La kompatinda sorto de Melpomenus Jones:
(1910) Tradukis Stephen Brault
Iuj – nek vi nek mi, danke al nia ŝtalsimila aplombo – sed iuj havas egan malfacilecon adiaŭi kiam ili vizitas amikojn aŭ pasigas vesperon ĉe ili. Proksimiĝas la momento kiam la vizitanto sentas, ke li nun dece rajtas foriri; li leviĝas subite kaj deklaras: «Bone, ŝajnas al mi, ke…». Kaj oni tuj respondas: «Ho, ĉu vi devas foriri ja nun? Nu, ankoraŭ estas frue!», kio kuntrenas nervincitan ĝentileco-batalon.
La plej kompatinda kazo tia pri kiu mi iam aŭdis estas tiu de mia povra amiko Melpomenus Jones, vikario – vere simpatia junulo, nur dudek trijara! Li simple ne kapablis adiaŭi. Li estis tro honestadira por mensogi, kaj tro respektema por eĉ riski ŝajni malafabla. Iam, li iris viziti amikojn, ĝuste la unuan posttagmezon de sia somera ferio. La venontaj ses semajnoj estis tute liberaj – sen ia ajn farendaĵo. Li babilis iom da tempo, trinkis du tetasojn, pretigis sin mense por la strebo kaj subite diris:
«Bone, ŝajnas al mi, ke…»
Sed la dommastrino prompte reagis: «Ho, ne! sinjoro Jones, ĉu vi ne povas resti iom plu?»
Ĉiam verodira estis Jones. «Ho jes», li diris, «kompreneble, mi – hm – povas resti.»
«Do ne foriru, mi petas.»
Li restis. Li trinkis dek unu tetasojn. La nokto estis alvenonta. Li leviĝis denove.
«Bone, nun», li flustris timeme, «mi pensas, ke mi vere…»
«Ĉu vi devas foriri?» diris la gastigantino. «Mi esperis, ke vi restos por la vespermanĝo…»
«Nu, be… Mi certe povus», balbutis Jones, «se…»
«Do restu, mi petas. Mi estas certa, ke mia edzo estos ravita.»
«Konsentite», li respondis malforte, «mi restos», kaj li residiĝis fale, de teo plena kaj tute mizera.
Paĉjo revenis hejmen. La familio vespermanĝis. Dum la tuta manĝo, Jones, sida ĉe unu ekstremo de la tablo, firme planis foriri je la oka kaj duono. Ĉiu familiano demandis sin, ĉu Jones estas stulta kaj paŭtema, aŭ nur stulta.
Post la vespermanĝo, Panjo entreprenis «elpuŝi» lin, montrante fotografaĵojn. Ŝi montris la tutan familian muzeon – plurajn skatolojn da flaviĝintaj bildoj: fotoj de la onklo de Paĉjo kaj lia edzino, kaj la frato de Panjo kun lia fileto, kaj terure interesa foto de amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto, kaj terure bone farita foto de la hundo de la partnero de la avo de Paĉjo, kaj terure petolema foto de Paĉjo vestita kiel demoneto por almozfondaĵa balo.
Je la oka kaj duono, Jones estis ekzameninta sepdek unu fotojn. Pli-malpli restis sesdek naŭ. Jones leviĝis.
«Mi devas adiaŭi, nun», li anoncis bleke.
«Adiaŭi!», ili ekkriis. «Apenaŭ estas la oka kaj duono. Ĉu atendas vin ia urĝaĵo?»
«Ne», li konfesis. Li angore murmuris ion pri ses semajnoj pasendaj ĉi tie, kaj funebre ekridis.
Ĝuste tiam, riveliĝis ke la preferata infano de la familio – ĉarmega petolemuleto – estis kaŝinta la ĉapelon de s-ro Jones, do Paĉjo diris, ke li devas resti, kaj li invitis lin fumi pipon kaj babili. Paĉjo fumis la pipon kaj altrudis la babilon al Jones, kiu plue restis. Ĉiumomente, Jones intencis ekagi, sed li ne povis. Baldaŭ, Paĉjo ege senpacienciĝis pri Jones, incitiĝis,kaj fine deklaris duonsarkasme, ke pli bone estus, ke Jones pasigu la nokton ĉi tie: ne eblas sin liberigi je li. Komprenante la ironiaĵonlaŭvorte, Jones dankegis lin kun larmoplenaj okuloj, kaj Paĉjo kuŝigis Jones-n en la gastoĉambro, elkore malbenante lin.
Post la mantenmanĝo, la morgaŭon, Paĉjo iris urben al sia laboro, lasante la korŝiritan Jones-n amuzi sin kun la bebo. Lia kuraĝo estis simple vaporiĝinta. La tutan tagon li volegis foriri, sed estis formiĝinta en lia menso la ideo, ke li simple ne plu kapablas. Kiam Paĉjo rehejmiĝis vespere, la daŭra ĉeesto de Jones surprizis kaj ĉagrenis lin. Pensante manovrigi lin per ŝerco, li diris, ke eble li devus pagigi lin pensionon, ha-ha-ha. La povra junulo momente rigardis lin kun vakua mieno, premtordis la manon de Paĉjo, antaŭpagis pensionon por unu monato, kolapsis, kaj singultis kiel infano.
La tagojn poste, li estis malgajega kaj nealparolebla. Li pasigis, kompreneble, sian tutan tempon en la salono, kaj la manko de freŝa aero kaj ekzerco komencis efiki malbone je lia sano. Ĉiutage, li trinkis teon kaj rigardis fotojn. Li restadis horojn kvazaŭ hipnotizita antaŭ la foto de la amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto, parolante al ĝi, foje sovaĝe insultante ĝin. Videble, lia mensosano estis malfortiĝanta.
Fine, la krizo eksplodis. Oni portis lin supren, al la etaĝo, kie li restis kuŝita en stato de febra delirego. La sekvantaj tagoj estis teruraj. Li rekonis neniun, eĉ ne la amiko de la onklo de Paĉjo en lia uniformo de Bengala Lancisto. Foje, li eksidiĝis en la lito kaj ekkriis: «Nu, ŝajnas al mi, ke…», kaj refalis kontraŭ la kapkusenoj kun hida rido. Tuj poste, li rekomencis, kriante: «Pli da teo! Pliaj fotoj! Pliaj! Ha! Ha!»
Finfine, post monato de agonio, la lastan ferian tagon, li forpasis. Oni diras, ke kiam alvenis la supra momento, li sidiĝis en sia lito kun mirinde memfida rideto sur la vizaĝo kaj diris: «Nu… vokas min la anĝeloj. Ŝajnas al mi, ke nun mi vere devas foriri. Bonan posttagmezon.»
Kaj la impeto de lia animo for de sia malliberejo-domo estis tiel rapida, kiel la salto de kato trans ĝardenan barilon.