De Beatrice Fihn
Saluton al reĝecaj moŝtoj, al membroj de la Norvegia Komisiono Nobel, kaj al estimataj gastoj. Hodiaŭ estas granda honoro al mi akcepti la Pac-premion de Nobel por 2017 nome de miloj da inspiraj homoj kiuj konsistigas la Internacian Kampanjon por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kune, ni alportis demokratiigon al senarmiliĝado kaj ni ŝanĝas internacian juron. Ni plej humile dankas al la Norvegia Komisiono Nobel pro tio ke ili agnoskis nian laboron kaj ili puŝis antaŭen nian plejgravan klopodadon. Ni volas agnoski tiujn kiuj tiel malavare donacis siajn tempon kaj energion al ĉi tiu kampanjo. Ni dankas la kuraĝajn ministrojn pri fremdaj aferoj, diplomatojn , dungitojn de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, oficistojn de UNo universitatulojn kaj fakulojn kun kiuj ni kunlaboris por antaŭenigi nian komunan celon, kaj ni dankas ĉiujn, kiuj sindevigas forigi ĉi tiun malbonegan danĝeron de la mondo.
Ĉe dekoj da lokoj ĉirkaŭ la mondo – en raket-siloj en nia tero, en submarŝipoj kiuj navigas tra niaj oceanoj, kaj en aviadiloj kiuj flugas alte sur nia ĉielo – kuŝas I5000 objektoj kiuj povus detrui la homaron. Eble pro la grandegeco de ĉi tiu fakto, aŭ eble pro la neimagebla grandeco de la rezultoj, multaj homoj simple ne akceptas ĉi tiun senĝojan realecon kaj ili vivas siajn ĉiutagajn vivojn, ne pensante pri la iloj de frenezeco ĉie ĉirkaŭ ni. Estas frenezeco permesi, ke ĉi tiuj armiloj regas nin. Multaj homoj kiuj kontraŭas al ĉi tiu movado diras, ke estas ni, kiuj estas malraciaj, kiuj estas idealistoj kiuj ne komprenas realecon. Ili diras ke ŝtato, kiuj havas nukleajn armilojn certe ne akceptos ne havi la armilojn. Sed ni reprezentas la ununaran racian elekton. Ni reprezentas tiujn kiuj ne akceptas ke niaj sortoj dependas je kelkaj lineoj de kodo por ekflugigi raketon. Nia realeco estas la sola realeco kiu eblas. La alia eblo estas nepripensebla. La afero de nukleaj armiloj havos finon, kaj ni determinos, kia estos tiu fino. Ĉu estos la fino de la nukleaj armiloj? Ĉu estas la fino de ni? Unu el tiuj finoj okazos. La ununura vojo por agi estas ĉesi vivi en kondiĉo kie ni detruos unu la alian post nur unu senpensa ekkoleriĝo . Hodiaŭ mi volas paroli pri tri aferoj; timo, libereco, kaj la venonteco.
Tiuj kiuj posedas nukleajn armilojn konfesas ke la vera utilo de la armiloj estas ke ili povas instigi timon. Kiam ili parolas pri la “malinstiga” efiko, la apogantoj de nukleaj armiloj diras, ke estas bone uzi timon kiel milita armilo. Ili kondutas konfide, deklarante ke ili pretas ekstermi, en subita ekbrilo, nenombreblajn milojn de homaj vivoj. Gajninto de Nobel, William Faulkner, diris, akceptante sian premion en 1950: “Estas nur la demando, ‘Kiam mi eksplodos?” Post tiam, tiun universalan timon anstataŭis io eĉ pli danĝera, tio estis neado. Oni ne plu timas ke Har-Megado okazos subite. Ne plu estas la ekvilibro inter du landaroj, kiun oni uzis por diri ke malinstigado estis ĝusta. Ne plu estas sekurejoj por ŝrmi kontraŭ radiado. Restas nur la miloj kaj miloj da nukleaj ŝargokapoj kiuj antaŭe plenigis nin per tiu timo. La risko de nukleaj armiloj estas eĉ pligranda hodiaŭ ol kiam la malvarma milito finiĝis. Sed malsame ol la malvarma milito, hodiaŭ ni frontas multe pli da ŝtatoj armitaj nuklee, teroristoj, kaj ciber-militado. Ĉio ĉi malplisekurigas nin. Lerni vivi kun ĉi tiuj armiloj, akcepti ilin senrigarde, estis nia sekva grandega eraro.
