Eterne nuligu la danĝeron de nuklea elastermado
Du paroladoj por la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn, la gajninto de la Paca Premio Nobel de 2017
De Setsuko Thurlow
tradukita de Bruce Arthur
Saluton al reĝecaj moŝtoj, al eminentaj membroj de Norvegia Komisiono Nobel, al Kunkampanjantoj tie ĉi kaj ĉirkaŭ la mondo, kaj al virinoj kaj viroj. Mi estas tre feliĉa povi akcepti ĉi tiun premion, kune kun Beatrice, nome de ĉiuj el la mirindaj homoj kiuj konsistigas la movadon Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn. Ĉiu el vi donas al mi grandegan esperon ke ni povos finigi, ke ni finigos, la epokon de nulkeaj armiloj. Mi parolas kiel ano de la familio de hibakusha, tio estas, ni kiuj per ia mirakla hazardo, pluvivis la nuklean bombadon de Hiroŝima kaj Nagasaki. Dum pli ol sep jardekoj, ni klopodis tute nuligi nukleajn armilojn. Ni staris solidare kun tiuj kiujn malbone efikis la fabrikado kaj prov-uzado de tiuj malbonegaj armiloj ĉirkaŭ la mondo. Temas pri homoj de lokoj kies nomoj forgesiĝis antaŭlonge, kiel Moruroa, Ekker, Semipalatinsk, Maralinga, Bikini. Ili estas homoj kies landoj kaj maroj estis surradiitaj, kies korpoj estis prieksperimentitaj, kies kulturoj disrompiĝis eterne. Ni ne kontentis esti viktimoj. Ni rifuzis atendi ĝis subita fajra finiĝo aŭ malrapida veneniĝo de nia mondo. Ni refuzis fari nenion, timegaj, dum la tiel nomitaj grandaj potencoj kondukis nin preter nuklea vespero kaj danĝere proksime al nuklea noktomezo. Ni ekstaris. Ni dividis niajn rakontojn pri pluvivado. Ni diris: la homaro kaj nukleaj armiloj ne povas kunekzisti.
Hodiaŭ, mi deziras ke vi sentos en ĉi tiu ĉambrego la ĉeeston de ĉiuj kiuj mortis en Hiroŝima kaj Nagasaki. Mi deziras, ke vi sentos, super kaj ĉirkaŭ ni, grandan nubon de kvaron-miliono da animoj. Ĉiu homo havis nomon. Ĉiu estis amita de iu. Ni certigu ke ili ne mortis vane.
Mi aĝis nur 13 jarojn kiam Usono faligis la unuan atoman bombon sur mian urbon Hiroŝima. Mi ankoraŭ klare memoras tiun matenon. Je kvarono post la oka, mi vidis blindigan, blu-blankan ekbrilon tra la fenestro. Mi memoras ke mi sentas ke mi flosas en la aero. Kiam mi rekonsciiĝis en la sensona mallumo, mi eksciis ke mi estis tenata senmove pro la falinta konstruaĵo. Mi komencis aŭdi mallaŭtajn vokojn de miaj samklasanoj:” Panjo, helpu min. Dio, helpu min.” Tiam, subite, mi sentis manojn tuŝi mian maldekstran ŝultron kaj mi aŭdis viron diri. “Ne rezignu! Daŭru puŝi! Mi provas liberigi vin. Ĉu vi vidas la lumon kiu brilas tra tiu aperturo? Rampu en la direkto al ĝi kiel eble plej rapide.”
Dum mi elrampis, la detruita konstruaĵo bruladas. Plej multaj el miaj samklasanoj en tiu konstruaĵo brulis ĝis morto. Ĉie ĉirkaŭ mi, mi vidis tutan, neimageblan detruon. Vicoj de fantomaj, homoj piediris sintrene preter mi. Temas pri vunditoj kun ŝoka aspekto; ili sangis kaj estis bruligitaj, nigrigitaj kaj ŝvelintaj. Mankis korpopartoj. Karno kaj haŭto pendis de iliaj ostoj. Iuj havis okulglobojn kiuj pendis en la manojn. Iuj havis ventrojn ŝiritajn kaj la intestoj elpendas. La malbonega odoro de bruligita homa karno plenigis la aeron. Tiel, per unu bombo, detruiĝis mia amata urbo. Plejmultaj et ties loĝantoj estis nesoldatoj, kiuj estis forbruligitaj, vaporigitaj, karbonigitaj. Inter ili estis anoj de mia familio kaj 351 el miaj samklasanoj. Dum la sekvantaj semajnoj, monatoj kaj jaroj, multaj miloj de aliaj homoj ankaŭ mortis, ofte laŭ hazardaj, misteriaj manieroj, pro la plipostaj efikoj de radiado. Ĝis hodiaŭ, radiado ankoraŭ mortigas pluvivintojn.
