NOTO :
La suba teksto estis prenita el http://web.archive.org/web/20071008104853/http://www.er.uqam.ca/nobel/k33440/kr1.html , kie ĝi aperas en NHA (Nova helpalfabeto). Mi transigis ĝin al la norma Esperanta ortografio: mi anstataŭigis
ĉiun wa-on per ŭa,
ĉiun kh-on per ĥ,
ĉiun zh-on per ĵ,
ĉiun sh-on per ŝ,
ĉiun ch-on per ĉ,
ĉiun au-on per aŭ,
ĉiun j-on per ĝ,
kaj fine ĉiun y-on per j,
krom en kelkaj kazoj, kie mi vidis, ke tiuj anstataŭigoj ne taŭgas (en francaj aŭ anglaj vortoj).
ATENTU, ke mi NE relegis la tekston kaj ne kontrolis, ĉu ĉiuj faritaj anstataŭigoj ĝustas. Verŝajne malĝustas pluraj — en francaj aŭ anglaj vortoj kaj nomoj, ekzemple. Krome, ofte majuskloj estis malprave anstataŭigitaj per minuskloj. Mi pardonpetas pro tio.
La lingvaĵo de tiuj rakontoj multrilate lamas. Tiujn tradukojn oni devos funde revizii, nepre samtempe komparante ilin kun la originaloj.
Same gravus kompari tiun retan tekston kun la papera originalo. Mi havas paperan kopion de la originalo, multobligita de frato Durette mem. Se oni decidos uzi iujn el tiuj tekstoj por la Kanada antologio, mi volonte ciferigos la koncernajn rakontojn.
Francisko Lorrain, 15an de novembro 2014
francisko.lorrain@mac.com
CHARLES ROUX (KARLO RU)
de la Frato Marie-Victorin E.C.
Altkreska, tre altkreska kun largaj ŝultroj. Sub la pajlo de vasta kaj konustrunka ĉapelo, angula vizaĝo, strekita per inkoloraj kaj fortikaj lipharoj, kaj, sub hirtaj brovoj, la malkvieta fajro de iom kaŝitaj nigraj okuloj. ŝelkoj, ikse tajlitaj el nura peco de bovledo kaj surmetitaj sur ĉemizo el domteksaĵo, krudaj botoj firmtenitaj sub la genuoj per ŝnuretoj, tia, Charles (Karlo) montriĝas al mi, tra la nebulo de miaj infanmemoroj.
Charles Roux ne havis ĉiujn siajn menseblecojn!… Almenaŭ tio estis la unuvoĉa aserto de la homoj de Sankta-Norberto.
La renteto kiun li enspezis ĉiumonate en Sankta-Kristoforo, ebligis lin pensii ĉe Médée Lavigne, nia vidalvida najbaro, kiu cedis al li la duonon de sia subtegmento. Forta kiel bovo, Charles volonte helpis je farmaj laboroj kiam la faraĵo urĝis, kaj tiam estis plezuro vidi lin faligi, per timinda falĉilo, la altan fojnon el la fekunda tero. Sed, pli ofte al alie, li nur restis en sia subtegmento, sidante ĉe malgranda tablo, antaŭ mallarĝa luko, la kapo inter la manoj, absorbiĝita per la legado de iu malnova libro.
Kiom ofte, mia amiko Fred kaj mi mem, ni ŝtelpaŝe grimpis la sen-marelan ŝtuparon kiu kondukis al Charles Roux! Ni spertis intencan scivolon vidi lin, tiele, sub la milda kaŝiteco de la pajloĉapelo, senmova kvazaŭ statuo, la brovoj kuntiritaj, nur momente moviĝante por transturni paĝon. Nek Fred nek mi estis intelektuloj : la suno, la riveretoj kaj la arbetaĵoj absorbis nian tutan cerban agemecon. Ni neniam sukcesis kompreni kial, neniel devigita, la kompatindulo sin kondamnis al senĉesa studado de senfinaj lecionoj… Evidente, la homoj el la ĉirkaŭaĵoj pravis… Charles estis freneza!… jen plia pruvo : apud lia lito, kuŝis granda blua kesto, preskaŭ ĉiam malfermita, kiu superbordiĝis de libroj!…
Mi hontinde konfesas, ke ni ne ĉiam limigis al kaŝe levi la subtegmentan klappordon kaj gvati la sendanĝeran kutimaĉon de la kompatinda Charles. Tiu instigilo de malico, pri kiu la bona Coppé (Kope) malkaŝis la spurojn ĝis en la koro de la dolĉega fratino de la Karitato.
