Malneto de Enkonduko al la antologio de Kanada Literaturo
Aŭ
Tre mallonga historio de Kanado kaj Kanada literaturo
Verkita de Bruce Arthur
Ni ĝojas prezenti al vi ĉi tiun antologion de Kanada literaturo tadukitan en Esperanton, kaj ni esperas ke ĝi plaĉos al vi. Ni supozas ke ĝi havos diversajn legantojn. Iuj serĉos bonajn legindajn verkojn. Ni elektis ekzemplerojn el la plej bonaj verkoj de Kanado, de diversaj specoj: poemoj, noveloj, elĉerpaĵoj de romanoj, kaj nefikciaj eseoj. Aliaj volos lerni pri Kanadaj kulturo kaj historio. Ni elektis literaturon el diversaj tempoj kaj regionoj, el kaj la angla kaj la franca lingvoj. Eble iuj legantoj volos serioze analizi Kanadan literaturon kaj ties historion, kaj kompari ĝin al la literaturo de aliaj landoj. Ni esperas ke ankaŭ tia leganto ĝuos ĉi tiun antologion, kaj por ili ni verkis ĉi tiun mallongan historian.
Dum miloj da jaroj, diversaj nacioj aŭ popoloj loĝis en Norda Ameriko, parolante diversajn indiĝenajn lingvojn. Iuj kultivis la grundon, sed plimultaj vivtenis sin per ĉasado, precipe en la nordo. Neniuj skribis antaŭ la alveno de la unuaj Eŭropanoj, do ili ne havis skribitan literaturon. Sed ili havis legendojn kiujn ili pasis parole de generacio al generacio. Ĉi tiu antologio komenciĝas per ekzemplo de tia legendo, tio estas, “La Du Fratinoj”.
Sed pli poste homoj komencis veni de Britio kaj Francio por fiŝkapti, komerci kun la indiĝenoj, kaj kultivi diversajn plantojn. Tiel ili portis la anglan kaj francan lingvojn al Norda Ameriko. Ili starigis plurajn koloniojn sur la orienta marbordo. En Eŭropo, Britio kaj Francio militis kontraŭ si de tempo al tempo, kaj tio efikis ankaŭ Amerikon. En unu milito, Britio kaptis Francan kolonion Akadio ( nuntempe provincoj Nova Skotio kaj Nov-Brunsviko ) kaj forpelis la francojn, kvankam iuj restis, aŭ revenis. ( Hodiaŭ proksimume dekono de Nov-Brunsvikanoj estas franclingvaj ). En pliposta milito, Britio kaptis la Francan kolonion ‘Kanado’ ( nuntempe la province Kebekio ). Sed ĉi tiun okazon, la britaj regantoj decides permesi al la francoj resti kaj reteni siajn francan lingvon kaj Katolikan religion. Iom pliposte, dek tri Britaj kolonioj ribelis kaj sendependiĝis, kreante Usonon. La pli nordaj kolonioj, tamen, kontentis resti Britaj, kaj tiu emo plifortiĝis kiam multaj Briti-apogantoj en Usono translokiĝis norden al la kolonioj ankoraŭ Britiaj. Tiel ili plifortigis la anglan lingvon tie. Britio ankaŭ starigis kolonion ĉe la okcidenta marbordo, tio estas, Brita Kolumbio. Por lerni pri tiu region, legu la eseon “Rivero Frejzero” de …
Jardekojn pliposte, en 1867, oni decidis ke la nordaj kolonioj federaciiĝu, do Kanado naskiĝis, kvankam plimultaj provincoj ne aliĝis ĝis iam pli poste. Unu province, Kebekio, estis plejparte franc-lingva kaj la aliaj angla-lingvaj, kaj ambaŭ lingvoj oficialiĝis. Por kunligi la orientajn provincojn kaj Britan Kolumbion, oni konstruis fervojon trans la stepoj. Tio ankaŭ ebligis ke multaj homoj povis veni kaj komenci kultivi tiun regionon. Sed la plifruaj loĝantoj tie, tio estis, la indiĝenoj kaj miksrasuloj, ne kontentis pri tio. Vi lernos plimulte kiam vi legos la eseon pri Louis Riel, la estro de la miksrasuloj.
Ankaŭ miksrasulo estis Pauline Johnson, sed ŝi estis fama verkisto, ne politika estro. Ŝi verkis pri indiĝenaj temoj sed per romantika stilo kiu tiam estis moda en angla-lingva literature. Ĉi tiu antologio havas ŝian poemon…
La novelo “Neĝo” de P. Grove, aliflanke, priskribas la vivon de pioniraj terkultivistoj kaj kiel ili frontis la fortojn de la naturo. En la pasinto, plimultaj Kanadanoj terkultivis aŭ loĝis en vilaĝoj, do literature plejofte temis pri kampara vivo. Alia ekzemplo estas la romano “Bela Joe” de …., kiu temas pri hundo kaj pri la homoj kiujn ĝi konis. Ankaŭ W.O. Mitchell verkis pri la vivo de kamparanoj en sia novelo…. Religio estas grava en vivo, kiel en la novelo de Morley Callaghan …”Tre Gaja Kristnasko”.
Kvankam Kanado feliĉis esti plejparte paca, multaj Kanadanoj partoprenis la mondmilitojn, kaj multaj Kanadaj soldatoj mortis en, inter alie, la kampoj de Flandrio, pri kio temas la fama poemo, “En Flandraj Kampoj” de dr-o John McCrae.
Aliaj Kanadanoj estas enmigrantoj kiuj spertis militon en sia hejmlando. Unu ekzemplo estas Setsuko Thurlow, kiu loĝis en Hirosxima, Japanio kiam tiun urbon detruis atoma bombo. Post tio ŝi kampanjas kontraŭ nukleaj armiloj. Ĉi tiu antologio inkluzivas eseon de ŝi pri tio.
Same kiel ĉie, Kanado multe moderniĝis, kaj literature ofte temas pri kiel homoj traktis la ŝanĝiĝojn. Urboj pligrandiĝis kaj multaj homoj forlasis la kamparon. La novelo “La Heredaĵoj” de Penneton temas pri urbano kiu heredis tabakan bienon, kaj la novelo traktas la malsaman pens-manieron de urbanoj kaj kamparanoj. Estis multaj teknoligiaj, ekonomiaj kaj kuluraj ŝanĝiĝoj…. Verkis novelon …. pri iu kiu unuafoje vidis telegrafajn fostojn. Stephen Leacock verkis amuzan novelon, “Mia Financa Kariero” pri iu, kiu unuafoje starigis bankan konton. Kaj Kanadon ankoraŭ ŝanĝiĝas, kun novaj teknologioj kaj ankaŭ kun enmigrado de plidiversaj fontoj.
Malsamaj ol multaj landoj, Kanado havas du ĉefajn lingvojn. Plimultaj uzas la anglan, sed granda malplimulto uzas la francan. Ĉi tiu antologio enhavas ekzemplerojn el ambaŭ lingvoj. Estas interese, ke ambaŭ lingvoj estas gravaj mondaj lingvoj. Angla-lingvaj Kanadanoj facile povas legi sentraduke ne nur de Kanado, sed de Usono, Britio kaj de aliaj landoj de la eksa brita imperio. Simile, franc-lingvaj Kanadanoj povas legi literaturon de Francio kaj multaj aliaj franc-lingvaj landoj. Aliflanke, Kanadanoj malpli facile legas la literaturon de samlandanoj de la alia lingvo. Kompreneble, oni povos facile legi literaturon de ambaŭ lingvoj en ĉi tiu antologio. Bonan legadon!