(Tradukis Erikeo Pedersen. Kompreneble, mi bonvenas korektadojn.)
Bee Music
by Jan Zwicky
Keepers of the secret
sound of sunlight,
no job too small, this
is the cheerful, earless tuning
of the music of the spheres:
O lunchpail Pythagoreans,
who’d have guessed
the crystal nocturne
of the cosmos was first
scored for miniature,
fun-fur kazoos?
Deaf as tiny
Beethovens, you bend
the goldenrod
beneath your weight.
In your toolbox,
Euclid and the sextant
of your sunstone eye.
Ah, little nectar-mules,
you scholars of the azimuth!
Ah, perfumed geometers
of the fields!
Abelmuziko
de Jan Zwicky
Gardantoj de la sekreta
sono de sunlumo,
neniu tasko tro malgrandas;
jen la gaja, senorela agordo
de la muziko de la sferoj.
Ho piknikantaj Pitagoranoj,
kiu divenus,
ke la kristala nokturno
de la kosmo estis unue
orkestrita por etaj,
strasfelaj mirlitonoj?
Surda kiel eta
Betoveno, ĉiu el vi
subfleksas la solidagon
per via pezo.
En via ilarujo estas
Eŭklido kaj la sekstanto
de via heliolita okulo.
Ha, nektarmuletoj,
vi kleruloj de la azimuto!
Ha, parfumitaj geometroj
de la kampoj!