— Vi scias, la etfratino de la Karitato kiu ridis, inter la kurtenoj de hospitalo, rigardinte aliflanken de la strato, sur la scenejo de pupteatro, ĝinjolon svingi sian bravan bienulon kiu tute simple venis peti la luprezon? Tiu instigilo de malico, mi diras, vigligis niajn junajn korojn kaj incitis nin! Kaj kiom ofte, antaŭ olkuraĝe forkuri rapidpaŝe, ĉu ni ne alĵetis, per la eta aperturo de la klapporodo, la gravan insulton : « Charles! La frenezulo! »
Tiam, rapide malsuprenirante la ŝtuparon, ni aŭdis pezajn paŝojn kaj kolerajn grumbladojn, sed la frenezulo ne postkuris nin. Li nek plendis al niaj respektivaj gepatroj. Tial ni ĉiam rekomencis.
Kiam Charles sufiĉe legis, li malfermis la malnovan kaj dorfenditan antifonaron kiu ĉiam kuŝis sur la apogilo de la luko. Per la laŭta kaj raŭka voĉo kiun lia tuta korpo antaŭvidigis, li senorde kantis ekleziajn kontojn : enirkantoj, himnoj kaj psalmoj.
Kiam, vespere, senfoliigita branĉeto en la mano, ni revenis kun la bovinoj tra la nekulturaĵoj, fragmentoj el halelujoj kaj paragrafetoj de psalmoj alvenis al ni super la garbejtegmentoj kaj la blanka tapiŝo de la trifolio-kampoj. Sen sciante kial, ni trovis senfinan ĉarmon je tiu simpla harmonio de la ĉanto, kiu tiom admirinde envolvis la ardajn poemojn de la paŝtista-Reĝo ; forpuŝante per la brako la cedrajn branĉojn kiuj frapis mian vizaĝon, instinkte, ankaŭ mi, zumkatis longajn Amen-ojn kaj miskonsistajn strofojn el la “Ave Maris Stella”!…
Reveninte hejmen, ni ne ĉesis aŭdi la nelacigeblan kantiston. En la iompostioma silento, kiun la vespero vastigas super la kamparon, la akra voĉo de Charles disŝutis la notgrapelojn de la Kjrie-oj, la gajajn legnotojn de la paskaj ebriecoj ; ĝi atingis la tretitajn plektobarilojn kie la knabinetoj, la kapo ripozante ĉe la flaruĝa felo de la bovinoj, eltiris la lakton inter siaj malsekaj fingroj ; ĝi libere eniris tra la malfermitaj pordojkaj fenestroj, portante ekleziajn pensojn al la avinoj kiuj labortis je la ŝpinradoj, kaj al la junaj virinoj klinitaj super la luliloj. Poste, malaperis la suno malantaŭ la verda monteamaso. La blueta ombro rapide invadis la teron… ĉiam kadrigita en sia luko, Charles senpaŭse kantis por si mem. Li kantis, ĉar lia animo estis vundita per nekuracebla vundo, kaj ĉar tiu genia muziko, venita el la profundo de la mezepoko, fluis en li kiel balzamo, kaj al li parolis kiel al kunulino. Hodiaŭ, kiam la voĉo de Charles Roux por ĉiam estingiĝis, diru, bonuloj el Sankta-Norberto, ĉu io ne mankas en la mildeco de la somervesperoj, en la vojo de la kampara preĝejo?…
ĝis tiam, mi neniam tre alproksimiĝis al la frenezulo. Mi baldaŭ havos okazon konatiĝi pli imtime kun li. Iam, fakte, ni krediske li foriris enspezi sian renton. Do, ni decidis, pro manko de aliaj amuzaĵoj, iri viziti la bluan keston. je tiu aĝo, la interkonsiliĝoj estas mallongaj kiel la travivaĵo kaj la saĝeco! Nur per kvar paŝegoj, ni estis en la subtegmento, kapriolante, hurlante, ĵetiĝante sur la koloran duonkovrilon streĉitan sur la malriĉa lito el blanka ligno ; dume, la pajlomatraco, plenumita per maizglumoj, bruis kiel segejoj! La kesto estis fermita, sed la pendseruro, malfermita, pendis de la kupra krampo. Por ĉio, kio rilatis al la vivmaniero de Sankta-Norberto, por la teorio kaj la praktiko de la riveretoj, ni konsentis al Fred majstrecon de nediskutebla supereco… Ha! sed, ekzemple, por la vizito de biblioteko, neaŭdita afero en la kutima vivo de la paroĥo, nia supera instruiteco (mi tiam konis la malicojn pri la pasintaj participoj kaj pri la regulo de tri) donis al mi la unuan rolon! Do, mi serioze klarigis al mia amiko Fred, la misterojn de la blua kesto.
