Magia venĝo
(1910) Tradukis Stephan Brault
«Kaj nun, Gesinjoroj», anoncis la prestidigitisto, «montrinte, ke tiu tuko estas tute senartifika, mi tuj eltiros de sub ĝi akvarieton plenan de orfiŝoj… Ek!»
El ĉie en la halo resonis ekkrioj: «Ho, mirinde! Kiel do li faras?»
Sed la Ĉioscianto sidanta antaŭe klarigis per murmurego al la homoj ĉirkaŭ li: Ĝi estis kaŝita en lia maniko. Nu, oni vigle kapjesis responde kaj diris: «Ho, kompreneble», kaj tra la halo ĉiuj baldaŭ estis flustrantaj: …kaŝita en lia maniko.
«La sekvonta prezentado», daŭrigis la prestidigitisto, «estas tiu de la famkonataj hindustanaj ringoj. Rimarku, ke la ringoj ŝajnas apartaj; post nura spirblovo, ili tuj kuniĝos… (giling, gilang) Ek!»
Ĝenerala mirego zumis seĝvicon post seĝvico, ĝis oni aŭdis la Ĉioscianto laŭtflustri: Alian aron li kaŝis en sia maniko.
Denove, ĉiuj kapjesis kaj mallaŭtvoĉe ripetis: …ringoj en sia maniko.
Sur la brovo de la prestidigitisto amasiĝis la nubaro de eksplodonta malplezuro.
«Nun», li daŭrigis, «jen tre amuza lertaĵo, per kiu mi povas eltiri de ĉapelo tiom da ovojn, kiom mi volas. Ĉu unu el vi sinjoroj bonvolus pruntedoni sian ĉapelon? Ha, dankon… Ek!»
Deksep ovojn li elprenis, kaj dum tridek kvin sekundoj, la spektantaro komencis pensi, ke li estas ja granda magiisto. Sed la Ĉioscianto disflustris laŭ la unua vico: Kokinon li kaŝas en sia maniko, kaj baldaŭ ĉiu estis ripetanta: …en lia maniko… tuta birdokorto.
La ovo-truko estis ruinigita.
Kaj tiumaniere disvolviĝis la tuta spektaklo. La flustrado de la Ĉioscianto rivelis, ke la prestidigitisto estis enprofundiginta en siajn manikojn, krom la ringojn, kokinojn kaj fiŝojn, plurajn kartarojn, tutan panon, puplulilon, vivan kobajon, kvindekcendan moneron kaj lulseĝon.
La famo de la iluziisto estis rapide sinkanta subnulen. Je la fino de la spektaklo, li revigliĝis por lasta strebo.
«Gesinjoroj», li diris, «jen, konklude, la famkonata japana lertaĵo ĵus elpensita de la indiĝenoj de Tiperario. Sinjoro», li daŭrigis, direktante sin al la Ĉioscianto, «ĉu mi povus peti al vi vian oran poŝhorloĝon?»
La dezirata objekto surscenejiĝis senprokraste.
«Ĉu mi havas vian permeson meti ĝin en tiun pistujon kaj pulvorigi ĝin?» li demandis sovaĝtone.
La Ĉioscianto kapjesis ridetante.
La prestidigitisto ĵetis la horloĝon en la pistujon kaj ekprenis martelegon de sur la tablo. Aŭdiĝis laŭtega krako.
Li ŝovis ĝin en sian manikon, flustris la Ĉioscianto.
«Kaj nun, Sinjoro», daŭrigis la magiisto, «ĉu vi lasos min fari truojn en via naztuko? Dankon… Kiel vi povas vidi, nenia trompo: la truoj estas perfekte videblaj.»
La vizaĝo de la Ĉioscianto estis radia. Ĉi-foje, la absoluta mistero de la afero vere fascinis lin.
«Kaj nun, Sinjoro, ĉu vi bonvole transdonos al mi vian cilindran ĉapelon, por ke mi saltedancu sur ĝi? Dankon.»
La prestidigitisto faris kelkajn hipnotajn movojn perpiedajn, kaj elmontris la ĉapelon, dispremitan preterrekoneble.
«Kaj nun, Sinjoro, ĉu vi ne akceptos demeti vian celuloidan kolumon kaj permesos al mi cindrigi ĝin per tiu kandelo? Dankon, Sinjoro… Kaj ĉu vi lasos min disrompi viajn okulvitrojn per mia martelego? Nu, dankon…»
Nun, la vizaĝo de la Ĉioscianto estis preninta perpleksigitan mienon. «Ĉio tio ĉi ja konfuzas min», li diris mallaŭtvoĉe. «Mi neniel penetras la trukon.»
Granda silento ekfalis sur la spektaklejon. La prestidigitisto rektiĝis plenstature, kaj konkludis, ĵetante velkigantan rigardon al la Ĉioscianto:
«Gesinjoroj, vi rimarkos ke, kun la permeso de tiu sinjoro, mi detruis lian horloĝon, forbruligis lian kolumon, disrompis liajn okulvitrojn, kaj ebenigis lian ĉapelon. Se li permesas al mi ankaŭ farbi verdajn striojn sur lia palto aŭ fari nodbulon kun lia ŝelko, mi plezurege amuzos vin plu. Se ne, nia spektaklo nun finiĝas.»
Apenaŭ reeĥiĝinte liaj paroloj, la orkestro ekludis pompajn akordojn, kaj la spektantaro iom post iom forlasis la halon, konvikinta ke kelkajn artifikojn, almenaŭ, prestidigitistoj kaŝas ne en siaj manikoj.