La vojo al la virina koro — la rompita koro Thomas Chandler Haliburton

La komenco de la angla-kanada literaturo

La origino de la angla-kanada literaturo troviĝas en Nova-Skotio, kolonio dense enloĝata de angle parolantaj enmigrantoj. Ĝi estis la unua kolonio en Kanado, kiu akiris respondecan registaron kaj evoluigis la unuan identan kulturon.
Francujo kaj Anglujo pridiskutis gian apartenon dum cent jaroj, ĝis fine en la jaro 1713 laŭ la Utreĥta traktato ĝi estis cedita al Anglujo. Tamen nur en la lasta duono de la dek-oka jarcento oni celkonscie komencis zorgi pri enmigrado de koloniistoj. Dum longa tempo la angle parolanta loĝantaro konsistis el kelkaj fiŝkaptistoj en Kanso (Canso) kaj ne multaj soldatoj en Annapolis-Royal. La plejmulto estis franco-akadianoj. Post fondo de Halifax (1749) komenciĝis iom pli aktiva enmigrado. Oni ankaŭ decidis angligi la franco-akadianojn kaj perforte premi por subigi ilin al la Brita Reĝo, sed akadianoj rifuŝis fari tion. Okaŝis unu el la plej nigraj paĝoj en kanada historio. Oni perforte (jaro 1755) ekŝilis ciujn akadianojn aŭ transloĝigis ilin al aliaj anglaj posedaĵoj. Tri jarojn poste oni donis la leĝdonan rajton al la kolonio. La celo estis allogi enmigrantojn. Venis enmigrantoj de Nova-Anglio (nuna Usono, orienta parto), britaj insuloj kaj Germanio.
En la tempo de la jaroj 1767 ĝis 1775 la enloĝantaro kreskis de du miloj ĝis dek sep miloj. Du trionoj de la loĝantaro estis bone edukitaj nov-angliaj puritanoj, sed pro la malgranda nombro ne povis krei kaj subteni literaturon. Tia stato ne daŭris longe, kaj en la jaro 1783 dum la milito de la amerika revolucio al Nova-Skotio venis multaj lojalistoj de la sudaj kolonioj. Dum kelkaj monatoj la 30.000 alvenintoj fariĝis la reganta klaso. Multaj el ili estis bone edukitaj. La kolonio komencis prosperi, kaj la kreo de la distinga kulturo estis ebla. Multaj lojalistoj havis literaturan intereson, sed la direkto kaj gusto estis orientita al la forlasita lando, kaj ili ne kontribuis al la kanada literaturo. Nur la gefiloj de la iamaj lojalistoj kreis la bazon de la pure kanada literaturo.
En la tempo de 1820–1830 ĉi generacio maturiĝis kaj la unuaj verkoj kun daŭra signifo komencis aperi. Dume la kolonio atingis ankaŭ politikan maturecon. La prospero post la lojalista alveno estis plialtigita dum la milito kun Francujo. La havenoj de Europo estis fermitaj (napoleona periodo) kaj la komerco kun Anglujo kreskis. Alvenis novaj enmigrantoj. 40.000 skotoj alvenis de la 1815–1838. Paŝe kun la materiala prospero okaŝis intelekta progreso — lernejoj, bibliotekoj, muzeoj kaj gazetoj estis fonditaj.
En tiu tempo vivis la unua verkisto, kiu atingis internacian famon — Thomas Chandler Haliburton (1796–1865). Lia patro estis advokato kaj membro de la leĝdona asembleo kun lojalista kaj antaŭlojalista sango en siaj vejnoj. La patrino estis filino de lojalista oficiro. Tio helpas ekspliki la sintenon kaj spiriton de la verkisto. De la patro li akiris politikan konservatismon; de la patrino, kiu dum fuĝo el Ameriko (Usono) ŝipavariis en la golfo de Fundy, li akiris malamon al Usono speciale, kaj al respublika demokrateco ĝenerale.