Kiom ĝi entenis, tie interne, da strangaj ellaboraĵoj, da aĵaĉoj kaj da eksmodaj tutledaj libraĉoj, odorante la polvon kaj la XVIII-an jarcenton! Tite-Livio najbaris kun la malnova Rollin ; la libretoj de Berquin, kvarto-formato, premiĝis ĉe la latina vortaro, precipe estis malnova eldono de la “Studadaj de l’Naturo” per tiu ŝatinda Bernardin de Saint-Pierre, kies unu el la volumoj, per si mem alfermiĝis je paĝo de “Paŭlo kaj Virĝinia”. Mi eksidis sur la randon de la kesto kaj laŭte eklegis, por la fiozofia instruo de Fred, kiu respekte foliumis, mirigita, dikan matematikan volumon de Baillargé.
“Kiu volus vivi, mia filo, se li konus la estontecon? Nur unu antaŭvidita malbono nin donus tiom da vanaj maltrankviloj? La vidado de certa malbono venenigus ĉiujn tagojn kiuj antaŭigus ĝin. Oni eĉ ne devas tro funde esplori tion, kion ĉirkaŭas nin, kaj la ĉielo, kiu al ni donas pripenson por antaŭkalkuli niajn bezonaĵojn, donis al ni la bezonaĵojn por limigi nian pripensemon…”
Bruo de paŝoj en la ŝtuparo! Rapidege kiel fulmo, Fred ĵetis la “Baillargé-on” ventrokuŝe sub la liton, ekĵetis sin tra la lukon, kuris sur la tegmento kaj glitiĝis per la tigo de la fulmoŝirmilo. Mi volas sekvi, sed mi hezitas dum kelkaj sekundoj, ĉiam tenante, stulte, la Bernardin-on inter la fingroj!… Dika, malvarma mano ekkaptis mian pojnon! Mi estas nesavebla!… Voĉo kiun mi tre bone konis tondrokriis :
— Kion vi faras ĉi tie?
— ! ! !
— Parolu, mi ne manĝas infanojn!
— Mi… mi… mi rigardis viajn librojn, Sinjoro Charles!
— Ha! Vi rigardis miajn librojn!… vi rigardis miajn librojn!…
Sen liberlasi min, li sidiĝis je sia kutima loko. Mi estis gorĝoseka kaj mi tremis kiel birdo permita en la mano de infano!… Laŭ la onidiroj, Charles havis, iafoje, terurajn kolerojn!… surprizege, tamen, li diris al mi per voĉo kiun mi ne konis, ĉar li strebis eligi ĝin dolĉan kaj kareseman :
— Kial vi venas insulti min en la ŝtuparo kiel sensciaj etuloj el ĉi tie?ĉu mi malutilis al vi?…
— Ne! Ne! Sinjoro Charles!…
— La homaj el ĉi tie diris al vi ke mi estas freneza, ĉu ne?…
Li kliniĝis iomete al mi kvazaŭ por pli bone legi en mian penson. Mi hezitis, sed, finfine, mi malkaŝeme respondis :
— jes, Sinjoro Charles!
Li ankoraŭ longe rigardis min, kaj subite, du dikaj larmoj malklarigis liajn nigrajn okulojn . Mi ankoraŭ neniam vidis viron plori, kaj mi naive rigardis la larmojn kiel defendajn armilojn, privilegio de nia aĝo! Cetere, Charles Roux ja estis la lasta homo en la mondo kiun mi kredis plorema! Pro tio, kaj ĉar mi ankaŭ sentis la tutan maljustecon de mia konduto, mi ekploris. Tiam, evidentiĝis tre klare al mi ke Charles ne estis frenezulo, sed io alia kiun, tamen, mi ne tre bone malkonfuzis. Mi nun komprenas ke li estis estulo, elklasigita per iu ajn sekreta malfeliĉo, kaj plie, malsategulo pri scio, nerebonigebla revemulo, perdiĝita inter simplaj homoj tre okupitaj pri la vivo, ili kaj iliaj infanoj, nekapablaj kompreni sin, ĉar komplete indiferentaj pri la polvo de la pasintaĵo kaj pri la fantasmagorioj de la venonteco.
Mi petis pardonon al Charles, ni pacigis sur la apogilo de la fenestro, subla okuloj de la hirundoj, kaj, ek de tiam, ni estis amikoj.
———————————————
Kelkaj jaroj forpasis. mi revenis al Sankta-Norberto, famobrila kaj kreskita. Mi ne plu estis la antaŭa infano, kaj ankaŭ mi, ho ve! Havis librojn en la fundo de mia kofro!
ĉu vi memoras, mia fratino, pri nia alveno al la domo de la avo? Oni ne plu mokis min! Vi estis fraŭlino! Mi! Mi ne plu aŭdacis nudpiediri kiel antaŭ nelonge, por tuj komenci longan kuradon sur la irejo! nur por saluti la regionon.
Onklino Phonsine (Fonsin’) diris :
— Charles Roux scias ke vi alvenis! Li venos viziti tiun ĉi vesperon. Pretigu viajn respondojn! Li havas por vi multajn demandojn, pri la luno kaj la steloj!