Kiam ajn mi memoras urbon Hiroŝima, la unua bildo kiu aperas en mia menso estas de mia kvar -jaraĝa nevo Eiji, kies korpeto estis ŝanĝita al nerekonebla fandita peco de karno. Li daŭre petis akvon per mallaŭta voĉo ĝis morto liberigis lin de agonio. Al mi, li fariĝis reprezentanto pri ĉiuj senkulpaj infanoj en la mondo. kiuj nun estas endanĝerigitaj de nukleaj armiloj-ĉiun sekundon de ĉiu tago, nukleaj armiloj endanĝerigas ĉiujn kiun ni amas kaj ĉion kio estas valora al ni. Ni devas ne plu toleri ĉi tiun frenezecon.
Per nia suferego kaj la lukto pluvivi kaj rekonstrui niajn vivojn el la cindroj, ni hibakusha konvinkiĝis ke ni devas averti la mondon pri ĉi tiuj apokalipsajn armilojn. Denove kaj denove ni dividis niajn atestojn, sed iuj ankoraŭ malakceptas pensi ke Hiraŝima kaj Nagasaki estis kruelegaĵoj, milit-krimoj. Ili akceptas la propagandon ke ĉi tiuj estis “bonaj bomboj” kiuj finigis “justan militon” Estis ĉi tiu mito kiu kondukis al la katastrofa konkurado pri nukleaj armiloj – konkurado kiu daŭras hodiaŭ. Naŭ landoj ankoraŭ minacas forbruligi tutajn urbojn, detrui vivon sur la tero, fari nian belan mondon neloĝebla por venontaj generacioj. La disvolvado de nukleaj armiloj ne signifas ke lando grandiĝas, sed ke ĝi kiel eble plej malboniĝas. Ĉi tiuj armiloj ne estas necesaj malbonaĵoj; ili estas tute malbonaj.
La 7-an de Julio ĉi-jare, mi ĝojegis kiam granda plimulto el la landoj de la mondo voĉdonis por akcepti la Traktaton pri la Malpermeso de Nucleaj Armiloj. Vidinte la homaron kiam ĝi estis la plejmalbona, tiutage vidis mi la homaron kiam ĝi estis la plejbona. Ni hibakusha jam atendis la malpermeson sepdek jarojn. Ĉi tio estas la komenco de la fino de nukleaj armiloj.
Ĉiuj diligentaj estroj subskribos ĉi tiun traktaton, kaj historio juĝos severe tiujn kiuj malakceptas ĝin. Iliaj abstraktaj teorioj ne plu kaŝos la eksterman realecon de iliaj agoj. Ne plu oni pensos ke “malinstigado” estas io alia ol io kio malinstigas senarmiliĝadon. Ne plu vivos ni sub fung-forma nubo de timo. Al la oficistoj de landoj kiuj havas nukleajn armilojn, kaj al aliaj kunlablorantoj sub la tiel nomata “nuklea ombrelo” mi diras ĉi tion: Aŭskultu nian ateston. Atentu nian averton. Kaj sciu ke viaj agoj havas sekvojn. Ĉiu vi estas grava parto de sistemo de perforto kiu endanĝerigas la homaron. Ni ĉiuj atentu, ke malbono povas ŝajni neinteresa, nerimarkebla. Al ĉiuj prezidantoj kaj ĉefministroj de ĉiuj landoj de la mondo, mi petegas vin: Aliĝu al ĉi tiu traktato, eterne nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado.
Kiam mi estis 13-jaraĝa knabino, kaptita en la bruletanta rubo, mi daŭris puŝi. Mi daŭris iri en la direkto al la lumo, kaj mi pluvivis . Nun nia lumo estas la malpermesa traktato. Al ĉiuj en ĉi tiu ĉambrego, kaj al ĉiuj kiuj aŭskultas ĉirkaŭ la mondo, mi diras denove tiujn vortojn kiujn mi aŭdis en la ruinoj en Hiroŝima, “Ne rezignu! Daŭru puŝi ! Ĉu vi vidas la lumon? Rampu en la direkto al ĝi.” Ĉi-tiun nokton, dum ni piediras tra la stratoj de Oslo kun brulantaj torĉoj, ni sekvu unu la alian el la malluma nokto de nuklea timego. Malgraŭ iuj ajn baroj kiujn ni frontas, ni daŭros iri plu, daŭros puŝi, kaj daŭros dividi ĉi tiun lumon kun aliaj. Ĉi tio estas nia pasio kaj nia sindevigo ke pluvivos nia ununura valora mondo.