La aristokratajn antaŭjuĝojn pliintensigis la eduka periodo en la kolegia urbo Windsor. Ĉi urbanoj fanfaronis, ke ĝi estas la plej angle-aristokrata urbo en la mondo. En la jaro 1815 li finis la kolegion kaj en la jaro 1820 jam estis advokato en la lojalista urbo Annapolis-Royal, la dua plej malnova urbo de la kontinento. Baldaŭ li estis elektita al la leĝdona asembleo. Tie li subtenis la ligojn al Britujo kaj pensis ke la politika sistemo en Usono estas kruda kaj falsa. Tamen la leĝdonado ne kontentigis Haliburton, kaj li forlasis la asembleon 1829 kaj komencis verki. Aperis Historia kaj statistika raporto pri Nova-Skotio. Li malŝparis sep jarojn por esplori la faktojn kaj ĉi raporto servas ĝis nun kiel fonto de la kolonia historio. Finance la libro estis fiasko, sed ĝi tamen kreis reputacion, kaj li estis invitita esti juĝisto.
La 25-an de septembro 1836 en Halifaxa gazeto komenciĝis serio da artikoloj: Memoroj de Nova Skotio. La kolonio estis en deprimita stato — rikoltoj fiaskis kaj epidemio de ĥolero kreis tion. Tiuj artikoloj estis kvazaŭ necesa medikamento.
En 1836 ili jam aperis kiel libro. Fine Haliburton trovis sian kampn kaj Kanado sian unuan humoriston.
La Horloĝisto estas eble ne tre grava libro, sed en la tiamaj kondiĉoj ĝi estis altnivela. Eĉ nun ĝi tenas la intereson de la leganto. Ĝi estas satiro pri konservativaj, simplaj farmistoj, pri advokatoj, kiuj ekspluatas ilian fidon, kaj pri saĝaj jenkioj kiuj faras la samon. En ĝi svarmas memoreblaj karakteroj — eble nur karikaturoj, sed desegnitaj per firmaj linioj saĝe kaj kurĝe. Neniu el liaj aliaj verkoj atingas la nivelon de Horloĝisto.
La finan parton de sia vivo Haliburton pasigis en Anglujo, kie li energie zorgis pri la aŭtonomio kaj memstareco de la kolonio. — K. S.

La vojo al la virina koro — la rompita koro

Thomas Chandler Haliburton

Dum ni alproksimiĝis al la gastejo de Amherst, la horloĝisto maltrankviliĝis.
“Jam es’as sufiĉe malfrue en la vespero, mi supozas,” li diris, “kaj la Pugvaŝino havas ĉiun horon alian humoron; ŝi es’as aŭ tute serena aŭ tute nuba, kaj se ŝi koloregas, ŝi etendas la kolon kaj siblas, kiel anserino kun aro da anseridoj. Mi demandas min kion do ĉu Pugvaŝ pripensis, kiam li supskribis kontrakton de kunfirmaneco kun ĉi virino; krome ŝi nek aspektas kiel meblaĉo, kaj es’as propre damaĝe ke tia lertulino tenu sin tiel opstine. Ŝi memorigas min pri la pomujoj de nia maljuna pastoro Joŝua Hopvel.”
