La Kristnasko de Hoodoo McFiggin
(1910) Tradukis Stephan Brault
Tiu ferakonto pri sankta Nikolao – oni ĉesu disvastigi stultaĵojn tiajn! Estas perfida, malnobla trompo, kaj ju pli baldaŭ oni rivelos la veron pri ĝi, des pli bone por la tuta socio.
La gepatroj, kiuj leviĝas meznokte kaj, profitante de la mallumo, donacaĉas dekcendan kravaton al knabo, kiu esperoplene atendas dekdolaran poŝhorloĝon estas fiaj, preterdube fiaj.
Mi havis bonan oportunon observi, la pasintan Kristnaskon, kiel disvolviĝis la dramo ĉe la juna Hoodoo McFiggin, filo kaj heredonto de la McFiggin-oj, en kies hejmo mi estas pensionano.
Hoodoo McFiggin estas bona knabo – pia knabo. Oni komprenigis al li, ke sankta Nikolao nenion alportos al liaj gepatroj, ĉar plenkreskuloj ne ricevas donacojn de la anĝeloj. Li do ŝparis sian tutan poŝmonon kaj aĉetis cigarskatolon por sia patro kaj sepdekcendan diamantan broĉon por sia patrino. Sian propran sorton li konfidis al la anĝeloj. Sed li preĝis. Li ja preĝis ĉiunokte dum semajnoj, por ke sankta Nikolao alportu al li paron da sketŝuoj kaj hundidon kaj aerpistolon kaj biciklon kaj miniaturan arkeon de Noa kaj tamburon – entute aĵaron ĝis valoro de cent kvindek dolaroj.
Mi eniris la ĉambron de Hoodoo tre frue la Kristnaskan matenon. Certa mi estis, ke la sceno estos interesa. Mi vekis lin, kaj li eksidis en sia lito, kun okuloj pro ĝoja espero brilaj, kaj komencis eltiri aĵojn el sia ŝtrumpo.
La unua donaco estis volumena; pakita loze, ĝi prezentis iom nekutiman aspekton.
«Ha-ha!» Hoodoo gaje ekkriis, disŝirante la volvaĵon. «Ĝi certe estas la hundido, tute envolvita per papero!»
Kaj ĉu estis hundido? Tute ne. Estis paro da botoj, fortikaj botoj de grando 4, akompanataj de laĉoj kaj de noteto: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao», kaj malsupre, sankta Nikolao estis aldoninta: «95 nete».
La knabo entuziasme kuntiris la brovojn. «Botoj», li konstatis, kaj ree plonĝis la manon.
El la ŝtrumpo li komencis eltiri duan paketon kun mieno de reviglita espero.
Ĉi-foje, la volvaĵo ŝajnis enhavi rondan skatoleton. Hoodoo disŝiris la paperon febre. Li skuis la skatoleton; ene io klaketis.
«Poŝhorloĝo kaj ĉeneto! Poŝhorloĝo kaj ĉeneto!» kriis li, detirante la kovrilon.
Kaj ĉu poŝhorloĝo kaj ĉeneto? Ne. Estis belaj, tutnovaj celuloidaj kolumoj, dekduo entute, ĉiuj similaj kaj ĉiuj laŭmezure.
La vizaĝo de la knabeto mallumiĝis pro dankema ĝojo.
Li devis atendi kelkajn minutojn por forpasigi la intensan plezuron, kaj provis denove.
Nun la paketo estis longa, ŝajnis kompakta ĉe palpado kaj estis pli-malpli funeloforma.
«Ludilpistolo!», flustris la etulo, tremblante pro eksciteco. «Nu! mi esperas, ke estas multaj prajmetoj kun ĝi! Mi tuj pafos kelkajn por veki Patron.»
Ne, povra Hoodĉjo mia, vi ne vekos vian patron per tio. Ĝi estas ja utila afero, sed ne uzas prajmetojn kaj ne pafas kuglojn, kaj oni ne povas veki dormanton per dentobroso. Jes, estis dentobroso – ja belaĵo, tutfarita el osto, kaj akompanita de noteto: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao».
Ankoraŭfoje, esprimo de intensa ĝojo ombris la frunton de la knabo, kaj larmoj plenigis liaj okuloj pro dankemo. Li forviŝis ilin per la dentobroso kaj daŭrigis.
La sekva paketo estis multe pli granda kaj videble enhavis ion malkompaktan kaj volumenan. Tro longa por la ŝtrumpo, ĝi kuŝis ekstere sur la planko.
«Mi scivolas kio ĝi estas» li demandis sin, preskaŭ timante malpaki ĝin. Sed subite, lia koro ekbategis kaj li forgesis ĉiujn aliajn donacojn anticipe de tiu ĉi.
«Estas tamburo, granda sonora tamburo!»
Tamburo, kukaburo! Estis ŝorto – plej bela flavbruna ŝorto, kvadratita de ravaj koloritaj strioj, kaj denove, sankta Nikolao estis skribinta: «Por Hoodoo, de sankta Nikolao. Unu kvardek nete».
Sed io estis volvita en ĝi. Ho, jes! Ŝelko estis volvita en ĝi, ŝelko kun tiaj glitumaĵetoj, kiuj ebligas vin glitlevi la pantalonon ĝisŝultre, se vi deziras.
Ravego plorĝemetigis la knabon. Li eltiris sian lastan donacon. «Libro», li diris malpakante ĝin. «Mi scivolas, ĉu ferakontoj aŭ aventuroj? Ho! Aventuroj, mi esperas. Mi legos ĝin la tutan matenon.»
Nu, Hoodĉjo, ne precize aventuroj. Estis eta porinfana Biblio. Nun, Hoodoo estis vidinta ĉiujn siajn donacojn, kaj li leviĝis kaj vestiĝis. Tiel, li havis oportunon amuziĝi kun la novaj ludiloj. Tio ĉiam estas la ĉefa plezuro de Kristnaska mateno.
Unue, li ludis kun la dentobroso. Li plenigis grandan akvokruĉon kaj brosis ĉiujn siajn dentojn, unu post la alia. Grandioze.
Poste, li ludis kun la kolumoj. Li estus povinta amuziĝi tiel senfine, elprenante ilin unu post la alia kaj remetante ilin sammaniere, malbenante ilin individue kaj komune.
La sekva ludilo estis la ŝorto. Li pasigis plezuregan tempon metante kaj demetante ĝin, kaj provante diveni, kiu flanko estas la fronto, kaj kiu la dorso simple per rigardo.
Poste, li malfermis la libron kaj legis aventuran rakonton titolitan «Genezo» ĝis la horo de la matenmanĝo.
Tiam, li malsupreniris kaj kisis siajn gepatrojn. Patro fumis cigaron, kaj Patrino estis alpinglinta sur sin la novan broĉon. Hoodoo ŝajnis enpensiĝinta, kvazaŭ freŝa ideo ĵus ekkaptis lian menson. Fakte mi pensas, ke la venontan Kristnaskon, li preferos konservi sian monon kaj atendi por vidi kion alportas la anĝeloj.