LA ARBO DE LA REVOj de Marius Barbeau.

LA ARBO DE LA REVOj
de Marius Barbeau.
Unu vintran vesperon, antaŭ tre longe, du huronoj (1) vojiris sur neĝplena vojo ; ili elvenis el Kebeko kaj reiris al Lorette, ilia nova vilaĝo ; ili transiris tiun senĝojan kaj malgajan abenaĵojn, kromnomitan La Dezerto.
Hurukaj, la pli aĝa, pro lia rango, marŝis antaŭen malvigle kaj lacege. Tamen, apenaŭ li sentis sian laciĝon kaj ŝarĝon de sia aĝo, ĉar lia animo ardis tiel, kiel la steloj de la firmamento. En sia brakoj li kunportis trezoron : la vaksostatueton, kiun li premis sur la koron, la Infano jesuo, kiu devos ornamloĝadi la sanktan Kripon de la kapelo Lorette. Lia kunulo, Karkaĵu, juna kaj lerta senpacienciĝis pro la malrapida irado de la maljunulo.
— Kial vi volas rapidigi min, Karaĵu? Vi forgesas, ke mi estas maljunulo.
Karkaĵu kies cerbo malklariĝis pro la fajrakvo, peze balancis la kapon.
— Mi devas kuri, li respondis, mi devas kuri aŭ alie mi ekfalus. Plue, estas amikoj, kiuj atendas min sur la monteto. jen, trinku iom da fajrakvo, ĝi vin kontentigos.
La maljuna ĉefo nur ŝultrotiris pro abomeno.
— Malbenita sentu la diablo-spirito! Fajrakvo estas peko-makulita.
Karkaĵu murmuris nekomprenablajn vortojn. Neniam li povis kompreni la pekon. Kial, diable, la fajrakvo estus peko, se ĝi tiel bone gustas? Kial do la ĉefo riproĉas, ĉiam dirante al li, ke tiu trinkaĵo kunportas la honton kaj la peston al la tribo? Li svingis la kapon kaj sin profundiĝis en malgajan kaj ĉagrenan humoron, kutiman ĉe li.
— En la komenco, li revis. La franca guberniestro Onontio zorgis pri la alianco kun la sovaĝuloj. Tiam ni estis potencaj. Niaj militistoj disvastigis teruron ĉe la irokezoj (2). Kiam nia ĉefo, per sia tomahako (batal-hakilo), frapis arbon, ĉiuj folioj defalis kaj kovris lateron. Lia brako estis timinda.
La maljunulo sin returnis kaj diris al li :
— Tiu tempo jam forpasis, mia filo. ĝi neniam revenos! Rigardu vin, rigardu min, ni estas malestimindaj postrestaĵoj de unu granda gento.
— jes, de unu granda gente, grumblis la junulo. ĉiuj vastaj ebenaĵoj, ĉirkaŭ la internaj maroj, estis aparto de nia heredaĵo. Al la lagoj ni donis nomojn, kiujn eĉ ankoraŭ hodiaŭ ili havas : Ontario, la Grandiozaj Akvoj, Erie, La Kruela Leono. jes, tio tute estas en la pasinteco. Nia vilaĝeto Lorette, sur la monteto, entenas ĉion, kio postrestis el nia gento, kiu nombris tiel multe kiel la marsableroj.
Intertempe la du indianoj silente vojiris. La juna viro ne povis vere kompreni, kiel lia gento estis dekumita, venkita, por ĉiam perdita. La sola konsolo por ĉiuj, kiuj povis ĝin pagi al si, estis la bakanalo, kaj la sola amuzaĵo estis la kruĉo, la brando-kruĉo. Li denove kuraĝiĝis, pensinte, ke li posedas multe da brando por amuziĝi kun siaj amikoj, dum tiu nokta festo. Renversinte la kapon, li glutis gorĝoplenon, aŭdiĝis akran sibladon, kaj dancis furioze sur la neĝo. Skandaliĝinte pro la malpieco de sia nevo, dum tiu memorinda nokto — estis la antaŭtago de Kristnasko — la maljuna Hurukaj premis al sia koro la statueton de la Infano jesuo. Liaj pensoj turnis sin al la ursulinoj de Kebeko. Tiun ĉi vaksan statueton modlis tiuj bonaj monaĥinoj, vestinte ĝin per delikata tolo, ornaminte ĝin per florformaj silk-kaj orfadenoj. Kiom li estas dankema, ke ili bonvolu konfidi al li tiun trezoron, por ke li ĝin portu sen manko al la misia kapelo. ĉu li meritis tiom da honoro?
Kuraginte son per nova apostola fervoro, li enterprenis denove konverti Karkaĵu-on.
— Tiun ĉi nokton, mia filo, ni celebros Kristnaskon ; ni iru ambaŭ preĝi ĉe la sankta Kripo!
Sed Karkaĵu amare ridetis.