La maljuna pastoro havis plej speciale bonan fruktarbaron, ĉar li es’is tre sperta pri inokulado, greftado kaj kio ajn, kaj la fruktarbaro (ĝi es’is ĉe la suda flanko de la domo) etendiĝis ĝuste ĝis la ŝoseo. Nu, kelkaj arboj pendis super la barilo; mi neniam vidis tiajn portulojn; la pomoj pendis ŝnure — tutĝuste kiel aroj da bulboj — kaj la fruktoj estis belaj. Neniu prenis la pomojn de la pastoro, kaj kiam aliuj perdis la siajn pro la knaboj, liaj jen pendadis kiel logaĵo sur hoko, sed neniam eĉ mordeton ili montris. Do unu tagon mi diris al li, “Pastoro,” mi diris, “kiel do ĉu vi sukcesas konservi viajn fruktojn kiuj e’as tiel elmetitaj, kiam neniu alia neniel povas fari ĝin?” “Ho,” li diris, “Ili es’as terure beletaj fruktoj, ĉu ne?” “Mi supozas,” mi diris, “similaj tiaj ne egzistas en la tuta Konetikuto.” “Nu,” li diris, “mi diros al vi la sekreton, sed vi ne bezonas malkaŝi ĝin al neniu. Ĉi vicon apud la barilo, mi ĝin greftis mem; mi klopodegis havigi la ĝustan specon; mi serĉis tutvoje ĝis Roksberi kaj aliflanke ĝis Skvonek Krik” — mi timis ke li donos al mi tagon kaj daton pri ĉiu grefto, estante terure teda rakontanto, do mi diris, “Mi scias tion, pastoro, sed kiel vi ilin konservas?” “Ho, mi es’is tion dironta al vi,” li diris, “kiam vi iterrompis min. Ĉi eksteran vicon mi mem greftis per plej elektinda speco kiun mi povis trovi, kaj mi sukcesis. Ili es’as belaj, sed tiel acidegaj, ke neniu homa animo povas manĝi ilin. Nu, la knaboj pensas ke la greftado de la maljuna pastoro sukcesis ĉie cirko tiel bone kiel tiu vico, kaj ili ne serĉas plu. Ili subridaĉas pri mia greftado, kaj mi subridas, mi supozas, pri ilia konvinko.”
Nu, la pugvaŝino es’as simila al la pomoj de la pastoro — tre loga frukto por rigardo, sed acidaĉa. Se Pugvaŝ havis apetiton kiam li edziĝis, mi supozas ke lia buŝo intertempe sufiĉe kuntiriĝas. Tamen, se ŝi voloi kondutaĉi, mi donos al ŝi dozon de ‘facilfando’; tio forigos la malrideton el ŝia frontispico kaj iaos ŝian ciferplaton glata kiel per ŝmireto da kopallako. Domaĝe anko ke ŝi es’as tia baraktanta diablino, ĉar ŝi havas bonajn ecojn: bonan okulon, bonan piedon, netan superkufon, belan bruston — senmankan aron da membroj, kaj portas bonan…. Sed jen ni havas; nun vi vidos kiun efikon havos ‘facilfando’.
Kiam ni eniris la domon, la vojaĝantejo estis tute senluma, kaj malfermante la kontraŭan pordon al la salono, ni ekvidis la inan familieron estingi la fajron por la nokto. S-ino Pugvaŝ tenis enmane balailon kaj estis okupita (la lasta okupo de virina mastrumado) per balaado de la fajrujo. La forte flagretanta lumo de la fajro, falante sur ŝian altan plaĉan talion kaj belan vizaĝon, malkaŝis kreaĵon indan je la rimarkigoj de la horloĝisto.
“Bonan vesperon, sinjorino,” diris s-ro Slik, “kiel vi fartas, kaj kiel s-ro Pugvaŝ?”
“Li,” ŝi diras, “ho li ĵus ĉihore enlitiĝis; vi ne atendas ĝeni lin en tiu ĉi tempo de la nokto, mi esperas, ĉu?”
“Ho ne,” diris s-ro Slik, “certe ne; kaj mi bedaŭras, ke ni ĝenis vin, sed oni retenis nin pli longe ol ni antaŭvidis; mi bedaŭras ke….”
“Same mi,” ŝi diris, “sed se s-ro Pugvaŝ volas teni gastejon senbezone, lia familio ne povas atendi ripozon.”
Nun la horloĝisto, vidante la kolektiĝantan ventegon, subite kliniĝis kaj, fikse rigardante, etendis la manon kaj ekkriis, “Nu, se tio ne es’as bela infano! Venu tien ĉi, mia etulo, kaj ni premu al ni reciproke la manon; nu, mi certigas, se ĉi uleto ne es’as la plej bela infano kiun mi iam vidis! Kio? ankoro ne en la lito? Ah, ci fripono, kie ci havigis ĉi beletajn ruĝajn vangojn; ŝtelis ilin de panjo, ĉu? Nu, se mia maljuna patrino nur povus vidi tiun infanon, ĝi estas tia regalo. En nia lando,” li diris, turnante sin al mi, “la infanoj es’as ĉiuj palaj kiel kreto aŭ flavaj kiel oranĝo. Dio! Ĉi uleto es’us montrinda en nia lando; venu al mi, vireto.” Nun la ‘facilfando’ ekefikis. S-ino Pugvaŝ diris en tono pli milda ol ni ĝis tiam aŭdis, “Iru, karulo, al la sinjoro; iru, karulo.” S-ro Slik kisis lin, demandis lin ĉu li kuniros kun li al Usono, kaj diris al li ke tie ĉiuj knabinetoj enamiĝos al li, ĉar ili ne vidas tian belan vizaĝon eĉ unufoje en triĵaŭda semajno.
