas en la Senlimiteco, ĉiam preta alkuri al la telefono, tamen tiel lantpensa, mirinde feliĉa kaj ĝentila. Eble li estas pli bona homo, ol kiam li vivis, ĉion konsiderinte. Li probable sentas sin sola, tie for, en la granda Vasteco. Nu, mi neniam revokis lin. Feliĉa li estas; li restu tiel.

 

Verdire, mia sperto pri la spiritmondo povintus fini abrupte, sen la denova komplezo de mia amiko.

 

«La praavo ŝajnas iomete lanta, iomete malsprita, ĉu ne?» li diris. «Sed se vi volas inteligencon, potencon, energion, kial ne alvoki kelkajn el la spiritoj de la plej elstaraj homoj de la tempo de via praavo, ekzemple?»

 

«Kia bona ideo!» mi ekkriis. «Mi vokos al Napoleono Bonaparte.»

 

Mi kuris al la agentejo.

 

«Ĉu estas eble», mi demandis, «alvoki la imperiestron Napoleono kaj paroli al li?»

 

Ĉu eble? Certe. Fakte, nenio estis pli facila. En la kazo de Napoleono Bonaparte, la nominala prezo devis esti dek dolaroj anstataŭ kvin, sed ŝajnis al mi, ke se mia praavo kostis kvin dolarojn, Napoleono Bonaparte je dek dolaroj estis ĉipeco mem.

 

«Ĉu vi bezonos multan tempon por trovi lin?» mi demandis anksie.

 

«Ni tuj sendos grumon serĉi lin», oni respondis.

 

Kiel avĉjo, Napoleono alvenis senprokraste. Tion mi ja povas diri favore pri li. Se, hodiaŭ, mi estimas al Napoleono Bonaparte malpli alte ol antaŭe, mi substreku, ke kun homo pli akurata, kompleza, kaj ĝentila mi neniam interparolis.

 

Post du minutoj, jen li estis.

 

Mi prenis la aŭdilon per tremanta mano.

 

«Ha lo», mi balbutis. «Est-ce que c’est l’Empereur Napoléon à qui j’ai l’honneur de parler?[2]»

 

«Ĉu?» li respondis.

 

«Je demande si je suis en communication avec l’Empereur Napoléon…[3]»

 

«Ba», diris Napoleono. «Ne splitu al vi la kranon – parolu angle.»

 

«Kio!» mi ekkriis, surprizite. «Ĉu vi scipovas la anglan? Mi ĉiam kredis, ke vi ne povas prononci eĉ ne unu vorton en tiu lingvo.»

 

Post eta paŭzo, li diris:

 

«Mi ellernis ĝin ĉi tie. Ne zorgu pri tio; daŭrigu».

 

«Nu», mi daŭrigis, «mi ĉiam admiris vin, vian menson kaj inteligentecon, tiom, fakte, ke mi decidis komuniki kun vi, kaj demandi kiel vi fartas».

 

«Mi estas feliĉa», respondis Napoleono, «ege feliĉa».

 

«Bone», mi diris, «mirinde. Kaj kiel estas la loko, kie vi troviĝas? Hela kaj serena, mi supozas?»

 

«Ege serena», diris la Imperiestro.

 

«Kaj kie ekzakte vi troviĝas?» mi daŭrigis. «Ĉu ie en la vasta Nemenciendeco?»

 

«Ekzakte», li respondis. «Ie en la ĉirkaŭaĵo.»

 

«Bonege», mi diris. «Kaj ege feliĉa, ĉu ne?»

 

«Ege», diris Napoleono. «Diru al ĉiuj, ke mi estas ege feliĉa.»

 

«Ne zorgu», mi diris. «Mi distrumpetos la novaĵon al ĉiuj. Sed, vidu, mi havas specifan demandon por vi. Furiozas tiu milito, nuntempe… Pli-malpli la tuta mondo partoprenas la konflikton, kaj ŝajnas al mi, ke kelkaj konsiletoj de strategisto kiel vi…»

 

Sed tiupunkte, la dungito de la agentejo frapetis min je la ŝultro.

 

«Pasis la tempo», li anoncis.

 

Mi estis propononta pagi senatende por pliaj du minutoj, kiam venis al mi pli bona ideo. Kial paroli nur al Napoleono? Mi faros pli bone. Mi kunvenigos veran ĉefstabon de klarvidaj spiritoj, elmetos antaŭ ili la nuntempa militkrizon, kaj igos la plej klerajn mensojn, kiuj iam ajn vivis surtere elpensi kiel ni povas atingi la finan venkon.

