Sinjoro Wood kaj liaj ĉevaloj
Ĉapitro 17 el Bela Joe: Autografio de hundo, de Marshall Saunders
La matenon post mia alveno en Riverdale mi vekiĝis tre frue kaj promenis ĉirkaŭ la domo. Mi dormis en lignejo kaj povis eliri de tie laŭ mia volo.
La lignejo estis malantaŭ la domo, kaj apud ĝi troviĝis budo por iloj. Estis ankaŭ veturilejo, kaj vojo el tabuloj kondukanta al greneja korto.
Mi kuris laŭ tiu vojo kaj enrigardis la unuan konstruaĵon al kiu mi venis. Gi estis ĉevalejo. La pordo estis malfermita, kaj la matena suno enbrilis. Tie staris iuj ĉevaloj, kaj mi rimarkis, ke anstataŭ esti ligitaj ili staris en baritaj fakoj, kie ili povis sin turni laŭvole.
Estis homo ĉe la alia flanko de la stalo, kaj longe antaŭ ol li vidis min, mi sciis ke li estas S-ro Wood. Kiel belan, puran stalon li havis! El la stalo de Jenkins eliris ĉiam abomena odoro, sed tie ĉi la aero estis egale pura interne kaj ekstere. S-ro Wood iris de unu ĉevalo al alia, donante fojnon kaj parolante al ĉiu. Fine li rimarkis min kaj kriis, “Bonan matenon, Joe. Vi frue leviĝis. Nu, amiko, kion vi opinias pri mia ĉevalejo? Sufiĉe bona, ĉu ne?”
Mi zorge observis S-ron Wood, dum li purigis grandegan, grizan farm-ĉevalon, kiun li nomis Holandano. Li tenis broson en la dekstra mano kaj striglilon en la maldekstra, kaj li striglis kaj brosis ĉiun lokon sur lia haŭto, viŝante lin poste per tuko. “Bona purigo egalas du litrojn da aveno, Joe,” li diris.
Tiam li kliniĝis kaj ekzamenis la hufojn. “Viaj feroj estas tro pezaj, Holandano,” li diris, “sed tiu obstinega forĝisto pensas, ke pri ĉevaloj li scias pli multe ol mi. ‘Detranĉu neniom de la hufa kornaĵo, nek de la hufa meza kalaĵo,’ mi diris al li. ‘Ne tro forskrapu nek raspu la hufon, kaj faru la feron laŭ la hufo, ne la hufon laŭ la fero.’ Sed li aspektis, kvazaŭ dirante, ‘Atentu vian propran metion.’ Ni ne iros al li alian fojon. Al maljuna hundo estas malfacile instrui novaĵojn. Mi aĉetis vin por labori, ne por elspezi vian forton levante liajn pezajn ferojn.”
S-ro Wood ĉesis paroli dum kelkaj minutoj kaj fajfis arion. Poste li ree komencis: “Mi pristudis ĉevalojn, Joe. Pli ol kvardek jarojn mi studadis ilin, kaj mia opinio estas, ke ordinara ĉevalo scias pli multe ol la ordinara homo, kiu ĝin veturigas. Rigardu Holandanon tie; notu lian grandecon. Vi supozus, ke li ne havas pli da nervoj ol peco de granito. Tamen li havas haŭton tiel senteman, kiel havas knabino. Vidu kiel li tremas, kiam mi striglas lin tro forte. La idioto, ĉe kiu mi aĉetis lin, ne komprenis, kio lin ĝenis. Li estis aĉetinta lin kiel fidindan ĉevalon, kaj jen li estis, piedfrapante, kiam ajn la knabo venas proksimen. ‘Via knabo havas tro pezan manon, S-ro Jones,’ diris mi, kiam li priskribis al mi la agojn de la ĉevalo. ‘Pripensu, ke kvarpieda besto, malsame de la dupieda, ĉiam havas kaŭzon por ĉio, kion li faras.’ ‘Sed li estas nur tirĉevalo,’ diris S-ro Jones. ‘Ĉu jes, ĉu ne,’ diris mi, ‘vi priparolas ĉevalon kun delikata haŭto, eĉ se li estas granda kiel elefanto.’ Nu, la maljunulo grumblis, kaj diris ke lia stalo ne estas bredejo por altrasaj ĉevaloj, do mi aĉetis vin, ĉu ne, Holandano?” kaj S-ro Wood afable karesis lin kaj iris al la najbara fako.