“Nigrajn okulojn — lasu min vidi — ah, anko la okulojn de panjo, kaj anko nigran hararon, je mia vivo; ho, ci es’as la propra knabo de panjo, la vera bildo de panjo mem.”
“Sidiĝu do, sinjoroj,” diris s-ino Pugvaŝ. “Sanjo, faru fajron en la apuda ĉambro.”
“Ŝi devus es’i fiera pri ci,” li daŭrigis. “Nu, se mi vivos sufiĉe longe por povi reveni tien ĉi, mi devas pentri cian vizaĝon kaj surmetigi ĝin sur miajn horloĝojn, kaj miaj samlandanoj aĉetos la horloĝojn pro la vizaĝo. Ĉu vi iam vidis,” li diris, denove sin turnante al mi, “tian similecon inter unu homo kaj alia kiel inter tiu ĉi bela knabeto kaj lia patrino?”
“Mi estas certa ke vi ankoraŭ ne vespermanĝis,” s-ino Pugvaŝ diris al mi; “vi certe estas malsata, kaj ankaŭ laca. Mi havigos al vi tason da teo.”
“Mi bedaŭras tiom ĝeni vin,” mi diris.
“Tute neniom da ĝeno,” ŝi respondis, “male, plezuro.”
Oni nin kondukis en la apudan ĉambron, kie la fajro jam ekflamegis, sed s-ro Slik protestis ke li ne povas antaŭeniri sen la knabeto, kaj restis post mi por certiĝi pri lia aĝo, kaj li finis demandante la infanon ĉu li havas onklinojn kiuj aspektas kiel panjo.
Dum la pordo fermiĝis, s-ro Slik diris, “Domaĝe ke ŝi ne bone iras jungite. La malfacilaĵo ĉe tiuj kreaĵoj es’as ilin ekirigi; post tio ili ne plu ĉikanas se oni ne bridas ilin tro strikte. Se oni tamen faras tion, ili denove haltas, rekuras kaj furioze hufas, kaj tiam eĉ la diablo ne povas ekirigi ilin. Pugvaŝi, mi supozas, ne komprenas la naturon de la kreaĵo; ŝi neniom bone jungiĝos por li. “Kiam mi vidas infanon,” diris la horloĝisto, “mi ĉiam sentas min sekure kun tiu inaro, ĉar mi ĉiam trovis ke la vojo al virina koro iras tra ŝia infano.”
“Vi ŝajne komprenas,” mi diris, “tiel bone la virinan koron, ke mi ne pridubas ke vi estas ĝenerala favorato ĉe la bela sekso.”
“Ĉiu viro,” li respondis, “kiu komprenas ĉevalojn, havas sufiĉe konsiderindan scieton pri virinoj; ĉar ili es’as ĝuste samaj laŭ humoro kaj bezonas saman trakton. Kuraĝigu la timemajn, estu milda kaj firma ĉe la ribelemaj, sed al la malafablaj bonege tanu la haŭton. La homoj parolas ĉiaman sensencaĵon pri la vino, virinoj kaj ĉevaloj. Ĉiujn el ili mi aĉetis kaj vendis, mi komercis ilin ĉiujn, kaj mi diras al vi, ne egzistas unu inter mil kiu scias ereton pri unu aŭ l’ alia el ili. Oni aŭdas la homojn diri, ‘Ho, tia viro es’as malbonĥaraktera kreaĵo; li rompos la koron de la edzino; ĝuste kvazo la virina koro es’us rompiĝema kiel ŝalmotigo.’ La virina koro, laŭ mia sperto, es’as simila al nova koĉuka ŝuo; oni povas tiradi ĝin, ĝis ĝi streĉiĝas jardon longa, kaj tiam lasi ĝin, kaj ĝi resaltas ĝuste al sia malnova formo. Iliaj koroj es’as el dika ledo, mi vin certigas; ili longege konserviĝas.