Timo estas racia. La danĝero estas reala. Ni ĝis nun evitis nuklean militon ne per prudenta estrado sed per bonŝanco. Iam, eble baldaŭ , eble pliposte, nia bonŝanco elĉerpiĝos. Momento de paniko aŭ malatento, miskomprenita komento aŭ ofendita sento, povus facile konduki nehaltigeble al detruado de tutaj urboj. Intenca pliigo de milito povus konduki al sencela amas-murdado de nesoldatoj. Se uziĝus nur oneto el la nuntempaj nukleaj armiloj, fulgo kaj fumo de la fajroŝtormoj leviĝus alte en la atmosferon kaj tio malvarmigus, mallumigus kaj sekigus la teran sufacon dum pli ol jardeko. Ĝi detruus rikoltojn de manĝaĵoj, do miliardoj povus malsat-morti. Sed ni daŭras vivi, neante ĉi tiun danĝeron al nia ekzisto. Sed Faulkner en sia parolado de Nobel, ankaŭ starigis defion al siaj posteuloj. Li diris ke nur se ni fariĝas la voĉo de la homaro, ni povos venki timon, ni povos helpi al la homaro pluvivi. La devontigo de la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn estas fariĝu tiu voĉo, la voĉo de la homaro, de homama juro, kaj paroli, reprezentante nesoldatojn. La voĉigon de tiu homama vidpunkto, tio estas kiel ni kreos la finon de timo, la finon de neado, kaj finfine, la finon de nukleaj armiloj.
Tio gvidas min al mia dua punkto: libereco. La unua organizo kontraŭ nukleaj armiloj kiu gajnis ĉi tiun premion estis la Internaciaj Kuracistoj pro Preventi Nuklean Militon. Ili diris sur ĉi tiu estrado en 1985: “Ni kuracistoj protestas la ofendegaĵon, ke la tuta mondo estas tenata kiel garantiulo. Ni protestas la senmoralecon de tio ke ĉiu el ni senĉese estas celo por ekstermiĝo” Tiuj vortoj ankoraŭ estas veraj en 2017. Ni devas preni denove la liberecon ne vivi kiel kaptitaj garantiuloj de baldaŭa ekstermiĝo. Viroj – ne virinoj! – kreis nukleajn armilojn por regi aliajn, sed anstataŭe, nin regas ili. Ili faris malverajn promesojn: oni diris ke la rezulto de uzado de ĉi tiuj armiloj estus tiel malbona, ke neniu konsiderus uzi ilin, iu ajn milito estus tiel nedezirinda, ke tute ne estus milito. Sed ĉi tiuj armiloj tute ne preventas militojn, male, ili plurfoje kondukis nin preskaŭ ĝis milito dum la malvarma milito. Kaj en ĉi tiu jarcento, ĉi tiuj armiloj daŭras plirapidigi nin en la direkto al milito kaj batalado en Irako, Kaŝmiro, Norda Koreio. Ilia ekzisto instigis aliajn komenci konkuri nuklee. Ili ne sekurigas nin; ili instigas malpacon. Kiel diris alia gajninto de Pac-premio Nobel, Martin Luther King Jr. parolante sur ĉi tiu estrado en 1964, ĉi tiuj armiloj estas “samtempe popol-mortigaj kaj sinmortigaj” Ili estas pafilo de frenezulo, tenate ĉiam kontraŭ nia tempio. Oni diras ke ĉi tiuj armiloj restigas nin liberaj, sed ili malliberigas nin. Estas maldemokratie, ke ĉi tiuj armiloj regas nin. Sed ili estas nur armiloj. Ili estas nur iloj. Ili kreiĝis ĉar oni rigardis de vidpunkto de konkurantaj landoj. Homama vidpunkto povas egale detrui ilin.
