Forkuris de Sir Charles G. D. Roberts (1860-1943)

Forkuris de Sir Charles G. D. Roberts (1860-1943)

En la tendaro Carbineau estas juna bovo kiu havis malfeliĉan reputacion. Li havis fortikan formon sed lia karaktero estis sovaĝa kaj maltrankvila.

 

Li estis unu el paro.  Li estis parte de raso Devonia, granda, malhele rufa, plena je muskoloj kaj nervoj, kaj havis majestajn kornojn  kiuj etendiĝis larĝe.  Lia kunparulo havis mildan karakteron kaj li estis bona laboranto, do lia posedanto fieris pri li.  Sed la unua bovo ŝajne estis nur duone malsovaĝigita.  La arbaro ŝajnis logi magie.  Li volis reiri al la paŝtejoj kie li antaŭe vagis libere kun aliaj kastritaj bovoj.  En lia koro estis la memoroj pri la rosaj matenoj, kiam la grego manĝis  kune sur la gresaj montetoj, kaj pri la varmego de Junio kun la ordoro de trifolio kiam ili kunvenis en la lagetoj, kum la akvo ĝis la maleoloj, sub la ombro de la verdaj salikoj. Li malamis la jungaĵon, li malamis la vintron, kaj li imagis ke en la sovaĝaj paŝtejoj de sia memore, estas ĉiam somero.  Li sopiris reiri al tiuj paŝtejoj.

 

Unu tagon, la eblo kiun li long atendis , aperis, kaj li kaptis la ekazon.  Li staris apud sia kunulo sen surhavi la jungaĵon kaj neniuj bovkondukisto proksimis.  Li levis la kapon, Li snufegis venke, kaj li forkuris tra la arbaro!

 

Oni provis kapti lin sed vane.  Finfine la arb-rikoltistoj rezignis “Forlasu lin!” diris lia posedanto.  “Mi supozas ke li revenos kiam li malsatiĝos. Li ne povos manĝi piceajn burĝonojn kaj pulmikon!”

 

Kurinte galope tra la neĝo, post mallonga tempo li malproksimis de la tendaro kelkajn mejlojn. Laciĝante, li kuris malpili rapide. Sekve li marŝis.  La suno subiris kaj la solsenta ruĝa lumo de vintro komencis brili tra aperturoj en la arbaro, ruĝigante neĝon en la etaj maldensejoj kaj gresejoj.  La bovo komencis manĝi la nesatigan longan muskon kiu kovris la arb-trunkojn.  Antaŭ ol la luno leviĝis, li jam plenigis sin per tiu nutraĵo kaj tiam li kuŝis en densejo por pasigi la nokton.

 

Sed kelkajn mejlojn malantaŭ li, urso hazarde rimarkis liajn piedspurojn.  Forvaginta bovo! Tiu povus kaptiĝi facile! La urso tuj komencis sekvi la spurojn.  La luno estis alta kiam la kuŝanta bovo aŭdis la proksimiĝanton. Li tute ne sciis, kio ekazos, sed li staris kaj atendis.

 

La urso saltis sentime en la densejon, ne pensante ke lia kaptoto rezistos.  Kun malklara muĝo. la bovo  kuris kontraŭlin, batante lin al la tero.  Tiam li rapide turnis sin kaj denove kuris kontraŭ lin kaj la surprizita urso tuj venkiĝis.  Vundite per tiuj pintaj kornoj, li ne plu volis trakti la bovon.  Li volis fuĝi, sed dum li foriris, la bovo denove kuris kontraŭ lin, batante lin kontraŭ trunkegon.  La urso malfacile trenis sin supren ĝis la bovo ne plu povis atingi lin kaj la bovo malestime reiris al sia ripozejo.

 

Kiam aperis la unua flava lumo antaŭ la mateniĝo , la maltrankvila besto denove piediradis.  Kiam li iras, li tiras pli da musko, sed li malamis ĝin eĉ pli forte ol antŭe ĉar li pensis ke li proksimiĝas al siaj antaŭaj paŝtejoj kaj ties mola greso kaj riveretoj. La neĝo ĉirkaŭ li estis pli profunda kaj lia malamo kontraŭ la vintro pliiĝadis.  Li venis al flanko de monteto, parte senarba, de kie la pinoj estis forigitaj kaj kie nun kreskas dense junaj betuloj.  Ĉi treli manĝis iujn bonodorajn branĉetojn, sed al li, tio estis malplaĉa manĝaĵo.

 

Plimal-satiĝante, li pensis sopire iomete pri la tendaro de kie li forkuris, sed li certe ne reirus.  Li pluirus ĝis li atingos siajn paŝtejojn kaj siajn  ĝojajn samgreganojn, lekante salon de le trogo apud  la bone konata lageto. Li instinkte sciis en kiu direkto li iras, kaj li pluiris suden, kun la sopiro de lia koro ĝustigante lian vojon.