“Mi nur konis unu kazon de rompita koro, kaj tio es’is ĉe l’ alia sekso, unu Vaŝinton Banks. Li es’is ulego. Li es’is sufiĉe granda por kraĉi sur la kapojn de viaj grenadistoj, kaj presko ĉirko sufiĉe alla por vadi trans la Ĉarlzton-riveron, kaj forta kiel trenŝipo. Mi supozas, ke li es’is iom malpli ol futon pli longa ol la morala leĝaro kaj la kateĥismo. Li es’is perfekta bildo de viro; ĉe li oni ne povis trovi nenian mankon; li es’is tiel ĝuste farita kreaĵo ke la homoj kuradis al la fenestro kiam li pasis, kaj diradis, ‘Jen iras Vaŝinton Banks; ĉu li ne es’as bela?’ Mi ja kredas ke ne egzistis knabino en la Lovelfabrikoj kiu ne amis lin. Foje, en la paŭzo, sabate, kiam ili ĉiuj kune elvenis (ja mirinde plaĉa vidaĵo, presko ĉirko tuta kongregacio da junulinoj), Banks diradis, ‘Mi ĵuras, fraŭlinoj, mi dezirus havi kvincent brakojn por reciproki unu kun ĉiu el vi; sed mi opinias ke mi havas koron sufiĉe grandan por vi ĉiuj; ĝi es’as koloso, dependeble, kaj tuttute je via servo.’ ‘Mu, kiel vi ja aktoras, s-ro Banks!’ duona milo da klakklakantaj langetoj diradis, ĉiuj samtempe, kaj iliaj malgrandaj okuletoj fajreris, kiel tiom da steloj trembrilantaj en frosta nokto.
“Nu, kiam mi lastfoje vidis lin, li konsistis nur el haŭto kaj ostoj, kiel ĉevalo elpelita por monti. Li es’is tuttute senkarna, nura paŝanta skeleto. ‘Mi bedaŭregas,’ mi diris, ‘vidi cin, Banks, tiel malgrasa; ho, ci aspektas kiel malsana meleagrino nur gamboj; je kio do ĉu ci suferas?’ ‘Mi mortiĝas,’ li diris, ‘pro rompita koro.’ ‘Kio?’ mi diris, ‘ĉu la knabinoj es’as malfidelaj al ci?’ ‘Ne, ne,’ li diris, ‘mi nek neniel tiom stultas.’ ‘Nu,’ mi diris, ‘ĉu ci misspekulis?’ ‘Ne,’ li diris, skuante la kapon, ‘mi esperas ke mi havas tro da bona kuraĝo por tiel malboniĝi pri tio.’ ‘Kio ajn ĝi do estas?’ ‘Ho,’ li diris, ‘mi vetis eksomere kun letenanto Obi Nolz, ke mi povos surŝultrigi la plej bonan pruankregon de la fregato Konstitucio. Mi gajnis la veton, sed l’ ankro es’is tiel pezega ke mi rompis at mi la koron.’ Kaj fakte li mortis tiun saman aŭtunon; kaj li es’is la sola kazo de rompita koro pri kiu mi iam aŭdis paroli.”
The Road to a Woman’s Heart—The Broken Heart.

As we approached the inn at Amherst, the Clockmaker grew uneasy.
“It’s pretty well on in the evening, I guess,” said he, “and Marm Pugwash is as onsartain in her temper as a mornin’ in April; it’s all sunshine or all clouds with her, and if she’s in one of her tantrums, she’ll stretch out her neck and hiss, like a goose with a flock of goslins. I wonder what on airth Pugwash was a-thinkin’ on, when he signed articles of partnership with that ‘ere woman; she’s not a bad-lookin’ piece of furniture neither, and it’s a proper pity sich a clever woman should carry such a stiff upper lip—she reminds me of our old minister Joshua Hopewell’s apple trees.