En ĉiu fako estis malgranda kuvo da akvo kun glitkovrilo, kaj mi poste eltrovis, ke oni kovras la akvon, kiam la ĉevalo eniras la fakon tro varmigita por trinki senriske. En ĉiu alia okazo la ĉevalo povas trinki kiam ĝi deziras. S-ro Wood insiste provizis abunde da pura akvo por ĉiuj siaj brutoj.
La aliaj ĉevaloj, kiujn striglis S-ro Wood, estis la nigraj Cleve (Kliv) kaj Pacer (Peser). Pacer havis ian malsaneton ĉe la buŝo, kaj S-ro Wood deturnis liajn lipojn kaj zorge ekzamenis ilin. Tion li povis fari, ĉar la ĉevalejo havis grandajn fenestrojn, kaj estis luma kiel domo.
“Neniu malluma angulo ĉi tie, Joe?” diris S-ro Wood, kiam li eliris el la stalo kaj pasis antaŭ mi por preni botelon de la breto. “Kiam ĉi tiu stalo estis konstruata, mi zorgis, ke ne ekzistu en ĝi mallumaj lokoj por senzorguloj. Mi deziras, ke la suno brilu en la angulojn, kaj mi ne volas ke miaj ĉevaloj flaru malbonajn odorojn, ĉar ili abomenas tiujn, kaj mi ne volas, ke, pro resto en malluma kelo, la ĉevalo eksaltu, kiam li eliras en la taglumon; kaj ĝis nun mi neniam havis ĉevalon malsanan.”
Li versis ion el botelo en subtason kaj revenis kun ĝi al Pacer. Mi sekvis lin kaj staris apude. Ŝajnis ke S-ro Wood lavas iun doloran parton en la buŝo de la ĉevalo. Pacer eksaltis iomete, kaj
S-ro Wood diris, “Kviete, kviete, belulo, tio baldaŭ finiĝos.”
La ĉevalo fiksis siajn inteligentajn okulojn al sia mastro kaj ŝajnis kompreni ke tio povas lin sanigi.
“Rigardu tiujn lipojn, Joe,” diris S-ro Wood. “Ili estas delikataj kaj sentemaj, kiel niaj, kaj tamen ekzistas brutuloj, kiuj skuus ilin, kvazaŭ ili estas faritaj el fero.
Mi dezirus, ke Dio donu al ĉevaloj homajn voĉojn, almenaŭ dum unu semajno. Ili timigus kelkajn homojn. Nun, Pacer, tio estas finita. Mi ne donos al vi multe da medikamento, ĉar mi ne tro kredas al ĝi. Se ĉevalo serioze malsanas, oni voku bonan veterinaron. Se la malsano estas simpla, oni uzu simplan rimedon. Multaj bonaj ĉevaloj estas venenitaj ĝis morto per drogoj kaj dozoj. Nu Skamp, mia bela, kiel vi fartas hodiaŭ?”
En la stalo apud Pacer staris malgranda gagatenigra ĉevalino, kun malgrasa kapo kaj graciaj kruroj, kiu ŝajnis strange moviĝema. Ŝi estis kvazaŭ grajhundo inter la ĉevaloj, sen troa karno, tamen fortmuskola kaj kapabla bone labori. Ŝi aspektis malica, do mi staris je sendanĝera distanco de ŝiaj hufoj.