Tio estas la celo por kiu sin devigis la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kaj la tria punkto pri kiu mi volas paroli, estas la venonteco. Mi havas la honoron dividi ĉi tiun estradon hodiaŭ kun Setsuko Thurlow, kiu elektis kiel la celon de sia vivo, atesti pri la malbonegeco de nuklea milito. Ŝi kaj la hibakusha ĉeestis la komencon de la afero, kaj ni kune klopodas certigi ke ili vidos ankaŭ la finon de ĝi. Ili respertas la doloran pasintecon, denove kaj denove, por ke ni povos krei plibonan venontecon. Estas centoj da organizoj, laborante kune kiel nia Internacia kampanjo, kiuj kune bone antaŭeniras en la direkto al tiu venonteco. Estas miloj da nelaciĝantaj kampanjantoj ĉirkaŭ la mondo kiuj laboras ĉiutage por atingi tiun defion. Estas milionoj da homoj ĉirkaŭ la terglobo kiuj staras ŝultro-al-ŝultre kun tiuj kampanjantoj por montri al pliaj centoj da milionoj ke alia venonteco estas vere ebla. Tiuj kiuj diras ke tiu venonteco ne eblas, formoviĝu por ne bari tiujn kiuj realigas ĝin. Kiel kulmino de ĉi tiu klopodo de la popolo, per la agado de ordinaraj homoj, ĉi-jare la dezirata celo pliproksimiĝis al realeco kiam 122 landoj intertraktis kaj konsentis pri traktato de UNo por malpermesi tiujn ĉi amilojn de amas-detruado. La Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj disponigas vojon por iri antaŭen kiam samtempe estas granda tergloba krizo. Ĝi estas lumo en malluma tempo. Krome, ĝi disponigas eblon elekti, elekti unu el du finoj: la finon de nukleaj armiloj aŭ la finon de ni. Ne estas naive kredi je la unua elekto. Ne estas malracie, pensi la nukleaj ŝtatoj povas senarmiliĝi. Ne estas idealisme , kredi je vivo anstataŭ timo kaj detruado; estas necese.
Ĉiu el ni frontas tiun eblon, kaj mi petas al ĉiuj landoj aliĝi al la Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj, Usono, elektu liberecon anstataŭ timon. Rusio, elektu senarmiliĝon anstataŭ destruiĝadon. Britio, elektu regadon per juro anstataŭ subpremadon, Francio, elektu homajn rajtojn anstataŭ teroron. Ĉinio, elektu racion anstataŭ malraciecon. Barato, elektu sencon anstataŭ, sensencon. Pakistano, elektu logikon anstataŭ, Har-megadon. Israelo, elektu prudenton anstataŭ ruiniĝon. Norda Koreio, elektu saĝon anstataŭ ruiniĝo. Aliaj landoj kiuj kredas ke ili estas ŝirmataj sub la ombrelo de nukleaj armiloj: Ĉu vi estos kunkulpaj pri la detruado de vi mem kaj de aliaj farite laŭdire kun via apogo? Al ĉiuj landoj: elektu la finon de nukleaj armiloj anstataŭ la finon de ni! Ĉi tio estas la elekto kiun reprezentas la Traktato por la Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Aliĝu al ĉi tiu traktato. Ni landanoj vivas sub ombrelo de malveraĵoj. Ĉi tiuj Armiloj ne sekurigas nin. Ili malpurigas niajn teron kaj akvon, venenas niajn korpojn kaj tenas kapte nian rajton vivi. Al ĉiuj teranoj: staru kun ni kaj postulu ke via registaro apogu la homaron kaj subskribu ĉi tiun traktaton. Ni ne ripozos ĝis ĉiuj ŝtatoj jam aliĝis, iris al la flanko de prudento.
Neniu lando hodiaŭ fanfaronas ke ili havas kemiajn armilojn. Neniu lando argumentas ke estas akcepteble je plejmalfavoraj kondiĉoi uzi nerv-gason sarin. Neniu lando deklaras ke ĝi rajtas malsanigi sian malamikon per pesto aŭ poliomjelito. Estas ĉi tiel ĉar internaciaj normoj fiksiĝis. Pensmanieroj ŝanĝiĝis, kaj nun finefine ni havas nedisputeblan normon kontraŭ nukleaj armiloj. Paŝegoj antaŭen neniam komenciĝas per unuanima konsento. Sed post la subskribo de ĉiu plia lando, post la paso de ĉiu jaro, ĉiu tiu nova realeco plifirmiĝos. Ĉi tio estas la vojo antaŭen. Estas ununura maniero por preventi la uzon de nukleaj armiloj: malpermesu kaj nuligu ilin. Nukleaj armiloj, same kiel kemiaj armiloj, biologiaj armiloj, bombetaroj kaj enterigitaj bombominoj antaŭ ili, estas nun kontraŭleĝaj. Ilia ekzisto estas malmorala. Ilia nuligo estas io, kion ni povas fari. La fino estas neevitebla. Sed ĉu tiu fino estos la fino de nukleaj armiloj, aŭ la fino de ni? Ni devas elekti unu. Ni estas movado por racio por demokratiigo, por libereco de timo. Ni estas kampanjantoj, el 468 organizoj kiuj laboras per sekurigi la venontecon, kaj ni reprezentas la moralan plimulton: la miliardaj da homoj kiuj elektas vivon anstataŭ morton, kaj kiuj kune vidos la finon de nukleaj armiloj. Dankon.