“Tre Gaja Kristnasko” de Morley Callaghan: tradukis Betty Salt
Morley Callaghan naskiĝis en Toronto, en la jaro 1903. Li finstudis ĉe kolegio St Michael, studis juron ĉe Osgoode Hall, kaj fariĝis advokato en 1928. En la sama jaro aperis lia unua romanom, ‘Stranga Fuĝanto’ . En tiu tempo li estis rekonita kiel verkisto de etrakontoj, noveloj, kaj per ili, ne per romanoj, li atingis internacian rekonon. Tri kolektoj da rakontoj aperis de 1929 ĝis 1936. “A Native Argosy” kaj “No Man’s Meat” kaj “Now That April Is here”. En 1959 aperis kolekto de liaj plej bonaj rakontoj. Al Kanadanoj, en lasta tempo Morley Callaghan estas konata kiel romanisto kaj ankaŭ kiel radio-televida personeco. Baldaŭ post apero de la unua romano aperis du aliaj:”It Is Never Over” kaj “A Broken Journey”. Poste sekvis – “Such Is My Belover” en 1934. Nemenciante ĉiujn, poste aperis: “They Shall Inherit The Earth” (1935), kaj “The Loved and The Lost”(1951) Ĉi-lasta ricevis la altan premion de la Ĉefgubernatoro de Kanado. Poste aperis “The Many Colured Coat” (1960) kaj “Passion In Rome” (1961).
La 3-an de Junio, 1966, la Universitato de Toronto donis al li la gradon de Honora Doktoro. Li estas rekonata kiel la plej fama Kanada verkisto.
Pri la verkado de etrakontoj li diris: “Ĉiuj rakontoj devas esti diferencaj. Tiel diferencaj, kiel estas floroj en ĝardeno. Ili estas ĉarmaj. Verku dum vi havas energion prizorgi tian ĝardenon. Sed kelkfoje… vi sentas planti nur delfiniojn.”
Morley Callaghan (tradukis: Betty Salt)
——————————————————————————————————–
Post noktomezo de antaŭkristnasko centoj da homoj preĝadis ĉe kripto de la Eta Jesuo, kiu staris dekstre de la altaro sub branĉoj de ĉiamverdarbo en la preĝejo de Sankta Malahi. Tiun nokton jam okazis falo de malseka neĝo kaj vidiĝis kota vojeto ĝis la kripo. Silvanus O’Mera, la maljuna sakristiano, kiu estis helpinta pretigi la kripon, kaj Pastro Gorman, la dika ruĝvizaĝa ekscitiĝema paroĥa pastro akordis, ke tiu estas la plej vivsimila kristnaska sceno, kiun ili iam ajn vidis en la preĝejo.
Sed frue la kristnaskan matenon pastoro Gorman kuris al O’Mera – la vizaĝo sensanga, la manoj tordiĝantaj – kaj kriegis, “terura afero okazis. Kie estas la Eta Jesu? La kripto staras malplena.” O’Mera estis pia, senkulpa, mirema maljunulo, kiu multe preĝadis kaj sentis sin tre proksima al Dio en la preĝejo, konfuziĝis, kaj li flustris, “Kiu povus preni ĝin? Kien portis ĝin?”
“Rigardu mem la kripton, se vi ne kredas al mi,” diris la pastro, kaj li kaptis perbrake la sakristianon, marŝigis lin en la preĝejon, kaj montris ke ja mankas la figuro de la Eta Jesuo.
“Iu prenis ĝin, kompreneble. Ĝi ne forflugis. Sed kiu prenis ĝin, tio estas la demando,” la pastro diris. “Kiam vi lastfoje vidis ĝin?”
“Mi scias, ke ĝi lastan nokton ankoraŭ estis,” O’Mera diris, “ĉar post la nokto mi vidis s-inon Farel kaj sian knabeton ĉi-tie surgenue. Kiam ili stariĝis, mi deziris al ili gajan Kristnaskon. Vi ne opinias, ke ŝi tuŝus ĝin, ĉu?”
“Kia stultaĵo, O’Mera. Troviĝas neniu pli bona virino en la paroĥo.Mi manĝos ĉe ŝi tiun ĉi vesperon.”
“Mi rimarkis, ke ŝi volas hejmeniri, sed la knabeto deziris resti ĉi tie apud la kripo kaj preĝi; post ilia foriro mi mem iomete preĝis, kaj la Eta Jesuo ankoraŭ restis tie.”