S-ro Wood karesis ŝin multe, kaj mi vidis, ke ŝi estis lia favorato. “Skamp,” ekkriis li, kiam ŝi ŝajnigis mordi lin, “sciu, ke se vi mordos min, mi mordos vin repage. Mi pensas, ke mi venkis vin,” diris li fiere, karesante ŝian glatan kaj brilan kolon, “sed kiom mi devis klopodi? Ĉu vi memoras, kie mi aĉetis vin por bagatela sumo, ĉar vi havis kutimeĉon turniĝi, kiel fulmo, antaŭ ĉio, kio vin timigis, kaj kuri en kontraŭa direkto? Kaj kiamaniere mi kuracis vin, mia bela? Ĉu mi batis vin kaj igis vin obstina? Tute ne. Mi lasis vin kuri en rondo, mi nur turnis kaj returnis vin, kaj ju pli ofte, des pli bone. Fine mi enigis en vian belan kapon la komprenon, ke tiu rondirado nenion efikas, kaj ke pli bone mi estu via mastro.”
Skamp skuis sian belan kapon kaj prenadis en la lipojn pecetojn de la ĉemiza maniko de S-ro Wood, direktante al li siajn ruzajn brunajn okulojn, kvazaŭ provante ĝis kiu limo ŝi povus petoli. Sed ŝi ne mordis lin. Mi kredas, ke ŝi amis lin, ĉar kiam li lasis ŝin, ŝi akre henis, kaj li devis reveni por karesi ŝin denove.
Post tio mi ofte rigardis ŝin irantan ĉirkaŭ la bieno. Ŝi ĉiam forte tiris sian ŝarĝon, kaj penis fari multe da laboro. S-ro Wood kutime gvidis ŝin. La servistoj ne ŝatis ŝin kaj ne bone regis ŝin. Ŝi ne estis dece dresita.
Fininte sian laboron, S-ro Wood venis al la pordo de la stalo kaj haltis tie. Jen estis ses ĉevaloj; Holandano, Cleve, Pacer, Skamp, ruĝbruna ĉevalino nomata Ruby (Rubi), kaj juna ĉevalo apartenanta al S-ro Harry kun la nomo Fleetfoot (Flitfut).
“Kion vi pensas pri ili ĉiuj?” diris S-ro Wood, rigardante min. “Bela aro da ĉevaloj, ĉu ne? Neniu tie estas pursanga, sed ili ĉiuj estas tiom karaj al mi, kvazaŭ iliaj genealogioj estus tiel longaj, kiel tiu ĉi vojeto. Estas multe da sensencaĵo ĉe la genealogia takso de ĉevaloj. Miaj havas ja siajn kolharojn kaj vostojn kaj bone uzas la okulojn, kaj tio estas pli ol oni povas diri pri kelkaj pursanguloj.
“Neniu povas konvinki min, ke mi devas meti sur ĉevalon blindigilojn aŭ kontrolbridon aŭ iun alian torturilon. Ĉu ne scias la naivuloj ke la blindigiloj kaŭzas—mi ne volas diveni kiom da akcidentoj, Joe, kaj la kontrolbridoj suprentordas la ĉevalajn kapojn for de la bela natura kurbo kaj kunpremas la tendenojn, ostojn kaj artikojn, ĝis la ĉevaloj preskaŭ freneziĝas. Ha, Joe, la mondo estas kruela por homoj kaj bestoj.”
La ĉambro de F-ino Laŭra estis sur unu flanko de la domo, en la dua etaĝo. Ekstere antaŭ ĝi troviĝis malgranda balkono, kaj kiam mi proksimiĝis, mi vidis ŝin staranta sur ĝi, envolvita en ŝalo. Ŝiaj haroj falis super ŝiaj ŝultroj, kaj ŝi rigardis malsupren en la ĝardenon, kie abunde floris amaso da floroj, blankaj kaj flavaj.
Ŝi rapidis en sian ĉambron, kaj mi kuŝis sur la verando, ĝis mi aŭdis ŝian paŝon. Tiam mi iris renkonti ŝin. Ŝi malŝlosis la pordon, kaj ni promenis en la aleo kondukanta al la ŝoseo, ĝis oni sonorigis por la matenmanĝo. Tiam ni rekuris al la domo, kaj F-ino Laŭra havis tian apetiton por la manĝo, ke ŝia onklino diris, ke la kamparo jam faris al ŝi bonon.