“The old minister had an orchard of most particular good fruit, for he was a great hand at buddin’, graftin’, and what not, and the orchard (it was on the south side of the house) stretched right up to the road. Well, there were some trees hung over the fence, I never seed such bearers, the apples hung in ropes, for all the world like strings of onions, and the fruit was beautiful. Nobody touched the minister’s apples, and when other folks lost their’n from the boys, his’n always hung there like bait to a hook, but there never was so much as a nibble at ’em. So I said to him one day, ‘Minister,’ said I, ‘how on airth do you manage to keep your fruit that’s so exposed, when no one else can do it no how?’ ‘Why,’ says he, ‘they are dreadful pretty fruit, ain’t they?’ ‘I guess,’ said I, ‘there ain’t the like on ’em in all Connecticut.’ ‘Well,’ says he, ‘I’ll tell you the secret, but you needn’t let on to no one about it. That ‘ere row next the fence, I grafted it myself, I took great pains to get the right kind, I sent clean up to Roxberry, and away down to Squaw-neck Creek for —-.’ ‘I know that, Minister,’ said I (for I was afeared he was a-goin’ to give me day and date for every graft, being a terrible long-winded man in his stories), ‘I know that,’ said I, ‘but how do you preserve them?’ ‘Why, I was a-goin’ to tell you,’ said he, ‘when you stopped me. That ‘ere outward row I grafted myself with the choicest kind I could find, and I succeeded. They are beautiful, but so etarnal sour, no human soul can eat them. Well, the boys think the old minister’s graftin’ has all succeeded about as well as that row, and they sarch no farther. They snicker at my graftin’, and I laugh in my sleeve, I guess, at their penetration.’
“Now, Marm Pugwash is like the minister’s apples—very temptin’ fruit to look at, but desperate sour. If Pugwash had a watery mouth when he married, I guess it’s pretty puckery by this time. However, if she goes to act ugly, I’ll give her a dose of ‘soft sawder,’ that will take the frown out of her frontispiece, and make her dial-plate as smooth as a lick of copal varnish. It’s a pity she’s such a kickin’ devil, too, for she has good points: good eye—good foot—neat pastern—fine chest—a clean set of limbs, and carries a good —-. But here we are; now you’ll see what ‘soft sawder’ will do.”
When we entered the house, the traveller’s room was all in darkness, and on opening the opposite door into the sitting-room, we found the female part of the family extinguishing the fire for the night. Mrs. Pugwash had a broom in her hand, and was in the act (the last act of female housewifery) of sweeping the hearth. The strong flickering light of the fire, as it fell upon her tall fine figure and beautiful face, revealed a creature worthy of the Clockmaker’s comments.
“Good evening, Marm,” said Mr. Slick, “how do you do, and how’s Mr. Pugwash?”
“He,” said she, “why he’s been abed this hour; you don’t expect to disturb him this time of night, I hope?”
“Oh no,” said Mr. Slick, “certainly not, and I am sorry to have disturbed you, but we got detained longer than we expected; I am sorry that—”
“So am I,” said she, “but if Mr. Pugwash will keep an inn when he has no occasion to, his family can’t expect no rest.”
Here the Clockmaker, seeing the storm gathering, stooped down suddenly, and staring intently, held out his hand and exclaimed, “Well if that ain’t a beautiful child! Come here, my little man and shake hands along with me; well, I declare if that ‘ere little feller ain’t the finest child I ever seed! What, not abed yet? Ah, you rogue, where did you get them ‘ere pretty rosy cheeks; stole ’em from mamma, eh? Well, I wish my old mother could see that child, it is such a treat. In our country,” said he, turning to me, “the children are all as pale as chalk, or as yeller as an orange. Lord, that ‘ere little feller would be a show in our country—come to me my man.” Here the “soft sawder” began to operate. Mrs. Pugwash said in a milder tone than we had yet heard, “Go, my dear to the gentleman; go, dear.” Mr. Slick kissed him, asked him if he would go to the States along with him, told him all the little girls there would fall in love with him, for they didn’t see such a beautiful face once in a month of Sundays. “Black eyes—let me see—ah mamma’s eyes too, and black hair also; as I am alive, why you are mamma’s own boy—the very image of mamma.”