Ni fieriĝis, ĉar vere, kaj tiom gajga la afero ŝajnas al ni hodiaŭ, vi kaj mi, fratineto, ni estis, en la vilaĝo, la aŭtoritataj reprezentantoj de la dia kaj homa scienco… Oni demandis al ni pri ĉio ; pri la antaŭdestinismo kaj la purgatorio, pri la politiko kaj la milito en Transvalo, pri la luno kaj la antaŭvido de la vetero. Ni devis deklari nian opinion pri ĉio, kaj laŭ niaj decidoj, ĉiuj submetiĝis! kiom nia stelo malleveĝis depost tiu epoko!…
La plej respekta, la plej scimalsatega el ĉiuj niaj disĉiploj, nekontraŭdireble estis Charles Roux. Kiel onklino Phonsine antaŭdiris, li alvenis, tiun vesperon kun sia dika jako sur la brako kaj sia granda pajlo-ĉapelo. tuj, li havis okulojn nur por ni!… Tra la fumo kaj la gajaj diraĵoj, Charles, kiu ne fumis kaj neniam ridis, disvolvis tutan tro evidentan diplomatecon por malhelpi la konversacion fali en la banalaĵojn kie la vespergastoj nepre ŝatis ĝin. Mi devis paroli pri literaturo, mi, kiu en tiu fura julio nur revis pri trutoj kaj framboj! Mi devis paroli pri la geometrio, mi kiu venis antaŭ la freneza kapricio de la diversforma ka fantazia naturo, antaŭ la ĉarmaj sinuoj de la bovinirejoj kaj de la riveretoj en la arbaroj! Vere, estas teda profesio, tiu de oraklo, kiam oni estas dek ses jara.
De geometrio al astronomio estas nur unu paso, kaj Charles Roux lertemove orientis nin de la hipotenuza kvradrato al la kvradrato de Pegazo. Ni devis doni ciferojn, konsternigigajn ciferojn kun longaj vostoj da nuloj! Mirigante, Aimé Paquin aŭskultis nin, kaj forgesis ekflamigi sian pipon ; onklo Dieudonné balancis la kapon kaj brue kraĉis por klarigi siajn pensojn ; pri Médée Lavigne, kiu obeis al kutimaĉo kiel pensiulo, li saĝmiene ridetis kaj sekrete faris al ni signojn de kompreno. Nia avino, la manoj sur la genuoj, silente balanciĝis sur sia seĝo, kaj granda admiro por tiom da kapableco estislegeblaen la balancado de ŝia kufo.
Charles Roux evidente ĝuis pri sia triumfo super ĉiuj, tiuj sensciuloj, al kiuj, tiun vesperon, li elpagis, nur per unu trafo, iliajn mokojn kaj malŝaton. Por ke tiu venko estu kompleta, kaj por havi nin nur por li mem, li preskaŭ kontraŭvole elkondukis nin al la perono, por ke ni montru al li la ĉefajn konstelaciojn.
ĉu vi memoras, mia fratino, kiom bela tiu vespero estis? La jultego de la steloj tremblilis, palpebrumadis por nin paroli, por nin aŭdigi sian misteran kaj malproksiman lingvon? La rabaro, proksime, nin minacis per sia densa ombro, sed tiom preksime de la domo, kaj ŝirmitaj per la bonoj, grandaj kaj lumaj okuloj de la fenestroj, ni ne timis! Ni ĝuoplene flaris la noktan freŝecon, dume la griloj kantis en la herbo kaj dume Charles Roux, la manoj sub siaj ŝelkoj, malpacience atendis sian lecionon.
Mia fratino, ni ne timas konfesi nian kulpon kaj ni petas pardonon al la majstro de la steloj! Ni pekis! Sed, ni estis tro kompromitaj por retroiri! Ni trovis plezuron, finfine, ludi la rolon de “Pic de la Mirandole”! Kial miri, se tiu vespero, por plaĉi al tiu kvindek-jara infano, ni imagis, kun la plej granda libereco, sur la perono, fantazian mapon de la ĉielo!… Mi hodiaŭ rimorsas, pensante ke Charles Roux, ĝis la fino de sia vivo, rigardis la Aglon de Altairo kiel Sirius, kaj Kasiopeon kiel la Malgranda ursino!
Tamen, io povas pravigi tiun sciencan malhonestecon, kaj, kiom oni bone pripensas, mi donas al mi mem, preskaŭ kompletan absolvon. Estas la konvinko ke mi enfaligis en tiun vunditan animon, la almozon de unu horo de vera ĝojo. Cetere, dum mallonga tempo, ni plenigis per sia amikeco tiun konpatindan kaj forlasitan koron!…
—————————————————————————————————————–