—Kial preĝo? Estas nur la maljunuloj kiuj rifuĝas en la preĝadon. Estus pli bone drinki kaj ĝui la vivon.
— Malbenita estas la diablo de via kruĉo, diris Hurukaj. ĉi nokte la Infano naskiĝas por nia savo.
— Kiu estis tiu Infano? demandis Karkaĵu.
La maljuna Hurukaj respondis per kolereta voĉo :
— Nia Savinto, la filo de Sankta Virgulino.
— Nia savinto, diris Karkaĵu, kraĉante kaj ŝanceliĝante — ŝercaĵo! Li mem ne kapablis min savi.
— Estas via kulpo, diris la maljunulo.
Karkaĵu kruele ; eksentis la misakcepton. Trafite per subita furiozo li ekiris preter la maljunulo, kaj spreniris la monteton kurante kun la kruĉo subbrake.
— Nia savinte! li spite kriis . Nu, lasu Lin savin vin!
Kaj forlasinte Hurukaj malantaŭ si, li fuĝis.
Konsternite kaj lacege, la maljuna viro sidiĝis ĉe la piedo de ulmo por repreni la spiradon. Li ploris pro la senbrideco de la nova generacio. La fajrakvo sin ligis kun la demono por pereigi sian racon. Por konsoliĝi, li ekkantis kantikon, kiun Patro ĝean de Brébeuf komponis por la huronaj neofitoj. En tiu sovaĝa arbaro, li kantis plenvoĉo tiun kantikon, ĉar li memoris ke baldaŭ estos la Noktomeza Meso. Li tenis la statueton de la jesu-Infano en siaj brakoj kaj dolĉe lin ludadis. Antaŭ ol la kantiko finiĝis, li ekdormis ĉe la arbopiedo.
En sia sonĝo, vidiĝis al li juna virino, bela kiel azuro. ŝia robo kun longa trenaĵo, ore kaj ruĝe brilis per mil fajreroj. ŝi ridetis per ruĝeta buŝo, kaj ŝiaj okuloj brilis kvazaŭ du noktaj steloj. Timante ke tie ĉi vidiĝas maskovestita sireno, la maljuna indiano sin krucosignis.
— Hurukaj, ŝi diris, vi estas sanktulo kaj vi estas kara al mia koro.
— ŝia voĉo kantis kiel la printempaj birdoj.
— Kial mi estus kara al vi? demandis Hurukaj.
— Mi estas maljuna ruĝhaŭtulo kaj malbona ĉasisto. Vi, vi estas blanka kaj juna, tiel juna kiel mia nepino.
— jes, mi amas vin, hurukaj. vi estas ĉefo laŭ mia koro. La ĉielpordoj malfermos por vi.
Tiam la Virgulino, ĉar estis ŝi, prenis el la brakoj de hurukaj, la satueton de la jesu-Infano kaj premis ĝin sur sian koron. Tuj la Infano viviĝis. Glora haloo brilis ĉirkaŭ lia kapo. Patrino kaj Infano ridetis al Hurukaj, kiu ĉe iliaj piedoj, adorkliniĝis en granda ekstazo. En la ĉeesto de tiuj ĉielaj estaĵoj, li, mizera loganto de tiu ĉi tero, eksentis en si invadon de profunda kaj dolĉa paco.
Post kelke da tempo, la Virgulino malaperis en la nokto, kaj la statueto denove ripozis sur la brusto de la maljunulo. Tiu statueto manfarita de la monaĥinoj, kaj kiu estis antaŭ momento nur ordinara pupo, fariĝis, ho miraklo! Vivanta, ridetanta Dia Infano! La statueto perdis sian strangan kaj pruntan mienon, tiun pupan mienon. Nun estis infano kiu similis al ĉiuj infanoj de Lorette, kun sia nigra kaj hirta harao, siaj malhelaj okuloj kaj bruna zizaĝkoloro. Lia robo ne plu estis el brodita tolo, kun la kolora ĉielarko, sed ŝajnis farita el kapriol-felo garnita per lepor-felo.
Hurukaj treege ĝojegis : li premis la dian donacon sur sian koron. Li ekdiris per viglaj paŝoj direkte al la kapelo. Dume la stellumo indikis al li la vojon, kaj marŝante, li ĉam kantis fervorajn prehgojn. La haloo de la di-Infano sciigis al la enloĝantoj de Lorette la alvenon de la vojiritoj tra la densa arbaro.
Apud bukedo de ruĝaj salikoj, vekiĝinta kokido aŭdigis krieton. Hurukaj nun komprenis, ĉar la saĝo, la saĝo kiu antaŭiris la morton, malkaŝis al li la misterojn. Li komprenis ke tiu kanto diris : “Rapidu, baldaŭ estos nektomezo”. Iomete pli malproksime, apud abio, korvo grakis : “Kao.. Kial tiu lumo? Estas nepre ankoraŭ nokto, kao, kao, kao…”
— Mi ja scias tion, mi, kaj vi devus tion scii, ankaŭ vi. Estas la infano, la lumo kiun vi vidas. Li venas savi Kanadon, la landon kiun ni jam perdis en la mano de la blanka homo.