Denove ekkaptante O’Meran perbrake la pastro ekscitite flustris,”tio estas ago de ateistoj. Ne estas la unua fojo en la preĝejo.”
O’Mera diris nenion. Li estas lojala kaj ne ŝatis memorigi al la pastro, ke la fajreto en la preĝejo antaŭ kelkaj monatoj estis pro la restaĵo de cigaredo, kiun la pastro lasis enpoŝe dum ŝanĝo de ornato. Li perpleksiĝis kaj dum momento silentis, fine flustris,”eble iu vere volis forpreni Dion, ĉu vi konsentas?”
“Preni Lin el la preĝejo? Ne estu stulta.”
O’Mera, vi parolas kvazaŭ idioto. Ĉu vi ne konstatas, ke vi tute cedas al la ateistoj per tiaj diraĵoj? Ĉu vi kredas ke la figuro estas Dio mem? Ĉu ni adoras idolojn? Ja, ne. Do, neniom plu da tio. Se komunistoj kaj ateistoj unufoje penis bruligi la preĝejon, ili ne ĉesos ĝis kiam ili profanos ĝin. Dio helpu nin, kial estis ĝuste mia preĝejo?” Li multe ekscitiĝis kaj forrapidis kriante,”mi telefonos al la policejo.”
Tio ŝajnas kiel komenco de malagrabla Kristnasktago por la paroĥo. Policistoj venis, perpleksiĝis, kaj intervuis ĉiujn. Raportistoj alvenis. Ili fotografis la preĝejon kaj pastron Gorman, kiu ĵus finis prediki, je surprizego de la paroĥanoj, pri la vandala perfortado kontraŭ la domo de Dio. Grupoj da homoj en dimanĉaj vestoj staris ekster la preĝejo kaj serioze interparolis. Ĉiuj scivolis – kion la ŝtelinto faros kun la figuro de Eta Jesuo. Ĉiuj sentis sin ofenditaj, agititaj kaj mirigitaj. Certe tio estos io ege priparolinda en la najbaraĵo dum la kristnaska manĝo.
Sed Silvanus O’Mera foriris sola kaj malfeliĉa. De tempo al tempo li eniris la preĝejon kaj rigardis la malplenan kripon. Li havis multajn strangajn pensojn. Li diris al si, se oni vere dezirus dolorigi Dion, nur tia faro dolorigus Lin, ĉar kia alia maniero povos ofendi Lin? Lastan nokton li havis la senton, ke Dio ŝvebis tute ĉirkaŭ la kripo; nun ŝajnas kvazau Dio estis tute for. Tio estas ne nur pro la foresto de la figuro, sed pro tio, ke iu perfortis tiun lokon kaj forpelis Dion. Li diris al si ke oni povas fari agojn, kiuj instigas Dion forlasi la lokon. Estis malfacile scii, kie troviĝas Dio. Kompreneble Li ĉiam restos en la preĝejo, tamen kien malaperis tiu parto de Li, kiu antaŭe ŝajnis esti tute ĉirkaŭ la kripo?
Tio ne estis demando proponebla al la grupetoj de konsternitaj paroĥanoj sur la trotuaro ekster la preĝejo. Tiuj preferis fingromontri, pufi la vangojn kaj babili pri tio, kio okazis al Dio en Meksikio kaj Hispanio.
Sed kiam ĉiuj hejmeniris por tagmanĝo O’Mera mem eksentis sin iom malsata. Li eliris. Starante antaŭ la preĝejo kaj sentante sin dankema pro la kvanto da neĝo por infanoj je Kristnasko, li ekvidis tiun bonegan kaj eminentan virinon, sinjorinon Farel kaj sian knabeton. Ili alproksimiĝis. Sur la vizaĝo de sinjorino Farel estis severa kaj kolera esprimo, kaj siaj paŝegoj estis tiel longaj kaj furiozaj ke la kvinjarulo, kies manon ŝi forte tenis, povis apenaŭ sekvi ŝin kaj samtempe tiri sian grandan ruĝan sledon. Kelkfoje, kiam la knabo penis sin malantaŭen klini, li fariĝis plumbopeza, kaj ŝi tiregis liajn piedojn de sur la tero, dum li plendoploretis, “ho ve, ho ve, lasu min libera.” Lia ruĝa neĝmantelo estis tute neĝkovrita, kvazaŭ li estus ruliĝinta sur la vojo.