“Do be seated, gentlemen,” said Mrs. Pugwash. “Sally, make a fire in the next room.”
“She ought to be proud of you,” he continued. “Well, if I live to return here, I must paint your face, and have it put on my clocks, and our folks will buy the clocks for the sake of the face. Did you ever see,” said he, again addressing me, “such a likeness between one human and another, as between this beautiful little boy and his mother?”
“I am sure you have had no supper,” said Mrs. Pugwash to me; “you must be hungry and weary, too—I will get you a cup of tea.”
“I am sorry to give you so much trouble,” said I.
“Not the least trouble in the world,” she replied, “on the contrary a pleasure.”
We were then shown into the next room, where the fire was now blazing up, but Mr. Slick protested he could not proceed without the little boy, and lingered behind me to ascertain his age, and concluded by asking the child if he had any aunts that looked like mamma.
As the door closed, Mr. Slick said, “It’s a pity she don’t go well in gear. The difficulty with those critters is to get them to start, arter that there is no trouble with them if you don’t check ’em too short. If you do, they’ll stop again, run back and kick like mad, and then Old Nick himself wouldn’t start ’em. Pugwash, I guess, don’t understand the natur’ of the critter; she’ll never go kind in harness for him. When I see a child,” said the Clockmaker, “I always feel safe with these women folk; for I have always found that the road to a woman’s heart lies through her child.”
“You seem,” said I, “to understand the female heart so well, I make no doubt you are a general favourite among the fair sex.”
“Any man,” he replied, “that understands horses, has a pretty considerable fair knowledge of women too, for they are jist alike in temper, and require the very identical same treatment. Encourage the timid ones, be gentle and steady with the fractious, but lather the sulky ones like blazes.
“People talk an everlastin’ sight of nonsense about wine, women and horses. I’ve bought and sold ’em all, I’ve traded in all of them, and I tell you, there ain’t one in a thousand that knows a grain about either on ’em. You hear folks say, oh, such a man is an ugly-grained critter—he’ll break his wife’s heart; jist as if a woman’s heart was as brittle as a pipe stalk. The female heart, as far as my experience goes, is jist like a new India rubber shoe; you may pull and pull at it, till it stretches out a yard long, and then let go, and it will fly right back to its old shape. Their hearts are made of stout leather, I tell you; there’s a plaguey sight of wear in ’em.
“I never knowed but one case of a broken heart, and that was in t’other sex, one Washington Banks. He was a sneezer. He was tall enough to spit down on the heads of your grenadiers, and near about high enough to wade across Charlestown River, and as strong as a towboat. I guess he was somewhat less than a foot longer than the moral law and catechism too. He was a perfect pictur’ of a man; you couldn’t fault him in no particular; he was so just a made critter; folks used to run to the winder when he passed, and say ‘There goes Washington Banks, bean’t he lovely?’ I do believe there wasn’t a gal in the Lowell factories, that warn’t in love with him. Sometimes, at intermission, on Sabbath day, when they all came out together (an amazin’ hansom sight too, near about a whole congregation of young gals), Banks used to say, ‘I vow, young ladies, I wish I had five hundred arms to reciprocate one with each of you; but I reckon I have a heart big enough for you all; it’s a whapper, you may depend, and every mite and morsel of it at your service.’ Well, how you do act, Mr. Banks, half a thousand little clipper-clapper tongues would say, all at the same time, and their dear little eyes sparklin’, like so many stars twinklin’ of a frosty night.