 

Tiun posttagmezon, lin atakis pumo kiu falis de arbo kaj ŝiris lian gorĝon. Li kuris sub malalta branĉo, tiel forpuŝante la atakanton, kaj sekve li turnis sin sovaĝe kaj kuris freneze en la direkto al la katego, forpelante lin.  La pumo saltis denove en sian arbon kaj la bovo foriris por daŭri serĉi sian celon.

 

Sed baldŭ lia paŝado malplifortiĝis ĉar la kruelaj ungoj de la pumo plifrue eniris profunde lian kolon kaj sango markis lian vojon. Sed la sopiro en liaj grandaj sovaĝaj okuloj restis forta kiel antaŭe kvankam lia korpo malfortiĝis.  Sian malfortecon li ne rimarkis.  La sopiro kiu pelis lin estis pliforta ol ĉiu ajn alia penso , eĉ, preskaŭ, lia malsato. Sed li facile povis malpliigi tion iel ĉar estis multa longa griza musko nesatiga.

 

Post iom da tempo, li venis al la fundo de rivereto, kies akvo mallaŭte aŭdiĝis tintante ĉi ŝtonetoj sub la kovraĵo de glacio kaj neĝo.  Liaj malrapidaj paŝoj kondukis lin longe laŭ ĉi tiu malferma vojo.  Mallonge post kiam li malaperis, la pumo reaperis ĉirkaŭ kurbiĝo malproksima, sekvante sinkaŝe la ruĝigitan vojon.  La ruza besto atendadis la efikon de la sangado kaj malsato, ĝis la celo de lia senĉesa ĉasado ne plu povos rezisti.

 

Estis la malfrua posttagmezo.  La beston regis lia sopiro kaj li rifuzis kuŝi ripoze.  Dum la tuta nokto, tra la brila arĝento de la malfermaj lokoj kaj tra la stranga makulita mallumo de la densa arbaro, la sola besto iris plu.  Li ne atentis siam malsaton, aŭ, eble li estis pelata eĉ pliforte per la pensp de sovaĝa trifolio kaj mola fle-greso.  Kaj tutnokte malproksime malantaŭ li, la pumo singarde sekvis lin.

 

Je la sunleviĝo, la laca ŝancela besto venis al la rando de lagego, kie neombrata neĝo etendiĝis mejlojn al la sudo antaŭ li. Jen estis lia vojo, kaj li senhezite sekvis ĝin. La vasta frostigita akvo kelloke estis nekovrita galcio de kie la vento forblovis la neĝon, sed plejparte estis ebena kovraĵo de neĝo kaj ia divesaj koloroj de la tagiĝo bele speguligix de ties surfaco.

 

La pereonta bovo nun iras tre malrapide, tre pene. Le ŝancelis ĉiupaŝe kaj lia bela kapo pendis preskaŭ ĝis la neĝo.  Post kiam li iris malproksime sur la lagon, la sekvanta pumo aperis ĉe la rando de la arbaro, venante singarde el la arboj.  Liaj ronda flav-buna kapo kaj malicaj verdaj okuloj leviĝis por rigardi trans la vasta malfermejo. La pena antaŭenirado de la bovo estis facile videble.  Mallevante sian nazon al la sanga neĝo, la besto rekomencis sian ĉasadon, unue trotante malrapide, sekve galopante longe kaj flekseble. Tiam, la irado de la bovo estis preskaŭ finita. Li falis sur la genuoj, levis sin malfacile, kaj staris senmove kaj ĉirkaŭrigardis.  Liaj okuloj jam komencis nebuliĝi, sed li vidis malklare la flav-brunan beston kiu proksimiĝas. La malnova kuraĝo revenis tuj kaj li turnis sin, kornoj malaltaj, por fronti la atakon. Per la restaĵo de sia forto, li kuris en la direkho al la pumo kaj la pumo hezitis sendecide. Sed la genuoj de la vaganto fleksiĝis kaj liaj kornoj plugis neĝon. Kun malalt-tuna muĝo, li felis sur sian flankon, kaj la sopirado, la revado pri plaĉaj paŝtejoj, malrapide malaperis de liaj okuloj.  Per granda salto, la pumo surbovigix kaj la avidaj dentoj atakis la gorĝon.  Sed la bovo sciis nenion.  Venkis lin lia propra deziro, ne sovaĝa rabobesto.

 

Kiam la pumo, satigis sian sang-sofifon, li levis la kapon. Li staris kun siaj antaŭaj pidoj sur la flanko de la morta bovo, kaj li ĉirkaŭrigardis ĉie.

 

Se estus iu sur la lagobordo rigardanta, la sovaĝa besto kaj lia kaptitaĵo aspektus kvazaŭ nur nigra makuleto sur la brila vasteco.  Sed tiun horon, multajn mejlojn malproksime en la mezo de la malnovega arbaro, solsenta bovo blekas, katenita, maltrankvila, nemanĝanta – li malĝojas pro la malĉeesto de sia samjungaĵulo.

 

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.