Se Iam Vi Dormis Sur Paca Insulo Poemo de Rachel Field, tradukita de William J. Maier
Rachel Lyman Field ( 1894 – 1942 ) estis Usona novelisto, poeto kaj verkistino de infana literaturo. Rachel Field naskiĝis en la urbego Novjorko sed de la dekkvina jaraĝo loĝis en la ŝtato Maine. De Maine ŝi vojaĝis al la Atlantikaj provincoj de Kanado. En tiu regiono ŝi enamiĝis al marbordaj insuloj. Pro tio, ni enkluzivas jenan poemon.
“Se Iam Vi Dormis Sur Paca Insulo”
Poemo de Rachel Field, tradukanto, William J. Maier
Se iam vi dormis sur paca insulo, Vi restos ne plu la sama person’, Eĉ, se vi aspektas samkiel hieraŭ Kaj fieras pri sama la nom’.
En vendejoj kaj stratoj eble vi hastos, Aŭ hejme vi sidos en paca kviet’, – Sed ĉie vi vidos blu-akvojn kaj mevojn, Egale, kie staras via pied’.
Vi povas babili kun via najbaro, Restadi komforte je via kamen’, – Vi aŭdos ŝipojn signali kaj fajfi Kaj tajdojn ŝveliĝi dum reva promen’.
Ne scios vi kial kaj kiamaniere Vi tut – aliiĝis en stranga fason’, Sed iam vi dormis sur paca insulo, Neniam vi restos la sama person’!