“Gajan Krisknaskon, sinjorino Farel,” O’Mera diris. Kaj li kriis al la knabo, “ne feliĉa dum Kristnasko? Kio okazis, fileto?”
“Veran gajan Krisnaskon, sinjoro O’Mera,” la virino kvazaŭ ekmordis. Ŝi kutimis malatenti la sakristianon, ĉiam farante al li nur kapklineton, kaj nun ŝi estis tro kolera kaj ĉargrenita ĝeni sin pri li.
“Kie estas pastro Gorman?” ŝi demandis. “Ankoraŭ ĉe la policejo, mi kredas.” “Ĉe la policejo! Dio helpu nin, ĉu vi aŭdis tion Joĉjo?” ŝi diris. “Ho Dio, estas terure. Kion mi faru?”
“Kio okazis, sinjorino Farel?”
“Mi faris nenion,” la infano diris. “Mi intencis reveni, kredu al mi sinjoro.”
“Sinjoro O’Mera,” elparolis la virino, kvazaŭ venante de granda alto supre al la nivelo de negrava simpla maljunulo,” eble vi povas fari ion por ni. Rigardu sur la sledon.”
O’Mera rimarkis ke malnova mantelo kovris ion sur la sledo, kaj, kliniĝante por levi ĝin, li vidis la figuron de la Eta Jesuo. Li tiel ĝojegis, ke li nur suprenrigardis al sinjorino Farel, mirante skuis la kapon, kaj diris,”denove ĝi estas ĉi tie, kaj neniu difektis ĝin.”
“Mi hontas, mi hontegas, sinjoro O’Mera. Vi ne scias kiel multe mi ĉagreniĝis,” ŝi diris,”sed la infano vere ne sciis kion li faras. Estas hontego al ni, mi scias. Estas mia kulpo, ke mi ne pli bone instruis lin, kvankam Dio scias, ke mi penis emfazi al li respekton al la preĝejo.”
Ankoraŭ nekredante O’Mera demandis,”vi volas diri, ke li vere forprenis ĝin?”
“Jes, li faris tion, li vere faris tion.”
“Imagu tion. Nu, knabo, tio estas terura ago,” O’Mera diris.
“Pro kiu kialo?” Tute perpleksita, tamen tiel malŝarĝita revidi denove la figuron de la Eta Jesuo, li ne povis ne meti la manojn dolĉe sur la kapon de la knabeto.
“Estis frue ĉimatene, tuj post lia ellitiĝo, preskaŭ la unua ago de la kristnaska tago,” interrompis la patrino.
“Evidente li rekte eniris, levis ĝin, kaj portis ĝin al la strato.”
“Sensenca li estas pri ĝi. Li diris ke li devis fari tion.”
“Kaj mi jam devis, ĉar estis promeso,” la infano diris. “Lastan nokton mi promesis al Dio, ke, se Li instigos panjon donaci al mi grandan ruĝan sledon, al Li mi donacos la unuan veturon.”
“Ne pensu ke tiajn aferojn mi instruis al li,” sinjorino Farel diris. “ Mi estas certa, ke li intencis nenian malbonon. Li tute ne komprenis kion li faris.”
“Jes, mi ja komprenis,” obstine diris la infano.
“Silentu, infano,” ŝi kriis, skuante lin. O’Mera surgenuiĝis ĝis kiam la okuloj estis ĝuste kontraŭ tiuj de la infano, kaj ili rigardadis unu la alian ĝis amika interkompreno. Tiam la maljunulo dolĉe demandis, “sed kial vi volis fari tion por Dio?”
“Ĉar ĝi estas bonega sledo, kaj mi kredis ke Dio ŝatos veturon sur ĝi.”
O’Mera levis la figuron de la Eta Jesuo kaj rigardis la ruĝan sledon.
Subite li havis senton de granda ĝojo, de stranga bonega novaĵo, senton ke tiu ĉi povus esti la plej mirinda Kristnasko en la tuta historio de la urbo, ĉar certe Dio estis kun la infano dum tiu ĝoja zorgo-libera, feria sledveturo, kiam la knabeto kuris laŭlonge de la strato tirante la sledon. Kaj O’Mera, kun la vizaĝo brila pro ĝojo kaj okuloj plenaj de solena timo, turnis sin al la virino kaj firme diris, “Ne aŭdacu diri eĉ unu vorton al li, nek tuŝi la sledon. Li pravas. Mi kredas ke tion ja vere ŝatis Dio.”