Eksaltinte el neĝamaso, leporo trairis la padon. Blindigita pro la lumo, li haltis kaj ekkriis : “Kompatu min, ĉasisto, ne mortigu min!”
— Kiu parolas pri mortigi vin dum tiu memorinda vespero, respondis la maljunulo, Paco sur la tero. La jesu-Infano venas por savi nin ĉiujn! Ne timu!
La vizono, la lutro, la vulpo, ĉiuj eliris el siaj vintraj ŝirmejo, kaj haltis apud la vojeto por rigardi la maljunan huroron, kiu marŝis lerte tenante la gloran Infanon en siaj brakoj, ripetante : “Paco sur la tero, paco sur la tero.”
Proksime de la kastor-baraĵo, kie la kaptilistoj travintris, la femalo kaj la kovitaro, unu kastoro elŝoviĝis la kapon scivole kaj malkviete. “Kiu do tuŝetas nin tiel proksime? ĉu oni volas nin pereigi?” Sed la maljuna ĉasisto havis sur la lipoj nur pacvortojn.
— Returnu al via kovitaro, li diris, la Infano venas sur la teron por plibonigi la sorton de homoj kaj ankaŭ de bestoj. ĉe la alta montetpiedo kapreolo eksaltis el malantaŭ acerarbo, stelo inter la kornaro.
— Mi venas, mi scias, ĝi diris.
— Kion do vi scias, Lerta-Piedoj? demandis tiu, kiu portis la Infanon.
— La kokido, la korvo, la vizono, la lutro, la kastoro, ĉiuj al mi tion diris. Iliaj paroloj kuradas tiel rapide kiel la vento sur la tero… Ili rediras ke la Infano estas naskita… Gloria… Gloria
Meze de la monteto, la urso alvenis el stumpo kaj grumblis — “Kiu estas tie?” Dum tempeto Hurukaj haltis, timante pro la sekureco de la Infano. Sed li tuj rememoris ke en tiu ĉi vesperone estas tempo por timi. “Estu milda”, li diris, “jen la Mastro, la via kaj la mia. Kantu lian laŭdon kiel la aliaj, se vi volas esti savita.” Kaj la urso returnis leki sian piedon, dume Hurukaj pluiris sian vojon.
Li tramarŝis la riveron almonte la akvofalo. La vento balais la neĝon sur la riveron kaj la poluso-stelo speguliĝis same kiel la steloj de la lakta vojo, tiuj steletoj kiuj indikas la vojon al la migrantaj animoj de la mortintoj. elĉerpita pro laciĝo kaj emocio, la maljuna viro rigardis la stelojn kiuj speguliĝis sur ola glacio ĉe siaj piedoj, kaj sin demandis ĉu li mem jam faris la lastan vojaĝon al transmondo. Sed ne! La infano dume ripozis en liaj brakoj kaj la tuta tribo atendis tiun Infanon kiel Savinton!
Ekkontrolante sin li klopodis hasti la paŝadon por atingi la preĝejon kiu staris tute proksime. La centra pordo tute malfermiĝis kaj ondoj de lumo bonvenigis lin. Kantante Alleluja, alleluja, hurukaj eniris la kapelon ĵus je noktemezo, en la horo de la naskiĝo de jesuo okazonta antaŭ tre longtempe. ĉiuj fideluloj kapkliniĝis, dume la maljune indiano aliris la altaron kvazaŭ mago elveninta el Oriento. Genue falante apud la Kripo li enmietis la Infanon murmurante : “Mi trovis lin ĉe la Arbo de la Revoj.”
La lumoj de la Kripo brilis sur la anĝela figuro de la Infano, per brilo tiel fajrera kiel la eksteraj steloj. Kun la huroroj de Lorette, Hurukaj kantis la kantikon de Patro ĝean de Brébeuf. Estis lia lasta kanto. Dum li ankoraŭ genuiĝis proksime al la altaro, li eligis sian animon kun la lasta elspiro. Kiel siaj praŭloj li vojiris la laktan vojon, la luman vojon, kiu kondukis la animojn al ĉielo.
Piednotoj :
(1) Huronoj : indianoj, kiuj loĝadis en Kebekio kaj Ontario, aliancanoj de la francoj ekde 1608.
(2) Irokezoj : indianoj, kiuj loĝadis en norda regiono de usono, apud la Grandaj Lagoj : malamikoj de la huronoj, kiujn ili venkis en 1649. Tiam, parto de la hurona tribo fondis la vilaĝon Lorette, proksime al Kebeko.
(3) Sankta ĝean de Brébeuf : katolika misiisto, jezuito, tradukis en la huroran lingvon plurajn sanktajn kantojn el la franca ; mortigita de la irokezoj en 1649.
———————————————

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.