“Well, when I last seed him, he was all skin and bone, like a horse turned out to die. He was teetotally defleshed, a mere walkin’ skeleton. ‘I am dreadful sorry,’ says I, ‘to see you, Banks, lookin’ so peecked; why you look like a sick turkey hen, all legs; what on airth ails you?’ ‘I’m dyin’,’ says he, ‘of a broken heart.’ ‘What,’ says I, ‘have the gals been jiltin’ you?’ ‘No, no,’ says he, ‘I bean’t such a fool as that neither.’ ‘Well,’ says I, ‘have you made a bad speculation?’ ‘No,’ says he, shakin’ his head, ‘I hope I have too much clear grit in me to take on so bad for that.’ ‘What under the sun, is it, then?’ said I. ‘Why,’ says he, ‘I made a bet the fore part of summer with Leftenant Oby Knowles, that I could shoulder the best bower of the Constitution frigate. I won my bet, but the Anchor was so eternal heavy it broke my heart.’ Sure enough he did die that very fall, and he was the only instance I ever heerd tell of a broken heart.”
La Kanada antologio

K. Smilga.

Dum la kongreso en Kebeko 1965 oni proponis, ke nia asocio faru ion en konekso kun la kanada centjara jubileo 1967, kaj eldonu kanadan antologion. Oni eĉ nomis komitaton por plenumi la taskon. Poste, pro diversaj kaŭzoj, la plejmulto de la komitatanoj rezignis, speciale la anoj de la angla parto. La francan parton gvidas s-ro J. Gaucher.
La unua paŝo estis elekti la verkojn — proksimume po cent prespaĝojn de la franca kaj angla lingvoj. La verkoj por la franca parto estis rapide elektitaj, kaj oni komencis traduki.
La angla parto estis malfacile ekmovebla, ĉar neniu volis transpreni la respondecon. Fine s-ro K. Brent faris la elekton kaj tradukis la unuan, la plej malfacilan verkon, kiun vi trovas en ĉi revuo. Mi fine libervole transprenis la organizan laboron de la anglalingva parto kaj komencis skribi al la aŭtoroj por ricevi la permesojn. Nuntempe la stato estas tia, ke por la franca parto la permesoj estas akiritaj; nur oni devas traduki. Dume mi havas nur du tradukojn faritajn, kion oni sendis al mi.
La verkoj de la angla parto estis sole de s-ro K. Brent elektitaj, kaj laŭ mia persona opinio, la laboro estas farita bone. Certe li devis multe legi kaj studi por fari tian preskaŭ matematike precizan elekton. La anglaj aŭtoroj estas pli materialistaj, kaj pro tio nu havas malfacilaĵojn por ricevi permesojn. Multaj aŭtoroj transdonis (vendis) la kopirajtojn al diversaj eldonejoj, kiuj gardas la rajtojn kun leona kolero kaj demandas grandajn sumojn. Kelkaj aŭtoroj ignoris mian leteron, kaj kelkaj ne estis troveblaj. Do ĝi bremsiĝis preskaŭu tute.
Dum la kunveno de la estraro en Ottawa la 4-an de septembro, vicprezidanto s-ro J. Gaucher faris esence jenan konstaton, pri kiu ĉiuj aliaj estraranoj silente konsentis: “Ni en Kanado havas tre malmultajn spertajn esperantistojn, kaj ili estas ŝarĝitaj per multaj taskoj. Minacas al ili danĝero de kompleta ‘saturiĝo’.” Ni devas prokrasti la laboron de antologio kaj fari ĝin malrapide, zorge. Iom post iom, ni povas presi la tradukojn en la Lumo.
En ĉi numero de la revuo vi trovas la unuan verkon de la angla parto, el la verko de Haliburton — Horloĝisto: La vojo al virina koro. La tradukon faris s-ro K. Brent. Zorge legante, vi trovos multajn vortojn malĝuste skribitajn, sed tio ne estas eraro sed intence farita imitado de la dialekto (jenkia) uzita en parolado de la ĉefa tipo. Mi pensas ke s-ro K. Brent faris tion sprite.
Mi intencas en la venonta numero, kiu aperos je la fine de aprilo 1967, presi la unuan verkon de la franca parto.

About the author : Wally du Temple

Books written by Wally du Temple are sold by friesenpress.com where author information is available in English.