 

Kiujn elekti? Nu, ni vidu… Napoleonon mem, kompreneble; mi revenigos lin. Kaj pri la marmilito, la problemo de la submarŝipoj, mi kunvokos al Nelson. Georgo Vaŝingtono, kompreneble, reprezentos Usonon. Por politikaj aferoj, tiu bonkorulo, Benjamin Franklin, la plej saĝa kapo, kiu iam ajn marŝis sur usonaj kruroj, kaj vera spritulo, ankaŭ. Jes, ja Franklin, se nur por malebligi, ke la kunveno fariĝu tro malĝoja. Lincoln – Abrahamo la honestulo –, li nepre ĉeestu. Tiuj, kaj kelkaj aliaj.

 

Mi kalkulis, ke dek dolaroj por konsulti tian altklasan spiritaron estus preskaŭ ridinde ĉipa. Iliaj konsiloj certe valorus milionojn, eĉ miliardojn, por nia flanko.

 

La agentejo trovis ilin por mi sen ia ajn problemo. Oni ne povas dubi, ke ili estas vere akurataj, tie, en la granda Nepenseblejo.

 

Mi kunigis ĉiujn kaj parolis al ili, kune kaj individue, post la antaŭpago de nominala  pro formasumo.

 

Kaj jen estas, antaŭ miaj okuloj, la malneto de miaj dumkonversaciaj notoj, kiu enhavas iliajn konsilojn. Post korektoj kaj plibonigoj, mi estas certa, ke ĝi estos unu el la plej gravaj ŝtataj dokumentoj de la tuta milito.

 

Ve, mi devas konfesi, ke – laŭ persona vidpunkto – mi trovas ilin iomete desapontaj. Povra Franklin verŝajne perdi sian spritecon. La spirito de Lincoln ja ne plu havas tiun senceremonian saĝecon, kiu faris sian reputacion. Oni probable grande eraris, pensante ke Disraeli estis brila intelektulo; estas klare al mi, ke li estis lanta – tiel lanta, fakte, kiel mia praavo, miavide. Ankaŭ ne Vaŝingtono ŝajnas estis tiel, kiel oni taksis lin.

 

Tamen, tiuj estas nur personaj impresoj. Ili neniel malpliigas la eksterordinaran valoron de la donitaj konsiloj, kiuj sendube, laŭ mi, unu fojon por ĉiam, montros la nemalhaveblan utilecon de komunikado kun la Alia Flanko.

 

Miaj notoj rivelas, parte, la sekvaĵojn:

 

Kiam mi prezentis la problemon de la submarŝipoj al la spirito de Nelson, li diris, ke se liaj ŝipanaroj estus tie, kie li mem troviĝas, ĉio fariĝus hela kaj serena. Jen aludo de grandega valoro. Ni urĝe forĵetu ilin tien.

 

La konsiloj de la spirito de Napoleono pri la surtera kampanjo ŝajnis al mi, se eble, malpli valora ol tiuj de Nelson pri la mara kampanjo. Estas apenaŭ eble, ke Napoleono forgesis, kie situas la rivero Marno. Ĉu la fluejo estis malsama en lia tempo? Ĉiamaniere, li dris ke, se transiras la riveron Marno la Rusoj, ĉio estas finita. Venante de fama strategisto kiel li, deklaro tia devus esti priatentita.

 

Kiam mi demandis al Franklin, ĉu Usono pravis ekmiliti, li respondis: «Jes». Kiam mi demandis al li, ĉu Usono estus povinta eviti la militon sen malhonoro, li respondis: «Ne». Jen meditendaĵo por pensemuloj el ĉiuj horizontoj.

 

Lincoln estas ege feliĉa tie, kie li troviĝas. Same, je mia granda surprizo, kiel Disraeli. Fakte, estis plej korkontentige ekscii, ke la grandaj spiritoj, kiujn mi konsultis estas ege feliĉaj, kaj volas, ke ĉiuj sciu, kiel feliĉaj ili estas. Des pli, ke ĉio ĉirkaŭ ili estas hela kaj serena.

 

Timante preni tro da ilia tempo, mi ne uzis la tutan periodon konsentitan por fari demandojn al ĉiu el ili. La agentejo do ankoraŭ ŝuldas al mi kvin minutojn kun Napoleono, kiun mi povas rekontakti kiam ajn mi volas, kaj kvin minutojn kun Franklin kaj Vaŝingtono, sen mencii la dek minutojn restantaj kun mia praavo.

 

Ĉion tion ĉi mi pretas disponigi rabate al kiu ajn restas skeptika pri la realeco de la spiritmondo.

 

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.